emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-22
• • •

[Reen al la ĉefpaĝo de Manifesto de la Sennaciistoj]

EŬGENO LANTI:

MANIFESTO DE LA SENNACIISTOJ

kaj

DOKUMENTOJ PRI SENNACIISMO

[2-a parto de la interreta eldono]

• • • • • • • • • •

Sennaciismo

(Tiu artikolo aperis en »Renovigo«, Meksiko, n-roj 40-41-42-43, oktobro-novembro 1941, januaro-februaro 1942).

La termino per si mem estas tute klara: ismo, laŭ kiu ne ekzistus nacioj k sekve ĉiuj homoj sur la tero estus samregnanoj, mondcivitanoj.

Sed tia ismo estas sensencaĵo, kredeble pensos legantoj, ĉar nacioj ekzistas k ignori ilin ne eblas. La nacioj ja estas realaĵo, bedaŭrinde! Malsanoj ankaŭ ekzistas k tamen neniu – krom eble kuracistoj – deziras, ke oni ĝoju pro tio k penadu por ilin eternigi.

Nacioj ekzistas k ĝuste pro tio la homaro malsanas, elspezante nekalkuleblan kvanton da energio k materialo por detruaj, mortigaj celoj. Sed regnestroj, ambasadoroj, generaloj k similaj parazitoj profitas ilian ekziston – simile al la kuracistoj, kiuj havas komfortan vivon dank’ al la ekzisto de malsanuloj.

Kompreneble neniu kuracisto volus eldiri publike sian deziron, ke estu sufiĉe da monhavaj malsanuloj, por ke li povu enspezi grandan honorarion. Ĉiuj ja volonte asertus, ke ili deziras la kiel eble plej rapidan resaniĝon de siaj pacientoj.

Same ĉiaj registoj k regaspirantoj asertas, ke ili klopodas por starigo de surtera paco k tiucele penadas por ekvilibrigi la fortojn de la nacioj per armado k aliancoj. Diplomatoj trovas en tio agrablan okupon k ĝuas plezuron, sciante, ke en la ĵurnaloj el la tuta mondo oni raportos pri la intertraktadoj, kiujn ili faras kun siaj kolegoj alinaciaj.

Kaj tial ke tiaj intertraktoj neniam sukcesis eviti militojn, ĉiam troviĝas ruzaj registoj, kiuj de tempo al tempo, faras proponojn, por aliigi la ludon, kun la celo malebligi, ke la popoloj ekkomprenu, ke ili mem estas nur la peonoj de tiu fia ŝakludilo internacia. La lasta tia trompo estis la starigo de Ligo de Nacioj, kio havis nur kiel rezulton doni oficojn al miloj da parazitoj k kaŭzis la elspezon de miliardoj da ormoneroj.

La Ligo de Nacioj estis subtenata de ĉiaj internaciistoj. Ili kritike rekomendis nur kelkajn modifojn en la strukturo de tiu institucio. Etimologie k historie la internaciismo ja estas nur iu politika sistemo, celanta trovi juran kompromison inter la naciismo k la postuloj de la ekonomio, kiun senhalte evoluigas la progresoj de l’ tekniko (rezulto de la homa elpenskapablo, kiu mem rezultas de l’ homa volo). La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur paliativo, kiu tute ne garantias daŭran pacon.

Sed kio povas esperigi, ke la sennaciismo iam efektiviĝos? sendube pensos legantoj. Esperigaj konsideroj estas jenaj: la nacioj signas nur stadion en la historia procezo; ili eĉ jam nun konsistigas ian anakronismon, rilate al la malvolviĝo de l’ tekniko, kiu tendencas pli k pli malgrandigi tempe la distancojn. Kaj tiu procezo ne haltas. Fakulo eldiris antaŭnelonge, ke post 20-30 jaroj la aeroplanoj rakete funkcios, flugos tra la stratosfero k rapidos po 1.500 km. hore k eĉ pli. La aŭtoj veturos sur apartaj vojoj k ilia rapido hora estos almenaŭ 150-kma. Fervojoj estos utiligataj nur por transporti materialojn k la pasaĝertrafiko longdistanca okazos per aviadiloj. La tutmonda trafiko pli k pli intensiĝos k tia stato grade sentigos la bezonon de komuna lingvo. Tiam esperanto havos pli k pli favoran grundon por sia enplantiĝo. Laŭgrade kiel la artefarita lingvo disvastiĝos, samgrade la propagando por sennaciismo fariĝos pli facila k efika. . .

Nuntempe la sennaciismo, kiel historia faktoro, ekzistas nur embrie. Ĝi trovis, antaŭmilite, favoran grundon en la esp-a organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu asocio, same kiel Universala Esperanto-Asocio (14), estas sennacieca laŭ sia strukturo, tamen ne sennaciista. Ambaŭ organizoj ignoras la naciojn, sed ne havas kiel taskon propagandi sennaciismon.

Tial ke la sennaciisma movado nunepoke neniel povas praktike influi sur la eventojn, ties anoj povas havi nur unu celon: ĉiel provi ne viktimiĝi per naciecaj frenezaĵoj. La sennaciistoj opinias, ke estas tute normale, ke patriotoj diverslandaj buĉu unuj la aliajn, k ili sekve neniel celas malebligi tion. La nacioj ekzistas por la registoj k regaspirantoj k per la amaso da naivaj patriotoj. Se la sennaciistoj atentus nur sian racion, ili dirus: ju pli da naciistoj buĉas sin reciproke, des pli bone. Sed ilia koro kompatas al la trompitoj, kiuj mortas por la gloro de malmultaj naciprofitantoj.

La ekzisto de nacioj estas la plej terura plago de la homaro. La tekniko tendencas unuigi la mondon, sed la homa menso ĝenerale ne evoluas laŭ sama rapido. La sennaciisma propagando celas restarigi la ekvilibron en la historia procezo.

Ĉe prezento de tezo pri sennaciismo oni ĝenerale renkontas nur indiferenton, miron aŭ pasian nekomprenemon. Kaj se iu naciisto tamen kapablas bridi sian indignon k konsentas diskuti, li proteste emfazos, ke la amo al la patrio estas tiel natura sento, ke tute ne eblas ĝin ignori k sekve, ke la sennaciismo estas kontraŭnatura, estas monstraĵo neniel konsiderinda. . .

En la okazo, ke nia patrioto estas klera homo, li tiam citos la aŭtoritatan opinion de multaj famuloj, kiuj donis belformajn difinojn pri patriotismo. Da tiaj mi kolektis almenaŭ kvindek el diversaj lingvoj.

Se temas pri internaciisto, tiu certe ne preterlasos la okazon citi almenaŭ la opinion de la fama oratoro franca Ĵores (Jaurès) k tiun de Lenin. En sia verko La Nova Armeo, parafrazante diron de la angla filozofo Bekn (Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je Dio, multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores diris: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo fortigas ĝin».

Kaj en la Kompleta Verkaro de Lenin, volumo 13-a, pag. 342 de la franclingva eldono, oni povas legi jenon: «En milito reale nacia la vortoj \91defendo al la Patrio’ ne estas trompo k ni tute ne kontraŭas ilin».

Ĉe la konstato, ke naciistoj k internaciistoj interkonsentas pri la esenco de la demando k nur disputas pri nuancoj k aplikado, oni tuj emas pensi, ke la sennaciismo estas fantazia teorio, kiu malatentas objektivaĵojn. Kaj tamen mi ne timas aserti:, ke fakte nur ni, sennaciistoj, prikonsideras la problemon pri mondpaco laŭ ĝia reala aspekto. Ni krome asertas k povas pruvi, ke la nacieca sento estas artefarita, rezultas de edukado: el ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu meksikan patrioton aŭ usonan, nikaragvan, ĉilan, anglan, japanan ktp.; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp.

La «natura» amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono k neniel al tuta lando. . .

Ĉar mi estas ankoraŭ en Meksikio, apoge al mia aserto, mi mencios faktojn, kiuj rilatas al tiu lando. Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la grava ĵurnalo «El Universal» serio da artikoloj de profesoro Angel M. Korso (Corzo) kun jena titolo: La Problemo Indiĝena k la Nacieco. En tiu longa studo mencie svarmas faktoj, kiuj senintence apogas mian tezon. Bedaŭrinde la amplekso de la esp-a parto de «Reno» ne permesas al mi fari citojn. Mi do limigos min substreki du tre signifajn asertojn de la menciita profesoro : 1) la meksika nacieco ankoraŭ ne ekzistas en la menso de milionoj da indiĝenoj analfabetaj; 2) en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn.

Solve al tiu problemo la internaciistoj de la Moskva konfesio proponas la starigon de Unuiĝo de Respublikoj lndiĝenaj de Meksikio kun konsekvenco, ke la dialektoj (60) estu konservataj, ke la moroj estu respektataj; unuvorte, ke la 80 naciecoj estu eternigotaj. . .

Profesoro A. M. K. prave ridindigas tiun Lenin-Stalinan vidpunkton. Li argumentas, ke ne eblas klerigi la indiĝenojn per ilia respektiva dialekto, ke, ekz-e, estas tute neeble traduki klasikajn verkojn en «otomi».

Estas interese rimarki, ke tiurilate la sennaciistoj konsentas kun la meksike naciista profesoro. Lia vidpunkto fakte estas imperialista, sed ĝi pli kongruas kun la historia evoluo ol tiu de l’ bolŝevista internaciismo, kiu fakte estas konservativa, por ne diri reakcia. «Sen lingva unueco ne povas realiĝi la meksika nacieco», prave diras profesoro A. M. K.

Same la sennaciistoj opinias, ke mondregno ne povus ekzisti, glate funkcii, sen mondlingvo. Antaŭ 13 jaroj, en la kvina ĉapitro de La Laborista Esperantismo, mi ja skribis jenon: «. . . propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe, kiel instrui beletron al analfabetoj.»

Tamen, estas fakto, ke kelkajn jarojn poste, nia propaganda broŝuro, Manifesto de la Sennaciistoj, estis tradukita k eldonita en franca lingvo, poste en angla, k nunjare argentinaj samideanoj aperigis ĝin hispanlingve. Tion mi mem ne konsilis, sed la tradukintoj sinpravige klarigis, ke per tiuj nacilingvaj eldonoj ili celas varbi al esperanto personojn, kiuj revas pri mondpaco k tamen ignoras la lingvan demandon.

Esperanto ja ekzistas, vivas. Per tiu artefarita, do sennacieca, lingvo mi mem povis interrilatiĝi kun homoj el ĉiuj mondpartoj; k jam de preskaŭ ses jaroj migras mi ĉirkaŭ nia relative malgranda planedo, rilatante nur kun esperantistoj. Laŭsperte mi do scias, ke oni povas interfratiĝi kun homoj el ĉiuj rasoj. Eĉ en Ĉinio k Japanio mi sentis min hejme kiam mi estis inter samideanoj. El tio mi rajtas konkludi, ke la sennaciismo ne estas fantazia teorio, kiel asertas filistroj aŭ individuoj, kiuj havas personan intereson en la eterniĝo de l’ nacioj. Mi aludas al regnestroj, ambasadoroj, konsuloj, generaloj, regaspirantoj k similuloj. Tiuj parazitoj ordinare ne viktimiĝas dum milito k ĉiam sekurigas al si agrablan, komfortan vivon per la mizero k morto de malaltranguloj.

Kiuj celas starigi pacon surtere k tamen volas konservi la nacian suverenecon, tiuj similas al kuracisto, kiu provus resanigi pacienton k ne atentus pri la kaŭzo de lia malsano. Militoj certe okazos, tiom longe, kiom, ekzistos suverenaj nacioj; tiom longe, kiom la riĉaĵoj de nia planedo ne estos dispone al ĉiuj popoloj.

Kiam oni konsideras la nunan malvolviĝon de la tekniko, tiam ne necesas esti fakulo, por tuj kompreni, ke ĉiuj homoj povus ĝui bonstaton, komforton, se la produktofortoj ne estus utiligataj por detruaj celoj.

Lastatempe ĵurnaloj raportis, ke Britio, elspezas ĉiutage 11 milionojn da pundoj por militaj celoj. Kiom da markoj elspezas Germanio? Kiom da dolaroj, Usono? Kiom da jenoj, Japanio? Kiom da energio k materialoj estas tiel misuzataj sur la tuta tero? Mi ne povas respondi tiujn demandojn. Sed ĉiu penskapabla homo tamen tuj klare ekvidas, ke, se la homaro ne estus naciece malsana, ĝi povus vivi bonstate k pace.

La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas tiujn du terminojn kun la sama senco) estas la plej potenca k efika ideoforto de nia epoko. Ĝi ne ekzistis en tia grado antaŭ unu jarcento k rezultas de edukado – la vorto dresado estus eĉ pli ĝusta. – La patriotoj estas iaj fanatikuloj, kiuj similas al la mezepokaj religiuloj el Eŭropo. Same kiel religia kredulo ĉiam estis preta mortigi anojn de alia religio, tiel same la patriotoj volonte mortigas patriotojn de aliaj patrioj, kvankam tiuj povas esti iliaj samreligianoj.

La naciismo estas tiom efika ideologio, ke per ĝi la malmultaj naciprofituloj en ĉiu nacio facile atingas, ke la popoloj faru la plej grandajn oferojn, kiam la nacia suvereneco estas minacata. En tempo kiam regas senlaboreco k mizero en iu lando, tiam la koncerna registaro kutime diras, ke la nacia buĝeto absolute ne povas solvi tiun problemon, ke la nacio bankrotus ktp. Sed se la interesoj de la reganta klaso estas minacitaj, tiam la buĝeto ŝveliĝas ĝis atingo de astronomiaj nombroj. La prezidanto de la plej sensignifa respubliko volas ja daŭre prezidi; la suvereno de la plej eta reĝlando volas ja daŭre reĝi; k la ambasadoroj de la plej mizera lando volas reprezenti ĝin en aliaj landoj k tie vivi kiel princoj.

Feliĉe la naciismo portas en si mem sindetruan ĝermon, nome la imperialismon. Kiam nacio akiras la senton, ke ĝi superas la najbarajn naciojn, tiam ĝi emas aneksi: parton de ili aŭ eĉ ilin entute. Tial, ĉiam estis «subpremataj nacioj». Kaj la malgrandaj povas ekzisti, nur tial ke ili kvazaŭ ludas la rolon de bufro inter la grandaj. Tia estis, ekzemple, la kazo de Belgio, Luksemburgio k Nederlando rilate al Britio, Francio k Germanio.

Ĉiu regnestro estas potencavida k sekve ĉiam deziras pligrandigi sian regnon. Ĉiu prezidanto avidas prezidi super kiel eble plej granda nombro da regatoj aŭ da partianoj. Inter patrio k partio ekzistas multaj similaĵoj, esence ili estas samaj aparatoj, tial ne malofte okazas, ke en la sama lando malsampartianoj buĉas sin reciproke, kiel faras malsamnaciaj patriotoj.

Ni tre klare konscias pri tio. Tial en nia organo Herezulo (15), inter ĝiaj gvidpunktoj la sesa diras, ke la sennaciistoj «luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado».

La homaro ne ĝuos pacon, tiom longe, kiom regavido ne estos bridata ĉe la homoj. En sennacieca mondregno la organizproblemo ne plu estus politika, sed teknika. La teknikuloj estus elektataj per konkurso, kontrolata de samfakuloj. Kaj la problemo tiam solvenda estus kiel eble plej racie utiligi la riĉaĵojn de nia planedo profite al ĉiuj homoj senescepte.

Se mi emus sofiste argumenti, kiel ordinare faras politikuloj, kies ĉefa celo estas akiri la regadon en sia propra nacio, mi dirus, ke la sennaciismo estas la plej bona speco de patriotismo, tial ke la bonstato de l’ grandega plimulto da patriotoj el la tuta mondo povas ekzisti nur, se malaperis la nacia suvereneco.

Dume la sennaciistoj havas la senton vivi en granda frenezulejo; sed de tio ne sekvas, ke ankaŭ ili devas bleki patriote kiel la naciecaj frenezuloj. . .

Meksiko 5.-l0.-41.

— E. Lanti.

• • • • • • • • • •

Postulatoj Sociologiaj

Kiuj sincere deziras agadi, por ke la Homaro evoluu ĝis stato de harmonia kunvivado, tiuj povas nur konsenti pri jenaj postulatoj:

1

En la homa cerbo ekzistas du ĉefaj tendencoj: la mistike spekulativa k la raciema. La ĝisnuna regado de dinastioj, eklezioj, oligarkioj k partioj signas la precipecon de la unua tendenco super la dua. Sed jam nun ne mankas motivoj, kiuj povas esperigi, ke finfine la raciema tendenco superregos la mistikeman.

2

En la nuna stato de la scienco k tekniko ĉiuj homoj povus ĝui higiene komfortan vivon, laborante nur tri-kvar horojn ĉiutage.

3

La plimulto da homoj malbonstatas, tial ke nekalkuleble granda kvanto da energio k materialo estas uzata por milite detruaj celoj, por produkti luksajn aŭ nenececajn aferojn, k pro la ekzisto de multnombraj parazitoj: regnestroj, ministroj, ambasadoroj, konsuloj, militistoj, ekleziuloj, tradukistoj, makleristoj, servistoj ktp., ks.

Tian staton kaŭzas la ekzisto de nacioj, aŭ suverenaj ŝtatoj, k neadekvato al la nuna produktokapablo teknika.

4

Nacioj ekzistas pro la reg- k potencavido de relative malmultaj homoj, pro la riĉaĵavido (alispeca potencavido) de aliaj, k la nescio, inertemo aŭ stulto de l’ plimulto.

5

Por malebligi la malbonfaron de la reg- k potencavide, raciuloj, teknikuloj – k ne politikistoj k spekulaciistoj – devas organizi k gvidi la socian vivon per laŭcela mastrumado super la naturaj riĉaĵoj de nia planedo.

Tiuj teknikuloj estu konkurse elektitaj de kompetenta ekzamenantaro el samfakuloj.

6

Kiu konsumas k nenion socie utilan produktas, tiu estas parazito k devas esti traktata kiel ŝtelisto: ĉia paraziteco estas malmorala k nepre kondamninda.

7

Ĉio rilatanta al iu ajn prefero individua pri io ajn (ekz-e, laboroj aŭ servoj por preĝejoj, tombejoj [kulto al putranta karno], organizado de sportaj konkuroj ks.; ĉio kio rilatas al lukso aŭ modo ks.; tio estu produktata k prizorgata de la interesiĝantoj mem, post ilia deviga labortempo komunuma.

Necesas ja fari diferencon inter akcesoraĵoj k tio, kio estas nepre necesa por certigi higiene komfortan vivon al ĉiu homo.

8

En la evoluo de l’ homa gento manlertiĝo signis grandegan progreson. La kapablo lerte manipuli ilojn estas nemalpli konsiderinda ol tiu, ekz-e, pri kalkula operacio. La koncepto pri «manlaboristo» k «intelektulo» sekve devas perdi sian ĝisnunan signifon: ekde sia deksepa aŭ dekoka jaro ĝis sia kvindekkvina, ĉiu sana homo estu devigata manlabori almenaŭ unu aŭ du horojn tage.

Tia korpa ekzercado povas nur bonefiki sur homojn, eĉ sur tiujn kun genia intelekto.

9

Ĉiu homo havas nature la rajton k sekve devus havi la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn. Tiucele ĝi povu ĉeesti kursojn en ĉiu ajn lernejo aŭ universitato.

Se ĉiu homo havus tian eblon, tiam, rilate al konkurse akireblaj postenoj, ne povus temi pri supereco de iu ajn raso, sed nur pri individuaj kapabloj, ekzistantaj, laŭ pli malpli granda proporcio, en ĉiu raso.

10

Duagradaj k superaj lernejoj estu en kiel eble plej intima kontakto kun produktejoj k ambaŭ (lernejoj k produktejoj) konsiderataj kiel fakoj de sama organizo.

11

En sia agado la homoj estu ĉiam gvidataj de konsidero pri ŝparo k boncela utiligado de energio k materialo. Kaj ilia persona konduto estu tia, ke ĝi certigas glatajn rilatojn kun la proksimuloj.

12

Pri fabrikado k posedo de armiloj povu decidi nur respondeca mastrumaparato raciula.

Tiuj postulatoj – por mi preskaŭ aksiomoj – havas kiel konsekvencon la neceson de: a) universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico, laŭ la etimologia senco de l’ vorto; b) universala mono, ĉiam k ĉie samvalora k neinterezoproduktipova; c) universala lingvo; ĉ) universalaj kalkuliloj k mezuriloj; d) universalisma edukado eŭgenika, kiu tamen ne celus unutipigecon, sed, male, la malvolvon de ĉiuj normalaj individuecoj; edukado, kiu malvolvus en la homa cerbo la racian tendencon malprofite al la mistika, k vekus, stimulus k firmigus en ĉies koro senton pri justo, ordo, respondeco, k, plie, pri toleremo rilate ĉion, kio ne estas esenca por certigi materian bonstaton al ĉiuj homoj.

Ekzistas ja en la homa naturo pli malpli forta emo al revado k fantazio. Eble la vera saĝo homa postulas, ke iafoje oni ne kondutu tute . . . saĝe. En racie mastrumata socio, poetoj k artistoj ekzemple havus la rajton fantazii k kaprici laŭplaĉe.

Klarigcele: Ne forpasos multaj jardekoj, ĝis mondmastrumado estos ebla objektive; sed tiam malebligos ĝin la subjektiva forto, nacieca. Oni ja povas konstati la daŭre kreskantan malekvilibron inter jenaj du faktoroj: 1) homa menso intensege saturata je nacieco; 2) daŭra malvolviĝo de la scienco k tekniko, kies rezulto, inter aliaj, estas tempe malgrandigi la distancojn. Tia stato de malekvilibro povos tute kaosigi la socian vivon k minaci je pereo la normojn de civilizo.

Nova socio racia ne povas stariĝi mirakle el la kaoso. Necesas jam nun laŭcela pioniragado de homoj, kiuj akiris klaran komprenon pri la realaj kaŭzoj de milito k socia malordo, k, plie, kapablaj anticipi. Tiaj anticipuloj devas organize grupiĝi kun la celo konsistigi dinamikan forton, kiu kapablas bonefiki sur la statikan amason, kiu sopiregos savon el la kaoso, kiam tiu estos atinginta sian apogeon.

La formiĝo k organiziĝo de malplimulto el dinamikuloj povas okazi nur per la praktikado de esperanto kun homoj el ĉiuj mondpartoj k la aneco en sennacieca organizo. La dinamikuloj ja devas esti kapablaj anticipi ne nur idee, sed ankaŭ sente.

Unuvorte k konklude, necesas la kreiĝo de ia patriotismo planeda.

(25.-11.42)
E. Lanti.

• • • • • • • • • •

Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj» (16)

direktita al F. A. arkitekto en Meksiko

5-11-1942.

Altestimata. Samideano, kelkrilate malsamidea, sed certe samcela!

Bonvolu ne kredi, ke mi nun emas ŝerci per tiu komenco iom stranga. Mi tiele nur celas altiri vian atenton al tio, ke por povi reale interkompreniĝi, necesas nepre havi saman komprenon pri la vortoj uzataj k tio estas malfacila, tial ke ne ĉiuj havas la saman signifon. Iu aŭtoritata lingvisto eĉ diris: «. . . vorto neniam havas tute la saman signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj.»

La fakto, ke mi aldonis la kvalifon «kvazaŭaj» al miaj aksiomoj, estas pruvo, ke mi bone konscias, ke ili ne povas esti tiaj por ĉiu ajn. Mi ja scias, ke aksiomo estas «vero evidenta per si mem», k miaj asertoj estas tiaj eble nur por mi sola, Sed kiu povus pruvi, ekz-e, ke la matematika aksiomo: du kvantoj egalaj je tria kvanto egalas inter si, estas «evidenta vero» por ĉiu homo? Ekzistas ankoraŭ sovaĝuloj, kiuj apenaŭ povas kalkuli ĝis dek! k inter kleruloj, la abstraktokapablo tre varias: kio estas evidenta por Ejnstejn, tio estas tia nun por proksimume 50 homoj en la tuta mondo.

Cetere, en «La Laborista Esp-ismo», pĝ. 22, mi jam menciis la opinion de l’ matematikisto Poinkare, kiu diris, ke la geometriaj aksiomoj estas nur oportunaĵoj, t.e., ke oni ne devas ilin konsideri kiel absolutajn verojn. . .

Nu, sufiĉas, ke vi sciu, ke miaj asertoj pri konstruado de racia socio estas por mi aksiomecaj.

Kaj nun mi respondu vian demandon pri «Nacio k Ŝtato». Mi mem ne faras diferencon inter la du terminoj. Sed mi scias, ekz-e, ke Prudon vidis en Francio 12 naciecojn. Kaj en la serio da artikoletoj, kiuj aperis en Renovigo, mi menciis la opinion de profesoro Angel M. Korzo, kiu vidas en Meksikio 80 naciecojn. Se vi havas tempon k emon, vi bonvolu legi, aŭ relegi, tiun verkaĵeton k pli facile vi komprenos, kion mi konsideras aksioma.

Vere mirigas min via aserto, ke ĉiu ajn komprenas pri kio temas, kiam oni diras la vortojn «hispano, franco, negro aŭ planto». Ĉu, ekz-e, ĉiu basko, ĉiu kataluno konsentas esti nomata «hispano»? Antaŭ ĉi tiu milito, ekzistis en Francio relative forta movado por la sendependiĝo de Bretonio, aperis tiucele 7 gazetoj en bretona lingvo: k certe tiuj bretonoj ne volas esti nomataj «francoj».

Etimologie, nacio ja rilatas al naskiĝejo, kiel patrio, al la loko, kie vivis k entombiĝis la gepatroj. Nu, ĉe mia klaso (17), en Parizo, dufoje mi havis po unu negra lernanto. Ambaŭ naskiĝis en Francio k iliaj gepatroj estis «francoj». Samtempe mi ankaŭ havis ĉinan lernanton, kiu naskiĝis en Parizo k tamen ne estis «franco», tial ke liaj gepatroj ne klopodis per akiri la francan civitanecon. Sekve ? ! . . .

Mi ne faras diferencon inter ŝtato k nacio, tial ke la historio instruas, ke estas la ŝtatoj mem, kiuj, dum la daŭro de jarcentoj, kreis la nunajn naciojn. Estus eĉ nemalfacile starigi tezon, laŭ kiu ne ekzistas esenca diferenco inter patrio k partio, k el la okazoj, kiujn vi mem travivis en Hispanio, oni povus kolekti faktajn argumentojn apoge al tiu tezo. . .

Miaopinie, la naciismo, same kiel la rasismo, estas nur demagogia agitrimedo lerte uzata de regaviduloj. Ĉiu tiaulo preferus esti prezidanto super unumiliona popolo mizera, ol duaranga civitano en centmilionhoma regno, kie ne estus mizeruloj. Kaj estus vera miraklo, se la ambasadoroj de, ekz-e, Honduraso, Gvatemalo, Nikaragvo, Salvadoro, Paragvajo k. s. nacietoj konvertiĝus al la sennaciismo. Pravas la popoldiro, ke ĉiu ajn preferus esti kapo de muso ol vosto de leono. Ĉiu ajn naciista agitado fakte ne havas alian celon ol doni regpostenon al iuj politikuloj. Kaj la naiva popolo facile lasas sin trompi de laŭtvoĉaj demagogoj. La registoj de la ĉifonulriĉa Ĉilio eĉ sukcesis atingi, ke iliaj regatoj fieras pro sia mizero. Ĉiujare ja okazas tie «Fiesta del Roto Chileno» (18). Tiam oni kanonpafas, hisas la nacian standardon, bruigas la sonorilegojn, ktp. En Meksikio oni povas fari similajn konstatojn.

Mi opinias, ke la marksismo eraras en tio, ke ĝi pretendas klarigi ĉion per la ekonomio. Laŭ tio, kion mi povis observi k noti, mi emas konkludi, ke la ekonomio ne estas faktoro en la socia vivo sed nur kondiĉo, kiun utiligas regaviduloj. La reg-potencavido ĉiam estis ĝis nun la decidiga faktoro en la historiaj cirkonstancoj. Nu, ni konsideru, ke dum la lastaj 150 jaroj proksimume la vivkondiĉoj pli aliiĝis ol dum la tri aŭ kvar mil jaroj antaŭaj. Kaj tiu procezo ne haltos; male, ĝi tre verŝajne pli akceliĝos. Krome, ni ne malatentu la fakton, ke ĝenerale la scienculoj, la inventemuloj, ne estas reg- sed sciavidaj. Serĉi, observi, eksperimenti, estas ĉe ili pasio. Tiajn homojn mi nomas teknikuloj, kontraste al la regaviduloj aŭ politikistoj.

Tamen, inter ĉi tiuj lastaj ekzistas kelkaj, pri kiuj oni povus iel diri, ke ili estas teknikuloj en la . . . agita fako (la vorton agiti mi uzas laŭ la 3-a difino en P.V.). Certe Musolini k Hitler estas majstroj en tiu demagogia arto. Cetere, ili povis lerni de la bolŝevistoj. Kaj Lenin mem ŝajne lernis de la jezuitoj, ĉar li rekomendis la ĉiarimedecon. La rezultojn de tia «tekniko» ni nun vidas.

Tion mi diris, por emfazi la neceson havi tute saman komprenon pri la uzataj vortoj. Se mi sukcesis komprenigi al vi la sencon, laŭ kiu mi uzis la vorton «teknikuloj» en miaj «aksiomoj», eble vi konsentos, ke ne estas tute malsaĝe deziri, ke tiaj homoj anstataŭu la politikistojn en la tasko organizi k gvidi la ekonomian vivon. Kaj ĉu ne konvenas esperi, ke venos tago, kiam la popolo mem komprenos, ke ĝin bonstato dependas ĉefe de racia, bonorda mastrumado super la naturaj riĉaĵoj de nia planedo? Se tin tago alvenus, tiam la ĝisnuna rolo de la politikistoj estus finludita. Anticipe mi vidas ilin, kiel nun oni ĝenerale prezentas al si la sorĉistojn k antaŭdiristojn de l’ faraona epoko.

Se jam mi ne estus konvinkita pri la rolo, kiun devus ludi teknikuloj, min certe impresus la fakto, kiun, antaŭ tri tagoj, menciis G. A. Palma en «El Universal Grafico». Liadire, en Germanio, Britio, Francio k Usono estis antaŭ ĉi tiu milito po 8 aŭ 10 teknikuloj por 100 loĝantoj, dum en Meksikio estas nur 1. Sed ĉi tie pli ol ie ajn alie, mi kredas, svarmas politikistoj: k pri la vivnivelo de l’ popolo mi ne bezonas raporti al vi. . .

Tamen vi ne kredu, ke mi apologias la teknokration. Teknikulo ja povas ankaŭ politikumaĉi, simile, kiel ekzistis – k verŝajne ankoraŭ ekzistas – liberpensaj pastroj, kiuj tamen predikis elokvente religiajn dogmojn al la popolo. Mi celas la regadon de la . . . racikratio. Supozeble vi komprenas la signifon, kiun mi donas al tiu termino, netrovebla en P. V.

En la antikva Egiptio, teknikistoj konstruis piramidojn k mumiigis kadavrojn. Kaj nun en Meksikio, ekz-e, la «panteones» estas teknike bone prizorgataj, dum miloj k miloj da homoj estas senhejmaj. Kaj post ĉi tiu milito, kiu certe ne estos la lasta, la teknikistoj pri konstruado de maŭzoleoj por la «herooj» falintaj sur batalkampoj havos multe da laboro.

Lastatempe, mi vidis bildon pri marmora konstruo, kiu superstaras k protektas la dometaĉon, kie, en Gori, naskiĝis Stalin. Tio ankaŭ estas verko de teknikistoj, sed havas nenion komunan kun racia mastrumado socia. Miakomprene, ĝi esprimiĝas per miaj «aksiomoj»; k ŝajnas al mi facile pruveble, ke per ilia aplikado la mondo ne havus la funebran, dolorigan aspekton, kiun ĝi havas nun.

Tial ke mi parolis pri «universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico . . .» vi povis facile dedukti, ke mia tezo ne estas anarkisma. Tamen, ĝis 1914, mi estis anarkista kredulo. Sed la sinteno de Kropotkin, Grav k a. aŭtoritataj teoriuloj anarkistaj, rilate al la tiama milito (kiu jam devis esti la lasta), instigis min pensi per mia propra cerbo. Kaj tiam mi komprenis, ke, se fakte la Ŝtato estus la kaŭzo de ĉio malbona en la socio, tiam ne eblas klarigi, kial ĝi estigis, ĉar la homo ja ekzistis antaŭ la Ŝtato. Sed senŝtata socio restas por mi sopirinda, alcelenda . . . idealo. Vi do eraras, supozante, ke mi celas despotisman regadon de ia malplimulto da teknikuloj. Kaj se vi memorus la Statuton de SAT, kiun mi mem redaktis, certe ne venus tia penso pri mi. Por ke nia Asocio estu «demokrate» (mi metas la vorton inter ĉitilojn, tial ke necesas, ke mi klarigu mian komprenon pri ĝi: nur mi diru nun, ke la demokratio, kiel ĝi ekzistas en Meksikio, ekz-e, ŝajnas al mi malsprita ŝerco, groteska farso, ĉar pli ol la duono de l’ popolo estas analfabeta) por ke SAT estu «demokrate» gvidata, mi rediras, la kongresoj estis nur propon- k ne decidrajtaj. Okazis poste referendumo, kiun povis partopreni la tuta anaro. Samideano! favoru min, pensante, ke ni ne diskutas antaŭ publiko, kiu voĉdone devas decidi pri mia aŭ via vidpunkto. La teknikulo, t. e. la arkitekto, superregu la politikiston dum nia diskutado.

Vi certe eraras, dirante, ke la regsistemo, kiun mi rekomendas, estis «nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj». Cetere, neniam ekzistis mondregado unueca, k, miaopinie, ĝi estas nepre necesa, por certigi mondpacon. Plie, mi konfesas, ke eĉ nun la malvolviĝo de la tekniko ankoraŭ ne atingis la gradon necesan de aplikado, por ke povu funkcii mondregno. Lastatempe oni inaŭguris la «internacian» ponton de Suŝiate, sed malgraŭ tio ankoraŭ ne ekzistas fervojo, kiu kontaktigus Nov-Jorkon k Buenos- Aireson Rio de Ĵaneiron. Sed oni ne povas dubi, ke ne forpasos multaj jardekoj ĝis estos finkonstruitaj tiuj fervojoj. Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis, ke la japanoj komencis konstrui kanalon sub la maro inter sia lando k Koreo.. . k estus superflue emfazi la rolon, kiun, post ĉi tiu milito, ludos la aviado. . .

Mi do anticipas la tagon, kiam mondregno estos objektive ebla; sed tiam malebligos ĝin la fakto, ke la menso de la homoj estas naciece saturita. Tiam la mondo estos en simila – mi ne diras: sama – stato kaosa, kiel Hindio, kiam vivis Budao, k Ĉinio en la tempo de Konfuco. Sed nunepoke mistikecaj rimedoj ne taŭgas, por eliri el la kaoso. Mi opinias, ke nur la Racio povas doni la solvon de l’ problemo. La teknikon, la sciencon generis la racio. Kaj tial la raciuloj devas anstataŭi la mistikulojn k politikistojn en la ordigo de socia vivo.

Ju pli mi observas la agadon de la Meksikiaj politikistoj k laboristaj gvidistoj, des pli mi konvinkiĝas, ke tiauloj faras absolute nenion efektive utilan. Kaj ĉiam viva restas en mia memoro la naiva entuziasmo de francaj laboristoj, kiuj kredis, ke en Francio oni baldaŭ ekkonstruos socialismon, tial ke Blum fariĝis ĉefministro. Eĉ en «Sennaciulo» esprimiĝis tiu kredo per la plumo de k-do K. (bona homo, tipografisto). Kaj mi mem forkuris el Parizo kun la tie forta antaŭsento, ke tiu revo dronos en sango, post ne tre longa tempo. Sed mia skeptiko igis min nesimpatia al K. k liaj samkreduloj.

Se mi sukcesis iomete komprenigi min, eble vi konsentos, ke ne ĝustas via opinio, ke la de mi rekomendita malplimulto da «dinamikuloj» povus regi nur despote. Mi male hipotezas, ke, en la kriza, kaosa tempo antaŭvidebla, la plimulto da homoj akceptus volonte la raciajn proponojn, kiujn farus teknikuloj, por eliri el la kaoso. Kaj se tiam ekzistus relative forta organizo sennacieca el simpluloj, kia mi, kiuj estus jam akirintaj senton de mondcivitaneco aŭ planeda patriotismo, tio tre helpus la efektivigon de racia plano. . .

Mi diris sufiĉe, por ke vi povu kompreni, ke esp-o ne estas por mi bagatela, flanka afero, sed nepre necesa ilo, kiun devas uzadi la homoj, kiuj sincere deziras iri laŭcelan vojon al mondpaco. Kaj krome, vi ankaŭ komprenos kiom pezas sur mian animon mia ekziliteco el . . . Esperantio – Mi ja tute ne sopiras al Francio.

Rilate vian diron, por pravigi la ekziston de nacioj, nome, ke vi «ne aspiras uniformigi (samaspektigi) la homaron», mi povas sincere konfesi mian propran ŝaton por varieco. Tial mi diris, ke la universalisma edukado ne celus unutipigecon . . . Tamen mi ne sanceliĝos, por deklari, ke mi preferus unutipan mondon pacan ol la nunan, kies varieco estas vere tro makulita per sango. Sed mi opinias, ke la malapero de nacioj, kiel suverenaj entoj, ne samaspektigus la mondon. Montoj, ebenaĵoj, maroj, klimatoj ktp., daŭre ekzistos k rezultigos variecon en la vivmaniero. Pruve, mi nur menciu la kontroleblan fakton, ke la ekzisto de nacioj ne formalaperigis la provincecojn. Kaj mi antaŭvidas grandan variecon individuan, tial ke ĉiuj homoj havus la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn.

Dume oni nun povas observi ĉie en la mondo usonecan unuformiĝemon, kiu vere naŭzas min. Eĉ en Japanio mi ĉagrene povis konstati la ekziston de kelkaj «coffee-bar»- oj. Kaj preskaŭ ĉiujn filmojn el Holivud mi trovas vulgaraj; ili signas al mi civilizitan sed ne kulturitan popolon. Kaj tio pensigas min pri viaj rimarkigoj rilate Arton.

Mi konsentas al via difino pri tiu homa kreado k tute ne konsideras ĝin «bagatelo», «kaprico». En la socio, kiun mi revas, ĝi kredeble malvolviĝus ĝis atingi, ke homoj volus eĉ arte morti. Tiucele konstruiĝus eŭtanaziaj palacoj, kiuj, esperinde, malaperigus la funebrajn tombejojn, kie nun oni prizorgas, dorlotas putrantan karnon. La vorto arto ankaŭ ne havas tute precizan sencon. Ĝin eble mi uzis netrafe. Nun mi emas anstataŭi ĝin per lukso, aŭ serĉi alian formon, por esprimi mian penson.

Klarigcele, mi do diru, ke ŝajnas al mi krime elspezi energion k materialon por luksaĵoj, kiam necesaĵoj mankas al grandega nombro da homoj. Ekz-e, kiam ĉi tie mi promenas ĉirkaŭ la Palaco de Belartoj, ĉiam venas al mi la amara penso pri manko de lernejoj por preskaŭ 4 milionoj da meksikiaj infanoj, k pri la mizera stato de multaj el la ekzistantaj; mi pensas pri la ŝupurigistoj, ĵurnalvendistoj k. la. ĉifonuloj, kiujn oni renkontas preskaŭ ĉiupaŝe. Kaj memorante pri la diro de mi ne plu scias kiu verkisto, ke la gotikaj katedraloj akiris animon kun pasado de jarcentoj, tiam mi emas kredi, ke la marmora konstruo, kiu staras apud «Alameda», ne bezonis tiom longan tempon, por ankaŭ akiri animon: ĝi ja hontas stari en la ĉifonulriĉa Meksikio; k tial emas pli k pli profundiĝi en la teron, por sin kaŝi. La arkitekto ne sufiĉe atentis la fakton, ke en Meksiko la subgrundo estas mola: la Palaco jam enprofundiĝis je pli ol unu metro k estas preskaŭ miraklo, ke ĝi ne forfalis. Sed la meksikiaj politikistoj havas almenaŭ motivon por fieri pri la lando, kiu konstruigis tiun artaĵon, laŭ planoj de . . . italo, se mi ne eraras.

Altestimata Samideano! espereble mi diris sufiĉe, por ke nun ne plu estu miskompreno inter ni. Kaj vi ne forgesu noti, ke mi ne havas la kredon, ke miaj asertoj povas efiki aksiome sur ĉiun ajn. Vi nur komprenu, ke ili estas por mi kvazaŭ aksiomoj, sekve de longa cerbumado pri la demando. Kaj la fakto, ke mi respondas tiom longe al via letero, estu pruvo, ke mi dankas vin sincere pro viaj kritikoj. Supozeble, vi divenis, ke instigis min verki miajn «aksiomojn» la konatiĝo kun via propra plano pri la temo, aperinta en Renovigo. Verkema mi ja ne estas k ĉiam necesas instigo, por ke mi surpaperigu pensojn, kiuj tamen ofte kvazaŭ sieĝas mian cerbon. . .

Eble utilas aldiri, ke mi tute ne scias, ĉu la Homaro nepre evoluos al stato de daŭra paco. Oni eĉ povus facile argumenti, ke la homa gento malaperos pro nekapablo sin adapti al kondiĉoj, kiujn ĝi mem kreis. Temperamente mi estas pesimisto k nemalofte miras, kiam io bonsukcesas. Se mi penadas agadi laŭ racia maniero, estas ĉefe por akiri la agrablan senton intiman, ke almenaŭ mi persone ne havas respondecon en la frenezaĵoj de nia multnacia mondo. . .

Vi bonvolu indulgi mm, se tede efikis sur vin la legado de ĉi tiu sendube tro longa skribo. Dume mi restas homece t.e. sennaciece k servopreta via.

— E. Lanti.

• • • • • • • • • •

Cerbaj sekrecioj

1

Jam de jarmiloj ĉiaj registoj kredigas al siaj regatoj, ke por certigi pacon, necesas prepari militon (Si vis pacem, para bellum). La sperto tamen montris mil- k milfoje, ke tia rimedo estas senefika, ĉar militoj periode okazas.

2

Esperi daŭran pacon inter nacioj estas same malsaĝe, kie celi bonfarton per englutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron.

3

La nacieca veneno estas ia komplekso el reg- k potencavido, kiu manifestiĝas sub jenaj formoj precipaj: reĝeco, prezidanteco, diktatoreco, diplomateco, militisteco k similaj parazitecoj – k mizero de l’ popolo.

La naciprofituloj sukcesas englutigi la koncernan venenon al la nacimalprofituloj pere de lernejoj, gazetoj, predikoj ktp., ks.

4

La sola kuracilo efika por sanigi la Homaron je nacieca infekto estas planeda patriotismo aŭ sennaciismo.

5

La unua paŝo sur la vojo al sennaciismo estas praktikadi esperanton kun homoj el ĉiuj mondpartoj. Prediki planedan patriotismon al neesperantistoj estus same ridinde, kiel instrui beletristikon al analfabetoj.

6

Naciista esperantisto iel similas kamparanon, kiu surmetus siajn plej purajn vestojn festajn, por labori en koto, ŝlimo aŭ sterko.

7

Por homoj sen forta individueco, nacia civitaneco estas apogilo mensa. Tial fiere diras tiauloj: mi estas Anglo, Germano, Japano ks. Bedaŭrinde ankoraŭ ne venis la tago, kiam iu povus fieri pro civitaneco en Esperantio.

8

Kiam patriotoj el diversaj landoj interbuĉiĝas, tio estas tute normala k nur ial bedaŭrinda. Sed neesprimeble krima estas ilia pretendo devigi ĉiun ajn partopreni aŭ helpi tian buĉadon.

9

La sennaciistoj – aŭ planedaj patriotoj – neniel volas ĝeni la interbuĉadon de naciistoj, sed ili konsideras kiel sian devon fari ĉion eblan, por ne partopreni mem en tia buĉado.

10

Iu samideano flustris en mian orelon:

– vi memoru la verson de l’ latina poeto Terentianus Homo sum: humani nil a me alienum puto (Homo mi estas: nenio homa fremdas min).

– Vi pravas, mi respondis: la grandega plimulto el la simplaj patriotoj estas viktimoj de la edukado, kiun provizadis al ili la patriprofituloj, kiuj ordinare ne viktimiĝas pro militoj.

Pri tio atestas, ekz-e, la reĝino de Nederlando, la reĝo de Grekio, la filipina prezidanto Kesón, tiu el Ĉekoslovakio, Beneŝ, k aliaj regnestroj, kiuj forkuris el sia respektiva patrio, kunportante trezorojn, per kiuj ili vivas komforte en aliaj landoj. Kaj tie per paroladoj ili instigas al siaj regitoj ĉiarimede kontraŭbatali la invadintojn.

Memkompreneble la supre-dirito valoras ankaŭ rilate al la miloj da ministroj k similuloj, kiuj same forkuris. . .

11

Militanta patrioto fakte ne plu estas homo, sed fariĝis sovaĝa besto tre timinda. . .

Meks. 12-12-42.

— E. Lanti.

• • • • • • • • • •

Aforismoj pri Esperanto

Naciaj lingvoj similas al dornhavaj arbustoj; esperanto, al sendornaj k multfloraj.

*

La plej bonaj fruktoj kreskas sur arboj kulturitaj; la artefarita lingvo esperanto rezultas de simila procedo.

*

La aŭtoro de esperanto ĉerpis el la naturo la vivon de sia lingvo k racie direktis ĝin al la celo: facila interkompreniĝo tutmonda.

*

La leĝoj, kiuj direktis la formiĝon de l’ naciaj lingvoj, fontas el la instinkto; la aŭtoro de esperanto estis gvidata de la racio.

*

La naciaj lingvoj iel similas al ĉambro kie kuŝas senorde belaj objektoj: esperanto similas al la sama ejo, post kiam ĉio estas tie bonordigita.

*

Kvindekjara praktikado pruvis, ke esperanto

estas taŭga, fleksebla k senlime riĉigebla interkomprenilo por homoj el ĉiuj rasoj.

*

Esperanto donas al la homoj la eblon ŝpari tempon, energion, k atingi pli perfektan interkompreniĝon ol per la uzado de multaj lingvoj naciaj.

*

Per praktikado de esperanto oni kvazaŭ malfermas al si fenestrojn al ĉiuj mondpartoj.

*

Por ke la homoj interfratiĝu, necesas unue, ke ili povu interkompreniĝi; la plej taŭga interkomprenilo estas esperanto.

*

Samlingveco ne estas sufiĉa kondiĉo, por ke la homoj interfratiĝu, sed ĝi estas tamen nepre necesa.

• • • • • • • • • •

Kelkaj difinoj

NACIO. – Aparato farita el potencavido, ĵaluzo, malamo k stulto, kiun uzas suvereno, diktatoro, partio aŭ klaso, por akiri famon, honorojn, bonstaton ktp. je la malprofito de l’ grandega plimulto de la aparateroj, t. e. la simplaj nacianoj.

Memkompreneble aparato utilas nur al ties uzantoj, t. e. la registoj.

PARTIO. – Organizo, per kiu ties gvidistoj celas fariĝi uzantoj de aparato nacia.

Ekzistas diversprogramaj partioj, simile kiel en la kristanismo, ekz-e, ekzistas diversaj konfesioj.

PATRIOTISMO. – La plej moderna k potenca el ĉiuj religioj. Per ĝi la uzantoj de l’ nacia aparato sukcesas atingi, ke bonkoraj, pacemaj homoj fariĝu buĉistoj, kiuj mortigas amase infanojn, virinojn, malsanulojn ktp., detruas hospitalojn, artaĵojn k ĉiel kondutas kiel frenezuloj aŭ sovaĝaj bestoj.

La patriotismo estas unu el la plej necesaj konsistopartoj de nacia aparato.

POLITIKO. – Arto, scienco aŭ agmetodo, per kies lernado oni akiras ŝancon fariĝi manipulanto de nacia aparato, anstataŭ esti nura ero de ĝi.

Kiuj plej bone sukcesas en la politiko, tiuj ordinare estas kaŝaj adeptoj de Makiaveli.

PUBLIKA OPINIO. – Speciala temperaturo, kiun devas havi nacia aparato, por ke ties uzantoj povu manipuli ĝin profite al si.

Por atingi tian temperaturon, la naciprofituloj utiligas lernejojn, gazetaron, fetiĉojn k ĉion, kio tiklas agrable la senton de l’ simplaj nacianoj k anestezas ilian racion.

SENNACIISMO. – Kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas: 1) Malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj; 2) Mondmastrumado k racia utiligado de ĉia energio k materio profite al ĉiuj homoj de nia planedo; 3) Unuecigo je ĉiuj mezuroj k kalkuliloj; 4) Praktikado de sennacieca lingvo (esperanto) kun la celo, ke ĝi fariĝu la sole uzata kulturlingvo.

La sennaciismo signifas la venkon de l’ homeco super la nacieco; ĝia realiĝo estus la triumfo en la homa cerbo de la racia tendenco super la mistike senta.

SENNACIISTO. – Homo, kiu aprobas k propagandas sennaciismon, k absolute ne taŭgas kiel materialo por fabriki aparaton nacian.

SENNACIULO. – Homo, kiu ne nur aprobas sennaciismon, sed plie sukcesis senigi sin je prefero por la lando, kie ĝi naskiĝis k kies civitano jure k devige ĝi estas; homo, kiu havas geamikojn en ĉiuj mondpartoj k sopiras jen al Berlino, jen al Buenos Aires, jen al Moskvo, jen al Parizo, jen al Stokholmo, jen al Tokio, ktp.: homo, kiu scipovas pli bone esperanton ol sian gepatran lingvon.

Sennaciulo kapablas anticipi ne nur idee sed sente, k plej ofte li spertas esti tute fremda inter la filistroj (Tiu vorto estu komprenata laŭ la dua senco de l’ difino en P. V.), kiuj svarmas ĉie en la mondo.

SOLDATO. – Dresita animalo dupieda k obeema, kiu manipulas armilojn kun la celo mortigi aliajn soldatojn, komandataj de aliaj estroj ol liaj propraj. Tamen nemalofte okazas, ke soldatoj mortigas ankaŭ nearmitajn homojn.

Iaj soldatoj povas heroiĝi k tiaokaze ili fariĝas ĉefverko de la stultiga dresado patriotisma.

— E. Lanti.

• • • • • • • • • •

[PIEDNOTOJ: 2a parto]

(14) Ĉi tie temas pri la unua UEA, iniciatita de Hodler en 1907, kies strukturo estis ja sennacieca, – k ne pri la nuna UEA. [reen]

(15) Herezulo aperis en 1933-36 kiel propagandilo de sennaciistaj ideoj. [reen]

(16) La titolo estis ŝanĝita de Lanti mem je «Postulatoj Sociologiaj» – Rim. de Eld. [reen]

(17) Lanti estis teknika instruisto en Parizo. (Rim. de l’ eldon.) [reen]

(18) Festo de la Ĉifonulo Ĉila. [reen]

[Reen al la ĉefpaĝo de Manifesto de la Sennaciistoj]

Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo