[reen]

LEA/G-Magazino

Organo de la
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj
Organ des
Freien Esperanto-Bundes für deutschsprachige Gebiete

n-ro 31
(3-4/2000)

Inkluzivas la organon de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE)

La Socialisto

Enhavo:

  1. Saluton ASLE-anoj! (Albert Stephan)
  2. Korespondopetoj
  3. Nova formato por la Magazino?
  4. Kien Esperanto-asocioj? (Gary Mickle)
  5. Raporto pri donacoj (Stephan/Proskovec)
  6. Homoj kaj humaneco
  7. LETEROJ AL LA REDAKCIO
  8. Ni trovis revizoron...
  9. Kontraŭlima tendaro (Łukasz Wróbel)
  10. Sennaciisme pri la Proksima Oriento (Gary Mickle)
  11. el la artikolo «Etna demokratio» (M. Bertsch en Freitag)
  12. LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA MALDEKSTRA GAZETARO
  13. NOVAĴOJ
  14. LETEROJ AL LA REDAKCIO
  15. Monda lingvo ma-ma-da-da
  16. Korespondopetoj
  17. Aktivulo Geo Junier forlasis ĉi tiun mondon (Roland Cuenot)
  18. INFORMILA SEKCIO: Broŝuroj de Maldekstra Forumo Berlino: Esperantistische Weltbilder (W. Usakiewicz 3a parto)
  19. INFORMILA SEKCIO: eltiraĵo el Esperanto Auch in Ihrer Nähe (Josef Schiffer)
  20. LA SOCIALISTO:
    ASLE marŝante
  21. NOVAĴOJ
  22. lea-g CXE eGroups PUNKTO com
  23. Rendevuo kun Joŝiko (A. Etienne)
  24. Kiel mi esperantistiĝis (Jean Dequaire)
  25. Kongreso en Chambery

Saluton ASLE-anoj!

Membroj kaj simpatiantoj de LEA/G tre ĝojas, ke vi decidis aboni nian organon Magazino. La redakcio en Berlin jam rezervis minimume tri paĝojn por vi. ASLE, do, povas publici tute libere, konsiderante la ideon pri la Internacia Lingvo Esperanto, informojn, komunikojn, tekstojn, kritikojn ĉu Esperante ĉu germanlingve el la ASLE-movado kaj/aŭ pri aliaj temoj.

La redakcio (Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin; TTT-adreso: http://home.germany.net/101/121591/index.html) ĉiam tre volonte akceptas tekstojn ĉu de la ASLE-estraro ĉu el la membraro.

Magazino aperas ĉiam kvaronjare. La redaktofino varias. Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la rajton mallongigi aŭ eĉ rifuzi alsendaĵojn.

Ni deziras al vi plezuron, kiam vi legas la revuon Magazino.

Mitglieder und Sympathisanten des Freien Esperanto-Bundes freuen sich sehr, dass ASLE-Mitglieder entschieden, das Bundesorgan Magazino zu abonnieren. Die Redaktion in Berlin reservierte bereits mindestens drei Seiten für Informationen, Berichte, Aktivitäten, zur Internationalen Sprache Esperanto und anderen Themen, auch Kritik. Die Texte können in Esperanto und auch in der deutschen Sprache geschrieben sein. Es sollte dabei die Grundlagen-Idee der Sprache berücksichtigt werden.

Magazino erscheint jeweils in den Jahresquartalen. Der Redaktionsschluss variiert. Die Autoren verantworten selbst den Inhalt ihrer Artikel; die Redaktion hat aber das Recht, Texte zu kürzen und sogar abzulehnen. Wir wünschen viel Vergnügen beim Lesen im Magazino.

AS


Korespondopetoj

Ryszard STEMPIEN
Str. Csklodowskiej 9
PL-59-970 Zawidow
nask. 1953
teknikisto
lingvoj: Eo, germana, pola
ŝatas naturon, sporton, kolektadon de bildkartoj kaj poŝtmarkoj, turismon, naturismon
preferas korespondi kun virinoj

Jan SKIBA
skr. poczt. 19
PL-44-217 Rybnik-17
nask. 1952
ankaŭ edzino Tonio parolas Esperanton
lingvoj: Eo, pola
ŝatas vojaĝi, kulturojn naciajn, religiojn kaj kuirarton; du filoj
preferas korespondi kun virinoj


Nova formato por la Magazino?

Kunredaktoro k-do Albert Stephan proponas:

«Mi ŝatus kaj rekomendas fari nian organon en la sama formato kiel tiu de SAT-Amikaro, kiel la iama La Libera Esperantisto. Mi rekomendas ankaŭ traduki certajn tekstojn en la germanan lingvon [...] La proponita formato estas laŭ DIN A4, la volumo estu inter 8 kaj 12 paĝoj (nuntempe formato DIN A5 24 paĝoj).

Aldone mia propono. Ĉar la titolo estas verdkolora mi estos preta ĉiam prepari la titolpaĝon 250-foje per mia komputilo. [...] Mi skribis la unuan A en MAGAZINO per @ [...]»

Li prezentis je la sama okazo novan titolkapon, kiun ni reproduktas ĉi-sube, tamen sen la kromaj titolindikoj, kiuj troviĝus rekte sub la titolkapo.

LEA/G-Magazino

Kiu el la legantoj havas opinion pri tia eventuala ŝanĝo?

GM


Kiun evoludirekton anticipi por LEA/G, aliaj LEA-oj kaj SAT? La problemaron de LEA/G ni ne fintraktis, sed almenaŭ ektuŝis en kelkaj pasintaj numeroj. Sed vere respondi la demandon ne eblas sen analizi la evolutendencojn en la Esperanto- komunumo kiel tuto kaj kredeble ne sen rigardo al la informaciteknika revolucio. (Rigardu tiukonekse ankaŭ la rubrikon pri la nova dissendolisto «LEA-G» sur p. 27.)

Kien Esperanto-asocioj?

de Gary Mickle

LEA/G kaj ankaŭ aliaj Esperanto-asocioj rigardas senhelpaj sian membroperdon, registras ĝian amplekson kaj de tempo al tempo laŭte pensas pri intensigo de varbado kaj aliaj strategioj por inversigi la evoluon. Ĉu ekzistas realismaj tiaj strategioj? Laŭ mi ne eblos ekregi la iradon de la historio. Jen du (certe ne la solaj) kialoj:

La iompostioma falo de la t.n. «finvenkismo»: Intertempe multaj homoj, precipe la avidataj junaj, lernas Esperanton ne pro la imago, ke ĝi iam estos «la» monda interlingvo, sed pro la persona utilo, kiun ili esperas ĉerpi el ĝi, dum en la ekkrepuskanta epoko Esperanto-asocio konceptis sin kiel parton de movado en la vera senco: socia movado por tutmondigi Esperanton. Per aliĝo al asocio nova esperantisto povis fortikigi la «batalantan movadon». Tio ne estas valida argumento por novtipa esperantisto.

Interreto: Grava kialo por aliĝi al asocio ĉiam estis ĝia revuo. Novuloj bezonis gazetojn kaj pro la lingva ekzercado kaj por ekorientiĝi en la Esperanto-komunumo. Verŝajne la plimulto de Esperantaj gazetoj estas asociaj organoj. Asocioj sen organo praktike ne ekzistas. Hodiaŭ estas alie: ĉiutage kreskanta nombro de homoj povas ekzerci legadon, orientiĝi pri la Esperanto-komunumo kaj ĉerpi la plej aktualajn informojn pri ĝi multe pli lerte kaj malmultekoste per vizitado de retdiskutejoj kaj TTT-ejoj, el la interreta eldono de gazetoj, ol per aliĝo al kelkaj tradiciaj asocioj.

Jam tiuj du faktoroj malverŝajnigas la kreskadon eĉ de la plej dinamikaj kaj modernaj Esperanto-asocioj, aŭ igas ilin jam nun ŝrumpi. Kaj kion diri pri la fosiliecaj LEA-oj?

Mi konkludas, ke multaj Esperanto-agadoj bazitaj sur la asocio-modelo malflusos aŭ malaperos dum la venontaj jardekoj. Ju malpli oni priploros tion, des pli oni tenos la kapon libera por elprofiti la novajn informaciteknikajn eblecojn. Maldekstra etnolingva Esperanto-informado estas jam nun afero, kiu pli bone povas baziĝi sur TTT kaj neformalaj lokaj aganto-rondoj, ol sur tradiciaj LEA-oj kun formalaj strukturoj.

SAT mem estas pli «peresperanta» ol «poresperanta» kaj do malpli tuŝita de la krizo de la «finvenkismo» (kvankam ofte «peresperanteco» kaj «poresperanteco» interkovriĝas, kiel Kep Enderby kaj aliaj konstatis). Krome, SAT havas du tradiciajn atutojn, kiuj kredeble relaŭmodiĝos: la klasbatala orientiĝo kaj la sennaciismo (de kelkaj membroj) resp. nacio-skeptikeco (de la plimulto). Sed ankaŭ ĝi pro la kadukiĝo de la asocio-modelo ne evitos la membraro- ŝrumpadon, eĉ se ĝi alligos al si pliajn grupojn de progresemuloj, prezentos sin pli efike kaj semos siajn ideojn pli vaste, gajnante per tio nekotizantajn simpatiantojn. Eble SAT iam fariĝos multe pli sukcesa politike ol nun, havante kelkcent membrojn kaj pli etan buĝeton.


Raporto pri donacoj

Jen raporto pri DM-donacoj en la jaroj 1998 kaj 1999, sed entute po donacinto. Pri la jaro 2000 sekvos informo venontjare.

Herta Bellen, Dortmund70,–
Helmut Breuninger, Ulm70,–
Friedel Bues, Hannover170,–
Regina Friedrich, Bad Pyrmont10,–
Max Hocke, München220,–
Franz Knöferl, Gerolsbach30,–
Walter Landmann, Heidelberg70,–
Johannes Meyer, Düsseldorf10,–
Karl-Ernst Paech, München70,–
Walter Poppeck, Oberkirch10,–
Hans Rodewig, Hannover20,–
Hermann Scheffler, Oberhausen1970,–
Albert Schubert, Kamen40,–
Carl-Ludwig Thies, Düsseldorf55,–
Margot Weichmann, Dortmund155,–
Willi Brandenburg, Telgte20,–
Willy Ehlers, Berlin10,–
Gottfried Hofmann, Chemnitz35,–
Michael Scherm, Weissenhorn35,–
Albert Stephan, Oberkirch20,–
Josefo Wozniczka, Eschwege10,–

(Bv. permesi, ke ni donacojn sub dek gmk. ne menciis!)

Nome de la estraro kaj de la membraro mi kore dankas ĉiun donacinton, specialan amikan dankon al la kamarado Hermann SCHEFFLER, kiu en ĉiu de la multaj jaroj de lia membreco ĉiam donacis grandaniman sumon; same por S.A.T.

Ni esperu, ke en la jaro 2000 kaj la sekvontaj jaroj la donacoj fontos, necesaj sumoj, kiuj krom la kotizoj helpas plenumi la asociajn taskojn kaj aktivecojn. Jam nun elkoran dankon.

Por la estraro
Albert Stephan
(Prezidanto)
Jiri Proskovec
(Kasrespondeculo)


HOMOJ kaj HUMANECO

Grafiti

La konata film-aktorino Gina Lollobrigida (73) pledas por drakonaj punoj de tielnomataj grafito-artistoj. Jam en aĝo, kiam infanoj vizitas lernejon, la gepatroj kaj la instruistoj instruu Infanojn, ke homoj respektu propraĵon de aliaj homoj, ŝi opinias.

Observi dieton

Turko, kiu pezas pli ol 270 KG, serĉas sveltan virinon por edziĝi ŝin esperante ke ŝi helpos perdi sian superpezon. La 32-jara Turko: "Mi ne jam perdis la esperon trovi maldikan virinon, kiu zorgas, ke mi persistas dieton." Li certigas, ke la edzino vivos ĉe li same kiel princino. Ĉu perdo de 100 KG jam sufiĉas?

(el: Heutzutage 00.07.05.)


Letero de leganto

Mi tre ŝatas la organon de la Libera Esperanto-Asocio, do MAGAZINO. La enhavo ĉiam estas tre interesa kaj leginda. Sed estas malfacile kompreni ĉion, kiam la gramatiko estas uzata en fajnigata stilo. Mi ja nur lernis la komunan lingvon. Nu, jes helpe de mia vortaro mi provas kompreni ĉion. Alia malfacilaĵo estas, laŭ mia opinio, la multvortaj longeco de la artikoloj. Ĉu vi ne timas, ke legantoj ne interesas legi preskaŭ sciencan tekston?

K.K.

La red.: Bedaŭrinde ofte mankas materialo, tiam artikolo por 2 aŭ pli da paĝoj, ĉiam estas konvena.


Ni trovis revizoron...

K.H.KERSTING, Essen, estas preta, transpreni revizoran laboron. Ni petis lin komenci ek de unua de aŭgusto, 2000.

Ni dankas k-don Kersting, kiu ja dum multaj jaroj tre bone gardis nian kason. Avantaĝe estas, ke li loĝas proksime de Dortmund, kie k-do Proskovec respondecas pri la LEA/G-financoj.

Lothar NUSSBAUM, Kolonjo, estas preta subteni nian laboron laŭ siaj eblecoj. Li aktivas por LEA/G k.a. jam ek de la kvindekaj jartoj.

Dankon, k-do Nussbaum!

Ĉu junulo emas aktivi? Ne hezitu, la LEA/G-estraro atendas vin!


MAGAZINO-redakcio serĉas...

ĉiam materialon, ĉu tekstojn en Esperanto-lingvo, ĉu en la germana (ni tradukos!)

Ankaŭ fotografioj estas bonvenaj, kiam estas uzebla fotokopii. Ni redonos ilin poste!

Bv. ensendi al:
Gary MICKLE
Brüsseler Str.6
13353 Berlin

Al kelkaj ekz. de MAGAZINO ni aldonis oferton de la Fritz-Hüser-Instituto! Pri la prezo bv. demandi ĉe A.F.Stephan!


13an ĝis 18an de julio 2000, Ustrzyki Górne, Pollando

KONTRAŬLIMA TENDARO
«Neniu homo estas nelaŭleĝa»

de Łukasz Wróbel

La liberecanan tendaron oni organizis nemalproksime de Ustrzyki Górne – vilaĝeto en montoj Bieszczady, en la sudo de Pollando, kie kontaktiĝas la limoj de tri landoj: Pollando, Ukraino kaj Slovakio. Pentrinda regiono, proksime de grandaj urboj, preskaŭ «ĉe la fino de la mondo».

Post la alveno, ni (triobla grupo de esperantistoj: Lukaso, Arek kaj Artur) renkontis dekkelkajn tendojn, ĉie nigrajn- ruĝajn flagojn, la slogantukoj kun signoj: «DEPORTADOJN STOP!»; «NENIU HOMO ESTAS NELAŬLEĜA», «MALFERMI LIMOJN – FERMI REGISTAROJN!» ktp. Surloke estis jam multe da membroj kaj simpatiantoj de la Anarkiista Federacio (i.a. la sekcio de A.F. en la urbo Poznano organizis tiun tendaron). Sub ligna tegmento estis komuna kuirejo kun fumaĵujo. Ni pendigis nian esperantan slogantukon kun teksto: «SEN LIMOJ – NENIU LIMO ESTAS POR ĈIAM» kaj nian Esperantan verdan flagon.

La atmosfero inter homoj estis tre amika, de tempo al tempo estis interrompoj de policistoj, kiuj volis scii, pri kio ĝenerale temas – kompreneble la agado estis nelaŭleĝa en la senco de la leĝaro. La homoj senĉese alvenis kaj la tendaro estis vere interlanda – aperis anarkiistoj, punkoj kaj liberecanoj el Pollando, grupo de geanarkiistoj el Blankrusio kaj Ruslando, gastoj el Germanio, Aŭstrio, Svislando, Nederlando – la nombro de personoj estis ĉ. 150. Oni levis pli kaj pli multe da multlingvaj slogantukoj, kiuj esprimis la reziston rilate al la landlima politiko de la Eŭropa Unio kaj la pola registaro.

La tendaro «Neniu homo estas nelaŭleĝa» elvokis interesiĝon de polaj radiosendejoj kaj televido. La organizintoj (anarkiistoj de A.F. el la sekcio Poznano) faris multe da intervjuoj kaj ili klarigis la celon de nia agado.

Vespere, ĉiuj tendaranoj kolektiĝis por fiksi ĉiujn detalojn de la manifestacio planata por la sekva tago (15a de julio), sub la sidejo de la Landlima Gardistaro en Lutowiska (vilaĝo ĉ. 25 kilometrojn de nia tendaro). Komune ni fiksis la sinsekvon de agado. Intertempe, ĉie oni faris debatojn, homoj kunsidis kun anarkiistoj en Ukraino, Blankrusio kaj Ruslando, kiuj prezentis la politikan situacion en siaj landoj. Ili havis ankaŭ multege da ekzempleroj de sia liberecana gazetaro kaj oni povas diri, ke la stato de la anarkiistaj grupoj en tiuj landoj estas pli kaj pli bona.

Oni povis rigardi fotoekspozicion, kiu prezentas kulturon de Łemkowie (lemkoj: la etna malplimulto, kiu loĝis en Bieszczady), aŭ rigardi filmojn kun multe da anarkiistaj demonstracioj en Pollando (la kurenton ni havis de benzingeneratoro). Krome oni disdonis flugfoliojn kaj senmonajn bultenojn, zinojn (sendependajn, subgrundajn magazinojn) kaj aliajn liberecanajn eldonaĵojn (oni povis aĉeti librojn, kasedojn, T-ĉemizojn; oni faris ankaŭ senmone T-ĉemizojn kun la teksto «Neniu homo estas nelaŭleĝa»). La komuna vespermanĝo finis la sekvan, trian tagon de nia tendaro.

Sabato – la tago de la manifestacio. Ĉiuj energie prepariĝis por ĝi. Tagon pli frue oni ekzercis disrompon de policista kordono kaj aliajn teknikajn aferojn. Oni sukcesis al ni disponigi aŭtobuson, kiu alveturigis nin al la loko de la manifestacio – al Lutowiska. La horon de la agado oni fiksis je la 13.00. Ni alveturis iom pli frue, «armitaj» per la ruĝaj-nigraj kaj nigraj flagoj, slogantukoj (ni – kiel anarki-esperantistoj havis nian slogantukon kun la teksto: «SEN LIMOJ – NENIUJ LIMOJ ESTAS POR ĈIAM!), fajfilojn, potojn, tamburojn, botelojn – farante grandegan bruon, kriegante: «AŬTORITATON FOR!», «DEPORTADOJN STOP», «ĈIU AŬTORITATO ĜENAS NIN», «ĈIU REGPOVO – MALHELPAS VIVI», «LANDLIMA GARDISTARO AL CIVILO» ktp. Senĉese akompanis nin televiduloj kaj radioraportistoj. Policistoj estis malmultaj. En la enveturejo kelkaj k-doj pendigis tre grandegan, nigran slogantukon kun la vortoj: «AŬTORITATON STOP!». Ankaŭ la enveturejon oni ornamis per granda kvanto da urtikoj. Antaŭ la enveturejo de la Landlima Gardistaro du anarkiistoj tenis artefaritan laveblan barieron, kiu simbolis liman barieron. Multaj el ni disdonis flugfoliojn kaj bultenojn kun teksto pri la agado «Neniu homo estas nelaŭleĝa» kaj pri la landlima politiko diskriminanta homojn loĝantajn en la Oriento. La loka socio rilatis al la manifestaciantoj iom nevolonte (nia agado estis la unua en tiu loko). [...]

Mi persone ekkonis tre interesajn anarkiistinojn de Ukraino kaj Blankrusio, kun kiuj mi interŝanĝis – interŝanĝe kontraŭ mia magazino LA VERBO mi ricevis multe da ruslingva kaj blankruslingva anarkiista gazetaro kaj mi ricevis ankaŭ muzikkasedon kun anarkiista-esperanta bando JOMO kaj PAATOS – finnlanda anarkifeminista bando – la kanzonoj de JOMO estis eldonitaj ankaŭ en Ruslando).

[...] Oni bruligis tiun laveblan barieron kaj oni transĵetis ĝin sur la terenon de la Landlima Gardistaro. Senĉese ni kriegas: «NENIU HOMO ESTAS NELAŬLEĜA» kaj aliajn diversajn kontraŭŝtatajn sloganojn. Estis bonega etoso, ĉar oni kriegis tiujn sloganojn en diversaj lingvoj: pole, slovake, angle, germane, blankruse, ukraine, ruse. Nia anarki-esperanta slogantuko estis en la avano de la manifestacio. Ni penis detrui la elveturejon al la Landlima Gardistaro, sed senefike. La agado estis filmita de kelkaj televidaj stacioj kaj ankaŭ de anarkiistoj.

La manifestacio sen pli grandaj malhelpoj flanke de la policistoj daŭris ĉ. 45 minutojn. Post la manifestacio ĉiuj aktivuloj iris al la Tendaro por priparoli la sekvontan agadon – en loko, kie kuniĝas tri limoj: pola, slovaka kaj ukraina.

Nokte komenciĝis pluvego kaj multe da homoj restis en la tendaro. Grupo de ĉ. 30 anarkiistoj iris per tre malfacila vojo (ĉ. 5 horojn en pluvego, en tre grandaj montoj). Oni mobilizis grandegan nombron de landlimaj grandistoj, do la anarkiistoj ne povis nelaŭleĝe transiri la limon (sed almenaŭ la aktivuloj paralizis la laboron de la Landlima Gardistaro).

En la posta tago nia anarki-esperanta «delegacio» devis reveni. La organizantoj projektis ankoraŭ iajn agadojn, en kiuj ni ne partoprenis.

La afero de lingvoj en la tendaro

La lingva afero en tiu tendaro estis tre interesa. Ĉar tiuloke estis multe da homoj el diversaj landoj, oni do aŭdis multe da lingvoj; dominis la pola, kaj poste la blankrusa, ukraina kaj rusa. Mi lernis en teknikumo la rusan, do mi ne havis problemojn kun komunikado kun homoj en Blankrusio, Ruslando kaj Ukraino. Tute multe da niaj orientaj amikoj komprenis la polan. Ĝenerale mi povis senprobleme komuniki kun ili kaj mi komencis kunlaboron kun kelkaj anarkiistinoj de Blankrusio. Alia afero estis, se temas pri k-doj el Nederlando, Germanio, Aŭstrio, ĉu Svislando – ĝenerale ili komprenis nur la germanan aŭ anglan kaj kelkaj polaj k-doj senĉese tradukis el la pola en la germanan/ anglan lingvon (kaj inverse) – ekzemple dum komunaj kunvenoj. Estis kelkaj personoj, kiu loĝas ekz-e en Germanio, sed bone komprenas la polan, ĉu rusan. Mi meditis pri Esperanto en la tendara medio, kie estis multe da lingvaj diversecoj; bedaŭrinde en la «Neniu homo estas nelaŭleĝa» estis nur tri homoj, kiuj almenaŭ iom konas Esperanton. Ni diras pri Esperanto, ke ĝi povas esti grandioza solvo de la komunika problemo en tiaj tendaroj. Ĝenerale, homoj interesiĝis pri internacia lingvo (mi interŝanĝis ĉiujn ekz-ojn de LA VERBO, kiujn mi havis). Nuntempe, en la pola liberecana- sendependa medio pli kaj pli oni parolas/ skribas pri Esperanto, multe da magazinoj kaj bultenoj volas skribi pri la lingva problemo, sed ĉio malrapide disvolviĝas, ĉar entute tio estas tute nova iniciato inter anarkiistaj agadoj. Tamen, ni esperas, ke Esperanto konstante ekzistos en la rondo de anarkiista-liberecana penso en Pollando.


Sennaciisme pri la Proksima Oriento

de Gary Mickle

En mesaĝo de 00-10-22 al la SAT-diskutlisto Djémil Kessous skribis i.a. «Laŭ mi, sennaciistoj, pli ol aliaj, devas laŭte paroli pri tiu problemo [de la Proksima Oriento], ili havas aĵojn direndajn.» Mi respondis konsente: ke utilus kompari la opiniojn de la unuopaj sennaciistoj por konstati, kiom da komunaĵoj ili havas.

Eble la t.n. israela-palestina «pacprocezo», kiu celas kontentigi la palestinanojn per malgrandaj, ne kunligitaj teritorioj, ne estas pli promesplena vojo al solvo de la konflikto ol la fondo de «sendependaj hejmlandoj» (bantustanoj) estis bona elirvojo el la sudafrika apartejdo.

La komparo kun Sudafriko estas bona en alia rilato. Ĉe la abolo de la apartejda sistemo necesis la rezisto de la popolamasoj, sed utilis ankaŭ, ke la monda opinio taksis tiun sistemon rasisma (kvankam ĝi provis prezenti sin pli «etnisme» ekde la 60aj jaroj) kaj pro tio sufiĉe unusignife izoligis la reĝimon. Al la batalo kontraŭ la cionismo kaj la potencrilatoj, kiujn ĝi kreis, malutilas, ke la etna naciismo estas kaj tutmonde disvastigita kaj malpli universale kondamnata ol la rasismo. Sekve, iuj landoj (kiel precipe Usono) povas pli senĝene kaj neperturbite de la interna publika opinio apogi Israelon ol en la pasinteco Sudafrikon.

Oni povus formuli unu celon de moderna sennaciismo jene: ŝanĝi la opiniklimaton en la monda komunumo tiel, ke la etna naciismo – kio la cionismo kompreneble estas – estos tiel universale anatemata kiel hodiaŭ la rasismo. Mi konscias, ke temas pri paperecaj deklaroj, sed foje la morala efiko de tiaj deklaroj utilas por izoligi la alcelatojn ĝustatempe.


eltiraĵo el la artikolo «Etna demokratio» de Matthias Bertsch en Freitag n-ro 43 de 2000-10-20

[...] Ne nur la politikistoj apenaŭ antaŭvidis la perforton kaj la malamon, sed sciencistoj, kiuj okupiĝas pri la araba malplimulto en Israelo, estis surprizitaj de la eventoj. Ili tamen scias pri la fundamenta problemo, kiun la plimulto de israelanoj preterrigardas, ĉar ĝi ne koncernas ilin: Israelo estas «etna» demokratio, kiu strukture kaj sisteme diskriminacias parton de la ŝtatanaro. Arabaj israelanoj, kiuj de kelkaj jaroj pli ofte sin nomas palestinaj israelanoj, restas ĉe la periferio.

Ilia proporcio en la tuta loĝantaro de Israelo estas hodiaŭ proksimume la sama kiel post la fondo de la ŝtato: ĉirkaŭ 18 procentoj. En 1948 preskaŭ 700 000 judoj alfrontis 156 000 arabojn, dum nuntempe la rilato estas proksimume 5 milionoj kontraŭ 1 miliono.

La ciferoj pruvas rilaton de plimulteco, sed ne la naskiĝdifekton de la ŝtato, t.e. ke ĝi sub la ekzistantaj cirkonstancoj volas esti samtempe juda kaj demokratia. Estiĝinta en la batalo kontraŭ la araba ĉirkaŭaĵo, Israelo alprenis kiel ŝtatanojn tiun araban malplimulton, kiu nek fuĝis nek estis forpelita dum la milito de sendependiĝo – sen fari el ili egalvalorajn civitanojn. La arabaj israelanoj, kvankam ili havas israelan pasporton, ne havas israelan naciecon. Tiu ne ekzistas, sed nur «judoj», «araboj» kaj «druzoj» – kaj tio estas en la politiko de Israelo la decida kategorio.

Por firmigi la judan karakteron de la ŝtato, la plej granda parto de la terenoj, kiuj troviĝis en araba posedo, estis prenitaj de la proprietantoj kaj ŝtatigitaj – hodiaŭ pli ol 90% de la israela teritorio troviĝas en ŝtata posedo. La farmigado de tiuj ŝtataj terenoj al nejudoj estas malpermesata per kontrakto inter la Jewish National Fund kaj la Israel Land Administration. Unu el la sekvoj: konstrupermesilojn por pligrandigi siajn vilaĝojn aŭ urbojn oni rifuzas al arabaj israelanoj same tiel regule kiel oni allasas la etendiĝon de judaj setlejoj en sia tuja najbareco.

Similan «etnan» demografian funkcion plenumas ankaŭ la Leĝo de Reveno envivigita en 1951 de la Kneseto, surbaze de kiu ĉiu judo rajtas tuj ricevi la israelan ŝtatanecon. Tiu iama konsekvenco de la amara sperto, ke dum la nacisocialismo apenaŭ iu lando akceptis fuĝantajn judojn, ankoraŭ hodiaŭ estas utiligata en Israelo kiel instrumento de loĝantarpolitiko, kiu celas kompensi la pli altan naskokvoton de la araba malplimulto. Tial oni laŭcele setligis la enmigrintajn rusajn judojn (ekde 1990 proksimume miliono) en la nordo de Israelo por rompi la tiean araban plimulton en la loĝantaro. Kun sukceso, kiel la prezidanto de la Jewish Agency anoncis en decembro de 1992.

Ankaŭ sur aliaj kampoj de la politiko la neegala traktado estas evidenta: arabaj israelanoj estas ne nur ekskluditaj de la armeo – centra institucio por kariero en Israelo – sed ankaŭ el aliaj sektoroj de sekureco. En la ministerio de edukado oni elspezas por araba infano nur duonon de tio, kion oni elspezas por juda.

Precipe klara la diskriminacio de la araba plimulto fariĝis en 1985, kiam la Kneseto envivigis fundamentan leĝon pri parlamentaj elektoj. Tiu malpermesas ĉiujn kandidato-listojn, kiu eksplicite aŭ implicite neas Israelon kiel ŝtaton de la juda popolo. Arabaj deputitoj pledas ek de tiu tempo por tio, ke oni parolu nur pri la ekzisto de Israelo aŭ menciu apud la juda popolo ankaŭ la arabajn ŝtatanojn – ĝis nun sensukcese.


Lingvaj problemoj en la maldekstra gazetaro

el la artikolo «Sozialstandards als Randthema» (Socialaj normoj kiel ĉeranda temo) de Hans Ulrich en Junge Welt (sekcio «Eksterlando») de 2000-10-13, rete:
http://www.jungewelt.de/10-13/005.shtml

Kiam la estroj de ŝtatoj kaj registaroj de la 15 ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Unio renkontiĝos la hodiaŭan vendredon kaj sabate en la franca Biarritz, oni okupiĝos interalie pri temo, kiu longe vegetis en la ombroj – la Eŭropa Ĉarto de Bazaj Rajtoj. Komence de decembro la EU-pintkonferenco en Nico laŭplane donos sian benon al tiu kolekto de politikaj kaj socialaj bazaj rajtoj. [...]

Ĝuste la mankanta jura devontigeco kaj la regresigo de la ekonomiaj kaj socialaj rajtoj estas kritikataj de la neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj), kiuj estis dekomence entiritaj en la diskutado pri la Ĉarto. La diskutpartopreno estas fakto, kiun ankaŭ la manaĝanto de la Eŭropa Domo de la federacia lando Brandenburgio, Horst Grützke, taksas «principe pozitiva». Liajn suplementajn proponojn por pli forta sociala elkonstruo de la Ĉarto la Asocio komune kun aliaj eŭropaj NRO-oj jam printempe transsendis al la kunveno – tamen ili malsukcesis eniri la malneton.

La organizaĵoj profitis la fakton, ke ili jam delonge okupiĝis pri la Ĉarto de Bazaj Rajtoj. Tiusence la «Konstanta Forumo de la Civila Socio», asociiĝo de neŝtataj organizaĵoj kaj movadoj laboras jam de 1996 je la ellaboro de eŭropa «konstitucio», kiu fiksu la politikajn, ekonomiajn kaj socialajn rajtojn kiel komplekson. Sed konfliktoj pri la gvidanteco en la «movado de bazaj rajtoj» kaj la superŝarĝo de la Ĉarto per postrangaj temoj – ekzemple la akcelado de «ekzotikaj» lingvoj kiel Esperanto – intertempe kondukis al tio, ke la voĉo de la NRO-oj estas apenaŭ plu perceptebla en la debato. Tamen, la NRO-oj denove kolektiĝos en Nico paralele al la «oficiala» pintkonferenco por interkonsiliĝi pri la plua procedado rilate al la Ĉarto de Bazaj Rajtoj. [...]

el la legantoletero de Walter Klag, Vieno, kiu reagas en la eldono de Junge Welt de 2000-10-17 je tio, rete:
http://www.jungewelt.de/10-17/021.shtml

Via mencio pri la «akcelado de ekzotikaj lingvoj kiel Esperanto» estas nekomprenebla al mi. La Universala Esperanto-Asocio estas unu el la NRO-oj (neŝtataj organizaĵoj) jam delonge reprezentataj ĉe la tri UNO-sidejoj. Krome, Esperanto estas kiel komuna dua lingvo la plej bona solvo de la lingva problemo.

(Ni eksciis pri la artikolo per mesaĝo de Ulrich Matthias en soc.culture.esperanto.)


novaĵoj

Zofia Banet-Fornalowa: La familio Zamenhof

Ĵus aperis ĉe Kooperativo de Literatura Foiro nova libro de la konata Esperanto-aŭtorino, ĉi-foje biografia studo, minejo de ĝis nun nepublikigitaj informoj pri la familianoj de Zamenhof. Ĝi liveras fonajn informojn pri la medio, en kiu Zamenhof naskiĝis kaj vivis, pri la familio, kiu apartenis al la plej progresema parto de la socio, klerisma kaj aperta al la mondo, kiu apogis plenkore lian homaranisman idealon kaj kiu plejparte pereis dum la Holokaŭsto. (GM)

Jakvo Schram: Naciismo, internaciismo, sennaciismo

Jen la titolo de prelego (subtitolita «Pensoj de strat-filozofo»), kiun Jakvo Schram, redaktoro de Liberecana Ligilo, prezentos 2000-12-08 dum la Faulhaber-semajnfino. Jam nun la prelego aperis broŝurforme kiel eldonaĵo de la Progresema Esperanto-Forumo. La aŭtoro radikale kritikas la naciismon kaj plurajn ĝiajn ideajn bazojn. Adreso: Jacques Schram, Hof Ter Bekestraat 49, BE-2018 Antwerpen (GM)

Nova studenta grupo en Berlino

2000-10-29 okazis fonda kunveno de BSE (Berlinaj Studentoj-Esperantistoj) en la «A-Laden». Oni decidis renkontiĝi ĉe la kontraŭrasisma manifestacio de la 9a de novembro (organizita de praktike ĉiuj partioj) kaj invitis aliajn berlinajn esperantistojn partopreni. Estontaj kunvenoj traktos i.a. la historion de la laborista Esperanto-movado. (SH)


LETeROJ Al la rEDAkCIO

skribas Sebastian Hartwig, Berlino (00-06-09):

La nova Magazino bonorde atingis min. Mi volas gratuli al vi pro ĝi. Ĝi estas certe unu el la plej interesaj numeroj ĝis nun. Tamen, kial vi elektis tiun vortan monstraĵon "etnofilia"? La nova radiko "fili-" kun signifo de "em-" estas ne necesa. Krome "filio" jam havas alian signifon. En Okcidentalo mi certe uzus "ethnophilie", sed tia vorto malbone alsimiligas sin al la spirito de Esperanto.

skribas Jakvo Schram, Antverpeno (00-07-03):

Denove mi legis vian tekston pri «Ĉu etnofiliokritika...». Al mi ege plaĉas la teksto, kiu aperis al mi kiel la unua teksto, kiu montras ke la sennaciismo de Lanti havas valoron, konsideranta ĝin moderna formo kontraŭ la (dektremega) naciismo, kiu alportas al la homoj nur mizeron. Mi esperas (kaj mi ĉiam faras, legante seriozan teskton) ke ĝi ekstartos profundan debaton, kiu reviviglas la pensojn de Lanti, sed en moderna versio.

skribas Willi Firth, Berlino (00-06-09):

Sebastiano skribis: "Mi volas gratuli al vi pro ĝi [=la Magazino]. Ĝi estas certe unu el la plej interesaj numeroj ĝis nun." Mi samopinias. Bonegas, ekzemple, kiel la dubindan artikoleton de Albert Stephan pri financrimedoj vi sekvigis per la artikolo de Bociort, kiu emfazas la gravecon de nemateriaj faktoroj. Tio plaĉis al mi.

skribas Jozefo (kaj Irene) Wozniczka, Eschwege (00-07-20):

Mi estas ano de LEA/G kaj fervora leganto de ties Magazino. Mi tute apogas vian lastan artikolon pri la etna identeco, ĉar mia ja mem spertis tion. Naskiĝinte en Pollando de pola Patro kaj germana Patrino mi estis ek de la lulilo dulingvano. [...] Do al kiu etno mi apartenas? Mi estas licenca radioamatoro kaj ĉiutage interparolas skribe tra t. n. paketradio kun radioamatoroj kaj esperantistoj en la tuta mondo. Elkore salutas vin Jozefo kaj Irene Wozniczka el Eschwege ĉe Kassel.


Weltsprache ma-ma-da-da

Rührende Familienszene in Neuseeland. Zum ersten Mal formuliert der zehn Monate alte Sohn eines Maori-Häuptlings ein klar verständliches Wort – «Mama».

Wie bitte, ein Maori-Baby sagt «Mama»? Sprechen denn diese Ureinwohner Deutsch?

Natürlich nicht. Aber alle Babys dieser Welt haben exakt gleichen Wortschatz. Mama, Dada, Gogo und Lala – eine Weltsprache rund um den Globus.

Dass Kleinkinder beim ersten Plappern quasi mit einer Zunge reden, egal ob bei uns, in Japan, in der afrikanischen Steppe oder in Grönland, haben die Sprachforscher Barbara Davis und Peter MacNeilage von der Uni Austin (Texas) entdeckt. Ihre Erkenntnisse: Babys folgen bei ihren ersten Wortbildungen immer dem gleichen Schema.

Mama, Dada, Gogo, Lala – jedes Mal folgt auf einen Mitlaut ein Vokal. Aber warum? Die simple Erklärung: Das Baby macht es sich einfach. Es brabbelt mit geschlossenem Mund los, also mit einem Mitlaut – fast automatisch folgt ein Vokal.

Erst mit etwa einem Jahr werden die Babys dieser Welt vielsprachig: Sie übernehmen langsam die Sprache der Erwachsenen. Jetzt nennt der Häuptlingssohn seine Mutter nicht mehr «Mama», sondern korrekt nach Maori-Art «Koka».

Eine Wissenschaftlerin des Hamburger Werner-Otto-Instituts (dort werden Stimm- und Sprachtherapeuten ausgebildet): «Interessanterweise ist dieses Sprachschema auch bei gehörlosen Kleinstkindern vorhanden. Babys also, die keine Worte nachahmen können. Der Beweis dafür, dass diese weltumspannende Baby-Sprache in unseren Erbanlagen vorgegeben sein muss.»

Schon Kaiser Friedrich II (1194-1250) erhoffte sich von Babys Aufschluss über eine «Ursprache». Er liess Neugeborene in Einzelhaft sperren, um herauszufinden, ob sie in völliger Isolierung Sprache entwickeln würden. Ein grausames Experiment:

Alle Babys starben.

(aus Bild 4. 5. 00 v. Astrid Sievert)

Monda lingvo ma-ma-da-da

Kortuŝa familia sceno en Nov-Zelando. La unuan fojon la dek-monatoj-aĝa filo de la Maori-tribestro formulas klare kompreneblan vorton – «Mama».

Ĉu vere, ke bebo diras «Mama»? Ĉu tiuj praloĝantoj scipovas la germanan?

Kompreneble ne. Sed ĉiuj beboj en la mondo havas ekzakt la saman vorttresoron. Mama, Dada, Gogo kaj Lala – monda lingvo ĉie sur la globo.

La lingvoesploristoj Barbara Davis kaj Peter MacNeilage de la universitato Aŭstin (Teksas) esploris, ke beboj parolas fakte per unu lingvo, ĉu en Germanio, ĉu en Japanio, ĉu en Afriko ĉu en Grenlando. La kompreno de ambaŭ: Beboj havas ĉiam la saman skemon formi la unuajn vortojn.

Mama, dada, gogo, lala – ĉiam konsonanton sekvas vokalo.

Sed kial? La simpla klarigo: La bebo simpligas, la sonoj – estas konsonantoj – sonas el fermita buŝo, do, aŭtomate sekvos vokalo.

En aĝo pri unu jaro la beboj en la mondo iĝas multlingvantoj. Ili malrapide transprenas la parolmanieron de la plenkreskuloj. Ek de tiu tempo la filo de la tribestro nomas sian patrinon ne plu «Mama», sed korekte laŭ Maori-lingvo «Koka».

Scientistino de la Werner-Otto-Instituto en Hamburg, kie oni edukas voĉ- kaj lingvo-terapeŭtojn, informis: «Estas interesa, ke ĉi tiu lingva skemo ekzistas ankaŭ ĉe surdaj beboj, kiuj ja fakte ne povas imiti vortojn. Argumento pri tio, ke tiu monda beba lingvo sin trovas certe jam en nia genetiko.»

Jam la imperiestro Frederiko la dua (1194-1250) esperis ricevi sciigojn pri ebla pralingvo; li zorgis, ke beboj estis enŝlosataj tute sole por eltrovi, ĉu la beboj evoluigus lingvon, kiam en plena izolado.

Kruela eksperimento: Ĉiuj beboj mortis!

Tradukis k. kompilis:
Ŝtefano

Pli taŭga estas, kiam infanoj komencas se eblas, ĝustatempe lerni la Internacian Lingvon Esperanto!


INTERNACIA AMIKECO

DEZIRAS KORESPONDI...

Eva-Zsuzsana SOFINETI (dentkuracistino)
Transilvaniei 2A ap.18
RO-4800 Baia Mare (Romanio)
Tel: 0040-064-439057
*1942, parolas Esp., la hungaran, anglan, germanan lingvojn.
HOBIO: psikologio
INTERESOJ: korespondamikecoj, turismo, vojaĝoj

Karla BARTOVÁ (vendistino)
Svojsikova 757, CR-47-301 Novy Bor, Ĉeĥio
*1954, parolas krom Esp. la polan, germanan, rusan k. anglan lingvojn.
HOBIO: kolektado de telefonkartoj
INTERESOJ: korespondamikecoj

Valentin MARTINEZ (funkciulo)
Martin Blasi 64 1 1a
ES-00905 L'Hospitalet
*1953, parolas Esp. katalan
INTERESO: korespondamikecoj

Kai-Shen YAO (eduka inspektoro)
23 Huancheng beilu
CH-224 001 Yancheng (Ĉina Resp.)
*1939, parolas Esp., ĉinan
HOBIO: esperantismo
INTERESOJ: korespondado por sincera amikeco kun geamikoj, vizito reciproke
El revuo "l'esperanto" (Italio)

Claudia WROBEL
Wildparkstr. 46
DE 16225 Eberswalde (Germanio)
15j., INTERESAS korespondi prefere kun samaĝaj ge-esp-istoj

Luisa VAROTTO (studentino)
Via Ponterotto 34, IT-35010 Limena (PA), Italio
22j., studas politikajn sciencojn,
Esperanto-komencantino

OK bildpoŝtkartoj pri la kultura historio de la Esperanta Movado estas haveblaj kontraŭ 8 IRK ĉe:

A.F.Stephan, Renchener Str.47
DE-77704 Oberkirch (Baden)
Tel+faks: (0)7802 – 90 336


PRESKAŬ NE KREDEBLA...

retiriĝo post la geedziga soleno. Ĉu problemo? La katolika klerikaro en USONO estas grandanima. La diocezo en la US-ŝtato Michigan tenas la mondan rekordon pri nuligitaj edzecoj: Tie la eklezio deklaras malvalide preskaŭ 75 % de la geedzigoj sed rezignas pri la prezo de ĉ. 250 $, ĉar la ĉefepiskopo Szoka timas perdi kredantojn.

(el: Rurgazeto Dortmund)


AKTIVULO Geo JUNIER forlasis ĉi tiun mondon

Mi – Margot Stephan – fariĝis konata al Geo kaj lia afabla edzino, kiam la Esperanto-Grupo Oberkirch aktivigis grup-ĝemelon kun la Esperanto-Grupo Gray (Haute-Saône) en la sepdekaj jaroj. Ek de tiam estas flegitaj interesaj kontaktoj ĉu en Gray ĉu en Oberkirch.

Francaj esperantistoj kaj Esperanto-grupoj i.a. la LIBERA ESPERANTO-ASOCIO liveris kaj certe daŭre liveros gazetojn, fotojn kaj aliajn aĵojn el la Esperanta Mondo al la muzeo, kiujn Geo kolektis, arkivis kaj prezentis. «Sia» muzeo kaj Gray valoras viziti.

Al la edzino kaj la familianoj ni esprimas nian kondolencon.

Margot kaj Albert Stephan

En la organo de SAT-Amikaro n-ro 551 ni legis jenan nekrologon:

Géo JUNIER mortis la 17-an de februaro 2000.

En Pasko 1999, la partoprenantoj en la 54-a SAT-Amikara Kongreso, kiu estiĝis en vilaĝo Glay (departemento Doubs), honoris lin konsidere lian gravan kontribuadon al la ekzistado de Esperanto, al kiu li dediĉis grandan parton de sia vivo.

Géo Junier naskiĝis, la 22-an de majo 1913, en urbeto Fleuriel (departem. Allier).

Dum sia tuta profesia vivo (Li estis faka laborkontrolisto ĉe la fervojistoj ) kaj post sia emeretiĝo en la jaro 1973, li kolektis ĉiajn esperantaĵojn, kiujn li atenteme konservis. Dank tiun konservadon, en la jaro 1986 povis fondiĝi samtempe en urbo Gray (departemento Haute-Saône) Kultura Centro Esperantista kaj Nacia Esperanto-Muzeo; aparte menciinda estas la fakto, ke la tiea urbestraro senpage disponigis deksalonan etaĝon profite por la N.E.-Muzeo.

Eklerninte la Internacian Lingvon en la jaro 1932, Géo Junier ricevis diplomon pri Esperanto (ateston pri lernado) en la jaro 1937. Ek de la jaro 1945 li instruis la lingvon en urbo Gray. Tiam fondiĝis la Esperanto-grupo de urboj Gray kaj Arcles-Gray. Géo fariĝis delegito de UEA pri Turismo.

Krome, pro sia por-Esperanta agado J. fariĝis en la jaro 1969 kavaliro de Palmordeno. Li akiris diversajn honormedalojn de urboj, kun kies estraroj li estis en rilato sur la kampo de la Esperanto-agado. En la jaro 1987 li ricevis la oran medalon pro Bonvolaj Servoj. En la jaro 1988 li ricevis la bronzan medalon de la Turismaj Oficejoj. 1989 la Franca Akademio kronis lian por-Esperantan agadon per atribuo de ora stelo.

Géo Junier lasos en nia kolektiva memoro la jenajn trajtojn: sinoferon, servopretecon, persistecon, humuron. Mirindas la fakto, ke gravaj instancoj agnoskis per premioj lian Esperantistecon, dum ili daŭre ignoras Esperanton. Ni esperu, ke la Esperantaĵoj, kiujn Géo Junier arigis en "sian" muzeon, utilos por la disvolviĝo de la Internacia Lingvo, kaj ke ili ne falos en forgeson.

Ni kondolencas la familianojn kaj parencojn.

Roland Cuenot


SAT-AMIKARA KONGRESO

Ĉar en la jaro 2001 ne estos ebla aranĝi LEA/G-kongreson, ni rekomendas partoprenon en la kongreso de SAT-Amikaro.

Ĝi okazos paskon venontjare en la urbo Chambéry en Savojo, aranĝota de la asocio Espéranto Vive.

Pri detaloj ni informos ĝustatempe en ĉi tiu jaro.

AFS


Kataloga broŝuro pri la Esperanto-movado (ek de 1911) havebla kontraŭ nur dek (10) gmk. ĉe:
A.F.Stephan, Renchener Str.47, (DE) 77704 Oberkirch (Baden)


paĝoj de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE)

La Socialisto

ASLE marŝante

Ĉiujare, je la 1a de majo, la internacia festotago de la laboro, la viena organizaĵo de la Socialdemokrata Partio Aŭstria celebras tiun tagon per manifestacio sur la konata viena Ring-bulvardo. Tiun tiel nomatan «maj-marŝadon» laŭtradicie partoprenas ankaŭ la ASLE. Rigardu la jenajn bildojn, kiuj montras kelkajn el niaj aktivuloj dum la marŝado.

K-do Kammler kun la flago de ASLE

K-do Kammler kun la flago de ASLE

K-do Kammler svingante la flagon

K-do Kammler svingante la flagon

K-dino Rolfs, k-do Kammler, k-do Vokal

De maldekstre: K-dino Rolfs, k-do Kammler, k-do Vokal

ASLE salutas la kamaradojn

ASLE salutas la kamaradojn

Marshante preter la Burg-teatro

Marŝante preter la fama Burg-teatro

Antau la urbodomo de Vieno, la loko de la fina manifestacio

Antaŭ la urbodomo de vieno, la loko de la fina manifestacio

Speciala evento honoris la ĉijaran manifestacion. Günter Nenning, fama aŭstria ĵurnalisto kaj publicisto antaŭ televid-kamerao intervjuis la partoprenantojn de la marŝado, ankaŭ nian estrinon k-dino Niessner. Tiun ĉi intervjuon la aŭstria televid-stacio ORF dissendis dum la ĉiutaga regionala novaĵ-elsendo «Vieno hodiaŭ». Bedaŭrinde ni ne havas perbildan pruvon de tio, ĉar nia «fotistino» neatente marŝis preter la intervju-lokon.

Kun kamaradecaj salutoj
Aŭstria Socialista Ligo Esperantista

Unsere nächsten Veranstaltungen:

18.Oktober 17:00 Uhr:
Generalversammlung
Ort: Esperanto-Centro Fünfhausgasse
Tagesordnung:
Berichte des Vorstandes und der Kontrolle
Neuwahl des Vorstandes
Allfälliges

Jeden 2.Mittwoch im Monat:
Treffen im Esperanto-Zentrum Fünfhausgasse 16.
Diskussion über das Zeitgeschehen.


novaĵoj

Lasta numero de Kune

En la lasta eldono (oktobro 2000) de la organo de Tutmonde ni legas: «'Lasta eldono' signifas, ke Kune ne plu aperos, kaj la literoj 'e.m.' estas la mallongigoj por 'en malfondo'. Kiel jam antaŭdirite en eldono 8 (1/2000) TUTMONDE devas ĉesi aktivecojn por la paco. [...] Ekzistas ebleco pere de la LIBERA ESPERANTO-ASOCIO por germanlingvaj regionoj publikigi korespondajn dezirojn kaj samtempe ricevi la organon MAGAZINO de tiu asocio.» K-do Stephan aliloke proponas funkciigi «Tutmonde-pacfrakcion» kadre de LEA/G.

Manifestacio en Berlino

2000-11-09 okazis en Berlino manifestacio de laŭtakse 200 000 homoj «por homeco kaj tolerado» kaj kontraŭ dekstra ekstremismo kaj ksenofobio. Inter ili estis ĉirkaŭ 22 geesperantistoj. Proksimume 15 el ili marŝis kune – iniciate de la Berlinaj Studentoj-Esperantistoj, nove fondita grupo, kiu kunportis slogantukon kun la teksto «Esperanto bona kontraŭ 'interkompreniĝo per pugnoj kaj botoj' – Berlinaj Studentoj-Esperantistoj». (Tio estas traduko de la germanlingva teksto.)

Oni disdonis malgrandan (A5) flugfolion titolitan «Esperanto bonfaras – kontraŭ interkompreniĝo per pugnoj kaj botoj» kaj kun la jena teksto (kaj en la germana kaj en Esperanto):

«Esperanto kreas komprenon. Esperanto helpas transponti naciajn kaj lingvaj limojn. Ĝi estas internacia lingvo, kiu apartenas al ĉiu kaj neniu. Neniu nacio, klaso aŭ religia grupo povas postuli ĝin por si. Ĉe internaciaj renkontiĝoj homoj el Pollando, Ĉinio, Kubo, Usono, Hindio, Irano, Brazilo, Togolando ktp. parolas inter si en Esperanto. Ĉi tie oni renkontiĝas por diskuti, filozofi, kaj oni ankaŭ sufiĉe festumas. Tie antaŭjuĝoj ne havas ŝancon. [Sekvas adreso.]»

Jen io, kio eble fariĝos pli ol nur nova rubriko – la celo estas starigi interretan dissendoliston kiel «paralelan organon» de la asocio. Bv. legi la detalajn klarigojn ene de la teksto. Bedaŭrinde, pro spacomanko necesas lasi la ĝisdatigon de la rubriko per la plej novaj mesaĝoj ĝis la venonta numero de la Magazino.


lea-g CXE eGroups PUNKTO com

00-03-13 (SH=Sebastian Hartwig)

Saluton Gary. Sur la paĝo

http://www.egroups.com/group/lea-g/info.html
vi povas trovi la ĝisnunajn informojn pri la grupo.

La nuna priskribo de ĝi estas: Komunika reto por Esperantistoj de diversaj emancipaj tendencoj en la germanlingvaj regionoj

Laŭ mia kompreno, vi ŝatus, ke oni ŝanĝu al: Komunika reto por Esperantistoj de diversaj maldekstraj k emancipaj tendencoj en la germanlingvaj regionoj

Sed se vi havas ideon por tute nova teksto, bv. ne heziti diri ĝin al mi. Ankaŭ pri la ŝanĝo de la nomo oni povas – laŭ mia kompreno – ĉi tie iom diskuti, ĝis oni trovis taŭgan nomon. Se ĉio pretas oni povas dum kvin minutoj realigi la ŝanĝojn.

Se oni volas ŝanĝi la nomon – k vi prezentis du bonajn argumentojn por tio – oni laŭ mia kompreno plej facile finu tiun ĉi grupon k malfermu alian, sed tio estas nur teĥnika detalo.

Do, mi estus feliĉa, se vi povus prezenti viajn proponojn pri nomo k priskribo de la grupo. La priskribo povas esti sufiĉe longa, sed la nomo laŭeble estu konciza, ekz-e aŭ io simila. [Rim.: Mi ne scias, en kiu formo vi ricevis tiun ĉi retadreson. Eble la programo maskis ĝin tiel, ke la lasta litero de la parto antaŭ la "@" estas streketo. Tial mi ĉi tie ripetas la parton antaŭ la helika a: "politiko".]

00-03-14 (GM=Gary Mickle)

Nun mi rigardis, do mi havas imagon, kiel tio aspektas. La aranĝo de la "egroups" ŝajnas esti tre konvena por niaj celoj.

Mi proponus jenan tekston: "Komunika reto por esperantistoj (ankaŭ komencantaj) de diversaj maldekstraj kaj emancipaj tendencoj en la germanlingvaj regionoj; principe Esperantlingva, sed la germana estas allasata, kiam bezonata"

La aldonan mencion de la germana mi proponas, ĉar mi havis diversajn kontaktojn kun (veraj, ne eternaj) komencantoj per la reto lastatempe, kaj ŝajnas al mi legitime eksplicite inviti tiajn verajn komencantojn (kiuj eble ne havas aliajn kontaktojn) fari demandojn kaj komenti aferojn en la germana, se iliaj konoj de Esperanto ne sufiĉas.

> [...] ŝanĝi la nomon [...]

Se ne estas tro granda problemo, mi proponus tion.

> [...] prezenti viajn proponojn pri nomo k
> priskribo de la grupo. [...]

Kion vi pensas pri la nomo "politiko-g"? Tio iomete sugestas la celatan regionecon, kaj eĉ iomete memorigas pri la nomformo de "LEA/G", sen esti misinterpretebla, kvazaŭ temas pri agado rekte iniciatita de LEA/G. Se tio ne plaĉas al vi, kompreneble povas esti "politiko".

03-15 (SH)

> Mi proponus jenan tekston: "Komunika [...]"

Ĉu oni aldonu germanan version?
<<Informelles Netzwerk für Esperantosprecher und Esperantolernende verschiedener linker und progressiver Strömungen aus den deutschen Sprachgebieten (Deutschland, Österreich, Schweiz, Dänemark, ...). Diskussionen sollen hauptsächlich auf Esperanto erfolgen, nach Bedarf ist aber auch Deutsch möglich.>>

> Kion vi pensas pri la nomo "politiko-g"? [...]

Tiu fina "-g" plaĉas al mi. Sed mia proponeto "politiko" ne tro. Eble "inforeto-g"?

Kion vi pensas pri tio, inviti ankaŭ la aliajn mf-anojn al tiu ĉi provizora grupo?

03-15 (GM)

> Ĉu oni aldonu germanan version?

Jes, certe.

> Informelles Netzwerk [...]

En ordo.

> Tiu fina "-g" plaĉas al mi. Sed mia proponeto
> "politiko" ne tro. Eble "inforeto-g"?

En ordo.

> Kion vi pensas pri tio, inviti ankaŭ la aliajn > mf-anojn al tiu ĉi provizora grupo?

Jes, bone. Kiam tio estos farita, mi kontaktos la simpatiantojn/lernantojn, Jiri Proskovec kaj aliajn LEA/G-anojn kun retadreso, ankaŭ Reinhold Kammler de ASLE. Oni povas pripensi, kiu krome povus interesiĝi.

03-15 (SH)

Nu, tamen mi celis al tiu ĉi "lea-g"-grupo. Sed fakte, se ni ambaŭ konsentas pri la formalaĵoj de la nova grupo, ni povas ankaŭ tuj fondi tiun novan.

Ĉu mi fondu grupon "inforeto-g@egroups.com" kun la programo via kun mia germana traduko? Ĉu ankaŭ vi volas iĝi administranto?

03-16 (GM):

Eble estas tamen bone inviti la aliajn al la "lea-g"-grupo, por unue kolekti ĉies opinion antaŭ ol fondi ion novan.

Laŭ mi la programo kaj la germana traduko estas en ordo. Sed kiel supre dirite, unue oni demandu al la aliaj.

Cetere, oni povas poste ŝanĝi la programtekston, se montriĝas necese aŭ oporutne, ĉu ne? (Mi nun ne vidas bezonon - temas nur pri la ebleco.) La nomo kompreneble restas senŝanĝa.

Mi pretus kunadministri. Mi supozas, ke temas unuavice pri eventuale necesa formulado de diskutreguloj kaj disciplinigo de problemkaŭzantoj. Oni ja povas esperi, ke tia afero ne okazos, sed la sperto (ekz. en denask-l estis tia kazo) montras, ke oni devas kalkuli pri tia eblo.

05-02 (SH)

Mi hieraŭ forgesis demandi al Gary, ĉu li intertempe jam interkomunikis kun la estraro de LEA/G pri sia intenco igi la grupon lea-g diskutforumon por maldekstraj germanaj esperantistoj, do ĉu oni k kiam povas ekuzi tiun ĉi grupon.

Krome, kiel finiĝis la standumado hieraŭ? Kiuj rezultoj?

05-03 (GM):

Responde al la demando de Sebastian, mi devas diri, ke mi ankoraŭ ne finis la komunikaĵon sendotan al la LEA/G-estraro. Bedaŭrinde, mi estis detenita de tiu afero pro du aliaj taskoj, kiuj ne rilatas al LEA/G aŭ Maldekstra Forumo. Sed mi volas morgaŭ aŭ postmorgaŭ sendi ĝin al li por prikomento. (Temas ĉefe pri tio, ĉu mi malĝuste komprenis iujn teknikajn detalojn aŭ forgesis mencii ion gravan.) Tiam mi forsendos ĝin semajnfine kun letero al la estraro.

La stando estis laŭ mia takso sukcesa. Sufiĉe multaj homoj ekhaltis por diskuti kun ni, kaj surprize multaj informiloj estis prenitaj, eĉ sen "altrudo" niaflanke. Almenaŭ unu persono volis aĉeti kompleton de lernolibroj laŭ la oferto en la GEJ-faldfolio. Kelkaj broŝuroj estis aĉetitaj kaj eĉ du Magazinoj. Nur la lasta horo aŭ horo kaj duono estis malpli produktiva tempo, ĉar la laŭta muziko ne permesis bone interparoli kun homoj, kaj ĝenerale la homoj jam malpli interesiĝis pri la informaj standoj.

05-07 (SH)

Mi ĝenerale konsentas kun via letero, krom ke mi tute ne estas same optimisma pri la sukceso de la listo. Unu eraro: Membriĝas krom vi k mi ankaŭ Volo (Saluton.). Ie oni povas aperigi liston de la membroj.

Laŭ la nuna stato estas tiel, ke ĉiu povas aliĝi k malaliĝi sen ke la administranto ricevas aŭtomatan sciigon pri tio.

06-09 (SH)

[letero pri la nova Magazino reproduktita aliloke en ĉi tiu numero]

06-13 (GM)

Dankon pro viaj rapidaj reagoj koncerne Magazinon 30. Kun via permeso, mi uzos ilin kiel legantoleterojn en Magazino 31.

komento pri la letero de Volo: la sinsekvo de artikoloj estis tute hazarda kaj ne bazita sur subtilaj pripensoj.

komento pri la letero de Sebastian:

> [...] vortan monstraĵon "etnofilia" [...]

Mi konsentas, ke "etnofilia" estas nekutima vorto. Eĉ en naciaj lingvoj ĝi maloftas. Mi kontrolis per metaserĉmaŝino en interreto, kaj trovis Ethnophilie/ethnophil du- aŭ trifoje en germanaj tekstoj, kaj ethnophile/ethnophilia iom pli ofte en anglaj. "filia" kaj "fila" tamen jam ekzistas en Esperanto kiel pseŭdosufiksoj en kelkaj vortoj (trovitaj en B. Pabst, Inversa Vortaro de Esperanto: hemofilio, skopofilio, nekrofilio, bibliofilo, bibliofilio). Mi kredas nerealisma la ideon, ke Esperanto povus malhavi la internacie kutiman (ne nur en sciencaj traktaĵoj) generadon de terminoj el grekaj-latinaj elementoj. La termina karaktero de tiel derivitaj vortoj estas pli evidenta ol ĉe kunmetaĵoj el indiĝene Esperantaj elementoj, kies signifamplekso estas ofte pli vasta - pro la polisemio de la elementoj kaj la spontana generiĝkapablo - ol oni ĉe termino preferus. Laŭ mia lingva sento, "-filia" estas iom pli forta ol "-ema", kaj mi celis akcenti la forton de la koncerna emo. Tamen, mi ne ekskludas, ke "etnemo" povas pli taŭgi en multaj kuntekstoj.

07-20 (GM)

Mi parolis kun Albert Stephan kaj li konfirmis, ke la ideo de dissendolisto estas aprobita laŭ la Propono, kiun mi siatempe sendis al la estraro de LEA/G. Mi diris al li, ke ni ĉe la funkciigo de la dissendolisto gajnos spertojn kaj eventuale devos iom flekseble trakti la ideojn, kiujn mi esprimis en la Propono, sed ke mi informos la estraron pri ĉio rilata al la listo, kaj li diris, ke estas en ordo. Morgaŭ mi volas ĉe la kunveno de Maldekstra Forumo priparoli kelkajn teknikajn detalojn de tiu listo kaj sabate sendi invitojn al eblaj partoprenemuloj.

07-22 (GM)

Ĉi tiun "Proponon" mi faris al la LEA/G-estraro en letero de 2000-05-14. Intertempe la estraro aprobis tiun koncepton

PROPONO ESTABLI INTERRETAN DISSENDOLISTON "LEA-G"

– Gary Mickle, Brüsseler Str. 6, D-13353 Berlin

KIAJ APLIKOJ DE LA INTERRETO ESTAS JAM NUN GRAVAJ POR ORGANIZAĴO KIEL LEA/G?

Nuntempe, preskaŭ neniu Esperanta asocio aŭ klubeto malhavas propran TTT-ejon, t.e. la "vitrino", en kiu ĝi ekspozicias sin mem kaj sian agadon antaŭ la publiko – tiu publiko, kiu intence aŭ duonhazarde, "surfante" altrafas la TTT-ejon. Ankaŭ LEA/G, dank al la klopodoj de Sebastian Hartwig, havas tiun vitrinon, kiu informas pri Esperanto, SAT kaj LEA/G. Ni scias pro informpetoj de junaj homoj en la studenta aĝo, kiuj alvenis, ke ĝi estas vizitata. Ankaŭ la kalkulilo (per kiu vizitoj estas kalkulataj) montras la ekziston de modesta vizitantaro. Antaŭnelonge mi aldonis Esperantajn tradukojn de la origine germanlingvaj paĝoj, kun la celo informi negermanlingvan esperantistan publikon pri la informa agado de LEA/G. Ankaŭ la LEA/G-Magazino eniras la TTT-ejon, sed mi devas ankoraŭ pli reklami ĝin.

La retpoŝto estas enorme utila, preskaŭ tuja kaj preskaŭ senkosta (post la necesa investo por havi aliron al ĝi), sed LEA/G-agantoj ĝis nun ne multe uzas ĝin. Tamen, ĝi ebligas novkvalitan interkomunikadon. Ne necesas pli detali – ju pli da uzantoj, des pli ĝi utilas, sed tio dependas de individuaj decidoj.

Kiu havas aliron al la interreto kaj la eblecon uzi retpoŝton, povas aliĝi al interretaj dissendolistoj. Tio estas formo de grupa interkomunikado. Ĉi tie mi proponas, ke LEA/G havu propran dissendoliston.

KIO ESTAS INTERRETA DISSENDOLISTO?

Temas pri vario de la normala retpoŝto, kiu permesas interkomunikiĝon de tuta grupo. Diversaj interretaj servoj ekzistas, kiuj ebligas la kreon kaj funkciigon de tiaj dissendolistoj. Kutime la retuzanto povas membriiĝi en ĝi per simpla retmesaĝo. Kiel membro, li aŭ ŝi povas komunikiĝi kun ĉiuj aliaj membroj, sendante unusolan retmesaĝon al tiucele establita retadreso. De tie ĝi senprokraste sendiĝas al ĉiuj aliaj membroj de la dissendolisto.

Ekzistas jam multaj Esperantaj listoj de tiu speco, ekz. la (prilingva) BJA-listo kaj la (por Esperantlingvaj familioj) DENASK-L administrataj de Jouko Lindstedt, la antaŭnelonge fondita listo por berlinaj esperantistoj, aŭ tiu por esperantista Eŭropo-agado.

La dissendolisto ebligas specon de grupdiskuto malpli spontana ol ekz. ĉe kunsido kaj interparolo, sed ankaŭ malpli kaosa. Retuzantoj kutime kontrolas sian retpoŝton unu- aŭ dufoje tage, do debato povas vere disvolviĝi de unu tago ĝis alia – multoble pli rapide ol per ordinara poŝto kaj senkompare pli rapide ol eblas per gazeto.

Plia avantaĝo estas la preskaŭa senkosteco de la tuto – almenaŭ post la komenca investo por komputilo kaj aliro al la interreto. Malavantaĝo estas kompreneble la ekskludiĝo de personoj, kies partopreno en diskuto estus dezirinda, sed kiuj malhavas komputilon aŭ retaliron.

Dissendolistoj ekzistas diversspecaj.

  • grando kaj vigleco: Listo povas havi malgrandan partoprenantaron – ekz. nur 4-5 anojn – aŭ grandan – multajn dekojn da anoj. Kelkaj viglas, kun multaj mesaĝoj ĉiutage, kelkaj dormas.
  • alireblo: Ili povas esti alireblaj por ĉiu ajn deziranto, alireblaj nur post sinprezento kaj akceptiĝo ĉe la administranto, aŭ limigitaj al difinita persongrupo (ekz. la listoj, per kiuj la estraroj de UEA aŭ TEJO interkonsiliĝas).
  • administrado: Kelkaj listoj estas ne gvidataj de iu persono kaj komplete necenzurataj, dum kelkaj havas administranton akceptitan de la listanoj, kiu haltigas diskutojn, kiuj fordrivas de la temo, por kiu la listo estis kreita, kaj haltigas mesaĝojn kun ofenda aŭ kalumnia enhavo.

ĈU LA NOVA INTERKOMUNIKA TEKNIKO INFLUOS LA ORGANIZOFORMON KAJ LA STRUKTUROJN DE LEA/G?

Evidente, la uzado de la retpoŝto permesas al iu ajn asocio vigligi la internan kontaktiĝon kaj decidofaradon de aktivuloj. Same evidente, propra TTT-ejo estas por asocio bonega kaj preskaŭ senkosta eblo reklami sin, siajn agadojn kaj ideojn.

Ne tiel evidenta nun, sed baldaŭ gravega, estos la fortiĝanta influo de la nova tekniko al la organizmaniero kaj agadstilo de sociaj grupoj, malgrandaj interesgrupoj ktp. La ekzisto de iom neformalaj, "adhokaj" kaj rapidaj komunikrimedoj en la Interreto ja helpas al tiaj grupoj formiĝi kaj kunteniĝadi, sed samtempe iom superfluigas formale konstituitajn asociojn kun tradiciaj statutoj kaj organizaj strukturoj. Estos nur ŝajna paradokso, se dum la venontaj jardekoj la malgrandaj sociaj grupoj, politikaj movadoj kaj kulturaj medioj disfloros, dum iliaj tradiciaj portantoj – malgrandaj asocioj, kies ĉefa kunligilo estas malgranda revuo aŭ bulteno – velkos kaj parte malaperos.

Favore, kaj por la koncernataj homoj kaj por la afero, estus aranĝi pli organikan, poioman transiron inter la malnova kaj la nova formoj de organiziĝo. Tio ebligus en la kazo de LEA/G kaj SAT konservi ian transgeneracian kontinuecon, kiu siavice ebligu la pludonon de pozitivaj kaj utilaj elementoj el la tradicio de SAT al la venontaj generacioj de maldekstraj esperantistoj.

Kompreneble, "poioma transiro" al nova stato estas io alia ol konservo de la tradicia stato. La nuna evoluo de aferoj malfavoras la pluekziston de la asocio LEA/G en ties klasika formo. Sed restas ankoraŭ tempo por iom post iom anstataŭigi ĝin per pli fleksebla, interrete bazita strukturo. La interreto kreskas fenomenece. Post jardeko la granda plimulto de homoj en aktiva aĝo estos uzantoj de ĝi. Retaj dissendolistoj kaj TTT-paĝoj estonte tute sufiĉos por:

  • teni en konstanta kontakto la mediojn de interesiĝantoj pri maldekstra Esperanto-informado, emancipaj temoj, ekologio, kontraŭnaciismo kaj sennaciismo (por nomi kelkajn), kaj ankaŭ kunligi tiujn maldekstrajn mediojn, kiel ankaŭ por
  • okazigi balotadon, kiam entute necesas, ekzemple pri la enhavo de publike disvastigotaj informoj, aŭ por elekti proparolanton.

Ne prezentiĝas la alternativo, ĉu savi aŭ ne savi LEA/G, sed ĉu pasive kaj plormiene observi ĝian forvelkon aŭ aktive prizorgi ĝian metamorfozon en agadmedion, kiu respondas al aktualaj kaj estontaj bezonoj.

KIEL POVUS FUNKCII SIMBIOZO DE LA MAGAZINO KAJ LA DISSENDOLISTO?

Supre skizita estas la ebla fina stato de metamorfozo, ne afero realigebla de unu jaro ĝis la venonta. Oni ne povas kaj ne rajtas trudi ennovigojn, kiuj postulas uzadon de la Interreto fare de homoj, kiuj pro sia aĝo aŭ financa stato ne povas fari tion.

Mia tezo estas, ke senca simbiozo de dissendolisto kaj la Magazino eblas – jam ĉe la nuna evoluŝtadio de la komunikada tekniko. La simbiozo estus tia, ke ili fariĝus paralelaj organoj de la Asocio.

De kiam mi partoprenas la redakcian laboron de LEA/G-Magazino, ekzistas grava problemo: ne atingas la redakcion sufiĉe da reagoj al artikoloj en la formo de legantoleteroj kaj aliaj artikoloj. Kontribuaĵoj venas, sed mankas reagoj. En la asocia organo mankas dialogado. Vigle dialogi en kvaronjara periodaĵo estas cetere pli ol iomete malfacila.

Krome, partopreno en interreta dissendolisto estas pli "malaltsojla" oferto por homoj, ĉefe junaj, kiuj skeptike rilatas al LEA/G aŭ tradiciaj organizaĵoj entute.

  • La dissendolisto estu virtuala eldono de la Magazino: la redaktoro de la Magazino devas sendi ĉiujn enhavojn de ĝi per la dissendolisto.
  • La Magazino fidele redonu ĉiujn diskutojn de la listo (escepte de pure teknikaj diskutoj pri komputilaj aferoj, kiuj koncernas la liston).

Ambaŭ interrilatus simbioze kaj kune konsistigus novtipan periodaĵon.

ĈU DISSENDOLISTO HELPUS VARBI MEMBROJN KAJ SIMPATIANTOJN?

Kiu atendus alfluon de novaj, eĉ junaj membroj pro funkcianta dissendolisto, grave erarus. Apliki iom da moderna tekniko ne per si mem imponas. Sed la tekniko de la interreto estas jam nun rutine uzata de la plimulto de junaj esperantistoj kaj potencialaj esperantistoj. Ĝi povas ebligi pli intensan kaj intiman kontaktiĝadon de tiuj homoj, kiuj ŝatus ligi sian esperantistecon kun maldekstraj kaj emancipaj celoj kaj volas interŝanĝi opiniojn kun simile pensantaj homoj. Nur tia regula kontaktiĝado povas generi en la longa perspektivo komunajn celadojn kaj agadkonceptojn, kiuj siavice eble pravigos en la okuloj de la homoj formon de organizo, kvankam malstriktan kaj simplan. Se LEA/G havos estontecon, tiam nur en radikale alia formo – akomodinte sin al la nuna mondo,fariĝinte borso de informoj por heterogenaj maldekstruloj kaj temspecifaj aktivistoj, kaj estante tiu politika forto, kiu elstarigas la komunajn interesojn de la alie heterogena maldekstrularo.

PROPONATA REGULARO POR LA DISSENDOLISTO "LEA-G"

Pro la celdifino de la listo kaj pro konsidero de spertoj de aliaj listoj, estas oportune difini kelkajn regulojn:

  1. La celgrupo estu difinita. Ĝi devus esti la sama kiel ĉe LEA/G: maldekstraj (aŭ progresivaj, se vi preferas) esperantistoj de la germanlingvaj teritorioj.
  2. Ĉiu rajtu aliĝi. Same kiel ĉe LEA/G. Kontraste, la aliĝo ne estos ligita kun kotizopago. Estiĝas ja ankaŭ neniuj elspezoj por LEA/G.
  3. Esperanto kaj la germana uziĝu paralele. Devus esti memkomprenebla ĉe asocio, kies celo estas interalie varbi novajn esperantistojn kaj alkonduki ilin al la tutmonda movado. La TTT-paĝoj de LEA/G jam estigis kelkajn kontaktojn kun lernantoj de Esperanto en la studenta aĝo. Tre gravas proponi forumon ankaŭ al homoj, kiuj ankoraŭ bezonas uzi la germanan por esprimi sin adekvate. (La granda plimulto de mesaĝoj supozeble tamen estos en Esperanto, ankaŭ tial, ke homoj de ekster la germanlingva regiono certe aliĝos.)
  4. Administranto estu. Al interreta dissendolisto povas aliĝi babilemuloj kaj homoj sen reala ligiteco kun la afero. Ankaŭ homoj, kiuj pretas misuzi ne tute senperan, necenzuritan medion por ellasi sian agresivon kontraŭ kunhomoj. Tial konvenas havi administranton: homon taskitan forigi mesaĝojn komplete ekstertemajn, ofendajn, kalumniajn, ktp. Oni povas rigardi tiun oficon kiel cenzuran, do la koncerna persono devas ne subiĝi al la tento misuzi sian oficon kaj ĝui la personan fidon de la aliaj listanoj.
  5. Ofendoj estu malhelpataj. Kelkaj ĝuas etoson, en kiu ĉiu senindulge formulas sian kritikon de la aliaj. Sed multaj fuĝas el tia etoso. Ni ne povas riski la marĝenigon de homoj, kiujn forpuŝas etoso de personaj antagonismoj. Ofendoj estu do aktive malhelpataj.
  6. Diskutenhavojn la redakcio de la Magazino rajtu uzi. La ĝenerala alireblo, ne ligita kun LEA/G-membreco, estas absolute esenca por havi minimume grandan kundiskutantan grupon. Ligiĝo kun LEA/G ekzistos per la formala respondeco de LEA/G por la listo kaj en tiu formo, ke la Magazino-redakcio rezervos por si la rajton redakcie prilabori kaj publikigi la kontribuaĵojn de la listo. "Prilabori" kompreneble signifas: laŭbezone lingve revizii kaj en esceptaj okazoj mallongigi, eventuale senigi je ekstertemaĵoj, ofendoj ktp. Ĝi ne signifas selektadon laŭ la politikaj kriterioj de la redakcio, kaj certe ne politikan cenzuron.
  7. La dissendolisto estu kvazaŭa dua organo de la Asocio. Kaj la dissendolisto kaj la Magazino estu traktitaj kiel samrangaĵoj, kiuj kiel eble plej spegulu unu la alian enhave.

KIO DEVAS ESTI FARITA POR FUNKCIIGI LA DISSENDOLISTON?

Jam nun ekzistas prova dissendolisto (ĝis nun uzita nur de Sebastian kaj mi) sub la nomo LEA-G ĉe www.egroups.com. Bv. rigardi, se vi havas aliron al la Interreto, ĉe:

http://www.egroups.com/group/lea-g/info.html
. Ekzistas ĉe la sama servo jam aliaj esperantistaj dissendolistoj, kies ĝisnunajn mesaĝojn oni povas enrigardi.

Se la estraro de la Asocio aprobos la ideon, ni povas "oficialigi" tiun liston laŭ la supra propono aŭ laŭ similaj principoj. En tiu kazo, ni povus tuj komenci disvastigi informojn pri la listo:

  • per la Magazino, t.e. al LEA/G-membroj kaj Magazino-abonantoj,
  • per persona informo al personoj, kiuj membras en SAT, Maldekstra Forumo k.a., aŭ alie montris intereson pri maldekstraj, sindikataj, emancipaj kaj aliaj politikaj temoj,
  • per Sennaciulo, la TTT-ejo de SAT, Laŭte,
  • eventuale per Esperanto aktuell kaj aliaj "neŭtralaj" organoj de la germanlingva regiono.

Mi estas certa, ke la dissendolisto estos utiligata kaj almenaŭ liveros kelkan materialon por la Magazino. Ĉu ĝi ankaŭ respondos al pli aŭdacaj revoj, la spertoj montros.


Nia rakonto

RENDEVUO KUN JOŜIKO

de A. Etienne

Roberto parkis sian aŭtomobilon proksime je la randoŝtono de la tretuaro antaŭ hele lumigita granda fenestro de superbazaro. Li elveturiliĝis por pli bone observi loĝdomon vidalvide. Interesis lin fenestro de tria etaĝo tra kies vitraĵo eliĝis lumbrilo. Estis vendreda vespero.

La brakhorloĝo de Robert montris la sepan horon. La trafiko en la strato estis ankoraŭ tre vigla. Li vidis, ke la observata fenestro subite malheliĝis. Ŝi certe nun venos. Ŝi ja promesis rendevui lin hodiaŭ, sed antaŭe ŝi devus prizorgi kelkajn taskojn. Jes, ŝi akcentis taskojn! Poste ŝi povus pasigi la tempon sen escepto kun li.

Yoŝiko – la antaŭnomo montras, ke ŝi estas belulino el Japanio. Mi legis, ke la fina silabo -ko atentigu, ke la persono estas virina. La patro de ŝi laboras ĉe japana entrepreno. Roberto konatiĝis ŝin dum festo, kiun la japana kolonio aranĝis; li estis invitita.

Estis amo ek de la unua rigardo impreŝite de ŝia aminda vizaĝesprimo kaj pro ŝiaj belaj nigraj haroj. Krome li admiris ŝian gracian korpan moviĝon.

La dompordo estis malfermmita. Elvenis Yoŝiko. Ŝi mansvingis al Roberto. La lumo el la bazara fenestro estis ŝia sceneja lumigo. Roberto estis iomete nervoza. Tio estas reakcio de homo, kiu kontaktas kun ŝatata persono pli proksime. Li eĉ timis, ke eble jam hodiaŭ venus la momento, ke ŝi fine forpelus lin.

Yoŝiko transiris la stratan veturvojon kaj salutis lin amikece. Rideto ensorĉis sian mienon. Ŝi eniris la aŭtomobilon kaj la veturado komenciĝis.

«Bonvolu transporti min unue al la avenuo Gambetta», ŝi petis lin.

Roberto altigis la rapidecon de sia Peugeot super la permesataj kilometroj. Li esperis, ke Yoŝiko admirus lin pri sia kondut-taŭgeco. Antaŭ iu domo en la avenuo – li rimarkis, ke estis la numero sesdeksep – ŝi petis stopi, eliris kaj malaperis en la domon; revenis aminde ridetante post duona horo.

«Nun veturigu min al la ruo de la paco, Roberto.»

Li kapjesis kaj direktigis la veturilon tien. Yoŝiko eliris, malaperis en iu domo kaj revenis aminde ridetante post duona horo.

«Kaj nun mi ŝatas veturi proksime de la Ĝardeno de Bulonjo», ŝi diris ĉarme.

Kiu enamiĝinto povus rifuzi tian deziron aperigata el dolĉa buŝo? Ĉio okazis kiel antaŭe: malapero en domon, reveno post duona horo.

«Nun veturigu min...», Roberto interrompis ŝin kaj iomete ĉagrenite murmuris:

«Fino, Yoŝiko, mi ne plu transportas vin ien, nek al la japana templo, kiun mi ŝatis viziti kun vi, nek al iu stranga domo. Hej, kion vi faras en la domoj?»

Ŝi respondis sarkasme: «Ho, Roberto, vi ne estas galanta sinjoro, mi ne atendis tion de vi. Mi deziras veturi hejmen. Estas ja jam malfrue. Via koleremo venenas al mi la ĝojon esti kune kun vi ĉi tiun vesperon.»

«Mi ne intencis ĉagreni vin, Yoŝiko, . La malfruiĝo estas ja via kulpo – ĉu ne? Veturi tien, veturi tien, la veturilo rolis tro rapida, mi riskis pun-mandaton. Vi forgesis respondi al mia demando.»

«En ordo, Roberto, mi klarigu la situacion. En ĉiu domo mi devis informi amikon, ke mi ne povas esti kun li, ĉar mi preferegas kuneesti kun vi, Roberto.»

Kortuŝite li kisis ŝin sur siaj ruĝaj lipoj. Finfine, vere, estis longdaŭra plezurplena vespero... en la loĝejo de Roberto!


Kiel mi esperantiĝis

Mi naskiĝis 1921 en Parizo kaj lernis la Internacian Lingvon Esperanto per leterkurso en la jaro 1938. Dum tiu tempo mi vizitis la profesian lernejon pri hortikulturo.

1939 kiam mi partoprenis varbkunvenon en junulargastejo mi konatiĝis kun S.A.T. Mi admiris, kiel la S.A.T.-membroj flue parolis Esperanton, tial mi membriĝis en S.A.T. en januaro 1940. Mi rapide Progresis uzi la lingvon.

Pli poste en 1943 mi estis devontigata labori en entrepreno en Germanio (urbo Potsdam-Babelsberg) Tie mi kontaktis kun du germanajn laboristojn, kiuj sekrete informis min, ke ili parolas Esperanton kaj estis S.A.T.-membroj. 1945 mi revenis al Parizo kaj aktivis por S.A.T.

Post tiu homojn mordinta dua mondmilito mi min ne sentis bona kaj komencis, ke mi suferis pro la malvarmeco en Eŭropo. Tio kaŭzis, ke mi kaptis la eblecon, labori en la fako agrikulturo en Madagaskaro. Post mallonga tempo mi ricevis laboron en la agronomia esplor-departamento.

Bedaŭrinde ne ofte eblis kontakti kaj paroli kun esperantistoj, ĉar tie estas nur malmultaj.

Kiam mi feriis en Francio, mi partoprenis kelkfoje S.A.T.-Kongresojn ekz. en Stokholmo (1951), Belgrado (1956), Vieno (1962), kaj aliaj kunvenoj.

En la jaro 1974 Madagaskaro sendependiĝis kaj oni forpelis la eksterlandanojn. Ankaŭ mi foriris kaj vivis unue dek monatojn en Kamerunio. Sed tie ne plaĉis al mi la viv- kaj laborkondiĉoj.

Mi trovis laboron en franca Polinezio, kie mi restis tri jarojn ĝis mia pensiiĝo.

1979 mi provis loĝeblecon sur la insulo Reunio, kie la vivkondiĉoj ja estas tre bonaj sed ankaŭ multekostaj. Tie mi trovis Esperanto-amikojn, sed ne ekzistas multaj. 1987 mi elmigris al Maŭrizius, kie mia edzino naskiĝis kaj bedaŭrinde mortis en la jaro 1996. Ĉar nun sola mi reiris al Madakasgaro.

Tie mi vivas inter homoj el diversaj popolaj grupoj: Madagasoj, Hindoj, Cinoj, Polinezianoj, Melanezianoj, Afrikanoj. Oni ekkonas, ke estas kontraŭsenco, partigi homojn en etnaj grupoj. Ankaŭ rasismo, naciismo kaj militaj kvereloj rifuzas la pace komunan vivon. La homaro bezonas komunan lingvon. Mi opinias, ke la angla ne taŭgas. Tion oni povas sperti en Usono, kie oni parolas diversajn lingvojn kaj multaj ne komprenas anglan.

Pro tio mi subtenas la lingvon Esperanto kaj la ideon de la S.A.T. movado, kiun Lanti fondis 1921.

Jean Dequaire, Arsenal (Maŭricio)

Wie ich Esperantist wurde

Im Oktober 1921 wurde ich in Paris geboren. Ich lernte die internationale Sprache Esperanto per Fernkursus im Jahre 1938. Zu der Zeit besuchte ich die Berufsschule für Gartenbauwesen.

1939 beim Besuch eines Werbetreffens in einer Jugendherberge lernte ich S.A.T. kennen. Ich bewunderte die Flüssigkeit, mit der Esperanto von den S.A.T.-Leuten gesprochen wurde, so dass ich dieser Vereinigung im Januar 1940 beitrat. Ich machte schnelle Fortschritte in der Praxis der Sprache.

Später im Jahre 1943 zwangen mich die deutschen Besatzer in einem Werk in Potsdam-Babelsberg zu arbeiten. Ich traf dort auch zwei ältere deutsche Arbeiter, die sich vertraulich als Esperanto-Anhänger zu erkennen gaben, dass sie sogar S.A.T.-Mitglieder waren. 1945 kehrte ich nach Paris zurück, wo ich erneut für S.A.T. aktiv wurde.

Irgendwie litt ich unter der Kälte in Europa, was auf die Umstände nach diesem zweiten Menschen mordenden Weltkrieg wohl zurückzuführen war. Da war die Möglichkeit, auf Madagaskar im Ackerbau zu arbeiten, willkommen. Schon bald konnte ich eine Beschäftigung in der Forschung für Ackerbau antreten.

Leider hatte ich kaum Möglichkeit, Esperanto zu sprechen, weil ich selten Esperantisten angetroffen habe.

Wenn ich mich in Frankreich während der Ferien aufhielt, habe ich manchmal S.A.T.-Kongresse besucht z.B. in Stockholm (1951), Belgrad (1956). Wien (1962), Karlsruhe (1965) u.v.m.

Als Madagaskar 1974 selbständig wurde und man die Ausländer vertrieb, verliess auch ich die Insel und lebte zunächst zehn Monate in Kamerun, wo jedoch die Lebens- und Arbeitsmöglichkeiten mir nicht zusagten. Danach bekam ich eine Tätigkeit im französischen Polinesien. Ich blieb drei Jahre, wurde dort Ruhegeldempfänger.

1979 versuchte ich einen Wohnmöglichkeit auf der Insel Reunion, wo das Leben zwar sehr gut ist, die Preise aber hoch sind. Dort traf ich Esperanto-Freunde; es gibt nicht sehr viele. 1987 wanderte ich nach Maurizius aus, weil dort das Leben viel billiger ist. Leider verstarb meine Frau, die auf Maurizius geboren wurde, 1996. Ich ging nach Madagaskar zurück.

Ich lebe nun unter Menschen aus verschiedenen Volksgruppen: Madagassen, Inder, Chinesen, Polinesier, Melanesier und Afrikaner. Hier erkennt man, wie widersinnig die Einteilung der Menschen nach etnischen Gruppen ist. Rassismus, Nationalismus und kriegerische Auseinandersetzungen verweigern ein friedliches Zusammenleben. Die Menschheit braucht eine gemeinsame Sprache. Nach meiner Meinung ist Englisch dafür nicht tauglich. Das kann man in den USA erfahren, wo verschiedene Sprache gesprochen werden und viele das Englisch nur unzureichend verstehen.

Darum unterstütze ich die Esperanto-Sprache und die Idee der S.A.T.-Bewegung, welche Lanti 1921 gründete.

Jean Dequaire (Maurizius)
(übersetzt v. A.Stephan)


LEA/G-membroj partoprenu la Kongreson de SAT-Amikaro en Chambery!

La 56-a Kongreso de SAT-Amikaro okazos de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo 2001 (paske) en la bela urbo Chambery, kiu situas en la orientfranca historia provinco Savojo (Savoie).

Organizas la kongreson la Esperanto-grupo Esperanto-Vivo en Chambery.

La estraro de LEA/G rekomendas partopreni la kongreson de niaj francaj geamikoj, des pli multe, ĉar kadre de ĝi okazos kunveno de nia asocio.

Pri detaloj (kiel atingi la kongresejon, aliĝo, programo, tranokteblecoj, prezoj ktp.) vi povos ekhavi informojn ĉe:

Libera Esperanto-Asocio, p.a. A. Stephan, Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch (Baden)

Oberkirch, en septembro 2000

A. Stephan


Informila Sekcio

Broŝuroj de Maldekstra Forumo Berlino:
Esperantistische Weltbilder de Wojciech Usakiewicz (3a parto)

Jen eltiraĵo el la unua broŝuro de la serio Esperanto und das internationale Sprachproblem. Ni prezentas ĉi tie la trian kaj lastan parton, kiu pritraktas la idearon prezentitan de Sándor Szathmári en sia romano Vojaĝo al Kazohinio.

En la pli temspecifa serio Esperanto und das internationale Sprachproblem aperis ĝis nun ĉi tiu kaj du pliaj broŝuroj: Lazarus Ludwig Zamenhof de Gaston Waringhien (kun Brief über die Entstehung des Esperanto de Zamenhof) kaj Esperanto und Anarchismus de Will Firth. La broŝuroj de ĉi tiu serio kostas po DM 1,20.

En la pli ĝeneralinforma info-serio aperis ĝis nun Was ist Esperanto? Wozu Esperanto? kaj Eine andere Kommunikationsidee: Esperanto. Ili kostas po DM 0,80.

La teksto de la broŝuro estas eltiraĵo el Usakiewicz, Wojciech: Esperancja – Kultura i kultorotwórcze mechanizmy, Instytut Kultury, Warschau 1989, S. 71-101; tradukita de Gary Mickle. La teksto estis eldonita kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Das Kasohinien von S. Szathmári

Sndor Szathmri

Sándor Szathmári

1958 erschien auf dem Esperanto-Buchmarkt das 20 Jahre zuvor verfaßte Buch Vojaĝo al Kazohinio (Reise nach Kasohinien) von Sándor Szathmári. Der Einfall des Verfassers bestand in der Versetzung des Swift'schen Gullivers in ein durch perfekte Rationalisten und perfekte Irrationalisten bewohntes Land.

Vojaĝo al Kazohinio verdient Beachtung als Gesellschaftsmodell, dessen Einzelheiten manchmal ein ähnliches Schmunzeln hervorrufen können wie die Bücher Jules Vernes, aber bei dem in erster Linie die Konsequenzen des Beschriebenen zu denken geben.

Kasohinien ist durch drei Bevölkerungsgruppen bewohnt: Hinen, Behinen und Belohinen. Grundlage der gesunden Gesellschaft sind die Hinen; die Behinen werden als Unnormale isoliert, während die Belohinen mit dem Status von Lernenden (also mit dem Recht auf systemfremdes Verhalten) unter den Hinen leben. Die Lebensordnung der Hinen stützt sich auf den Begriffen des kazo bzw. kazi, die angeboren sind und ethische, rechtliche und Verwaltungssysteme ersetzen. Eigentlich ist der Terminus »Gesellschaft« in Bezug auf die Hinen nicht angebracht, da der Begriff des kazo die Schaffung jeglicher Gruppenbindung ausschließt. Das kazo regelt das Verhalten eines Hinen in ausreichender Weise. Ein nicht nach dem kazo handelder Hine ist ein Behine. Vorausgesetzt, daß wir die »Gesellschaft« der Hinen als System ansehen, kann die Regel des kazo als Prinzip der höchsten Systemeffizienz, d.h. der Maximierung der Tätigkeitswirkung bei Minimierung des Energieaufwands, definiert werden. »Nehmen wir an, es sitzt jemand auf einem Gartenstuhl und es gibt keinen anderen freien Platz. Ein Anderer kommt vorbei und bittet, den Platz zu räumen, aber der Sitzende weigert sich. Die Weigerung ist kazo, sofern der Sitzende sehr müde ist, anderenfalls ist sie kazi28 Gulliver, der über keinen angeborenen Regulierungsmechanismus verfügt, findet sich in diesem System offensichtlich nicht zurecht (er funktioniert in ihm wie ein Belohine):

»Ich fragte Zatamon, wie er es schafft, verschiedene Fälle des kazi zu vermeiden.

'Ein kazo-Mensch macht nur kazo-Sachen,' antwortete er.

'Mir scheint,' sagte ich, 'daß du meine Frage nicht verstanden hast. Woher weiß der, der sich setzen will, daß er der Müdeste ist?'

Er schaute mich verwundert an. 'Wenn er um den Platz bittet, muß er der Müdeste sein.'

'Aber woher weiß er das?'

'Weil das kazo so ist!'

Ich hatte schon erkannt, daß wir einander nicht verstehen. 'Aber wie kann er in den Kopf des Anderen hineinblicken?'

'Ich sagte schon,' antwortete er, 'daß das kazo eben so ist. Es gibt zum Beispiel eine bestimmte Ameisenart. Wenn eine von ihnen Honig findet, saugt sie sich mit der Süßigkeit voll. Trifft sie danach eine andere Ameise, die keinen Honig gefunden hat und mehr Hunger hat als sie, dann fügen sie ihre Münder aneinander, und die satte Ameise gibt der hungrigen soviel Honig ab, daß sie nachher gleich satt sind. Woher weiß denn die satte Ameise, daß die andere hungriger ist, und woher wissen beide, wann sie gleich satt sind?'

'Na ja, woher denn?' fragte ich mit heftiger Neugier, da ich mir von ihrer vollkommenen Wissenschaft die Enthüllung von Geheimnissen erhoffte, die bei uns noch als ungelöste Fragen der Natur gelten.

'Daher, daß die Satte der Hungrigen Honig abgibt, und sie dann im gleichen Maß satt sind, als sie auseinandergehen.'«29

Im System der Hinen gibt es keine abstrakten Begriffe und keine anderen symbolischen Systeme als die in der Sprache enthaltenen. Deshalb ist die Übersetzung vieler Begriffe aus den europäischen Sprachen in die hinische Sprache unmöglich. Vergebens versucht Gulliver, den Hinen Kenntnisse über die Musik zu vermitteln:

»Meine Hand in Richtung des Mondes hinausstreckend, begann ich, mit geschlossenen Augen und leise die Barkarole von Offenbach zu singen.

Nicht einmal zwei oder drei Takte konnte ich singen. Zolema unterbrach mich aufgeregt:

'Fühlst du dich schlecht?'

'Nein. Ich singe.'

'Was ist das?'

Ich war wieder durcheinandergebracht. Sogar das mußte ich erklären. Aber in ihnen war vielleicht doch der Sinn für das Schöne und das Edle vorhanden, nur sie kannte Beides nicht und hatte nicht einmal davon gehört. Würde es mir gelingen, eine Seele aus der Wüste zu retten und sie für mich zu gewinnen?

Ich fing an, das Wesen des Gesangs zu erläutern. Ich nahm die chromatische Tonleiter als Ausgangspunkt.

Sie konnte nicht begreifen, welchen Sinn das Ganze habe, und weshalb wir nur solche Töne als musikalisch bezeichnen, die nach ihren Schwingungszahlen bestimmte Beziehungen zueinander eingehen, und wozu eine solche Unterscheidung von Tönen notwendig sei.

Und am Ende, als sie die Struktur der Musik verstanden hatte, rief sie:

'Aber das gibt es doch gar nicht!'

Genau das war eine allgemeine Antwort bei ihnen. Sie konnte nicht verstehen, warum wir Nichtexistierendes (in diesem Fall die Tonleiter) in die Wirklichkeit umsetzen, nur um daraus anschließend etwas Anderes hervorzubringen.

[...]

Über die Tonleiter meinte sie, sie sei wie der Anbau von Obst seiner Farbe zuliebe, oder das Vorhaben, Sonnenstrahlen zu schmecken. Die Stimme diene dazu, unsere Gedanken zu übermitteln und nicht dazu, unbegründbare Systeme zusammenzustückeln, die wir zur Grundlage nehmen, um noch eine weitere nichtexistierende Etage draufzusetzen: die Musik, mit der wir uns mühevoll beschäftigen, wobei wir diskutieren, ob die behandelte Musikkomposition den von uns selbst erfundenen Regeln entspricht, die nicht einmal eine wirkliche Existenz haben, weil sie nur ausgedacht sind.

Geduldig ließ ich sie reden, da sie noch gar nichts von der Sache wußte. Wieder begann ich mit meiner schönen Erbauungsarbeit. Ich erzählte über Musikinstrumente. Das von der Geige hörte sie sich noch an, aber schon bei der Trompete machte sie die Bemerkung, daß wir wohl die lärmdämpfenden Töpfe nicht kennen, die sogar den ohrenzerreißendsten Lärm bis zur Erträglichkeit abschwächen.

Ich war also wieder am Anfang. Jetzt mußte ich erklären, daß wir absichtlich musizieren, was ihr sehr schwer in den Kopf ging. Als sie es endlich verstanden hatte, fiel sie in ein tiefes Nachdenken.

'Also, reicht denn nicht der Maschinenlärm in den Fabriken, so daß ihr noch zusätzliche besondere Lärmmaschinen betreiben müßt?'

Ich stellte fest, daß man nicht in Fabriken Musik macht, sondern nach der Arbeit, daß in ruhigen Parkanlagen z.B. ein Platzorchester spielt, dessen verträumte Melodien das Herz erquicken.

Das wollte sie absolut nicht glauben. Sie sagte, es sei Barbarei, die Ruhe in einem Park durch Lärmmaschinen zu zerstören, genauso, als wenn man zwischen den Sträuchern an einem Spazierweg raucherzeugende Maschinen aufstellte, statt sich der guten Luft zu erfreuen.«30

Im Begriffssystem der Hinen umfaßt die Kategorie des kazi nicht nur selbstzweckhafte Tätigkeiten und ihre Ergebnisse, sondern auch alle irrationalen Tätigkeiten (z.B. nicht vollständig produktive Arbeit, oder der Bezug von Gütern, die nicht der Befriedigung des physiologisch verstandenen Lebensbedarfs dienen). Kazi ist auch die Neugier, die nicht zum Erwerb von notwendigem Wissen führt. Die Hinen beantworten also ausschließlich Fragen von Belohinen (die besondere, auf den jeweiligen Status hinweisende Abzeichen haben). Darüber hinaus führen sie keine Gespräche. In ihrer Gesellschaft gibt es keine Verbote. Der Inhalt des Schildes »Rasen betreten verboten!« lautet »Betreten des Rasens ist nicht nützlich«.

Die Hinen sind uniformiert, was Bekleidung und Frisur (eine Glatze) betrifft, und sie haben einheitlich gestaltete und ausgestattete Wohnungen. Es gibt bei ihnen weder den Begriff des Eigentums noch ein Wirtschaftssystem. Notwendige Güter werden aus allgemein zugänglichen Lagern bezogen. Auch die Güterverteilung wird durch das Prinzip des kazo regiert. Als Gulliver eine Wohnung in der Nähe seines Arbeitsplatzes sucht, geht er so vor: »Ich ging zum nächstgelegenen Haus und ohne jede Einleitung sagte ich dem dort wohnenden Hinen:

'Ich will hier wohnen. Zieh aus!' (Stellt Euch, meine werten Leser, so etwas in Europa vor! Aber ich wußte, daß sie Ordnung nicht kennen, worauf ich meine Berechnungen gründete und dabei nicht falsch lag.)

Der Hine hat nämlich, ohne jegliche Überraschung oder Beleidigtsein, einfach gefragt:

'Warum?'

'Weil ich hier nebenan in der Textilfabrik arbeite, und diese Wohnung ist für mich näher dazu.'

Der Hine sagte, daß er drei Straßen weiter in einer Kantine arbeite, worauf er meinen Vorschlag kazo fand, sich erhob, die Wohnung übergab und ging weg, um drei Straßen weiter in derselben lakonischen und einfachen Weise einen anderen aus dessen Wohnung zu entfernen.«31

Der Europäer, mit einem angeborenen kazo-Gefühl nicht ausgestattet, kann sich der Hinenwelt nicht anpassen. Gulliver bittet also um Überführung in das abgetrennte Gebiet der Behinen, die sich nach Meinung der Hinen ausschließlich mit nichtexistierenden Dingen beschäftigen. Die Welt der Behinen ist ein geschlossenes symbolisches System, das sich auf Grundbegriffen stützt, die dem Hinen (aber auch dem Europäer) unverständlich sind. Gullivers Ankunft bei den Behinen sieht folgendermaßen aus:

»Jemand saß auf einem Bank und las ein Buch. Nach kurzem Zögern sprach ich ihn an:

'Stört es dich, wenn ich was frage?'

Dieser berührte seine Nase mit dem Finger und sagte: 'Pritz-prutz', woraufhin er lächelte.

[...]

'Ich wurde gerade hierher gebracht', sagte ich hilfeersuchend. 'Ich bin unerfahren. Ich bitte, antworte mir. Warum sagst du pritz-prutz und drehst dich um?'

Plötzlich erweichend, wand er sich mir zu.

'Ach! Das wußte ich nicht. Dann ist das ein ganz anderer Fall. Ich verstehe. Also werde ich es dir beibringen. Pritz-prutz ist belki.'

'Was?' fragte ich verschämt.

'Belki', antwortete er ohne Zögern, während ich verstohlen nach einer Fluchtmöglichkeit schaute. 'Das verstehst du ja nicht, weil du nicht weißt, was das ketni ist.'

'Ketni?'

'Ketni. Wenn man pritz-prutz sagt, mußt du damit antworten und dabei den Finger auf die Nase legen, und das ist das belki. Und das belki ist ketni. Wenn du das nicht machst, benimmst du dich nicht ketni-haft, und man wird sich über dich natürlich enoieren.'«32

Das symbolische System der Behinen ist sehr kompliziert, da in ihm unbeständige Regeln herrschen. Im Unterschied zu den Hinen sind die Behinen allerdings eine Gesellschaft im vollen Sinn des Wortes. Sie besitzen die auch woanders bekannten Institutionen: ein Ausbildungssystem, eine Hierarchie der Obrigkeit, Organisationen, sowie auch kulturelle und symbolische Traditionen. Die ganze Gesellschaft teilt sich in Anhängern der kona- und der kemon-Doktrin. Sowohl kona wie kemon dienen zur Erreichung von boeto. Die Anhänger von kona streben danach, indem sie überall Quadrate zeichnen, die die Anhänger von kemon schmähen, indem sie die Spitzen ausradieren, den Quadraten Diagonale dazumalen oder eigene Kreise daneben malen. Die öffentliche Herabsetzung des Symbols von einer der Gruppen führt zum buku – zu einem heiligen Krieg mit Messern, der mit der gegenseitigen Zerstörung der elektrischen Kochplatten in den Häusern eingeleitet wird.

Ein interessantes Merkmal der Gesellschaft der Behinen ist der Kult des Bikru. Bikru werden Behinen, die wegen Verkündigung von Ketzereien auf dem Scheiterhaufen verbrannt werden, etwa: «Milch ist weiß» oder «Wer aufwärts klettert, ermüdet». Sie werden als Denker anerkannt, erlangen aber erst nach der Verbrennung Ruhm. Wenn sie der Größe der Bikru gedenken, schweigen die Behinen allerdings diskret über das Ende, das ihnen bereitet wurde.

Für die Vision Szathmáris hat die Gegenüberstellung der Behinen und der Hinen Schlüsselbedeutung: »Die biologische Forschung hat bewiesen, daß alle Ureinwohner unserer [Hinen-] Inseln Behinen waren. Was mit dem kazo nicht übereinstimmt – oder Euch [Menschen] zufolge mit der Natur – kann nicht auf Dauer bestehen, sondern geht unter, und es verbleibt das, was übereinstimmt. In dieser Weise verläuft die Evolution des kazo-Organismus, der einzige lebensfähige Organismus.«33 Die Behinen in Kasohinien sind also das Überbleibsel einer früheren Epoche, unvollkommene Hinen. Wie einer der Hinen, Zatamon, sagt: »Wir [Hinen] sind offensichtlich das Ergebnis eines mathematischen Prozesses. Wir entwickelten uns als einzige stabile Lösung aus der aussterbenden Rasse der Behinen. Ein anderer Verlauf der Evolution ist unvorstellbar.«34

Die durch Zatamon vertretene Ansicht scheint die Konzeption des Autors darzustellen. Das bestätigt ein Interview Szathmáris in der Zeitschrift Hungara Vivo 1973 (Nr. 4):

»HV: Nach Erscheinen der ersten ungarischen Ausgabe des Buches hielt eine Mehrheit der Leser den ersten Teil Kasohiniens für eine 'negative Utopie'. Das ist falsch, nicht wahr?

S. Sz.: Offensichtlich. Das Leben der Hinen ist eine 'positive Utopie'; meiner Meinung nach sollte sich die Menschheit selbst so entwickeln, damit sie auch so wird. Es wundert mich nicht, daß dieses Leben einem fremden Menschen monoton und farblos vorkommen kann, aber es gibt für den Menschen keine andere Möglichkeit des Zusammenlebens mit einer hochentwickelten Technik. Die Hinen hatten die Art und Weise des logischen Lebens gefunden, d.h. eines mit den Erfordernissen der Technik übereinstimmenden. Die Technik ist nunmehr mit unserem Leben verflochten; wir haben von ihr viele Vorteile erhalten und werden weitere erhalten, und für diese Vorteile muß man natürlich bezahlen, durch Aufgabe von Disziplinlosigkeit, von Rivalitäten u.ä. Bei der Darstellung des Lebens der Hinen wollte ich die Leute gar nicht davor abschrecken; im Gegenteil, ich wollte ihnen aufzeigen: so müßt ihr werden, wenn ihr menschliches Leben auf der Erde führen wollt (...) Die Technik der Gegenwart, die unser Leben immer lebenswerter macht – sie fordert dem Menschen Disziplin ab. Die Hinen haben das verstanden und leben glücklich. Und auch in Freiheit. Ihre Freiheit ist die bewußtgewordene Notwendigkeit.«

Wird so die Zukunft der Erde aussehen?

Wieviele Weltbilder?

Die scheinbar sehr verschiedenen Konzeptionen von Zamenhof, Lanti und Szathmári haben punktuelle Gemeinsamkeiten. Sind denn tatsächlich Hillelismus-Homaranismus, Anationalismus und Kasohinien drei völlig unterschiedliche Visionen? Alle Modelle haben eine ethische Grundlage. Bei Zamenhof ist das die Handlungsanweisung Hillels. Lanti hält das universale Gerechtigkeitsgefühl für die bewegende Kraft menschlicher Handlungen. (Übrigens urteilt Zamenhof auch ähnlich, als er über Hillel hinausgeht und empfiehlt, auf die Stimme des Gewissens zu hören.) Szathmári machte einen Schritt nach vorn: er führt die Moral auf eine biologische Ebene, indem er sie zu einer angeborenen Eigenschaft macht. Die Entwicklung der Hinen führte dazu, daß sie gar nicht anders als kazo handeln können, d.h. in unseren Kategorien – moralisch. Den Rationalismus haben alle drei Modellen ebenfalls gemeinsam. Sowohl Zamenhof wie Lanti unterstreichen gern die Notwendigkeit des sogenannten logischen oder rationalen Verstandes. Bei Szathmári beobachten wir eine evolutionäre Konsequenz des Rationalismus, der zusammen mit der Moral im Begriff kazo enthalten ist. Eine hohe Stellung in den beschriebenen Utopien nimmt die Wissenschaft ein. In den Tempeln der Homaranisten sollen Werke von Humanisten gelesen werden, aber nur von denen, deren Ausführungen nicht in Widerspruch zur Wissenschaft stehen. Für Lanti ist die Wissenschaft Ergebnis rationalen Denkens und Beobachtens. Genauso erfüllt die Wissenschaft bei den Hinen eine wichtige Funktion, ermöglicht sie nämlich den technischen Fortschritt, Motor der Tätigkeiten ihrer »Gesellschaft«.

Die Konzeptionen von Lanti, Zamenhof und Szathmári widerspiegeln charakteristische Züge der Esperanto-Kultur. Sie sind alle übernational und setzen die Existenz einer weltumspannenden Sprache voraus (wobei für die Hinen ihre Insel die ganze Welt ist; es ist eine isolierte »Gesellschaft«, in der ein Sprachproblem nicht existiert). Zamenhof und auch Lanti versuchen unsere Vorstellungen von Vielfalt zu retten. Szathmári rechnet brutal mit ihnen ab, auch wenn er überhaupt keine zentralistische Gesellschaftsvision vorstellt. Nach Szathmáris Verständnis besteht die Vielfalt in den unbegrenzten Wahlmöglichkeiten im Rahmen des kazo: Der Hine kann in jedem Augenblick seine Beschäftigung wechseln und anfangen, etwas Anderes zu tun. Die Beschränkung des kazo ist nur biologisch. Gesellschaftliche Einschränkungen, die auf die Handlungen eines im Zustand des kazo befindlichen, oder in anderen Worten mit dem System übereinstimmenden Hinen einwirken, sind kazi – unrichtiges Verhalten, das ignoriert oder korrigiert wird. Szathmári setzt also eine Evolution hin zum Pluralismus der »bewußtgewordenen Notwendigkeit« voraus, auf die er sich bei der Kommentierung seiner Voraussage beruft. Trotz des äußeren Anscheins schätze ich, daß die Konzeptionen von Zamenhof, Lanti und Szathmári gut in eine einzige Strömung passen. Ihre Prämissen sind ähnlich; verschieden ist der Radikalismus den Denkens. Diese Visionen – in der vorgenommenen Reihenfolge dargestellt – können als Bilder aufeinanderfolgender Etappen eines einzigen der nicht von vornherein auszuschließenden Entwicklungswege der Welt angesehen werden.

Bibliographie

28 Szathmári, Sándor: Vojaĝo al Kazohinio, Paris 1958, S. 50
29 ebenda, S. 50-51
30 ebenda, S. 126-127
31 ebenda, S. 111
32 ebenda, S. 160
33 ebenda, S. 297-298
34 ebenda, S. 298-299


Ni prezentas ĉi tie kelkajn eltiraĵojn el la informa broŝuro de Josef Schiffer

Esperanto – Auch in Ihrer Nähe

Temas pri la 2a plibonigita eldono de 16-paĝa informa broŝuro A5-formata (mendonumero 015 B: DM 2,50, ekde 10 ekz. DM 2,00, ekde 30 ekz. DM 1,50). Ĝi respondas i.a. la demandojn «Was ist Esperanto?», «Was will Esperanto?», «Warum Esperanto?», «Wie und wo kann man Esperanto lernen?» Mendoj kaj demandoj pri ĉi tiu broŝuro kaj aliaj eldonaĵoj de la Mia-serio (lerniloj, kantaro ktp.) direktiĝu al Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, 78050 VS- Villingen, tel. 07721-58991,

Warum ich Esperanto lerne?

Ich lerne Esperanto,

  • weil mir Esperanto großen Spaß macht und mich innerlich befriedigt,
  • weil Esperanto sich auf vielen Gebieten weltweit durchgesetzt hat,
  • weil ich daher mit einer Sprache mit Menschen aus aller Welt in Kontakt treten kann,
  • weil ich durch Esperanto viele neue Freunde in den verschiedensten Ländern der Welt gewinnen kann,
  • weil es mehrere Verzeichnisse gibt, die aussagen, in welchen Städten weltweit Esperanto-Freunde wohnen, auch solche, die meinen Beruf und meine Hobbys haben,
  • weil ich den Esperanto-Korrespondenzdienst "Koresponda servo" in Anspruch nehmen möchte, um mit einer Sprache Briefkontakte überall auf der Welt problemlos pflegen zu können,
  • weil mir der Esperanto-Reisedienst "Pasporta servo" kostenlosen Aufenthalt bei Esperanto-Freunden in vielen Ländern der Welt anbietet,
  • weil ich mich bei den vielen Esperanto-Veranstaltungen und Weltkongressen fließend mit Menschen aus der ganzen Welt unterhalten möchte,
  • weil ich eine Zweitsprache lernen möchte, die keine Ausnahmen kennt und völlig regelmäßig aufgebaut ist, die andererseits aber sehr viel Wert auf den Klang der Sprache legt und die reich an Poesie ist,
  • weil ich Esperanto auf allen Gebieten des menschlichen Lebens problemlos anwenden kann, wenn ich mich mit Menschen anderer Muttersprachen unterhalten möchte,
  • weil ich bei Fahrten ins Ausland Esperanto-Freunde antreffen kann, die bereit sind, mir in jeder Weise behilflich zu sein,
  • weil ich gerne eine regelmäßige Sprache lerne, die durch keine Ausnahmen belastet ist, die mich zum logischen Denken auffordert und mir vielfältige Möglichkeiten bietet sprachlich aktiv zu sein,
  • weil ich eine Sprache lernen möchte, die trotz ihres völlig regelmäßigen Aufbaus sehr viel Wert auf den Klang der Sprache legt und reich an Poesie ist,
  • weil ich Esperanto auf allen Gebieten des menschlichen Lebens problemlos anwenden kann, wenn ich mich mit Menschen anderer Muttersprachen unterhalten möchte,
  • weil ich mit meinen Esperanto-Kenntnissen Texte in romanischen Sprachen, z. B. in Französisch, Italienisch, Spanisch, Portugiesisch, im Großen und Ganzen verstehen kann und ich mich daher bei Reisen nach Frankreich, Italien, Spanien, Portugal, Mittel- und Südamerika irgendwie heimisch fühle,
  • weil ich es mit Esperanto viel leichter habe, eine dieser romanischen Sprachen zu lernen,
  • weil mir die propädeutische Grundlagensprache Esperanto hilft auch andere Fremdsprachen viel leichter zu lernen, z. B. Englisch,
  • weil ich mit Esperanto im Internet weltweit Informationen, Ideen, Meinungen schnell und sprachlich einwandfrei austauschen kann,
  • weil ich gerne die überaus zahlreiche Esperanto-Literatur und die ins Esperanto übersetzte Weltliteratur lese,
  • weil mich der Gedanke fasziniert, dass alle Menschen auf der Welt neben der Muttersprache eine gemeinsame Zweitsprache beherrschen sollten,
  • weil ich die weltweite Esperanto-Bewegung unterstützten möchte, die sich für sprachliche Gerechtigkeit und Völkerverständigung einsetzt.

Daher kann ich jedem empfehlen Esperanto jetzt zu lernen!

Da Esperanto sich auf vielen Gebieten bereits weltweit durchgesetzt hat, ist es für einen Esperanto-Sprecher zweitrangig, ob und wann alle Menschen einmal Esperanto als Brückensprache lernen werden. Jeder Schritt zu diesem Ziel – und wenn er auch noch so klein ist – wird natürlich von den Esperantisten begrüßt und in jeder Weise gefördert.

Aber Englisch ist doch die Weltsprache, oder?

Ja, es stimmt, dass

  • in Hotels, Touristenzentren, Bahnhöfen usw. die Chance sehr groß ist, dass jemand in Englisch grundlegende Auskünfte geben kann,
  • Politiker, Akademiker, Gelehrte usw. auf Fachtagungen oder im Ausland Englisch sprechen,
  • viele Schüler und auch manch Erwachsener Englisch gelernt haben oder lernen und sich auf Englisch mehr oder weniger gut verständigen können.

Esperanto möchte aber etwas ganz anderes sein, nämlich die Zweitsprache für jedermann!

Da Esperanto wesentlich leichter zu lernen ist als jede Fremdsprache, bietet es jedem die Möglichkeit, diese internationale Brückensprache in relativ kurzer Zeit zu lernen und fließend anzuwenden.

Da Esperanto neutral ist, d. h. nicht die Sprache eines Volkes ist, ist niemand beim Lernen dieser gemeinsamen Zweitsprache bevorzugt oder benachteiligt. Jeder muss einen kleinen Schritt auf den anderen zugehen. Dann kann man sich in der allen gemeinsamen Zweitsprache Esperanto über alle Themen des Lebens unterhalten, ohne die eigene Muttersprache aufzugeben oder sich holprig und fehlerhaft in einer Fremdsprache abmühen zu müssen.

Da die internationale Brückensprache Esperanto bereits von einigen Millionen Menschen weltweit gesprochen wird, lohnt es sich

jetzt Esperanto zu lernen!

Daher schlagen die Esperanto-Anhänger vor:

Jeder sollte zuerst Esperanto lernen und danach die Sprache oder die Sprachen, die man zusätzlich benötigt, also z. B. das Englische.

Begründung:

1. Wenn man ein Jahr lang Esperanto so intensiv gelernt hat, wie man zurzeit Englisch in den Schulen lernt, dann kann man Esperanto fließend sprechen.

2. Jetzt verfügt man
– durch den großen, hauptsächlich romanischen Wortschatz
– durch die eingehende Kenntnis der klaren Esperanto-Grammatik
– durch die Erfahrung, in relativ kurzer Zeit eine Sprache gelernt zu haben, über eine einmalig gute Basis, um weitere Fremdsprachen viel leichter und schneller lernen zu können.


Apernotoj / Impressum

Eldonanto / Herausgeber:
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj (LEA/G)/ Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G)
Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch,
(Tel.+Fax: (07802) 90 336)
LEA/G per SAT en TTT:
http://www.multimania.com/satesperanto/
Redakcio /
Redaktion:
Gary Mickle (G.M.), Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, (Tel.: (030) 453 96 47),
Hans Rodewig (HR), Stammestr. 86D, DE-30459 Hannover
Albert Stephan (AFS), ĉe la supre indikita adreso de LEA/G /
unter der oben angegebenen LEA/G-Adresse
Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la rajton mallongigi aŭ rifuzi alsendaĵojn.
Redaktofino: varias (kontaktu GM sub la supre indikita adreso)
MAGAZINO aperas kvarfoje jare /
erscheint vier Mal jährlich;
abonprezo /
Bezugspreis 15,- DM
La membrokotizo entenas liveradon de la bulteno.
LEA/G-konto: Jiri Proskovec
n-ro 9168 434 Postbank Essen (BLZ 360 100 43)
Represo de materialo permesita, se la fonto estas indikita.