emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

[Reen al la ĉefpaĝo de Manifesto de la Sennaciistoj]

Debato en Sennaciulo pri sennaciismo kaj la Manifesto de la Sennaciistoj

Sennaciulo: n-roj 1133 (1999-11), 1135 (2000-01) kaj 1137 (2000-03)

Okazis fine de 1999 kaj komence de 2000 en la SAT-organo Sennaciulo debato per leganto-leteroj, kiu traktis la Manifeston de la Sennaciistoj de Lanti, la sennaciismon ĝenerale kaj ĝian rolon en SAT. Ni dokumentas ĝin ĉi tie.

• • • • • • • • • •

Sennaciulo 1133 (1999-11): letero de Jurgen Kuhl kaj la opiniesprimo de la SAT-Plenumkomitato

Karaj legantoj, karaj membroj de SAT,

Vi legos ĉi sube tekston, kiun sendis al la SAT-sidejo la SAT-Peranto de Kanado, cele al publikigo en Sennaciulo.

Per E-mesaĝoj la SAT-PK provis konvinki la verkinton pri la neoportuneco de la publikigo de tiu teksto. La sendinto insistas kaj aplikante i.a. la decidon de la lasta SAT-kongreso (vidu la gvidrezolucion, paragrafon 1), la redakta komitato aperigas ĝin.

Kompreneble, la SAT-PK unuanime malaprobas la enhavon de tiu postulo, kiu deziras konservi plej amikajn kaj kamaradecajn rilatojn kun kamarado Kep Enderby kaj ĉiuj SAT-anoj, ke ili estu aŭ ne membroj de aliaj esperantistaj organizoj

Jen la teksto:

PROTESTO

Jen mi registras proteston!!! Mi postulas la eksigon de Kep Enderby, la prezidanto de U.E.A. el la Sennaciista Asocio Tutmonda kaj ĉiujn aliajn U.E.A. membrojn kiuj ankaŭ estas SAT-anoj. Se SAT-anoj samtempe aniĝas en U.E.A. kaj konsentas al ties Manifesto, SAT fariĝas tute superflua. Mi aliĝis al SAT nur post kiam mi tralegis la Manifeston de la Sennaciistoj, de k-do E. Lanti. Mi sciis ke SAT havas diversajn frakciojn kiuj laŭ mia tiama kompreno ankaŭ konsentas al la «Sennaciismo». Intertempe mi informiĝis ke aniĝas komunistoj ne sennaciismaj sed internaciismaj (naciismaj). Se SAT akceptas internaciistojn tiam ĝi ŝanĝu la logon de SAT al IAT (Internacia Asocio Tutmonda). Se la aliaj membroj ne konsentas mi devas eksiĝi el SAT-movado mem.

Bonvolu publikigi mian proteston en «Sennaciulo».

K-dece Jurgen Kuhl (31465)

Noto: Ŝajnas ke, malgraŭ niaj konstantaj klarigoj, k-do Jurgen Kuhl ne komprenas (aŭ ne volas kompreni), ke la nocio «sennaciismo» naskiĝis en SAT; fariĝis opini-sistemo de multaj SAT-anoj, sed ne estas la oficiala doktrino de SAT (kiu cetere ne estas Sennaciista Asocio sed Sennacieca Asocio Tutmonda).

• • • • • • • • • •

Sennaciulo 1135 (2000-01): letero de Gilbert Ledon

Al: Jurgen Kuhl

Ne estis mia intenco reagi al via stulta protesto kiu aperis en S-ulo novembro 99 paĝo 128. Bedaŭrinde, same kiel vi, mi estas SAT-peranto, por Brazilio, kaj multaj membroj esprimis sian malaprobon kaj repuŝon al via sinteno, kiu estas kontraŭa al la spirito de SAT... Mia devo estas komuniki ilian senton de timo pri SAT;

«Se SAT estas tia asocio, ni ne havas motivon por resti kiel membro...» estis la ĝenerala opinio. Kiel vi vidas via faŝismeca, nazia protesto nepre malhelpas al SAT.

Spite al la timida malaprobo de SAT-PK, la membroj restas en dubo, des pli, ke la citita paragrafo 1 de la gvidrezolucio, kaj se mi sufiĉe bone komprenas Esperanton, diras ĝuste la malon, ke via protesto, titel postulema, maltolera, malamika, ne povus aperi, sed aperis.

Mi devis klarigi la diferencon inter sennacieco kaj sennaciismo. Antaŭ multaj jardekoj kiam mi legis «Manifesto de la Sennaciistoj» de Lanti, mi konsciis ke tiu manifesto estas preskaŭ same nazia kiel la «Mia lukto» de Hitlero... aŭ ĉu eblas imagi iun politikan reĝimon kiu, paĝo 38, «batalas kontraŭ ĉio nacieca – kontraŭ naciaj lingvoj, kulturoj, kutimoj kaj tradicioj». Jen skemo por terora, tutmonda ŝtato de obskurantismo, ĉar la homo estas plureca kaj devas vivi libere. Sekve «Kamarado» J. Kuhl, via «Sennaciista Asocio Tutmonda» ne havas bonan lokon en «Sennacieca Asocio Tutmonda» kaj la membreco de Kep Enderby, UEA-ano kaj SAT-ano estas multe pli valora ol via faŝista sinteno; kiel liberaj homoj, preter via sennaciisma faŝismemo ni rajtas esti membroj de SAT, same kiel membroj de UEA, se tion ni deziras.

Gilbert Ledon, SAT-ano 28926

NDLR: K-do Kuhl rezignis pri sia peranteco kaj membreco en SAT. Nova peranto por Kanado estas k-do Hans E. Ilginnis (vidu anoncon apude).
Kiel diris prave G. Ledon, la «timidaj» PK-anoj ne kuraĝas komuniki detale tiun tekston (tamen vidu nian komenton en la novembra S-ulo, p. 128), sed ili esperas ke multaj SAT-anoj, sennaciistaj, moderaj aŭ ekstremistaj, reagos.

• • • • • • • • • •

Sennaciulo 1137 (2000-03): letero de Gary Mickle

Gilbert Ledon pri la sennaciismo

Unue, mi ne povas pretertrafi la okazon por protesti kontraŭ la misuzo de la nocioj «nazia» kaj «faŝisma», kiuj aperas plurloke en la letero de Gilbert Ledon pri la eksiĝmotivoj de Jurgen Kuhl kaj la Manifesto de la Sennaciistoj de Lanti (S-ulo de januaro 2000). Tiuj terminoj ne estas pezaj klaboj, bonaj por ĉia polemiko, sed devus esti instrumentoj de politika analizo, aplikataj al konvenaj objektoj. Se oni serĉas, oni povas trovi ĉe esperantistoj fenomenojn vere proksimajn al faŝismeco. Ne necesas fantazii ilin. Dum la pasintaj monatoj mi eksciis, ke la antaŭa prezidanto de la frankfurta Esperanto-grupo antaŭ jaroj estis balotkandidato de la Respublikanoj (germana ekstremdekstra kaj ksenofobia partio), kaj mi legis en la reto (soc.culture.esperanto) komunikaĵon de pola esperantisto, en kiu li disvastigis fantastan antisemitisman teorion, laŭ kiu la t.n. «Nova Erao» estas kreita kadre de tutmonda juda komploto. Tio estas tamen izolitaj kazoj. Pli problemeca laŭ mi estas la inter esperantistoj tre disvastigita pensoskemo pri etnoj, etnaj kulturoj kaj ties minaciĝo (kaj argumentado por Esperanto ene de tia idea kunteksto), kiu nur grade diferencas de tiu, kiun popularigas la t.n. Nova Dekstrularo sub la nomo «etnoplurismo». Tiu temo devus ricevi adekvatan traktadon, ankaŭ kaj precipe en SAT, kaj mi tre esperas, ke la kritiko ne fordiboĉos dekomence sian kredindecon per miskonceptita «kontraŭfaŝisma» hiperbolo.

Pri la Manifesto de la Sennaciistoj mi diru unue, ke mi antaŭ du monatoj enretigis ĉi tiun «nazian» verkon sub la jena adreso:

http://home.germany.net/101/121591/skk/92ms.html

Mi faris tion, ĉar ĝi ŝajnas al mi taŭga ekirpunkto por debato pri tio, ĉu la esperantista maldekstrularo kontraŭu ne nur la naciismon kiel oni kutime komprenas ĝin, sed ankaŭ la multe praktikatan kulton de naciaj apartaĵoj kaj etna identeco, kaj ĉu la sennaciismo, unu tradicia tendenco en SAT, enhavas elementojn de utila kritiko kontraŭ tiu «etnomanio».

Tio ne signifas, ke mi konsentas kun ĉiu vidpunkto esprimita de Lanti en la Manifesto. Lanti forte rekomendas la individunivelan sennaciiĝon. Varbi homojn por observado de sennaciisma kultura «normo» laŭ mi iom tro similas al la konduto de iuj naciistoj, resp. etnistoj, kiuj starigas «normojn» de patriotismo, nacia sento, etna identeco. Alivorte, Lanti volas oponi kontraŭ la batalema kontraŭkosmopolitismo per novtipa, ankaŭ batalema kosmopolitismo. Neniel elĉerpe li traktas la amplekson kaj naturon de la kulturaj perdoj, kiujn laŭcela sennaciigo de la mondo supozeble akcelus. Li pledas krome por sia propra vizio de estonta tutmonda mastrumado, laŭ mi tro spekulativa por esti integra parto de utila politika manifesto.

Tamen, nenio en la Manifesto meritas la brulstampon de faŝismeco, kiun k-do Ledon volas meti sur ĝin. La patosa tono de Lanti memorigas pri la alia, multe pli fama Manifesto de Marx kaj Engels, kaj ĝi povas ne plaĉi al iu aŭ alia. Sed li ne pledas por ia sennaciisma «reĝimo», kiel k-do Ledon kredigas per citaĵo («. . . batalas kontraŭ ĉio nacieca . . .»). La citaĵo en sia efektiva kunteksto koncernas la sennaciistojn kaj ne iun ŝtatan sistemon. Krom tio, Lanti eksplicite favoras la kulturan diversecon, kvankam tio sendube ŝajnas stranga kaj memkontraŭdira al tiuj, kiuj egaligas la nociojn «kulturo» kaj «etna kulturo». Koncerne k-don Kuhl, estas en la kadro de maldekstra, emancipa politiko tute legitima afero aprobi la idearon de la Manifesto kaj voli disvastigi ĝin, kaj mi bedaŭras lian decidon distancigi sin de SAT post la elreviĝo kaŭzita de lia propra miskompreno pri ĝia celo.

• • • • • • • • • •

eltiraĵo el la Manifesto de la Sennaciistoj de Lanti

La sennaciistoj maltime k malkaŝe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso k vokas al la racio de l’ komprenkapablaj homoj, por ke ĉi tiuj lastaj utiligu k disvastigu ĉion, kio estas racia; ĉion, kio reprezentas teknikan progreson k helpas detrui la barojn, kiuj ĝenas la antaŭeniradon de l’ proletaro. La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca: kontraŭ naciaj lingvoj k kulturoj, naciaj kutimoj k tradicioj. Por ili esperanto estas ilia ĉefa lingvo k la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo k agnoskas kiel necesan k profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn k la naciecojn k ĉian ekspluaton. Ili subtenas ĉion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj k kondukas al racia mastrumado de l’ terglobo. Ili opinias, ke ĉio, kio miksas k lutas la popolojn, faras bonan homaĵon.

• • • • • • • • • •

[Reen al la ĉefpaĝo de Manifesto de la Sennaciistoj]

Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo