emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

[Reen al la ĉefpaĝo de Manifesto de la Sennaciistoj]

EŬGENO LANTI:

MANIFESTO DE LA SENNACIISTOJ

kaj

DOKUMENTOJ PRI SENNACIISMO

Komentoj kaj opinioj de legantoj

• • • • • • • • • •

Ĉi tiu loko estas rezervita por opinioj kaj komentoj de legantoj kaj legintoj de ĉi tiu verko. Kiu ankoraŭ ŝatus prezenti sian opinion?

Kontribuojn por ĉi tiu paĝo bonvolu sendi n.

• • • • • • • • • •

Pri SAT-UEA rilatoj

Kial mi ne konsentas kun Jurgen Kuhl

Rememorigo. K-do Kuhl, SAT-peranto por Kanado, postulis la eksigon de Kep Enderby el SAT (Sennaciulo, novembro 1999). Tion ne akirinte, li eksiĝis.

Kiel Kuhl, kiel Lanti, mi estas sennaciisto, almenaŭ tiel mi sentas min. Mi ne konsentas kun Gilbert Ledon, kiu asertas, ke la Manifesto de la Sennaciistoj estas "preskaŭ same nazia kiel la Mia Lukto de Hitlero" (Sennaciulo, januaro 2000). Eble, aperigante tiun tekston, Lanti (ankaŭ liaj gek-doj de la sennaciista frakcio de SAT) estis mallerta. Certe li troigis sian opinion, volante tordi la bastonon al la kontraŭa direkto. Tion li faris, ĉar en 1931 li jam estis vidinta la krimojn de la naciistoj; kaj li ne ankoraŭ ĉion vidis. Hodiaŭ ŝajnas, ke la gurditajn traŭmatizajn lecionojn de la 20-a jarcento oni ankoraŭ ne ellernis, eĉ en Esperantujo. Ĝis nun, ĉiuj krimoj de tiu freŝdata historio, ĉie, estis far naciistoj. Vidu, sub la masko de "socialismo" aŭ "komunismo", ne nur en nazia Germanio, sed ankaŭ en Sovetunio, en Kamboĝo kaj en multaj aliaj landoj (eĉ en Francio): ĉie, vi trovos, fakte, naciistojn. Kiu estas la komuna punkto inter la "socialismo nacia" de Stalino, Pol Pot, ktp., kaj, aliloke, la "naci-socialismo" de Hitlero kaj Musolini? Ĝi ne povas esti la socialismo, neebla en unu sola lando, nur mondskale; estas la naciismo, naciismo de la perdintoj paroksismigita far alia naciismo, tiu de la gajnintoj: la grandaj regnoj, la tiel nomataj "evoluintaj landoj", kies naciismo estas, ekstere, iom pli glata, pli milda. Ĉie, ĉiuj ŝtatoj, ĉiuj ŝtatuloj, zorgas nur pri siaj naciaj interesoj (kiam ili ne zorgas pri interesoj plie apartaj). Jen kial la grandaj regnoj daŭre turnis la tutan mondon en fajron kaj sangon. Ĉu necesas memorigi tiujn profetajn vortojn de Zamenhof: "Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj – kiel natura sindefenda reago – estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas ne nobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta, ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiu la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala" (skribitaj en junio 1914, kaj senditaj al liaj samgentanoj de la Hebrea Ligo)? La sennaciistoj radikale kontraŭas tiun naciistan koncepton, kaj ĝis nun, je mia kono, ili ne kulpas pri krimaj agoj.

Kia Lanti, ankaŭ mi estas supertendencisto (aŭ superpartiano), kaj ŝajnas, ke k-do Kuhl ne estas tia. Mi estas eĉ pli supertendencisto ol Lanti, sed li havis iajn kialojn. Tion mi klarigu. Ne nur la homoj, ankaŭ la asocioj suferas dum sia vivo kreskan krizon. Tiu malagrabla fenomeno tamen permesas, ke oni certigu sian personecon, forĝu ĝin. En tiu kruca periodo, oni devas lukti, ekstere kontraŭ aliuloj, ankaŭ interne. Tiel SAT iam devis kontraŭbatali interne iajn tendencojn tro ekskluzivajn, ekstere iun neŭtralismon. Ankaŭ UEA havis kreskan krizon, Esperantujo entute havis kreskan krizon... Tiun stadion, bedaŭrinde, kelkaj homoj aŭ asocioj ne povas transpasi; dum la cetero de sia vivo ili vegetas, iufoje sinmortigas. Feliĉe, dank' al Lanti precipe, SAT trapasis tiun gravan stadion. Certe, ĝi ne bone fartas hodiaŭ; sed ankaŭ aliaj asocioj ne, ekzemple UEA. Tio ne konsolu nin. Tamen, kelkaj signoj, ekzemple Interreto, elmontras, ke Esperantujo ne tro malbone fartas.

La malbonfarto de SAT (i.a.) estas, unue, la rezulto de eksteraj cirkonstancoj. Nuntempe, post la fiasko de laŭdira socialismo (aŭ komunismo) kaj la tutmonda (kaj provizora) venko de la liberala sistemo, ĉiuj asocioj, kiuj celas homan emancipadon, fartas malbone. Sed tiuj objektivaj cirkonstancoj ne estas solsolaj, ĉar ni partoprenas en ili. Do, ekzistas ankaŭ subjektivaj cirkonstancoj: ni, nia konduto, niaj konceptoj, nia kapablo ilin konstesti, kontesti nin. Kompreneble, ni ne povas kontesti la eksteran mondon, se ni ne kapablas, unue, iom dubi pri ni. Ni plivastigu tiun problemon. Kiamaniere oni povos starigi tuthoman fratecon, almenaŭ minimuman, se oni ne kapablas – minimume – konduti kiel fratoj inter si? Kiamaniere oni povos lukti kontraŭ marĝeniĝo, se oni marĝenigas unuj la aliajn? Kiamaniere ni povos allogi junulojn, se ni limigas niajn agojn al senfruktaj polemikoj?

Kiamaniere ni povos konvinki la aliajn, se ni ne havas minimumon da konvinkoj? Kiamaniere ni povos pruvi la vivpovon de la granda homa kunlaboro, kiun ni konfuze antaŭsentas, se ni ne kapablas kunlabori inter ni?

... Ktp. Ni estas tro malmulte nombraj (vidu Esperanto sen mitoj; Sikosek pravas, ke ni ne estas milionoj). Se ni ne volas morti, ni nepre devas vastiĝi: mense, age, materiale, interkomuniki, kunlabori... Do mi ĝojas, ke la SAT-ano Kep Enderby fariĝis prezidanto de UEA. Mi ankaŭ ĝojas, ke alia SAT-ano, Petro Chrdle, aniĝas en la estraro de UEA. Mi ĝojas, kiam mi legas en Esperanto, la revuo de UEA, reklamon por Sennacieca Revuo. Mi ĝojas kiam mi aŭskultas Yvo Peyrault en la UEA-kongreso en Berlino, aŭ kiam mi partoprenas en SAT-rondo dum la sama kongreso. Mi ĝojas, ke ekzistas, ekzemple, Interasocia Franca Komitato de Esperanto, aŭ Interreta rondo por ĉiuj esperantitstoj en la pariza regiono. Ĉie kaj ĉiel ni devas ankoraŭ plivastigi tiun tendencon, tiun movon, ĉiugrade: de la loka ĝis la universala. Ekzemple, mi ŝatus, ke ekzistu, se ili ankoraŭ ne ekzistas, Franclingvana Esperanto-Interasocio (F.E.I.), Hispanlingvana E.I., Arablingvana E.I., ktp... Mi ŝatus, ke oni ne limigu, loke, siajn komunajn agadojn al interretaj rondoj sed, ke ĉie oni laboru kunkune. Je ĉiu grado, ĉiu grupo, gardante sian personecon, povus partopreni en tia kunordigado de la esperantista agado. Ekzemple, mi freŝdate skribis al k-do Marco Botella (la verkinto de Lirikaj perloj de Al-Andalus, mirinda libro), ke estus bonega afero iniciati grandan mediteranean asocion. Tiu asocio povus koncerni ĉiujn popolojn loĝantajn ĉe Mediteraneo. Ĉirkaŭ tiu maro estas riĉega historio, estas ankaŭ, kiel en Bialistoko, sed je pli granda skalo, multe da malamikaj gentoj: eks-jugoslaviaj, grekaj, turkaj, palestinaj, katolikaj, judaj, ortodoksaj, koptaj, arabaj, berberaj, ktp... Oni eĉ povus domicili la asocion en la centro de nia maro: en Malto, kie estas nun vigla esperantista asocio... Vidu, nek la homoj, nek la ideoj, mankas; nur iom da volo, iom da imago.

La du projektoj: zamenhofa (prefere spirita), kaj lantia (prefere materialista), ne kontraŭstaras unu la alian; ili sin kompletigas. Ambaŭ antaŭvidas la homan emancipiĝon, alivorte la homan maturecon. Sed antaŭ tiu stadio, verŝajne devos estiĝi la matureco de Esperantujo. Tiucelen ni devas strebi. Ek al la laboro!

Ĝemil Kesus,
SAT-ano n-ro 35360 (aniĝis en 1998), ankaŭ UEA-ano (aniĝis en 1999, sed mi mislokis mian numeron)

P.S. Iu k-do, kiu freŝdate eksiĝis el SAT, ĉar li trovis Sennaciulo-n tro kontraŭserba, realiĝis, vidinte ke la eksiĝo ne estas bona solvo. K-do Kuhl postulis la eksigon de Kep Enderby kaj, poste, eksiĝis. Mi petas lin, ke li realiĝu, tio estus almenaŭ nur por kunlabori kun kelkaj gek-doj en la sennaciista frakcio, kiu nuntempe malbone fartas. Vidu la finon de nia Manifesto: nek SAT, nek ĝia sennaciista frakcio, devas esti sekto "fermata al ĉiuj internaciistoj" (des pli ke tiuj internaciistoj estas la plimulto, 3-a eldono, p. 43). La fizikisto Max Planck skribis tion: "Nova vero, en scienco, neniam suksecas triumfi, konvinkante la kontraŭulojn, kaj alkondukante ilin vidi la lumon, sed pli ĝuste, ĉar, laste, tiuj kontraŭuloj mortas kaj nova generacio kreskas, al kiu tiu nova vero estas kutima" (Scienca Aŭtobiografo, 1948). Tiu aserto estas vera, ne nur en scienco sed ankaŭ en la tuta socia vivo, interalie en la politiko, sed ĝi estas nur parte vera, iom severa. Nur la stultuloj neniam ŝanĝas sian opinion...

• • • • • • • • • •

Reago al la artikolo de Jacqueline

(vd. Laŭte! n-ro 164, p. 26, kaj la respondo en la n-ro 165, p. 43)

En la artikolo: "Reago al la sennaciismo de Djémil", poste ke ŝi rimarkas ke mi kutimus "uzi vortojn kun aliaj signifoj, ol ili havas en vortaroj" (pri tio ni poste revenos), Jacqueline Lépeix skribas "Delonge mi atentigas, ke oni ne konfuzu nacion kaj ŝtaton." Ŝajnas fakte ke tiun diferencon, jam antaŭ Jacqueline, vidis kelkiuj, ekz. Migny kaj liaj gek-doj, kiuj fondis en 1925 la "Tutmonda-n Ligo-n de Esperantistaj SENŜTATANOJ" (TLES, la alvoko pri tiu fondiĝo aperis en S-ulo de la 18a de decembro 1924). Sed jam antaŭe, kiel mi skribis, Karl Renner montris, ke ŝtato kaj nacio, tiuj ambaŭ realaĵoj, "neniam tute koincidas", kiom ili estas "kontraŭaj, samkiel ŝtato kaj socio ĝenerale. La ŝtato estas teritoria aŭtoritato jura, la socio, asocio de personoj fakte" (Karl Renner, Staat und Nation, Vieno, 1899).

Estas tamen malfacile aserti, kiel ŝi faras, ke "la anarkiistoj kredas sin devigataj esti sennaciistoj", eĉ se kelkaj el ili povas tiaj esti. La praanarkiistoj, kiel la samtempaj pramarksistoj, aktivas por la estingiĝo de l'ŝtato, kaj ne tro traktas la nacian problemon. Kaj nun, kiel la marksistoj, multaj anarkiistoj emas sin rifuĝi en la sino de l'ŝtato kontraŭ la novliberala ofensivo.

Poste Jacqueline skribas "mi delonge atentigas, ke laŭ la gramatiko sen-naci-ismo ne estu la ismo, laŭ kiu ne estas naciismo, sed la ismo, laŭ kiu ne estu nacioj". Tia estas ŝia, iel lakona, difino. La PIVo traktas la temon iom pli amplekse, pli komplekse, tial ke ĝi asertas ke tiu sennaciismo celas "la malaperon de ĉiuj nacioj RIGARDATAJ KIEL SUVERENAJ UNUOJ" (majuskligas mi), kion mi preferas.

Mondkonceptoj

La Sennaciismo, kiel la komunismo, la socialismo k.a. anarkiismo, estas ne nur simplaj ismoj, sed ankaŭ mondkonceptoj. Kaj neniu havas proprietrajton, verkistrajton, pri ĉiu mondkoncepto, eĉ la aŭtoroj de l'vortaroj k.a. sanktaj libroj, kiuj ne ĉiam akordiĝas inter si, krome.

Ni rigardu la ekzemplon de l'komunismo. Laŭ la PIVo (eld. 2002) tiu ismo celas "detrui la individuan proprieton". Nu, se ni legas Marx-on – kiu tamen havas ian aŭtoritaton pri la komunismo – ni ekscias ke laŭ li, ties kara revolucio celas restarigi "ne la privatan proprieton de la laboristo, sed ties individuan proprieton, fonditan sur la akiritaĵoj de l'kapitalisma erao, sur la kooperado kaj la komuna posedo de ĉiuj produktrimedoj inkluzive de l'grundo" (konkludo de la unua libro de la Kapitalo, ĉap. 32). Tiel, la aŭtoro de la Komunista Manifesto, tute ne celinte "detrui la individuan proprieton", kiel asertita en la PIVo, intencis male ĝin restarigi! Endas nepre postuli de Marx, ke li konformigu siajn skribaĵojn al la difino de nia PIVo!

... Ni restu seriozaj. Tio ne gravas, fakte: eĉ se Marx estus asertinta, ke la komunismo celas ĉion kolektivigi inkluzive de la dentbrosoj, mi respondus: "tio ne povas esti mia komunismo". Marx ne havas pli da posedrajto pri l'komunismo (estis aliaj komunistoj antaŭ li, i.a. Cabet kaj, en mia origina artikolo, kiu reagigas nian amikinon, mi citas iun aŭtoron, kiu elvokas la grandegan diversecon de tiuj komunismaj grupoj) ol Lanti pri la sennaciismo (eĉ se tiu lasta estintu la unua historia sennaciisto).

Kompreneble, mi povus reagi tute negative, kaj, en iliaj reciprokaj manifestoj, vidinte tiujn asertojn, de la unua, kiu skribas ke "la komunismo (..) forigos la religion...", aŭ de la dua, kiu asertas ke "la sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca: kontraŭ naciaj lingvoj k. kulturoj, naciaj kutimoj k. tradicioj", rebati, ke mi estas kontraŭkomunisto kaj kontraŭsennaciisto. Mi preferas reagi pli pozitive, kaj aserti ke la supremenciitaj asertoj ne povas kongrui kun mia komunismo, mia sennaciismo kaj tiele, iom kontribui al la pliriĉigo de tiuj ismoj, kiuj ne tro ŝatas esti premitaj en la korsetoj de l'vortardifinoj.

Kulturoj kaj seksumado

La artikolo de Jacqueline estas fakte tre riĉa. Ĝi levas diversajn problemojn. Poste ŝi revenas al sia preferata temo, asertante ke "kulturo, en kiu viro ne rajtas seksumi kun virino sen ŝia konsento, superas kulturon en kiu seksperforto estas normala konduto".

Mi vidas, kion ŝi aludas. Sed tie kuŝas grava problemo: la seksperfortado estas ne nur "normala konduto" en sennombraj kulturoj sed ankaŭ transkultura, universala fakto, de nememorebla tempo. La bonaj kristanaj feŭdaj senjoroj, kun sia "femuradrajto", la bonaj kristanaj burĝoj, kiuj neniam sin ĝenis fikante siajn gedungitojn, la bonaj koloniantoj en Afriko (eĉ la misiistoj!), la bonaj usonaj soldatoj en ekstremorientaj landoj, la bonaj ortodoksaj serbaj militistoj kun la bosnianinoj... povas tion atesti.

Kaj tiu fenomeno ne haltis kun la freŝdata novliberalisma ofensivo, tute male: "la grandega plimulto da analizoj de l'nuntempa tutmondiĝo ne konsideras la planedan aspekton de la sekskomerca industrio", asertas Richard Poulin (Actuel Marx, aprilo 2002), kiu daŭrigas: "Ties fulma kresko ankaŭ okazigas kiel efikon la konteston al la fundamentaj homrajtoj, notinde tiuj de infanoj kaj virinoj fariĝantaj seksaj varoj". Tiu industrio, laŭ la aŭtoro, gajnigas miliardojn da dolaroj, tiomgrade, kiom ĝi fariĝis "disvolviĝa strategio" de iuj ŝtatoj. Elvokante ĝian historion la aŭtoro skribas: "Hodiaŭ, oni taksas, ke 18.000 prostituinoj plenumas la servon de la 43.000 usonaj militistoj sidantaj en Koreo. Oni taksas ke, inter 1937 kaj 1945, la japana armeo de okupacio utiligis inter 100.000 kaj 200.000 koreajn prostituinojn enkarcerigitajn en "comfort stations" (putinejo de rekuraĝigo). Nur kelkajn tagojn post la japana malvenko, la asocio por la kreado de specialaj distraj eblecoj, malrekte financata de l'registaro, malfermis la unuan rekuraĝigan putinejon por usonaj soldatoj. Je sia kulmina punkto, tiu asocio dungis 70.000 japanajn prostituinojn".

Sed, asertante ke la kulturoj ne estas egalaj, Jacqueline tute pravas. Tie staras pli fundamenta problemo: ankaŭ la soci-ekonomiaj sistemoj, sur kiuj tiuj kulturoj kuŝas, ne estas egalaj. Kaj la diversaj kulturoj, ekonomioj, socioj... hodiaŭ pli ol iam ajn, ne estas nemoveblaj, aŭtonomaj, memstaraj; ili interkomunikiĝas, sin influas reciproke... Kaj la freŝdata novliberalisma ofensivo okazigis gigantan reakcion, tiom en la t.n. evoluintaj landoj, kiom en la tria mondo. Ĉie la reganta sistemo estigis la malfeliĉojn, kiujn ni bone konas. Tiuteme, estas interese noti, ke la ofensivo de l'religia fakto komenciĝis en Usono meze de la 1970aj jaroj kun Jimmy Carter (tamen demokrata), kaj poste impetis tra la tuta mondo, la tutaj religioj.

Ni scias, almenaŭ ekde Paul Valery, ke la civilizacioj estas mortemaj. Ankaŭ la kulturoj: ili naskiĝas, kreskas, vivas, estingiĝas... Ni esperu ke nia nuna estingiĝonta civilizacio, transnacia, ne forpasos kun la homaro, ke iu nova aperos baldaŭ, supera, pli universalisma...

Ĉu, kiel Jacqueline asertas "konklude" (kaj iom abrupte), mi "tro taksas la eblon decidi pri si mem"? Mi lasos la taskon respondi al tiuj, kiuj iom konas miajn esplorojn pri l'determinismo. Alia grava, kompleksega demando staras tie...

Djémil KESSOUS

• • • • • • • • • •

[Reen al la ĉefpaĝo de Manifesto de la Sennaciistoj]

Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo