emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

Gary Mickle:

Pledo por la gepatraj lingvoj ne konvinkas

teksto de artikolo proponita al, sed ne aperinta en Revuo Esperanto en 2002

Anna Ritamäki rekomendis ("Pledo por la gepatraj lingvoj vekas atenton" en Esperanto, julio-aŭgusto 2002, p. 160) konatiĝi kun la broŝuro Brilu ĉiu lingvo samrajte! de László Gados, kiun pluraj landaj asocioj jam eldonis nacilingve. Konsentite: ĉi tiu verko estas koninda. Ĝi estas bona ekzemplo de ĝene naciisma politika tendenco, kiu disvastiĝas en la "neŭtrala" movado parte tra la nekutima kanalo de la eksterendirektita informado, kaj kies ĝis nun senkritika akcepto en la movado dubindigas pli kaj pli la bildon de "progresemo", kiun la movado havas pri si mem.

Lingva miksofobio

Estas granda diferenco, ĉu esperantistoj atakas la nuntempan lingvan ordon en la mondo per la argumento, ke:

  • la interŝanĝo de kulturproduktoj kaj ĝenerale la kurentoj de reciproka kultura influado inter la mondpartoj estas absolute neekvilibraj, kaj la neegaleca monda lingva ordo estas parto de tio,
ĉu per la argumento, ke
  • kultura influado de unu etna kulturo al alia estas entute iaspeca agreso kaj faktoro kaŭzanta "damaĝon" ĉe la influataj kulturoj, kiu "manifestiĝas en tio, ke kelkaj aŭ multaj elementoj de la kulturo kaj ĝia lingvoparto de iu etno anstataŭiĝas per kulturaj (lingvaj) elementoj de alia etno" (Gados), ekzemple okaze de leksika pruntado, nuntempe precipe de anglismoj, kiuj enradikiĝas en multaj lingvoj.

Pritraktoj de la unua speco tendencas enfokusigi la mondan sistemon, kies krude neegalecaj distribuoj de riĉo kaj politika povo respondas al same krutaj hierarkioj kultura kaj lingva. Pritraktoj de la dua speco analizas la kulturan interŝanĝon kaj la lingvan ordon de la mondo per esence naciismaj kategorioj. Problemeca laŭ ili estas ne tiom la neegaleco, kiom la konverĝado, la perdo de distingoj inter la etnaj/naciaj kulturoj (kiujn ili kutime nomas trosimplige "la" kulturoj). La identecon de la individuo, fakte tre multfacetan kaj dinamikan, ili traktas kvazaŭ en ĝia kerno situus la etneco aŭ nacieco, kaj kvazaŭ ĝi povus enkriziĝi ("identecoperdo"), kiam la individuo subiĝas al "tro" da fremdaj etnaj influoj.

Miksofobio (laŭ P.-A. Taguieff [1] "forpuŝiteco fronte al miksiĝoj inter homaj grupoj, esprimanta obsedon pri malpuriĝo, pli precize, pri la perdo de la identeca pureco de la gento") estas vorto, kiu bone priskribas la rilaton de Gados kaj aliaj lingvonaciistoj al la fenomeno de leksika pruntado. Ĝi estas ankaŭ la ĉenero de historia kontinueco, kiu senpere kunligas la malnovstilan rasismon kun la moderna "novdekstra" ideologio nomata diferencismoetnoplurismo. La malnova miksofobia obsedo pri biologia mestizado estas rekoneble analoga al plu aktuala fobio pri intermiksiĝo kaj konverĝo de etnaj kulturoj. Eric Hobsbawm [2], temigante la "ligojn inter rasismo kaj naciismo", parolas pri la "evidenta analogio inter la insisto de rasistoj pri la graveco de rasa pureco kaj la hororaĵoj de miksa generado, kaj la insistado de tiel multaj – oni estas tentata diri: de la plej multaj – formoj de lingva naciismo pri la bezono purigi la nacian lingvon je fremdaj elementoj". Sed ĉu la analogio estas evidenta ankaŭ al tiuj esperantistoj, kiuj nepre volas kredi la novdekstre influitajn teoriojn pri lingva "vorado" kaj ĝia preventado per Esperanto, ĉar oni persvadis ilin, ke ilia popularigo estas la lasta venkoŝanco de la lingvo? Tiuj teorioj de jaroj cirkulas, kaj Gados ŝajnas suplementi ilin per la hipotezo, ke la "damaĝo" al etna lingvo kaŭzita de fremdaj leksikaj elementoj igas ĝin malpli kapabla plenumi sian "gepatralingvan rolon". Kredeble, tiu rolo estas peri al sinsekvaj generacioj la por ili preskribitan "identecon", kvankam Gados ŝparas je klarigoj ĉi-punkte.

Tutmondiĝo kiel kulturminaco

En siaj pritraktoj pri la tutmondiĝo, la aŭtoro alproprigas al si la naciisman imagbildon pri riĉaj kosmopolitoj, kiuj aktivas kiel malamikoj de la nacioj. Pli frue oni ofte identigis la kosmopolitojn kiel judojn kaj framasonojn, hodiaŭ pli ofte kiel estraranojn de transnaciaj konzernoj. Gados tezas, ke tiu lasta grupo, malgranda ekonomia elito, akcelas la neniiĝon de la kultura diverseco de la homaro, ĉar ĝi estas bariero kontraŭ la tutmonda disvendado de iliaj varoj. "Por ili estus avantaĝe se la mondo iĝus pli unukolora kaj unulingva. La interesoj de tiuj popoloj, kiuj volas gardi sian lingvan, kulturan heredaĵon estas aliaj. Ĉu ili ne rajtas sekvi siajn proprajn interesojn?" Ĉi tiuj frazoj kaj la lasta retorika demando sugestas, ke la "popoloj" estas (a) koheraj grupoj kun unueca volo, kaj (b) senpovigitaj aŭ almenaŭ aktive malhelpataj gardi sian heredaĵon, difini sian identecon ktp. Per tiaj tezoj t.n. novdekstruloj kelkloke sukcese penetras kontraŭtutmondiĝajn movadojn – sed feliĉe ne ĉie, ĉar multloke la movadoj jam malnaiviĝis tiurilate.

Nedemonstrita malpovo de Esperanto "endanĝerigi" gepatrajn lingvojn

Gados ripetadas, ke Esperanto ne povas endanĝerigi kiel la angla iun ajn "gepatran lingvon". La politikistoj devus esti pretaj "ekzameni la aplikadon de ne etna, t.n. planita lingvo, en la rolo de komuna lingvo, rimarkante ke ĝi praktike estas neŭtrala, do ĝia aplikado endanĝerigus neniun lingvon, en la rolo de gepatra lingvo". Bedaŭrinde, li ne provas demonstri tiun kelkfoje asertatan ideon per konvinkaj argumentoj.

Unue, ne iĝas dum la legado klare, kial nacia lingvo malpli plenumas la "rolon de gepatra lingvo", kiam tutmonde la angla disvastiĝas, kvankam leganto povas singarde konjekti, ke tio okazas pro la "damaĝo" kaŭzita de leksikaj pruntaĵoj el la angla. Ĉu tio signifas, ke bebo kreskanta inter homoj, en kies lingvaĵo svarmas anglismoj, ne akiras gepatran lingvon, aŭ ke ĝi ne akiras la "ĝustan" identecon? Se la leksika pruntado estas la efektiva problemo, prezentiĝas dua demando: kio malhelpus, ke Esperanto, iĝinte la neŭtrala komuna lingvo de Eŭropo, ne ankaŭ fariĝus la fonto de "damaĝantaj" leksikaj pruntaĵoj? Ĉu la fakto, ke ĝi estas neetna, planita, neŭtrala, estas barilo kontraŭ leksika pruntado el ĝi? Ni scias el propra sperto la malon: iuj krokodilantaj esperantistoj volonte spicas sian lingvaĵon per esperantismoj, ne malpli ol modsekvemaj anglomaniuloj aŭdigas anglismojn!

La prilaborintoj de la germana eldono nerekte koncedas la kritikindan tendencon en la verko. Ulrich Matthias [3], kiu kune kun Frank Stocker prilaboris la germanan eldonon, konstatas, ke tiu eldono estas ne simpla germana traduko, sed kelkloke enhave reverkita: "por malhelpi, ke legantoj opiniu la broŝuron naciisma".

Se mi devus elekti inter la perspektivo de mondo, kiu adoptus Esperanton pro konvinkiĝo pri etnoplurismaj doktrinoj, kaj la perspektivo de mondo, kiu drivus plu sur la nuna lingva misvojo sen devojiĝi en la marĉon de etnoplurismo, mi senhezite elektus la duan alternativon. Sed la unua perspektivo ne minacas, ĉar tiudirekta argumentado estas displukebla. Ĉi tiu verko taŭgas por dokumenti la progreson de difinita novdekstra-naciisma idearo inter esperantistoj, ne por konvinki leganton, kiu ne jam proksimas al tiu idearo, ke Esperanto indas atenton.

[1] P.-A. Taguieff: Le racisme, Paris 1997 [reen]
[2] E. J. Hobsbawm: Nations and Nationalism since 1780, Cambridge 1990 [reen]
[3] en Esperanto aktuell, 4/2001 [reen]

• • • • • • • • • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo