[reen al la unua paĝo]
[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

Edgar Rice Burroughs:

Ĉe la koro de la Tero

(tradukita de Gary Mickle)

4-a ĉapitro:
DIAN LA BELA

Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli freŝaj. Ili donis al ni manĝaĵon. Ĝi konsistis el strioj de sekigita viando, sed ĝi donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaŭ ni marŝis kun alte tenitaj kapoj kaj fiere paŝis. Almenaŭ mi tion faris, ĉar mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marŝi. Sur la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon – nun li pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj ŝanceliĝis tiel, ke mi devis ĉirkaŭbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj teruraj marŝoj.

Fine, la tereno komencis ŝanĝiĝi, kaj ni forlasis la platan ebenaĵon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn vegetaĵojn de la malalta ebenaĵo anstataŭis pli fortikaj vegetaĵoj, sed eĉ ĉi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo estis facile videblaj ĉe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj muĝis tra siaj rokozaj fluejoj, plenigataj de la eternaj neĝamasoj, kiujn ni povis vidi super ni en la malproksimo. Super la neĝkovritaj montopintoj pendis amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili ŝajne efikas duoble: kaj por faligi novan neĝon, kiu anstataŭis la degelintan, kaj por ŝirmi tiun neĝon de la rektaj sunradioj.

Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la ĵargona lingvaĉo, per kiu niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaŭ bone progresis en la ĉarma lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaŭ mi en la vico de kunĉenitoj estis juna virino. Trifuta ĉeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi baldaŭ ekĝojis. Mi trovis ŝin volonta instruantino, kaj de ŝi mi lernis la lingvon de ŝia tribo kaj ankaŭ multon pri la kutimoj kaj vivo de la interna mondo – almenaŭ de tiu parto, kiun ŝi konis.

Ŝi informis min, ke ŝi nomiĝas Dian la Bela, kaj ke ŝi apartenas al la tribo Amoz, kiu loĝas en la krutaĵoj super la Darel Az, tio estas Malprofunda Maro.

"Kiel vi venis ĉi tien?" mi demandis al ŝi.

"Mi fuĝis de Jubal la Malbela," ŝi respondis, kvazaŭ tiu klarigo plene sufiĉus.

"Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fuĝis de li?"

Ŝi rigardis min kun miro.

"Pro kio virino forkuras de viro?" Ŝi respondis mian demandon per alia demando.

"Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje ili postkuras la virojn."

Sed ŝi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al ŝi, ke mi estas el alia mondo. Ŝi estis tiel certa kiel multaj homoj de la ekstera mondo, ke la Universo kreiĝis nur por estigi la propran specion kaj la propran mondon.

"Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi forfuĝis kaj estis ĉenita je la kolo kaj pelita trans grandan parton de la tuta mondo."

"Jubal la Malbela metis sian trofeon antaŭ la domon de mia patro. Ĝi estis la kapo de giganta tandoro. Ĝi restis tie, kaj neniu metis pli grandan trofeon apud ĝin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min, ĉar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni min anstataŭ Jubal. Mia patro ne estas lerta ĉasisto. Iam li estis, sed sadoko ĵetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari por ŝteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kaŝis min en la montetoj, kiuj ĉirkaŭas la landon Amoz. Kaj ĉi tiuj sagotoj trovis kaj kaptis min tie."

"Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?"

Denove ŝi montris nekredeman ekmiron.

"Mi preskaŭ povas kredi, ke vi estas el alia mondo," ŝi diris, "ĉar alie, tia nescio estus neklarigebla. Ĉu vi vere ne scias, ke la sagotoj servas la maharojn – la potencajn maharojn, kiuj kredas sin la posedantoj de Pelucidaro kaj de ĉio, kio moviĝas aŭ kreskas sur ĝi, kaj de ĉio, kio rampas aŭ tunelas sub ĝia supraĵo, kaj de ĉio, kio vivas en ĝiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en ĝia aero? Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam aŭdis pri la maharoj!"

Mi hezitis ŝajni eĉ pli malestiminda, sed ĉar mankis aliaj rimedoj por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj maharoj. Tio ŝokis ŝin. Sed ŝi faris sian eblon por informi min, kvankam multaj aferoj, kiujn ŝi diris, estis same kompreneblaj al mi kiel la greka lingvo estus al ŝi. Ŝi priskribis la maharojn ĉefe per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel ĉi ili similas al la senharaj lidioj.

Mi komprenis preskaŭ nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj kaj palmopiedaj, ke ili loĝas en subteraj urboj, ke ili estas mirinde saĝaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj la homoj kiel ŝi estis la manoj kaj piedoj – ili estis la sklavoj kaj servutuloj, kiuj faris ĉiujn korpajn laborojn. La maharoj estis kvazaŭ la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun rason de superuloj.

Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje faris, kvankam tutaj epokoj ŝajnis apartigi la haltojn, li parolis kun ni, kiel faris ankaŭ Gak la Vila, kiu estis ĉenita tuj antaŭ Dian la Bela. Antaŭ Gak estis Huĝa la Ruza. Ankaŭ tiu foje parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktiĝis al Dian la Bela. Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis ŝin, sed ŝi ŝajnigis tute ne konscii pri liaj malkaŝaj sinaltrudoj. Ĉu mi diris "malkaŝaj"? Ekzistas popolo en Nov-Zelando aŭ Aŭstralio – mi forgesas, en kiu lando – en kiu la viroj montras sian preferon al ŝatata virino per klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi subtila la amindumadon de Huĝa. Tamen, en la komenco mi tre ruĝiĝis pro ĝi, kvankam mi eĉ pasigis kelkajn jarojn ĉe Rectors kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj Hamburgo.

Sed la virino! Ŝi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke ŝi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj ĉirkaŭaĵoj kaj kunuloj, kaj supera al ili. Ŝi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun la silentema Gak, ĉar ni estis respektemaj; sed ŝi kvazaŭ ne kapablis vidi Huĝan la Ruza kaj ankaŭ ne aŭdi lin, kaj tio furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon antaŭ lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran posedaĵon – kaj ke li aĉetos ŝin de la maharoj tuj post la alveno en Futra. Ŝajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo.

Trapasinte la unuan montoĉenon, ni ĉirkaŭiris salan maron, en kiu naĝis sennombraj aĉaj kreaĵoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies longaj koloj etendiĝis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj kies serpentajn kapojn dividis faŭkaj buŝoj, el kiuj elstaris nekalkuleblaj dentegoj. Ankaŭ ĉirkaŭnaĝis inter la aliaj rampuloj gigantaj testudoj, kiuj laŭ Perry estis plesiosaŭroj el la liasa epoko. Mi ne dubis liajn vortojn – kiom mi sciis, ili povus esti io ajn.

Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje leviĝas el la maro por batali kontraŭ la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas maraj diritoj – Perry nomis ilin iĥtiosaŭroj. Ili similis balenojn kun aligatoraj kapoj.

Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la lernejo – restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi sentis ĉe la rigardado de bildoj pri restaŭritaj prahistoriaj monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj multe da fantaziemo povus "restaŭri" ĉian ajn paleolitikan monstron laŭ sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguliĝi en la sunlumo, kiam ili malmergiĝis el la oceano, skuante siajn gigantajn kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la supraĵo, jen duone mergiĝintaj; kiam mi vidis ilin renkontiĝi kun malfermitaj buŝoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj senĉesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malriĉa kaj malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de la Naturo.

Kaj Perry! Li estis mirigita ĝismedole. Tion li diris mem.

"David," li rimarkis post longedaŭra marŝado ĉe la bordo de tiu mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis ĝin – ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble ĉar oni diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi ilin – kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin – ni nur pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj nomos vin mensogulo, ĉar ili scias, ke estaĵoj tiaj, kiajn ili restaŭris, neniam ekzistis. Oni ja povas imagi ilian ekzistadon en same tiel imagita epoko – sed nuntempe? Ba!"

Kiam ni denove haltis, Huĝa la Ruza sukcesis trovi sufiĉe da nestreĉita ĉeno por povi tordiĝi al la flanko de Dian. Ni ĉiuj staris, kaj kiam li proksimiĝis al la ino, ŝi turnis al li la dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed la rideto daŭris mallonge, ĉar tiumomente la mano de la Ruzulo kaptis ŝian nudan brakon, kaj li krude tiris ŝin al si. Tiutempe mi ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi eĉ ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj belegaj okuloj, por ke ĝi influu mian postan faron. Mi ne atendis por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataŭ atendi kaj antaŭ ol li povis kapti ŝin per la alia mano, mi donis al li tian pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren.

Kriego de aprobo leviĝis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj, kiuj vidis la mallongan dramon; ne ĉar mi helpis la virinon, kiel mi poste sciiĝis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi venkis Huĝan.

Kaj la virino? Komence, ŝi rigardis min per larĝaj, mirantaj okuloj, kaj tiam ŝi klinis la kapon, duone kaŝante la vizaĝon, kaj ŝiaj vangoj delikate ruĝiĝis. Dum momento ŝi tiel staris muta, kaj tiam ŝi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel ŝi faris al Huĝa. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la vizaĝon de Gak la Vila malheliĝi, dum li rigardis min serĉeme. Tiu parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite ŝanĝiĝis de ruĝo al blanko.

Tuj post kiam ni denove ekmarŝis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi ŝin paroli kun mi, por ke mi lernu, kion mi misfaris – tiel multon respondus Sfinkso, se mi parolus al ĝi. Fine, mia propra malsaĝa fiero grandiĝis kaj ne allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia konscio fariĝis al mi tre grava, forŝvebis. Poste, mi parolis nur kun Perry. Huĝa nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek proksimiĝis al mi. Denove, la laciga kaj ŝajne senfina marŝado iĝis por mi vera inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun Dian, des pli mi bedaŭris ĝian mankon, kaj des pli granda baro estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus ĉion reĝustigi. Dum la marŝo kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min – kiam ŝia rigardo vagis en mia direkto, ŝi aŭ rigardis super mian kapon aŭ rekte preter min. Finfine, mi fariĝis tiel senespera, ke mi decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al ŝi, kiel mi ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la venonta halto. Tiutempe ni proksimiĝis al alia montoĉeno, kaj kiam ni atingis ĝin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon – fakte, temis pri serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo.

La gardistoj havis neniujn torĉojn aŭ aliajn lumigilojn. Efektive, ni tute ne vidis signojn de fajro aŭ artefarita lumo, de kiam ni eniris Pelucidaron. En lando de ĉiama tagmezo ne necesis lumigado sur la tersupraĵo, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antaŭeniris per helika rapideco, ofte stumblante kaj falante – dum la gardistoj sonigis muzikecan ĉanton antaŭ ni, en kiu foje troviĝis iuj altaj notoj, kiuj ĉiam indikis krudajn lokojn kaj vojturniĝojn.

Nun la haltoj plioftiĝis, sed mi ne volis alparoli Dian, ĝis mi povos vidi laŭ ŝia mieno, kiel ŝi akceptas miajn pardonpetojn. Finfine, febla heliĝo antaŭ ni sciigis nin pri la fino de la tunelo, pro kio almenaŭ mi estis tre dankema. Tiam, post subita vojturniĝo, ni elvenis en la plenan lumon de la tagmeza suno.

Sed samtempe mi subite ekrimarkis ion por mi vere katastrofan – Dian estis for, kaj ankaŭ kvin aŭ ses aliaj malliberigitoj. Ankaŭ la gardistoj vidis tion, kaj la vidaĵo de ilia feroca kolerego estis terura. Iliaj timindaj, bestaj vizaĝoj tordiĝis al la plej diablecaj mienoj, kiam ili akuzis unu la alian pri respondeco pro la perdo. Ili poste atakis nin, batante nin per lancostangoj kaj hakiletoj. Ili jam mortigis du kaptitojn apud la antaŭo de la vico, kaj samon ili farus al ni ĉiuj, sed la estro fine ĉesigis la brutalan buĉadon. Mi neniam vidis en mia tuta vivo tiel teruran ekzemplon de besteca kolero – mi dankis Dion, ke Dian ne estis inter tiuj postlasitaj por suferi ĝin.

El la dek du kaptitoj antaŭe ĉenitaj antaŭ mi, ĉiu dua, komencante de Dian, estis liberigita. Huĝa forestis. Gak restis. Kion ĝi signifis? Kiel oni faris ĝin? La estro de la gardistoj enketis pri tio. Baldaŭ li eltrovis, ke la krudaj seruroj, kiuj tenis la kolkatenojn, estis lerte malfermitaj.

"Huĝa la Ruza," murmuris Gak, nun antaŭ mi en la vico. "Li prenis la virinon, kiun vi rifuzis havi," li daŭrigis, ekrigardante min.

"Kiun mi rifuzis havi?!" mi kriis. "Kion vi volas diri?"

Li atente rigardis min dum momento.

"Mi dubis pri via rakonto, ke vi venis el alia mondo," li diris fine, "sed alimaniere oni ne povus klarigi vian nescion pri la moroj de Pelucidaro. Ĉu vi vere ne komprenas, ke vi ofendis la Belulinon, kaj kiel?"

"Mi ne scias, Gak," mi respondis.

"Do mi diros al vi. Kiam Pelucidara viro intervenas inter alia viro kaj la virino, kiun tiu volas havi, la virino apartenas al la venkinto. Dian la Bela apartenas al vi. Via devo estis aŭ preni ŝin aŭ liberigi ŝin. Se vi prenus ŝian manon, tio montrus vian deziron edzinigi ŝin, kaj se vi levus ŝian manon super vian kapon kaj faligus ĝin, tio signifus, ke vi ne volas ŝin kiel edzinon kaj liberigas ŝin de ĉiu ŝuldo al vi. Farante nek tion nek tion, vi faris al ŝi la plej grandan ofendon, kiun viro povas fari al virino. Nun ŝi estas via sklavino. Neniu viro edzinigos ŝin aŭ povos tion fari kun honoro, ĝis li venkos vin en batalo, sed la viroj ne elektas sklavinon kiel edzinon – almenaŭ la viroj de Pelucidaro ne faras tion."

"Mi ne sciis, Gak," mi kriis. "Mi ne sciis. Ne pro tuta Pelucidaro mi farus malbonon al Dian la Bela, ĉu per parolo, rigardo aŭ faro. Mi ne deziras ŝin kiel sklavinon. Mi ne deziras ŝin kiel mian – ", sed tiam mi ekhaltis. La vizio de tiu dolĉa kaj senkulpa vizaĝo ŝvebis antaŭ mi en la nebulo de mia fantazio, kaj kvankam antaŭe mi kredis, ke mi nur ŝate retenas la memoron pri kara amikeco, kiun mi perdis, nun ŝajnis mallojale al Dian la Bela diri, ke mi ne deziras ŝin kiel edzinon. Mi pensis pri ŝi nur kiel bonvena amikino en stranga, kruela mondo, Eĉ tiam, mi ne kredis, ke mi amas ŝin.

Mi kredas, ke Gak konstatis la veron de miaj vortoj pli multe el mia mieno ol el mia parolo, ĉar iom poste, li kuŝigis sian manon sur mia ŝultro.

"Homo el alia mondo," li diris, "Mi kredas vin. La lipoj povas mensogi, sed kiam la koro parolas per la okuloj, ĝi diras nur veron. Via koro parolis al mi. Mi scias nun, ke vi tute ne celis ofendi Dian la Bela. Ŝi ne estas de mia tribo, sed mia fratino estas ŝia patrino. Ŝi ne scias tion – ŝia patrino estis forrabita de ŝia patro, kiu venis, kune kun multaj aliaj Amoz-tribanoj por batali kontraŭ ni por niaj virinoj, la plej belaj virinoj de Pelucidaro. Tiam ŝia patro estis la reĝo de Amoz, kaj ŝia patrino estis la filino de la reĝo de Sari, kies regpovon mi, lia filo, transprenis. Do Dian estas la filino de reĝoj, kvankam ŝia patro ne plu estas la reĝo, de kiam la sadoko ĵetis lin kaj Jubal la Malbela forprenis de li la reĝecon. Pro ŝia altrangeco, la malbono, kiun vi faris al ŝi, ŝajnas des pli grava al tiuj, kiuj vidis ĝin. Ŝi neniam pardonos vin."

Mi demandis al Gak, ĉu mi ne povus iel liberigi la virinon el la sklaveco kaj honto, kiujn mi senvole kaŭzis al ŝi.

"Se vi iam trovos ŝin, jes," li respondis. "Nur levi ŝian manon kaj faligi ĝin en la kunesto de aliuloj sufiĉos por liberigi ŝin. Sed kiel vi iam povos trovi ŝin, vi, kiu estas kondamnita al vivo de sklaveco en la subtera urbo Futra?"

"Ĉu neniel eblas forkuri?" mi demandis.

"Huĝa la Ruza forkuris kaj kunprenis la aliajn," respondis Gak. "Sed ne estas aliaj senlumaj lokoj sur la vojo al Futra, kaj ne estos facile, kiam ni jam estos tie – la maharoj tre saĝas. Eĉ se oni povus forfuĝi el Futra, estas la tipdaroj – ili trovus vin, kaj tiam – " la Vilulo skutremis. "Ne, vi neniam fuĝos de la maharoj."

La perspektivo estis malĝojiga. Mi demandis al Perry, kion li pensis pri ĝi; sed li nur suprentiris siajn ŝultrojn kaj daŭrigis longan preĝon, pri kiu li jam delonge okupiĝis. Li diris, ke la sola bela flanko de nia kaptiteco estas la ampleksa tempo, kiun ĝi donas al li por improvizi preĝojn. Tio jam ekobsedis lin.

La sagotoj jam komencis rimarki lian kutimon deklamadi dum tutaj marŝoj. Unu el ili demandis al li, kion li diras kaj al kiu li parolas. La demando donis al mi ideon, do mi rapidis respondi, antaŭ ol Perry povis ion diri.

"Ne ĝenu lin per interrompo," mi diris. "Li estas tre sankta homo en la mondo, de kiu ni venis. Li parolas al spiritoj, kiujn vi ne povas vidi. Ne interrompu, aŭ ili saltos sur vin el la aero, kaj deŝiros viajn membrojn – jene," kaj mi saltis al la granda bruto kun laŭta "Bu!", kiu tiom timigis lin, ke li stumblis malantaŭen.

Mi sciis, ke la risko estas granda, sed se eblus profiti el la sendanĝera manio de Perry, mi volis profiti, kiam estis plej facile. Ĝi sukcesis bonege. La sagotoj traktis nin ambaŭ kun multe da respekto dum la cetero de la vojaĝo, kaj pri la afero ili poste informis siajn mastrojn, la maharojn.

Du marŝadojn post tiu epizodo ni atingis la urbon Futra. Ĝia enirejo estis markita per du altaj turoj el granito, de sur kiuj oni gardis ŝtuparon, kiu kondukis al la subtera urbo. Sagotoj gardostaris ĉi tie, kaj ankaŭ ĉe almenaŭ cent aliaj turoj dismetitaj sur granda ebenaĵo.


[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

[reen al la unua paĝo]