emblemo

INDEKSO
ENKONDUKO
G. Mickle: La patrina lakto kaj la tero
Eŭgeno Lanti: Manifesto de la Sennaciistoj
LIGOJ
Deutsch
English
Français
• • •
Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .
• • •
Ĝisdatigo de
2017-07-21
• • •

"Lingvodefendado"
= lingvonaciismo !

broshuro: Brilu chiuj lingvoj samrajte Nova esperantista furoraĵo

Moda ideologio, ŝajne nova, furoras de pluraj jaroj tra Esperantujo. Ĝiaj protagonistoj nomas ĝin "lingvodefendado" kaj atendas de ĝi novajn aliancanojn por la Esperanto-movado. Ni nomas ĝin "lingvonaciismo". Oni renkontas ankaŭ la terminon "lingvopurismo". Multaj ekatentis ĝin, kiam UEA-proksimaj rondoj eldonis okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj (2001) la broŝuron Brilu ĉiu lingvo samrajte de László Gados. Tiu aŭtoro teoriumas, ke "gepatra lingvo" perdas sian identeco-perantan funkcion, kiam vortoj transprenitaj el aliaj etnaj lingvoj tro abundiĝas en ĝi. Li tezas, ke Esperanto – ĉar alie ol la angla "neŭtrala" – ne kapablas "endanĝerigi" la etnajn lingvojn. Male, laŭ li, "ĝi povas helpi la agadon por defendi la gepatrajn lingvojn".

Ĉirkaŭ tiu tempo la Brusela Komunikadcentro (BKC) de UEA komencis kontaktigi la "neŭtralan" Esperanto-movadon kun lingvonaciismaj asocioj en pluraj landoj. Ĝi eĉ memfide planis, ke la esperantistoj helpu internacie kunordigi ilian agadon. Kvankam la BKC frontis skeptikecon ĉe kelkaj kaj ekevitis la tiklan temon komence de 2003, la projekto krei simbiozon de esperantismo kaj lingvonaciismo ne mortis. La UEA-prezidanto Renato Corsetti ankaŭ nun diskrete rilatadas kun pluraj eŭropaj lingvonaciismaj organizaĵoj. Sed UEA ne bruas pri tio. Ĉe la festa inaŭguro de la UK en Gotenburgo paroladis la lingvopolitikisto Charles Xavier Durand, invitite de Corsetti. Li avertis, ke la naciaj lingvoj estas "vunditaj" per leksikaj pruntaĵoj el la angla, kiujn la "amaskomunikiloj injektas en la naciajn lingvojn, tute artifike". Durand efektive traktas la mondan lingvan ordon, kvazaŭ ĝi rezultus el ia komploto. Ne forestas la strebo hejti la etoson de inter-lingvogrupa ĵaluzo. Ĝeneraligante pri tuta lingvokomunumo, li diras, ke "la posedantoj de la vortoj kaj de la lingvo posedas ankaŭ la penson, kaj ke posedante alies penson oni posedas ĉion ceteran".

De la "raso" al la "etno"

En la 80-aj kaj 90-aj jaroj okazis ideologia moviĝo en rondoj, kiujn oni kutime nomas "novdekstraj": de rasismo al etnicismo, de ksenofobio al miksofobio. Oni komencis propagandi novan specon de kontraŭuniversalisma, homgrupojn diferenciganta pensado, kiu malproksimiĝis de tio, kion oni antaŭe nomis "rasismo". La pli moderna ideologio:

  • anatemas la biologian kategorion "raso" favore al kategorioj kiel "etno", "heredaĵo", "kulturo" kaj "identeco",
  • ne hierarkiigas homajn grupojn en "superajn" kaj "malsuperajn",
  • emfazas la ligon de la etnoj al "sia tero", ofte enplektante ankaŭ ekologiajn ideojn, kaj
  • kondamnas la supozatan malaŭtentikiĝon de la etnaj kulturoj pro la laŭ ili troa intermiksiĝo de fremdaj kulturelementoj kaj pro la enmigrado de homoj.

La koncernaj grupoj, foje ekstremdekstraj, foje ne, tamburis jen kontraŭ enmigrintoj kaj azilpetantoj, jen pli ĝenerale kontraŭ "kultura fremdiĝo". Eblis nomi iliajn argumentojn "rasismaj" nur, se oni tre streĉis la signifon de tiu vorto.

Tiu ideologio estas nur parte nova. Ĝi havas multon komunan kun klasikaj naciismaj ideoj. Esplorantoj diverse parolas pri "kulturismo", "etnicismo" aŭ "diferencismo". Multaj novdekstruloj nomas sin mem "etnopluristoj".

Idee parenca al la novdekstrismo estas io, kion oni povas nomi "novesperantismo". La "novesperantisma" koncepto, ke Esperanto povus helpi konservi malgrandajn etnajn kulturojn kaj etnajn lingvojn, (re)populariĝis precipe inter eŭropaj esperantistoj ĉirkaŭ 1970. Unu relative konata populariganto estis neesperantisto: la teoriulo de etna federalismo kaj novdekstrulo Guy Héraud. Periferie de la Esperanto-movado rolas du politikaj amikoj de li: Andrea Chiti-Batelli kaj Yvo Peeters.

Iuj, sed tute ne ĉiuj "lingvodefendantoj" estas novdekstremaj. Sed la novdekstre influita reinterpreto de la esperantismo certe preparis la grundon por la senkritika aklamado de lingvonaciismo ĉe multaj esperantistoj.

La lingvo rolas grave en la naciismo

En etnismaj kaj etnoplurismaj teorioj, la lingvo estas ofte centra temo. Oni komprenas ĝin kiel la peranton de la etna, resp. nacia identeco – tiu identeco, kiun naciistoj traktas, kvazaŭ ĝi estus la kerno de la individua identeco kaj ne nur unu faceto de ĝi. Ne malfacilas rekoni la analogecon inter la ideo de lingva pureco kaj tiu de rasa pureco. Eric Hobsbawm, esplorante la modernan naciismon, parolas pri la "evidenta analogio inter la insisto de rasistoj pri la graveco de rasa pureco kaj la hororaĵoj de miksa generado, kaj la insistado de tiel multaj – oni estas tentata diri: de la plej multaj – formoj de lingva naciismo pri la bezono purigi la nacian lingvon je fremdaj elementoj". Sed ĉu la analogio estas evidenta ankaŭ al tiuj esperantistoj, kiuj nepre volas kredi la teoriojn pri lingva "vorado" kaj ĝia ebla preventado per Esperanto, ĉar oni persvadis ilin, ke ilia popularigo estas la lasta venkoŝanco de la lingvo?

Se oni krome imagas etnojn kiel "eternajn" destinkomunumojn, kiel naciistoj kutime faras, tiam la malapero de lingvo – la perilo de unu unika "identeco" – estas io maltrankviliga kaj eĉ katastrofa.

Lingva imperiismo kaj lingva naciismo

Ekzistas ankaŭ formoj de lingvonaciismo, kiuj servas por pravigi la ekspansion de lingvo. Ili ofte pretendas por ĝi elstarecon pro "leksika riĉeco", "klareco" aŭ "beleco", kiuj antaŭdestinas ĝin por rolo kiel tutmonda interkomunikilo. En la anglalingvaj landoj funkcias lingvonaciismaj ideologioj de tiu speco. Esperantistoj kutime kapablas penetre kritiki la lingvonaciismon, kiam ĝi estas samtempe elmontraĵo de lingva imperiismo. Sed ilia kritikpovo koncerne aliajn lingvonaciismajn ideologiojn atrofiis.

liberec-terpomfritajhoj"Lingvomanifestacioj"

Lingvonaciisma agado ofte eĉ ne pretekstas "defendi" iun lingvon, sed havas malkaŝe demonstran celon. Tio okazas precipe ĉe internaciaj konfliktoj. Komence de la agresmilito de Usono kaj Britio kontraŭ Irako, germanaj lingvistoj (de la Societo por la Germana Lingvo – kutime pli skeptika pri lingvopurismo ol aliaj lingvaj organizaĵoj) proponis "lingvan manifestacion", kiu konsistu en tio, ke oni kie eble anstataŭigu angladevenajn vortojn en la germana per francdevenaj. Partoj de la publiko, malgraŭ kolero pri la imperiisma militiro, prudente perceptis la stultecon de ĉi tiu propono. Simile demonstran karakteron havis la ridindaj entreprenaĵoj, per kiuj en Usono "French toast" kaj "French fries" estis rebaptitaj "freedom toast" kaj "freedom fries" – per kio oni celis "puni" Francion pro ĝia opozicio kontraŭ la milito. En ĉi tiuj kazoj, la leksiko fariĝas virtuala batalkampo. La naciistoj batalas sur ĝi nur por subhejti patriotismon kaj naciajn antipatiojn.

Etnizado de la politiko

La lingvonaciismo ofte identigas lingvojn (kaj la komunumojn, kiuj parolas ilin) kun noblaj kaj malnoblaj mondrigardoj. En Francio kelkaj grandaj lingvonaciismaj asocioj estas tre ligitaj kun la suverenisma politika tendaro. Kelkaj anoj de tiu medio (al kiu Charles Durand apartenas) ne hezitas aserti la universalisman kaj klerisman rolon de la franca lingvo en la mondo, dum ili identigas la anglan lingvon kun komerco, novliberalismo kaj mensa stultigo – kaj la uzantojn, la "anglosaksojn", kiel "kalvinistojn". Tiuspecan agadon oni nomas "etnizado" de la politiko.

La ligo inter lingvonaciismo kaj etnizado en la politiko ne estas nova. La ideologio de la germana faŝismo identigis la judojn kiel la portantojn de ĉiaj degenerigaj ideologioj. Ne mirigas, ke la germanaj lingvonaciistoj de la 30-aj jaroj adaptis sian ideologion al la reganta antisemitismo, batalante kontraŭ "judaj vortoj" (leksikaj pruntaĵoj el la jida) en la germana. Antaŭe estis la franca lingvo, kiu por ili konsistigis la ĉefan danĝeron por la "germaneco". Ne estas hazardo, ke la "protektado" de la germana lingvo kontraŭ francdevenaj leksikaĵoj kulminis ĝuste dum la 1-a mondmilito.

Etna purigado de lingvoj

Ne la sola, sed la historie plej grava formo de lingvonaciismo estas la lingva purismo. Erarige oni titolas ĝin "lingvodefendado". La naciisman politikan karakteron de la entrepreno ilustras la konfliktoj en la sino de kelkaj asocioj, kiuj "defendas" lingvojn. Dum tiuj konfliktoj ofte kontraŭstariĝas du partioj: malkaŝe ekstremdekstra unuflanke kaj burĝe "respektinda" aliflanke. Tia dualismo de ne-kunlaboripovaj "lingvodefendantoj" estiĝis en Nederlando ĉe la apartiĝo de Taalverdediging kaj Natuurlijk Nederlands, kaj ĝi ekzistas ankaŭ en Germanio inter ekstremdekstraj grupoj kaj la Verein Deutsche Sprache. Ja ne hazarde la strebado etne purigi lingvojn allogas dekstrulojn de la ekstrema rando.

La debato pri la karaktero de la "lingvodefendado" ne evitas la esperantistojn. La rilato inter "lingvodefendado" kaj naciismo kaj ksenofobio komencis esti temo inter germanaj esperantistoj, ankaŭ sur la paĝoj de la GEA-organo Esperanto aktuell.

La lingvonaciismo kiel batalilo

Lingvonaciismo povas malakordi kun la lingvaj rajtoj, eĉ se esperantistoj ĝis nun sukcesas malrimarki tion. La naciisma lingvopurigado, kiu okazis en kelkaj postjugoslaviaj ŝtatoj ĉe la disfalo de Jugoslavio, funkciis parte per socia kaj politika trudado: homoj timis ostracismon kaze de neadaptiĝo al la diktoj de la lingvonaciistoj, kiuj eluzis la ĝeneralan naciisman ekscitiĝon por trapuŝi siajn lingvoreformojn. Kiu demandis pri la lingvaj rajtoj de tiuj, kiuj ne volis alproprigi al si naciisme purigitan lingvoformon? Esperantistoj certe ne faris tion. Dalibor Brozović, prezidanto de la Kroata Esperanto-Ligo, landa asocio de UEA, estis unu el la naciismaj lingvistoj, kiuj gvidis la lingvoreforman agadon en Kroatio!

La lingvonaciismo vigliĝas ĝuste en militaj tempoj. Tiam montriĝas la mensogeco de la idilia "kultura" ŝajno, kiun faras la termino "lingvodefendado". Tiam la lingvonaciismo senvualiĝas kiel ideologio de atencoj kontraŭ la lingvaj homaj rajtoj. La siatempe forta Germana Lingvo-Asocio, al kiu cetere apartenis esperantistoj pro motivoj, kiuj mirige similis al la hodiaŭ prezentataj (popularigo de Esperanto kiel savilo de etnaj lingvoj) estis unu el la plej fortaj publikaj atakantoj okaze de proceso kaj publika indignokampanjo kontraŭ berlina profesoro, kiu dum la 1-a mondmilito aŭdacis surstrate paroli la francan lingvon kun sia francdevena edzino. La sama asocio entuziasme faŝismiĝis ekde 1933.

Ksenofobio por kleruloj

La lingvonaciismo ankaŭ en senmilita epoko havas funkcion. Hodiaŭ ĝi glatigas vojon al la politika dekstro por anoj de la kulture interesita etburĝa klerularo. Tio estas vojo, kiu kondukas for de universalismaj idealoj en la direkto de etnoplurismo, kaj vojo, kiu ŝajnas irebla por homoj, kiujn neniam allogus la kruda ksenofobio de la dekstraj populistoj. Multaj esperantistoj apartenas al la sociaj grupoj, kiujn modernaj naciistoj fiŝkaptas per ĉi tiu kaj aliaj varioj de "klera" naciismo. Novdekstraj periodaĵoj ofte montras simpation al la strebadoj de la lingvonaciistoj.

Zamenhof – praa sennaciisto

Zamenhof havis prudente negativan sintenon al la naciismo, kaj proklamis en sia homaranismo-projekto la principon de la "sengenteco de la tero" (t.e. malakcepto de etnaj teritoriaj pretendoj). Li ne estis lingvonaciisto kaj eĉ nomis tiujn, kiuj vidas la malaperon de naciaj lingvoj kiel malfeliĉon, "naciaj ŝovinistoj". Li taksis la leksikajn komunaĵojn en diversaj lingvoj favora cirkonstanco por la kreo de la IL, dirante: "…mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras tezoron por estonta lingvo internacia, – kaj mi kompreneble utiligis ĉi tiun trezoron." Zamenhof kiel lingve interesita klerulo apenaŭ povis ne koni la politike motivitan lingvopurismon, sed li neniam proponis simbiozon inter ĝi kaj la esperantismo. Li traktis la leksikan pruntadon inter lingvoj racie – kiel cirkonstancon, kiu faciligas la internacian komunikadon kaj la evoluigon de internacia lingvo.

Esperanto ne "savos" aliajn lingvojn

Elementoj de Esperanto kapablas enpenetri en etnajn lingvojn, ne malpli ol elementoj de la angla. Ni disponas pri tio spertojn. Kiu ne jam aŭdis krokodilantajn esperantistojn enĵeti movadotipajn Esperanto-fragmentojn en sian etnan lingvaĵon? Malfacilas pretervidi la similecon de tiu fenomeno kun la enmikso de fakaj kaj gruptipaj angladevenaj esprimoj en naciajn lingvojn ĉe profesiaj grupoj, anoj de junularaj subkulturoj k.s. La argumento, ke Esperanto, ĉar neŭtrala, ne kapablas "endanĝerigi" aliajn lingvojn, estas naiva kaj realecofremda.

Neniu povas antaŭdiri certe la makrosociajn efikojn, kiujn la "fina venko" de Esperanto havus. Ĉu ne eblas almenaŭ hipotezi, ke la ĝeneraliĝo de facile lernebla internacia lingvo akcelus ĉiajn kulturajn interŝanĝojn kaj per tio rapidigus la – eĉ sen ĝi nehaltigeblan – procezon de tutmonda kultura konverĝado? Kiu "neŭtrala" eco de Esperanto igus ĝin nepova eĉ tute anstataŭi aliajn lingvojn, kie la cirkonstancoj favorus tion?

La reputacio de Esperanto profitus, se ĝiaj uzantoj abstinus de lingvosociologiaj fantaziaĵoj pri tio, ke ĝi kapablus "savi" aliajn lingvojn ĉu de "malpuriĝo" per eksogenaj leksikaj elementoj ĉu de pereo. Ĝi eĉ pli profitus, se la esperantistoj interesiĝus sufiĉe pri la ĉiam laŭdata "kultura diverseco" por rimarki, ke ĝi havas pli ol nur etnologian faceton – anstataŭ senfine aŭdigi malfreŝan rekantaĵon transprenitan de novdekstraj etnopluristoj.

De "paco" al "kultura diverseco"

Efektive, okazis dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj "kopernika revolucio" en la Esperanto-movado, kiu radikale ŝanĝis ĝian percepton pri si mem. La gvidmotivo "paco" cedis favore al "kultura diverseco". Rimarkindas, ke la idea ligo inter Esperanto kaj paco iĝis problema ĝuste, ĉar antaŭaj generacioj de movadaj nubŝvebantoj trivis ĝin per la disvastigo de kompromite nekredeblaj vizioj pri monda paciĝo efektivigota ĉefe per Esperanto.

Dum mallonga tempodaŭro antaŭ kelkaj jardekoj, la ŝajnmaldekstra teorio pri Esperanto kiel savanto de malgrandaj etnoj kaj etnaj lingvoj kontraŭ "kultura imperiismo" ekkaptis la kapojn kaj korojn precipe de junaj esperantistoj. Sed tiaj ideoj nun komencas renkonti pli kaj pli da skeptiko, ĉar la socia influpovo de "maldekstraj" naciismoj malflusas. Imagi, ke ili spontane malaperus, estus tamen tro optimisme. Necesas pacience kritiki.

Lingvonaciismo – espereto aŭ kaptilo?

Kiom da finvenkistoj kredas, ke Esperanto devas venki nun, ĉar alie ĝi neniam venkos? Ĉu tio klarigas la sinkroĉadon al la pajlereto de espero, kiun la lingvonaciismo provizas? Necesas konstati, ke la lingvonaciismo estas trompe esperiga. Se Esperanto estonte servu kiel modelo de pli justaj lingvorilatoj (aŭ eĉ "fine venku"), tiam nur en radikale egalisma socia ordo, io, kion ni nun ne havas. La komunumo de Esperanto-parolantoj riskas jam antaŭ tio perdi sian kredindecon per ideologiaj aventuroj.

• • • • • • • • • •
Sennaciismo kosmopolitismo kontraunaciismo