emblemo

ĈEFPAĜO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
Ligoj
Deutsch
English
Français
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
Ĝisdatigo de 2017-07-21


Ĉi tiu manuskripto estas nefinita kaj reprilaborota. Kiu eventuale emas citi parton de ĝi en ia eldonaĵo, rajtas tion fari, sed nur kun la indiko, ke temas pri ankoraŭ prilaborata malneto.

• • • • • • • • • • • • • • •

La patrina lakto kaj la tero:
pri etnismo kaj rasismo, sennaciismo kaj kosmopolitismo

1. Tamen la interna ideo de Esperanto ekzistas!

2. Rasismo kaj etnismo: difinaj problemoj

3. Etnismo: el kiuj ideologiaj elementoj ĝi konsistas

3.1. La doktrino de "identeco"

3.2. La doktrino de neŝanĝivo (individua kaj transgeneracia kontinueco)

3.3. La doktrino de neambigueco

3.4. Parabiologiismo kaj biologiismo: tuŝpunktoj de etnismo kaj rasismo

4. Kio estas dekstra etnismo?

5. Kio estas maldekstra etnismo?

6. Ĉu la maldekstra etnismo estas nemalhavebla aliancano de Esperanto?

7. La sennaciismo laŭ Lanti

8. Ĉu indas kaj eblas alianci Esperanton kun novtipa kosmopolitismo, kaj kia?

8.1. La loko de etnismo-kritiko en la ĝenerala skemo de maldekstra agado

8.2. Kritike alproprigi al si la klasikan sennaciismon

8.3. Kritike alproprigi al si la modernan etnismo-kritikon

8.4. Polikulturisma kosmopolitismo: ĉu memkontraŭdiro?

• • • • • • • • • • • • • • •

1. Tamen la interna ideo de Esperanto ekzistas!

Se vi estas tipa esperantisto de la krepuskanta dudeka jarcento, la vortoj "esperantismo" kaj "interna ideo" verŝajne ne altiras vin, kaj eble vi eĉ malakceptas esti nomita "esperantisto". Se vi tre impetas forlasi la tradician idearon de la Esperanto-movado, vi eble nomas la lingvon mem "ILo". Rimarkeblas tamen inter la lingvanoj relativa (do komuna ne al ĉiuj, sed al la plimulto) akordo pri tio, ke ia rilato ekzistas inter la praktikado de Esperanto kaj la solvado de problemoj de interetna kunvivado. Tio estas okulfrape komuna trajto de raŭmistoj kaj finvenkistoj, sennaciistoj, sennaciuloj kaj etnistoj, aprezantoj kaj abomenantoj de la ideo pri specife esperantista mondrigardo. Konceptoj, kiuj ligas Esperanton kun klasbatalo, spiritualeco, religio ktp. ne havas tian plimulton.

Tipa esperantisto de la nuna kaj pasintaj epokoj pensas, resp. pensis pli ol mezuma homo pri problemoj de harmonia kunvivado de etnoj en unuopaj ŝtatoj kaj en la mondo. Ĉiu povas atesti la abundan ĉeeston de tiu temo en la gazetaro, inter kongresaj temoj kaj individuaj okupiĝoj. Kelkaj okupiĝas pri bazaj demandoj pri la naturo mem de etnoj kaj de individua etneco. Kiel alie klarigi, ke de pli ol cent jaroj esperantistoj - kutime ne sciantaj la Esperantajn nomojn de ĉiutagaj uzobjektoj kaj de nocioj, kiuj furoras en la pli vasta mondo - fajne distingas kaj zorge difinas vortojn kiel "popolo", "etno" (pli frue oni diris "gento") kaj "nacio", devancante en tiu rilato la etnajn sociojn kaj lingvojn?1

Okcidenteŭropa esperantisto povas krome sekvi diskutojn en Esperantaj rondoj pri la "rasismo", resp. "ksenofobio" en lia/ŝia socio, kaj eble (espereble!) salutas la fakton, ke esperantistoj volas elpaŝi kontraŭ tiuj fiaĵoj, eĉ malgraŭ ilia nepovo difini la farendajn paŝojn tre konkrete.

Resume: koncerne etnajn demandojn rudimentoj de ia "esperantismo" aŭ "interna ideo" objektive ekzistas, egale, ĉu tiuj epitetoj plaĉas aŭ ne plaĉas, kaj la konsekvencoj de tiu grandparte komuna movada idearo estas nete politikaj.

Kelkaj doktrineroj de la "interna ideo" - kiel la plimulto aktuale komprenas ĝin - tamen postulas laŭ mi ekzamenadon kaj revizion. Specife, temas pri "etnismaj" ideoj, kiuj laŭ mia pritakso malebligas al esperantistoj kontribui al gravaj sociaj debatoj pozitive, per ideoj, kiuj stimulus pli profundan ekkonadon de la problemoj:

al tiu pri diskriminaciado de homoj surbaze de alilanda deveno (precipe en okcidenta Eŭropo), kaj

al tiu pri la tutmonde observebla fluso de naciismo kaj etna maltolerado.

Mi kritikos ĉi tie ideojn, kiuj koncernas etnojn kaj etnecon entute, kaj provos skizi la konturojn de pli adekvata tiurilata idearo, kaj mi antaŭpardonpetas, se iu leganto sentos sin kotumita pro iu drasta formulo. Kiu legos atente, rimarkos, ke tio ne estis mia intenco.

2. Rasismo kaj etnismo: difinaj problemoj

En debatoj pri etnoj kaj etnaj konfliktoj senĉese aperas la terminoj "rasismo" kaj "etnismo". Indas laŭ mi kritike prilumi ambaŭ terminojn.

Kio estas rasismo? Mi emas nomi per tiu vorto ion alian ol tio, kion la aktuala publika debato en Germanio kaj aliaj landoj sugestas. Kial? Kiu dum du aŭ tri jardekoj iom konscie observis la uzadon de tiu vorto, certe konstatis, ke ĝia signifamplekso larĝiĝis. Kaj kio? Lingvoj ja ŝanĝiĝas. Sed tio ofte okazas lige kun ideaj ŝanĝiĝoj, kaj al ili oni povas sinteni diverse.

Efike kontraŭbatali tion, kion oni diverse nomas "rasismo", "ksenofobio" kaj "malamikeco kontraŭ eksterlandanoj", necesigas analizi ĝiajn diversajn kaŭzojn kaj motivojn. Mi suspektas, ke la ĝeneraliĝo de termino, kiu referencas al la nocio de "raso" (laŭ tradicia kompreno homa populacio, kiu diferencas de aliaj pro facile videblaj fizikaj trajtoj), spegulas ian heziton ektuŝi la etneco-rilatajn facetojn de la problemo, kaj mi certas, ke ĝi sugestas falsan komprenon pri la ideologia fono de la problemo. Pro tio mi ne akceptas, ke la termino ŝveliĝu de akcesora enhavo, kiel okazis. Leksikografie adekvata difino de la vorto "rasismo" eble aspektus jene:

rasismo
1. doktrino, laŭ kiu homaj biologiaj rasoj estas denaske dotitaj per malsamaj intelektaj, moralaj kaj karakteraj trajtoj, plej ofte valortaksanta kaj hipotezanta rasan hierarkion,
2. socia resp. politika diskriminacio kontraŭ anoj de iu raso bazita sur tia doktrino,
3. malŝato aŭ malamo de alirasanoj,
4. (ek de la 80aj jaroj) ĉia malŝato, malamo aŭ negativa socia, politika kaj alia diskriminado de anoj de aliaj rasoj, etnoj kaj landoj.

Mi ne kontrolis, ĉu tiu difino kongruas kun ekzistantaj vortaraj difinoj, sed ĝi kongruas kun miaj ĝisnunaj spertoj pri la uzado de la vorto "rasismo". La terminologian problemon mi vidas en tio, ke la plej freŝdata signifovarianto (numero 4) konfliktas enhave kun la unuaj du signifovariantoj, nome, ĝi lasas obskura la legitimigan ideologion de la fenomeno, kaj ĝi konsiderinde larĝigas la aron de ĝiaj viktimoj.

Ĉu oni ne tamen komprenas el la kunteksto, kion homo celas diri, kiam li prenas la vorton "rasismo" en la buŝon? Kio, cetere, pri "ksenofobio", kiu termino ankaŭ multe cirkulis lastatempe? Ne eblas ĉe iu vorto tute malasocii antaŭajn signifnuancojn disde nunaj. Utilas laŭ mi konservi la distingon inter "rasismo" kun la pli malnova signifenhavo, unuavice tiu de biologiisma rasa ideologio, kaj "ksenofobio", kiu signu la nuntempe kreskantan fenomenon de kontraŭalilandana malaprezo kaj pelĉasado.

Laŭ mia konstato, la efektiva ĉefa ideologia abutmento de tiu fenomeno, almenaŭ en la nuntempa Eŭropo, estas etnismo en larĝa senco. (Per tio mi neniel neas, ke la rasismo en strikta senco estas duavica ideologia abutmento.)

Karakterizi celtrafe la ideologian fonon de la moderna ksenofobio estas grava afero. Ĉi tie mi traktas ĉefe certajn prietnajn konceptojn, kiuj radikas en la konscio de multaj homoj kaj kiujn la aktivaj ksenofoboj uzas por eksciti popolajn sentimentojn kontraŭ eksterlandanoj. Temas pri io, kion mi nomas "dekstra etnismo", multe malpli pri rasismo en la strikta senco.

Denove mi provos prilumi, ĉi-foje per malpli da leksikografia objektiveco, ĉar la difino rilatigas sin al diversaj lingvoj kaj ne nur al Esperanto, la terminon "etnismo":

etnismo
1. politika strebado konservi etnojn kaj etnajn kulturajn valorojn, ofte proklamanta la egalecon de grandaj kaj malgrandaj etnoj, kaj kutime sin apoganta sur doktrino pri la fruinfaneca kaj enfamilia akiro, la lingvo-kondiĉiteco, neambigueco kaj graveco de la etna identeco por la individuo
2. klarigmodelo aplikata ĉe sociaj fenomenoj bazita sur etneco kaj la supozataj propraĵoj de diversaj etnoj
3. etna interkontestado kaj etne motivita malamo

Difino 1 dominas en la esperantista medio, ĉiukaze en kaj ĉirkaŭ la etnisma organizaĵo IKEL. Difino 2 estas ofta ekster Esperantujo, kvankam necesas aldoni, ke ofte temas pri (nacilingve) etnikismo*etnicismo*, kiu distingiĝas disde etnismo. Difino 3 ne estas malicaĵo, kiun mi direktas kontraŭ la etnistoj. Ĝis nun mi renkontis ĝin nur unufoje en Esperanto2 kun tia signifenhavo (krom ĉe mi mem). Sed se esperantisto kutimita al belkonotacia uzado de la termino etnismo, serĉas la anglan notvorton ethnism aŭ la francan éthnisme per serĉmaŝino, lin tre verŝajne frapos la multa uzado de tiu termino ĝuste laŭ difino 3 (La vorton "etnismo" oni aparte multe uzas por nomi la specifan problemon de Ruando.)

Sed ĉu temas pri tri variantoj de unu afero, aŭ tri tute apartaj nocioj, por kiuj oni malfeliĉe uzas unu terminon? Laŭ mi la uzo de unu termino estas pravigita: temas pri tri forte asociitaj fenomenoj. La "doktrino pri la fruinfaneca kaj enfamilia akiro, la lingvo-kondiĉiteco, neambigueco kaj graveco de la etna identeco por la individuo", kvankam pli ellaborita kaj eksplicita ĉe la etnismo laŭ difino 1, ankaŭ ĉeestas implicite (almenaŭ parte) ĉe etnismo laŭ la difinoj 2 kaj 3. Ekzistas do komuna ideologia fono, ofte ankaŭ ĉeesta ĉe tio, kion ni nomas "naciismo".

Indas ĉi tie atentigi pri la ekonomia fono de la aperaĵo ksenofobio, eĉ se la temo de la traktaĵo estas la ideologioj, kiuj nutras ĝin. Ne tiom por eviti la riproĉon, ke mi priskribas ĉion tro nematerialisme, sed ĉefe por klarigi, kial la afabla, multkulturisma varianto de etnismo absolute regas en la kulture avantaĝitaj sociaj tavoloj, el kiuj plejparte devenas esperantistoj, dum la ksenofobia varianto regas en la kulture kaj materiale malavantaĝitaj socitavoloj.

La materiala fono de la ksenofobio kaj do ankaŭ de ĝia unuavice etnisma, duavice rasisma pravigsistemo, estas la paŭperiĝo kaj perdo de vivperspektivoj precipe en la plej proletaj (en klasika senco) sociaj tavoloj sub la reĝimo de kapitalismo. Oni ne bezonas prisilenti, ke ĝuste tiuj sociaj tavoloj estas tre infektitaj de ksenofobia pensado. Glori la reĝimon de kapitalismo estas laŭmode ankaŭ ĉe unuopuloj kaj partioj, kiuj laŭtvoĉe prikrias la rasismon. La iugrade sincere kontraŭrasismaj kaj ŝtatportantaj partioj daŭrigas la oficialan, ofte sur tipe etnismaj argumentoj apogitan politikon de neegalrajtigo rilate al alidevenuloj kaj ricevas ĉiam ankoraŭ la voĉojn de milionoj da sinceraj etnisme influitaj nerasistoj, inter kiuj troviĝas miloj da esperantistoj.

3. Etnismo: el kiuj ideologiaj elementoj ĝi konsistas?

Jen la momento, en kiu mi tretos la piedfingrojn de kelkaj bonintencaj kaj ankaŭ bonfaraj homoj. Mi aplikas kaj en ĉi tiu traktaĵo kaj aliloke (almenaŭ en situacio, en kiu eblas klarigi, kion mi celas kaj ne celas) la vorton "etnismo" laŭ maniero, kiu iom devias de la supra triparta difinaro. Certe ne ĉiu ŝatos tion, ke mi envicigas la etnismon en tiu ismo-serio, kiu entenas rasismon, seksismon, naciismon ktp. Kial mi faras tion?

Etnisma argumentado favore al la rajtoj de malgrandaj etnoj ofte entenas implicite aŭ eksplicite elementojn de ideologio identajn kun tiuj, kiujn ksenofoboj aplikas.

Ŝajnas al mi sofisme enkonduki lingvajn reglamentaĵon, laŭ kiuj unu sama fenomeno alprenas du nomojn, unu kun aproba kaj unu kun malaproba konotacio, inter kiuj oni elektu depende de tio, ĉu estu aprezata aŭ malaprezata iu specifa konkretiĝo de fenomeno. Tiaj vortparoj estas ekzemple patriotismo/naciismo kaj internaciismo/kosmopolitismo.

Mia apliko de la termino nur per difinaj nuancoj devias de la enradikiĝintaj, kaj ŝajnas tial konveni por la komplekso de supozoj kaj kredoj pri etnaj aferoj, kiun mi volas priskribi kaj kritiki.

Por ne fari maljuston al la aktivuloj konataj sub la nomo "etnistoj", kiuj ja batalas interalie kontraŭ fiaj formoj de subpremo kaj ne meritas diskriminacian traktadon, mi volas ĉi tie zorge distingi inter "maldekstra etnismo" (direktita kontraŭ ŝtatoj kaj aliaj subpremantoj) kaj "dekstra etnismo" (direktita kontraŭ malplimultoj kaj plimalfortuloj).

Mi opinias, ke necesas pro heŭristikaj konsideroj fingromontri al la idea komuneco de la du idekompleksoj. Mia propra, do leksikografie neniel legitimita difino de la vorto tekstus jene:

etnismo
1. doktrino troiganta la objektivan gravecon de la kategorio etneco aŭ en sociaj procezoj aŭ por la individuo, i.a. per absolutigo, ĝeneraligo kaj biologiigo de la historie kaj socie kondiĉita fenomeno etna identeco, kaj kiu plej ofte premisas neŝanĝivon kaj neeblecon de pluretneco ĉe la individuo
2. strebaro fundamentita en tiu doktrino celanta garantii la longdaŭran pluekziston de nete distingeblaj, ne unuformiĝantaj etnoj

3.1. La doktrino de "identeco"

Kio diferencigas razkapulon, kiu portas sur vestaĵo transkudraĵon "Mi fieras esti germano" (aŭ en alia lando ion analogan), disde homo, kiu zorgadas rilate al eksterlandanoj, precipe tiuj de la plej juna generacio, ke ili aŭ perdos aŭ jam perdis sian "identecon"? Fakte, multo. Verŝajne la socia tavolo, al kiu ili apartenas. Tre verŝajne la atingita nivelo de formala klereco. Certe la relativa aprezo de eksterlandanoj: la unua estas ksenofobo, la dua estas ksenofilo. Ĉu ili, aŭ iliaj respektivaj sintenoj, havas ion ajn komunan? Jes! Ambaŭ forte kredas je la doktrino de etna identeco kiel granda valoraĵo, alivorte, ili ambaŭ estas etnistoj.

Kial mi skribas diversloke la vorton "identeco" inter citiloj? Ne por nei la individuan identecosenton kiel psikan faktoron ĉe homoj. Ankaŭ ne por nei la etnan identecon kiel unu el multegaj validaj identiĝeblecoj de individuo. Ankaŭ ne por kredigi, ke la etna identeco estas kontraŭbatalenda malbonaĵo. Temas nur pri tiu pritraktomaniero, kiu metas la etnan identecon (kaj ofte eĉ ne tiun, kiun individuo subjektive sentas, sed tiun, kiun tiu laŭ la etnistoj devus havi) en la centron de la individua identeco, traktas ĝin kiel plej gravan konsisteron de la individua identeco kaj premisas ĝian nepran nemalhaveblecon. Tiu pritraktomaniero senmaskigas sin, kiam etnisme influitaj homoj parolas pri "perdo de la identeco", dum temas ne pri ies efektiva tuta identeco, sed nur pri ĝia etna komponanto, kaj ankaŭ ne pri perdo, sed poioma ŝanĝiĝo en la kadro de asimiliĝprocezo. Tiu etnisme komprenata "perdo de la identeco" estas moderna psikologiisma ekvivalento de historiepokaj demonaĵoj, io kiel en pasintaj jarcentoj la "perdo de la senmorta animo", ĉu per efiko de la maligna okulo ĉu per alia aganto.

Laŭ la vortoj de Marcel Cortiade, "Ni, etnismanoj, opinias ke, el ĉiuj identecniveloj, la plej grava estas la etno, ne nur ĉar ĝi estas natura al la homo, sed ankaŭ ĉar ĝi estas la kuno de preskaŭ ĉiuj aliaj niveloj..."3 Etneco estas do kaj plej grava kaj eĉ natura identecfaktoro. "La nunmondanoj suferas pro senidenteco, senhomeciĝo, malspecifiĝo, eĉ malhomiĝo kaj la kuro al eg-lingvoj kontribuas al tiu procezo."4 Ĉi tiu citaĵo videbligas la tipe etnisman egaligon de etnecoperdo (ĉi tie perdo de la malgrandetna lingvo) kun identecoperdo. La aŭtoro daŭrigas iom poste, parolante pri eglingvanoj: "Pro tiu perdo, oni konstatas, krom tn. 'metropola malespero', soifon al iu ajn identeco aŭ identigilo: homgrupiĝojn laŭ plej strangaj kriterioj, kiel ekz. manĝmaniero, etreligioj kaj sektoj, seksaberacioj, ŝatokupo kaj hobio ktp."5 Ni vidas, ke laŭ tiu aŭtoro grupaj identecfaktoroj ekster la sfero de etnoj kaj etnaj trajtoj estas ne nur duarangaj, sed eĉ "strangaj kriterioj", kontraste kun la "renasko de etna komunumo", kiu estas "unu el la plej naturaj grupiĝkriterioj"6. En sekcio 3.4. mi volas trakti tiun (duon)biologiisman radikon de la etnismo, kiu igas ĝin trakti etne specifajn kulturaĵojn, kvazaŭ ili estus naturdotaĵoj, kaj aliajn neetnajn kulturfenomenojn kiel malpli gravajn.

3.2. La doktrino de neŝanĝivo (individua kaj transgeneracia kontinueco)

Ekzistas forta populara emo, ankaŭ ĉe etnistoj renkontata, trakti la etnan identecon kiel konstantaĵon, peratan sen multe da ŝanĝiĝo de unu generacio al la posta. Tiel ja estas ĉe la plimulto de individuoj kaj familioj en la mondo. Ju pli homogena kaj ju malpli influata de enmigrado kaj elmigrado iu socio estas, des pli tiu plimulto proksimas al 100%, kaj des malpli la populara kredo povas esti skuita de kontraŭekzemploj. La nuntempa mondo tamen pli kaj pli konas amasajn migradojn kaj de homgrupoj kaj de individuoj. Sekve, pli kaj pli da homoj, kiuj persone ne vivas meze de du aŭ pluraj kulturoj, almenaŭ observas kazojn de kultura kaj lingva asimiliĝo ĉe almigrintaj minoritatoj aŭ individuoj.

Unu ofta reago al tio estas kurioza: oni neas kiom eble ĝian ekziston, supozante, ke relative asimilitaj alidevenuloj tamen ekster la vivsfero, en kiu oni havas kontakton kun ili, tamen vivadas inter "sametnanoj", (homoj, kies devena etno estas la sama - mi malakceptas por la kazo de asimilitoj la misklarigan uzadon de etnonimoj, kiuj referencas al la devena etno), kaj kulture aktivas laŭ la kutimoj kaj per la lingvo de tiu devena etno. Mi persone ofte spertis tion. (Mi devenas el usona familio en Usono kaj venis al Germanio deknaŭjara, do mi estas laŭ etnisma kompreno "usonano", laŭ mia propra etne ambivalenca.)

Alia ofta reago estas dubema agnosko de la fakta situacio, akompanata de zorgoj pri "identecperdo", "kulturmiksiĝo" k.s. Ankaŭ Cortiade prezentas kiel malfermitajn demandojn la jenajn: "Ĉu ekzistas duetnuloj, pluretnuloj?", "Ĉu unuopulo povas elekti sian etnon? Transetniĝi?"7 La sperto montras klare, ke jes. Ekzistas homoj kun miksita aŭ plurelementa etneco, ankaŭ homoj, kiuj elektas transetniĝi.

La demando ne estas, ĉu tiaj fenomenoj ekzistas, sed kial doktrinoj povis disvastiĝi en la socio, kiuj neas ilian ekziston aŭ balastas ilian pritrakton per moralismaj antaŭjuĝoj. Ankaŭ Cortiade emas rigardi la fenomenon de transetniĝo en aspekto, kiu taŭgas por moralumado, delektante la kazon de malgrandetnanoj, kiuj transprenas grandetnan identecon pro personaj karieraj avantaĝoj. "Kiam etnano flankenlasas sian identecon por akiri almenaŭ ŝajne identecon de 'granda' etno, ĉu tio profitigas lin kaj ĉu ankaŭ lian etnon?" [kursivigoj de G.M.]8 Li do vidas la transetniĝon kiel forlason de iu vere propra identeco, favore al iu ŝajna, kiel perfidon al grupo, al kiu la koncernato ŝuldas lojalecon.

3.3. La doktrino de neambigueco

Per "doktrino de neambigueco" mi celas la neadon de la ebleco de duetneco kaj pluretneco. Laŭ ĝi, ĉiu individuo havas unu, kaj nur unu etnan identecon.

En siaj postaj pritraktoj Cortiade ankaŭ la demandon pri duetneco ne plu lasas malfermita kaj tendencas nei duan etnecon kiel truditan artefaritaĵon: "Aliflanke, insida eg-ŝtata propagando povas krei 'nacian konscion' kun nenia etna bazo. Plej okulfrapa ekzemplo estas Usono, sed la 'naciaj konscioj' de artefaritaj eŭropaj landoj ne estas malpli groteskaj, eĉ abomenaj kiam ekzemple pro ĝi du eŭskoj, aŭ du katalanoj, havas unu - 'francan konscion' kaj la alia - 'hispanan konscion'. El tiuj du fratoj, neniu rajtas vivi sian etnan konscion pro la entruditaj fremdaj pseŭdokonscioj..." [kursivigoj de G.M.]9 Interese estas, ke li emfaze jesas la eblecon de infanaĝa pluretneco. "Oni devas ankaŭ substreki ke infanoj tute same povas esti du- aŭ tri-kulturaj. Ili tiam diverse sentas kaj reagas laŭ la medio." Ke plenkreskulo povus same fari, malgraŭ la empirie konstatebla realo de tio, ŝajnas kuspi liajn etnismajn sentojn. "Plenkreskinte, ili povos elekti la kulturon kiun ... ili sentas pli 'sia' kaj ĝin heredigos al siaj posteuloj."10

3.4. "Parabiologiismo"

Kio por rasisto estas la sango, estas por etnisto la patrina lakto. Eble oni povas repliki, ke estas nesignifa hazardo, ke ambaŭ volonte referencas al iu korpa fluaĵo, des pli, ke evidente en ambaŭ kazoj temas pri metaforiko. La sango antaŭ la epoko de veraj genetikaj scioj estis taksata sidejo de biologiaj heredfaktoroj kaj poste fariĝis metaforo de genetika heredado. La patrina lakto estas ja tio, kune kun kio infaneto enigas al si siajn unuajn lernaĵojn. Ĝi estas metaforo de la primara ensociigo. Sed kiel ni scias el studoj pri hospitalismo, la bezono je firma rilato kun konstanta fleganto, ĉi tie simbole la mamnutranta patrino, estas kvazaŭ enprogramita en la infaneto. Ŝajnas al mi do pravigite diri, ke temas pri ia limregiono inter biologia determinado kaj socia lernado, sekve pri afero, kiun oni povus nomi "parabiologiismo".

• • • • • • • • • • • • • • •
(ĉio ekde ĉapitro 4 ankoraŭ verkenda)
• • • • • • • • • • • • • • •

piednotoj

1. Ke temas, eĉ en la semantika aspekto, pri malnova problemo, montru jena citaĵo, kiu atestas la neĉirkaŭskribitecon de la nocioj "raso" kaj "gento" en la komenco de la jarcento: "...permesu al mi, ke mi parolu ne sole pri rasoj, sed ankaŭ pri gentoj, ĉar ambaŭ egale signifas etnologian grupon da homoj kaj diferencas nur per sia amplekso. La samaj rilatoj, nur eble en pli aî malpli granda mezuro, regas inter la gentoj, kiel inter la rasoj, kaj tre ofte estas malfaciel diri, ĉu tiu aŭ alia homa grupo prezentas rason aŭ genton." Zamenhof, L. L.: Gentoj kaj Lingvo Internacia (memuaro verkita por la Kongreso de Rasoj en Londono), 1911, citita el: Zamenhof, L. L.: Originala Verkaro, Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1929, p. 345

2. Temis pri leganto-letero en Esperanto, kiu pritraktis eks-Jugoslavion. Ĝi provokis leteran reagon de alia leganto, kiu kontraŭis tiun uzadon de la vorto. Kiam mi havos tempon, mi serĉos la koncernajn numerojn.

3. Cortiade, Marcel: Pri difino de etna identeco, Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), Eschweiler (FRG), 1989, p. 12.

4. Cortiade, p. 9

5. Cortiade, p. 9

6. Cortiade, p. 9

7. Cortiade, p. 16

8. Cortiade, p. 10-11

9. Cortiade, p. 21

10. Cortiade, p. 29

Sennaciismo, kosmopolitismo, kritiko de etnofilia politiko