lea-home

deutschsprachige arbeiter-esperanto-aktivisten
laboristaj esperanto-aktivuloj germanlingvaj

historio
tutmonde
esperanto
kursoj
gazeto
tekstoj
ligiloj
kontakto

deutsch

english

La Laboristaj Esperanto-Aktivuloj Germanlingvaj volas konatigi la internacian lingvon Esperanto al germanlingva publiko. Esperanto estas neŭtrala kaj pli facile lernebla ol naciaj lingvoj. Tial oni ne bezonas jarojn, ĝis oni povas interparoli kun aliaj. La elementaĵoj de Esperanto estas, ĉe iom da penado, lerneblaj en tri semajnfinoj.

La Laboristaj Esperanto-Aktivuloj Germanlingvaj komprenas sin kiel daŭriganton de la tradicio de la Laborista Esperanto-Asocio, kiun la nazioj disbatis en 1933. Ĝi ligas kun Esperanto la ideojn de demokratio kaj interpopola kompreniĝo, kaj volas fari sian kontribuon al ilia realiĝo.

Esperanto estas senca afero nur en la internacia uzado. Pro tio ni kunlaboras kun la tutmonde organizita Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Krome ni havas partnerajn organizaĵojn en franclingvaj teritorioj, Britio, Italio, Japanio, Svedio, Hispanio kaj Suda Koreio. nach oben

ĝisdatigo de 2020-08-14