emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-21
• • •

Sennaciismo kosmopolitismo kontraŭnaciismo

Kie, krom en Esperantujo, oni parolas pri esoteraĵoj kiel sennaciismo kaj etnismo? La respondo estas: en surprize multaj! Sed kutime oni nomas la aferojn per aliaj terminoj, kaj aldoniĝas, ke la terminologio varias de unu politika medio al alia kaj de unu lingvo al alia. Serĉo en serĉmasino per notvortoj kiel "cosmopolitanism" au "mondialisme" estas fruktodona. Serĉo per la etnolingvaj ekvivalentoj de "etnismo" donas iom magrajn kaj ambivalencajn rezultojn, kaj serĉo per la etnolingvaj ekvivalentoj de "sennaciismo" (anationalism, Anationalismus ktp.) estas malfruktodona. Sed – por citi unu ekzemplon – retumanto povas endoni la notvorton "etnoplurismo" (ethnopluralism, éthnopluralisme, Ethnopluralismus, ktp.) kaj ricevos per gi multe da trafoj, inter kiuj troviĝas multaj, kiuj prilumas gravajn aspektojn de temoj, kiujn ankaŭ esperantistoj en sia iom fermita rondo diskutas. Indas fari tiun eksperimenton, ĉar ĝi montras, kiumaniere la debatoj pri demandoj de etneco, naciismo, sennaciismo, kiuj flagras inter esperantistoj, similas kaj malsimilas debatojn, kiuj okazas en la "ekstera mondo".

Inter la du ekstremoj, la vizio de Lanti pri sennacia, esence unulingva mondo, kaj la vizio de kelkaj etnistoj pri politike laŭ etnaj kriterioj disparcelita mondo, estas loko por multaj nuancoj kaj gradacioj. Ĉi tiuj retpaĝoj estas disvolvataj por pledi kontraŭ la etnodiferencismaj kaj kelkfoje surprize naciismaj pensofluoj, kiu de pluraj jardekoj dominas ĉe esperantistoj. Ili pledas ne por senkritika aliĝo al la sennaciismo de Lanti kaj la antaŭmilitaj sennaciistoj, sed por kritika disvolvado de sennaciismaj ideoj, kiu retenas ilian esencan universalisman kaj radikale kontraŭnaciisman orientiĝon.

• • • • • • • • • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo