[reen]

LEA/G-Magazino

Organo de la
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj
Organ des
Freien Esperanto-Bundes für deutschsprachige Gebiete

n-ro 32
(1/2001)

Inkluzivas la organon de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE)

La Socialisto

Enhavo:

  1. La Magazino kaj la dissendolisto (Gary Mickle)
  2. NOVAĴOJ
  3. Eltiraĵoj el la letero de Gary Mickle al la estraro de GEA
  4. Paĉjo, kio estas rasismo? (Tahar Ben Jelloun): recenzo de G. Mickle
  5. LETEROJ AL LA REDAKCIO
  6. LA SOCIALISTO: Wir übersiedeln
  7. LA SOCIALISTO: Wir marschieren gegen Fremdenfeindlichkeit
  8. Diversaĵoj
  9. Resolution vom 73. SAT-Kongress 2000 in Moskau
  10. 1a de majo 2000 en Berlino
  11. Kontraŭrasisma kaj kontraŭseksisma somera tendaro
  12. Neniu kalkulas je nur unu salajro (I. Minĉev)
  13. Ruslando ne mallernis ridi
  14. Salut- kaj labor-mesaĝo (W. Gunther)
  15. INFORMILA SEKCIO: Flugfolio de Berlinaj Studentoj-Esperantistoj (BSE)
  16. INFORMILA SEKCIO: Propono de baza flugfolio (GM)

La Magazino kaj la dissendolisto

Certe kelkaj legantoj rimarkis la neregulecon de la aperritmo de la Magazino. La lasta numero aperis kiel duobla numero kaj ĉi tiu aperas kun malfruo. Pro ambaŭ cirkonstancoj mi pardonpetas al la legantoj. Mi faras iom ofte ne- Esperantajn traduklaborojn kiel sufiĉe bezonatan enspezigan kromlaboron, kaj tio jam kelkfoje malfruigis la aperon de la Magazino. Aldoniĝas aliaj Esperanto-rilataj aktivecoj.

Plia malkontentiga efiko de mia tempomanko estis, ke mi ne povis multon fari, kiel planite, por vastigi la uzantaron de la dissendolisto «LEA-G» ĉe yahoo.com (antaŭe eGroups.com), kvankam ĝuste ĝi necesas por realigi la planon, iom post iom kaj laŭ la mezuro de la ŝanĝiĝantaj ebloj plenumi ordigitan transiron de tradicia asocio kun surpapera organo al pli loza organiza strukturo de maldekstraj-progresivaj esperantistoj (en la germanlingvaj teritorioj), kiu komunikiĝas elektronike. Unu elemento de mia tiucela planado eble montriĝos tro ambicia: la paraleligo de la Magazino kaj de la dissendolisto kiel duopo de asociaj organoj.

La estraro pritraktas nun la estontan organizformon de LEA/G kaj la estontan eldonmanieron de la LEA/G-Magazino, pri kio ankaŭ mi kunparolas. Albert Stephan proponas transpreni la redaktadon de du Magazino-numeroj ĉiujare. Alia ebla faciligo estus malaltigi la pretendojn koncerne la grafikan eksteraĵon de la Magazino, eble tamen ligite kun transiro al A4-formato, sed konservi la kvaronjaran aperritmon kaj la amplekson. Malgraŭ ĉio, materialo ne mankas – restas stoko de ĝis nun neuzitaj alsendaĵoj. Multo komunikinda haveblas jam en elektronika formo kaj pro simpla manko de spaco ne aperas.

Mi deziras daŭrigi la laboron por la Magazino kaj kredas, ke tio estonte eblos, malgraŭ kelkfoja premo de personaj cirkonstancoj. Sed necesos ekde la venonta numero serioze diskuti pri:

Gary Mickle


novaĵoj

Radio Dreyeckland bezonas kunhelpantojn

Kunlaboranto de Radio Triangulujo (la «Esperanto-sekcio» de la maldekstra-alternativa Radio Dreyeckland) telefonis al la redaktoro (GM) kaj klarigis, ke ili urĝe serĉas kunlaborantojn, ankaŭ ekster la propra regiono, kiuj povas prepari kaj surbendigi tekstojn por dissendo, traduki ktp.

La redaktoro havas tre limigitajn eblojn por mem helpi (maksimume per simplaj surbendigoj), sed volonte pludonas la helpopeton al la legantaro. Kiu interesiĝas pri la projekto (ĉu jes aŭ ne povanta kunhelpi), rigardu la tre interesan TTT-ejon ĉe http://www.triangulujo.de. Sur la paĝo «Oftaj demandoj» troviĝas piede de la paĝo ligo al plia paĝo «Anoncoj pri vakaj laborlokoj». Reta kontaktadreso estas: fers CXE gmx PUNKTO de (GM)

Aveno 22 pri AVE-agado kaj ekologiaj temoj

Jam en januaro aperis Aveno 22, kiu raportas pri komuna rezolucio de la Ekologia Frakcio de SAT kaj AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj), pri la nova bulteno Verda Mondo, kiu celos informi politikistojn (aparte verdpartiajn) kaj membrojn de NRO-oj pri Esperanto, kaj pri vizito de Manfred Westermeyer ĉe la frakcio de Verduloj/Regionistoj (V/ALE) en la Eŭropa Parlamento. Abundas raportoj pri aktualaj ekologiaj kaj sociaj temoj. Kontaktu AVE, sekretario M. Westermeyer, Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen,

M PUNKTO Westermeyer CXE 3Landbox PUNTKO comlink PUNTKO apc PUNKTO org

Debato pri Esperanto ĉe la Verduloj

«Mi supozas, ke ni Verduloj Esperantistaj sukcesis fari novan paŝon antaŭen - eble eĉ du paŝetojn. Unue: dank' al Britta Loose (GEJ) kaj Martin Schaeffer ekzistas artikolo en la vizia libro de la Verda Partio: Der junge Blick – Wie 2020 leben?... ISBN 3-935695-01-2. Due: dum la Asembleo en Stuttgart ... mi kaptis la okazon de diskuto pri la nova Baza Programo por prezenti la lingvan problemon en la Eŭropa Parlamento ... Mia paroleto estis rekte sendita de Phoenix kaj poste menciita en gazeto(j), ekz-e Der Tagesspiegel (10a/11a de marto). Krom tio estas menciinda, ke Esperantistoj (AVE, SAT, UEA - eble eĉ UEA-prezidento Kep Enderby) prezentos Esperanton okaze de la unua Tutmonda Verda Kongreso 2001-04-14/16 en Canberra, Aŭstralio. ...» (laŭ informoj de Manfred Westermayer/Sekretario de AVE)

Prelego pri Esperanto ĉe anarki-sindikatistoj

En la FAU-renkontiĝejo (FAU=Freie ArbeiterInnen-Union) Fischladen en Berlino okazis 2000-03-08 prelego de G. Mickle pri «la historio de la laborista Esperanto-movado», vizitita de ĉ. 10 gek-doj. Ĝi komenciĝis per ĝeneralaj informoj pri la lingvo, kaj poste provis respondi i.a. la demandojn: Kio instigis milojn da laboristoj inter la du mondmilitoj kaj poste lerni Esperanton kaj okazigi viglan interŝanĝon kun laboristaj esperantistoj en aliaj landoj? Kiel iliaj motivoj diverĝis de tiuj de la burĝaj kaj etburĝaj esperantistoj? Kiajn politikajn ideojn (ekz. sennaciismon) ili ligis kun Esperanto? Kiel iliaj organizaĵoj disvolviĝis ĝis hodiaŭ? (GM)

Protestoj pro planata GEA-broŝuro

Aperis en la unuaj tagoj de marto en la dissendolisto de berlinaj esperantistoj peto de Ulrich Matthias, ke helpemuloj sin anoncu por fintraduki en la germanan kaj korekti la broŝuron Brilu ĉiu lingvo samrajte de László Gados. Ĝi estas verkita okaze de la eŭropa Jaro de Lingvoj kaj laŭplane baldaŭ aperigota de GEA sub la germana titolo Allen Sprachen eine Zukunft – Für kulturelle Vielfalt und gleichberechtigte Verständigung in Europa. Ulrich Matthias enretigis la Esperantan (http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/brosx_eo.htm) kaj la germanan (http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/brosx_dt.htm) versiojn, do eblis konatiĝi kun la enhavo. Du membroj de la berlina Maldekstra Forumo, G. Mickle kaj R. Schnell, legis ĝin kaj poste petis la estraron de GEA ne aperigi ĝin pro la laŭ ili naciismaj enhavoj. De du aliaj germaniaj esperantistoj aperis en la reto obĵetoj kontraŭ la enhavo de la projektata broŝuro. Ulrich Matthias kaj kelkaj aliaj defendis la tekston kontraŭ la riproĉoj. (GM)


eltiraĵoj el la letero de Gary Mickle al la estraro de GEA

Jam de jaroj impresis min (malagrable), ke la esperantistoj ĉerpas tiel volonte kaj abunde el kolekto de argumentoj ("konservado de identeco", "heredaĵo" ktp.), kiu tiel frape similas al tiu de multaj ekstremdekstruloj. [...] La koncepto, ke Esperanto povus iel helpi ĉe la konservado de malgrandaj etnaj kulturoj kaj etnaj lingvoj, estis malmulte aŭ tute ne konata antaŭ proksimume 1970. Du homoj, kiuj plej kontribuis al ĝia popularigo estis Guy Héraud kaj Andrea Chiti-Batelli. Sufiĉas iom esplori en Interreto por ekscii, ke Héraud (kiu iam kunlaboris kun la pariza novdekstra centro GRECE) estas ŝatata idedonanto de sukcesaj dekstraj popolismaj partioj, en kies rondoj li volonte moviĝas. Temas pri FPÖ kaj Lega Nord. Chiti-Batelli estas amiko de li kaj foje (tamen malpli ofte) aperas en la samaj rondoj.

Kompreneble ili rajtas agadi, kie ajn ili volas, sed la esperantistoj rajtas paroli pri tio kaj demandi al si, ĉu konceptoj, kiujn la partioj de Haider kaj Bossi trovas utilaj, nepre estas la konceptoj, kiuj venkigos Esperanton.

[ . . . ]

Nun, post tiu longa enkonduko, miaj konkretaj obĵetoj rilate la broŝurmanuskripton de László Gados:

  1. La ideo, ke elementoj de fremdaj lingvoj kaj kulturoj estas potenciale danĝeraj kontaminantoj de la propraj lingvo kaj kulturo, aperas multloke. La aŭtoro parolas pri "damaĝo". Laŭ tipe naciisma maniero, li timigas la leganton per laŭdiraj grandaj danĝeroj, kiuj minacas ĉies gepatran lingvon pro la disvastiĝo de la angla. La precizan naturon de la danĝero aŭ de la "damaĝo", kiun la gepatraj lingvoj suferas, ĝi apenaŭ priskribas.
  2. La kritiko de la tutmondiĝo sekvas la dekstran pensoskemon, laŭ kiu ĝia vera danĝereco estas tiu, kiun ĝi prezentas al ĉies "lingva, kultura heredaĵo". Ĝi igas la mondon pli "unukolora". Jen propaganda truko tipa ĉe novdekstruloj, etnistoj kaj pli konvenciaj naciistoj: ŝajnigi, kvazaŭ entute nur la etna paradigmo de kultura disdiferenciĝo ekzistas, aŭ ke ĝi estas la sola grava. Se tiu paradigmo poiome cedas al aliaj paradigmoj de kultura disdiferenciĝo, tio signifas laŭ ili, ke la tuta kultura diverseco malaperas. Tiu teorio ne iĝas "progresiva" per tio, ke oni parolas ankaŭ pri transnaciaj konzernoj k.s.
  3. La "identeco" de homo kaj socio estas traktata, kvazaŭ nur ĝia etna komponanto gravas aŭ menciindas – kiel ĉe ekstremdekstruloj, kiuj same abunde kaj sammaniere uzas ĉi tiun nocion.
  4. La manuskripto propagandas diversloke, sed ne demonstras per konvinkaj argumentoj la fantazian ideon, ke Esperanto, ĉar planita, estas neŭtrala, kaj ĉar neŭtrala ne povas endanĝerigi kiel la angla iun ajn "gepatran lingvon". En Revuo Esperanto (2000 novembro) estis bona artikolo de Bård Hekland pri tiu temo.
  5. La demando de internacia neŭtrala lingvo estas prezentata en la manuskripto ekskluzive kiel rimedo de etna egaleco. Mankas elstarigo de ĝia ebla signifo kiel instrumento de socia egaleco.

[ . . . ]

Por ne esti miskomprenata, mi aldonas, ke mi ne akuzas la aŭtoron kaj prilaborantojn de la broŝuro je "reakcieco", "dekstrismo" aŭ similaĵoj. La sistemo de argumentado, kiun mi kritikas, estas disvastigita malbona kutimo, kiun esperantistoj instruas unu al la alia kaj pri kiu oni devas komenci reflekti.

[ . . . ]


Recenzo

Tahar Ben Jelloun: Paĉjo, kio estas rasismo? El la franca tradukis Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. Eldonis: Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 1999

Jen libro pri grava, aktuala temo. La plena gamo de kredoj, kiuj instigas al diskriminacio de homgrupoj, estas vasta. Ili certe ne ĉiuj subordiĝas al la kategorio rasismo, kaj certe oni ne povas atendi de unu, por infanoj destinita libro, ke ĝi klarigu ilin ĉiujn. Ĝi havas la laŭdindan celon klarigi en infankonvena formo unu el ili, la rasismon, kaj ankaŭ multon, kio rekte rilatas al ĝi.

La libro estiĝis nome je la instigo de infano – la filino de la aŭtoro, kiu dekjara okaze de manifestacio kontraŭ leĝo pri enmigrado demandis al la patro: «Paĉjo, kio estas rasismo?» La figuroj de la dialogantaj patro kaj filino estas simpatiaj, kiel la engaĝiteco de la patro favore al la postvenanta generacio, kiu havu malpli da stultaj antaŭjuĝoj ol la antaŭa generacio.

Kelkaj temrilataj nocioj tuŝitaj en la libro estas: socikulturaj diferencoj, eksterlandanoj, ksenofobio, antaŭjuĝoj, diskriminacio, hierarkiigo de homgrupoj, genetiko kaj heredeco, integrismo, malakcepto kaj forpuŝo, la funkcio de la propeka kapro, antisemitismo, genocido, sklaveco, apartismo, koloniismo.

Iom komencis perturbi min dum la legado la prezento de la homtipo «rasisto» kiel homo malklera kaj malsincera, malsana, suferanto aŭ je minuskomplekso aŭ je komplekso de supereco, poltrono, feĉulo, alivorte per prezento de tre negativa stereotipa bildo, kiu kontrastas almenaŭ kun mia sperto pri rasistoj kaj preskaŭ rivalas kun etnaj stereotipoj. La tre inkluziva rasismo-difino (laŭ kiu ĝi «konsistas en malfido, eĉ en malestimo de personoj kies fizikaj kaj kulturaj tipoj malsimilas niajn») spegulas la komprenon kaj kononivelon de la larĝa kontraŭrasisma movado, kia ĝi estiĝis amaskomunikilefike en la 80aj jaroj, unue en Francio kun la organizaĵo SOS-racisme kaj poste en aliaj landoj laŭ ĝia modelo.

Kiun grupon la eldoninto UEA celis per la Esperanta eldono? Ĉu Esperantlingvajn infanojn? Jelloun atakas sintenojn kaj opiniojn, kiujn infano povas renkonti eksterdome, sed bedaŭrinde ne tiujn etnicismajn (etnecon trogravigantajn) kaj etnodiferencismajn (t.e. sintenoj, laŭ kiuj gravas kaj eĉ nepras la konservado de ĉio, kio diferencigas etnojn), kiujn la infano povas renkonti en aliaj medioj, eĉ en medio, kiu portas la stampon de gepatra aprobo: la esperantista. Ĉu plenkreskulojn? Plenkreskaj legantoj en landoj (unuavice okcidenteŭropaj), kiuj similas al Francio, renkontos en la libro eble jam konatajn vidpunktojn. Ĉu la stereotipigo de la rasista homtipo nutros ĉe ili memkomplezon («dank' al Dio mi ne estas tia primitivulo»)? Por plenkreskaj legantoj en aliaj mondopartoj la legado povas esti pli edifa. Ĝi helpos konsciiĝi pri problemo eble ankoraŭ ne renkontita kaj reflektita: negativaj reagoj al enmigrantoj.

La rasisto, kiun Jelloun priskribas, estas stulta, malklera, tima. Kiel okazas, ke miaj propraj spertoj kun rasistoj kaj «rasistoj» en la plimulto de kazoj malkongruas kun la priskribo de Jelloun? Jen du homtipoj, kiujn mi ofte renkontis dum la vivo kaj ne retrovas en lia priskribo:

a) senmalicaj naivuloj, kiuj kredas je rasa malegaleco. Infanaĝe (en Usono dum la 60aj jaroj) mi povis ankoraŭ konatiĝi kun rasistoj, kiuj ne kamuflis sian rasismon. Tiuj ofte senmalicaj homoj kredis – sen spuro de rasa malŝato – je la neegala distribuo de kapabloj inter la diversaj rasoj, pli da intelektaj kapabloj ĉe unuj – blankaj, pli da muzikaj, sportaj ktp. ĉe la aliaj – nigraj. Tia rasismo malpli laŭte esprimiĝas hodiaŭ.

b) efektive malicaj homoj, jam tro malnaivaj por kredkonfesi genetike bazitan rasteorion, sed kredantaj je etnicismaj-diferencismaj konceptoj. En la germana laborista medio mi renkontis pli ofte homojn, kiuj senkaŝe esprimas malŝaton al difinitaj etnoj, sed neniam iun, kiu kredis je ia rasteorio. Mi renkontis homojn, kiuj en kelkaj kazoj konsideris baloti (kaj eble vere faris tion) por ekstremdekstraj partioj, sed en multaj jaroj nur dufoje homojn, kiuj faris eldirojn striktasence rasismajn. Temis pri virinoj, bonkoraj cetere, alie ol la rasistoj pentritaj de Jelloun, sed malkleraj, konforme kun lia priskribo. Laŭ ili «ne eblas», ke germanino edziniĝu al negro («ĉar ili estas ja nigraj»), resp. al turko («ĉar tio estas alia raso»). En ĉiuj aliaj de mi spertitaj kazoj, la malŝato al enmigrintoj ne baziĝis sur rekonebla rasismo en la strikta senco, sed sur formo de etnicismo parenca al la etna naciismo, ideologio, en kiu la etna kolektiva proprietado de teritorioj elstare rolas.

Jen tre tikla problemo, kiun Jelloun ne tuŝas. Rigardmaniero, laŭ kiu la loĝantaro de difinita teritorio dividiĝas en grupon de praloĝantoj-rajtuloj kaj postevenintoj-malplirajtuloj, estas efektive komuna kaj al la plimulto de «rasistoj» kaj al multaj, etnecon kultantaj esperantistoj!

Sen voli malvalorigi la pozitivajn enhavojn de la libro, mi konstatas, ke mankas inter la nocioj, kiujn Jelloun enkondukas, kelkaj, kiuj en la lastaj jaroj alsupriĝas en la publika diskurso: etnicismo, diferencismo, miksofobio kaj heterofobio. Ankaŭ la malnove konata naciismo mankas. Jelloun liveras multe da historiaj informoj pri la evoluo de rasismaj ideologioj, do des pli mirigas la manko de ĉia informo pri la jam de jardekoj daŭranta epokfara transiro de biologiismaj al kulturismaj ideologioj de diskriminacio. La malnovtipa biologiisma miksofobio, obsedita de la «pureco de la sango», cedas al pli nova kulturisma varianto de miksofobio karakterizita de obsedo pri neinterkontaminado de etnaj kulturoj. Ĉi tiu manko en la prezento de Jelloun estas doloriga, ĉar ĝuste esperantistoj ŝoke malkonscias ĉi-rilate.

GM


LETeROJ Al la rEDAkCIO

skribis Lupiro de Anavalo (Wolfgang Gunther), DE-34292 Ahnatal-Weimar (2001-01-08):

reprodukto de poŝtartaĵo kun la jena teksto:

Indikoj 2001
(el la medio de preventiva poezio)

Alo, ĝustatempe Vi,
liberiĝu el via amnezio!
La dumila finiĝis
& jen la sama,
plentute denove la sama.
Ankoraŭ restas kelkaj,
kiuj ĝisdate ne aniĝis
al la reprezentada socio.
Sendependaj (kiel eble vi)
ili emas esti,
ŝatas distribui
la mortigajn kuglojn
je sia propra risko:
- kontraŭ la komunikiloj
  (& ties egocentraj profituloj),
- kontraŭ la konkurenco
  (& ties senindulgaj apoguloj) &
- kontraŭ la mondmoniĝo
  (& ties senrilatigaj povumuloj).
Ne, ne, ne & denove ne!
La tutmonda estado al likvidado
estas rezervata al la reprezentantoj
(la mondbanko & la bestoprotektuloj ekz.)
& fino...
Sed se vi ŝatas
socialadekvatmaniere fini
vian propran vivon,
jen nenia problemo:
Vivo & morto estas varoj
kiel mi & vi.
Ne necesas do fariĝi
objekto de falsaj bonfaruloj.
Ankaŭ en la jaro 2001-a
ni estas je via dispono...

NULA HORO
Lupiro el Anavalo
(Don Mail)
2001/2001
okazas & okazigas

skribis André Vaatz, DE-22303 Hamburg (2001-03-01):

Aperis Magazino 31 kiel duobla numero 3-4 2000. Plie, sur la paĝo 5 la redakcio serĉas pro materialo.

Mi miras pri la redaktoro Gary Mickle, ke la temon mortopuno en Usono devas nur publikigi legantoj. Ne «okazis» nur manifestacioj kaj aktivadoj por la vivo de Mumia Abu Jamal. Ankaŭ esperantisto estas minacata de la mortopuno usona.

En Sennaciulo aperis artikoloj pri ĉeroka esperantisto N. I. Sekojo – kondamnita al morto pere de usona «justico». En septembro 2000 la Esperanta esprimilo Laŭte donis kvin paĝojn por informado pri la eks-SAT-membro Sekojo kaj kontraŭ la mortopuno en Usono.

Ĉu Magazino ankaŭ estas kondamnita al morto pere de cenzuro aŭ kial laŭteulo Gary Mickle ne informis pri tio? Ne nur Sakko kaj Vancetti senkulpe estis murditaj pere de la usona ŝtato – usonanojn oni aldonas novan prezidanton el Teksaso [mi ne komprenis ĉi tiun eron de la frazo: GM], la usona ŝtato kun la plejmulte da plenumitaj mortopunoj!

Usona ŝtato ne estas amatora!

Mortopuno NENIAM – NENIE!

Dum la tempo, pri kiu mi spertas, la redakcio ne forcenzuris iun ajn temon. La temamplekso de la Magazino kompreneble ne estis ekvilibra kaj ĉiuflanka, sed spegulis la interesojn kaj momentajn okupiĝojn de la redaktoroj mem kaj de la legantoj, kiuj sendis materialon por aperigo. Leganto, kiu sentas la mankon de iu temo, mem verku kaj sendu artikolon.

GM


paĝoj de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE)

La Socialisto

Bitte vormerken!

Wir übersiedeln

Die Österreichische Liga Sozialistischer Esperantisten (ASLE) übersiedelt! Ab 1.5.2001 lautet unsere neue Adresse wie folgt:

Paulinengasse 13
1180 Wien

Das neue Lokal im 18. Wiener Gemeindebezirk, das schon von anderen Esperanto-Organisationen verwendet wird und über die Möglichkeit zur Präsentation von Lichtbildervorträgen verfügt, ist über die Station Gersthof der S-Bahn-Linie S45 (Vorortelinie) zu erreichen.

Wir marschieren gegen Fremdenfeindlichkeit

Am 1.Mai, dem Weltfeiertag der Arbeit, marschieren wir wieder mit der Wiener SPÖ über die Ringstraße!

Bitte kommen Sie möglichst zahlreich bis spätestens 8:30 Uhr zu unserem üblichen Treffpunkt Ecke Babenbergerstraße/Ring.

Aus Krankheitsgründen kann unser Beitrag diesmal nicht umfangreicher ausfallen.
Wir bitten Sie, werte Mitglieder, um Entschuldigung und Verständnis.


diversaĵoj

mankas


Resolution vom 73. SAT-Kongress 2000 in Moskau

mankas


1a de majo 2000 en Berlino

Jam preskaŭ jaro pasis: la 1an de majo kvin membroj de la berlina Maldekstra Forumo aranĝis informstandon okaze de la majfesto ĉe Mariannenplatz en la distrikto Kreuzberg. Organizantoj de la festo estis PDS kaj Verduloj. La esperantista grupo disdonis flugfoliojn kaj vendis broŝurojn (kaj eĉ du Magazinojn). La fotojn faris kaj disponigis Roland Schnell.

Stando la 1an de majo Stando la 1an de majo Stando la 1an de majo

Kontraŭrasisma kaj kontraŭseksisma somera tendaro

(el mesaĝo de Lukaso W. de 2000-12-21)

SALUTON !

Ni invitas vin al preparo de kontraŭrasisma kaj kontraŭseksisma somera tendaro. Nuntempe ni estas dum kreado de superregiona kaj internacia strukturo, kiu preparos la tendaron. Lige kun tio, ni serĉas ankoraŭ multe de kunlaborantoj/-inoj.

Apartaj, sed kunaranĝaj preparadoj en la limoj de komuna reto, devas esti ebligitaj en la kazoj, kiam ekz. virinoj kaj lesboj nie volus kunlabori tiel intensive kun viroj, kaj elmigrantinoj/ fuĝintinoj ne volas kunlabori intensive kun malemigrantinoj/malfuĝintinoj.

La homoj, kiuj tiutempe en tiu partoprenas, konas sin el radikalaj-maldekstraj (aŭtonomecaj, kontraŭfaŝismaj, anarkiismaj, feminismaj) strukturoj en Germanio.

La plimulto de ni havas germanan pasporton. Ne ĉiuj estas blankuloj/-inoj. La partopreno de viroj lokiĝas ĉi triono. Ni havas diversajn 'seks-orientiĝojn'. Ni opinias, ke la ĉi-loka miksaĝa radikala maldekstrularo ofte ne respondas je la feminismo kaj kontraŭseksismo per ignorado ĉu eĉ malakceptado. Oni ne dediĉas tro multe da tempo por kontraŭbatalo de diversaj rasismo-formoj, en tio de persona, intima rasismo. Tiel same, se temas pri teoria kaj intima regulo kalkulojn [??: GM] kun kontraŭsemitismo.

Ni havas konraŭkapitalisman kaj radikal-kritikajn mondkonceptojn rilate al la ŝtato. Por ni estas grave tutece preni diversajn sociajn tiranecajn meĥanismojn, kiel: reĝimojn de klasoj, seksismon/heteroseksismon, rasismon/ antisemitismon, 'efikec-rasismon', ankaŭ lige kun sociala rilato al ekologio.

Per tia ĝenerala tutpreno ni volas krei kritikan diskurson, dirketiĝantan al politika praktikado rilate al politiko de l' identeco, 'queerpolitics' kaj malkonstruado. Organiza kolektive, komuna nefesta tago en la somera tendaro estos fundamento al politikaj agadoj, mondkonceptaj diskutoj kaj interesaj kulturaj agadoj.

Ni volas asigni al tagoj konkretajn ĉef-temojn, kiuj konkretigus unuajn aspektojn de nia (supre indikita) pozicio kaj politika kompreno. «La temoj de tagoj» ne estas ankoraŭ fine determinitaj, sed ni laboras je tio.

Tiaj konceptoj kaj proponoj montras nian nunan staton de diskuto. Do, ili ne estas rigidaj premisoj, tute kontraŭe – ni estas malkaŝaj rilate al kritiko, kompletigoj kaj novaj konceptoj. Ni volus, ke ĉi tiu tendaro estu paŝo al nova konstelacio de la politikaj asocioj; ke ekzistu ebleco de diskuto inter grupoj, kiuj rilate al tuta socio, aŭ maldekstrularo estas marĝeno kaj ne havas interrilaton kun si.

Se vi ne havas tempon aŭ volon partopreni en la preparoj, kvankam la projekto interesas vin, kontaktiĝu kun ni! Se vi opinias, ke super regionaj renkontiĝoj, ĝi multe kostas vin, estas ebleco, ke dungi je la tendaro REGIONE [??: GM]. Evidente ni estas tre interesitaj pri kontakto kun la homoj, kiuj volus prepari ion, jam en la tendaro, kiam jam estos tempo por tio.

Ni ĝojas pro ĉiuj leteroj, novaj kontaktoj, kiel ankaŭ subteno! Por pli malproksima kunlaboro ni deziras, ke oni traktu sin kun respekto kaj egaleco kaj kun konscio de ekzisto de la diversaj viv-realecoj.

Por ni la eksperimento ne komenciĝas nur en la sama tendaro, sed jam en organizado; ni ne volas dividi mondkonceptajn disputojn kaj laborojn je la intima metodo de l' traktado al si reciproke.

Tiu teksto al tiu ĉi tempo ekzistis en la lingvoj: germana, angla, pola, franca kaj hispana (...kaj nuntempe en Esperanto ). Se ĉe sekva renkontiĝo vi bezonas tradukanton, aŭ se vi povas traduki, informu nin pri tio!

[Sekvas la jam pasintaj fiksdatoj de sekvontaj renkontiĝoj: Red.]

Telefonu je la numero:
+49-197-3809978 (en germanio:
0179-3809978), aŭ sendu retleteron al:

camp CXE gmx PUNKTO de
aŭ skribu al la adreso:
Sommercamp c/o A6-Laden,
Adalbertstr. 6, 10999 Berlin

Se vi ne havas monon, sed vi volas iri al la tendaro, ni eventuale povas financi parton aŭ la tuton de la vojaĝ-kostoj. Nuntempe ni ne havas multe da mono, do ni ne volas multe promesi. Ni proponas dispartigon de l' vojaĝ-kostoj en la tuta partoprenantaro. La protokoloj en niaj renkontiĝoj estas haveblaj germane, angle, hispane kaj france. Je peto ni volonte sendas ĝin.

Ĝis revido !

La Prepara Grupo


Neniu kalkulas je nur unu salajro

de Ivan Trifonov Minĉev (Bulgario)

Antaŭ pli ol dek jaroj, kiam en nia lando oni konstruis «komunismon kiel helan homaran estontecon», mi vizitis najbaran «kapitalistan» Greklandon. Pro nia socia diferenco mi estis impresita de diversaj agadoj – fremdaj en nia sociordo.

Matene, starante antaŭ hotelo mi observadis enrapidintajn homojn, direktitajn al sia propra celo. KIO IMPRESIS MIN?

Ĉiumatene urbestra oficisto vigle-gaje amasigis de hejmoj pordosaketoj kun rubaĵoj. Mirinde, malgraŭ lia ne alloga profesio, li estis tro parolema, pro kio mi turniĝis al li;

– Pardonu, diru ian novaĵon?

– La novaĵoj estas en ĵurnaloj – respondis. Se Vin interesas, kiu gajnos en la balotado, mi ne scias, kaj ne rajtas politike engaĝiĝi, ĉar mi estas ŝtata oficisto!

– Ĉu Vi vivtenas familion per tiu salajro?

– Ne, respondis. Aliflanke mi estas aŭtomuntisto, posedas etan atelieron-laborejon, benzinvendejon kaj aŭtolavujon. Post rajona puritado mi liberigos mian filon viziti lernejon. Posttagmeze mia edzino vendos benzino, mi riparos fremdajn aŭtojn. Dumtempe, dum la riparado, mi donas mian aŭton al kliento, por ke li povu fari sian laboron. Krom ĉio dirita, mi devas priverŝi – akvumi ĝardeneton, kaj vespere mi estos deĵoranto, kiel ŝtata oficisto. Antaŭ balotado ĉio devas esti metita en ordo. Pli ol grekoj estas engaĝita en turismo, aŭ komenco ligita kun turismo.

Ĉu Vi scias, ke laŭ nia Konstitucio ĉiuj grekaj civitanoj devas voĉdoni en sia naskiĝloko. Por tria fojo, post pasinta somero mi vizitos mian naskiĝlokon – la insulon Kreto, uzante ŝtatajn vojaĝkostojn.

Fiera pro sia sendependeco kiel ŝtata oficisto kaj gaja de sia propra komerco, Apostolos vigle plu daŭrigis fari sian tagan devon. Ekirante, suplemente li diris, «Tia estas filozofio de grekaj civitanoj, laŭ kia ni sufiĉe kontente vivas, kompare kun najbaroj. Escepte de la prezidanto, ĉiuj laboras ie laŭ ofickumulado, kaj neniu kalkulas je nur unu salajro.»

Karakterize pri Bulgario (sendube pri aliaj ekskomunistaj landoj) dum la t.n. «komunista periodo» ĉiuj civitanoj atendadis laboron, salajron, loĝejon ricevi nur de la ŝtato. Flanka agado kiel vivrimedo estis ordone malpermesita, kaj kaŭze de tio du, tri generacioj de homoj perdis sian laboremon, iniciatemon k.a. Pro tio, nun malfacile estas denove veki tiajn tipajn bulgarajn virtojn.

La fontoj de tia provo – sperto en najbara lando, Eŭropo, tutmonde abundas. Ni devas nur uzi ĝin.

Evidente, alimaniera eliro el nia nuntempa situacio mankas.


Manfred Quiring de la Springer Auslandsdienst aŭdis en Moskvo ŝercojn, pri kiuj la popolo en Ruslando ridas. Ni esperas, ke ni kompreneble tradukis!

Ruslando ne mallernis ridi

EKSTERORDINARA PREFERO

«Karulo», ŝi flustras, «ĉu vi same amos min, kiam ni estos geedzoj?»
«Sendube, karulinjo», li respondas, «mi jam delonge preferas edziniĝintajn virinojn.»

MODERNA «LAVMAŜINO»

Konservacias du rusoj: «Mi aĉetis perfektan lavmaŝinon; ĝi lavas, centrifugas kaj ne bruas.»
«La mia mem disŝutas la lavopulvoron, lavas kaj elvringas la tolaĵon. Sed kelkfoje ĝi bruas.»
«Ĉu ĝi estas importita el la okcidento?»
«Tute ne, ŝi nomas Katinka kaj venas al najbara vilaĝo.»

AKVOTIMA

Avino: «Vovoĉka, lavu vian kolon. Vizitos nin onklino Vera hodiaŭ.»
Li: «Kaj se ŝi ne venos, mi irados la tutan tagon kun lavita kolo.»

Ĉu PUŜKIN ĉu TURGENJEV?

Antaŭ Puŝkin-monumento staras du lernantoj por honorgardi. Alvenas Ivan kaj demandis: «Kiun honoras ĉi tiu monumento?»
«Puŝkin», la respondo.
«Ĉu li estas tiu homo, kiu verkis Mumu
«Idioto, la verko Mumu estas de Turgenjev.»
Ivan enpensiĝinte: «En Rusio ĉio estas tohuvabohuo. Turgenjev verkis la rakonton Mumu, sed monumenton oni konstruis por Puŝkin.»

SEN ZORGOJ

«Imagu, Igor», Svetlana diris al sia edzo, «mi legas en la gazeto, ke la nivelo de la grunda akvo malaltiĝas pli kaj pli.»
La edzo: «Tio min ne koncernas. Mi ja ne trinkas akvon jam de multaj jaroj.»

Tradukis A. F. Stephan, redaktas G. Mickle


Se vi eventuale ne konas iun Esperanto-vorton, ni rekomendas uzi la vortaron de Erich-Dieter Krause. Das Wörterbuch Deutsch-Esperanto ist im Verlag Langenscheidt 1993 erschienen und bei

Rolf BEAU Bücherdienst, Saxoniastr. 35, DE-04451 Althen
Tel + Fax: 034291 – 21062 zu beziehen.


SALUT- KAJ LABOR-MESAĜO

al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto, Zagrebo, 2001,

sciigenda al la Universala Esperanto-Asocio (UEA)
&
ties subaj, kunlaboraj & parencaj organizaĵoj,
la LKK en Zagrebo
&
aliaj individuoj, grupoj & praktiko
de la Internacia Lingvo Esperanto

Estimataj gesamideanoj:

La etiko de respondeco
liveras kiel esencon
la komprenon pri & la agadon laŭ
la kriterio de daŭripov(ec)o.
& fatalmaniere ĝustas ĉi-sence
ankaŭ la konstato:
Nekompreno (fine) estas
(ankaŭ) parto de la agado.
Oni pozitive karakterizas daŭripovecon
per jena imperativo:
«Inkludu en via nuntema elektado (de rimedoj)
posttempan integron de la homo
kiel kun-objekto de via volado!»

La centraj kriterioj
de daŭripov(ec)a agado estas:
– Imanenta minimumigo
de metodo-riskoj (kvalita aspekto).
Sistema konsidero & aplikado
de tiuj kriterioj
estas nomata «preventado».

Esperanto apartenas
al la malmultaj eltrovaĵoj de la homaro,
kiuj estas imanente prevent(iv)aj,
tiel plenumante ideale
la kondiĉojn de daŭripoveco,
kongrue al la principo de respondeco
de la nova porviva etiko.
La interna ideo de Zamenhof
fine pruviĝis ankaŭ biosferokonforma
en la senco de imanente vivoprotekta.
Detale:
– Laŭ kvalito
Esperanto estas imanente kuniga
& ne apartiga lingvo,
pro & el si mem respektanta
ĉies propran kulturan, etnan & regionan identecon
& dekomence evitanta
lingvajn diskriminaciojn-malegalecojn-misproporciojn
(demokratia dulingveco).
– Laŭ kvanto
Esperanto estas imanente maldisip(em)a
pri naturaj resursoj,
pro & el si mem respektanta
la naturan regulon de «Eta estas bela.»
& aparte evit(em)a pri necesoj
kvazaŭ devige privojaĝadi
la mondon, aŭ turisme aŭ kleriĝante
(ekologia ŝparpotencialo).

La imanenta daŭripoveco de Esperanto
estas logika pluevoluo
de la interna ideo de Zamenhof.
La makroetiko
de la homaro sur limigita Tero
necesigas ankaŭ
la Internacian Lingvon.
La Homa Rajto pri Neŭtrala Lingvo
estas fundamentigebla postulo
de la nova etiko de respondeco.

Estimataj gesamideanoj
en & ekster la Esperanto-organizaĵoj:
Ĉar nekompreno
fine estas ankaŭ parto de la agado,
ni konsciiĝu pri la prevent(iv)aj
esencoj & fortoj de nia granda projekto.
Estas proponata
per tiu-ĉi salut- & labor-mesaĝo
al la 86-a Universala Kongreso de Esperanto
en Zagrebo, Kroatio, en la jaro 2001,
ke
DAŬRIPOV(EC)O
(apud PACO & la HOMAJ RAJTOJ)
& pere de statuta amendo
fariĝu identiga bazo
de la laboro de UEA.

Salutas kunlabore
& deziras sukceson bonan,

Wolfgang Gunther

Schulstr. 7
DE-34292 Ahnatal, Germanio
(EKOMED, AIS, AVE, ISDE)
2000-2001


Informila Sekcio

1

Jen flugfolio farita de Berlinaj Studentoj-Esperantistoj (BSE) kaj disdonita ĉe la manifestacio de 2000-11-09 kontraŭ dekstra ekstremismo kaj ksenofobio (vd. Magazino 31, p. 27).

flugfolio titolita «Esperanto tut gut – gegen Verständigung mit Fäusten und Stiefeln»

2

Jen proponata (de Gary Mickle) nova versio de jam ekzistanta baza flugfolio pri Esperanto. Ĝi estas farita por disdono ĉe manifestacioj kaj aliloke. Ĉi tiu teksto estas definitive tro longa por unu duflanke surpresita A5-folio, sed povus okupi – kun kelkaj aldonaĵoj – duoble pli grandan folion. Oni rimarkos, ke ĝia argumentado estas (modere) sennaciisma. Ĝi turnas sin al maldekstrema celgrupo kaj ĝi prezentas kontraŭmodelon al tiu granda parto de la nuna Esperanto-informado, kiu ne sin ĝenas prezenti la lingvon kiel atutan rimedon de etna diferencismo. La suba teksto estas malneto. Kritikon eblas ankoraŭ sendi al mia adreso. (GM)

Esperanto? Was ist das?

Esperanto wurde 1887 von Dr. L. L. Zamenhof, einem im russisch beherrschten Teil Polens lebenden jüdischen Augenarzt, als neutrale internationale Sprache vorgeschlagen. Er wollte eine leicht erlernbare, regelmäßige Sprache entwickeln und mit Gleichgesinnten erproben, die später als internationale Zweitsprache für alle eingeführt werden sollte. Eine neutrale, allen Menschen gleichermaßen gehörende Sprache hielt er nicht nur für eine praktische Sache, sondern auch für einen Faktor des Friedens.

Einen Durchbruch hat Esperanto geschafft: es wurde eine generationsübergreifende lebende Sprache, die Hunderttausende in aller Welt gelernt haben. Sie sind teilweise in Verbänden organisiert. UEA (Universala Esperanto-Asocio = Esperanto-Weltbund) hat 19 170 Mitglieder in 119 Ländern (1999). Der kleinere SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda = Nationenunabhängiger Weltbund) hat ca. 950 Mitglieder. Er sammelt u.a. linkspolitisch, gewerkschaftlich und ökologisch aktive Esperanto-Sprecher. Esperanto stellt seine Gebrauchsfähigkeit ständig unter Beweis. Es erweist seinen Sprechern auch viele praktische Dienste.

Sprache für die Welt oder Sprache einer freiwilligen Gemeinschaft?

Seit etwa zwei Jahrzehnten streiten Esperantosprechende darüber, ob die klassische Zielvorstellung der weltweiten Einführung des Esperanto als Hauptmedium der internationalen Kommunikation ("Weltverkehrssprache") heute noch realistisch sei. Manche Erneuerungswillige glauben das nicht und weisen stattdessen auf den kulturellen und ideellen Wert hin, der Esperanto bereits heute für seine freiwillige Anwendergemeinschaft hat. Befürworter der alten Forderung machen geltend, daß künftige Ereignisse nicht so einfach vorherzusagen seien, und daß eine wirklich zufriedenstellende Lösung des weltweiten Sprachproblems durch eine ethnische Sprache nicht einmal möglich sei, da sich die hierdurch benachteiligten Völker mit ihrer Diskriminierung nicht abfinden würden.

Die weltweite Dominanz einiger Sprachen beruht ja wesentlich auf der Macht der hinter ihnen stehenden Staaten. Mitglieder nichtprivilegierter Sprachgemeinschaften kommunizieren "bergauf", wenn sie international gezwungenermaßen eine oder mehrere Hegemonialsprachen gebrauchen, die sie meist schlechter beherrschen als ihre Muttersprache.

Der internationale Gebrauch von einigen Nationalsprachen verzerrt Kulturaustausch und Informationsflüsse zugunsten bestimmter Sprachgemeinschaften, genauer gesagt, zugunsten ihrer wirtschaftlichen, politischen und meinungsbestimmenden Eliten. Die gegenwärtige Vorrangstellung des Englischen ist eine Hauptbedingung für die Erschaffung einer zentralisierten, weltweit operierenden Massenbewußtseinsindustrie und die Eroberung der Weltmärkte durch US-amerikanische Unterhaltungsware. Eine neutrale, leichter erlernbare Sprache könnte einen weitaus ausgeglicheneren internationalen Kulturaustausch ermöglichen.

Manche nehmen das Sprachproblem schicksalsergeben hin und manchen ist es nur recht, weil ihre eigenen Fremdsprachenkenntnisse karrierefördernd oder prestigeträchtig sind. Vor allem aber haben sich die herrschenden Klassen vieler Länder gut im status quo eingerichtet. Es liegt nämlich in ihrem Interesse, daß die Masse der Lohnabhängigen und überhaupt die meisten Bevölkerungsschichten einsprachig oder nur begrenzt fremdsprachenkundig bleiben, da diese dann weniger Zugang zu Meinungen und Informationen aus dem Ausland finden, die nicht durch den Filter der von ihnen dominierten Medien hindurchgegangen sind, sowie sie sich weniger mit Ihresgleichen im Ausland direkt austauschen können.

Esperanto ist von der Konzeption her egalitär. Es sollte ermöglichen, daß breite Bevölkerungsschichten in allen Ländern sich über sprachliche und politische Grenzen hinweg unmittelbar verständigen. Englisch, von vielen als die Weltsprache angesehen, leistet dies nicht einmal in der kleinen Gruppe der relativ reichen Länder mit ausgebautem Schulwesen.

Der Gebrauch von Nationalsprachen im internationalen Rahmen ist kostspielig. Allein die EU muß jährlich Milliarden DM dafür aufwenden. Ähnlich die Situation bei der UNO und anderen internationalen Organisationen.

Anhänger der klassischen Forderung nach weltweiter Einführung sehen in Esperanto ein potentielles Hilfsmittel zur demokratischen Austragung von internationalen Konflikten. Alle, auch Anhänger der neueren Strömung, sehen in ihm ein Mittel kommunikativer Gleichberechtigung.

Die anationale Sprache

Im Milieu der betont antinationalistischen Arbeiter-Esperanto- Bewegung stellte E. Lanti, Mitgründer des SAT, bereits vor dem 2. Weltkrieg den "Anationalismus" – eine Lehre von der Entnationalisierung der Welt – vor. Nach seiner Hypothese führt gerade die Praxis des Esperanto zum Entstehen einer ersten Keimzelle einer künftigen anationalen Weltkultur. Er machte sich daran, den betont kosmopolitischen Anationalistismus unter Arbeiter-Esperantisten zu verbreiten. Diese forderte er auf, sich nationaler Kämpfe fernzuhalten und den Klassenkampf voranzutreiben.

Unter den Gruppierungen der proletarischen Esperanto-Bewegung besaßen gerade die Anationalisten mancherorts ein in der allgemeinen Arbeiterbewegung wahrnehmbares eigenes Profil. Vorstellungen einer "Graswurzelglobalisierung" finden auch heute Anklang. Manche – z.T. im SAT organisierte – Esperantosprechende treten dem wiedererstarkenden Kult der Ethnizität, der nationalen Identität u.s.w. entgegen. Jedoch haben ethnizistische und differentialistische Auffassungen z. Zt. noch mehr Anhänger.

Wie geht es weiter mit Esperanto?

Die Sprechergemeinschaft in Europa ist stabil und ist in einigen außereuropäischen Gebieten (China, Iran, Afrika) stark gewachsen. Esperanto hat auch mehr Anerkennung gefunden als allgemein bekannt ist, auch wenn diese für ihre weltweite Durchsetzung als zweite Sprache für alle bei weitem nicht ausreicht. In einer Resolution hat die UNESCO 1954 einige der "durch Esperanto erreichten Ergebnisse auf dem Gebiet des internationalen Austausches und der Annäherung der Völker" anerkannt. Der Esperanto-Weltbund UEA arbeitet seitdem zusammen mit anderen nichtstaatlichen Organisationen in verschiedenen Arbeitsgruppen der UNESCO mit.

Hin und wieder verlangen EU-Parlamentarier die Untersuchung der Eignung von Esperanto als Sprache für die Europäische Gemeinschaft. Einige Länder lassen Esperanto für den Schulunterricht zu und einige Hochschulen bieten Lehrveranstaltungen in und über Esperanto an, beispielsweise die Universitäten Budapest und Poznañ. Örtliche Stellen geben touristisches Informationsmaterial auf Esperanto heraus und tägliche Esperanto-Sendungen sind auf Kurzwelle bzw. per Satellit zu empfangen.

Etwaige Chancen des Esperanto auf eine weltweite Rolle würden vom Ausmaß der allgemein praktizierten internationalen Zusammenarbeit wie vom öffentlichen Druck abhängen, der in vielen Ländern ausgeübt werden müsste, und der sich nur in einem politischen Klima entfalten könnte, in dem radikaldemokratische, internationalistische und egalitäre Bestrebungen weit kräftiger als derzeit wirksam werden.

Ungeachtet der Ungewissheit einer "Durchsetzung" des Esperanto, hat sich die Sprache jahrzehntelang als lebensfähig und für immer neue Anfänger anziehend erwiesen.

Eine funktionierende Sprache

Esperanto kann in etwa einem Drittel der Zeit erlernt werden, die man für einige häufig gelernten Fremdsprachen braucht. Es hat eine phonemische (ein Laut = eine Buchstabe) Schrift und eine sehr regelmäßige Grammatik. Sein Lautbild ist auf Internationalität angelegt. Gesprochenes Esperanto klingt etwa wie Spanisch oder Italienisch.

Esperanto ist eine agglutinierende Sprache, bei der umfangreiche Teile des Wortschatzes aus kleineren Elementen zusammengesetzt werden. So verringert sich die Zahl der lexikalischen Elemente, die extra gelernt werden müssen. Der Wortschatz entspricht dem Prinzip einer möglichst hohen internationalen Bekanntheit.

Eine für alle Zwecke taugliche Sprache kann nur in einem kollektiven Prozeß entstehen. Seit fast 100 Jahren finden Kongresse und Begegnungen statt, bei denen Esperanto gesprochen wird. Es gibt Zehntausende von Büchern und mehrere hundert regelmäßig erscheinende, meist kleinere Zeitschriften auf Esperanto. Esperanto wird häufig alltägliche Familiensprache bei Paaren unterschiedlicher Herkunft (und ihren Kindern).

Esperanto entwickelt sich fort – wie andere Sprachen – durch lexikalische Entlehnung und Begriffsbildung aus vorhandenen sprachlichen Mitteln, ohne dabei seine relative Einfachheit einzubüßen.

Viele machen von Esperanto praktischen Gebrauch

Viele haben durch Esperanto bei geringem Lernaufwand weltumspannende Kontaktmöglichkeiten erschlossen. Manche machen in Fachverbänden, Ortsgruppen, Landesverbänden oder internationalen Organisationen mit. Die meisten Esperanto-Sprecher betonen den praktischen Aspekt mehr als den politischen: sie benutzen ihre Sprachkenntnisse auf Reisen, indem sie mit Bekannten Kontakt aufnehmen bzw. durch eines der Adressenverzeichnisse Kontakt knüpfen, z.B. durch den Pasporta Servo, in dem 1161 Personen aus 80 Ländern enthalten sind, die andere reisende oder Urlaub machende Esperanto-Sprecher für eine begrenzte Zeit beherbergen. Über das ganze Jahr finden Dutzende von internationalen Treffen, Tagungen und Freizeitaktivitäten statt, die sich häufig mit aktuellen gesellschafts- und kulturpolitischen Fragen beschäftigen.

[V.i.S.d.P.: Gary Mickle]

Information im WWW:

Esperanto in Deutschland: http://www.esperanto.de
Maldekstra Forumo Berlino / Linkes Forum Berlin: http://home.germany.net/101/121591/mfb/index.html


Apernotoj / Impressum

Eldonanto / Herausgeber:
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj (LEA/G)/ Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G)
Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch,
(Tel.+Fax: (07802) 90 336)
LEA/G per SAT en TTT:
http://www.multimania.com/satesperanto/
Redakcio /
Redaktion:
Gary Mickle (G.M.), Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, (Tel.: (030) 453 96 47),
Hans Rodewig (HR), Stammestr. 86D, DE-30459 Hannover
Albert Stephan (AFS), ĉe la supre indikita adreso de LEA/G /
unter der oben angegebenen LEA/G-Adresse
Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la rajton mallongigi aŭ rifuzi alsendaĵojn.
Redaktofino: varias (kontaktu GM sub la supre indikita adreso)
MAGAZINO aperas kvarfoje jare /
erscheint vier Mal jährlich;
abonprezo /
Bezugspreis 15,- DM
La membrokotizo entenas liveradon de la bulteno.
LEA/G-konto: Jiri Proskovec
n-ro 9168 434 Postbank Essen (BLZ 360 100 43)
Represo de materialo permesita, se la fonto estas indikita.