emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

Lucien Bresler, Djémil Kessous, Gary Mickle:

La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika

Alvoko

Enkonduko

Militoj regionaj, sinsekvaj (1948, 1956, 1967, 1973, 1982), bombadoj de Libano (somero 2006), de Gazao (januaro 2002, decembro 2008/januaro 2009), "celitaj" murdoj, senĉesaj sturmoj... Sennombraj konfliktoj konstante markis la historion de Israelo ekde ĝia oficiala naskiĝo en 1948. Ili memorigas al ni, ke la palestina problemo tute ne estas finaranĝita kaj ke ĝin oni ne povas disigi de la pli ĝenerala nacia problemo, naciisma, eĉ ŝtat-naciisma, fariĝinta esenca dum nia moderna epoko, problemo, al kiu ankoraŭ la cionismo estas streĉe ligita. La juda popolo estas ideologia konstruaĵo skizita de la plej malnova antikveco (vd. Shlomo Sand, Kiel estis elpensita la juda popolo? http://eo.mondediplo.com/article1397.html). La juda ŝtato (Israelo), siavice, freŝe fariĝis realeco, kiu ŝuldas sian ekziston al tiu sama cionismo, kompleksa identeca fenomeno, ĉe kies origino ludis gravegan rolon la okcidenta judofobio. Post la rememorigo de tiu historio, ni provos fine de tiu ĉi artikolo skizi respondon al tio, kio fariĝis akra krizo de nia nuntempo.

Resuma historieto de la palestina problemo

De la antikveco ekzistas judoj, religiaj minoritatoj kun diversaj etnaj originoj, kompleksaj (arabaj, germanaj, berberaj, slavaj, ktp), loĝantaj en Eŭropo, Okcidenta Azio kaj Nord-Afriko (eĉ en Etiopio), kiujn arigas ligoj kun iuj bibliaj tekstoj. Samkiel la kristanoj, la islamanoj aŭ la budhanoj, la judoj ne havas etnan karakteron, ankoraŭ malpli nacian, ĉar la nacia fenomeno estas ege freŝdata afero.

La genezo de la nocio juda popolo (kaj pli freŝe pri juda nacio) estas ege kompleksa afero. La "juda popolo" (kun ties diasporo) rilatas unue al la biblia raporto de historiaj eventoj grandparte mitaj, sed fariĝis pli freŝe ideologia kreaĵo de la judofoboj (aŭ "antisemitoj" laŭ la pli konfuza termino), eĉ de iuj por-judoj (romantikaj kiel Chateaubriand aŭ anglaj puritanoj). Ankoraŭ pli freŝdate tiun popularan miton vigligis la nacia problemo, kiu markis la tutan Eŭropon ekde la mezo de la 19-a jarcento (1848 aŭ la Printempo de la popoloj).

En 1862 la socialisto Moses Hess, iame proksima al Marx kaj Engels, publikigas verkon, Romo kaj Jerusalemo, en kiu li pledas favore al la establo de juda naci-ŝtato en Palestino. En junio 1881 la usonano William Blackstone publikigas libron titolitan "Jesuo revenas" (Jesus is Coming), tradukitan al 42 lingvoj (inter ili la hebrea kaj la jida). Laŭ la aŭtoro, la reiro de judoj Palestinen estas antaŭfaro al ilia kristana konvertiĝo kaj al la reveno de Kristo. En 1891 li cirkuligas petskribon favore al siaj tezoj.

Tiel la cionismon, ekde ties malproksima origino, oni povas disigi nek de la juda religio, kompreneble, nek de la movado emancipa, progresisma kaj socialisma, kiu naskiĝas en Okcidento dum la 19-a jarcento, nek finfine de la kontraŭjudaj persekutoj (pogromoj i.a.), kiuj suferigas ie tie judajn minoritatojn. Ĉi-rilate ludas fundamentan rolon la Rusa Imperio, kie pogromoj multiĝas fine de 19-a kaj komence de 20-a jarcento. Ekde 1882, dum iuj elmigras direkte al Usono, la grupo Hibat Cion ("Amo al Ciono") organizas veturadojn de judoj Palestinen; bankistoj kiel la barono Edmond de Rothschild finance subtenas la operacion. Notindas, ke tiu praa elmigrado ŝokas la plimulton da judoj, malfavoraj al ĝi, unue tiujn, kiuj jam vivas en Palestino. La laikaj judoj agadas favore al sia emancipo per la civitaneco kaj/aŭ la socialismo; eĉ la unuiĝo de la laboristaj judoj en la Rusa Imperio, la tre identecema Bund (favora al la jida lingvo, kiun malestimas la cionistoj), vigle kontraŭas la cionismon. Se temas pri la religiuloj, ĉiuj ili tiam taksas, ke nur Dio finfinu ilian ekzilon. Iuj el tiuj kontraŭcionismaj judoj daŭre aktivas nuntempe (Neturei Karta kaj Hassidim de Satmar).

En tiuj cirkonstancoj okazas, en 1896, la publikigo de La ŝtato de judoj (Der Judenstaat). Ĝian aŭtoron, Theodor Herzl, hungaran ĵurnaliston laborantan en Parizo, ege influis la publika degrado de la kapitano Dreyfus kun la krioj "judoj mortu!". Herzl, kiu origine kontraŭis la cionismon, ekvidas la geopolitikan intereson, kiun ĝi povas prezenti. En sia verko, li notinde subtenas, ke "la fakto mem de la kreado judan ŝtaton povas nur profiti al najbaraj ŝtatoj", kaj iom poste, ke "(...) tie for por Eŭropo ni starigus elementon de la muro kontraŭ Azio kaj la antaŭpostenon de civilizo kontraŭ barbareco". Cionistaj grupoj formiĝas tra la tuta Eŭropo. Oni notu la simpation, kiun ili estigas en la naciisma dekstrularo: ekde sia apero, La ŝtato de judoj entuziasmigas la francon Drumont, kiu estas naciisma kaj katolika ĵurnalisto, ankaŭ fama pro sia ekstrema judofobio [1].

La cionismo sukcesas allogi ankaŭ favorojn de imperiistaj britoj grupiĝintaj en la klubo de "La Ronda Tablo", praa think tank (pensfabriko) en kiu notinde partoprenas kun Cecil Rhodes, kiu poste donos sian nomon al Rodezio, Lordo Rothschild kaj Lordo Balfour. Fakte, Okcidenta Azio allogas la avidojn de okcidentaj potencoj pro sia strategia lokiĝo meze de la vojo al Hindujo (surtera aŭ ŝipa per la Sueza Kanalo); plie, komence de 20-a jarcento, nafto estas tie malkovrita (unue en Persio kaj Kurdio) en momento, kiam tiu krudmaterialo fariĝas alte strategia; samtempe la Otomana Imperio, "malsanulo de Eŭropo", senteble velkas. La 16-an de majo 1916, du jarojn antaŭ la fino de la Unua Mondmilito, angloj kaj francoj, sekve de sekreta traktato, jam interkonsentas pri la kolonia dispartigo de tiu regiono; rusoj partoprenas, ĉar ili deziras Konstantinopolon kaj ties markolon (tiun interkonsenton "Sykes-Picot" iom poste senvualigos la juna revolucia Rusio). Finfine, la 2-an de novembro 1917, la britoj publikigas la faman leteron de Lordo Balfour deklaranta al Lionel Rothschild, ke "la registaro de Lia Reĝa Moŝto konsideras favore la establon en Palestino de nacia hejmlando por la juda popolo".

Fine de la Unua Mondmilito, la ĉefa historia fakto en Okcidenta Azio estas la dissplitiĝo de la Otomana imperio. Sen tiu evento, ĉiuj cionistaj kongresoj aŭ ajna "deklaracio Balfour" ne havus konkretan sekvon. La angloj, kiuj ekde tiam tenas "mandaton" pri Palestino (de la konferenco de San Remo en 1920), tie favoras la judan komunumon, subtenante ĝian organizon en kvazaŭa ŝtato: per kreado de juda polico (Jewish Settlement Police), de sindikato de judaj laboristoj (Histadrut, kiu prizorgas komencon de nacia sanservo), de nacia edukado (judaj lernejoj, hebrea universitato de Jerusalemo), ŝtato kiu plifortiĝas dum la 1930-aj jaroj sekve de la alveno de germanaj judoj. Samtempe, sekreta armeo (Haganah) organiziĝas. "Intifadoj" jam ekas tiutempe, severe subpremataj de angloj helpataj de judaj paramilitistaj taĉmentoj.

En Palestino samkiel aliloke la multigo de ŝtatoj ne estas solvo

En 1947, la 181-a rezolucio de UN (organizaĵo de laŭdire unuiĝintaj nacioj) proponas krei du pliajn ŝtatojn: la unuan ĉe la plej granda parto (56,5%) de la palestina teritorio por la 500.000 judaj enmigrintoj; la alian ĉe la 43,5% restantaj por 800.000 palestinanoj (kaj 10.000 praloĝantaj judoj); internacia reĝimo de kuratoreco estas planita por Jerusalemo. Tiu rezolucio estas evidenta atenco kontraŭ la principo de memdetermino tamen akceptita de UN ("rajto de la popoloj disponi pri si mem"). La 15-an de majo 1948, tagon post la finiĝo de la brita mandato, la cionismaj fortoj, kiuj jam profitas de organiza supereco pere de siaj naciaj antaŭŝtataj strukturoj, de teknologia supereco dank' al la armilaro provizita de Okcidento (eĉ Sovetunio), ekigas konkeradon de la tuta lando akompanatan de metoda etna purigado (amasbuĉoj kaj detruoj de vilaĝoj). Ekde tiam la nova cionisma naci-ŝtato ne ĉesos ĝisnune plifortiĝi kaj trudi sian leĝon al la tuta regiono.

Naciismo, koloniismo, socialismo... kiel kalejdoskopo, la cionismo koncentras kaj elmontras multoblajn politikajn fenomenojn, kiuj estas propraj al la moderna epoko. Ni komencu citante la naciismon, la ĉefan el ĉiuj nuntempaj identecaj movadoj, sed necesus pli precize elvoki la ŝtat-naciismon; tiuteme, Israelo tutcerte aspektas kiel sukcesinta ŝtato, potenca ŝtato, superarmita, kunekzistanta kun nacio tre malsana, kiel observas Michel Warschawski (Israelo-Palestino, la dunacia defio [Le défi binational en la franca, Textuel, 2001, p. 64], neniu malscias ke la etna komunumismo, eĉ la rasismo, furiozas en la israela socio, ne nur koncerne arabojn sed inter la diversaj eroj de la juda enmigrado; la aŭtoro eĉ tiuteme citas Netanyahu, estron de la israela dekstrularo, kiu pridubas la koncepton de "fandopoto"); poste la koloniismon: "mia programo estas kolonia programo", skribas Theodor Herzl al Cecil Rhodes la 11-an de januaro 1902; Israelo estas la sola entrepreno de koloniado sukcesinta en la 20-a jarcento kaj, ĝisnune, en la 21-a; la novkoloniismon kaj la okcidentan imperiismon oni ankaŭ menciu tiukadre pro la evidentaj kialoj prezentitaj komence de tiu ĉi teksto; finfine la socialismon kun ties malvenkoj, kiujn ni deziras provizoraj, ĉar la cionismo origine naskiĝis en judaj rondoj venantaj de la reformisma maldekstrularo; ekde ĝia naskiĝo kaj dum la plej granda momento de ĝia disvolviĝo, la israelan ŝtaton regos homoj venantaj de tiu politika movado.

La titolo de ĉi tiu artikolo asertas jenon: decan, humanan solvon de la palestina problemo povos alporti nur nova socia movado fundamente laika, nome movado taksanta, ke la religia aparteno de ĉiu aŭ ties metafizikaj konceptoj estu aferoj nepre privataj. La etimologio estas prie ege interesa, ĉar tiu termino laika venas de grek-latina radikalo signifanta popolon; la popolo estas fundamente laika, plurisma. Ja la sociaj hierarkioj, religiaj aŭ ŝtataj, malŝatas tiun plurismon, favoras iujn grupojn (etnajn aŭ religiajn) malprofite al aliaj, dividas por pli bone regadi, pli bone ekspluatadi. Laikeco, post kiam ĝi sukcesis iujn antaŭenpaŝojn, notinde en Francio kaj Turkio, poste devis konstante retropaŝi, kaj tiu fenomeno respondas al la kadukiĝo de la nacia fenomeno sekve de la multiĝo de naci-ŝtatoj.

Dume, tiu nova socia movado, al kiu ni bondeziras, laika, plurisma, povos disvolviĝi nur per maldekstra, renovigita movado, kiu kapablos lerni la instruojn de siaj pasintaj fiaskoj, rigardi alfronte la diseriĝon, eĉ la dissplitiĝon, de kiu ĝi suferis precize ekkomence de la Unua Mondmilito kun la furiozo de la naciismoj. Poste, kiam ĝi regis, la tradicia socialisma-komunisma maldekstrularo ne vere agadis pli taŭge ol la dekstrularo, eĉ en la religia kampo. Jen ĝi daŭrigis la malsanan instrumentigadon de religioj far la ŝtato; ilin ĝi aliloke subpremis, prikuratoris, eĉ neis, starigante ateismon kiel novan ŝtatreligion. Koncerne tiujn malsanajn rilatojn la cionismo estas bona ekzemplo: disvolviĝinte en ateismaj socialismaj rondoj, ĝi ĉiam sciis poste profiti de la juda religio aŭ de la evangeliaj kristanoj. La ŝtato estu antaŭ ĉio la garantianto de fundamentaj liberecoj; neniakaze ĝi devas enmiksiĝi en la kultura aŭ religia vivo de la popoloj, en ĉies kredoj.

En 1956, la reganta franca maldekstrularo (estrata de Guy Mollet) povintus kontraŭstarigi laikecan solvon al la maturiĝanta dramo de la alĝeria milito, notinde pere de la enkonduko de senpaga kaj laika instruado por ĉiuj (nur eta minoritato da muzulmanaj infanoj povis vizitadi lernejojn), ankaŭ per unusola kolegio de elektantoj (dum la muzulmanaj voĉdonantoj estis sub-reprezentitaj kompare kun alĝeriaj eŭropanoj laŭ rilatumo de 1/10); tiu maldekstra registaro preferis lasi la situacion degeneri, finfine okazigonte la amasan fuĝon de pli ol unu miliono da personoj. De tio Alĝerio neeviteble malriĉiĝis, tial ke laikeco kaj socia miksiĝo, esence plurismaj, konsistigas la plej grandajn homajn riĉecojn. En tiu preciza momento, tiuj socialismaj regantoj, aliancitaj kun siaj israelaj samtendencanoj, ankaŭ kun britoj, ludis la karton de la civilizacia kolizio, lanĉante militon kontraŭ Egiptio, kiu ĵus naciigis la Suezan Kanalon.

Eĉ laŭdire demokrata, kun ties "plimulteca fakto" (kune kun la rezulta subpremo de ĉiaspecaj minoritatoj), kiu faras ĝin pli ĝustadire etnokrata [2], la naciismo prezentas do la fatalan degeneradon de la socialismo, fenomeno, kiu havis siajn ekstremajn atingojn unue en Germanio kun la naziismo (1933), kaj poste en Palestino kun la cionismo (1948). Sed ekde 1921 Ben Gurion, la unua elektita sekretario de la sindikato de la judaj laboristoj (Histadrut), favoris la naciismon kontraŭ la socialisma, laika idealo, kontraŭstarante la eniron de ne-judaj laboristoj en sian organizaĵon. Naziismo kaj cionismo, ambaŭ laŭpretende socialismaj sed reale naciismaj, povis nur sin nutri reciproke per malamika simbiozo [3]. Tiel, ekde 1914, transpasitaj de la amplekso de la granda historia ondo multobliganta naci-ŝtatojn sendependajn, egoismajn kaj reciproke malamikajn, la diversaj Internacioj (la Dua socialisma, la Tria komunisma kaj la Kvara trockiisma) ne povis starigi seriozan alternativon kontraŭ tiu fenomeno; jam en 1919, tuj post la mondmilito kaj antaŭ sia murdo, Rosa Luxemburg ekvidis la gravecon de tiu dramo [4].

Direkte al novaj specoj de lukto tutmondskale

La 20-a jarcento ja spertis multajn amasfuĝojn k.a. tragediojn: en Alĝerio, Jugoslavio, Grekio, Turkio, Zimbabvo (eks-Rodezio), ktp… Aliaj dramoj daŭre disvolviĝas kaj maturiĝas en multaj aliaj landoj kun granda socia mikseco: en Nord-Irlando, Belgio, Hispanio… aŭ en Palestino-Israelo. Notinde en tiu eta regiono de la mondo, en la momento kiam multiĝas amasdetruaj armiloj, la cionismo, kiu pretendis krei sekuran azilon por judoj, jam fiaskis samkiel ĝi malsukcesis krei demokratan ŝtaton laŭ okcidenta modelo.

Hodiaŭ la inter-naciismo estas ekstermoda, kaduka, tial ke ĝi neniam kapablis kontesti, aŭ nur reguligi, normaligi la nacian fakton. Preter sia dekstra flanko ĝi estas transpasita de la furiozanta tutmondiĝo, ankaŭ preter sia maldekstra flanko de la plimulto el tiuj, kiuj konsistigas la alimondisman movadon (movadon, kiu tamen estas ege malformala, heterogena eĉ kontraŭeca). Ni do alvokas ĉiujn, kiuj estas konvinkitaj de la tezoj ĉi tie resume prezentitaj kaj de la neceseco lerni la instruojn de la malgajnitaj bataloj de la pasinteco, aktivi ene de tiu granda alimondisma galaksio, en ĝi estigante tendencon reale laikecan, popolan kaj transnaciisman.

Se tia movado estus iame formiĝinta, ĝi povintus prezenti seriozajn alternativojn kapablajn eviti la antaŭe cititajn dramojn. Aktivante por la regiono Israelo-Palestino favore al la solvo de ununura ŝtato demokrata kaj laika, ĉie aliloke por plurisma laikeco kaj por la kreado de organizaĵoj lokaj, popolaj kaj transnaciaj, ĝia celo estos metode priserĉi ĉian rimedon kontraŭ la malnova movado de dispeciĝo kaj multiĝo de naci-ŝtatoj, kiu atingis sian paroksismon en nia nuntempa tutmonda ĥaoso. Unuvorte, ĝia celo estos ĝisdatigi nian malnovan socialisman movadon, daŭre viveman kun ties konstruema progresismo, ĝin kontraŭstarante al la nov-liberalismo, ankaŭ iamaniere progresisma sed notinde detruema.

Popolo, kiu subpremas alian, ne estas libera popolo

Lucien BRESLER, Djémil KESSOUS, Gary MICKLE

Rimarko

Kvankam neniu el ili estas reale religiema, ĉiu el la tri subskribintoj de tiu teksto estas perfamilie ligita al unu el la tri grandaj kulturoj, juda, kristana kaj islama, kiuj konsistigas tion, kion oni nomas la abrahamaj religioj.

Notoj

[1] Judofobio, ekde siaj plej malproksimaj originoj, ludas esencan rolon ĉe la formiĝo de la cionismo. Prudono, la patro de la anarkiismo, skribas en 1847 pri judoj: "Mi malamas tiun nacion, endas plenumi la sopiron de Volter, ĝin resendi al Jerusalemo" (notlibreto V, pp. 82-83, oni notos la terminon nacio tie uzitan). Iom poste, samsignife, li aldonas: "endas resendi tiun rason Azien aŭ ĝin ekstermi" (notlibreto VI, p. 178). Kvindek jarojn poste, kiam aperas La ŝtato de judoj de Herzl, la franco Drumont, flanke de kiu Le Pen aspektas kiel moderulo, "(...) estas inter la unuaj, kiuj reagas kaj aplaŭdas", kaj poste "(...) li montras la saman entuziasmon post kelkaj monatoj okaze de la unua cionisma kongreso en Bazelo" (Kauffmann Grégoire, Edouard Drumont, Perrin, 2008, p. 318). "Sen Drumont mi neniam sentus min judo", skribas aliflanke Max Nodereau, unu el la plej gravaj cionismaj gvidantoj tiuepoke (Kaufman, ant. cit.) [reen]

[2] Oni nomas "etnokratio" regadformon konceptitan por certigi, ke la plej gravaj instrumentoj de la ŝtata regpovo troviĝu en la manoj de difinita etna kolektivo kaj ĉe kiu aliaj konsideroj koncerne la distribuon de potenco estas subordigitaj al tiu fundamenta intenco. [reen]

[3] Cionismo kaj naziismo, ambaŭ naciismaj kaj socialismaj, estas ideologie ege proksimaj. Henry Laurens ("La demando pri Palestino" [La question de Palestine], T. 2, Fayard, 2002) raportas, ke ili interkongruas pri fundamentaj punktoj kiel la principo de la raso, la konservo de la etna grupo aŭ la malpermeso de miksaj geedziĝoj. Ekde la alveno registare de Hitlero la cionisma movado sendas al li memorandon kun la dato 22-a de junio 1933: "La cionismo kredas, ke la renaskiĝo de la nacia vivo de popolo, kiu realiĝas hodiaŭ en Germanio sur fundamento kristana kaj nacia, devas okazi ankaŭ ĉe la juda popolo. Ankaŭ por la juda popolo, etna deveno, religio, komuna destino kaj la sento por ĝia unikeco devas havi decidan signifon por ĝia ekzisto. Tio ĉi fariĝos nur per forigo de la egoisma individuismo de la liberala erao kaj ĝia anstataŭigo per la sento por la komunumo kaj la kolektiva respondeco" (op. cit., p. 249). Estas bone konate ke la granda muftio de Jerusalemo, ŝlosilpersono de la palestina naciismo, sin apogis sur la nazia Germanio (vd., en la franca, Eric Rouleau, Qui était le mufti de Jérusalem in "Le Monde diplomatique", aŭgusto 1994, http://www.monde-diplomatique.fr/1994/08/ROULEAU/646). Tamen, tian aliancon la cionistoj provis jam antaŭ li kaj ekzistas multnombraj fontoj pri tiu fakto. [reen]

[4] "Nacioj kaj mini-nacioj sin montras ĉiuflanke kaj asertas sian rajton starigi ŝtatojn. Putrintaj kadavroj eliras de centjaraĝaj tomboj, animataj per nova printempa forto kaj popoloj 'sen historio', kiuj neniam kreis memstaran ŝtatan organizon, sentas la violentan bezonon stari kiel ŝtato. Poloj, ukrajnoj, belorusoj, litovoj, ĉeĥoj, jugoslavoj, dek novaj nacioj en Kaŭkazio... La cionistoj jam konstruas sian palestinan geton, portempe en Filadelfio (substrekis ni), estas hodiaŭ la nokto de Valpurgo sur la naciisma Brokenmonto", jam skribis Rosa Luxemburg tuj post la Unua Mondmilito (La Rusa Revolucio [Die Russische Revolution], 1919). En 1923 la traktato de Laŭzano, kiu poste inspiros la cionistojn, jam planis interŝanĝon de loĝantaroj inter grekoj kaj turkoj; centojn da miloj da personoj oni tiel forpelis, sed hodiaŭ la problemon de kurdoj (la plej granda etna minoritato en la mondo), samkiel tiun de palestinanoj, oni ankoraŭ ne finaranĝis. Konkludo: UN nombris 50 fondintajn ŝtatojn en 1945, pli ol 190 hodiaŭ. [reen]

• • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo