[reen al la unua paĝo]
[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

Edgar Rice Burroughs:

Ĉe la koro de la Tero

(tradukita de Gary Mickle)

ANTAŬPAROLO

Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos ĉi tiun historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivaĵo mia, en kiu, kirasite per naiva fido, mi senĝene rakontis ĝian esencon al membro de la Reĝa Geologia Societo okaze de mia lasta vojaĝo al Londono.

Certe ŝajnus al vi, kvazaŭ oni kaptis min ĉe tiel abomena krimo kiel la ŝtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo [1] aŭ la venenado de la kafo de lia Moŝto la Reĝo.

La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciiĝis antaŭ ol mi atingis la duonon – nur tio savis lin de eksplodiĝo – kaj miaj revoj pri honora membreco en la Societo, oraj medaloj kaj niĉo en la Glorhalo forvaporiĝis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta teniĝo.

Sed mi kredas la historion, kaj ankaŭ vi kredus, kaj ankaŭ la klerulo de la Reĝa Geologia Societo kredus, se vi ambaŭ povus aŭdi ĝin el la buŝo de tiu viro, kiu rakontis ĝin al mi. Se vi estus vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj, aŭdinta la tonon de sincero en tiu mallaŭta voĉo, sentinta la kortuŝecon – ankaŭ vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon, kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li kunportis el la interna mondo.

Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, ĉe la rando de la granda Sahara Dezerto. Li staris antaŭ kaprofela tendo meze de areto da daktilpalmoj ĉe eta oazo. Araba tendaro kun ok aŭ dek tendoj staris proksime.

Mi estis en Afriko por ĉasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimiĝis al la punkto de verdaĵo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano. Ekvidinte min, li rapidis antaŭen por renkonti nin.

"Blankulo!" li ekkriis. "Laŭdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin rigardas, esperante, sed ankaŭ dubante, ke ĉi-foje venas blankulo. Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"

Kaj kiam mi respondis, li ŝanceliĝis kvazaŭ batite rekte sur la vizaĝon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin apogi.

"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi malpravas aŭ ke vi nur ŝercas."

"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus aŭ provus trompi nekonaton pri tia banalaĵo kiel la dato?"

Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.

"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis apenaŭ pli ol unu!"

Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion – tiun, kiun mi kiel eble plej fidele ripetas, laŭ mia memoro, al vi.

[1] la Turo de Londono [reen]


[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

[reen al la unua paĝo]