emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2021-07-20
• • •

George Orwell:

La sporta spirito

[trad. de GM]

Nun, post la fino de la mallonga vizito de la futbalteamo Dinamo, eblas diri publike tion, kion multaj pensantaj homoj diris private, antaŭ ol la dinamanoj alvenis. Tio estas, ke sporto estas neniampanea kaŭzo de malbona volo, kaj ke se vizito kiel ĉi tiu havus entute efikon al la angliaj-sovetiaj rilatoj, ĝi povus esti nur tia, ke ĝi faras ilin iomete pli malbonaj ol antaŭe.

Eĉ la ĵurnaloj ne povis kaŝi la fakton, ke almenaŭ du el la kvar luditaj matĉoj kondukis al multe da malafablo. Iu ĉeestinto diris al mi, ke ĉe la matĉo kun Arsenal brita kaj rusa ludistoj ekinterbatiĝis kaj la homamaso malaplaŭdis la arbitracianton. Iu alia informis min, ke la glasgova matĉo estis simple liberstila batalo ekde la komenco. Kaj krome estis la disopinieco, tipa por nia naciisma epoko, pri la kunmetiĝo de la Arsenala teamo. Ĉu ĝi estis vere tutanglia teamo, kiel la rusoj asertis, aŭ nur liga teamo, kiel la britoj asertis? Kaj ĉu la dinamanoj finis sian turneon abrupte por eviti ludi kontraŭ tutanglia teamo? Kiel kutime, ĉiu respondas tiujn demandojn laŭ siaj politikaj inklinoj. Sed ne absolute ĉiu. Mi notis kun intereso kiel ekzemplon de la malicaj pasioj, kiujn futbalo provokas, ke la sporta korespondanto de la rusema News Chronicle alprenis la kontraŭrusian linion kaj asertis, ke Arsenal ne estis tutanglia teamo. Sendube la disopinieco plu eĥos dum jaroj en la piednotoj de libroj pri historio. Intertempe, la rezulto de la Dinamo-turneo, kiom ĝi entute havis ian rezulton, estos, ke ĝi kreis freŝan antipation ambaŭflanke.

Kaj kiel povus esti alie? Mi ĉiam miras, kiam mi aŭdas homojn diri, ke sporto kreas bonan volon inter la nacioj, kaj se nur la ordinaraj homoj de la mondo povus renkonti sin reciproke ĉe futbalo aŭ kriketo, ili havus neniun inklinon renkontiĝi sur batalkampo. Eĉ se oni ne scius el konkretaj ekzemploj (kiel la Olimpiaj Ludoj de 1936), ke internaciaj sportaj konkursoj kondukas al orgioj de malamo, oni povus dedukti tion el ĝeneralaj principoj.

Preskaŭ ĉiuj nuntempe praktikataj sportoj estas konkurencaj. Oni ludas por venki kaj la ludo havas malmulte da signifo, se oni ne faras sian plejpovon por venki. Sur la vilaĝa herbejo, kie oni elektas konkurontajn teamojn kaj kie neniu sento de loka patriotismo kunrolas, eblas ludi nur pro la amuzo kaj la ekzercado: sed tuj kiam la demando de prestiĝo leviĝas, tuj kiam oni opinias, ke oni mem kaj iu pli granda unuo estos humiligita, se oni perdos, la plej sovaĝaj batalinstinktoj estas vekataj. Ĉiu, kiu ludis eĉ nur en lerneja futbala matĉo, scias tion. Internacinivele, sporto estas efektive mimado de milito. Tamen, la signifa afero ne estas la konduto de la ludistoj, sed la sinteno de la spektantoj: kaj, malantaŭ la spektantoj, la nacioj, kiuj pelas sin mem en furiozadon pro tiuj absurdaj konkursoj kaj serioze kredas – almenaŭ dum mallongaj periodoj – ke kuri, salti kaj piedbati pilkon estas testoj de nacia virteco.

Eĉ trankvilpaŝa ludo kiel kriketo, postulanta gracion anstataŭ forton, povas kaŭzi multe da malbona volo, kiel ni vidis ĉe la disopiniado pri alkorpa pilkoĵetado kaj pri la malmildaj taktikoj de la aŭstralia teamo, kiu vizitis Anglion en 1921. Futbalo, ludo, en kiu ĉiu vundiĝas kaj ĉiu nacio havas propran ludstilon, kiu ŝajnas malhonesta al alinacianoj, estas multe pli malbona. Plej malbona estas boksado. Unu el la plej teruraj vidaĵoj en la mondo estas batalo inter blankaj kaj koloraj boksistoj antaŭ miksita spektantaro. Sed boksa spektantaro estas ĉiam forpuŝa, kaj precipe la konduto de la virinoj estas tia, ke la armeo, mi kredas, ne permesas al ili ĉeesti ĝiajn konkursojn. Ĉiuokaze, antaŭ du aŭ tri jaroj, kiam hejmgvardianoj kaj ordinaraj armeanoj okazigis boksan konkurson, oni igis min gardostari ĉe la pordo de la halo kun la ordono ne enlasi virinojn.

En Anglio la obsedo pri sporto estas jam sufiĉe malbona, sed eĉ pli ferocaj pasioj vekiĝas en junaj landoj, kie ludado de ludoj kaj naciismo estas ambaŭ lastatempaj evoluoj. En landoj kiel Hindio aŭ Birmo, necesas dum futbalaj matĉoj postenigi fortajn policajn kordonojn por malebligi al la homamaso invadi la ludkampon. En Birmo mi vidis la subtenantojn de unu flanko trarompi tra la policistaro kaj senpovigi la golulon en krita momento. La unua granda futbala matĉo ludita en Hispanio antaŭ proksimume dekkvin jaroj kondukis al neregebla tumulto. Tuj kiam fortaj sentoj de rivaleco estas vekitaj, la nocio ludi laŭ la reguloj ĉiam forvaporiĝas. Homoj volas vidi unu flankon supre kaj la alian humiligita, kaj ili forgesas, ke venko gajnita per trompado aŭ per interveno de la homamaso estas sen signifo. Eĉ kiam la spektantoj ne intervenas fizike, ili provas influi la ludon per aplaŭdado de sia propra flanko kaj nervincitado al ludistoj de la alia flanko per malaplaŭdo kaj insultoj. Serioza sportado havas nenion komunan kun honesta ludado. ĝi ligiĝas kun malamo, ĵaluzo, fanfaronemo, malobservo de ĉiuj reguloj kaj sadisma plezuro ĉe spektado de perfortaĵoj: alivorte, ĝi estas milito minus la pafado.

Anstataŭ blablai pri la pura, sana rivaleco de la futbala kampo kaj la granda rolo ludata de la Olimpiaj Ludoj por interproksimigo de la nacioj, pli utilas demandi, kiel kaj kial tiu ĉi moderna kulto de sporto estiĝis. La plej multaj nun ludataj ludoj havas antikvan devenon, sed ŝajne oni ne traktis sporton tre serioze inter romiaj tempoj kaj la deknaŭa jarcento. Eĉ en la anglaj sendependaj lernejoj la ludokulto ne komenciĝis ĝis la malfrua parto de la pasinta jardeko. D-ro Arnold, rigardata ĝenerale kiel la fondinto de la moderna sendependa lernejo, rigardis ludojn simple kiel tempomalŝparon. Poste, ĉefe en Anglio kaj Usono, oni elkonstruis el ludoj peze financatan aktivecon kapablan allogi vastajn homamasojn kaj elvoki sovaĝajn pasiojn, kaj la infekto disvastiĝis de unu lando al alia. ĝuste la plej perfortecaj batalsportoj, futbalo kaj boksado, plej larĝe disvastiĝis. Ne povas esti multe da dubo, ke la tuta afero ligiĝas kun la leviĝo de naciismo – do kun la freneza moderna kutimo identigi sin kun grandaj unuoj de potenco kaj vidi ĉion en kategorioj de konkurenca prestiĝo. Krome, organizitaj ludoj pli verŝajne disfloras en urbaj komunumoj, kie mezuma homo vivas neaktivan aŭ almenaŭ endoman vivon, kaj ekhavas malmulte da okazoj por kreiva laboro. En rustika komunumo knabo aŭ juna viro fordisipas grandan parton de sia plusa energio per promenado, naĝado, neĝbulĵetado, arbogrimpado, ĉevalrajdado kaj per diversaj sportoj de krueleco al bestoj kiel fiŝkaptado, virkokaj bataloj kaj ĉasado de ratoj per furoj. En granda urbo oni devas engaĝiĝi en grupaj aktivecoj, se oni volas liberlasejon por siaj sadismaj impulsoj. Ludojn oni traktas serioze en Londono kaj Nov-Jorko, kaj oni traktis ilin serioze en Romo kaj Bizanco: en la mezepoko oni ludis ilin, kaj verŝajne kun multe da fizika brutaleco, sed ili ne estis miksitaj kun politiko nek kaŭzo de intergrupaj malamoj.

Se oni volus aldoni al la vasta fonduso de malbona volo ekzistanta en la mondo nunmomente, oni apenaŭ povus fari ĝin pli bone ol per serio de futbalaj matĉoj inter judoj kaj araboj, germanoj kaj ĉeĥoj, hindoj kaj britoj, rusoj kaj poloj, kaj italoj kaj jugoslavoj, lasante ĉiun matĉon spekti de miksita, 100 000-homa spektantaro. Kompreneble mi ne sugestas, ke sporto estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de internacia rivaleco; mi opinias, ke grandskala sporto estas mem nur unu plia inter la kaŭzoj, kiuj produktis naciismon. Tamen, oni efektive plimalbonigas la aferojn, sendante teamon de dek unu viroj etikeditaj kiel naciaj ĉampionoj por batali kontraŭ iu rivala teamo, kaj allasante, ke homoj sentu ĉiuflanke, ke kiu ajn nacio estos malvenkita, “perdos la vizaĝon”.

Mi esperas do, ke ni ne postsekvigos al la vizito de la dinamanoj forsendon de brita teamo al Sovetunio. Se ni devos fari tion, ni sendu duarangan teamon, certe malvenkotan, pri kiu oni ne povas aserti, ke ĝi reprezentas Brition kiel tuton. Tute sufiĉas jam la realaj kaŭzoj de malakordo, kaj ni ne bezonas aldoni al ili, kuraĝigante junajn virojn piedbati unu la alian sur la antaŭkruron dum hurlado de furiozigitaj spektantoj.

(1945)

• • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo