[reen al la unua paĝo]
[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

Edgar Rice Burroughs:

Ĉe la koro de la Tero

(tradukita de Gary Mickle)

11-a ĉapitro:
KVAR MORTAJ MAHAROJ

Momenton poste, mi staris antaŭ deko da maharoj – la sociaj enketistoj de Futra. Ili prezentis al mi multajn demandojn, pere de sagota interpretisto. Mi respondis ĉiujn vere. Ŝajnis precipe interesi ilin mia rakontado pri la ekstera mondo kaj la stranga veturilo, kiu portis Perry kaj min al Pelucidaro. Mi kredis, ke mi ilin konvinkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia loĝejo.

Dum tiu ŝajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la sagotan gardistaron.

"Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj fosaĵoj, ĉar vi aŭdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili."

"Ĉu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute mirigita.

"Kredi vin!", li diris. "Ĉu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn kredus tiel neeblan mensogon?"

Estis senespere, do mi marŝis en silento flanke de mia eskorto tra la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis min al unu el tiuj kameroj, kaj antaŭ ol foriri ili katenis min al flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo kuŝis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj ĉirkaŭstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li ne moviĝu. Alia, tenante akran tranĉilon en sia trifingra antaŭpiedo, tranĉe malfermis la bruston kaj abdomenon de la viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure aŭdi la kriojn kaj ĝemojn de la torturato. Vere, tio estis venĝosimila vivisekcio. Malvarma ŝvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi ekkomprenis, ke baldaŭ venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado daŭras monatojn, antaŭ ol la morto finfine liberigus min!

La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron. Tiel profundiĝintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili eĉ ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima. Se nur mi povus atingi ĝin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion ajn tian. Mi ĉirkaŭrigardis, serĉante rimedon por liberiĝi el la ĉenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kuŝis eta ĥirurgiilo, kiun unu el ili kredeble faligis. Ĝi aspektis ne malsimile al butonhoko, sed ĝi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton. Centfoje dum mia knabaĝo mi malŝlosis serurojn per butonhokoj. Se nur mi povus atingi tiun peceton de polurita ŝtalo, mi eble povus almenaŭ portempe forfuĝi.

Rampante ĝis la limo de mia ĉeno, mi trovis, ke etendante unu manon tiom, kiom mi povis, miaj fingroj restis ankoraŭ unu colon for de la celata ilo. Estis turmente! Mi streĉis ĉiun fibron, sed mi ne povis atingi ĝin.

Fine mi turniĝis, kaj etendis unu piedon al la objekto. Mia koro saltis en mian gorĝon! Mi povis apenaŭ ektuŝi ĝin! Sed eble en mia peno tiri ĝin al mi, mi nevole ŝovus ĝin ankoraŭ pli malproksimen, kie ĝi estus neatingebla! Malvarma ŝvito ekfluis sur min el ĉiu poro. Malrapide kaj zorgeme mi faris la penadon. Miaj piedfingroj falis sur la malvarman metalon. Poiome mi movis ĝin al mi, ĝis mi kredis ĝin atingebla de mia mano, kaj momenton poste, mi returniĝis, kaj la kara ilo estis en mia mano.

Mi diligente eklaboris je la mahara seruro, kiu tenis mian ĉenon. Estis ridinde simple. Eĉ infano povus tiel malŝlosi ĝin, kaj post momento mi estis libera. La maharoj nun ŝajne finis sian laboron ĉe la tablo. Unu jam forturniĝis kaj ekzamenis aliajn viktimojn, ŝajne intencante elekti la sekvontan operacioton.

La dorsoj de la ĉetabluloj estis turnitaj al mi. Se ne estus la estaĵo, kiu marŝis al ni, mi povus fuĝi tuj tiumomente. Malrapide, la estulo alproksimiĝis al mi, kiam ĝian atenton allogis granda sklavo ĉenita kelkajn jardojn dekstre de mi. Tie, la reptilio ekhaltis kaj komencis zorge ekzameni la kompatindulon, kaj farante tion, ĝi turnis sian dorson al mi dum momento, kaj ĝuste tiam mi faris du saltegojn, kiuj portis min el la kamero en la koridoron trans ĝi, laŭ kiu mi kuris tiel rapide kiel mi kapablis. Kie mi estas kaj kien mi iras – tion mi ne sciis. Mia sola penso estis plejeble malproksimigi min de tiu timindega torturkamero.

Poste, mi reduktis mian rapidecon al vigla marŝado, kaj pli poste, ektimante la danĝeron, ke min trafus nova malagrabla situacio, se mi malzorgus, mi moviĝis ankoraŭ pli malrapide kaj zorgeme. Post tempeto mi venis al koridoro, kiu ŝajnis iel mistere konata al mi, kaj iom poste, hazarde rigardante en kameron flanke de la koridoro, mi vidis tri maharojn volviĝintajn en dormado sur lito el feloj. Mi preskaŭ jubilis laŭte pro ĝojo kaj trankviliĝo. Estis la sama koridoro kaj la samaj maharoj, al kiuj mi intencis asigni tiel gravan rolon en nia fuĝo el Futra. La Providenco vere gracis min, ĉar la reptilioj ankoraŭ dormis.

Nun la unusola granda danĝero estis la reiro al la superaj niveloj por serĉi Perry kaj Gak, sed ĉar nenio alia estis farebla, mi rapidis supren. Kiam mi atingis la frekventatajn partojn de la konstruaĵo, mi trovis grandan ŝarĝon da feloj en angulo, kaj tiujn mi levis al mia kapo, portante ilin tiel, ke la randoj kaj anguloj pendis ĉirkaŭ miaj ŝultroj, tute kaŝante mian vizaĝon. Tiel kamuflite, mi trovis Perry kaj Gak kune en la kamero, kie ni manĝadis kaj dormadis.

Ne necesas diri, ke ambaŭ ĝojis vidi min, kvankam ili kompreneble sciis nenion pri la sorto, al kiu kondamnis min la juĝistoj. Ni decidis perdi neniom da tempo antaŭ ol efektivigi nian fuĝplanon, ĉar mi ne povus esperi resti longe kaŝita de la sagotoj, kaj mi ne bone povus porĉiame porti tiun amason da feloj sur mia kapo sen veki suspekton. Tamen, estis kredeble, ke per ĝi mi povus sendanĝere trairi la plenajn koridorojn kaj kamerojn de la superaj niveloj, do mi ekiris kun Perry kaj Gak – ĉe kio la fetoro de la malbone tanitaj feloj dume preskaŭ sufokis min.

Kune, ni iris al la unua vico da koridoroj sub la ĉefetaĝo de la konstruaĵoj, kaj tie Perry kaj Gak haltis por atendi min. La konstruaĵoj estas fositaj el la formacio de solida kalkŝtono. Ilia arkitekturo estas pro absolute nenio rimarkinda. La ĉambroj estas foje rektangulaj, foje rondaj, kaj foje ovalaj. La koridoroj, kiuj ilin kunigas, estas mallarĝaj kaj ne ĉiam rektaj. La kameroj estas lumigitaj per difuzita sunlumo reflektita tra tuboj similaj al tiuj, per kiuj oni lumigis la avenuojn. Ju pli malaltaj la kamervicoj, des pli mallume. La plejmulto de la koridoroj estas tute nelumigitaj. La maharoj povas vidi tre bone en duonmallumo.

Survoje al la ĉefetaĝo ni renkontis multajn maharojn, sagotojn kaj sklavojn; sed neniu atentis nin, ĉar ni iĝis parto de la ordinara vivo en la koridoro. Estis nur unusola enirejo kondukanta el la loko al la avenuo, kaj ĝi estis bone gardata de sagotoj – sole ĉi tiun pordon ni ne rajtis trapasi. Fakte, estis malpermesite al ni ankaŭ eniri la subajn koridorojn kaj apartamentojn, krom je apartaj okazoj, kiam oni ordonis al ni tion fari; sed ĉar ili konsideris nin malsupera specio sen inteligenteco, ili ne havis kaŭzon timi, ke ni per tio povus fari ian malbonon, do oni ne malhelpis al ni eniri la koridoron, kiu kondukis malsupren.

Volvitajn en felo, mi portis tri glavojn kaj la du pafarkojn kaj la sagojn, kiujn Perry kaj mi faris. Ĉar multaj sklavoj portis fele volvitajn ŝarĝojn ĉiudirekte, neniu trovis mian ŝarĝon menciinda. Kie mi lasis Gak kaj Perry, ne estis aliaj estuloj videblaj, do mi tiris unu glavon el la pakaĵo, kaj lasante la ceterajn armilojn ĉe Perry, mi ekiris sola al la malsuperaj niveloj.

Veninte en la apartamenton, en kiu dormis la tri maharoj, mi silente eniris piedpinte, ne memorante, ke la kreitaĵoj ne kapablas aŭdi. Per rapida trapiko tra la koro mi mortigis la unuan, sed mia dua trapiko ne estis tiel bontrafa, tiel ke antaŭ ol mi povis mortigi la venontan el miaj viktimoj, ĝi ĵetis sin kontraŭ la tria, kiu rapide suprensaltis, kontraŭstarante min per vaste malfermitaj makzeloj. Sed batalado ne estas okupo, kiun la mahara raso ŝatas, kaj kiam la estulo vidis, ke mi jam senvivigis du el ĝiaj kunuloj kaj ke mia glavo estas ruĝa de ilia sango, ĝi haste forkuris de mi. Sed mi estis tro rapida por ĝi, do, duone saltante, duone flugante, ĝi forhastis laŭ alia koridoro, dum mi sekvis tuj post ĝi.

Ĝia eskapo signifus la tutan ruiniĝon de niaj planoj, kaj tre probable mian tujan morton. Tiu penso donis flugilojn al miaj piedoj; sed eĉ en la plej bona kazo mi povis nur egali la rapidecon de la saltanta estulo antaŭ mi.

Tute subite ĝi forturnis sin en apartamenton dekstre de la koridoro, kaj enrapidante momenton poste, mi frontis du el la maharoj. Tiu, kiu estis tie, kiam ni eniris, okupis sin per kelkaj metalaj ujoj, en kiujn oni metis pulvorojn kaj fluaĵojn, se juĝi surbaze de la vico de flakonoj kuŝantaj sur la benko, ĉe kiu ĝi laboris. Mi tuj komprenis, en kiun lokon mi estis veninta. Jen ĝuste tiu ĉambro, pri kiu Perry donis al mi detalajn instrukciojn, per kiuj mi trovu ĝin. Ĝi estis la subtera kamero, en kiu oni kaŝis la Grandan Sekreton de la mahara raso. Kaj sur la benko, flanke de la flakonoj, kuŝis la fele bindita libro, kiu entenis la solan kopion de la afero, kiun mi devis elserĉi post la mortigo de la tri dormataj maharoj.

Ne estis alia elirejo el la ĉambro ol la pordo, en kiu mi nun staris, frontante la du timindajn reptiliojn. Mi sciis, ke pelitaj en angulon ili batalus kiel demonoj, kaj ili estis bone ekipitaj por batali, se ili nepre devus. Kune, ili impetis sur min, kaj kvankam mi tuj trapikis la koron de unu el ili, la alia alfiksis siajn brilajn dentegojn sur mian glavbrakon super la kubuto, kaj tiam komencis per siaj akraj ungegoj rastgrati mian korpon, ŝajne por elŝiri miajn internaĵojn. Mi konstatis, ke estas senutile esperi liberigi mian brakon el tiu potenca, premega kaptiĝo, kiu ŝajnis detranĉi mian brakon de mia korpo. La doloro, kiun mi suferis, estis intensa, sed ĝi servis nur por sproni min al pli grandaj penoj por venki mian kontraŭulon.

Tien kaj reen sur la planko ni luktis – la maharo donis al mi terurajn, tranĉajn batojn per siaj antaŭpiedoj, dum mi klopodis ŝirmi mian korpon per mia maldekstra mano, samtempe provante trovi okazon por transdoni mian klingon el mia nun senutila glavmano al ties rapide malfortiĝanta parulo. Finfine mi sukcesis, kaj per tio, kio ŝajnis esti mia lasta unco da forto, mi pikis la klingon tra la malbela korpo de mia malamiko. Tiel sensone kiel ĝi batalis, ĝi mortis, kaj kvankam malforta pro doloro kaj sangoperdo, mi kun emocio de triumfa fiereco transpaŝis ĝian konvulsie rigidiĝantan kadavron kaj ekkaptis la plej potencan sekreton de tiu mondo. Unu sola ekrigardo certigis min, ke ĝi estas ĝuste tiu afero, kiun Perry priskribis al mi.

Kaj ekkaptante ĝin, ĉu mi prepensis, kion tio signifas por la homaro de Pelucidaro – ĉu fulmis tra mia menso la penso, ke sennombraj ankoraŭ nenaskitaj generacioj de mia propra specio havos kaŭzon adori min pro la afero, kiun mi plenumis por ili? Ĉu? Ne esti tiel. Mi pripensis belan ovalan vizaĝon, rigardantan el kristale puraj okuloj tra ondanta amaso da nigregaj haroj. Mi pripensis ruĝegajn lipojn, de Dio faritaj por kisado. Kaj mi tute subite, sen rekta instigo, starante sola en la sekreta kamero de la maharoj de Pelucidaro, eksciis, ke mi amas Dian la Bela.


[al la Antaŭparolo, Ĉ. 1, Ĉ. 2, Ĉ. 3, Ĉ. 4, Ĉ. 5, Ĉ. 6, Ĉ. 7, Ĉ. 8, Ĉ. 9, Ĉ. 10, Ĉ. 11, Ĉ. 12, Ĉ. 13, Ĉ. 14, Ĉ. 15]

[reen al la unua paĝo]