[reen al la unua paĝo]
[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

Edgar Rice Burroughs:

Ĉe la koro de la Tero

(tradukita de Gary Mickle)

3-a ĉapitro:
NOVAJ MASTROJ

Ni vojaĝis ŝajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro, antaŭ ol ni subite alvenis densan vilaĝon, konstruitan en la superaj branĉoj de la arboj. Dum ni proksimiĝis al ĝi, mia eskortanto komencis sovaĝe kriadi, kio tuj eligis respondon el la interno, kaj post momento, svarmo de estaĵoj de la sama raso kiel niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo de freneze babilanta amaso. Mi estis ŝovita tien kaj reen. Ili pinĉis kaj frapis min, ĝis mia haŭto kontuziĝis, sed mi kredas, ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aŭ malico – mi estis por ili kuriozaĵo, strangaĵo, nova ludaĵo, kaj iliaj infanecaj mensoj bezonis la aldonan atestadon de ĉiuj sentumoj por kredebligi tion, kion ili vidis per la okuloj.

Post iom da tempo ili trenis min en la vilaĝon, kiu konsistis el kelkcent krudaj loĝejoj el branĉoj kaj folioj subtenitaj de la arbobranĉoj. Inter la dometoj sterniĝis mortaj branĉoj kaj trunkoj de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la loĝejojn en unu arbo kun tiuj en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formiĝis serpentumaj stratoj. La tuta reto de loĝejoj kaj vojoj formis preskaŭ senbreĉan plankon 50 futojn super la tero.

Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estaĵoj bezonis kunligi la arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn duonsovaĝajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilaĝo, mi ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovaĝaj luphundoj samspecaj, kiajn mi laste vidis ĝenantajn la diriton, kaj multaj kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de ilia tenado.

Mia gardanto haltis antaŭ unu el la dometoj, en kiun li puŝis min, kaj tiam du el tiuj estaĵoj ekkaŭris antaŭ la pordo – sendube por malebligi al mi forfuĝi, kvankam mi apenaŭ sciis, kien fuĝi.

Mi ĵus eniris la malluman internon, kiam mi ekaŭdis konatan voĉon, preĝantan.

"Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi saviĝis."

"David! Ĉu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble proksimiĝis al mi kaj forte ĉirkaŭpremis min.

Li vidis mian falon antaŭ la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilaĝo. Liaj kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestaĵoj kiel pri miaj, kun la sama rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi.

"Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio."

"Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili ŝajnas tre laŭmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry? Ili ne ŝajnas vere sovaĝaj. Do kiaj ili estas laŭ vi? Vi intencis klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin – ĉu vi havas ian ajn ideon?"

"Jes, David," li respondis, "mi scias ĝuste, kie ni estas. Ni faris grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni trapasis la tutan terkruston al la interna mondo."

"Perry, vi estas freneza!"

"Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, ĝi atingis la pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Ĝis tie ni veturis malsupren – la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento, kiam niaj seĝoj inversiĝis – pro kio vi ekkredis, ke ni turniĝis kaj rapidas supren – ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne ŝanĝiĝis la direkto de nia antaŭeniro, tamen, efektive, ni ekmoviĝis supren al la tersupraĵo de la interna mondo. Ĉu ne konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi ne troviĝas en la mondo, kie vi naskiĝis? Kaj la horizonto – ĉu ĝi povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaŭ rimarkis, se ni ne efektive starus sur la interna supraĵo de sfero?"

"Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra kvincent mejloj da solida terkrusto?"

"Ĉi tie ne temas pri la suno de la ekstera mondo. Ĝi estas alia suno – tute malsama suno, kiu ĵetas sian eterne tagmezan brilegon sur la supraĵon de la interna mondo. Rigardu ĝin nun, David – se vi povas vidi ĝin el la pordo de ĉi tiu domo – kaj vi vidos ĝin ankoraŭ en la centro de la ĉielo. Ni estas ĉi tie jam de multaj horoj – kaj ankoraŭ estas tagmeze."

"Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso. Ĝi malvarmiĝis, kaj dum la malvarmiĝo ĝi malgrandiĝis. Fine, maldika terkrusto de solidaĵo formiĝis sur ĝia ekstera supraĵo – ia ŝelo, sed interne de la ŝelo estis parte fandita materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta malvarmiĝo? La centrifuga forto ĵetis la erojn de materio el la nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili fariĝis solidaj. Oni vidas la praktikan aplikon de la sama principo ĉe la moderna senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la maldilatiĝo de la malvarmiĝantaj gasoj. La el ĉiuj direktoj egala gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon ĉe la preciza centro de la Tero. Al ĉiu parto de la interna mondo egale, ĝi radias sian ĉiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon."

"Ŝajnas, ke la interna mondo sufiĉe malvarmiĝis por vivteni animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo, kiujn ni vidis ĉi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj ankaŭ ĉi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin. Eksterdube, ĝi estas similulo de la megaterio el la postpliocena epoko de la ekstera krusto, kies fosiliiĝintan skeleton oni trovis en Suda Ameriko."

"Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas similulojn el la historio de la Tero."

"Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazaŭa ĉenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestaĵoj ĉiuj neniiĝis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran kruston, aŭ ĝi povus esti nur la rezulto de iom alispeca evolucio – ambaŭ estas tute eblaj."

Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj antaŭ la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin. La danĝeraj vojetoj kaj la ĉirkaŭaj arboj estis plenaj je nigraj simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Eĉ ne unu portis ian ornamaĵon, armilon aŭ vestaĵon.

"Tre malalte evoluintaj," juĝis Perry.

"Sed sufiĉe alte por kaŭzi grandan ĉagrenon al ni," mi respondis. "Kion ili intencas fari kun ni, laŭ via supozo?"

Ni eksciis nelonge poste. Kiel ĉe nia vojaĝo al la vilaĝo, nin kaptis kelkaj el la fortikaj estaĵoj, kiuj forrapidigis nin tra la arbosuproj, dum ĉirkaŭ ni kaj malantaŭ ni kuradis babilanta, ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj.

Dufoje mispaŝis miaj portantoj, kaj mia koro ekĉesis bati, kiam ni ekplonĝis al tuja morto ĉe la mortaj branĉamasoj malsupre. Sed ambaŭfoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis apogajn branĉojn, kaj nek unu el ili eĉ iom malfirmigis sian tenon al mi. Efektive, ŝajnis, ke tiuj okazaĵoj ĝenis ilin neniom pli, ol frapi la piedfingron ĉe stratkruciĝo ĝenus homon de la ekstera mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antaŭen kun mi.

Dum longa tempo ili daŭrigis tra la arbaro – dum kiom da tempo, mi ne povis diveni, ĉar mi ankoraŭ lernadis tion, kion mia menso pli poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj ĉesas esti faktoro, kiam malaperas rimedoj por mezuri ĝin. Ni ne plu havis niajn brakhorloĝojn kaj ni vivadis sub senmova suno.

Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni trarompiĝis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj – kiu povus diri tion en mondo de ĉiama tagmezo! Laŭ la suno, pasis neniom da tempo – sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni troviĝas en tiu bizara mondo.

Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenaĵon. Mallongan distancon antaŭ ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj. Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis nin tra mallarĝa montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris, kaj ni baldaŭ konvinkiĝis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj tuj ŝanĝiĝis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj montetoj. Ĉesis ilia ridado. Minaca krueleco vidiĝis sur iliaj bestaj vizaĝoj – elbuŝigitaj dentegoj minacis nin.

Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj formis grandan rondon ĉirkaŭ ni. Tiam oni alportis luphundon – Perry nomis ĝin hienodono [1] – kaj oni liberigis la bestegon en la rondon kun ni. Ĝia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo; ĝiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; ĝiaj makzeloj estis larĝaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris ĝiajn dorson kaj flankojn, dum ĝiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum ĝi malrapide kaj minace alproksimiĝis al ni, ĝi prezentis aspekton tre timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn dentegojn.

Perry estis sur la genuoj, preĝanta. Mi kliniĝis kaj prenis ŝtonon. Pro mia moviĝo la besto iom retiriĝis kaj komencis rondiri ĉirkaŭ ni. Evidente iu jam antaŭe alcelis ĝin per ŝtonoj. La simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urĝante la beston antaŭen per sovaĝaj krioj, ĝis ĝi fine vidis, ke mi ne ĵetas, kaj atake alkuris.

Ĉe Andover [2] kaj poste ĉe Yale [3], mi estis ĵetisto ĉe venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo ŝajnis fakte eksterordinaraj, ĉar la rekordo, kiun mi atingis dum mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestiĝaj grandligaj teamoj [4] en Usono faris ofertojn al mi; sed eĉ en la plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne bezonis tiel precize celi kiel nun.

Kiam mi levis mian brakon por ĵeti, mi regis miajn nervojn kaj muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafiĝis al mi per terura rapideco. Kaj tiam mi ĵetis, uzante por la ĵeto ĉiun uncon de miaj pezo, forto kaj lerteco. La ŝtono trafis la hienodonon rekte sur la nazon kaj forte repuŝis lin sur la dorson.

Sammomente, ĥoro de kriĉoj kaj hurloj leviĝis el la spektantaro, pro kio mi dum momento kredis, ke la kaŭzo estas mia venko super ilia ĉampiono; sed mi baldaŭ konstatis mian eraron. Dum mi rigardis, la simiohomoj forkuris ĉiudirekte al la ĉirkaŭaj montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kaŭzon de ilia maltrankviliĝo. Malantaŭ ili, amase puŝiĝante tra la pasejo kondukanta en la valon, venis svarmo de vilaj homoj – gorilecaj kreitaĵoj armitaj per lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn ŝildojn.

Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove konscia kaj leviĝinta, forfuĝis de ili, hurlante pro timo. Rapidege preterpasis nin la ĉasantoj kaj ĉasatoj, kaj la viluloj atentis nin per nenio pli ol foja ekrigardo, ĝis la areno tute vakiĝis de la antaŭaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu ŝajne havis aŭtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin.

Paŝinte el la amfiteatro sur la vastan ebenaĵon, ni ekvidis karavanon de gehomoj – homoj kiel ni – kaj unuafoje mia koro pleniĝis de espero kaj refaciliĝo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta ĝojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovaĝaspekta bando, sed almenaŭ laŭ la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis neniel groteskaj aŭ hidaj, kiel la aliaj estaĵoj de tiu kurioza kaj konsterna mondo.

Sed post pliproksimiĝo niaj koroj denove peziĝis, ĉar ni trovis la povrajn mizerulojn kunĉenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj min ĉe la fino de la vico, kaj sen plia ĝeno oni rekomencis la interrompitan marŝadon.

Ĝis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitiĝo, sed nun la lacige monotona longa marŝo trans la sunbakitan ebenaĵon sentigis al ni ĉiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte stumbladis antaŭen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili paŝadis antaŭen fiere rektaj. Foje ili interŝanĝis vortojn en iu lingvo plena de unusilabaĵoj. Ili estis noblaspekta raso, kun belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaŭ seksoj havis belproporciajn trajtojn. Eĉ ne unu posedis vizaĝon, kiun oni taksus nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamaĵojn, sed pli poste mi eksciis la kaŭzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili ĉion valoran. Kiel vestaĵon la virinoj portis robon faritan el ia helkolora, makulhava felo, laŭ aspekto iom simila al la felo de leopardo. Tion ili portis aŭ fiksita per leda rimeno al la talio tiel, ke ĝi pendis unuflanke ĝis iom sub la genuo, aŭ ili portis ĝin pendanta gracie de unu ŝultro. Iliajn piedojn vestis ledaj sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies longaj finaĵoj pendis preskaŭ ĝis la tero, antaŭe kaj malantaŭe. Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finaĵoj la ungegoj de la besto, de kiu oni prenis la felon.

Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizaĝoj estis same tiel brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi vidis en la muzeoj de la ekstera mondo.

Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolviĝo de la kapo super kaj malantaŭ la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni. Ilia vestaĵo estis ia tuniko el malpeza ŝtofo, kiu etendiĝis ĝis la genuoj. Sub ĝi ili portis nur zontukon el la sama ŝtofo, dum ili kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu interna mondo.

Ĉirkaŭ iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamaĵoj el metalo – plejparte arĝento – kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece aranĝitaj. Ili parolis inter si, dum ili marŝadis ambaŭflanke de ni, sed en lingvo, kiun mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili alparolis tiujn, ili ŝajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste eksciis, ke ĝi estas ĵargono simila laŭ la tipo al la piĝina lingvo de ĉina kulio.

Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marŝita distanco. Ni ambaŭ dormis jam dum multe da horoj, antaŭ ol oni haltis por ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj," sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia marŝo komenciĝis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis, niaj ombroj direktiĝis al la nadiro. Ĉu pasis momento aŭ ĉu eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marŝo okupis naŭ jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la interna mondo, aŭ eble ĝi plenumiĝis en ono de sekundo – mi ne scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis ĉian respekton por la tempo – mi ekdubas, ĉu ĝi eĉ ekzistas, krom en la malfortaj, limigitaj mensoj de homoj.

[1] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo" [reen]
[2] urbeto en la nordorienta Usona ŝtato Massachusetts havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn [reen]
[3] fama universitato en la ŝtato Connecticut, unu el la plej malnovaj en Usono [reen]
[4] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu el du "grandaj ligoj" [reen]


[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

[reen al la unua paĝo]