emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

Gary Mickle:

Plurtavola naciismo

artikolo aperinta unue en: Sennacieca Revuo n-ro 130-131 (2002-2003), p. 34-42 reage al la artikolo "Eŭropa ideologio" de Zlatko Tišljar aperinta en n-ro 127 (1999) de la sama revuo

En Sennacieca Revuo n-ro 127 (1999) aperis la artikolo "Eŭropa ideologio" de Zlatko Tišljar. Ĝi estas grandparte, sed ne tute identa kun la samtitola libro, kiu aperis en 1998 [1]. La verko estas simptomo de fatala evoluo, en kiu la esperantista komunumo poiome relativigas la universalismajn ideojn, kiuj animis ĝin dum la plej granda parto de ĝia historio, kaj turnas sin al etnicismaj [2], geopolitikaj kaj eĉ naciismaj temoj.

Kiam mi komparis la du tekstojn, mi trovis la jenajn diferencojn:

  • Ĉ. 11 de la libro, "Naciaj dogmoj kiel psikologia fonto de kontraŭstaroj al eŭropa identeco" mankas en la versio aperinta en SR.
  • La lasta alineo de ĉ. 12, "Valorigoj de niaj apartenoj" same mankas en la versio de SR, ĉu erare ĉu pro intenco. Tiu alineo traktas la neceson de "intensa edukado, por konvinki la homojn", ke la "nacia identeco" kaj des pli la "supernacia identeco", t.e. la eŭropa, estas por ili gravaj, kaj por "plenigi ĉies koron per amo por la eŭropa patrujo".
  • La libro enhavas en la "Aldonoj" ankaŭ malgrandajn traktaĵojn pri "enamiĝo kaj sekso", pri la diferencoj inter Esperanto kaj aliaj lingvoj kaj pri la neeblo lerni fremdan nacian lingvon ĝis nivelo ekvivalenta al la denaskula. Ili mankas en la SR-eldono de la teksto, sed ili ja estas eseetoj pri esence aliaj temoj.

La plurtavola naciismo de Tišljar

Zlatko Tišljar promocias en ĉi tiu libro ion, kion li nomas "ideologio", atribuante al tiu vorto nekutime pozitivan konotacion. Laŭ li, ĉi tiu "eŭropa ideologio" ne nur akcelos la integriĝon de Eŭropo, sed eĉ savos ĝin de malglora sorto: "Sen komuna idearo, sen eŭropa patriotismo, Eŭropo disfalos." [p. 36]

La eŭropa ideologio estas laŭ lia konvinko tre ennoviga teorio. "En ĉi tiu verko troviĝas sufiĉe multaj redifinoj de ŝajne al ni ĉiuj klaraj nocioj, pro kio multaj legantoj ne povos bone kompreni la esencon. Ja ni ĉiuj estas ligitaj al komprenoj, kiujn ni ricevis dum nia eduko. [...] mi trovis redifinojn, kiuj helpis al mi konstrui kompletan kaj konsekvencan teorion, en kiu la nocioj ne estas kontraŭdiraj." [p. 65]

Ĉi tiu koncepto estas ekzemplo de io, kion mi nomas "plurtavola naciismo". Detale ellaborita nova naciisma koncepto estas laŭ mia scio unikaĵo en Esperantujo. Ĉi tiu soklas sur la nepra premiso de plurtavola identismo, kaj tiu oftas ĉe esperantistoj. La plurtavola identismo estas unu el nemultaj ismoj, kiuj ĝermas spontane el la verda humo de tiu virtuala lando kaj hejmas en ĝi kiel la homaranismo de Zamenhof kaj la sennaciismo de Lanti. Eblus difini la nociojn "plurtavola identismo" kaj "plurtavola naciismo" jene:

Plurtavola identismo = doktrino, kiu premisas aŭ rekomendas pluroblan formon de individua identeco, ĉe kiu la ĉefaj objektoj de identiĝado estas diversampleksaj etnaj-kulturaj unuoj, al kiuj la individuo apartenas.

Plurtavola naciismo = naciismo kun pluraj objektoj, kiuj estas la diversampleksaj etnaj-kulturaj unuoj, al kiuj oni atribuas lokon aŭ individuon; ĝi respondas al federacia politika ordo kaj premisas plurtavolan etnokulturan identecon de la individuo, ĉe kiu ĉiu identectavolo respondas al unu el la niveloj de la federacia sistemo.

La federacia politika ordo kaj la principo de subsidiareco estas por Tišljar ankaŭ modeloj por la strukturaj trajtoj de la alstrebata eŭropa kultura ordo. "La ĉefa principo, surbaze de kiu Eŭropa Unio povas fariĝi forta ŝtato kaj tamen absolute garantii kaj defendi la rajtojn de la popoloj je siaj identecoj, estas la principo de subsidiareco." [p. 30] "Tiun politikan principon oni devus apliki ankaŭ al la rajtoj je identecoj kaj lingvoj." [p. 31]

Identeckonstituaj laŭ ĉi tiu doktrino estu la politikaj niveloj eŭropa, nacia kaj loka-regiona, el kiuj la eŭropa dominu. "Grandaj religioj kaj grandaj ŝtatoj havas ŝancon pli stabile kaj longdaŭre evolui kaj havi pli longdaŭrajn periodojn de morala stabileco, de ideologia kredindeco. Kompreneble, se la ŝtato aŭ religio sukcesis evoluigi tutŝtatan aŭ tutreligian identecon kiel ĉefan identecon de la apartenantoj." [p. 13] "Kiam oni sukcesas konstrui grandan socion, ĝia vivperiodo kun ideologimorala konstanteco povas havi longan eĉ kelkjarmilan daŭron, se evoluis en ĝi ankaŭ propra firma identeco, sed povas malaperi jam post la frua infanaĝo, se oni zorgis nur la la teritoria kaj ekonomia grandeco, ne pri ties identecforto." [p. 13] Jen, cetere, tipa trajto de ĉia naciismo: la "eterneco" de la nacio estas imagata grava.

Skemeca plurtavola identeco rolas en la politikaj konceptoj de diversaj esperantistoj. Vinko Oŝlak [3] tezas: "La tri piedoj de la homa etna identeco estas: la loka, la etna/nacia kaj la tuthomara kosmopolita. [...] Nur konsciante pri ĉiuj tri identaj sokloj kaj flegante ilin oni povas reteni relativan stabilecon, kiu estas la bazo de la sana kaj normale distanca identa vivo." Stanisław Stolc, pola pastro, ellaboris kaj disvastigas similan identecan skemon.

Eble ĉi tiuj konceptoj pli facile naskiĝas en la kapoj de esperantistoj pro la analogio de la vertikalaj lingvomodeloj, kiuj kelkfoje prezentiĝas en la Esperanto-informado, kaj kies mankon de universala aplikebleco Marcus Sikosek [4] kritikas. Sikosek citas la ekzemplon de la "trilingva modelo", priskribebla jene: "Homo parolu almenaŭ tri lingvojn, laŭ la socia aparteno: 1. En sia regiono: la regionan dialekton; 2. En sia nacio: la nacian lingvon; 3. En la tuta homaro: la internacian lingvon esperanto." Li atribuas parton de ĝia populareco al Ivo Lapenna, kiu volonte disvastigis ĝin, kaj aldonas, ke jam Zamenhof skizis similan, sed kvarŝtupan koncepton.

Ĉe Tišljar la skemo estas jena: "Teritoriaj identecoj de ĉiu eŭropano estas nur lia regiona, ŝtatnacia kaj eŭropa. Tial ĉiu devas lerni nur tri lingvojn, sian regionan dialekton (aŭ minoritatan lingvon, se li estas minoritatano) por komuniki kaj havi identecon en sia regiono, ŝtatnacian lingvon [...], kaj eŭropan lingvon [...]" [p. 33]

Oni devas agnoski, ke ĉi tiu tavoligita naciismo estas pli malferma al individua pluridenteco sur la etna nivelo ol tiuj klasikaj naciismoj, kiuj premisas la tutvivan apartenon de individuo al unu nacia "destinkomunumo". "Kiam oni ŝanĝas la vivlokon, do la hommedion, oni venas sub la influon de alia ideara tipo, kiun oni iom post iom akceptas, parte ankaŭ ŝanĝas, per la propra influo, kaj oni transiras el unu aparteno al alia." [p. 15] "...ĉiuj rajtas per propra decido ŝanĝi siajn teritoriajn identecojn – sed neniu rajtas forpreni la grupan rajton je tiuj tri niveloj de identecoj." [p. 33-34]

Pli kongruas kun tradiciaj naciismoj la insisto pri la nacie ensociiga rolo de la ŝtata klerigsistemo. "La edukado faras onin grupapartenanto. [...] La edukado laŭ unusama idearo pri la vivsenco, la informado per unusama informsistemo evoluigas ĉe ĉiuj en tiu socio, aron da komunaj ideoj, kiuj igas tiujn homojn kredi pri la samaj dogmoj (ŝajnaj veroj)." [p. 15]

Kiel ruĝa fadeno tiriĝas tra la verko la ĵus vidita imago, ke ene de nacio regas ia unika komuneco de la mondrigardo. "...mi akiris du naciajn identecojn, kroatan kaj slovenan – sed ne la germanan aŭ aŭstran, ne la anglan, ne la serban aŭ bosnian, ĉar mi ne vivas en ŝtatoj kun tiuj lingvoj kaj sekve ne samopinias rilate la sencon de la vivo kaj morto kun ĉi tiuj popoloj, kvankam mi ilin povas lingve kompreni." [p. 34]

En la teorio de Tišljar, ĉiu etnokultura-geografia unuo, kiu fundamentas tavolon de identeco, postulas specifan, por tiu unuo tipan "identeclingvon". "Ĉar la ideojn oni transportas per lingvo kaj la lingvo per sia formo signas la apartenon, la lingvo estas esenca faktoro rilate la homajn identecojn." [p. 15] "...ĝi (la lernita normlingvo) kreas la nacian senton, dum oni samtempe havas la regionan (dialektan) identecon, la lokan (subdialektan) kaj eventuale la apartan vilaĝan." [p. 21] La identecoj de homo aperas ĉi tie kvazaŭ naturaj produktoj de ties lingva ensociigo.

Kiel la leganto povus antaŭvidi, la ideala "identeclingvo" por Eŭropo estas Esperanto. Ĉar la "lingvo krom komunikilo estas ankaŭ socia distingilo" [p. 18], iu ne eŭroptipa – parolata ĉefe sur aliaj kontinentoj – lingvo kiel la angla ne povus plenumi ĉi tiun funkcion. "...ekestas bezono pri nova identecŝtupo por ĉiu eŭropano – la eŭropa. Tiu identecŝtupo devas esti signita per eŭropa lingvo." [p. 32] Tišljar eĉ deklaras la eŭropan komunikan problemon solvita kaj absolutigas la identecan "problemon", dirante, ke "...efektive Eŭropo ne havas problemon de komunikado, sed tiun de lingvo, 'kiu reprezentos eŭropan identecon'." [5]

Sintezo de civila kaj etna naciismoj

La scienca literaturo pri naciismo ofte distingas inter du naciismo-tipoj: a) civila (civitana, respublika), produkto de la klerismo kaj la burĝaj (precipe franca) revolucioj, tipe renkontata en Francio kaj Usono, en lokoj, kie la nacio formiĝis per aglomeriĝo de diversetnaj teritorioj aŭ per grandskalaj migradoj, kaj la b) etna, respondanta al la imagoj de la romantikisma filozofio, tipe renkontata en la historio de Germanio kaj orienta Eŭropo, precipe tie, kie la modernaj nacioj formiĝis per la dissplitiĝo de imperioj.

La plurtavola naciismo kuplita kun la federaciismo ebligas elegante kombini ambaŭ naciismo-tipojn al unu tutaĵo. Ĉe Tišljar Eŭropo konsistigu civilan nacion, kiu kunmetiĝas el etnaj nacioj kaj subetnoj.

La kompreno pri la subeŭropa nacio estas etnicisma: "La burĝa revolucio de la 18-a jarcento postulis laŭeble grandan teritorion por evoluigi laŭeble grandan merkaton. Tio rezultis per ekesto de la nocio "nacio", kies difino estis la jena: nacio estas ŝtato. Ĉiu kiu loĝas en Francio estas franco! [...] Ke nacio estas io alia, tion oni longe ne komprenis (nome la kuneco de kulturo de iu homgrupo, kiu inkluzivas lingvon, kutimojn, vivmanieron, edukadon, komunajn ideojn, ofte religion ktp)..." [p. 52-53] Ĉi tiu pritrakto ignoras, ke la difino de la vorto "nacio" ne estas afero de kompreno, sed de konvencio. La difino de "nacio" kiel ŝtato (aŭ ŝtatanaro) historie antaŭis la etnicisman difinon de la vorto. La unua difino respondas al la civila naciismo, la dua al la etna naciismo.

Ernest Gellner [6], dum la pasintaj jardekoj multinflua esploranto de naciismo, difinas la terminon naciismo jene: "Naciismo estas teorio de politika legitimigo, laŭ kiu la etnaj limoj ne rajtas malkoincidi kun la politikaj: Precipe interne de ŝtato neniuj etnaj limoj rajtas dividi la regantojn disde la regatoj – kiu ebleco estas jam formale ekskludita per la ĝenerala formulo de la principo." Laŭ la naciisma principo, en legitimaj politikaj unuoj devas esti kongruo de teritorio, popolo (ofte strikte komprenata kiel etno) kaj kulturo.

Tišljar lasas neniun dubon pri tio, ke la internaj politikaj landlimoj en la EU-Eŭropo strikte kongruu kun la limoj inter la etne komprenataj nacioj, avertante eĉ, ke ekzistas "iluzio de la nunaj EU-gvidantoj" voli "malefikigi kaj iom post iom forigi la naciajn identecojn per la evoluigo de 'Eŭropo de regionoj'". [p. 40] Laŭ la donita priskribo, temas pri la "eŭroregionoj", ĉelandlimaj regionoj ampleksantaj teritoriojn de du aŭ tri landoj kaj difinitaj surbaze de ekonomiaj, ekologiaj k.a. kriterioj. Tišljar opinias, ke la "ideo evoluigi Eŭropon de regionoj por tiel detrui la naciojn estas danĝera miskompreno de la socia funkciado kaj kondukas al detruo kaj civitana milito." [p. 41] La ĉeesto de tia sennaciigo-fobio ŝajnas indiki, ke Tišljar opinias la nunajn (etne difinitajn) naciojn kvazaŭnaturaj entoj, pro kio eĉ la provo manipuli ilin kondukus al socia malintegriĝo. Perpleksige estas, ke li ekvidas danĝeron jam en la "eŭroregionoj", kies celoj kaj influprofundeco nun estas kaj anticipeble restos tre limigitaj.

Kontraste, la projektata Eŭropo de Tišljar respondas tute al la civila imago pri nacio, naskiĝinta en la burĝaj revolucioj kaj radikanta en la klerismo. Tial eĉ la rivala superpotenco Usono rajtas pozi kiel ĝia modelo. "Do oni devas evoluigi eŭropan konscion, komunan idearon, kiu proponas kontentigajn respondojn al la demandoj, kial oni estu eŭropanoj, kial konstrui Eŭropan Union, pro kiu eŭropano fieros esti eŭropano kaj amos Eŭropon. Sed ne troigi – lasi sufiĉan individuan liberecon dubi pri tiuj ideoj. Sen komuna idearo, sen eŭropa patriotismo, Eŭropo disfalos. [...] Usono estas ekzemplo de bone ekvilibrigita rilato inter la komuna kredo pri amerikaneca identeco kaj individuaj pensliberecoj." [p. 36-37]

Sed tiu Eŭropo estu pli ol pure administra unuo – ĝi nepre baziĝu sur "granda ideo", je kiu laŭeble ĉiuj kredu. "La socioj klopodas evoluigi laŭeble tian socian ideologion, kiun fortege kredos ĉiuj membroj de la koncerna socio aŭ almenaŭ granda plimulto. [...] Kiam iu socio atingas tion, ĝi fariĝas pli efika ol averaĝa socio..." [p. 36] "Kiuj estas la veraj grandaj ideoj de Eŭropo, pro kiuj povus fieri ĉiuj eŭropanoj? Ŝajnas al mi, ke – krom la baza kaŭzo, kial oni klopodas kreskigi Eŭropan Union, nome certigi la pacon en Eŭropo – tio estas demokratio de diversecoj! [...] La senco de Eŭropa Unio estas montri al la homaro, ke ĉiu homo daŭre havas plurajn identecojn kaj apartenas samtempe al pluraj grupoj. Eŭropa Unio subtenas apartenon de siaj civitanoj al kiom ajn granda nombro da grupoj kaj stimulas la pluridentecon!" [p. 37] La politika plurismo evidente ne estas la elstara trajto de la "pli efika ol averaĝa" socio, se en ĝi la granda plimulto kredas je unueca ideologio.

Kaj Eŭropo, superetna politika unuo, ne reglementu la etnajn aferojn detale, ĉar konvenas "lasi al ĉiu unuopulo aŭ homgrupo senti ian ajn identecon kaj organiziĝi libere kiel ajn: teritorie, kulture, lingve, religie kaj ne klopodi tion unuecigi" [p. 53] "Ni ĉiuj ricevu eŭropan pasporton, en kiu ne troviĝos distingo rasa, nacia, religia, lingva aŭ iu ajn alia." [p. 54] Nu, jen escepta pozitiva ideo. Tišljar, diference de ekstremaj etnonaciistoj, evidente ne alcelas socian ordon, en kiu individuoj devige membras en etne difinitaj, per politikaj funkcioj ekipitaj "komunumoj".

Eŭropa misiismo

Por Tišljar la EU estas multe pli ol utila, ekonomie progresiga aŭ pacon garantianta politika aranĝo. Ĝi estas por li institucio kun mondsignifa misio, kaj pro tio "ni helpu al Eŭropa Unio plu kreski kaj fortiĝadi kun la tendenco, ke tiu nova ŝtupo de la homara historio iĝu modelo ankaŭ por aliaj." [p. 6] Tiu misio plenumiĝu ankaŭ per teritoria ekspansio dum longa tempodaŭro, kvankam la ekspansio okazu per libervola aliĝo. "EU fieru pri si kaj sia escepta rolo en la monda progreso, sed ĝi restu daŭre malferma." [p. 6] "EU ne malebligu aliĝon al iu ajn najbara lando, kiu volas aliĝi, eĉ ne al tiuj, kiuj ne plu estas formale en Eŭropo!" [p. 6] La Eŭropa Unio ja estu "ĝermo de unuiĝo de la tuta homaro" [p. 6]

Ke tiu glora patrujo rivalos kun la nun dominanta superpotenco, estas tute konsekvence. "Kiam Eŭropo havos sian identeclingvon, kiun konos ĉiuj 400 milionoj da eŭropanoj, internet-uzantoj devos ĝin uzi sammulte aŭ eĉ pli ol la anglan. Kiu tiam postrestos?" [p. 39]

Kaj kiel ĉiuj ĝisnunaj naciismoj, ankaŭ ĉi tiu instrumentigos la lernejon por gajni la korojn kaj muldi la intelektojn de la nacianoj. "Por la supernacia identeco, kia la eŭropa, estas necese investi multe pli da energio per tiusenca multflanka edukado, por evoluigi ĝin kaj plenigi ĉies koron per amo por la eŭropa patrujo." [p. 49; mankas la koncerna alineo en la SR-versio]

Klasneŭtrala mondrigardo

Sen diri ĝin eksplicite, Tišljar kiel multaj aliaj esperantistaj aŭtoroj traktas etnajn problemojn, kvazaŭ ili estus la socia ĉefkontraŭdiro. Etnaj kontraŭdiroj plene eklipsas klasajn. Tiu cirkonstanco ebligas al ili optimisme argumenti, ke la plej multaj kontraŭdiroj de la mondo, ĉar etnaj, estas solveblaj per interakordiĝo. "Ŝajnas, ke en la monda historio io revolucia okazas, io inversas ĝian kondutmanieron kaj movas la grandan historian radon al direkto, en kiu oni solvas la sociajn konfliktojn per komunikado kaj per bona volo." [p. 5]

Efektive, perforto kaj altrudo ĝenerale ne aperas ĉe Tišljar, ĉiukaze ne ĉe klasaj konfliktoj, kiuj restas ekster lia vidkampo. Perforto povas tamen okazi laŭ li pro la sintrudemo de enmigrantoj, kiuj insidas kontraŭ la indiĝena kulturo de la lokoj, al kiuj ili translokiĝas: "Regiona identeco estas nepra bezono de ĉiuj homoj, ĉar per ĝi ili defendas sian regionan hejmon kontraŭ eventualaj malnormalaĵoj, kiam tro multaj aliregionanoj alloĝiĝas kaj klopodas perforte ŝanĝi la regionan kulturon, trudi la sian." [p. 31] Ni vidas ĉi tie la spuron de la etnoplurisma [7] koncepto, ke etnoj havas ne nur "rajton esti diferencaj", sed eĉ "devon" je tio. Evidentas, ke la "malnormalaĵoj", pri kiuj Tišljar parolas, estas la efikoj de kultura interasimiliĝo, kiu okazas, kiam diversetnaj homoj loĝas sur unu sama teritorio! Pro tio la neceso de "identeco", kiu helpu defendi kontraŭ la kulturmiksiĝo, kiun modernaj naciistoj entute abomenas. Nunepokaj naciistoj estas rimarkinde liberaj de tiu ŝovinismo, kiun multaj senĝene atribuas al ĉiuj naciistoj, dum ili estas des pli fanatike miksofobiaj, alivorte, ili vidas en malklariĝo de la distingoj inter etnaj kaj naciaj kulturoj antaŭsignon de kulturdisfalo.

La klasaj kontraŭdiroj evidente ne estas por Tišljar problemaj. Eŭropistoj devas pacience kaj amikece alparoli la burĝaron, inokuli al ĝi la fidon, ke ankaŭ en la eŭropa patrujo ĝi restos la reganta klaso, dum la ĝis nun superregataj klasoj restos tie, kie ili ŝajne devas laŭ li resti – sube. "Necesos sekve nekredeble granda streĉo de ĉiuj eŭropaj fortoj, kiuj komprenos ĉi tiun eŭropan celon, iom post iom malfortigi la psikologian barieron en la nunaj naciaj elitoj de la eŭropaj ŝtatoj, forigi ilian neracian timon, ke per la eŭropa identeco ili perdos sian potencon super sia popolo." [p. 44; mankas en la versio aperinta en SR]

Spekulativa aŭgurado

La 13a ĉapitro titolita Eŭropa manifesto traktas programecan dokumenton prezentitan al la SAT-kongreso en Maribor en 1995. Ĝi evidentigas, ke Tišljar perceptas la danĝeron de la etna naciismo, ion, kio malpli klare konturiĝas en la ceteraj, pli poste verkitaj partoj de la libro. Li parolas ĉi tie pri la "ĉiam pli ekstrema naciismo kaj ŝovinismo, moderne nomita etnopurismo" [p. 50] kaj atakas ĝian "malhumanisman ideologion, per kiu en unuopaj ŝtatoj povas avantaĝe vivi nur unu nacio aŭ unu religio" [p. 50-51]. Li situigas la "purismon" unuavice en la malriĉaj, precipe la postkomunismaj landoj, sed parolas pri la danĝero, ke "infektiĝos partoj de la demokratia bloko, speciale de la Eŭropa Unio per la purisma viruso." [p. 52] El tio li derivas la neceson fondi "movadon, kiu batalos por eŭropa konscio, por eŭropa identeco kiel primara identeco" [p. 54] Ne eblas ne agnoski, ke la "eŭropa ideologio" estas honesta provo projekti civilizitan formon de naciismo, sufiĉe allogan por repuŝi la multloke furiozantan etnonaciismon. Sed ĉu eblas efike kontraŭi la bataleman etnonaciismon per doktrino, kiu mem propagandas parton de ĝiaj ideaj premisoj?

Timiga estonteco estas atendata por Eŭropo, se ĝi ne adoptos la receptaron de la anoj de "eŭropa konscio". La perspektivo de Eŭropo sen la "identeclingvo" estas pli katastrofa ol ĝi estas glora kun ĝi: "...dum la stato estas tia, kia la nuna, nome dum EU ankoraŭ ne estas federacia ŝtato – naciaj ŝtatoj en ĝi ne sentas rektan atakon al siaj identecoj, sed kiam post deko da jaroj la pozicio de la angla ankoraŭ pli fortiĝos kaj EU fariĝos federacia ŝtato, la aferoj komplete ŝanĝiĝos. Subite ĉiuj popoloj (krom la britaj) subite sentos sin trompitaj... [...] Ekestos streĉo, kiu eksplodigos Eŭropan Union." [p. 29] Aŭ en alia loko, simile: "Baze de trudita neneŭtrala angla lingvo kreskos nova imperio, en kiu ĉiuj neanglaj denaskuloj sentos malkontenton kaj post kelkaj jardekoj tia Eŭropo disfalos eksplode..." [p. 55]

Simile tenebraj estas la atendoj por la mondo kiel tuto en la unua duono de la 21a jarcento: "Post la falo de la opozicio KAPITALISMO-KOMUNISMO komencas kreski nova opozicio: DEMOKRATIA ŜTATO-PURISMA ŜTATO." [p. 49] Post tio, "komence estos militoj inter la purismaj landoj mem, sed kelkaj el ili komencos endanĝerigi rekte la okcidentajn demokratiojn. Rekreskos la stato de malvarma milito inter la demokratia bloko, kaj la purisma bloko..." [p. 51]

Pri ĉi-specaj geopolitikaj spekulativaĵoj ne eblas diri multe pli ol, ke la estonteco montros, kiom da pravo ili entenas. Eblas kritiki, ke ili metas naciajn kaj identecajn demandojn en la fokuson de atento – je kosto de la apenaŭ tuŝitaj socialaj, ekonomiaj kaj ekologiaj demandoj, kvankam tiuj lastaj tre verŝajne pli decidos pri la estonteco de la mondo.

La trodesegnita kontraŭstarpunkto

Kiel multaj naciismoj, ankaŭ ĉi tiu plurtavola naciismo avidas esti io alia ol naciismo. La aŭtoro mencias la "naciismon" plurloke laŭ maniero, kiu kredigas, ke temas pri io alia ol lia koncepto. Li montras sin eĉ konvinkita, ke la propra idearo revoluciigas la ĝisnunan sciencon, kiam li parolas tre ĝeneralige pri "...la ĝisnuna sociologio kaj lingvistiko, kiuj esence servas al la naciisma koncepto de la nuntempaj naciaj ŝtatoj." [p. 7] Ĉar Tišljar opinias sian propran koncepton nenaciisma, kaj ĉar laŭ li "ĉiu naciismo estas karakterizata de ekspansiismo" [p. 51], necesas konkludi, ke ekspansiismo estas por li nur io militkaraktera, ĉar ja ankaŭ por la EU li antaŭvidas teritorian etendiĝon, sed senperfortan.

Tišljar bildigas la hodiaŭan naciisman realon tre draste, tiel ke lia propra naciisma koncepto flanke de la pajlofiguro de tiu laŭdire nun aktuala "naciismo" aspektas milda. Laŭ tiu bildigo, "...ĉiu ŝtato klopodas eduke persvadi ĉiujn siajn gejunulojn en la baza deviga lernsistemo, ke la koncerna ŝtato havas apartajn valorojn, ke ĝi pro multaj aspektoj estas la preferinda loko por la homa vivo, ke ĝiaj diversaj valoroj estas la plej bonaj, ke la vivsenco de tiuj junaj homoj estas kontribui al la fortigo de tiu ŝtato kaj ĝia longdaŭreco, kaj se ĝi tion postulas, doni ankaŭ sian vivon por ĝi. Al tiu eduka celaro aliĝas ankaŭ la religia eduko, kiu instruas, ke la ĉefa religio de la koncerna ŝtato estas la nura ĝusta kaj vera, ke kredi nur al tiu tipo de dogmo garantias postmortajn premiojn. [p. 42; mankas en la SR-versio] La ĉi tie referata naciismo bazita sur "senkritika amo al la patrujo" [p. 42; mankas en la SR-versio] aspektas kiel tiu de aŭtoritatismaj ŝtatoj en la unua duono de la 20a jarcento aŭ en tempo de milito. Ankaŭ la priskribo de la religipedagogiaj celoj de tiu naciismo memorigas pri kredenhavoj, kiuj en multaj konfesioj cedis al pli toleremaj, en la katolikismo, ekzemple, post la 2a Vatikana Koncilio. Necesas konstati tion ne por laŭdi la modernan naciismon aŭ la modernan lernejan religipedagogion, sed por montri kiel reakciaj ideologioj estis devigitaj moderiĝi kaj transformiĝi dum la dua duono de la 20a jarcento, kiam ili troviĝis en defensivo. La moderiĝo kaj transformiĝo de reakciaj ideologioj tamen ne senungigas ilin, sed savas ilin por la tago, kiam ili povas transiri al ofensivo. Tio koncernas kaj la naciismon kaj la religion.

La aŭtoro do agnoskas la problemon, kiun la etna naciismo prezentas. "La nova (malnova) ideologio, kiu helpas ilin [la malriĉajn landojn] en tio estas la ĉiam pli ekstrema naciismo kaj ŝovinismo, moderne nomita etnopurismo. Tamen ne temas nur pri etnopurismo sed ankaŭ pri religipurismo, politika purismo ktp, tial plej ĝenerale oni nomu ĝin: PURISMO." [p. 50] Bedaŭrinde, li ne atakas la fundamentajn premisojn de la etna naciismo, precipe la de li mem konfesatan identeco-doktrinon, sed provas "malsovaĝigi" tiun naciismo-varion, integrante ĝin en pli kompleksan tuton de plurtavola naciismo kiel unu tavolon de ĝi – kontraŭpezatan de plia tavolo, la civila kaj tuteŭropa.

Faktaj malĝustaĵoj

Kelkaj malĝustaj aŭ dubindaj faktaj asertoj aperas, kie ili servas argumentajn bezonojn.

Ĝeneraligi pri la sociologio, dirante, ke ĝi ĝis nun servis la interesojn de unu el la varioj de naciismo, estas tre simplige. "Nepras profunde analizi kaj starigi bazon por nova sociologio. La ĝisnuna sociologio servis al la ĝisnuna konflikthistoria socio stariginte antaŭjuĝajn dogmojn necesajn por identeco de ŝtatoj..." [p. 7]

La inflacia uzado de la nocio "identeco" en nia epoko atribueblas interalie al ĝiaj radikoj ĝuste en la individua psikologio, scienca fako dominita meze de la 20a jarcento de usonanoj kaj ĝenerale ne suspektita pro reakcieco. Tiu nesuspektoveka deveno igis la nocion utilega kadre de nove muntitaj naciismaj doktrinoj en epoko, kiam la naciismo devis aspekte malsimiliĝi de la senkreditiĝintaj faŝismaj kaj militarismaj naciismoj. Ĝia uzado kongruas kun la psikologia orientiĝo de teorioj, kiuj situigas la akiron de etneco en la primaran (familian) ensociigon, malemfazante la pli frue elstarigitan biologian-genetikan heredadon, kiu en malnovaj naciismoj ofte pariĝis kun rasismo. La transiro de la "sango"-metaforo al la metaforo de la "patrina lakto" estas simptomo de vera kopernika revolucio en la reakcia pensado. Tišljar, nekonscia pri la idehistoria evoluo de la nocio "identeco", komprenas la aferon alie: "Ŝajne, ke ne multaj komprenas, ke ne ekzistas individua identeco. Identeco signifas ion identan, neŝanĝeblan, konstantan. Individuo havas nenion konstantan." [p. 14]

Dubinda estas ĉi tiu pritakso: "Se lingvo estus nur komunikilo, kiel nuntempe asertas ne nur la "sobraj" lingvosciencistoj sed ankaŭ politikistoj, do nur rimedo, jam de longe ĉiuj parolus unusaman lingvon." [p. 17] Alivorte, tutmonda lingvo nur tial ne jam aperis, ĉar lingvo devas esti socia distingilo. Reaperas iom poste la samtendenca ideo, ke la diverseco de sociaj grupoj devas respondi al analoga plureco de lingvoj: "Ĉu estas ebla tutmonda lingvo, se ni konsideras, ke lingvo devas esti ankaŭ socia diferencigilo? Al tiu demando mi ne kapablas kategorie respondi. [...] Sed komunikadi eblos ĉiam ankaŭ en kelkaj lingvoj, ne nepras ke estu nur unu. Logike do tutmonda lingvo ne estas ebla..." [p. 18-19]

Fakte eraraj estas la eldiroj pri Usono. Tio okazas verŝajne pro la aŭtora deziro valorigi la fondotan superpotencon je kostoj de la jam establita superpotenco, kion li faras per kontrastigo inter la usona fandpoto kaj la alstrebata Eŭropo de etnaj nacioj. "Ĝi [Usono] efektive ne subtenas grupajn naciajn identecojn, sed nur la tutnacian usonan, eĉ religioj ne estas tutŝtate egalrajtaj – ja la ŝtata religio estas kristanismo." [p. 37] La vero estas alia. La ŝtata politiko kaj la publika atento en Usono tradicie koncentriĝas pli sur rasaj ol sur etnaj demandoj, sed ambaŭ ja ofte interkovriĝas. La oficiala, leĝa rasismo efektive kreis kaj subtenis dum generacioj homologaĵon de la "grupaj naciaj identecoj". La sintenoj pri partikularaj identecoj multe ŝanĝiĝis ekde la 70aj jaroj en Usono, kiam la procezo de etna-rasa memkonsciiĝo komenciĝis ĉe multaj grupoj kaj kiam multaj homoj aliĝis al la moda "serĉado de siaj radikoj" – tiel multaj, ke oni povas rigardi la kulton de identecoj kaj etna diverseco kiel unu faktoron de la disfalo de la usona maldekstrularo. La evoluo de sociaj sintenoj do paralelis tiun, kiu okazis en Eŭropo, precipe en tiuj landoj, en kiuj preskaŭ samtempe populariĝis la etnismo kaj la temo de regionaj kulturoj. Pri religio: Usono ne havas ŝtatan religion, kvankam la religieco de kelkaj partoj de la socio estas ekstrema.

Unuflanka atento al la lingvo kiel etnecfaktoro karakterizas precipe la etnisman naciismon, al kiu esperantistoj sentas afinecon. Tišljar estigas ŝajnon de objektiveco rilate etnajn aferojn per la sinrilatigo al kelkaj mezureblaj lingvaj fenomenoj, kio enkondukas elementon de ekzakteco. Dum la tradiciaj etnistoj aplikas ekkonojn de la kompara lingvistiko por "pruvi" aŭ "malpruvi" la ekziston de etnoj, la plurtavola naciismo de Tišljar uzas alian mezuron, la proporciojn de diversaj lingvoj en la uzado de individuo, por "pruvi" la amplekson de ilia identecogenera funkcio: "Ĝian [de lingvo] identecan, emocian valoron ni povas mezuri per tempouzo de unuopaj lingvoj: kiom da procentoj da nia paroltempo ni parolas unu aŭ alian lingvon. La utilecan, komunikan valoron ni mezuras per ekonomia, merkata kriterio: kioman teritorion kovras iu lingvo." [p. 46] Tišljar priskribas nereale homogenan socion de samkutimaj homoj, kiam li eldiras la jenon: "Ĉiu unuopulo ja vivas pli-malpli 95% aŭ pli de sia tempo en sia urbo, en sia regiono kaj parolas 95-procente en sia loka dialekto..." [p. 46]

Plurtavola naciismo en la skemo de naciismaj teorioj ĝenerale

Eblas ellabori diversajn tipologiojn de naciismo, interalie laŭlonge de skalo de la relativa grandeco de la naciaj unuoj, al kiuj ili rilatas. Kvar facile distingeblaj bazaj tipoj estas:

a) mikronaciismo: naciismo-formo, kiu etendas la nacieco-nocion al malgrandaj libervolaj "komunumoj". Pli marĝena naciisma fenomeno. Rasmussen [8] difinis mikronacion kiel "enton kreitan kaj tenatan kvazaŭ ĝi estus nacio kaj/aŭ ŝtato, kiu ĝenerale portas kelkajn, se ne ĉiujn, atributojn de nacio, kaj ankaŭ ĝenerale kelkajn el la atributoj de ŝtateco". Al ĉiu esperantisto konata estas la Esperanta Civito, kiu celas altigi sian prestiĝon per speco de kreiva mikronaciismo. (La termino mikronaciismo uziĝas ofte ankaŭ alisence.)

b) etna naciismo: naciismo respondanta al la romantikisma kompreno, laŭ kiu nacio estas komunumo de samtradiciaj kaj – kutime plej grave – samlingvaj homoj. La etna naciismo ofte "enfakigas" homojn laŭ precizaj etnaj kriterioj, atribuas teritoriojn al etnoj laŭ "historiaj rajtoj", dum ĝi strebas etendi la aplikadon de la naciisma principo de "nacia memdispono" (aŭ "memdeterminado") al etnoj, kiuj ne posedas ĝis nun politikan memstarecon.

c) klasika ŝtatnaciismo: naciismo de grandaj modernaj ŝtatoj, kiuj povas esti centralizitaj, kiel en la kazo de Francio, aŭ federaciaj, kiel en la kazo de Usono. Ne malofte ĉi tia naciismo apogiĝas ideologie sur laŭsupoze mondvalidaj idealoj respublikaj, demokratiaj, eĉ revoluciaj, kiel ĉe Francio, Usono aŭ la eksa Sovetunio.

ĉ) mondnaciismo: politika tendenco, kiu alstrebas nacio-similan tuthomaran politikan organizon, rudimente ĉeesta almenaŭ en la retorikaĵoj de kelkaj tutmondistoj ("planeda patriotismo" ĉe Zamenhof kaj Lanti), kaj pli eksplicita ĉe kelkaj islamaj sektoj, kiuj malakceptas la ekziston de la nunaj nacioj kaj antaŭvidas estontan "mondan kalifejon".

Supraĵaj kritikantoj de la naciismo, kiel la plimulto de esperantistoj, kutime aplikas la terminon nur al fenomenoj respondantaj al tipo c), kaj ofte eĉ tiam nur, kiam aldone ŝovinismo percepteblas. Laŭ tia kompreno, naciisto estas homo, kiu amas sian "grandan patrujon", sed eĉ pli malestimas la "patrujojn" de la aliaj. Supraĵaj kritikantoj de naciismo rimarkas nur la plej malbelajn formojn de ĝi, kiuj videbliĝas en akutaj konfliktoj kaj militoj, aŭ ili identigas ĝin kiel la ideologion de ekstremdekstraj ŝovinistoj. Kie mankas profunda naciismo-kritiko, tie estas facile munti naciismajn ideologiojn, kiujn la plimulto de homoj ne rekonas kiel naciismajn. Ĉe la plurtavola naciismo ni vidas kiel tio povas okazi en la esperantista medio.

La plurtavola naciismo estas hibrida tipo, la provo de ĝuste tia novisma ideologia komponaĵo, kies karakteron diktas la bezono popularigi aferon, kies allogeco iĝis malpli universala dum la ĵusa jarcento. Pli ol iam antaŭe, novtipa naciismo devas ŝajni kvazaŭ io tute alia ol naciismo, por ke la ĝenerala publiko kaj ne nur konservativaj sociaj grupoj akceptu ĝin. Tio eblas, ĉar la naciismo estas fasonita el multaj subideologioj, el kiuj nur kelkaj plene disfranĝiĝis, dum aliaj restis sendifektaj. Nekonvencie komponita naciismo eskapas la kritikon de ĉiu, kiu imagas la naciismon tia, kia ĝi estis en iu pasinta epoko.

La plurtavola naciismo kombinas elementojn de du aŭ pluraj naciismo-tipoj. Ĉe Tišljar tio estas tipoj b) kaj c), t.e. etna naciismo sur la nivelo de la naciaj kaj lokaj unuoj de la estonta Eŭropo, kaj civila, grandnacia naciismo por la EU-Eŭropo kiel tuto.

Ekzistas ankaŭ aliaj ebloj. Implicita en la ideologio de la Esperanta Civito estas kombino de a) kaj b), t.e. de Esperanta mikronaciismo kun la etnonaciismo de malgrandaj etnoj. La silferisma ideo de la ius sermonis estas perfekta teoria fundamentigo por tia strategia alianco de naciismoj, kiu eble permesus al la Civito meti sian piedon trans la sojlon de la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj, kion iuj anoj de la Civito efektive alstrebas longperspektive.

Kiel la plurtavola naciismo servas al la reganta klaso

Tišljar eksplicitigas ideologion jam implicitan en la observebla politiko de la eŭropa reganta klaso. Kelkaj aspektoj de tio, kion li prezentas kiel aŭdace novan pensadon, jam furoras en landoj de la EU-Eŭropo. Subetna regionismo, modera lingvobazita naciismo de la establitaj nacioj, eŭforia eŭropismo estas jam nun tipe renkontataj ideologioj en landoj kiel Germanio.

Estus tro bele por esti vera, se la regantaj klasoj de klasaj socioj rezignus sen batalo je la naciismo kiel civila religio. Kiu alia ideologio tiel efike sugestas al la regatoj, ke ĉiuj sociaj klasoj, la ekspluatistoj kaj ekspluatatoj, kunvivas en nedisigeblaj, eternaj kolektivoj kaj havas komunan destinon? Aliflanke, la monda situacio, en kiu la regantaj klasoj de Eŭropo devas manovri, ŝanĝiĝis kompare kun la frua 20a jarcento, la epoko, kiu produktis la batalantajn (faŝismajn) naciismojn, kiuj ĝis hodiaŭ difinas la publikan imagon pri tio, kio estas naciismo. Kelkaj faktoroj kunefikis por redifini por ĉiam la postulojn, kiujn la burĝaro faras al la "varo" naciismo:

  • La ĝeneraliĝo de federacia regadsistemo en Eŭropo postulas de la civitano lojalecon, eĉ afekcian sinrilatigon al la unuopaj niveloj de la federacie ordigita tuto.
  • La malkoloniiga procezo enterigis por ĉiam la imperian "gloron" de pluraj eŭropaj landoj, kreante vakuon, kiu devis esti plenigita per alia enhavo.
  • Tiu sama procezo, kune kun la ŝokefiko de la naziaj krimoj kaj krome la kontraŭrasismaj luktoj en Usono kaj Sudafriko enterigis la krudan, genetike bazitan rasismon kiel uzeblan ideologion.
  • La ekonomia tutmondiĝo trudas pli kaj pli intensan kunlaboron de diverslandaj homoj. Ŝovinismaj sintenoj kaj kondutoj devas malaperi en la intereso de reganta klaso mem, kiu estas ĉiam pli kosmopolite kunmetita. Oni notu, ke repuŝi la ŝovinismon tute ne signifas repuŝi la naciismon en ĝia funkcio kiel socia strukturprincipo.
  • La evoluo de la tekniko ŝanĝis la karakteron de la milito. Ĝi fariĝis pli detruiva kaj sekve pli selektive aplikata instrumento de la politiko. Ĝi estas hodiaŭ pli teknikintensa kaj malpli "heroa" afero.

La moderna naciismo, kiun la reganta klaso de Eŭropo bezonas por siaj celoj, devas esti neŝovinisma, nerasisma, nemilitarisma – sed plurtavola kaj kapabla popularigi klas-transcendajn komunumojn kaj identecojn.

Afinecoj kun konceptoj de la Nova Dekstrularo

La plurtavola naciismo de Tišljar integras en si formon de regionismo, pli specife de etna federaciismo, kiu oftas en etnismaj politikaj konceptoj, ekz. ĉe la de Guy Héraud fondita skolo, al kiu apartenas ankaŭ Andrea Chiti-Batelli kaj Yvo Peeters. Ĉiuj tri jam de jaroj akompanas la Esperanto-movadon kiel ideologiaj flankantoj. La etna federaciismo, kiu kapablas – kiel oni vidis dum la pasintaj jardekoj – formi ian amalgamon kun la esperantismo, facile integriĝas ankaŭ kun t.n. novdekstraj politikaj konceptoj. Kaj ĝi nun populariĝas ĉe dekstraj popolistoj de partioj kiel la itala ("padia") Lega Nord kaj la aŭstria FPÖ ("libereca" partio gvidata de Jörg Haider).

Formon de plurtavola naciismo – sistemigon de germana naciismo kaj regionaj subnaciismoj – defendis jam en la 20aj kaj 30aj jaroj la "maldekstra" alo de la NSDAP (nazia partio) en Germanio. Tiu alo estis eliminita post la potencakiro de faŝismo en 1933. Kelkaj novdekstraj grupoj, kiuj repopularigis la etnan regionismon en Germanio en la 70aj jaroj, eksplicite revarmigis la heredaĵon de "maldekstraj" nazioj kiel Otto Strasser, kiu pledis por federaciisme ordigita grandgermana ŝtato, kies federaciaj unuoj respondu al geopolitikaj, kulturpolitikaj kaj etnaj unuoj.

Tri eldiroj en la libro memorigas pri tipaj ideoj de la "Nova Dekstrularo", troveblaj i.a. ĉe Alain de Benoist, fondinto kaj ĉefa ideologo de la novdekstra pensfabriko GRECE.

Unue, ke "...ne estas ebla tutmonda identeco" [p. 18], ideo, kiu pretersilentas la fakton, ke ne etnokulture bazita identeco ĉe individuoj kompreneble eblas kaj ekzistas, kaj ke grava politika identeco ĉe multaj estas ĝuste la internaciisma, universalisma, sennaciisma aŭ alia simila.

Due, la "rajto de grupoj esti diferencaj", esprimita ekzemple en ĉi tiu kontrastigo de Usono kaj Eŭropo: "Ĝi [Usono] adoras la individuan liberecon, ne la liberecon de grupoj esti diferencaj. Eŭropo devus evoluigi sian identecon je tiu koncepto: kompreni la demokratecon kiel absolutan liberecon de grupoj evoluigi aŭ teni siajn diversajn subidentecojn kaj regi kunordigante inter ili per demokratiaj mekanismoj, en kiuj la ĉefan rolon havas la subsidiareca principo (malcentrisma)." [p. 38] La "rajto de grupoj esti diferencaj" estas unu el la centraj sloganoj de tiuj novdekstruloj, kiuj kolektiĝas en la franca skolo ĉirkaŭ de Benoist. Tiu principo per si mem ne malbonas. Sed la novdekstruloj sisteme aplikas ĝin ne universale, sed al certaj (etne difinitaj) grupoj kaj iliaj diferencoj, sugestante kelkfoje eĉ "devon" je diferencado.

Trie, la sistema kontrastigado de Eŭropo kaj Usono, kiu karakterizas kaj la eŭropan Novan Dekstrularon kaj Tišljar. Oni notu, ke la diskurso de Tišljar pri identecoj estas io alia ol kritika pritaksado de la diferencoj inter la eŭropa kaj la usona socioj. Per sia nehistorieca priskribmaniero, Tišljar tendencas eternigi kaj tiel esencigi [9] la trajtojn de "usoneco" kaj "eŭropeco".

Preskaŭ certe Tišljar ne enkondukas novdekstrajn ideojn en la esperantistan medion konscie, sed ĉerpas el la novdekstraj ideoj, kiuj pro la influo de homoj kiel Héraud, Chiti-Batelli kaj Janton jam cirkulas tie, kaj pluprilaboras ilin kune kun siaj personaj spertoj.

Plurtavola naciismo ne malhelpas ksenofobion!

Empiriaj spertoj sugestas, ke la modelo de plurtavola identeco, por kiu Tišljar varbas, neniel utilas kontraŭ la "etnopurismo", la "purisma viruso", kiujn ankaŭ li bedaŭras. Efektive, ia plurtavola identeco jam enradikiĝis en la konscio de multaj EU?eŭropanoj. Regionaj kulturoj kaj identecoj multloke estas valorigataj pli ol en la pasinteco, dum la amaskomunikiloj rutine fortikigas la identecan ni?senton de eŭropanoj. En Germanio multaj homoj danke akceptis la novisman identecon kiel anstataŭigaĵon por tiu hipertrofia germana nacia sento, kiu pro la faŝismo kaj la milito por ĉiam frakasiĝis. Ĉu la moderna Germanio eble eĉ estis la modelo, kies subtilan plurtavolan naciismon Tišljar iugrade priskribis ĉe la elformulo de la "eŭropa ideologio"?

Sed malgraŭ tiu reale ekzistanta "eŭropa ideologio", ksenofobio kaj rasismo ankoraŭ floras en partoj de la germana socio, kiel montras perfortaj atakoj kontraŭ azilpetantoj, murdoj kaj "nacie liberigitaj zonoj" (regionoj, kie ekstremdekstruloj sisteme atakas alirasanojn, gejojn, maldekstrulojn, kiuj aŭdacas montri sin surstrate). Similaĵoj okazas aliloke en la EU.

La praktikaj konsekvencoj de la "eŭropa ideologio"

Unu agadpropono de la aŭtoro estis "organizi internacian movadon en eŭropaj landoj por konsciigadi eŭropanojn pri la neceso esti antaŭ ĉio eŭropano. Realigi tiun celon per Asocio por Eŭropa Konscio, kiu aktivos kadre de lokaj societoj por eŭropa konscio per ĉiaspecaj formoj de klerigado." [p. 56] En la komenco de 1996 efektive fondiĝis tiu Asocio en Maribor, kaj laŭ eldiro de Tišljar en 1999 ĝi havis membrojn en 13 landoj. Antaŭnelonge li raportis [10] la dungon de juna esperantisto kiel helpsekretario de AEK en Maribor, kio ebligos al ĝi "pliampleksigi sian agadon".

Dum la finaj tagoj de la Universala Kongreso en Zagrebo (2001-07-27 kaj 28) okazis en la sama urbo sub la aŭspicioj de la kroata ministrejo de kulturo seminario "Eŭropa lingvo – utopio aŭ neceso?" [11]. Partoprenis kaj esperantistoj kaj neesperantistoj, kiuj prezentis 16 prelegojn en tri sekcioj: "La lingvo kiel identeca signo kaj multidenteco de unuopuloj", "La lingva sekureco kaj fontoj de etnaj konfliktoj" kaj "La edukado por europa konscio". Kunorganizantoj estis la Asocio por Eŭropa Konscio, Maribor, la Societo por Eŭropa Konscio, Zagreb, kaj la Internacia Akademio por Lingva Juro (IALJ), Bruselo. Tiu lastan reprezentis ĝia sekretario Yvo Peeters, novdekstrulo kaj disĉiplo de Guy Héraud. Alia partoprenanto estis Andrea Chiti-Batelli, konata en la Esperanto-movado pro siaj verkoj dediĉitaj al la tezo, ke la enkonduko de Esperanto povus "savi" etnajn lingvojn kaj etnajn kulturojn kontraŭ la pereo, kiun minacas al ili la "voranta" angla lingvo. (Esperanto mem laŭdire ne kapablas "vori".) En la politika areno de Italio li agadas kiel advokato de federaciismo kaj etnismo. En aprilo de 2000 li referis kune kun Peeters ĉe seminario okazigita honore al Guy Héraud, kiun organizis la dekstra-popolisma (kaj foje rasisma) Lega Nord.

Tišljar [12] aparte notis la gravan, eĉ instigantan rolon de la neesperantistoj dum la seminario. Pri la dum ĝi adoptita rezolucio li konstatas, ke ĝin "forte subtenis ĉiuj neesperantistaj membroj de IALJ, kiun gvidas ties sekretario d-ro Yvo Peeters. Kurioze, la bazajn ideojn de la rezolucio kontraŭstaris kelkaj esperantistoj." [13] La rezolucio eldiras i.a. "ke EU ne sukcesis ĝis nun krei aŭtentikan komunan identecon, sen kio ĝi ne povas havi longdaŭran estonton; ke tia komuna identeco multe fortiĝus nur, se oni enkondukas komunan edukadon pri tuteŭropaj valoroj en ĉiujn elementajn eŭropajn lernejojn, se eble inkluzive komunan neŭtralan lingvon kiel komunan identecsignon". Kredeble, multaj esperantistoj rezistis kontraŭ la proponata reenmerkatigo de ilia lingvo kiel EU-identeclingvo, dum iuj el la neesperantistoj havis tute alian agendon ol varbi por Esperanto. Ili celis kolporti – kun la asisto de esperantistoj – lingvobazitan doktrinon pri "identeco". AEK kaj IALJ projektis ĉe la simpozio plian kunlaboron.

Estus troigo nomi la "eŭropan ideologion" de Tišljar produkto de novdekstrismo. Sed kelkaj partoj de ĝi ŝajnas esti almenaŭ sufloritaj de novdekstruloj. Pli grave, kelkaj novdekstruloj evidente vidas en ĝi kluzon, tra kiu ili povas efike vastigi sian influon en la esperantista medio.

[1] Tišljar, Zlatko: Eŭropa ideologio, Inter-kulturo, Maribor (1998), ISBN 961-6075-19-5 [reen]
[2] etnicismo = tendenco rigardi la historion, la socion ktp. laŭ maniero, kiu troigas la faktoron etneco [reen]
[3] Oŝlak, Vinko: Idento kaj komunikado, San Marino: AIS - Akademia Libroservo (1993) [reen]
[4] Sikosek, Marcus: Esperanto sen mitoj, Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo (1999) [reen]
[5] Tišljar, Z.: "Simpozio postulas neŭtralan lingvon" en Monato n-ro 2 (2002), p. 29 [reen]
[6] Hobsbawm, E. J.: Nations and Nationalism, Oxford: Basil Blackwell (1983) [reen]
[7] etnoplurismo = doktrino de iuj novdekstruloj, kiu valorigas la plurecon de etnoj kaj avertas kontraŭ la perdiĝo de la distingoj inter ili [reen]
[8] Rasmussen, Peter Ravn: What is Micronationalism? ĉe http://www.scholiast.org/nations/whatismicronationalism.html [reen]
[9] esencigo = atribuado de certaj karakterizaĵoj, kiujn oni klarigas per la naturo aŭ esenco de grupo, al ĉiuj membroj de ĝi [reen]
[10] Tišljar, Z. en la novaĵservo NUN siatempe lokita ĉe http://www.esperanto.se/nun/, raporto de 2002-10-18 [reen]
[11] kies antaŭanonco aperis ankaŭ en Sennaciulo, junio (2001) [reen]
[12] Tišljar, Z. en intervjuo ĉe Radio Polonia dum la elsendo "Homoj kaj problemoj" de 2001-08-31 [reen]
[13] Tišljar, Z.: "Simpozio postulas neŭtralan lingvon" en Monato n-ro 2 (2002), p. 29 [reen]

• • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo