lea-home

weltweit
tutmonde

historio
tutmonde
esperanto
kursoj
gazeto
tekstoj
ligiloj
kontakto

deutsch

english
La Laboristaj Esperanto-Aktivuloj Germanlingvaj kunlaboras kun la tutmonde aganta (Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT). SAT estas kuniĝo de maldekstraj tendencoj, de anarkiistoj ĝis verduloj kaj socialdemokratoj ĝis komunistoj kaj sennaciistoj. Ĝia tasko estas estigi konstantan dialogon inter diversaj tendencoj de la maldekstra movado kaj tiel malhelpi dogmiĝon. Ĝi estas kultura kaj kleriga institucio, kiu subtenas la laboristojn kaj salajrulojn en la klasbatalo.

La koncepto klasbatalo en la statuto de SAT devenas el la fondiĝa tempo en la 20aj jaroj kaj intertempe ĝi estas ankaŭ en SAT forte disputata. Granda parto de la membraro konsideras ĝin nuntempe malmoderniĝinta kaj miskompreniga. La plua evoluo restas atendenda.

La laborlingvo de SAT estas nur Esperanto. Ĝi eldonas internacian monatan gazeton en Esperanto, la Sennaciulon. Krome, la diversaj frakcioj parte havas proprajn cirkulerojn. Ĉiujare SAT okazigas internacian kongreson. Ĉi-jare (2005) ĝi okazas en Zagrebo kaj pasintjare ĝi okazis en Bratislavo. La kongreson partoprenas mezume 100 ĝis 300 homoj.

Eugène Lanti, fondinto de S.A.T.:

La spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia. nach oben

ĝisdatigo de 2020-08-14