[reen al la unua paĝo]
[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

Edgar Rice Burroughs:

Ĉe la koro de la Tero

(tradukita de Gary Mickle)

6-a ĉapitro:
KOMENCO DE HORORO

En Pelucidaro unu tempo taŭgas kiel alia. Ne estis nokto, kiu vualu nian entreprenotan fuĝon. Necesis ĉion fari en plena taglumo – ĉion krom la laboro, kiun ni devis fari en la apartamento sub la konstruaĵo. Do ni decidis elprovi nian planon tuj, por ke la maharoj, kiuj devis ebligi ĝin, ne vekiĝu, antaŭ ol mi atingos ilin; sed seniluziiĝo trafis nin jam survoje al la subaj elkavigitejoj, ĉar tuj kiam ni atingis la ĉefan etaĝon de la konstruaĵo, ni renkontis hastantajn arojn de sklavoj, kiujn forta sagota gardistaro pelkurigis el la konstruaĵo al la avenuo.

Aliaj sagotoj sagis tien kaj aliloken por serĉi aliajn sklavojn, kaj tuj kiam ni aperis, oni alsaltis nin kaj ŝovis nin en la vicon de marŝantaj homoj.

Nek la kialon nek la celon de la ĝenerala eliro ni konis, sed iom poste disvastiĝis tra la vicoj de kaptitoj onidiro, ke oni rekaptis du forkurintajn sklavojn, viron kaj virinon, kaj ke ni marŝas al la loko, kie ni vidos ilian punon, ĉar la viro mortigis sagoton el la taĉmento, kiu ĉasis kaj rekaptis ilin.

Je tiu sciigo mia koro eksaltis en mian gorĝon, ĉar mi certis, ke la du kaptitoj devenas el tiu grupo, kiu forfuĝis en la senluma groto kun Huĝa la Ruza, kaj ke Dian estas la virino. Gak tion kredis, kaj ankaŭ Perry.

"Ĉu ni ne povas fari ion ajn por savi ŝin?" mi demandis al Gak.

"Nenion", li respondis.

Tra la homplena avenuo ni marŝis, kaj dum tio la gardistoj traktis nin per neordinara krueleco, kvazaŭ ankaŭ ni estus implikitaj en la murdo de ilia kompano. Oni intencis fari el la okazo lecionon al la aliaj sklavoj pri la danĝero kaj vaneco de ĉia provo fuĝi, kaj pri la nepra morto, kiu trafas murdinton de supera estaĵo, kaj mi supozas, ke pro tio la sagotoj sentis sin plene rajtigitaj fari la tutan procedon kiel eble plej malkomforta kaj dolora al ni.

Ili pikis nin per siaj lancoj kaj batis nin per siaj hakiletoj pro la plej malgrandaj provokoj kaj eĉ neprovokite. Ni travivis tre malagrablan duonhoron, ĝis oni fine pelis nin tra malalta enirejo en grandegan konstruaĵon, kies mezon okupis granda areno. Benkoj ĉirkaŭis tiun liberan spacon je tri flankoj, kaj je la kvara troviĝis amasoj da grandaj rokegoj sur deklivo, kiu altiĝis de la antaŭo supren ĝis la tegmento.

Komence, mi ne povis konstati la celon de tiu rokamasego, krom eble prezenti rustikan kaj pitoreskan fonon por la scenoj prezentotaj en la areno antaŭ ĝi, sed baldaŭ poste, kiam la lignaj benkoj preskaŭ jam plenis de sklavoj kaj sagotoj, mi ekvidis la uzmanieron de la rokegoj, ĉar tiam la maharoj komencis vice enpaŝi la konstruaĵon.

Ili marŝis rekte trans la arenon al la rokoj ĉe la alia flanko, kie ili elvastigis siajn vespertajn flugilojn kaj suprenŝvebis trans la altan muron ĉirkaŭ la areno kaj faris sin komfortaj sur la rokegoj. Ili estis do la rezervitaj, loĝiaj seĝoj por la regantaro.

La rampuloj trovis la neŝlifitan supraĵon de granda roko tiel komforta, kiel ni la molecon de remburita brakseĝo. Tie ili pigre kuŝis, palpebrumante per siaj hidaj okuloj kaj sendube interparolante en sia lingvo de la sesa sentumo kaj kvara dimensio.

Unuafoje mi vidis ilian reĝinon. Ŝi malsimilis al la aliaj per neniu trajto, kiun miaj Teraj okuloj povis percepti, ĉar ĉiuj maharoj fakte aspektas identaj al mi, sed ŝi transiris la arenon nur, post kiam ŝiaj regnaninoj jam okupis lokon, antaŭirite de dudek grandegaj sagotoj, la plej grandaj, kiujn mi iam vidis, dum ĉe ŝiaj flankoj anaspaŝis po unu granda tipdaro, kaj postiris ŝin dudek pliaj sagotaj gardistoj.

Ĉe la bariero, la sagotoj suprengrimpis la apikaĵon per vere simieca lerto, dum malantaŭ ili la aroganta reĝino ŝvebis alten per la flugiloj, kun siaj du timindaj drakoj ambaŭflanke, kaj sternis sin sur la plej granda rokego el ĉiuj, precize en la mezo de tiu amfiteatra flanko rezervita por la dominanta raso. Tie ŝi ekkaŭris, tiu reĝino plej malbela kaj neinteresa, kvankam sendube tute konvinkita pri sia beleco kaj die donita regorajto, same kiel la plej fiera monarko de la ekstera mondo.

Kaj tiam komenciĝis la muziko – muziko sensona! La maharoj ne povas aŭdi, do la tamburoj kaj fifroj kaj trumpetoj de Teraj orkestroj estas al ili nekonataj. La "orkestro" konsistas el pli ol dudek maharoj. Ili marŝis en vico al la centro de la areno, kie la estaĵoj sur la rokoj povis spekti ilin, kaj tie ili ludis dekkvin aŭ dudek minutojn.

Ilia tekniko konsistis el vostosvingado kaj kapomovado laŭ regula sinsekvo de mezuritaj moviĝoj, kio rezultigis kadencon ŝajne same plaĉan al maharaj okuloj kiel la kadenco de nia instrumenta muziko al niaj oreloj. Foje la tuta muzikistaro samtempe faris egalmezurajn paŝojn al unu flanko aŭ al la alia, aŭ malantaŭen aŭ antaŭen – ĉio ĉi impresis min kiel nekomprenebla ridindaĵo, sed post la unua muzikaĵo la maharoj sur la rokoj montris la unuajn signojn de entuziasmo, kiujn mi vidis ĉe la reganta raso de Pelucidaro. Ili svingis siajn grandajn flugilojn supren-malsupren kaj batis siajn rokajn sidlokojn per la potencaj vostoj, ĝis la tero tremis. Tiam la muzikistoj ekludis alian muzikaĵon, kaj denove regis tomba silento. En unu rilato la mahara muziko estas belega – se la ludata muzikaĵo ne plaĉas, oni devas nur fermi la okulojn.

Fine, elĉerpinte sian repertuaron, la muzikistoj ekflugis en la aeron kaj ekkuŝis sur la rokoj super kaj malantaŭ la reĝino. Tiam komenciĝiis la ĉefa tagorda punkto. Kelkaj sagotaj gardistoj ŝovis viron kaj virinon en la arenon. Spite miajn antaŭtimojn, mi kliniĝis antaŭen el mia seĝo por ekzameni la virinon, esperante, ke ŝi estu iu alia ol Dian la Bela. Ŝia dorso estis turnita al mi dum iom da tempo, kaj la granda korvonigra haramaso, kiun mi vidis, plenigis min per timosento.

Baldaŭ oni malfermis pordon sur unu flanko de la arena muro por enlasi grandan, hirtan, taŭrosimilan beston.

"Ĝi estas granda bovo," flustris Perry ekscitite. "Tiaj bestoj vagadis kun la kaverna urso kaj la mamuto sur la ekstera mondo en iu praepoko. Ni vojaĝis milionon da jaroj malantaŭen, David, al la infanaĝo de planedo – ĉu ne mirinde?"

Sed mi vidis nur la nigran hararon de la duone nuda virino, kaj mia koro ĉesis bati pro la obtuza mizero, kiun mi eksentis vidante ŝin, kaj en tiu momento ne interesis min la mirindaĵoj de la natura historio. Se ne kunestus Gak kaj Perry, mi saltus sur la plankon de la areno por dividi la sorton de tiu senpreza trezoro el la ŝtonepoko.

Kiam eliris la bovego – dago ĝi nomiĝis en Pelucidaro – oni ĵetis du lancojn en la arenon antaŭ la piedojn de la kaptitoj. Ŝajnis al mi, ke blovtubo por faboj tiel efikus kiel tiuj mizeraj armiloj kontraŭ la kolosa monstro.

Dum la besto proksimiĝis al la duopo, muĝante kaj stampfante per la potenco de multaj Teraj virbovoj, apertiĝis rekte sub ni alia pordo, el kiu nun eliris la plej terura muĝo, kiu iam trafis miajn ofenditajn orelojn. En la komenco mi ne povis vidi la beston, kiu eligis tiun laŭtan defion, sed la sonego igis la du viktimojn subite turniĝi, kaj jen mi vidis la vizaĝon de la junulino – ne estis Dian! Mi preskaŭ ploris pro faciliĝo.

Kaj nun, dum ili ambaŭ staris ŝtoniĝintaj pro timego, mi vidis la farinton de tiu korpremiga sono silente ŝteliri al loko, kie mi povis ĝin vidi. Estis grandega tigro – de tia speco, kiu ĉasis la grandajn bovojn tra la praĝangaloj dum la junaĝo de nia mondo. Laŭ la formo kaj eksteraj markoj ĝi ne malsimilis al la plej noblaj bengalaj tigroj de nia propra mondo, sed kiom ĝiaj dimensioj gigantis, tiom ĝiaj koloroj imponis. La brilega flavo preskaŭ stridis, ĝia blanko estis lanuga, ĝia nigro glimis kiel la plej bona antracito, kaj ĝia felo estis longa kaj hirta kiel tiu de monta kapro. Neniu povus nei la belegon de tiu besto, sed same kiel ĉio sur Pelucidaro pli grandas kaj pli intense buntas, tiel ankaŭ pli intensa estis ĝia feroca teniĝo. Ne nur unuopaj anoj de tiu specio ĉasas homojn – ĉiuj estas homĉasantoj. Sed ili ne limigas sian furaĝadon al homoj. Ĉiajn bestojn kaj fiŝojn de Pelucidaro ili manĝas kun avido ĉe siaj konstantaj penadoj nutri siajn potencajn muskolojn.

Ĉe unu flanko de la mortkondamnita paro la dago muĝis kaj antaŭenpaŝis, kaj ĉe la alia flanko la angorinspira tarago ŝtele proksimiĝis al ili kun malfermita faŭko kaj salivgutantaj dentegoj.

La viro ekkaptis la lancojn kaj transdonis unu al la virino. Aŭdinte la muĝadon de la tigro, la taŭro ekhurlis per rabia furiozeco. Neniam en mia vivo mi aŭdis tiel inferan bruegon kiel faris la du bestegoj, kaj pripensu, ke ĝi restis neaŭdebla al la fiaj rampuloj, pro kies distro oni okazigis la spektaklon!

Nun la dago kuratakis de unu flanko, kaj la tarago de la alia. La du nanoj starantaj meze ŝajnis tuj pereontaj, sed ĝuste kiam la brutaĉoj atingis ilin, la viro ekkaptis la brakon de sia kompanino, kaj kune ili saltis flanken, dum la furiozaj kreitaĵoj trafis unu la alian kiel koliziantaj lokomotivoj.

Sekvis batalego, kies senintermita kaj timinda feroco transcendas la eblojn de imagado kaj priskribado. Ree kaj ree la enorma taŭro ĵetis la kolosan tigron alten en la aeron, sed kiam la katego frapiĝis al la tero, ĝi ĉiufoje rekuris al la lukto kun energio ŝajne ne reduktita kaj kun videble pli forta kolero.

Dum kelka tempo la geviroj penadis nur resti for de la du bestegoj, sed fine mi vidis ilin disiĝi. Ambaŭ ŝtele paŝis al po unu el la luktantoj. Nun la tigro estis sur la larĝa dorso de la taŭro, kroĉite al la granda kolo per la tenajlaj dentegoj kaj disŝirante la dikan haŭton en striojn kaj pecojn per siaj longaj kaj fortikaj ungegoj.

Dum momento la taŭro staris muĝante kaj tremante pro doloro kaj rabio, kun la fendohufoj vaste elmetitaj, dum ĝi vigle vipis per la vosto de flanko al flanko, sed tuj poste, en freneza orgio de saltado, ĝi kuregis tra la areno en furioza provo deĵeti sian ŝirantan rajdanton. Nur kun peno la virino sukcesis eviti la unuan impeton de la vundita besto.

Ĉiuj ĝiaj penoj por defaligi la tigron ŝajnis vanaj, ĝis ĝi en sia malespero ĵetis sin mem teren kaj ĉirkaŭruliĝis plurfoje. Nur mallonga tia traktado tiel konsternis la tigron, forprenante de ĝi la spiron, kiel mi supozas, ke ĝi perdis sian alkroĉiĝon, kaj tuj poste la granda dago katrapide leviĝis kaj profundigis siajn kornegojn en la ventron de la tarago, najlante ĝin al la grundo de la areno.

La granda kato ungegis la hirtan kapon, ĝis la okuloj kaj oreloj estis deŝiritaj kaj restis nur kelkaj rubandoj de traŝirita sanganta karno sur la kranio. Dum ĝi spiteme traeltenis la aflikton de tiu doloriga puno, la dago staris senmova, fiksante sian malamikon, kaj ĝuste tiumomente alsaltis la viro, kiu jam vidis, ke la blinda taŭro estos la malpli danĝera malamiko, kaj trapuŝis la lancon en la koron de la tarago.

Kiam ĉesis la feroca ungorastado de tiu besto, la taŭro levis sian sangantan, nevidpovan kapon, kaj kun kolera muĝo ekkuris trans la arenon. Per grandaj saltoj ĝi alvenis rekte al la arena muro sub niaj sidlokoj, kaj tuj poste unu el liaj saltegoj hazarde portis lin trans la barieron en la mezon de la sklavoj kaj sagotoj tuj antaŭ ni. Svingante siajn sangajn kornojn de flanko al flanko, la besto falĉis tra la homamaso, rekte supren en nia direkto. Antaŭ li, sklavoj kaj gorilohomoj interluktis en la stampedo por eskapi la mortdanĝeran agoniadon de la estaĵo, ĉar vere furioza estis la atako.

Forgesinte nin, la gardistoj aliĝis al la amaskurado al la elirejoj, kiuj multnombraj breĉis la muron de la amfiteatro malantaŭ ni. Perry, Gak kaj mi estis apartigitaj dum la kaoso, kiu regis en la momentoj, post kiam la besto supersaltis la muron de la areno, kaj kiam ĉiu celis savi nur sian propran haŭton.

Mi kuris dekstren, preterpasante kelkajn elirejojn obstrukcitajn de la timfrenezigita homamaso, kiu interbatalis por eskapi. Deruliĝis sceno, kvazaŭ tuta aro de dagoj atakus ilin, anstataŭ unusola blinda, mortanta besto, sed tiel efikas paniko de homamaso.


[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

[reen al la unua paĝo]