lea-home

geschichte
historio

historio
tutmonde
esperanto
kursoj
gazeto
tekstoj
ligiloj
kontakto

deutsch

english

Literaturo:
Illustrierte
Geschichte der
Arbeiter-
Esperanto-
Bewegung,
1993
Eldoninto:
Fritz-Hüser-
Institut für
deutsche und
ausländische
Arbeiterliteratur,
Dortmund

En 1911 laboristaj geesperantistoj fondis la Germanan Laboristan Esperanto-Asocion, GLEA (en la germana: Deutscher Arbeiter-Esperanto-Bund). En la malfruaj 20-aj jaroj la sovetkomunisma tendenco gajnis la dominantecon; en 1930 la socialdemokrataj membroj fondis propran organizaĵon, la Socialistan Esperanto-Asocion, SEA.

En 1933, post la kapto de la regpovo fare de la nazioj, ambaŭ laboristaj Esperanto-asocioj estis disbatitaj. Nur la "neŭtrala" Germana Esperanto-Asocio GEA povis per sia kaĵolstrategio (samdirektiĝo, eksigo de nearjaj membroj, eldono de Hitler-paroladoj en Esperanto, ...) pluekzisti ĝis 1936.

Post la 2-a Mondmilito la Germana Esperanto-Asocio estis refondita kiel reprezentanto de ĉiuj esperantistoj en Germanio. Oni intencis, ke ĝi kondutu neŭtrale rilate al la burĝa kaj al la laborista Esperanto-movadoj. Tiun neŭtralecon ĝi atencis en 1955 per la kolektiva aliĝo al la burĝa Universala Esperanto-Asocio, UEA. Sekve, dum pasko en 1956 ĉefe socialdemokrataj esperantistoj fondis la Liberan Esperanto-Asocion por germanlingvaj regionoj, LEA/G (germane: Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete). Ĉar la iama asocio intertempe fariĝis neformala (kaj malgranda) laborrondo, la nomo estis ŝanĝita en 2020 al "Laboristaj Esperanto-Aktivuloj Germanlingvaj", kiu nomo pli priskribas la realan staton. Ili kunlaboras kun SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda, S.A.T.). nach oben

ĝisdatigo de 2020-08-14