INDEKSOENKONDUKOG. Mickle: La patrina lakto kaj la teroEŭgeno Lanti: Manifesto de la SennaciistojLIGOJDeutschEnglishFrançaisĈi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku .Ĝisdatigo de
|
Kep Enderby:Ĉu Zamenhofa Maljusteco?kontribuo aperinta en: Esperanto en la 21a Jarcento, p. 260-276 (ĉapitro 10) kaj reproduktita ĉi tie kun la permeso de la aŭtoro; ĉi tiu libro estas antologio de tekstoj aperinta honore al Lee Chong-Yeong okaze de lia 70-jariĝo La pensoj en tiu ĉi eseo estas instigitaj de certaj eventoj kiuj estas okazantaj pli kaj pli, kaj en Aŭstralio kaj en multaj aliaj partoj de la mondo. Tiuj ĉi sajnas al mi esti maljustaj. Mi dankas mian amikon Lee Chong-Yeong pro la okazo esprimi ilin. Kiel la titolo indikas, mi intencas skribi parte pri ne-Esperanta temo. Mia elekto de tia temo, Ĉu Zamenhofa Maljusteco? saltas kaj fontas el la baza fakto ke tre granda proksimeco ekzistas inter la idealoj de la fondinto de Esperanto, Zamenhof, rilate al lingva diskriminacio, tia speco de maljusteco, kaj la pli vasta, pli ĝenerala koncepto de maljusteco pri kio mi traktos. Kaze de Zamenhof, la maljusteco fontis el naciaj, etnaj, religiaj kaj lingvaj diferencoj inter homoj, kaj lia kredo ke solvo estus baze trovata en siaj ideoj de homaranismo kiuj vice estus helpataj de uzo de neŭtrala internacia helplingvo kiun li ankaŭ iniciatis kaj kiu akiris la nomon "Esperanto". Ene de ambaŭ liaj ideoj estis la subkomprenita koncepto aŭ idealo de ia "interna ideo" kiu profunde komunatas al ambaŭ proponoj. Kiel ni ĉiuj scias, estis nur Esperanto el la du kiu vivas kaj kiun ĝoje ni povas uzi hodiaŭ. Zamenhof certe pravis en ambaŭ siaj fundamentaj bone konataj kredoj kaj, mi hodiaŭ uzante unu el liaj testamentaĵoj, Esperanto, volas pli trakti aliajn specojn de maljusteco ofte eĉ pli fundamentajn ol tiuj kiuj tiom vundis la koron de Zamenhof. Probablas ke tio kion mi skribos ne plaĉos al multaj kaj ne ricevos la interkonsenton de pluraj. Ĝuste komprenate, maljusteco estas ofte preskaŭ rutina evento en la mondo; tiom fakte, ke ni multkaze simple akceptas aŭ ignoras ĝin. Eĉ se ne ĉiam sentata, ĝi vere abunde troviĝas preskaŭ cie. La subkomprenata kredo, ke maljusteco estas io pri kio plejofte juraj tribunaloj respondecas, estas malĝusta. Ekzemple, eĉ en la ago de naskiĝo oni trovas maljustecon. Ni ĉiuj naskiĝas malegale, pro malsamaj sanaj, fizikaj kapabloj kaj talentoj, aŭ aliaj. Iuj estas naskitaj pli fortaj ol aliaj; iuj pli inteligentaj ol aliaj. Iuj havas riĉajn gepatrojn, aliaj malriĉajn. Ni ĉiuj eniras la mondon malegale ekipitaj rilate al tio kio sekvos nian naskiĝon. Sekve de la pli kaj pli ĉiam rapidantaj sukcesoj en la scienco de genetiko, tiu ĉi baza fakto pli kaj pli konatiĝas al ni ĉiuj. Pri tio, kiu scias kion atendos nin estonte? Miaj supraj pensoj estis stimulataj de lastatempaj kaj ripetaj novaĵoj, en la Aŭstraliaj kaj mondaj ĵurnaloj kaj aliaj amaskomunikiloj, fokusigantaj publikan atenton sur kondiĉoj en specoj de malliberejoj kaj enfermejoj en kiuj estas enkarcerigitaj homoj kiuj ne estas krimuloj, sed kiuj decidis enmigri alian landon senvalide ĉar ili ne havas permesilojn tion fan. Ni nomas ilin rifuĝintoj. Provante fari tion kontraŭleĝe, ili ofte estas devigataj uzi la servojn de kontraŭleĝaj kaŝemportigistoj. Kaze de Aŭstralio, tre ofte tio okazas pere de malgrandaj ŝipoj trans la Hinda Oceano. La homoj venas ofte el landoj tiom foraj kiaj Afganistanio kaj Irakio. Bedaŭrinde, sukcesas nur atingi izolitan Ashmore Reef ne longdistance for de la tre izolita nordokcidenta marbordo de Aŭstralio. Ne estas multaj pli izolitaj lokoj en la mondo. Estas de tie ke la Aŭstralia mararmeo forprenas ilin al la lando Aŭstralio mem, kaj de tie ili estas alprenitaj al tiuj speciale konstruitaj malliberejoj, enfermejoj kiuj ankaŭ situas en tre izolitaj partoj de Aŭstralio, miloj da kilometroj for de la Aŭstraliaj urbegoj kaj urboj, kaj la plene okupataj regionoj de Aŭstralio kie loĝas la plejmulto da Aŭstralianoj. Tiuj "tendaroj" havas ĉiujn modernajn komfortojn, ekzemple aliro al la legado de amasĵurnaloj, aŭskultado al radio kaj TV elsendoj ktp, sed sendube restas malliberejoj. Pro tio ili estas multe kritikataj kaj kondamnataj de multaj eminentaj liberepensemaj Aŭstralianoj. Lastatempe, unu el la plejbone konataj eks-Ĉefministroj de Aŭstralio diris ke tiuj enfermejoj estas "inferaj truoj" kaj tre malbonaj por la eksterlanda reputacio de Aŭstralio. Mi naskiĝis en Aŭstralio, unu el tiuj landoj en la mondo en kiuj bonŝanco estas la plej favorataj, konsiderataj de la vidpunkto de demokratiaj politikaj sistemoj kaj bonaj vivkondiĉoj. Ne estis mia elekto ke tiu okazu - ne estis miaj meritoj aŭ indecoj kiuj determinis ke tiu okazu. Ne estis mia decido ne naskiĝi en, ni diru, iu Afrika lando. Estis nur bonŝanca afero. Oni povas argumenti simile pri ĉiuj aliaj bonŝancaj landoj kaj popoloj kiujn ni nomas "landoj de la unua mondo". Estas pro la demokrataj politikoj kaj bonaj vivkondiĉoj en landoj de la unua mondo ke multaj kiuj ne ĝuintaj similajn sistemojn kaj tiajn bonkondiĉojn en aliaj landoj, volas enmigri tien. Ĉu iuj juste rajtas kulpigi ilin? Laŭ mi, nepre ne. Ili prave rajtas strebi atingi bonan vivon, ne nur por si mem sed ankaŭ por siaj infanoj kaj posteuloj: pli bonan vivon, sen suferado kaj senhavaĵo kiujn ili asociigas kun la lando kaj socio en kiuj ili hazarde naskiĝis kaj kiujn ili volas forlasi. Baza problemo estas ke en la popoloj de la unuaj mondaj landoj mankas populara subteno permesi eniron de amasoj da senvalidaj enmigrintoj. Politikistoj, plejparte, ne surprize demokratece reagas al tia populara sinteno kaj esprimas siajn interkonsentojn ke tiuj kontraŭleĝaj alvenintoj ne estu akceptataj. Nur minoritato esprimas sin kontraŭe. Ksenofobistoj troviĝas en ĉiuj landoj. Kiel plej bone superregi ilin neniam faciliĝas. Nur pli bona edukado kaj streboj atingi pli altajn gradojn de ĝenerala klereco helpos. Kvankam akceptebla demokratece kaj popularece, justece, ne: anstataŭe, la nuntempaj multlokaj situacioj meritas kondamnon. Kondamnon pro la fakto ke foje, la situacioj en la landoj el kiuj la rifuĝintoj volas fuĝi, konsekvencatas de pasintaj politikoj celitaj al tiuj landoj de la samaj "unuaj mondaj" landoj al kiuj la rifuĝintoj kun siaj familoj nun volas fuĝi. Alfrontate de inundoj de rifuĝintoj, la registaroj de la ricevontaj landoj klopodas, kribre kaj pli striktige, simpligi siajn sistemojn pere de kiuj ili juĝas ĉu la homo estas vera rifuĝinto aŭ ne. Tion ili faras por helpi sin rifuzi eniron al pli da rifuĝintoj ol alie ili povus fari, se ĝisfunda esploro estus farata. Agante tiel, ili eĉ ekas klasifiki landojn kaj sociojn laŭ reputacioj. Se, en la okuloj de decidantoj en ricevanta lando, la lando, registaro aŭ socio el kiuj la rifuĝinto venis havas reputacion de brutala diskriminacio, rifuĝinto el tia loko havas pli bonan ŝancon akceptiĝi ol rifuĝinto kiu venas el lando kiu ne havas tian brutalan reputacion. Fari justajn juĝojn surbaze de grupa reputacio, anstataŭ de individuaj meritoj kaj faktoj, ofendas kontraŭ civilizaj atendadoj. Respondo al la demando ĉu iu homo meritas ricevi statuson de rifuĝinto povas esti tempkonsuma afero. Malsamaj registaroj sekvas malsamajn procedurojn tion fari. Kaze de Aŭstralio, tiuj proceduroj povas daŭrigi esplorojn dum eĉ 18 monatoj. Tio havas la konsekvencon ke la rifuĝintoj restas en la tendaroj ĝis esploriga tribunala decido estas fine farita ke jes, ili estas, aŭ ke ne ili ne estas, veraj rifuĝintoj. Je la fino, post tiu periodo en la tendaroj statistike pli ol 90% estas akceptataj kiel veraj rifuĝintoj. La fakto ke la plejmultaj sendube estas ek de la komenco klare estis veraj rifuĝintoj ne sufice gravas por persvadi la registaron, ke enkarcerigi ĉiujn, kulpuloj kaj senkulpuloj, estas maljusta. Maljusta ŝarĝo punas senkulpulojn. Aliaj landoj, ekzemple Svedio, agas malsame. Ne povas esti dubo ke la kialo ke la Aŭstralia registaro tiom senkompate kaj severe traktas tiujn rifuĝintojn estas malkuraĝigi aliajn fari similajn enirojn. Ne povas esti dubo ke la plej grava kialo por la puno trudita estas averti, malinstigi, aliajn kiuj ankoraŭ ne faris decidon veni, ke tia malliberiĝo en tre izolita parto de Aŭstralio dum eble 18 monatoj estos ankaŭ ilia sorto, se ili decidos veni. La politiko do enhavas fortan elementon de punado celante fortimigi estontajn enirontojn. Puno pro kio? Peno eskapi el alilanda maljusteco! Konsekvenco de tiaj politikoj estas ke la kruelaj problemoj suferataj de multaj homoj en tre multaj landoj ĉirkaŭ la mondo, kaj iliaj fontoj, anstataŭ dividiĝintaj, juste inter ĉiuj popoloj de la mondo, estas forpuŝataj kaj kuraĝigataj resti en la landoj kie la suferado ekzistas. Ili ne estas en iu ajn spirito de helpemo transdonataj al la riĉaj landoj. Ili estas retenataj en la jam malriĉaj, jam suferantaj landoj. Malgraŭ la fakto ke la kruela vero de la situacio estas bone konata, ne povas esti dubo ke, politike, la plej multaj homoj en Aŭstralio kaj aliaj riĉaj landoj subtenas la rifuzon de siaj registaroj doni facilan eniron al rifuĝintoj kaj eĉ enkarcerigi ilin, almenaŭ provizore, dum ili atendas rezultojn de juraj procesoj por determini ĉu ili estas veraj rifuĝintoj aŭ ne kaj por malinstigi tiajn ne bonvenajn enirojn. Multaj opinias ke la rifuĝintoj meritas nenion pli ol tujan deporton eĉ de Ashmore Reef. Tiuj neniam paŭzas demandi kien deporti la rifuĝintojn? Multaj kontentigas forsendi ilin ien, sen sciante kien. Fundamenta demando el tiaj cirkonstancoj, almenaŭ en mia menso, estas ĉu homoj havu rajton libere elekti landon en kiu ili volas vivi. Ideale mi opinias ke jes, kvankam mi agnoskas ke agi tiel ne estus praktika afero kaj ke multaj rifuzus konsenti. En iu ajn pridiskutado rilate al tia demando, nocioj de identeco aŭ aparteneco rapide envolviĝus. Ree, kaze de Aŭstralio, eĉ la aborigenaj popoloj antaŭ miloj da jaroj estis enmigrintoj. Aŭstralio estas lando kie loĝas kaj enmigrintoj kaj la idoj kaj posteuloj de enmigrintoj. Bedaŭrinde, tiu fakto ne malhelpas iujn el ili pretendi ke la lando apartenas al ili, la nuntempaj okupantoj, kaj ne al aliaj kiuj volas eniri. Tiuj kiuj jam estas en la lando, ĵaluze rifuzas agnoski ke justeco postulas ke tio kio estis permesita al ili antaŭe devus esti permesata kaj permesota al aliaj kiuj volas sekvi ilin nun. Kvankam ne estas facile trovi altemativan pli justan teston taksi tiujn ĉi demandojn, mi kritiku tiajn pretendojn de aparteneco. Kvankam normale kaj ofte uzataj, ili alportas tro multe da sento de proprieteco al la baza demando; ĉiuj rajtas vivi kie? Tre utopie, mi sugestas ke la koncepto de proprieteco ne konvenu rilate al homoj kaj al landoj en kiuj ili volas vivi. Kiel pretendoj ili agas kiel fonto de la postuloj de landaj registaroj, ke ili sole decidu ĉu homo rajtas eniri "iliajn" landojn aŭ ne. Oni devas diri ke, laŭ internacia juro, estas escepto al tio, kaj tiu escepto rilatas al rifuĝintoj. Laŭ internacia juro, registaroj ne havas la saman liberecon rilate al la eniron de rifuĝintoj kiel rilate al ne rifuĝintaj enirontoj. Priskribante la rajtojn de rifuĝintoj, Artikolo 14 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, 1948, probable la plej nobla interpopola dokumento iam farita, humanece deklaras ke "ĉiu havas la rajton serĉi kaj ĝui en aliaj landoj azilon el persekutado." Rilate al la ceteraj, la liberaj elektantoj, tiuj kiuj ne estas devigataj fuĝi el siaj propraj landoj kaj socioj, ricevantaj landaj registaroj, sekve de la nocio de aparteneco, havas proprajn politikojn determini kiom da homoj ili permesos eniri, kaj kiom ne. Ĉiuj landaj reguloj varias, kvankam je la koro de ĉiuj kuŝas la celo aŭ postulo ke la nova libera enmigrinto ne estu ŝarĝo sur la ekonomio de la akceptonta lando, kaj ke la alveno de tiaj enmigrintoj kaj eble siaj familioj profitdonos la akceptantan landon kaj popolon. Tio estas kerna principo aplikata preskaŭ ĉie. Tiuj ĉi politikoj ŝprucas pli de esence malsindonema vidpunkto ol de malavara, idealisma, helpema, vidpunkto. Demokrataj registaroj respondecas al siaj voĉdonantoj. Neniu registaro travivos longe ignorante tiun ĉi bazan postulon de demokratio, ke la volo de la popolo finfine triumfu. Malgraŭ la memevidenta malsindonemo kiu kuŝas ene de ĉiaj tiaj politikoj, neniu povas refuti la argumenton, ke rilato ekzistas inter la plejbona nombro da loĝantoj de iu lando, kaj la kapablo de la lando kaj popolo vivteni tie la tutan loĝantaron je la plejbona kaj plej alta vivstato. Celante gajni optimuman nombron da loĝantoj ebligi la plej bonan utiligon de la naturriĉaĵoj, kaj malhelpata de la postuloj de Artikolo 14, la idealisma idearo tie esprimita pli kaj pli estas ne efektivigata en praktiko. Nuntempaj politikistoj argumentas ke la difino de rifuĝinto en Artikolo 14 estas tro vasta kaj ke ĝi devigas ilin lasi eniri tro multaj da rifuĝintoj. Ili pledas por pli malvastigo de la difino por ke la nombro da homoj devige rajtigitaj eniri siajn landojn estu malpli. Estas baza principo de justeco, ke juĝisto ne havu intereson rilate al la kazo kiun oni juĝas. Tiu principo ne regas en la kazoj de enmigrintoj. Tiukaze, la juĝisto estas la instancoj de la registaro de la ricevanta lando. Pere de principoj de demokratio, finfine tiuj respondecas al la popolo de la ricevinta lando. Ili finfine regas, kaj estas tiuj kiuj havas proprajn interesojn rilate al rezulto de la decido de la juĝisto. En la aktuala monda sistemo kiu donas al la naciaj ŝtatoj la rajtojn fari tiajn decidojn, je la koro enhavas konflikton inter la rajtoj de la homoj dezirantaj eniri, kaj la pretendoj de tiuj jam tie, pere de siaj registaroj, rifuzi ilin. Justeco postulas ke pli neŭtrala juĝisto, pli neŭtrala decidfaranto, estu uzata. La tuta demando rilate al homa libereco de movado malfermas multajn aliajn gravajn demandojn ne ofte pridiskutataj. Ekzemple: tutmondiĝo estas polemika temo ĉar ĝi alportas kun si nociojn de senligita interpopola, internacia libereco rilate al la moviĝo de varoj, servadoj kaj komunikadoj. Kiom pli estus la polemikeco se tiu ĉi principo estus etendota al homoj. Ĉu la homaro povus toleri tion? Certas ke landaj registaroj kredas ke ne. En landoj kie ekzistas federaciaj politikaj sistemoj, oni estas instruata ke fundamenta kialo por federacio estas nuligi barbarismon de borderismo. En federacioj tiu nuligo aplikas al homoj same kiel al varoj, servadoj kaj komunikadoj. Se estas neimagebla, ke en federacioj oni argumentu kontraŭ tio, kial ne apliku la saman principon internacie? Oni foje renkontas la argumenton ke la sola restanta pravigo por la nacia stato estas, ke mankas alternativo por plenumi la bezonojn da homoj, kie ajn ili loĝas, administri siajn aferojn adekvate; alivorte, ke mankas supernacia alternativo. Tiel dirante tion pravas. Tute mankas mondregistaro. La Unuiĝintaj Nacioj ne rolas tiel. Estas multaj specoj de ŝtatoj kaj se iam ni havus ian mondregistaron, tio ĉi implicus ke ni havus mondŝtaton. La mondŝtato estus mond-federacio de naciaj ŝtatoj. Je la koro de federaciismo kuŝas principo de divido de povoj. Se ni iam havus tian federacian mondŝtaton kiu juste provus solvi mondajn enmigradajn problemojn pri kiuj mi parolas, tiu ĉi fako aŭ temo de enmigrado devus esti en la manoj de la mondŝtato, ne en la manoj de la landaj ŝtatoj. Lasi ĝin resti tie, kie ĝi nun troviĝas, solvus nenion. Por tiuj kiuj opinias ke mankas realeco en iu ajn diskutado pri monda federacio, signoj abundas ke pli kaj pli ni alproksimiĝas al ĝi. Eĉ Artikolo 14 estis frua tia signo. Rimarku ankaŭ kiel pli kaj pli forta estas la postulo ke la mondo havu Intemacian Krimulan Tribunalon. Krimulaj Tribunaloj historie estas trajtoj de ŝtatoj. Bedaŭrinde, satigi ĉies dezirojn kaj preferojn neniam eblas. Neeviteble en la tuta demando kiel plej bone kaj plej juste lasi popolojn loĝi en landoj laŭ siaj propraj elektoj, estas ankaŭ la malagrabla fakto ke sendube decidoj estos farataj kiuj ne plaĉos al ĉiuj. Se ni decidas ne doni la taskon al la libera merkato fari tiajn decidojn, ĉar alie riĉuloj elektus la plej bonajn landojn, ia porciumado por lokoj estus neevitebla. Pro tio, eĉ pli grava estas la bezono havi neŭtralan decidfaranton kiu iel respondecus demokrate al la tutmonda homaro kaj ne nur al la homoj de iu ajn aparta lando. Idealisma kaj utopia en la nuntempa stato de aferoj; jes ja, mi ne kontraŭas. Krei tian akcepteblan demokratan mond-federacian ŝtaton ne estus facile, sed eventuale, ĉu estas justa alternativo? Se necesas havi ian porciumadon rilate al enmigrado por doni justan solvon al la problemo priskribita, nur senpartia decidfaranto povus tion fari, kaj ne decidfaranto, kiel la naciaj ŝtatoj, kiu havas proprajn interesojn por protekti, reteni kaj promocii. Respondi al tiaj demandoj necesas ke oni malsindoneble havu opiniojn pri tiaj fundamentaj demandoj, t.e. kiom da homoj devus loĝi en iu aparta lando? Ofte oni aŭdas ke kelkaj landoj jam havas tro multe da enloĝantoj. Bharato, Ĉinio kaj eble Japanio leviĝas antaŭ niaj okuloj. Kontraŭe, Aŭstralio, kontinento kiu ampleksas simile al Usono kaj Ĉinio, grandparte estas tre maldense okupata, eĉ akceptante ke Aŭstralio grandparte estas seka, senakva dezerto. Kiu decidas pri kiom da loĝantoj Aŭstralio, aŭ iu alia lando, juste, havas kapablon doni vivtenon al homoj kiuj bezonas ĝin? Antaŭ multaj jaroj mi publike esprimis opinion ke Aŭstralio povus juste doni vivtenon al inter 50,000,000 kaj 60,000,000 enloĝantoj. Ĝi nun havas nur 19,000,000. Kiam mi estis knabo ĝi estis nur 7,000,000. Tamen unu el niaj nuntempaj plej inteligentaj politikistoj opinias, ke la 19,000,000 jam, almenaŭ ekologie, estas tro multaj. Ĉu li amas la naturan medion pli ol li amas siajn alilandajn homojn? Kiu pravas? Ekologiistoj argumentas ke diverseco, kian ajn formon ĝi prenas, ege gravas por la estonta bonstato ne nur de la tutmonda homaro sed ankaŭ de nia planedo mem. Tio veras sed estas aliaj faktoroj. Krom la bezono de homoj pro siaj propraj interesoj mem protekti la medion, kiel taksi konkurantajn valorojn de plantoj, bestoj, mikroboj, fiŝoj ktp., kontraŭ tiuj de homoj? Homoj jam pruvas ke ili havas la kapablon ŝanĝi tiun medion multe pli ol bestoj, fiŝoj, aŭ plantoj. Kiel oni taksu tiajn ne homajn interesojn kontraŭe je tiaj de homoj? Ĉu bestoj, fiŝoj, plantoj havas proprajn rajtojn kaj interesojn? Iuj etikistoj kredas ke jes. Kompromisoj plaĉas al neniuj sed fundamente gravas. Kiaj alternativoj sin prezentas al ni? Inter demokratie regataj popoloj, solvoj kiuj estas kaj ĝustaj kaj justaj ne facile kune sin prezentas. Ĉiuj landoj kaj popoloj havas malsamajn historiojn. Eventoj en Aŭstralio tute malsamas al tio, ekzemple en Israelo kaj la ĉirkaŭantaj arabaj landoj en kiuj 3 milionoj da Palestina popolo kiuj, antaŭ la 1948 milito inter Israelo kaj la ĉirkaŭantaj Arabaj landoj, loĝis en tiu parto kiu nun estas Israelo, nun loĝas en kompatindaj aĉaj kondiĉoj en tendaroj ekster la lando en kiu ili naskiĝis. Bedaŭrinde kompatoj ne sufiĉas por ke ili estu permesataj reveni hejmen. Ni ne forgesu la Kurdan popolon, kaj estas multaj aliaj. La situacio malsamas en certaj regionoj de Indonezio, specife tiu rilate al Irianĝajo (antaŭa Okcidenta Nova Guineo). Tie la indiĝenaj popoloj ege malmultas kompare al loĝantoj en multaj aliaj partoj de Indonezio, kie la lando kvante kaj kvalite ne sufiĉas por doni vivtenon al la tieaj loĝantoj. Irianĝajo estas ekonimie subevoluiĝinta lando. Kun evoluiĝo ĝi povus doni vivtenon al multe pli da homoj. Dum pasintaj jaroj, la politiko de la Registaro de Indonezio en Jakarto kuraĝigis enmigradon al Irianĝajon el tiuj partoj de Indonezio kie, laŭ ĝi, problemoj estis plej akraj ol en Irianĝaja. La enmigrado, ne surprize, kaŭzas la popolojn de Irianĝaja protesti kaj ribeli. Kiu juste povas kulpigi ilin? Ĉu ili ankaŭ estas ksenofobiuloj? Opinioj varias rilate al kiu pravas en tia situacio. Agante laŭ ordinaraj normoj, supozeble ekster Indonezio, multaj simpatius kun la Irian ĝajanoj. Ĉu tio akordiĝas kun justeco, nur pro la fakto ke ili unue kiel indiĝenoj okupis la landon kaj nun kredas ke la lando apartenas al nur Irianĝajanoj? Oni devas konsideri ĉiujn suprajn pensojn kadre de la relative nova moderna koncepto de tutmondiĝo. Kvankam nova vorto, tutmondiĝo, kiel historia procezo, havas arkaikajn fontojn. Oni povas argumenti ke, same kiel biologia evoluo, ĝi ĉiam estis parto de la homa stato. En ĝia moderna formo ĝi, polemike, ne plaĉas al ĉiuj. Multaj maltrankviligas demandante, kies tutmondiĝo? Tiuj ĉi vidas ĝin kiel speco de ĉiam fortiĝanta korporaciismo, procezo en kiu potenco estas fordonita el la rego de la naciaj statoj al nedemokratiaj internaciaj korporacioj. Asertoj ke tutmondiĝo detruos "kulturan identecon" kion ni devas protekti meritas mallozan atenton. Tamen ili ignoras la historian fakton ke ĉiuj kulturoj ĉiam estas en procezo de ŝanĝiĝo, iuj pli rapide ol aliaj. Ĉiuj estas konstante en memŝanĝiĝo. Kiuj inter ni povus facile identigi nin kun niaj tiel nomataj popolaj kulturoj de antaŭaj jarcentoj? Se diri tion pravas, kian kulturon ni devus protekti? Alia parenca penso, kvankam iom malsama: kio estas nacia identeco? Kion ĝi signifas, kiam oni diras ke "li/si estas Aŭstraliano, Franco, Japano, Ĉino, ktp?" Pli ol tia difina demando tamen, la nocio aŭ la koncepto de kultura identeco estas retrovidanta koncepto. Retrovidanta pro la fakto ke ĝi malhelpas nian progresiĝon al atingo de vere homa klereco, libereco kaj digno. El la vidpunkto de politika kaj vera klereca perspektivo, ĝi minacas la plej valoran kaj raran atingon de la homaro, t.e. la homa libereco mem. La nocio aŭ koncepto de identeco mem, aparte kiam uzata priskribi kulturajn diferencojn, estas reduktiga kaj dehomaraniga koncepto. Ĝi limigas tiujn kiuj mense uzas ĝin al pli malvasta vido de la mondo ol se ili kuraĝigas preni pli vastan vidon. Krom tio, paroli pri "kultura identeco" neniam povas plene difini aŭ kolekti ene de ĝia parametro, la multajn multfacetajn diferencojn kiuj, anstataŭ disigante la homaron, kunligas la homaron. Uzo de ĝi kiel termino nur obskurigas la tutan gamon de unikaj atribuoj kaj trajtoj kiuj konsistigas nian sennacian komunan homaranecon. Paroli pri "kolektiva identeco" estas paroli pri ideologia fikcio kiu vice eventuale gvidas al la pli evoluigita koncepto de naciismo. Ĝi similas al nocioj de kolektivaj aŭ grupaj rajtoj kiuj multaj subtenas, forgesante ke la akompananto de tia argumento estas kolektivaj kaj grupaj devoj. Malmultaj hodiaŭ akceptus grupajn devojn. Malgraŭ sia bone konata polemikeco, pluraj opinias ke, se ni povos superregi la korporaciisman kaj nedemokratan aspekton de tutmondiĝo, la evoluo mem eventuale havos en si la kapablon etendi al ĉiuj homoj de la planedo la eblecon konstrui siajn individuajn kulturajn identecojn pere de siaj libervolaj agoj kaj laŭ siaj propraj preferoj multe pli ol antaŭe, kiam ili estis enmurigitaj de la kulturaj limoj de nacio, nacia ŝtato kaj de la normoj asociitaj al la jaroj antaŭ moderna tutmondiĝo. Estonte ni povos esperi ke tiuj kiuj konsideras sin esti civitanoj de la mondo, kiuj pasinte kaj hodiaŭe, estas devigataj respekti ian identecon kiun ili mem ne elektis, kaj kiu estis heredita de li de la pasinteco, kaj kiu trude enkaptigas ilin pro lingvaj, naciaj, ekleziaj, religiaj, kaj moraj muroj de la loko kie ili naskiĝis, estonte havos pli da libereco. Tutmondiĝo tia, ĝuste komprenata, do oni devus ne timi sed bonvenigi. Bonvenigi ĉar ĝi havas la kapablon finfine multe pli ampleksigi nian individuan liberecon. Se estas io kio kontraŭas la universalismajn emojn de kulturo, tio estas la paroka, ekskludema vizio de naciecaj perspektivoj kiuj tiom forte emas trudi sin sur veran, homan, tutmondan, kulturan kaj kleran vivon. Kulturoj devas vivi libere, konstante turniriĝante rilate al malsamaj kulturoj. Ne povas esti dubo ke por tiuj kiuj stude konas la veron de tio kio okazis dum antaŭaj historiaj epokoj, memevidentiĝas ke estis la nacia ŝtato kiu, ofte pere de fajro kaj sango, progresigis la homaron. Aliflanke, simile memevidente, la sama procezo ankaŭ detruis la riĉajn buntajn multoblecojn de kondutado kaj esprimoj kiuj antaŭiris ĝin. Tio estis granda perdo kaj ni ne povos regajni ilin. Dialektike, nenio restas senŝanĝe. Mi supre menciis la bazajn maldisigitajn homaranismajn ideojn de Zamenhof. Li forte kritikis malvastajn konceptojn de patriotismo. Krom Zamenhof, kaj pli radikale, estas la pensoj de la fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda [SAT], Eŭgeno Lanti, pri sennaciismo. Parolante al SAT-anoj li pledis kaj SAT ankoraŭ pledas ke, ili kutimiĝu al eksternaciaj sent- pens-, kaj agad-kapabloj. Viktor Hugo ankaŭ diris "Iun tagon, ni esperu, la tuta terglobo estos civilizita; en ĉiuj lokoj de la homa vivejo regos klereco. Tiam estos plenumita la grandioza revo de la intelektuloj: la mondo estas mia patrujo, kaj la homaro estas mia nacieco". Kvankam li estis judo kaj konsciis pri sia judeco, kerne, similaj opinioj kuŝas je la koro de de Zamenhof. Tom Payne, 18-a jarcenta fama Brita/Usona pamfletverkinto kaj politika aktivisto en la epoko de la Usona Revolucio, fiere deklaris ke li konsideris sin esti civitano de la mondo pli ol civitano de aŭ Usono aŭ Anglio/Britio. Alivorte, li ne konsideris sin aparteni al iu ajn nacia aŭ genta grupo. Estas kun tiaj diroj ke mi volas fini tiun ĉi kolekton de pensoj. Zamenhof, Lanti, Hugo kaj Payne ne estis solaj inter tiuj kiuj rezistis kaj kritikis la idealon kiun ni nomas naciismo. Ĉi tie, mi citis nur kelkajn, ĉar ili tiom abundas tra historio eĉ se tro ofte ignorataj. Respondoj al la demandoj listigitaj ne venos facile. Promocio de tiaj etikaj ideoj al kiuj mi supre palpumis ne placus al ĉiuj. Zamenhof mem devis defendi sin kontraŭ akuzoj ke la ideo de Esperanto kontraŭas ideojn de patriotismo, implicite ke la koncepto estis perversa. Tamen, iel ni devas strebi certigi, ke la malsamaj religiaj, lingvaj, naciaj kaj etnaj kulturoj kiuj tiom riĉigas niajn vivojn ne plu longe estu ankaŭ plimalvastigantaj muroj kiuj disige ĉirkaŭas nin kaj promocias la malegalecon kaj la maljustecon, kiujn mi supre priskribis. La vero estas ke nova sekulara speco de etikaj valoroj kaj sintenoj tutmonde urĝe bezonatas. Ni ne malesperu. Dum la fruaj jaroj de la lasta jarcento, temante pri la konstanta serĉo de homo progresigi sin, kaj laŭ la vojo trovi pli altaj gradoj de justeco, fama Aŭstralia arkeologo, Gordon Childs, verkis libron en kiu li deklaris ke malgraŭ la malhelpoj de ĉiuj neregeblaj, ŝancigemaj, hazardaj faktoroj ekster sia regado, kaj kiuj tiom influis la historion de la homaro, la homaro ankoraŭ sukcesis sin konstrui. Dirante tion Gordon Childs pravis. Por ni la problemo ĉiam restas tamen: kiel plej bone tion fari?
[Pri la aŭtoro]: Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (1998-2001). Prezidanto de Esperanta Jura Asocio, Emerita Juĝisto de la Supera Juĝejo, N.S.W., Aŭstralio (1982-92). Eksa ministro pri justeco, Aŭstralio [reen] |
|