Ĉi tiun paĝaron prizorgas Gary Mickle. Kritikojn, rimarkigojn, proponojn ktp. bonvolu sendi retpoŝte – klaku
.
Ĝisdatigo de 2017-07-21
|
1:
eltiraĵoj (esperantigitaj de GM) el artikolo (el Harz Kurier de 1997 03 13 kaj represita en Esperanto aktuell [organo de GEA] 7/97) pri la jarĉefkunveno de la Sudharca
Esperanto-Societo
La nova estraro [de la Sudharca Esperanto-
Societo] decidis ankaŭ el politika vidpunkto
rekomendi Esperanton al la civitanoj (ekz.
kiel neŭtralan duan lingvon en la EK kaj kiel
«kulturan mediprotektanton». Tiu neŭtrala ponta lingvo (rekomendita de Unesko)
protektus ankaŭ pli malgrandajn lingvojn kaj
kulturojn, ekz. niajn germanan lingvon kaj
kulturon, kontraŭ la eksterlanda trofremdigo.
[...] La societa estraro sekve postulas
ankaŭ leĝan kvotoreguligon kiel GDR havis
resp. leĝan reguligon kiel en Francio, per kiu
la franca ŝtato protektas sin kontraŭ la
angla-usona trofremdigo kaj forfremdiĝo.
2:
reaga letero de Gary Mickle al Esperanto aktuell (aperinta germanlingve en la numero 2/98 – ĉi tie en esperantigo de GM)
Ĉe la legado de la artikolo pri la Sudharca
Esperanto-Societo represita el la Harz
Kurier [en Esperanto aktuell 7/97]
mi pensis: Espereble kelkaj legantoj nun
finfine iluminiĝos koncerne la unuflankan
preferadon de la «etnisma» trako de
argumentado ĉe multaj esperantistoj. Ju pli
unuflankece oni derivas la ekzistorajtigon de
Esperanto el la protektobezono de etnaj
kulturoj, des pli grandiĝas la drasto, per kiu
oni bildigas la sekvojn de la angla-usona
kultura influo, kaj per tio oni facile povas iri
misvojon. Tiu artikolo estas ekzemplo de tio.
La esprimoj «eksterlanda trofremdigo» kaj «trofremdigo»1, kiuj aperas en la kontribuo – senkonsidere, ĉu esperantistoj efektive facilanime manipulis ilin, aŭ ĉu ĵurnalisto perceptis tion kiel ĉefan sencenhavon kaj do surpaperigis ilin – apartenas al la vortostoko de dekstraj kaj ekstremdekstraj ksenofoboj, kaj anatemi ilin ne estus troigo en la senco de «politika korekteco».
Sed kio pli gravas ol taktikaj konsideroj pri
la esprimaro, kiu aŭ bone aŭ malbone
impresas, estas la konstato de la selektiva kaj
memkontenta perceptado, kiu malhelpas al
esperantistoj vidi la okulfrapan similecon de
kelkaj el iliaj plej ŝatataj «etnismaj» argumentoj kun la «rasismaj» de la politike
agantaj ksenofoboj. Kiu ne konas Esperanton
kaj esperantistojn, povus kiel leganto de la
artikolo trafi al la konkludo, ke la Sudharca
Esperanto-Societo, la «rep-oj»2, la NPD, grupoj
kiel «Civitana Iniciato por Haltigo de
Eksterlandanoj» aŭ «Civitana Iniciato por Demokratio kaj Identeco»3 agadas sur interkomparebla ideologia fundamento kaj
diferencas nur per siaj temaj specialiĝoj. Kiu
foje enrigardas tekstojn de la laste nomitaj kaj
similaj grupoj, neniel trovas konfuzajn
rasteoriojn, sed (prezentitajn cele al
fundamentado de ksenofobiaj postuloj)
pritraktojn pri «nacia identeco»,
«identecoperdo», «perdo de la kultura aparteco» ktp., kiuj montras grandan
similecon al diversa Esperanto-apologiado.
Mi opinias, ke ekzistas efektiva
mondrigarda aŭ idehistoria interrilato.
Temas en ambaŭ kazoj pri variaĵoj de la
nacia ideologio, kiu dum la pasintaj jarcentoj
servis la elformiĝon de naciaj ŝtatoj kaj
hodiaŭ estas instrumentigata por aliaj celoj.
Unuflanke estas maldekstra, aŭ «etnisma» variaĵo, kiun oni (ofte ĝuste esperantistoj) metas en la servon de malplimultoj, kaj aliflanke estas dekstra variaĵo, ofte nomata «rasisma», kiun oni direktas kontraŭ almigrintajn malplimultojn. Entute tre ambivalenca ideologio, kiun neniu senplue
(almenaŭ ne kredinde) povas promocii
maldekstraflanke kaj kontraŭbatali
dekstraflanke.
Kion mi do ne asertas, estas, ke la
Sudharca Esperanto-Societo aŭ aliaj
esperantistoj troviĝas en politika
parenceco kun dekstraj grupoj. Mi debatigas
ĝuste la jenan demandon: Ĉu oni ne
eventuale akcelas, neglekte-senzorge, per la
unuflanke «etnisma» Esperanto-argumentado,
kiu konstante rilatigas sin al «danĝeroj» kiel
identecoperdo kaj adulteriĝo de naciaj
kulturoj, danĝeran etno-ideologion? En
tio (aliflanke ne en la kritikita bildotitolo
pri la «praarbaraj triboj», kiun oni ne celis serioze kaj kiu evidente pli rilatis al eŭropa mito pri «sovaĝuloj» ol al veraj praarbaraj loĝantoj)4 mi vidas problemon, kiu estu diskutita.
Por antaŭmalhelpi unu eblan
miskomprenon: ankaŭ mi fakte vidas la
problemecon de la unuflanka kultura kaj
informa interŝanĝo en la mondo (unuavice
favore al Usono) kiel ankaŭ la gigantajn
merkatajn porciojn de malmultaj konzernoj en
la industrieca produktado de kulturelfaraĵoj
(kun la akompanaj eblecoj de ideologia
influado). Mi opinias nur, ke oni povas
ankaŭ diri tion laŭ tia aŭ simila maniero, sen laŭdi kvazaŭ virton la
purtenadon de etnaj kulturoj kaj sen
fari postulojn pri ŝtata kuratorado de la
amasa gusto pere de cenzursimila ŝtata
stirado de la muzikelekto en la
amaskomunikiloj.
*
1 La koncernaj germanaj esprimoj estas uzataj ne nepre nur de tiaj dekstruloj, sed sufiĉe multe, por ke ili havu tian, ĝenerale sentatan politikan konotacion.
2 Temas pri la partio de t.n. Respublikanoj, t.e. dekstra
partio kun parlamenta reprezentiĝo en kelkaj lokoj de Germanio, sed nun malfortiĝinta.
3 dekstraj, politike agantaj ksenofobiaj grupoj
4 Aperis tia ŝerca bildotitolo en unu numero de Esperanto-aktuell, kaj ĝi provokis protestleteron de unu leganto.
3:
reaga letero de Gary Mickle al
Esperanto aktuell (la germana originalo aperinta en la numero 2/98)
Bei der Lektüre des aus dem Harz Kurier abgedruckten Artikels über die Esperanto-Gesellschaft Südharz [Ea 7/97] habe ich gedacht: Hoffentlich geht einigen Lesern jetzt endlich mal ein Licht auf, was die einseitige Bevorzugung der "ethnistischen" Argumentationsschiene von seiten vieler Esperantisten betrifft. Je einseitiger die Daseinsberechtigung des Esperanto aus dem Schutzbedürfnis ethnischer Kulturen abgeleitet wird, desto größer wird die Drastik, mit der die Folgen des anglo-amerikanischen Kultureinflusses dargestellt werden, womit man leicht auf Abwege gerate kann. Dieser Artikel ist ein Beispiel dafür.
Die Ausdrücke "ausländische Überfremdung" und "Überfremdung", die im
Beitrag vorkommen – es sei dahingestellt, ob Esperantisten tatsächlich leichtfertig
mit ihnen hantiert haben, oder ob ein Zeitungsjournalist dieses als wesentlichen
Sinngehalt aufgefaßt und zu Papier gebracht hat – gehören zum Sprachschatz von
rechten und ultrarechten Ausländerfeinden, und es wäre keine Übertreibung im
Sinne "politischer Korrektheit", sie zu verpönen.
Was aber wichtiger ist als taktische Überlegungen über das Vokabular, das sich
gut oder schlecht macht, ist die Feststellung der selektiven und selbstgefälligen
Wahrnehmung, die Esperantisten daran hindert, die frappierende Ähnlichkeit
einiger ihrer "ethnistischen" Lieblingsargumente zu den "rassistischen" der politisch auftretenden Ausländerfeinde zu sehen. Wer Esperanto und
Esperantisten nicht kennt, könnte als Leser des Artikels zu dem Schluß kommen, daß die Esperanto-Gesellschaft Südharz, die Reps, die NPD, Gruppen wie "Bürgerinitiative Ausländerstopp" oder "Bürgerinitiative Demokratie und Identität" auf einer vergleichbaren ideologischen Grundlage operieren und sich nur durch ihre thematischen Spezialisierungen unterscheiden. Wer in Schriften der letztgenannten und ähnlicher Gruppierungen einmal hineinschaut, findet mitnichten abstruse Rassentheorien vor, sondern (zur Untermauerung ausländerfeindlicher Forderungen dargebrachte) Betrachtungen über "nationale Identität", "Identitätsverlust", "Verlust der kulturellen Eigenart" usw., die viel
Ähnlichkeit zu mancher Esperanto-Apologetik aufweisen.
Ich meine, daß es einen wirklichen weltanschaulichen oder ideengeschichtlichen Zusammenhang gibt. Es handelt sich in beiden Fällen um Abwandlungen der nationalen Ideologie, die in den letzten Jahrhunderten der
Herausbildung von Nationalstaaten diente und heute zu anderen Zwecken instrumentalisiert wird. Einmal eine linke, oder "ethnistische" Abwandlung, die
(oft gerade durch Esperantisten) in den Dienst von Minderheiten gestellt wird, und einmal eine rechte, häufig "rassistisch" genannte Abwandlung, die gegen zugewanderte Minderheiten gerichtet wird. Insgesamt eine sehr ambivalente Ideologie, die niemand ohne weiteres (jedenfalls nicht glaubwürdig) links fördern und rechts bekämpfen kann.
Was ich also nicht behaupte, ist, daß die Esperanto-Gesellschaft Südharz oder andere Esperantisten in einer politischen
Verwandtschaftsbeziehung zu rechten Gruppen steht. Vielmehr stelle ich diese Frage zur Debatte: Wird eventuell mit der einseitig "ethnistischen" Esperanto-
Argumentation, die ständig auf "Gefahren" wie Identitätsverlust und Verfälschung nationaler Kulturen Bezug nimmt, nicht fahrlässig einer gefährlichen, auch zu finsteren Zwecken nutzbaren Ethno-Ideologie Vorschub geleistet? Hier (dagegen nicht im monierten "Urwaldstämmen"-Bildtitel, der nicht ernst gemeint und sich offensichtlich eher auf einen europäischen "Wilden"-Mythos als auf wirkliche Urwaldbewohner bezieht) sehe ich ein
Problem, das diskutiert werden sollte.
Um einem möglichen Mißverständis vorzubeugen: auch ich sehe durchaus die Problematik des einseitigen Kultur- und Informationsaustausches in der Welt (in erster Linie zugunsten der USA), sowie die der gewaltigen Marktanteile weniger Konzerne in der industriemäßig betriebenen Kulturgüterproduktion (mit den damit einhergehenden Möglichkeiten der ideologischen Beeinflussung). Ich meine nur, daß das so oder ähnlich auch gesagt werden kann, ohne die
Reinhaltung ethnischer Kulturen als Tugend zu preisen und ohne Forderungen nach staatlicher Gängelung des Massengeschmacks durch eine
zensurähnliche staatliche Steuerung der Musikauswahl in den Medien.
|
|