INDEKSOENKONDUKOG. Mickle: La patrina lakto kaj la teroEŭgeno Lanti: Manifesto de la SennaciistojLIGOJDeutschEnglishFrançaisĈi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .Ĝisdatigo de
|
Sebastian Hartwig:Eŭgeno Lanti – 125a naskiĝtago(19.07.1879 – 17.01.1947)artikolo aperinta en: Kune (organo de Germana Esperanto-Junularo GEJ) 3/2004, p. 11-17 Post la Unua mondmilito, en 1919, renkontiĝis en Centra Oficejo en Parizo revoluciuloj, proletaj esperantistoj, por refondi la asocion "Liberiga Stelo", la antaŭmilitan laboristan organizon. Dum tiu kunveno oni elektis homon redaktanto de la asocia gazeto, kiu dum la milito lernis Esperanton, kaj de kiu ĵus aperis broŝureto OĆ¹ en est la question de la Langue Internationale. Tiu freŝbakita esperantisto tamen postulis enmeti en la gazeton la jenan deklaron: "Ni estas unue revoluciuloj kaj nur due esperantistoj [...]" [1] La nomo, sub kiu li konatiĝis al la esperantistaro: Eŭgeno Lanti. Per sia nova redaktanto Le Travailleur EspĆ©rantiste rapide ŝanĝiĝis. La francan lingvon pli kaj pli anstataŭigis Esperanto, kaj anstataŭ varbi por Esperanto, ĝi pli kaj pli "traktis internajn problemojn rilate la organizon de la fondota asocio kaj la sintenon de la esperantaj proletoj [2] en ĝi." (Borsboom, 23) La celoj estis jenaj: Unue la proletoj devas sendepende de la burĝoj, la t. n. neŭtraluloj, organizi sin sur la bazo de la klasbatalo. Esperanto do ne plu estas la celo, sed jam la rimedo por "renversi la kapitalistan ordon". Varbadon de novaj esperantistoj transprenu regionaj/naciaj grupoj. Ili estas "rezervujoj" por la monda organizo. Kaj fine kaj plej grave: la asocio ne estu ia Internacio, t. e. kuniĝo de diversaj naciaj organizoj, sed senpera interligo de individuoj, fakgrupoj, lokaj kluboj en mondorganizo sennacieca. Somere 1921 oni fondis en Prago la Sennaciecan Asocion Tutmondan, "apartan, memstaran proletmovadon, sendependan de la neŭtrala, kun ekskluziva per-karaktero." (Borsboom, 24) Tio montriĝis grava evento por Lanti, kiu ĝis sia morto en 1947 restis ĉefa motoro kaj inspiranto de SAT. En 1922 Lanti vojaĝis al Sovetrusio. En fina artikolo pri sia vizito la franca komunisto kaj kompartiano skribas: "Mi restas konvinkita, ke la rusaj revoluciuloj faris ĉion eblan por starigi en Rusio socialisman sociaranĝon. Ili ne sukcesis." (Borsboom, 37) Dum tiu vojaĝo Lanti renkontis ankaŭ Erneston Drezen, la gvidanton de la Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) [3]. Jam en 1923 montriĝis la konkretaj provoj de la komunistoj por fari el la supertendenca SAT ekskluzive komunisman organizon, gvidatan el Moskvo. Jam frue la juna asocio trafis en la batalojn inter la diversaj revoluciaj tendaroj, precipe en Sovetio. En 1924 aperis en la asocia gazeto, Sennaciulo, Skizo pri la anarkista movado en Rusio dum la Revolucio. La artikolo realisme prezentis la perfidon de la bolŝevistoj kontraŭ la anarĥia Maĥno-movado [4], kiam la komunistoj amase malliberigis anarĥiistojn. La verkinto de tiu ĉi artikolo estis arestita en Sovetio komence de 1925 kaj ekzilita al Siberio. SAT rifuzis oficiale protesti kontraŭ tio, deklarante, ke "por konservi en niaj vicoj la necesan unuecon, necesas eviti enkonduki la disputpunktojn, kiuj nuntempe disigas la klasbatalajn organizojn." (Borsboom, 54) En tiu tempo Lanti sentis sin ankoraŭ sufiĉe komunisto. Sed en 1927 liaj artikoloj komencis ŝanĝiĝi. Borsboom, lia biografiisto, konsiderigas, ke en tiu tempo la glorbrilo de la Oktobra revolucio paliĝis kaj pli kaj pli evidentiĝis, ke estis aplikata la stalina doktrino pri socialismo en unu lando. Tio implicis kontraste al la ideoj de Lenin kaj Trocki forlason de mondperspektiva socialismo, bagateligon de internaciismo kaj regreson kaj konsolidiĝon de la revoluciemo interne de la limoj de unu ŝtato. Ĝi ebligis revivigon de naciismaj tendencoj kaj konsekvence signifis la malfortiĝon de Komintern aŭ, kiel pli malfrue evidentiĝos, ties transformiĝon en propagandan aparaton ekskluzive por Sovetio. Tiu stalinismo estis devojiĝo de socialismo kaj Lanti malaprobis ĝin. [...] Por Lanti socialismo estis nepre kunligenda kun la ideo de libero. La kontraŭon li ne volis akcepti. Kaj sekve komencis elkristaliĝi lia rezervo kontraŭ la lando, kie regus laboristoj kaj kamparanoj. (Borsboom, 65) En 1927 Lanti finfine ellaboris sian koncepton de sennaciismo. Li per tio forte kontraŭmetis sin kontraŭ la komunisma politiko, kiu subtenis ekzemple naciliberigajn batalojn. Lanti skribis: La sennaciuloj ne kontraŭstaras al la stariĝo de "internaciaj trustoj", sed nur rekomendas al la laboristoj okupataj de tiuj trustoj, ke ili grupiĝu super la landlimoj en sama organizo por pli efike batali kontraŭ la trusto-mastroj. Ili opinias, ke estas vana – eĉ reakcia – penado kontraŭstari al pli supera formo de organizado de l' produktado [5]. (Borsboom, 78) Granda zorgo estis la pliakriĝantaj bataloj inter la diversaj socialismaj tendencoj en SAT: komunistoj, anarĥiistoj, socialdemokratoj. Instige de Lanti la SAT-kongreso en Gotenburgo 1928 aldonis al la SAT-statuto interalie jenajn frazojn: Per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi (SAT) celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj. Sed en tiu sama kongreso la gvidanto de la Sovetiaj esperantistoj, Drezen, jam kvazaŭ anoncas la baldaŭan dissplitiĝon: Mi povas diri tute klare: ni en Sovetio havas diktaturon laboristan; tiel longe kiel SAT-movado helpas al pliklerigo de nia laboristaro, ni partoprenas en SAT. Eble povas veni momento, kiam ni estos devigitaj foriri el SAT aŭ el SAT foriros ĉiuj alitendencanoj. (Borsboom, 85) Dum la kongreso de GLEA [6] dum pasko 1930 en Essen la Moskvofideluloj sukcesis transformi GLEA-on "en tribunon de ortodoksuloj por plenumi la devizojn de la komunista partio" (Borsboom, 94) Dum la Londona SAT-kongreso en Aŭgusto 1930 la kongresanoj subtenis per du trionoj la Parizan SAT-estraron kontraŭ la Moskvaj ortodoksuloj. Samtage kun la fino de la Londona kongreso, la 8an de Aŭgusto, Drezen kunvokis en Moskvo eksterordinaran kunsidon de SEU-estraro, kiu decidis formi novan revolucian organizon. Jen la skismo en la esperantista laborista movado. La perdo de la Sovetiaj kamaradoj signifis interalie signifan intelektan perdon por SAT. "Post la skismo la SAT-organo aliiĝis de altranga socialisma ĵurnalo en esperanta lingvo al kutima gazeto de Esperantounuiĝo." (Borsboom, 109) La posta SAT-kongreso 1931 en Amsterdamo estis karakterizita de la akraj interbataloj inter tiuj membroj, kiuj subtenis la Parizan estraron kaj tiuj, kiuj subtenis la Moskvajn ortodoksulojn. Borsboom skribas iom ironie: "La akra kontraŭstaro riĉigis la protokolojn per insultaj esprimoj, tiel dezirataj por la tro eta sakra terminaro en Esperanto. Ne sen kaŭzo oni nomis la XI-an la batalkongreso. La arda disputado aldone pruvis la nerefuteblan vivantecon de la Internacia Lingvo." (Borsboom, 111) Li citas parton el la protokoloj: Lanti: Konkludo al la raportaro... Salan: Silentu, fripono! Lanti: al la raportaro de la Plenum... –: For, for, fikanajlo! Lanti: de la Plenumkomitato. Batta: Vi estas faŝisto! Lanti: Mi estas komunisto (Ridoj ĉe la opozicio) –: Mensogulo! Krijt (prezidanto): Kamaradoj, kamaradoj, mi nur povas apelacii al via klaskoncio. –: Jen la burĝo! Wildebrand: Spinoza spiritostato! Krijt: Ni estas senkulpaj, se mankas sufiĉe da tempo por pritrakti la eksig-aferon. (samtempe Batta kaj –) Batta: Jen via demokratio! –: Kie estas niaj rusaj fratoj? Lanti: La raportaro nunjare... –: Skismiganto! Habert: Ni venigu kvar ruĝajn soldatojn por silentigi tiajn kamaradojn. Lanti: La raportaro nunjare... –: Trompisto! Krijt: Ni ne povas labori tiel... –: Socialfaŝisto! Krijt: Via konduto estas infaneca. Muravkin: Ne, nur klasbatala! Lanti: La raportaro nunjare... Post la definitiva foriro de la komunistoj la sekva problemo venis de aŭstria aktivulo, Franz Jonas [7]. Li estis malkontenta jam delonge pri la sennacieca strukturo de SAT kaj volis ŝanĝi ĝin al kunligo de naciaj organizoj, kiuj siavice povus bone kunlabori kun la respektivaj naciaj soc-partioj . En la Ŝtutgarta SAT-kongreso 1932 la jonasanoj malvenkis, kaj tial en 1933 en Vieno estis fondita aparta Internacio de Socialistoj Esperantistoj (ISE). Historia ironio, ke jam en 1934 ĝuste en Aŭstrio "la tuta laborista Esperanto-movado estis malpermesita." (Borsboom, 121) Sed jam en 1933 la faŝistoj en Germanio malebligis la plulaboradon de la administra centro de SAT, kiu troviĝis de jaroj en Lepsiko. Feliĉe ĝia ĉefo, Richard Lerchner, sukcesis ĝustatempe detrui la ĉefajn kaj por SAT-anoj danĝerajn dokumentojn. Tio tamen plue malhelpis al la reorganizo de la laboro en Parizo. Forfluo de intelektaj kaj monaj rimedoj, daŭraj atakoj, ankaŭ el inter la SAT-anaro, ankaŭ dubigis Lanti-on. Ĉu ne eble li tro personigis SAT-on, tro patriarkece regas ĝin? Definitive ĉe la Stokholma SAT-kongreso 1933 li demetis ĉiujn funkciojn por "labori kiel nura membro inter membroj." (Bosboom, 129) Nun, liberigita de siaj asociaj respondecoj, Lanti komencis multe pli klare esprimi sin pri la sistemo en tiama Sovetio. Li skribis interalie "Mi metas en la saman kategorio la diktatorecojn de Stalin, Musolini kaj Hitler." kaj sian 1935 publikigitan broŝuron Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? li konkludis per la vortoj: "en Sovetio regas ruĝa faŝismo." Sed montriĝis krizo ĉe Lanti, manko de novaj ideoj, malpliiĝo de energio. La 11an de Junio 1936 li forlasis Parizon survoje al Japanio. Vojaĝinte tra la antaŭcivilmilita Hispanio kaj Portugalo, la 6an de Oktobro li efektive surŝipiĝis en Lisbono al Japanio. Alveninte tie, li tamen baldaŭ trafis sub daŭran polican observon, kaj ankaŭ la lokaj esperantistoj timis rilati kun li, iama kompartiano. En Japanio ankaŭ unuafoje montriĝis la malsano de Lanti, pro kiu li poste mortis, granda absceso sur la maldekstra mano, kiun oni devis foroperacii. En Decembro 1937 Lanti pluvojaĝis al Aŭstralio. Ankaŭ tie la malsano kaptis lin. Krome la kompare al Japanio senkultura lando, "kie la homoj laboris nur por aĉeti aŭtomobilon" (Borsboom, 156) ne plaĉis al li. Komence de 1938 li daŭrigis sian vojaĝon al Novzelando. Tie finfine li trapasis bonan tempon, meze en esperantema medio. Tamen, pelata de migremo, li en Aprilo 1939 ŝipveturis al Montevideo en Urugvajo. De tie sekvis migrado tra Buenos-Ajres, Mendozo, Santiago kaj fine en Decembro 1940 al Meksiko, tiama sekurhaveno por multaj maldekstruloj elpelitaj pro la mondmilito. Ankaŭ en Meksiko li vivis soleca, ja laŭeble sekvas la evoluon de la aferoj en Eŭropo, sed apenaŭ trovas amikojn inter la lokularo. Unu el la malmultaj subtenantoj de Lanti montriĝis F. Azorin, origine hispano, kiun Lanti jam renkontis en antaŭaj SAT-kongresoj. Ilia amikeco kreskis precipe, kiam ekde 1945 elformiĝis la lantia projekto pri Plena Ilustrita Vortaro. La tempon, kiun li havis preter siaj esperantaj okupoj, preter siaj antropologiaj observoj, preter siaj vagadoj tra kamparanaj vilaĝetoj kaj tra indianaj kabanaroj, li dediĉis al ekzerciĝado de jogo. En 1946 la franca konsulo aranĝis revenon de Lanti al Francio, oni atendis jam nur la solviĝon de kelkaj formalaĵoj, kiam la antaŭa malsano reatakis Lanti-on. Azorin notis en letero al Bannier Lastan dimanĉon (12-1-1947) li venis ĉe mi por testamteni, ĉar li ne povante elteni plu frenezigan doloron ĉe la kapo, decidis sin mortigi. Mi klopodis mildigi liajn suferojn per konsolaj, esperigaj vortoj; mi akompanis lin ĝis franca sanatorio kaj tie mi parolis al la kuracestro pri li. La doktoro timis, ke ekaperis tumoro ĉe la kapo, kaj li planis esplori la kranion per radiografioj kaj, se necese, fari tratruon por eligi la malsanajn ĉelarojn. Mi promesis respondi pri ĉiuj elspezoj. Dume, oni aplikis al li ĉiumomente drogojn por narkoti aŭ malakrigi la dolorojn. Mi akompanis lin ĉiutage du horojn por lin distri kaj kuraĝigi ... sed ĉio vane: li sin sufokis hieraŭ nokte (18-1-1947) je la 19-a. LiteraturoE. Borsboom: Vivo de Lanti, Parizo (SAT) 1976 Lanti: Vortoj de k-do Lanti: http://www.satesperanto.org/lanti/ Piednotoj
[1] Tamen apenaŭ 20 jarojn poste Lanti, seniluziiĝinte pri la sinteno de la politikaj partioj, skribis en letero: "La tuta problemo restas, kiel atingi, ke la SAT-anoj estu unue Esperantistoj. Vi scias, ke mi mem ĉe la komenco deklaris, ke oni devas esti nur ... due Esperantistoj ... Mi eraris" [reen] |
|