emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

Renato Corsetti:

Pri malapero de lingvoj kaj kulturoj

Ĉi tiu artikolo aperis origine (2003-08-13) en la retgazeto Libera Folio. Bonvolu rigardi ankaŭ la artikolon, al kiu ĝi reagas, kaj la replikon de Gary Mickle.

"Iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn, kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj. [Sed] mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo, elitemo/malelitemo", skribas Renato Corsetti.

En mia vivo mi travivis la forviŝon de la kamparana kulturo de mia deven-vilaĝo (kaj de ĝia dialekto) fare de la urbeca kaj moderneca itala socio en la 50-aj jaroj. Oni povas teoriumi kiom ajn pri la valoro de malaperanta lingvo kaj malaperanta kulturo, sed oni ne rajtas forgesi la amason da frustriĝo, honto-sentoj, humiliĝoj, kiujn spertas tiuj, kies lingvo kaj kulturo malaperas. Pri tiuj malbonaj sekvoj ĉe la "venkatoj" kaj "forviŝatoj" mi havas personajn memorojn, kaj mi povas certigi vin ke ili estas veraj kaj doloraj. Se oni analizas la aferon el la flanko de la "venkantoj", oni neniam povos kompreni ĝis-funde la signifon de tio, kio okazas.

Cetere mi ankoraŭ nun estas konvinkita ke kelkaj elementoj de la kamparana kulturo estis same se ne pli validaj por la homa feliĉo ol la trajtoj de la moderna, urbeca, komerceca kulturo. Ne ĉiuj, kompreneble, sed kelkaj bazaj.

Same nun mi estas vidanta la laŭgradan forviŝon de la itala kulturo favore al la usona. La uzo de la angla estas nur rimedo kaj simbolo, kaj la afero ripetiĝas precize same.

Certe estus bele se "unu belan tagon" ni ĉiuj parolos la saman lingvon kaj havos la saman kulturon, sed se tio estos atingita per perforto (kiel nun okazas, ĉar oni ja ne havas elekton), tio en si mem sufiĉas por kontraŭi la fenomenon aŭ almenaŭ kompati la "perfortatojn".

Mi volas diri, ke iuj kritikas la lingvodefendajn movadojn, kiuj nun ekestas en pluraj eŭropaj landoj. Laŭ la kritikantoj temas pri movadoj esence dekstremaj kaj ligataj al dekstremaj partioj. Kaj tio almenaŭ parte estas vero. La dekstraj partioj estas tre pli sentemaj ĉi-rilate ol la tradiciaj maldekstraj partioj.

Aliflanke laŭ la ekzemplo de Tony Blair multaj tradiciaj maldekstraj partioj estas nomeblaj "maldekstraj" nur pro la tradicio, certe ne pro la praktika sinteno (kaj en internaj kaj en eksteraj demandoj). Do, la situacio estas tre komplika, kaj mi havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo/malmerkatemo, elitemo/malelitemo ktp.

Tamen neniu sin demandas kial ĝuste nun ekestas ĉi tiuj lingvodefendaj movadoj. Antaŭ 30 jaroj ekestis la movadoj por defendi la bretonan kontraŭ la franca (kaj tiam la tiama maldekstro ĝenerale diris: tio estas io bona, konservi sian identecon estas io bona, ktp.). Nun ekestas movadoj por defendo de la franca kontraŭ la angla kaj neniu scias kion pensi.

Sed se oni volas kompreni, kial tiuj movadoj ekestas, oni simple venu al Romo kaj iru tra la stratoj kaj faru statistikon pri la filmoj montrataj en romaj kinejoj. Oni rimarkos, ke apenaŭ plu ekzistas filmoj, kiuj parolas al italoj pri la problemoj de italoj. Preskaŭ ĉiuj filmoj estas enportitaj kaj parolas pri la problemoj de kalifornianoj en Kalifornio, kaj oni eĉ komencas diri, kial ili ne restu en la originala lingvo, sed almenaŭ restu la originala titolo en la afiŝoj, kiujn homoj ne komprenas. Mi parolis pri Romo sed la situacio estas tre pli malbona en Norda Eŭropo.

Mi persone pensas ke kiam ni ne plu havos svedojn, danojn kaj germanojn, ni estos en pli malbona situacio, ĉar mi persone opinias ke svedoj, danoj kaj germanoj havas ankoraŭ ion por diri al la mondo. Bonvolu ne diri, ke ili daŭre rajtos diri aferojn en la angla. Vidu la bibliografiajn citaĵojn de usonaj libroj kaj konkludu kiom da germanoj, kiuj faris al si la penon verki en la angla, estas citataj.

Ĉiuokaze, kial la defendantoj estus dekstraj naciistoj kaj la okupaciantoj maldekstraj portantoj de progreso? Mi, kiel teoria heredanto de la roma imperio, ankoraŭ havas malfacilaĵojn kompreni, kial la judoj en Palestino tiel obstine rifuzis akcepti la superan civilizon de Romo. Sed nomi la tiamajn judojn aŭ la nunajn germanojn dekstraj naciistoj ĉar ili ne volas akcepti la imperion, ŝajnas al mi iom misgvida.

Kiam mi eniris la Esperanto-mondon en la 60-aj jaroj mi legis diligente la paroladojn de Zamenhof, kaj en ili mi trovis multajn vere bonajn ideojn pri "justeco inter la gentoj", pri kontraŭeco al subpremado de unu popolo fare de alia, ktp. Vere, laŭ mi, liaj esprimoj estas tiom fortaj, kiom apenaŭ iu ajn nuntempa esperantisto kuraĝus uzi.

Poste mi legis pri la agado de Privat inter la du mondmilitoj, kaj ankaŭ tiu estis favora al subpremataj popoloj.

Poste mi legis la paroladojn de Lapenna, kaj ankaŭ ili, elegante tajloritaj por ke ili estu akcepteblaj al politike modera okcidenta publiko, pli-malpli diris la saman aferon: loka lingvo, ŝtata lingvo, internacia lingvo.

Poste mi estis kaptita de Tireso, kaj ĝi estis laŭ la sama linio kun multe pli da emfazo.

Poste mi kunverkis tra la jaroj dekojn da kongresaj rezolucioj kaj ĉiuj pli mapli havis la ideojn pri justeco inter la lingvoj, la kulturoj, la etnoj, ktp. , kiuj estas en la lasta rezolucio. (Ne forgesu, ke en Stokholmo antaŭ 20 jaroj la kongresa temo ankaŭ alfrontis nelingvajn diskriminaciojn, kontraŭ kiuj ni batalu...)

Mia sperto estas, ke ne superregis alia paradigmo en la lasta historio de la movado.

La alia grupo, kiu daŭre estis malkontenta pri tiu tuta agado kaj pri la kongresaj rezolucioj, estis la grupo de la, ni nomu ilin klarigcele, "veraj neŭtraluloj". Temis pri la homoj, kiuj daŭre diris: "ne okupiĝu pri politikaj temoj, ne kritiku gvidantojn, Esperanto estas nur lingvo, nur teknika rimedo, ktp. Mi ne neas, ke tiu alia vid-punkto ekzistas kaj ĉiam ekzistis (pensu pri Zamenhof kaj la francoj en Bulonjo-ĉe-maro), kaj ĝi havas civitanecon ĉe ni.

Por mi mem la plej alta valoro de la tuta Esperanto-afero estas "justeco inter fortaj kaj malfortaj popoloj, lingvoj, kulturoj, etnoj, ktp.". Kaj tiun valoron, por resti en la tradicio, mi ĉerpas el Zamenhof mem.

Ekzistas kaj gravas ankaŭ ĉio cetera (la komunumo, en kiu mi partoprenas), la poemoj (kiujn ankaŭ mi fuŝtradukas de tempo al tempo), la denaskaj esperantistoj kaj la universalaj kongresoj, sed se ni havas unu originalan ideon vendeblan al la mondo, tio estas la ideo de egaleco kaj justeco inter la lingvoj kaj la kulturoj.

Sed kio pri sennaciismo? Mi ankaŭ estis ĉiam konscia pri la ekzisto de tio, sed mi, eble malprave, ĉiam konsideris ĝin, kiel unu el la flankaj aferoj, kiuj de tempo al tempo aperas (UEA devas aĉeti insulon en la Pacifiko kaj starigi tie ŝtaton, aŭ similaj ideoj), kaj ĉiukaze ĝi neniam ŝajnis al mi nia centra celo.

• • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo