lea-home

La SAT-kongreso de 2022 ombrita de la ukraina milito

historio
tutmonde
esperanto
kursoj
gazeto
tekstoj
ligiloj
kontakto

deutsch

english
[Teksto: G. Mickle]

Nuliĝis la planita ĉeesta kongreso en Moskvo

Kompare kun la katastrofeco de la nuna milito por homoj en Ukrainio, ankaŭ por homoj en Rusio kaj homoj en landoj trafitaj de grenmanko kaj aliaj ekonomiaj sekvoj, la problemo frontita de SAT malpezas. SAT devis fine de februaro subite iel elturniĝi, kiam ĝia por Moskvo planita ĉiujara kongreso en la ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj ne povis okazi laŭplane. Bedaŭrinde, ĉar ne ĉiu SAT-kongreso okazas en historioriĉa metropolo. Elturniĝi SAT fine povis, okazigante la trian fojon en sinsekvo virtualan (perinterretan) kongreson. Ĝi titoliĝis: “Por paco per Esperanto”.

La PK kaj OKK klarigis

La Plenum-komitato (PK) kaj la Organiza Kongresa Komitato (OKK) jam tagojn post la komenco de la milito, la 3-an de marto, deklaris, “ke pro la morala kaj praktika maleblo okazigi kongreson de SAT en militanta lando, la kongreso ĉi-jare ne povos okazi ĉeeste”, kaj pritaksis la karakteron de la milito per la vortoj: “Ni kondamnas la teruran agreson de la nuntempa registaro en Rusio kontraŭ la ukraina popolo. Ni subtenas la kontraŭmilitan movadon en Rusio, kaj esperantistojn, laboristojn, studentojn kaj popolojn en la mondo, kiuj helpas civilulojn en Ukrainio. Diplomatio tutmonde devas agadi por ĉesigi la militon kaj ne akceligi konfliktojn. Ne al milito. Jes al paco!”. En la deklaro la PK kaj OKK anoncis la intencon aranĝi kongreson laŭ alternativa maniero.

Tiun ĉi deklaron aprobis multaj, sed ne ĉiuj. Kelkaj opiniis ĝin ne ekvilibra, atentigante pri la antaŭhistorio de la konflikto kaj la rolo de NATO en ĝi. Ne mirige, ĉar la opinioj de la esperantlingva publiko ĉie, ankaŭ en SAT, nur grade devias de la opinioj en la socioj, el kiuj la homoj devenas, kaj plejparte en tiuj socioj la opinioj pri la milito kontraŭdiras unu la alian kaj iĝis fontoj de notinda politika antagonismo.

Iom akraj retforumaj debatoj en SAT antaŭ la kongreso povis aŭguri alfrontiĝon de neakordigeblaj vidpunktoj dum la laborkunveno en la lasta tago de la kongreso, en kiu oni debatis pri la Deklaracio. La milito neeviteble iĝis la ĉefa temo en ĝi. Sed fine evidentiĝis relativa akordo de opinioj inter la kongresanoj en la kunveno. Konflikto ne okazis. La proponitaj punktoj por la rezolucio tamen emfazis malsamajn aspektojn kaj de la milita situacio kaj de la monda stato emananta el ĝi. Kelkaj el la tuŝitaj punktoj: kondamno de la rusia agresmilito kontraŭ Ukrainio, sed ankaŭ de aliaj militoj en la mondo, dissolvo de militaliancoj, anstataŭigendaj per novaj kolektivaj sekurec-sistemoj, malarmado, opozicio kontraŭ fortiĝo de militaj kaj ekonomiaj blokoj.

Multa spaco donita al laborkunvenoj …

En laborkunsidoj SAT praktikis tiun rektan demokration, kiu tradicie regas dumkongrese. Pacience la kongresanoj travadis agadraportojn, elektis funkciulojn. Kunvenis la LEA-Komitato – diskutanta denove la eventualan fondon de novaj LEA-oj en pliaj lingvoregionoj resp. landoj – kaj la Poresperanta Fako. Malagrable konstatitaj estis la perturboj rilate la aperadon de Sennaciulo, kiu nun aperas kun kelkmonata malfruiĝo, parte pro subite necesiĝinta ŝanĝo de la presejo. Pri rekapto de la aperritmo oni nun esperas.

Temigita en unu laborkunsido estis “Retejo kaj Sociaj Retoj de SAT”. Pri uzeblaj kaj uzindaj retplatformoj (Discord, Telegram, Jitsi) la opinioj diversas. Oni interkonsentis (Gvidrezolucio) “starigi teknikan komisionon por pritaksi la retejon de SAT kaj ĝiajn aliajn rimedojn de interreta komunikado, kaj pritaksi eblecojn por ilia plibonigo”, ankaŭ “elprovi elektronikajn ilojn, interalie referendumojn, per kiuj eblas pli ofte dum la jaro interkontaktigi membrojn de SAT kaj ebligi interŝanĝojn de opinioj pri disputvekaj temoj”. Kongresanoj ne tute samopiniis pri la utilo de retbazitaj referendumoj por ekzemple ellabori starpunkton de SAT ĉe subitaj mondgravaj eventoj kiel la nuna milito, aŭ simple por ekscii, ĉu ekzistas en SAT komuna opinio pri io, kaj kia.

Plia temo estis “Kiel organizi venontajn kongresojn kaj pli efikajn membrajn interrilatojn” – ĉe kiu retplatformoj denove fariĝis temo.

Frakciaj kunvenoj dum retbazita kongreso ne funkcias kiel internaj aranĝoj de la frakcioj, sed trudate de la cirkonstancoj ili iĝas komunaj eventoj sub la gvido de la frakcioj, partoprenataj de ĉiuj. Po unu horo por siaj kunvenoj, kelkakaze tre neformalaj, havis la Vegetara Sekcio, Sennaciista Frakcio, Komunista Frakcio, Liberecana Frakcio, Liberpensula Frakcio, Ekologiisma Frakcio. La Vegetara Sekcio konsideras la eblon okazigi denovan Renkontiĝon Veganan en Greziljono en 2023, post la sukcesa ReVe en 2018.

… sed ankaŭ al kulturaj kaj politiktemaj aranĝoj

Bonŝance, du kulture aktivaj loĝantoj de la origine vizitota kongreslando povis prezenti siajn kontribuojn tra Zoom, kune kun aliaj:

  • Mikaelo Bronŝtejn pri sia historia romano Mi stelojn jungis al revado, kaj detale kaj enhavoriĉe pri ĝia historia fono, konenda por aprezi la verkon, la postrevolucia sovetia Esperanto-movado kaj ĝia tragika estingiĝo fine de la 1930-aj jaroj;
  • Xana Paz prelegis pri “Kolonia/liberiga milito: Interkonsentoj (1974-1975) inter Portugalio, Angolo, Mozambiko kaj Gvineo-Bisao”, t.e. pri tempo, en kiu revoluciaj ŝanĝoj alportis finon al longe daŭrintaj militoj;
  • Mikaelo Povorin, kiu koncertis per animtrankviligaj kantoj, helpante paŭzi inter atentoŝtreĉaj laborkunvenoj;
  • komuna diskuto pri la milito en Ukrainio ne povis elĉerpi la temon, preterfluge levante temojn kiel naciismo, tendarismo, rifuĝintoj, ver-enhavo (aŭ ties manko) en la cirkulantaj primilitaj informoj.

La kongresa Deklaracio debatita

La debato kaj decidofarado pri la Deklaracio kaj la Gvidrezolucio antaŭeniris rimarkinde glate, se konsideri la malabundan tempon disponitan de la Proponkomisiono kaj la kongresanaro por prepari ĝin, kaj, krome, la abundon de punktoj traktendaj en tri horoj. El la 12 punktoj de la Deklaracio, nur tri estis sen rilato al la nuna milito aŭ militoj ĝenerale. Nenio surpriza en jaro, en kiu milito furiozas en lando proksima al la loĝlandoj de la plej multaj SAT-anoj. Sed ankaŭ indiko, kiel indas kritike rimarki, ke la geografia distribuo de la SAT-anaro influas la perceptadon, aŭ ne, de mondaj eventoj. Ke SAT almenaŭ deziras esti pli “tutmonda”, konforme kun sia nomo, signalas la Deklaracio en la eldiro, ke oni “ankaŭ akre kondamnas ĉiujn aliajn militojn kaj agresajn okupaciojn, kiuj samtempe estas okazantaj en la mondo, kiel interalie en Sirio, Jemeno, DR Kongo, Palestino, Okcidenta Saharo”.

Venontjare en Greziljono

Manke de aliaj proponoj, la kongresanoj facile akceptis la proponon kongresi venontjare – unuafoje ĉeeste post Barcelono en 2019 – en Greziljono. Greziljono estas naturproksima, trankvila kampara situo por kongreso foje laborplena. Estas sence profiti de tiu pitoreska situejo en la posedo de esperantistoj kaj helpi pliigi ĝian uzatecon.

Miksitaj sentoj pri interretbazitaj kongresoj

Laborkunvenoj funkcias bone en Zoom, kies uzo ne prezentas nesupereblajn defiojn al la partoprenantoj; kulturaj eroj ankaŭ surprize bone prezentiĝas. Interhoma rilatado tamen ne ekvivalentas al tiu de ĉeesta aranĝo. Ne eblas eviti la juĝon, ke ĝi malriĉas. Esence ĝi limiĝis al tutgrupa babilado dum interkunvenaj paŭzoj, malfavore al spontaneco, interindividuaj kontaktoj kaj amikiĝo, kiuj estas nepraj elementoj de kongresoj de la tradicia tipo.

Aliflanke, la kostoj de vojaĝado kaj kongrespartopreno estas ne sensignifaj ŝarĝoj por multaj. Por kelkaj la perinterreta kongreso estas la sola praktike alirebla kongreso. Krome, ekologiaj konsideroj eble estonte influos la decidon pri la kongresmaniero. Asocio kun “tutmonda” en sia nomo ne povas esti, aŭ resti, tiel eŭropcentra kiel SAT kaj entute la Esperanto-medio ĝis nun. Ĉe kongreso kun plurkontinenta partopenantaro, granda nombro da kongresanoj devas vojaĝi aviadile. Evidente malagrable por homoj, kiuj atentas pri sia persona ekologia premsigno kaj scias, kiugrade aviadiluzado katastrofigas ĝin. Teknika rafiniĝo de retplatformoj por kunvenoj kaj societumado atendeble faros ilin pli uzanto-afablaj, kaj iom post iom plilertiĝos uzantoj. Ĉu tio iam plene kompensos la nun sentatajn malsufiĉojn de reta kongresado, oni vidos. La estonteco montros, kia proporcia rilato inter ĉeestaj kaj virtualaj kongreso konvenos al la SAT-anoj.

Deklaracio de la 95a SAT-Kongreso – 2022

La 95-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022:

  1. bedaŭras la kreskon de naciismo en multaj landoj, kiu elvokas internaciajn streĉojn, kondukantajn al militoj, kaj obstaklas la internacian kunlaboron necesan por kontraŭagi la ekologian degradiĝon de la planedo;
  2. akre kondamnas la agresmiliton de Rusio, solidariĝas kun la homoj en Ukrainio, kiuj suferas, rezistas aŭ devas fuĝi, solidariĝas same kun la homoj en Rusio, kiuj suferas aŭ poziciiĝas kaj elpaŝas kontraŭ la milito, kaj pro tio estas persekutataj, kaj solidariĝas kun la homoj, kiuj tutmonde poziciiĝas kontraŭ militoj kaj subtenas rifuĝantojn;
  3. ankaŭ akre kondamnas ĉiujn aliajn militojn kaj agresajn okupaciojn, kiuj samtempe estas okazantaj en la mondo, kiel interalie en Sirio, Jemeno, DR Kongo, Palestino, Okcidenta Saharo;
  4. postulas en pli longa perspektivo, ke militoj ĉesu esti instrumento de politiko kaj de ekonomiaj interesoj, kaj, konsekvence, ke estu dissolvitaj ĉiuj militaliancoj, inkluzive de NATO ; tiuj estu anstataŭigitaj per kolektivaj sekurecsistemoj, en kiuj ĉiuj koncernataj ŝtatoj partoprenu, kaj kies kerna celo estu malarmado;
  5. ĉagrene konstatas, ke la pli ol 200 jarojn neŭtrala Svedio, en tiu senco modelo por aliaj landoj, kaj la pli ol 70 jarojn neŭtrala Finnlando, ĉesigis sian militneŭtralecon, aliĝante al milita bloko;
  6. kondamnas persekutadon al tiuj kiuj okupiĝas pri informado dum milito ambaŭflanke aŭ pri aliaj aferoj kontraŭ ŝtataj interesoj kaj subtenas la laboron de ĵurnalistoj;
  7. konstatas, ke kreskanta investado de pluraj ŝtatoj en militiloj kaj la plifortiĝo de militaj kaj ekonomiaj blokoj kontraŭas la interesojn de la laboristaro kaj estas minaco al la bonfarto de la popoloj;
  8. apogas la defendon de indiĝenaj popoloj pri siaj teritorioj kaj rajtoj kontraŭ kapitalisma ekstraktado en Kanado, Usono, Brazilo, kaj aliaj landoj, kaj kondamnas la intensigon de energiekstraktado pro la milito en Ukrainio;
  9. protestas kontraŭ la ʻjura milito’ plenumata kontraŭ laboristoj, pacistoj ktp. en multaj landoj kun la foja kompliceco de plej reakciaj sektoroj de la justica maŝinaro;
  10. solidaras kun la familianoj de la viktimoj de la akcidento en Seulo, kie tri laboristoj pereis dum inundo, kiuj plu batalas por ricevi decan kompenson de la respondecaj ŝtataj kaj kompaniaj instancoj, kaj postulas pli sekurajn laborkondiĉojn por ĉiuj laboristoj en la mondo;
  11. notas, ke diversaj eklezioj provas ĉesigi la disecon de eklezioj disde la ŝtatoj, kio elvokas problemojn en bioetiko, lernejaj programoj kaj rilato al militoj, ekzemple la nuna inter Ukrainio kaj Rusio;
  12. apogas la memorganizon de GLAT-personoj por defendi siajn rajtojn, kaj kondamnas la agadon de eklezioj, ŝtatoj kaj aliaj instancoj, kiuj instigas al persekutado de GLAT-personoj. nach oben

ĝisdatigo de 2022-08-18