emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

Gary Mickle:

Kiel mi serĉis mian identecon ĉe la etnistoj de la Fontan-skolo

el LEA/G-Magazino: n-ro 30 (02/2000)

Unu virtuala ejo, kiun mi forlasis pli sennaciisto, ol kiam mi eniris ĝin, estas, paradokse, la etnisma TTT-ejo www.ethnisme.com. Mi varme rekomendas ĝin al ĉiu, kiu komprenas la francan (aŭ la anglan — la ĉefverko de Fontan enestas ankaŭ en angla traduko). Mi esperas, ke ĝi tradukos sian oferton en kelkajn pliajn lingvojn, ĉar ĝi estas instruiva specimeno de la identecmanio kaj etnofilio portitaj ĝis ridindaj ekstremoj. La TTT-ejo estas prizorgata de Ben Vautier, adepto de François Fontan, kaj ĝi enhavas verkojn de ambaŭ.

Jen nekutima afero: esperantista agado idee superflugas sian neesperantistan ekvivalentaĵon, la efektivan originalaĵon. La etnismo, kiel ĝin kutime komprenas esperantistoj, en unuopaj kazoj meritas kritikon, sed espereble neniu volus kritikaĉi unu bazan celon de la esperantista etnismo kaj IKEL, nome la defendon de vere diskriminataj minoritataj etnoj. Ankaŭ ne kulturkonservan laboron favore al etnaj kulturoj, kiom ĝi ne estas kuplita al la reakcia kulto de etneco.

De François Fontan, laŭ la informoj de www.ethnisme.com, originas la termino «etnismo». Li aŭtoris en 1961 la verkon Ethnisme, vers un nationalisme humaniste [Etnismo, aliro al humanisma naciismo], legeblan en la TTT-ejo. Li ŝajne poste ludis ne malgravan rolon ĉe la vivigo de la samnoma movado en Francio.

Fontan kaj Vautier proponas, surbaze de tiucele starigitaj principoj, establi unuetnajn ŝtatojn en multaj lokoj de la mondo, kie nun estas multetnaj. La etnan apartenon de iu teritorio ĝenerale — kiom la grava konsidero de justa teritoria disdivido ne kontraŭas — determinu historiaj faktoroj, ofte tre praaj. Ĝis certa grado ili akceptas, ke homoj loĝu kiel eksterlandanoj ekster sia etna teritorio.

Mi scivolis, ĉu Fontan kaj Vautier povas diri, kia estas mia propra «vera» identeco — spertinte, ke identecmaniuloj ofte kapablas difini la etnan identecon de homoj pli bone ol la koncernitoj mem. (Necesas klarigi ĉi-loke, ke mi naskiĝis kaj kreskis en Usono, venis 19-jara al Germanio, vivis ankaŭ unu jaron en Nederlando, krom tio ĝisvivis mian nunan 48an vivjaron en Germanio, kaj se mi devus difini mian «etnan identecon», mi nomus ĝin kompleksa: pli germana ol usona, sed ankoraŭ pli kosmopolita ol tiuj ambaŭ.) Kun intereso mi eksciis ĉe www.ethnisme.com, ke individuoj povas transetniĝi, t.e. asimiliĝi, en loĝlando alia ol la devenlando. Restas la demando, ĉu tio okazis ĉe mi. Sed nun komenciĝis la problemoj. Unue, al la usona etno mi ne povas aparteni, ĉar tia ne ekzistas. En Usono loĝas multaj diversaj, laŭ la familia deveno difineblaj etnoj, tute intermikse, kio laŭ la fontanistoj estas ne en ordo kaj ŝanĝenda per la kreo de apartaj unuetnaj ŝtatoj en Norda Ameriko. Ekzemple, la regiono en norda Kalifornio, kie mi pasigis mian infanecon, devus laŭ ĉi tiu koncepto iĝi ĉina teritorio. La eŭropdevenaj loĝantoj de Usono estas laŭ la kompreno de Fontan ĝenerale angloj. Sed miaj prauloj devenas el ok eŭropaj landoj, inter kiuj el Anglio nur malmultaj. El Norvegio venis preskaŭ duono.

Restas la ebleco, ke mi dum la longa vivado en Berlino sufiĉe transetniĝis por esti kalkulata al la loka etno. Certa estas, kontraŭe al ĉies ĝisnuna supozo, ke germanoj ne estas la ĉefa etno loĝanta en Berlino. Laŭ la al mi konataj variantoj de etnismo la etnecon determinas unuavice la lingvo. Ankaŭ en ĉi tiu kazo — sed gravas historiaj lingvaj faktoj. La studado de dialektologio kaj dialektgeografio de antaŭaj jarcentoj ne ebligis al Fontan diri definitive, ĉu la loĝantoj de la norda Germanio estas platdiĉoj aŭ nederlandanoj. Ĉiukaze ili ne estas germanoj.

La teorifondintoj allasas ankoraŭ la eblecon, ke la unu geedzo en miksetna geedza paro transprenas la etnecon de la alia geedzo. Eblus do argumenti, ke havante polan edzinon mi mem fariĝis polo — eleganta solvo fronte al la fakto, ke mia etna aparteno ne estas laŭ aliaj principoj determinebla kun certeco.

Resume, mi havas neniun kialon por supozi min usonano aŭ germano (por nenion diri pri sennaciulo), sed eble anglo, norvego, platdiĉo, nederlandano aŭ polo.

Necesas aldoni, ke la demando pri la individua etna aparteno en la etnisma «utopio» de la fontanistoj, ne estas pure akademia demando. Kaj ne nur morala imperativo bazita sur la ideo, ke ĉiu homo kultu siajn «radikojn». Ne, en la antaŭvidata monda ordo la individua etneco devas kongrui kun la etna karaktero de la loĝlando, por ke la individuo ĝuu la rajton je partopreno en la politika vivo.

Kia koŝmara mondo, en kiu oni klasus ĉiujn homojn kaj ĉiujn teritoriojn laŭetne. La sudafrika apartejdo estis simila, kvankam ĝi miksis etnajn kaj rasajn kriteriojn. Iusence, la klasado laŭ rasaj kriterioj eĉ estis pli «homafabla», ĉar pli simpla kaj antaŭvidebla. En dubaj kazoj, komisiono de oficistoj rigardis la aspekton de homo kaj decidis pri ties aparteno. Aliflanke, la fontanismo antaŭvidas laŭeble egalecan dispartigadon de la tera spaco inter etnoj — principo, kontraŭ kiu la apartejdo krude atencis. Sed ĉu tio realigeblas sen tutteritoriaj etnaj purigoj?

• • • • • • • • • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo