[reen al la unua paĝo]
[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

Edgar Rice Burroughs:

Ĉe la koro de la Tero

(tradukita de Gary Mickle)

7-a ĉapitro:
LIBERIĜO

Kurinte el la trajektorio de la besto, mi ĉesis timi ĝin, sed same tiel rapide ekkaptis min alia emocio – espero pri fuĝo, kiun la demoralizita stato de la gardistaro tiumomente ebligis.

Mi pensis pri Perry, kaj se mi ne esperus, ke liberiĝinte mi povos pli bone akceli ankaŭ lian liberiĝon, mi tuj pelus el mia kapo ĉiujn pensojn pri fuĝo. Sed okazis, ke mi hastis dekstren ĉe la serĉado de elirejo, al kiu ne kuris sagotoj, kaj fine mi trovis tian – malaltan kaj stretan aperturon, kiu kondukis en obskuran koridoron.

Sen primediti la eblajn konsekvencojn, mi pafis min en la ombrojn de la tunelo, palpserĉante mian vojon en la senlumeco tra kelka distanco. La rumorado de la amfiteatro pli kaj pli dampiĝis, ĝis post iom da tempo regis silento kiel en tombo. Iom da malintensa lumo filtriĝis tra ventumaj kaj lumigaj tuboj lokitaj je regulaj intervaloj, sed ĝi apenaŭ sufiĉis por doni al miaj homaj okuloj iom da vidkapablo en la mallumo, do mi devis moviĝi tre singarde, palpserĉante mian vojon unu paŝon post la alia, tuŝante per unu mano la muron je mia flanko.

Iom poste, la lumo fortiĝis, kaj je mia ĝojo mi trovis post momento suprenirantan ŝtuparon, ĉe kies supro la helega lumo de la tagmeza suno brilis tra aperturo ĉe la tersurfaco.

Singarde mi grimpis la ŝtupojn supren al la fino de la tunelo, kaj tie mi skoltis, vidante la vastan ebenaĵon de Futra antaŭ mi. La multnombraj altaj turoj el granito, kiuj markis la diversajn enirejojn de la subtera urbo, situis ĉiuj antaŭ mi – dorse de mi la ebenaĵo etendiĝis plata kaj sentrajta ĝis la proksimaj antaŭmontetoj. Mi do atingis la tersupraĵon ĉe la rando de la urbo, kaj miaj fuĝperspektivoj ŝajnis multe pli helaj.

Unue mi havis la impulson atendi la noktiĝon, antaŭ ol provi transiri la ebenaĵon – tiel profunde radikitaj estas la penskutimoj – sed subite mi rememoris la eterne tagmezan ardon, al kiu la tuta Pelucidaro estas elmetita, kaj kun rideto mi faris unuan paŝon antaŭen en la taglumon.

Ĝistalie altkreska herbo kovras la ebenaĵon de Futra – la splende floranta herbo de la interna mondo, ĉe kiu ĉiun herberan pinton ornamas eta, kvinpetala floreto – brilaj diverskoloraj steletoj, kiuj glimis inter la verdaj folioj, donacante al tiu stranga, sed bela pejzaĝo siaspecan ĉarmon.

Sed la sola vidaĵo, kiu allogis min en tiu momento, estis la foraj montetoj, al kiuj mi volis fuĝi, do mi rapidis antaŭen, tretante en mia hasto la miriadajn belaĵojn subpiede. Perry diras, ke la gravitoforto malpli grandas sur la supraĵo de la interna mondo ol sur la ekstera. Li klarigis al mi unufoje la tuton, sed mi neniam tre brile komprenis tiaĵojn, do mi forgesis la plejmulton. Laŭ mia memoro, la diferencon kaŭzas iugrade la kontraŭaltiro de tiu parto de la terkrusto, kiu situas tuj super la loko sur Pelucidaro, pri kiu temas. Nu, ĉu klarigite ĉu ne klarigite, ĉiam ŝajnis al mi, ke en Pelucidaro mi moviĝas pli rapide kaj pli lertmove ol sur la ekstera surfaco – oni paŝis tie kun ia aereca leĝero, kiu estis tre agrabla, kaj oni sentis ian malligitecon de sia korpo kompareblan nur kun tio, kion oni foje spertas en sonĝoj.

Kaj ĉi-foje, transirante la florumitan ebenaĵon de Futra, mi ŝajnis flugi, kvankam kiugrade atribui tion al sugestio devenanta de Perry kaj kiugrade al la realo, mi ne scias. Ju pli mi pensis pri Perry, des malpli mi ĝuis mian ĵus akiritan liberecon. Por mi ne povis esti libereco en Pelucidaro, se ne ankaŭ la maljunulo havis ĝin, kaj nur la espero iel trovi rimedon por liberigi lin, detenis min de reiro al Futra.

Ĝuste kiumaniere helpi al Perry, tion mi apenaŭ kapablis imagi, sed mi esperis, ke iuj hazarde bonaj cirkonstancoj solvos la problemon por mi. Evidente, tamen, nur miraklo povus helpi al mi, ĉar kian prodaĵon mi, nuda kaj nearmita, plenumu en tiu stranga mondo? Mi eĉ dubis, ĉu mi povos retrovi la vojon al Futra post la alveno al loko, de kie mi ne plu povos vidi la ebenaĵon, kaj eĉ se tio eblus, kian helpon mi donu al Perry, vaginte plejeble grandan distancon?

La situacio aspektis des pli senespera, ju pli mi ekzamenis ĝin, sed kun senceda persisto mi daŭrigis la vojon al la antaŭmontetoj. Malantaŭ mi aperis neniu signo pri postsekvo kaj antaŭ mi mi vidis neniun vivaĵon. Mi moviĝis kvazaŭ tra mortinta kaj forgesita mondo.

Mi tute ne scias, kompeneble, kiom da tempo mi bezonis por atingi la randon de la ebenaĵo, sed finfine mi envagis la montetojn, tra kiuj mi laŭiris belan kanjoneton supren al la montoj. Flanke de mi petolis ride murmuranta rojo, brue hastanta al la silenta maro. En ĝiaj plej kvietaj malrapidejoj mi ekvidis multajn fiŝetojn, kiuj pezis laŭ mia takso kvar aŭ kvin funtojn [1]. Laŭ la aspekto, kvankam ne laŭ grandeco kaj koloro, ili similis al la balenoj de niaj propraj maroj. Gvatante ilian naĝan kaprioladon, mi eltrovis ne nur, ke ili mamnutras siajn idojn, sed ankaŭ, ke ili fojfoje aliras la akvosupraĵon kaj por spiri kaj por manĝi iujn herbojn kaj iun kuriozan skarlatan likenon, kiu kreskis sur la rokoj tuj super la akvonivelo.

Tiu lasta kutimo donis al mi la okazon, kiun mi avidis – kapti unu tian plantomanĝantan cetacon, kiel Perry nomis ilin, kaj prepari tiel bonan manĝon kiel oni povas el nekuirita varmsanga fiŝo; sed intertempe mi kutimiĝis nutri min per manĝaĵo en ties natura stato, ĉe kio mi tamen obstinis ellasi la okulojn kaj intestojn, kio siatempe tre amuzis Gak, al kiu mi ĉiam donacis tiujn frandaĵojn.

Kaŭrante borde de la rojo, mi atendis, ĝis unu tia eteta purpura baleno elmergiĝis por manĝeti je la longaj herboj pendantaj super la akvo, kaj tiam, kiel predobesto, kiu la homo efektive estas, mi ekkaptis per unu salto mian viktimon, je kiu mi ekkvietigis mian malsaton, dum ĝi ankoraŭ vivplene tordiĝis por fuĝi.

Poste, mi trinkis el la kristala akvo, kaj, lavinte la manojn kaj vizaĝon, mi fuĝis plu. Super la fonto de la rojo mi devis grimpi tra kruda tereno ĝis la pinto de longa montokresto. Antaŭ tio, mi jam sekvis krutan deklivon ĝis la bordo de serena interna maro, sur kies trankvila supraĵo sterniĝis pluraj belaj insuloj.

La pejzaĝo estis pli ol ĉarma, kaj, vidante nek beston nek homon, kiu povus minaci mian nove gajnitan liberecon, mi glitis de sur la krutaĵo, kaj duone glitante, duone falante, mi faligis min en la ravan valon, kies nura aspekto ŝajnis promesi azilejon de paco kaj sekureco.

Sur la milde dekliva plaĝo, sur kiu mi migris, kuŝis dissemite multaj drolformaj, koloraj konkoj, el kiu kelkaj estis vakaj, dum abundo da aliaj ankoraŭ enhavis moluskojn tiel variajn kiel ĉiujn, kiuj iam pasigis sian inertan vivon ĉe la senbruaj bordoj de la pramaroj de la ekstera terkrusto. Dum mi marŝis, mi ne povis ne kompari min kun la unua viro de tiu alia mondo, ĉar tiel absoluta estis la soleco, kiu ĉirkaŭis min, kaj tiel praepokaj kaj netuŝitaj estis la virgaj mirindaĵoj kaj belaĵoj de la adoleska naturo. Mi min sentis dua Adamo, migranta solece tra infanaĝa mondo, serĉante mian Evan, kaj dum mi tion pensis, ŝvebis en mia imago la ravaj konturoj de ŝia perfekta vizaĝo kun abundo da belegaj, nigraj haroj super ĝi.

Dum mi marŝis, miaj okuloj rigardis suben sur la plaĝon, tiel ke mi jam tre proksimis, kiam mi ekvidis la aferon, kiu frakasis mian belan revon pri soleco, sekureco, sereno kaj praepoka memsufiĉo. Temis pri elkavigita arbotrunko tirita sur la sablon, en kies fundo kuŝis kruda remilo.

Mi ankoraŭ troviĝis en stato de forta ŝoko je la konsciiĝo pri sendube ebla nova danĝero, kiam mi aŭdis klaketadon de lozaj ŝtonoj el la direkto de la krutaĵo, kaj, turninte miajn okulojn, mi vidis la produktinton de la bruo, grandan kuprokoloran viron, kiu rapide alkuris min.

Lia rapidego estis per si mem sufiĉe minaca, tiel, ke tute ne necesis vidi la aldonajn pruvojn: la lancon en lia mano kaj la koleron en lia vizaĝo. Eĉ sen ili, mi konsciis pri mia endanĝerigita situacio, sed kien fuĝi – tio estis la multepeza problemo.

Tiu ulo tiel fulmrapidis, ke ŝajnis neeble forkuri de li sur la plaĝo. Restis do nur unu alia ebleco – la rustika kanoto – kaj en hasto egala al lia mi puŝis ĝin en la maron, kaj kiam ĝi ekflosis, mi donis al ĝi lastan ŝovon kaj enpaŝis ĝin ĉe la pinto.

La posedanto de la primitiva boato voĉigis krion de furiozo, kaj unu momenton poste lia ŝtonpinta lanco skrapis mian ŝultron kaj enprofundiĝis en la lignon de la pirogo. Mi ekkaptis la remilon kaj en febra hasto urĝis la pezmovan, ŝanceliĝantan boateton sur la supraĵon de la maro.

Unu transŝultra rigardo evidentigis al mi, ke la kuprulo jam plonĝis en la akvon kaj rapide postnaĝis en persekuto. Liaj fortaj naĝtiroj minacis postnelonge alvenigi lin, ĉar mi faris nur testudan progreson en tiu nekonata boato, kiu ekveturis en ĉiu direkto, krom en la de mi celita, pro kio mi disipis duonon de mia energio, returnante ĝian grandan pruon al la ĝusta veturdirekto.

Mi veturis jam proksimume cent jardojn, kiam evidentiĝis, ke la postĉasanto kaptos la randon de la pirogo post kelkaj naĝtiroj. En furioza malespero mi ekluktis kontraŭ tiu prototipo de ĉiuj remiloj, urĝe penante eskapi, sed ĉiam ankoraŭ proksimiĝis la kupra giganto.

Jam li etendis manon al la pirogo, kiam mi vidis mincan kaj sinuan korpon sagi el la subaj profundaĵoj. Ankaŭ la viro vidis ĝin, kaj la mieno de hororo, kiu ekregis lian vizaĝon, donis al mi certecon, ke mi ne plu devos timi lin, ĉar lia vizaĝesprimo montris timon pri certa morto.

Poste, lin ĉirkaŭvolvis la ŝlimaj faldegoj de hida monstro el la praprofundo – giganta marserpentego kun elstarantaj dentegoj kaj elpafiĝema dupinta lango, kun ostecaj protuberancoj sur la kapo kaj nazo, kiuj estis fortikaj kornetoj.

Rigardante tiun lukton je vivo aŭ morto, mia rigardo trafis la okulojn de la kondamito, kaj mi preskaŭ certis percepti en ili esprimon de malespera petego. Ĉu jes ĉu ne, min subite trainundis profunda kompato al la malfeliĉulo. Li ja estis mia homfrato, kaj la fakto, ke li kun plezuro estus mortiginta min, se min kaptinta, forvaporiĝis el mia kapo, fronte al lia ekstrema minacateco.

Nekonscie, mi jam ĉesis remi, kiam la serpento ŝvebis supren por ataki mian persekutanton, do la pirogo ankoraŭ flosis apud ili ambaŭ. La monstro ŝajnis nur ludi kun la viktimo, antaŭ ol malfermi siajn timindajn makzelojn kaj ekkapti lin kaj treni lin al sia domicilo en la obskura profundo por lin manĝi. La granda serpenta korpo volviĝis kaj malvolviĝis ĉirkaŭ sia predo. La malignaj plenapertaj makzeloj klakfermiĝis antaŭ la vizaĝo de la viktimo. La dupinta lango fulmis sur la kupran haŭton kaj resaltis.

La grandulo noble batalis por sia vivo, batante per sia ŝtona hakilo kontraŭ la osteca kiraso, kiu kovris tiun forpuŝan korpegon, sed li ne pli vundis ĝin ol per simplaj manaj batoj.

Fine, mi ne plu povis elteni la inertan sidadon, dum tiu maligna rampulo trenis homan fraton al fia morto. Enpikita en la pruo de la pirogo estis la lanco ĵetita kontraŭ mi de tiu, kiun savi mi subite deziris. Per tirego mi elŝiris ĝin, kaj, ekstarante sur la voblema trunko, mi trapuŝis ĝin per la tuta forto de miaj du brakoj inter la algapantajn makzelojn de la hidrofidio [2].

Laŭte siblante, la bestego delasis de sia predo kaj atakis min, sed la lanco, kroĉita en ĝia gorĝo, vanigis ĝian provon kapti min, kvankam ĝi preskaŭ renversis la pirogon per sia furioza strebo atingi min.

[1] 1 funto = 0,453 kg [reen]
[2] prabesto-specio [reen]


[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

[reen al la unua paĝo]