emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

Gary Mickle:

Ĉu etnofiliokritika sennaciismo?

el LEA/G-Magazino: n-ro 30 (02/2000)

Boletis dum la pasintaj monatoj debato en Sennaciulo kaj nun Laŭte pri kelkaj malnovaj, sed neniam forgesitaj temoj: SAT, sennaciismo kaj la koncepto de Lanti pri sennaciismo vortigita en lia Manifesto de la Sennaciistoj. Ne necesas resumi la enhavon ĉi tie. Interesitoj trovos kontribuaĵojn de Jurgen Kuhl, Gilbert Ledon kaj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo en la du gazetoj.

Pro kelkaj kialoj la sennaciismo delonge estas traktata de multaj en la praktiko kvazaŭ ne la plej disfamiginda faceto de SAT kaj ĝia idehistorio. Ofte la «traktado» de ĝi konsistas nur el insistaj klarigoj, ke la sennaciismo neniel estas la baza koncepto de la tuta SAT.

  • La koncepto ne trovas multe da aprezo en rondoj ekster SAT, rilate al kiuj tiu ofte sentas sin en defensivo.
  • La pure lingva faktoro, ke «sennaci-» estas SAT-tipa lingvero kaj neofta aliloke, faras la distingon inter «sennacieca» (kia SAT pretendas esti) kaj «sennaciisma» (kia nur unu funkcietanta frakcio pretendas esti) perfekte obskura por neinicitoj.
  • La koncepto de sennaciismo ne estas sufiĉe komprenata de SAT-anoj mem, kiuj devus klarigi al aliaj, kio ĝi estas kaj kiel SAT kiel tuto rilatigas sin al ĝi.
  • Lanti estis tre ravita de sia ideo. Eble li volis superatuti la tiam fortegan stalinisman frakcion en SAT je radikalismo kaj verŝajne lin influis la epoktipa politika hiperbolo de la tridekaj jaroj. Ĉiukaze li entuziasme formulis kaj ne ŝparis je afersimpligaj, sentencaj eldiroj.

La hodiaŭan leganton povas iriti la terminologio de Lanti, kiu aplikas ĉie la klasikan «nacio»-nocion, kiu ampleksas kaj la nocion «etno» (novtempa vorto en Esperanto kaj nenie aperanta en la Manifesto) kaj la nocion «ŝtato». Pli ol la mankantaj terminoj «etno» kaj «etna kulturo» ĝenas la mankanta diskuto pri la eventuale grava rolo de etnaj kulturoj kiel unu formo de kultura diverseco — kiun Lanti favoras, alie ol antaŭjuĝuloj eble supozas. Ankaŭ devas iriti tiujn, kiuj skeptikas pri la verda venko, ke la esperantista «pracelismo» rolas en la lantia sennaciismo kiel ne forpensebla konsistero.

Kio laŭ mi pli ol kompensas la kritikindajn trajtojn de la lantia sennaciismo, estas ĝia senpardonpete kosmopolitisma kvalito, la optimisma supozo, ke individuo povas konscie stariĝi ekster naciaj kategorioj, la kompreno, ke necesas politika movado, kiu kontraŭbatalu la naciismon per radikala alternativo, kaj la preteco eldiri la evidentaĵon, kiun naciistoj kaj etnistoj ne volas integri en sian penson: ke la teknologio plektis tutteran komunikan reton kaj kreis kondiĉojn, en kiuj la mondo nepre poiome senetniĝos — eĉ se tio okazos malrapide.

Se ni volas teni la aferon de sennaciismo viva, ni traktos ĝin per la kritika sendogmeco, kiun Lanti rekomendis. Tiam neniu havos problemon akcepti en ĝi ideojn, kiuj devias de la lantiaj. Ĉiu ismo, se ĝi entute ekvivas en pli ol unu kapo, glitas el la manoj de ĝia konceptinto. Rigardu la etnismon. Malmultaj konscias, kiom la etnismo de esperantistoj kaj IKEL diferencas de la originala etnismo konceptita de François Fontan. (Vidu la postan artikolon.)

Mi persone vidas la taskon de moderna sennaciismo pli en la akcelado de kritika debato pri etnofilio kaj etna identismo ol en la popularigo de pozitiva utopio de sennacieca mondmastrumado, kiel Lanti entreprenis fari. Kio estas «etnofilio» kaj «etna identismo»?

Etnofilio mi nomas la inklinon okupiĝi pri etnoj kaj etnaj kulturoj kaj la ŝaton de etnaj kulturaj diferencoj. Jen afero, kiu disvastiĝis dum la pasintaj jaroj, ankaŭ kiel elemento de la multkulturismo. En la simpla formo ĝi estas absolute ne kritikinda aŭ malbona. Problema, aliflanke, estas tia etnofilia politiko, kiu celas asigni specifan etnan karakteron al ĉiu, eĉ etne miksita teritorio, kaj kiu envivigas leĝajn stipulojn favorajn al etna purigado en la lingvo (forigo de fremdlingvaĵoj), limigita uzado de fremdaj lingvoj en la publika vivo, leĝdeviga favorado de indiĝenaj muzikaĵoj kaj aliaj kulturproduktoj en radio kaj televido, ktp.

Etna identismo mi nomas la promociadon de forta etna identeco ĉe individuoj kaj komunumoj. Jen afero danĝera ekde la komenco, ĉar en nia nuntempa mondo ligita kun ĉiaj moralaj kaj eĉ leĝaj premoj kontraŭ individuoj. Tipe ligitaj kun la etna identismo estas ideoj de etna singulareco (laŭ kiu homo ne povas aparteni al du aŭ pli da etnoj samtempe), kontraŭasimilismo (laŭ kiu asimiliĝo en «fremda» etna ĉirkaŭaĵo estas danĝera afero por la koncerna homo, kiu per ĝi fariĝas «malaŭtentika»), dependeco de la etna identeco de la primara ensociigo (ekskluziveco de la familio kiel peranto de etneco) kaj primareco (laŭ kiu la etna identeco estas la kerna elemento de la individua identeco).

Etnofiliaj kaj identismaj ideoj rolas kiel nediritaj premisoj, kvazaŭ memkompreneblaĵoj, je multaj okazoj. Kelkaj tiaj estas:

  • la ŝtata registrado de la etneco (nacieco) de enloĝantoj: Kiam oni faris lingvan censon en Suda Tirolo antaŭ jaroj, la Verdula partigvidanto Alexander Langer rifuzis sin deklari ano de unu el la lingvaj grupoj, tute laŭvere, ĉar li praktike apartenis kaj al la itala kaj al la germana lingva grupo, kiel multe da aliaj homoj en Suda Tirolo. Pro tiu bone motivita rifuzo simbole kliniĝi antaŭ la dogmo de etna singulareco li estis ekskludita kiel urbestrokandidato en Bolzano (Bozen).1 La eksa Jugoslavio, kontraste, allasis dum jaroj registriĝon de homoj de miksa etna deveno kiel «jugoslavoj». Notinde malkreskis la preteco fare de la instancoj registri infanojn sub tiu (ne strikte etna) kategorio dum la 70aj kaj 80aj jaroj, la tempo, dum kiu kreskis kaj la kulto de etna identeco kaj la interetna malfido.
  • kiam oni persone diskriminas homojn, eĉ se nur per misprezento kiel kompatinduloj aŭ neaŭtentikuloj, kies konduto ne kongruas kun la supozata etneco aŭ kun imagitaj etnanaj devoj: En libro, kiun IKEL eldonis2, la aŭtoro eldiras pri forlasintoj de minoritata lingvo jenon: «Pro tiu perdo [de pli frua etna lingvo (GM)], oni konstatas, krom t.n. 'metropola malespero', soifon al iu ajn identeco aŭ identigilo: homgrupiĝojn laŭ plej strangaj kriterioj, kiel ekz. manĝmaniero, etreligioj kaj sektoj, seksaberacioj, ŝatokupo kaj hobio ktp...» Kvazaŭ tiuj transetniĝantoj ne posedus la saĝon trovi la grupajn identecojn, kiuj vere konvenas al ili, kaj bezonus etniston, kiu preskribas al ili la ĝustan! Mi mem, devena de Usono kaj intertempe sufiĉe asimiliĝinta en Germanio, aŭdis jam eldirojn, ke mi malplenumas kvazaŭan moralan devon, ne konservante ĉe mi atributojn de usoneco.
  • kiam malnovmodaj naciistoj atakas kosmopolitojn kiel denaturitojn: Mi legis antaŭnelonge, ke «...edukado sen patriota amo de la propra nacio senigas la personecon de infano je la ebleco evolui ĝis ties plena homeco. Tial dubindigo sub iu ajn preteksto de la ekzisto de la nacio, kiu konformas kun la leĝo de la naturo, estas klarega kosmopolita denaturiĝo.»3 Do nur la naciisto estas «plena homo». Diabligo de «kosmopolitoj» kaj «kosmopolitismo» havas tradicion ne nur ĉe tradiciaj dekstraj naciistoj, sed ankaŭ praktikiĝis sub Stalin.
  • kiam ekstremdekstruloj prezentas enmigradon kiel minacon al la indiĝena kulturo de tuta lando,
  • kiam etnistoj dubindigas la rajton je migrado: «Ofte oni prezentas migradon kiel rajton. Ni opinias ke pli grava estas la rajto je plena disvolviĝo de la homo en sia hejmlando. [...] Ju pli homdensa la mondo, des pli limiga bedaŭre devas esti la kontrolo de amasmigroj.»4
  • kiam esperantistoj kritikas la lingvan imperiismon de la angla tiel, kvazaŭ ĝi korodus neanglalingvajn etnajn kulturojn (kaj kvazaŭ Esperanto, se tutmonde adoptita, ne farus la samon),
  • okaze de naciliberigaj bataloj, kiam la nacia aspekto iom post iom eklipsas la socian, ktp.

Kiom ajn la okazoj malsimilas kaj kiom ajn dise situas la agantoj sur la skalo de dekstreco-maldekstreco, tiom similas la fona ideologio kaj tiom kreskas la ŝancoj de la «nova dekstrularo» fiŝkapti inter la aktivistoj de ĉiuj etnofiliaj aferoj.

Unu tasko de etnofiliokritika sennaciismo fronte al tiaj aperaĵoj estus elstarigi la libervolecon de identecoj. Eble utilus propagandi la homologecon de konfesieco kaj etneco, kiom temas pri la socia aŭ ŝtata teniĝo al ambaŭ. La etneco, etna identeco de homoj, same kiel ilia religia aparteno, kontraŭreligieco aŭ religia indiferenteco, estu ilia privata afero, pri kiu la ŝtato kiel eble plej malintense okupiĝu.

Ĉu troviĝos homoj, kiuj rafinos la originan lantian idearon de «sennaciismo», farante el ĝi pli bonan kontraŭnaciisman batalilon? Mi ne scias. Se jes, tamen, jen kredeble originala esperantista kontribuo al la tutmonda klasbatalo.

1 Indas rimarki, ke la gazeto Etnismo (IKEL) siatempe tre kompreneme komentis la sintenon de la kontraŭuloj de la etna popolnombrado, konstatante la neadekvatecon de la kategorioj, kiuj ne inkluzivas neetnajn identecoformojn, kaj kritikante la «desupran premadon en mensogajn kadrojn»: U. J. Moritz en Etnismo 50 de 1992-01-31, p. 26 [reen]

2 Marcel Cortiade: Pri difino de etna identeco, IKEL, Eschweiler, 1989, p. 9 [reen]

3 W. Moszkowski: «Kosmopolityzm wynaturzony» [Denaturita kosmopolitismo] en la pola ekstremdekstra-klerikalisma tagĵurnalo Nasz Dziennik, 2000-04-15/16, p. 19 (trad. de GM) [reen]

4 Marcel Cortiade: Pri difino..., p. 30 [reen]

• • • • • • • • • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo