[reen]

LEA/G-Magazino

Organo de la
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj
Organ des
Freien Esperanto-Bundes für deutschsprachige Gebiete

n-ro 30 (2/2000)

Inkluzivas la organon de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE)

La Socialisto

Enhavo:

  1. Ĉu LEA/G mortos? (Albert Stephan)
  2. Asocioj de laboristaj esperantistoj ne estas en bonstata situacio (Albert Stephan)
  3. Ni mobilizu la subjektivajn faktorojn (I. F. Bociort)
  4. Ĉu etnofiliokritika sennaciismo? (Gary Mickle)
  5. Kiel mi serĉis mian identecon ĉe la etnistoj de la Fontan-skolo (Gary Mickle)
  6. LA SOCIALISTO:
    Kelkaj vortoj de nia prezidantino
  7. LA SOCIALISTO:
    Einige Worte unserer Vorsitzenden
  8. LA SOCIALISTO:
    Unsere nächsten Veranstaltungen
  9. Kulturo kaj turismo
  10. Vojaĝo al Nepalo (Hans Jankowski)
  11. Du gravaj libroj (D. Blanke)
  12. Financraporto por la jaro 1999
  13. NOVAĴOJ
  14. Enketo pri eŭropanoj kaj lingvoj (Eŭropa Komisiono)
  15. LINGVAJ PROBLEMOJ EN LA MALDEKSTRA GAZETARO
  16. Al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvo (Fritz-Hüser-Institut)
  17. INFORMILA SEKCIO:
    Broŝuroj de Maldekstra Forumo Berlino: Esperantistische Weltbilder (W. Usakiewicz): 2a parto

Ĉu LEA/G «mortos» . . .

Pardonu, gekamaradoj, kiam mi ŝercas pri la uzo de Esperanto. Ĝi estas rekomendinda lingvo por informi pri asociaj malfacilaĵoj, kiuj ne taŭgas por fremdaj oreloj. Nia asocio estas sur la vojo al nepluekzisto.

Mankas novaj membroj! Certe ne estas konsolo, kiam mi ekzemplas, ke saman situacion oni povas trovi en multaj asocioj, eĉ en kegloklubo.

Nia asocio apartenas al la mondvasta movado de laboristaj esperantistoj. Sed bedaŭrinde, en Germanio el la milionoj da nememstaraj laborprenantoj nur 70 estas membroj aŭ simpatiantoj de nia Asocio. Ĉu junajn homojn ne interesas niaj aktivecoj? Ĉu ili eble ne estas sufiĉe modernaj? Ĉu LEA/G ne atentas la vivmanieron de la nuntempa generacio?

Interalie, kotizaĵo kaŭzas eksmembriĝojn. Kiam esperantisto membriĝas en GEA, UEA kaj aliaj Esperanto- organizaĵoj kaj subite pro senlaboreco mankas mono por pagi kotizojn, la esperantisto devas pripensi, al kiu asocio li preferas ĝiri sian obolon. Li forlasas la aliajn organizojn, unuavice la malgrandajn, do, ankaŭ LEA/G kaj eble S.A.T.

Grizuloj fidele daŭrigas membrecon, sed, bedaŭrinde, tiu grupo malgrandiĝas pro la viva fatala konsekvenco.

Ekzemple: La du konsilantoj, la prezidanto kaj aliaj aktivuloj estas maljunuloj, tamen ili ne ĉesas aktivi. Atingu ili tre altan aĝon!

1. La funkcio de PREZIDANTO estu estonte nur formala. Li havu nur la taskon reprezenti la asocion ekstere, kune kun alia estrarano, kiam necese.

2. Ĉar ni nur tre malfacile trovas kandidaton por la ofico de ANSTAŬANTO de la prezidanto, ni forgesu tiun postenon.

3. La SEKRETARIO estas grava asocia aktivulo. Li faras skriblaboron, korespondadojn ktp. Lian laboron kontrolu konsilantoj.

4. FINANCRESPONDECULO – Jiri Proskovec faras elstaran laboron. Li estas preta daŭrigi. Samtempe li estas S.A.T.-peranto por germanaj S.A.T.-membroj.

5. 1 - 2 KONSILANTOJ

6. Du REVIZOROJ – se mankas unu, iu de la konsilantoj subtenos la laboron.

7. LEA/G-anoj voĉdonu nur per REFERENDUMO.

8. LEA/G-organon MAGAZINO bonege redaktas Gary Mickle. Ni esperu, ke li daŭrigos laboron.

9. Preskaŭ ne estas eble aranĝi LEA/G-kongreson. Mi proponas por ebligi, ke niaj membroj kaj simpatiantoj kunvenu en laborista Esperanto-rondo, partopreni ĉe la paskaj kongresoj de nia fratasocio S.A.T.-Amikaro. Mi jam ricevis la JESon de la asocio.

10. Fine mi proponas, ke sub la asocia nomo, aperanta sur leteraj kapoj k.a., aperu en krampoj (Fond. 1956; posteulo de la Laborista Esperanto-Asocio kaj de la Socialista Esperanto- Asocio). Ni uzu la emblemon de GLEA — Germana Laborista Esperanto-Asocio kaj menciu ligitecon al S.A.T.-LEA-komitato. Krome aperu mencio de la ligiteco kun ASLE — Aŭstria Socialista Ligo Esperantista. Ne timu, ke ĉi tiu aranĝo ne eblas — mi jam faris ĝin kun sukceso.

Jen la emblemo de GLEA:

Ĝustatempe la asocio sendos VOĈDONILOn al ĉiu aktiva membro, per kiu estu decidota pri la proponoj. Mi petas, ke jam nun la LEA/G-anoj perletere kritiku la proponojn kaj skribu pri aliaj eblecoj estonte fortigi nian asocion LEA/G.

Salutas vin kamaradece
Via Albert Stephan

Post la finredakto de la supra artikolo de Albert Stephan, la estraro aprobis por ĝenerala uzo la grafike pli modernan emblemon projektitan de Sebastian Hartwig, pro kio la enartikole prezentita emblemo de GLEA estu konsiderata kiel historia. GM


Asocioj de laboristaj esperantistoj ne estas en bonstata situacio

Kompreneble ili ne povos atingi bonstaton por la asocio nur per regulaj kotizoj — bezonataj estas donacoj. Kiam estas sufiĉe granda monsumo, ĝi ebligas plimultigi la asocian kapitalon, kion laboristaj Esperanto-asocioj ege bezonas por efike varbi ĉu por la Esperanto-ideo ĉu por la koncerna asocio mem.

Ne ĉiam la asocio bezonas monsumon por plenumi taskojn, kaj ĝi do parkas la restaĵon en la asocia konto aŭ en la monujo de la kasisto. Egale ĉu konto ĉu monujo, neniu interezo estas pagata.

Ekzistas kelkaj ebloj por plimultigi asocian havaĵon, sed en ĉiu kazo oni konsideru, ke la mono estu ĝustatempe disponebla, dum verŝajne tamen en la plimulto de kazoj la tuta sumo ne estas tuj bezonata.

Mi rekomendas jenajn kapitalplimultigojn:

1. La klasika ŝparlibro, kvankam per ĝi oni momente gajnas nur 2-3% da interezo. Tamen, ĝi estas pli taŭga ol lasi la monon en la ĝirkonto. Kom-preneble oni devas atenti, ke preni monon sen perdo de interezo eblas nur en certa alteco, t.e. nur ĝis maksimuma sumo.

2. Kiam asocio povas antaŭvidi malproksiman daton, kiam ĝi bezonos la monon, ekzemple post duona jaro, tiam mi rekomendas kontrakti t.n. ŝparleteron kun firma interezo. La bankoj koncedas firmajn procentojn por la ŝpardaŭro, en Germanio ekzemple inter 3,25% kaj 4,5%. En kelkaj aliaj landoj bankoj komplezas per pli altaj interezoj. Kiam la ŝparanto deziras rehavi la monon post la investa periodo, li devas denonci la kontrakton ĝustatempe tri monatojn antaŭ la fino de la kontrakto. Kiam oni deziras repagon antaŭ la fino, la banko debetas parton de la interezo pro la perdo de la investprofito.

3. Per sufiĉe granda sumo, eble 3000 ĝis 10 000 DM, la asocio povas aĉeti akciojn de entreprenoj, kiuj antaŭkalkuleble liveros grandsuman gajnon, kiam oni vendos la akciojn. Ekzemple per akcioj de TELECOM, ĉu en Francio ĉu en Germanio, oni plimultigis la kapitalon ĝis trioblo aŭ pli ol trioblo de la aĉetprezo.

Antaŭ ol riski per plimultigo de la kapitalo per akcioj, la asocio devas atente studi seriozajn informojn pri la financa situacio de la entrepreno.

Mi fine konkludas, ke la laborista Esperanto-movado iam en proksima tempo fiaskos, se ĝi ne povos interesi la junularon per modernaj metodoj — kiuj kostas monon!

A. Stephan


karikaturo en la papera eldono


Ni mobilizu la subjektivajn faktorojn

Inter hobio kaj socia engaĝiĝo

de I. F. Bociort

Mi ricevis interesan leteron de juna, serioza kaj bone informita esperantisto. Li konstatas, ke la movado «trapasas iun paradigmoŝanĝon ĝuste nun, demetante sian movadan eksteraĵon kiel serpento sian malnovan haŭton, kaj fariĝante definitive iom hobieca komunumo de samlingvanoj, kiuj volas aperi ĝuste kiel tia, kaj ne kiel batalantoj de nova ideo, antaŭ la okuloj de la ekstera publiko». Kredeble, li pravas. 1

Estas kompreneble, ke iuj jam delonge hobiumis en Esperanto. Oni hobiumas de poŝtmarkoj kaj kolektado de horloĝoj ĝis lingvistiko, astronomio ktp. Temas pri ĉies rajto, ĉar hobio havas ankaŭ spiritajn funkciojn. Mia demando estas, kial la movado ĝenerale fariĝas «definitive» hobieca? Ĉu estas «pracelismo» malŝatinda atentigi, ke Zamenhof, Privat, Hodler, Lanti, Lapenna, Kalocsay, Baghy, Regulo Pérez, Andreo Ĉe kaj la ceteraj niaj «idealistoj» konceptis multe pli altan funkction por Esperanto ol nova hobio en la socio? Do, se la nunaj esperantistoj hobiumas, tio estas sekvo de la «komfortemo», kiu aperas en kredo sen apostoloj, en armeo sen gvidantoj, en komunumo displektita en malpacajn grupojn gvidatajn de orgojloj kaj nekunlaboremo. Oni devas renversi tiun situacion! Ni revenu ne al «finvenkismo», sed al ceteraj funkcioj de la internacia lingvo! Vere rimarkis altestiminda prof. Selten (EPĈ n-ro 1/2000), ke li venis al Esperanto pro ties idealo. Tiun aserton povus fari ĉiu el niaj personecoj. Pri la idealo «hodiaŭ oni malmulte parolas», rimarkis Selten, kaj miaopinie tio iras paralele kun la nenionfaremo en alta senco, kun la hobi-igo de la movado. La sciencistoj, ege okupitaj kun esploroj, ideoj kaj pensoj, neniam alvenintus al Esperanto por praktiki platonan hobion. Niaj «realistoj» ne kapablas aŭdi, ke la ideoj kantas aŭ ploras petante helpon, dume la «idealistoj» oferas tempon, intelektan energion, korvarmecon, monon, eble eĉ sanon, por alproksimiĝo de la diversnacianoj en mondo dividita, malamika ĝis absurdeco. Noblaj ideoj bezonas nek aĉeti la homojn, nek promesi al ili ŝatokupon dum la lastaj vivojaroj. Ĝuste en manko de engaĝiĝo por ideo, post la forpaso de multaj, elstaraj «idealistoj», longe- kaj klarvidantaj, kuŝas la PRETEKSTO de nefavoraj «objektivaj kondiĉoj» — pri kiuj certe oni atente diskutu, sed nur se la «subjektivaj kondiĉoj» funkcius samtiel vigle, kuraĝe, racie, multflanke kiel antaŭe! Ĉu pro la «objektivaj kondiĉoj» dispeciĝis kelkaj iam koheraj landaj asocioj? Antaŭ ol babiladi pri eksteraj kondiĉoj, pri «monda krizo», oni vidu kaj likvidu la mensan krizon de pluraj konfuzitaj samideanoj. Nin malhelpas krizo de gvidado, de engaĝitaj personecoj. Prefere ni trovu junajn personecojn, kiuj volas kaj povas doni al nia movado pli da digno, da prestiĝo. La historio de la 60-aj, 70-aj jaroj montras, ke ni povas alfronti diverstipajn provokojn. La nuna «krizo» de la Esperanto-movado ne estas la unua. Ni esperu, ke ankaŭ nuntempe troviĝos karakteroj...

Jes, la maldekstruloj...

«Ĝuste maldekstruloj devus plenumi tiun taskon, se ĝi entute estas plenumebla», skribas mia korespondamiko. Ĝenerale dirite, por ĉiu serioza socia ŝarĝo necesas homoj kapablaj unuigi en siaj animoj la racion kun la pasio. Nia movado havis tiajn grandajn homojn, de Zamenhof ĝis hodiaŭ. Mi povus citi, el mia ne tro granda rondo de konatuloj, almenaŭ 40-50 personojn, kiuj kapablus multe kaj grave efiki por Esperanto. Mankas nur la forto destinita al mobilizado de la kapabloj. Tiu forto povus esti hodiaŭ malgranda celkonscia grupo, egale ĉu la anoj estus maldekstruloj aŭ ne. Tamen, miaopinie ofte oni venas al konkludo, ke pli da sindonemo, da agado sen tuja profito, sen aspiro al registaraj funkcioj (tion faras la ordinaraj politikistoj), troviĝas inter la maldekstruloj. Ankaŭ ili analizas la «objektivajn kondiĉojn», ĉar, sen konsideri ilin, ĉiu agado povas fariĝi utopia. Sed «utopio» ne estas koncepto unusenca kaj objektive mezurebla. Ĝi havas ankaŭ subjektivajn komponantojn, tial por la malkuraĝaj karakteroj, nekapablaj pensi ideojn ĝis ties fino, «ĉio» estas utopio, ĉio «ne eblas», nenio do meritas firman engaĝiĝon krom tuj propra intereso. Honesta homo nuntempa tre bone scias, ke sennombraj atingaĵoj de la civilizo estis iam «utopioj», kiuj fariĝis realo per firma agado de «utopiistoj». En lernejoj la instruistoj laŭdas antaŭ la junularo la iamajn kuraĝajn personecojn (sciencistojn, revoluciulojn ktp.), kiuj ne timis, eĉ kapablis kontraŭi danĝerajn personojn aŭ instancojn (religiajn, politikajn), sed la kleraj nuntempaj instruistoj ĉiugradaj ne demandiĝas kion ili mem faras kun la validaj ideoj de nia tempo! Iliaj laŭdoj spegulas nur propran hipokritecon.

En nia movado oni babilas pri «finvenkismo», «pracelismo», «lapennismo», «desubismo», «desuprismo», «raŭmismo» ktp. kaj oni kredas, ke per tia kabineta teoriumado oni faris siajn devon kaj eblon por la movado. Nu, teorio havas sencon nur kiel eksperimento sur abstrakta modelo por plibonigi la ŝancojn de la praktika agado. Mi havas nenion kontraŭ la subtila analizo de la situacio en la movado — ĉu ĝi estas komunumo, civito, aŭ simple «movado», sed resti al tiu surpapera analizo oni ne plenumas la esencajn funkciojn de la teoria analizo. Mi legis eĉ subtilajn difinojn de nuntempaj sociaj konceptoj, kaj ili memorigis min pri la sennombraj kaj konfuzaj difinoj, kiujn la sociologoj de la tradiciaj skoloj donis al la homa socio. Ili nur tion povis fari. Male, fama maldekstrega barbulo neniam difinis la kapitalisman socion, sed analizis ties strukturojn kaj funkciojn en senprecedenca maniero, kaj faris tion kun konkreta celo: ŝanĝi la situacion. En sia 12-a Tezo pri Feuerbach li faris grandsignifan aserton: «La ĝisnunaj filozofoj diversmaniere interpretadis la mondon; temas nun pri ties ŝanĝo».

La maldekstruloj vidas la malĝustaĵojn kaj la necesajn farendaĵojn ne tial, ĉar ili estus pli saĝaj ol la aliaj homoj, sed nur tial, ĉar ili havas neniun intereson kaŝi la veraĵojn kaj havas la necesan karakteron por esti konsekvencaj al siaj kredoj.

Bv. legi atente la verkojn de la iamaj utopiistoj: Campanella, Tomas Morus k.a. kaj vi vidos ke iliaj tezoj havas pli-malpli demokratian karakteron kaj kelkaj iliaj ideoj jam efektiviĝis. Ĉu eble ili estis «maldekstruloj»? Ili estis nur raciistoj kaj ne kredis, kiel Leibniz, ke la nuna mondo estas la plej eble bona.

1 D-ro Bociort permesis mencii ĉi tie, ke temas pri mi, Gary M. (GM) [reen]


Ĉu etnofiliokritika sennaciismo?

de Gary Mickle

Boletis dum la pasintaj monatoj debato en Sennaciulo kaj nun Laŭte pri kelkaj malnovaj, sed neniam forgesitaj temoj: SAT, sennaciismo kaj la koncepto de Lanti pri sennaciismo vortigita en lia Manifesto de la Sennaciistoj. Ne necesas resumi la enhavon ĉi tie. Interesitoj trovos kontribuaĵojn de Jurgen Kuhl, Gilbert Ledon kaj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo en la du gazetoj.

Pro kelkaj kialoj la sennaciismo delonge estas traktata de multaj en la praktiko kvazaŭ ne la plej disfamiginda faceto de SAT kaj ĝia idehistorio. Ofte la «traktado» de ĝi konsistas nur el insistaj klarigoj, ke la sennaciismo neniel estas la baza koncepto de la tuta SAT.

  • La koncepto ne trovas multe da aprezo en rondoj ekster SAT, rilate al kiuj tiu ofte sentas sin en defensivo.
  • La pure lingva faktoro, ke «sennaci-» estas SAT-tipa lingvero kaj neofta aliloke, faras la distingon inter «sennacieca» (kia SAT pretendas esti) kaj «sennaciisma» (kia nur unu funkcietanta frakcio pretendas esti) perfekte obskura por neinicitoj.
  • La koncepto de sennaciismo ne estas sufiĉe komprenata de SAT-anoj mem, kiuj devus klarigi al aliaj, kio ĝi estas kaj kiel SAT kiel tuto rilatigas sin al ĝi.
  • Lanti estis tre ravita de sia ideo. Eble li volis superatuti la tiam fortegan stalinisman frakcion en SAT je radikalismo kaj verŝajne lin influis la epoktipa politika hiperbolo de la tridekaj jaroj. Ĉiukaze li entuziasme formulis kaj ne ŝparis je afersimpligaj, sentencaj eldiroj.

La hodiaŭan leganton povas iriti la terminologio de Lanti, kiu aplikas ĉie la klasikan «nacio»-nocion, kiu ampleksas kaj la nocion «etno» (novtempa vorto en Esperanto kaj nenie aperanta en la Manifesto) kaj la nocion «ŝtato». Pli ol la mankantaj terminoj «etno» kaj «etna kulturo» ĝenas la mankanta diskuto pri la eventuale grava rolo de etnaj kulturoj kiel unu formo de kultura diverseco — kiun Lanti favoras, alie ol antaŭjuĝuloj eble supozas. Ankaŭ devas iriti tiujn, kiuj skeptikas pri la verda venko, ke la esperantista «pracelismo» rolas en la lantia sennaciismo kiel ne forpensebla konsistero.

Kio laŭ mi pli ol kompensas la kritikindajn trajtojn de la lantia sennaciismo, estas ĝia senpardonpete kosmopolitisma kvalito, la optimisma supozo, ke individuo povas konscie stariĝi ekster naciaj kategorioj, la kompreno, ke necesas politika movado, kiu kontraŭbatalu la naciismon per radikala alternativo, kaj la preteco eldiri la evidentaĵon, kiun naciistoj kaj etnistoj ne volas integri en sian penson: ke la teknologio plektis tutteran komunikan reton kaj kreis kondiĉojn, en kiuj la mondo nepre poiome senetniĝos — eĉ se tio okazos malrapide.

Se ni volas teni la aferon de sennaciismo viva, ni traktos ĝin per la kritika sendogmeco, kiun Lanti rekomendis. Tiam neniu havos problemon akcepti en ĝi ideojn, kiuj devias de la lantiaj. Ĉiu ismo, se ĝi entute ekvivas en pli ol unu kapo, glitas el la manoj de ĝia konceptinto. Rigardu la etnismon. Malmultaj konscias, kiom la etnismo de esperantistoj kaj IKEL diferencas de la originala etnismo konceptita de François Fontan. (Vidu la postan artikolon.)

Mi persone vidas la taskon de moderna sennaciismo pli en la akcelado de kritika debato pri etnofilio kaj etna identismo ol en la popularigo de pozitiva utopio de sennacieca mondmastrumado, kiel Lanti entreprenis fari. Kio estas «etnofilio» kaj «etna identismo»?

Etnofilio mi nomas la inklinon okupiĝi pri etnoj kaj etnaj kulturoj kaj la ŝaton de etnaj kulturaj diferencoj. Jen afero, kiu disvastiĝis dum la pasintaj jaroj, ankaŭ kiel elemento de la multkulturismo. En la simpla formo ĝi estas absolute ne kritikinda aŭ malbona. Problema, aliflanke, estas tia etnofilia politiko, kiu celas asigni specifan etnan karakteron al ĉiu, eĉ etne miksita teritorio, kaj kiu envivigas leĝajn stipulojn favorajn al etna purigado en la lingvo (forigo de fremdlingvaĵoj), limigita uzado de fremdaj lingvoj en la publika vivo, leĝdeviga favorado de indiĝenaj muzikaĵoj kaj aliaj kulturproduktoj en radio kaj televido, ktp.

Etna identismo mi nomas la promociadon de forta etna identeco ĉe individuoj kaj komunumoj. Jen afero danĝera ekde la komenco, ĉar en nia nuntempa mondo ligita kun ĉiaj moralaj kaj eĉ leĝaj premoj kontraŭ individuoj. Tipe ligitaj kun la etna identismo estas ideoj de etna singulareco (laŭ kiu homo ne povas aparteni al du aŭ pli da etnoj samtempe), kontraŭasimilismo (laŭ kiu asimiliĝo en «fremda» etna ĉirkaŭaĵo estas danĝera afero por la koncerna homo, kiu per ĝi fariĝas «malaŭtentika»), dependeco de la etna identeco de la primara ensociigo (ekskluziveco de la familio kiel peranto de etneco) kaj primareco (laŭ kiu la etna identeco estas la kerna elemento de la individua identeco).

Etnofiliaj kaj identismaj ideoj rolas kiel nediritaj premisoj, kvazaŭ memkompreneblaĵoj, je multaj okazoj. Kelkaj tiaj estas:

  • la ŝtata registrado de la etneco (nacieco) de enloĝantoj: Kiam oni faris lingvan censon en Suda Tirolo antaŭ jaroj, la Verdula partigvidanto Alexander Langer rifuzis sin deklari ano de unu el la lingvaj grupoj, tute laŭvere, ĉar li praktike apartenis kaj al la itala kaj al la germana lingva grupo, kiel multe da aliaj homoj en Suda Tirolo. Pro tiu bone motivita rifuzo simbole kliniĝi antaŭ la dogmo de etna singulareco li estis ekskludita kiel urbestrokandidato en Bolzano (Bozen).1 La eksa Jugoslavio, kontraste, allasis dum jaroj registriĝon de homoj de miksa etna deveno kiel «jugoslavoj». Notinde malkreskis la preteco fare de la instancoj registri infanojn sub tiu (ne strikte etna) kategorio dum la 70aj kaj 80aj jaroj, la tempo, dum kiu kreskis kaj la kulto de etna identeco kaj la interetna malfido.
  • kiam oni persone diskriminas homojn, eĉ se nur per misprezento kiel kompatinduloj aŭ neaŭtentikuloj, kies konduto ne kongruas kun la supozata etneco aŭ kun imagitaj etnanaj devoj: En libro, kiun IKEL eldonis2, la aŭtoro eldiras pri forlasintoj de minoritata lingvo jenon: «Pro tiu perdo [de pli frua etna lingvo (GM)], oni konstatas, krom t.n. metropola malespero, soifon al iu ajn identeco aŭ identigilo: homgrupiĝojn laŭ plej strangaj kriterioj, kiel ekz. manĝmaniero, etreligioj kaj sektoj, seksaberacioj, ŝatokupo kaj hobio ktp...» Kvazaŭ tiuj transetniĝantoj ne posedus la saĝon trovi la grupajn identecojn, kiuj vere konvenas al ili, kaj bezonus etniston, kiu preskribas al ili la ĝustan! Mi mem, devena de Usono kaj intertempe sufiĉe asimiliĝinta en Germanio, aŭdis jam eldirojn, ke mi malplenumas kvazaŭan moralan devon, ne konservante ĉe mi atributojn de usoneco.
  • kiam malnovmodaj naciistoj atakas kosmopolitojn kiel denaturitojn: Mi legis antaŭnelonge, ke «...edukado sen patriota amo de la propra nacio senigas la personecon de infano je la ebleco evolui ĝis ties plena homeco. Tial dubindigo sub iu ajn preteksto de la ekzisto de la nacio, kiu konformas kun la leĝo de la naturo, estas klarega kosmopolita denaturiĝo.»3 Do nur la naciisto estas «plena homo». Diabligo de «kosmopolitoj» kaj «kosmopolitismo» havas tradicion ne nur ĉe tradiciaj dekstraj naciistoj, sed ankaŭ praktikiĝis sub Stalin.
  • kiam ekstremdekstruloj prezentas enmigradon kiel minacon al la indiĝena kulturo de tuta lando,
  • kiam etnistoj dubindigas la rajton je migrado: «Ofte oni prezentas migradon kiel rajton. Ni opinias ke pli grava estas la rajto je plena disvolviĝo de la homo en sia hejmlando. [...] Ju pli homdensa la mondo, des pli limiga bedaŭre devas esti la kontrolo de amasmigroj.»4
  • kiam esperantistoj kritikas la lingvan imperiismon de la angla tiel, kvazaŭ ĝi korodus neanglalingvajn etnajn kulturojn (kaj kvazaŭ Esperanto, se tutmonde adoptita, ne farus la samon),
  • okaze de naciliberigaj bataloj, kiam la nacia aspekto iom post iom eklipsas la socian, ktp.

Kiom ajn la okazoj malsimilas kaj kiom ajn dise situas la agantoj sur la skalo de dekstreco-maldekstreco, tiom similas la fona ideologio kaj tiom kreskas la ŝancoj de la «nova dekstrularo» fiŝkapti inter la aktivistoj de ĉiuj etnofiliaj aferoj.

Unu tasko de etnofiliokritika sennaciismo fronte al tiaj aperaĵoj estus elstarigi la libervolecon de identecoj. Eble utilus propagandi la homologecon de konfesieco kaj etneco, kiom temas pri la socia aŭ ŝtata teniĝo al ambaŭ. La etneco, etna identeco de homoj, same kiel ilia religia aparteno, kontraŭreligieco aŭ religia indiferenteco, estu ilia privata afero, pri kiu la ŝtato kiel eble plej malintense okupiĝu.

Ĉu troviĝos homoj, kiuj rafinos la originan lantian idearon de «sennaciismo», farante el ĝi pli bonan kontraŭnaciisman batalilon? Mi ne scias. Se jes, tamen, jen kredeble originala esperantista kontribuo al la tutmonda klasbatalo.

1 Indas rimarki, ke la gazeto Etnismo (IKEL) siatempe tre kompreneme komentis la sintenon de la kontraŭuloj de la etna popolnombrado, konstatante la neadekvatecon de la kategorioj, kiuj ne inkluzivas neetnajn identecoformojn, kaj kritikante la «desupran premadon en mensogajn kadrojn»: U. J. Moritz en Etnismo 50 de 1992-01-31, p. 26 [reen]

2 Marcel Cortiade: Pri difino de etna identeco, IKEL, Eschweiler, 1989, p. 9 [reen]

3 W. Moszkowski: «Kosmopolityzm wynaturzony» [Denaturita kosmopolitismo] en la pola ekstremdekstra-klerikalisma tagĵurnalo Nasz Dziennik, 2000-04-15/16, p. 19 (trad. de GM) [reen]

4 Marcel Cortiade: Pri difino..., p. 30 [reen]

En la reto:

Vortoj de Kamarado E. Lanti:
www.multimania.com/satesperanto/lanti/menuo.htm

Sennaciismo, kosmopolitismo, kritiko de etnofilia politiko:
http://home.germany.net/101/121591/skk/index.html


Kiel mi serĉis mian identecon ĉe la etnistoj de la Fontan-skolo

de Gary Mickle

Unu virtuala ejo, kiun mi forlasis pli sennaciisto, ol kiam mi eniris ĝin, estas, paradokse, la etnisma TTT-ejo www. ethnisme.com. Mi varme rekomendas ĝin al ĉiu, kiu komprenas la francan (aŭ la anglan — la ĉefverko de Fontan enestas ankaŭ en angla traduko). Mi esperas, ke ĝi tradukos sian oferton en kelkajn pliajn lingvojn, ĉar ĝi estas instruiva specimeno de la identecmanio kaj etnofilio portitaj ĝis ridindaj ekstremoj. La TTT-ejo estas prizorgata de Ben Vautier, adepto de François Fontan, kaj ĝi enhavas verkojn de ambaŭ.

Jen nekutima afero: esperantista agado idee superflugas sian neesperantistan ekvivalentaĵon, la efektivan originalaĵon. La etnismo, kiel ĝin kutime komprenas esperantistoj, en unuopaj kazoj meritas kritikon, sed espereble neniu volus kritikaĉi unu bazan celon de la esperantista etnismo kaj IKEL, nome la defendon de vere diskriminataj minoritataj etnoj. Ankaŭ ne kulturkonservan laboron favore al etnaj kulturoj, kiom ĝi ne estas kuplita al la reakcia kulto de etneco.

De François Fontan, laŭ la informoj de www.ethnisme.com, originas la termino «etnismo». Li aŭtoris en 1961 la verkon Ethnisme, vers un nationalisme humaniste [Etnismo, aliro al humanisma naciismo], legeblan en la TTT-ejo. Li ŝajne poste ludis ne malgravan rolon ĉe la vivigo de la samnoma movado en Francio.

Fontan kaj Vautier proponas, surbaze de tiucele starigitaj principoj, establi unuetnajn ŝtatojn en multaj lokoj de la mondo, kie nun estas multetnaj. La etnan apartenon de iu teritorio ĝenerale — kiom la grava konsidero de justa teritoria disdivido ne kontraŭas — determinu historiaj faktoroj, ofte tre praaj. Ĝis certa grado ili akceptas, ke homoj loĝu kiel eksterlandanoj ekster sia etna teritorio.

Mi scivolis, ĉu Fontan kaj Vautier povas diri, kia estas mia propra «vera» identeco — spertinte, ke identecmaniuloj ofte kapablas difini la etnan identecon de homoj pli bone ol la koncernitoj mem. (Necesas klarigi ĉi-loke, ke mi naskiĝis kaj kreskis en Usono, venis 19-jara al Germanio, vivis ankaŭ unu jaron en Nederlando, krom tio ĝisvivis mian nunan 48an vivjaron en Germanio, kaj se mi devus difini mian «etnan identecon», mi nomus ĝin kompleksa: pli germana ol usona, sed ankoraŭ pli kosmopolita ol tiuj ambaŭ.) Kun intereso mi eksciis ĉe www.ethnisme.com, ke individuoj povas transetniĝi, t.e. asimiliĝi, en loĝlando alia ol la devenlando. Restas la demando, ĉu tio okazis ĉe mi. Sed nun komenciĝis la problemoj. Unue, al la usona etno mi ne povas aparteni, ĉar tia ne ekzistas. En Usono loĝas multaj diversaj, laŭ la familia deveno difineblaj etnoj, tute intermikse, kio laŭ la fontanistoj estas ne en ordo kaj ŝanĝenda per la kreo de apartaj unuetnaj ŝtatoj en Norda Ameriko. Ekzemple, la regiono en norda Kalifornio, kie mi pasigis mian infanecon, devus laŭ ĉi tiu koncepto iĝi ĉina teritorio. La eŭropdevenaj loĝantoj de Usono estas laŭ la kompreno de Fontan ĝenerale angloj. Sed miaj prauloj devenas el ok eŭropaj landoj, inter kiuj el Anglio nur malmultaj. El Norvegio venis preskaŭ duono.

Restas la ebleco, ke mi dum la longa vivado en Berlino sufiĉe transetniĝis por esti kalkulata al la loka etno. Certa estas, kontraŭe al ĉies ĝisnuna supozo, ke germanoj ne estas la ĉefa etno loĝanta en Berlino. Laŭ la al mi konataj variantoj de etnismo la etnecon determinas unuavice la lingvo. Ankaŭ en ĉi tiu kazo — sed gravas historiaj lingvaj faktoj. La studado de dialektologio kaj dialektgeografio de antaŭaj jarcentoj ne ebligis al Fontan diri definitive, ĉu la loĝantoj de la norda Germanio estas platdiĉoj aŭ nederlandanoj. Ĉiukaze ili ne estas germanoj.

La teorifondintoj allasas ankoraŭ la eblecon, ke la unu geedzo en miksetna geedza paro transprenas la etnecon de la alia geedzo. Eblus do argumenti, ke havante polan edzinon mi mem fariĝis polo — eleganta solvo fronte al la fakto, ke mia etna aparteno ne estas laŭ aliaj principoj determinebla kun certeco.

Resume, mi havas neniun kialon por supozi min usonano aŭ germano (por nenion diri pri sennaciulo), sed eble anglo, norvego, platdiĉo, nederlandano aŭ polo.

Necesas aldoni, ke la demando pri la individua etna aparteno en la etnisma «utopio» de la fontanistoj, ne estas pure akademia demando. Kaj ne nur morala imperativo bazita sur la ideo, ke ĉiu homo kultu siajn «radikojn». Ne, en la antaŭvidata monda ordo la individua etneco devas kongrui kun la etna karaktero de la loĝlando, por ke la individuo ĝuu la rajton je partopreno en la politika vivo.

Kia koŝmara mondo, en kiu oni klasus ĉiujn homojn kaj ĉiujn teritoriojn laŭetne. La sudafrika apartejdo estis simila, kvankam ĝi miksis etnajn kaj rasajn kriteriojn. Iusence, la klasado laŭ rasaj kriterioj eĉ estis pli «homafabla», ĉar pli simpla kaj antaŭvidebla. En dubaj kazoj, komisiono de oficistoj rigardis la aspekton de homo kaj decidis pri ties aparteno. Aliflanke, la fontanismo antaŭvidas laŭeble egalecan dispartigadon de la tera spaco inter etnoj — principo, kontraŭ kiu la apartejdo krude atencis. Sed ĉu tio realigeblas sen tutteritoriaj etnaj purigoj?


ĉi tie en la papera eldono: foto de la kunveno de UK-kongresanoj kaj reprezentantoj de maldekstraj organizaĵoj, kiun la Maldekstra Forumo aranĝis dum la pasintjara berlina UK en pensiona ĝardeno (vidu Magazinon 27, p. 23


paĝoj de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE)

La Socialisto

Kelkaj vortoj de nia prezidantino

Karaj gelegantoj!

Nun estas ja la respondoj de nia legantaro tie ĉi. Kontraŭe al la unua ronddemando last-januare ni ricevis pli da jes-kartoj ol neaj. Tamen la nombro de la "mutaj", ne repondintaj estas ankoraŭ sufiĉe granda. Nia sinteno 1999, konsideri ilin kiel konsentante montriĝis prava. Nenia protesto venis. Nun ni faru la saman: Supozi, ke ankaŭ nun ili neŭtrale jesas. Sed tiun fojon ne ĉiuj "mutaj" gelegantoj povos ricevi la Magazinon.

Nia problemo estas la baldaŭa altigo de la poŝtelspezoj. Ni devas kalkuli pli zorgeme ol antaŭe kaj pro tio ni povas sendi la Magazinon nur al tiuj membroj, kiuj pagis. Multaj jam faris tion en dankinda maniero. Por la aliaj, ni enmetas pagilon, kiu estas speco de dua balotpapero: Kiu faros la pagon deklaras sin preta por la Magazino. Eble ni faros esceptojn por publikaj institucioj, por oficoj de la partio, al kiuj ni deziras prezenti la Magazinon.

La ĉefa temo estas: La socialista Internacio devos re- esperantiĝi! Favori kursojn en ĉiujn mediojn! La ASLE mem restas ĉiam en sia etoso, ankaŭ leĝe kiel asocio. La kasisto ja pagos entute por nia Magazin-legantaro. Almenaŭ tio validas por la nuna situacio. La sekvontan numeron niaj membroj ricevos de la LEA/G en la formo de la gazeto "MAGAZINO". Ni deziras al vi agrablan legadon! Ni revidos nin en la paĝoj por la "SOCIALISTO" en ĝi.

Ĝis relego!

Al la aliaj gelegantoj, al kiuj ni sendis la Socialiston senpage, ni diras tamen dankon por la akcepto de la malgranda gazeto. La konscio, ke vi almenaŭ iom sciis pri Esperanto kaj ties problemoj, valoris por ni la penadon. Bedaŭrinde la nova situacio ekonomia ne plu permesas daŭrigi tiun sintenon.

Herta Niessner
Prezidantino de ASLE

Einige Worte unserer Vorsitzenden

Liebe Leserschaft!

Nun liegen ja die Antworten unseres Leserpublikums vor uns. Im Gegensatz zur ersten Rundfrage im Jan. 1999

erhielten wir mehr "JA" als "NEIN"- Antworten. Dennoch ist die Zahl der "Stummen", der Nicht — Antworter noch ziemlich groß.

Unsere damalige Einstellung, sie als einverstanden zu erklären, erwies sich als richtig. Es gab keinerlei Protest. Nun tun wir dasselbe: vermuten, dass sie auch jetzt neutral zustimmen. Aber dieses Mal werden nicht alle "stummen" Leser und Leserinnen das Magazino bekommen können.

Unser Problem ist die baldige Erhöhung der Postgebühren. Wir müssen genauer kalkulieren als früher und können daher nur an jene Mitglieder das Magazino schicken, die bezahlt haben. Viele haben dies dankenswerter Weise schon getan. Für die anderen legen wir einen Erlagschein bei, der eine Art zweiter Stimmzettel ist: Wer die Zahlung leistet erklärt sich bereit für das Magazino. Vielleicht machen wir Ausnahmen für öffentliche Institutionen und Parteidienststellen, denen wir das Magazino noch vorstellen wollen.

Das Hauptthema ist: Die sozialistische Internationale muss sich wieder Esperanto zuwenden, muss Kurse begünstigen in allen Medien! Die ASLE bleibt in ihrer Wesensart und auch vereinstechnisch in ihrem jetzigen Zustand. Der Kassier bezahlt ja insgesamt für unsere Magazino-Leserschaft. Zumindest gilt dies so lange, als die jetzige Situation besteht. Die nächste Nummer erhalten unsere Mitglieder schon von LEA/G in Form des Magazino. Wir wünschen Ihnen angenehmes Lesen! Wir sehen uns wieder in den Seiten für den "Socialisto" darin.

"Auf Wiederlesen!"

Den anderen Lesern, denen wir den Socialisto kostenlos schickten, danken wir immerhin für die Annahme der kleinen Zeitung. Das Bewusstsein, dass Sie wenigstens etwas über Esperanto und dessen Probleme erfahren haben, ist uns die Mühe wert gewesen. Leider erlaubt es die wirtschaftliche Lage nicht mehr, diese Haltung fortzusetzen.

Herta Niessner
Vorsitzende der ASLE

Unsere nächsten Veranstaltungen:

Sommertreffpunkt in Wien:
Jeden Freitag von 17 - 19 Uhr im Esperanto Centro 1150, Fünfhausgasse 16-18, Stiege 2, Rufanlage. Thema: Konversation und Perfektion.

Bitte um baldige Zusendung des Mitgliedsbeitrages!


Kulturo kaj turismo

La Oka Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazos de la 30-a de septembro gis la 7-a de oktobro 2000 en urbo Blanes, provinco Girona, (Katalunio-Hispanio).

Pliajn informojn ĉe:
H.F.E.A.
Apartado 15027
ES-08080 Barcelona (Hispanio)
Tel: 937275021 k. 937253421
Faksilo: 937936511
Ret.: luis_serrano CXE mixmail PUNKTO com

En la kultura kadro de ĉi tiu internacia evento Esperanta, okazos ILEI-ekzamenoj de elementa nivelo, gvidataj kaj sub la kontrolo de Carla de Lorenzi (membro de ILEI-estraro)


Vojaĝo al Nepalo

Januaro 2000. Antaŭ kelkaj tagoj mi revenis el Nepalo. Ĝoje mi povis konstati, ke tie la esperantistoj ne plu bezonas kaŝi sin.

Post alveno en Kattmandu mi aŭtobuse veturis al Pokkara, kiu situas 200 km distance de Kattmandu. Alian tagon, kiam mi promenis tra la urbo, portante la verdan stelon, min vidis du esperantistoj el Kattmandu kaj ili tuj informis telefone la samideanojn en la ĉefurbo de Nepalo. Tiamaniere mi povis havi bonan kontakton kaj decidis resti du semajnojn en Kattmandu.

Mi povas komuniki pri tre familia akcepto fare de la nepalaj esperantistoj. Siatempe ili aktivis per varbado por la 3-a Internacia Himalaja Renkontiĝo. La varbado sukcesis kaj meze de januaro jam aliĝis naŭ esperantistoj el Japanio, ok el Svedio, sep italaj, ses hindaj samideanoj, kvin el Finnlando, tri Koreanoj kaj tri Hungarianoj. Krome intencis partopreni esperantistoj el Belgio, Norvegio, Germanio, USONO kaj Argentino. Oni vidas, ke la Nepal-esperantistoj tute ne estas forgesataj en la Esperanto-mondo. Ili jam planas, ke la venonta kongreso okazu en la jaro 2002.

Nepalo, kie la montoj tuŝas la ĉielon, estas atingebla de Eŭropo post ĉ. 12-hora flugo.

Hans Jankowski


Du gravaj libroj

Antaŭ nelonge aperis du gravaj libroj en prestiĝa lingvistika eldonejo, ambaŭ verkitaj de esperantistoj/interlingvistoj kaj de granda valoro por lingvo- science kaj lingve interesitaj homoj, ĉar ili liveras al ni bonegajn argumentojn:

1. D-ro habil. Max Hans-Jürgen Mattusch analizis la tutmondan lingvo-situacion, la komunikproblemojn kaj evoluojn, kun aparta konsidero de la europa lingvo-problemo. Li ofte tre lerte mencias la ideon pri planlingvo ĝenerale, kaj aparte Esperanton. Al tiu temo estas dediĉita eĉ tuta ĉapitro.
En Esperanto aktuell 7/99 aperis ampleksa recenzo pri la libro:
Max Hans-Jürgen Mattusch (1999): Vielsprachigkeit: Fluch oder Segen für die Menschheit? Zu Fragen einer europäischen und globalen Fremdsprachenpolitik. Frankfurt/Main: Peter Lang, 321 p. ISBN 3-631-30587-7. 89 DM

2. Pri la habilitiga disertacio de D-rino Sabine Fiedler mi sufiĉe skribis en la numeroj de Esperanto aktuell (aparte: 3/1999). Nun la laboraĵo aperis kiel libro, kiu entenas multege da materialo, i.a. pri la kulturspecifaj lingvaj esprimiloj de Esperanto:
Sabine Fiedler (1999): Plansprache und Phraseologie. Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto. Frankfurt/Main: Peter Lang, 444 p. ISBN 3-631-34088-5, 98 DM

Ambaŭ libroj bedaŭrinde estas multekostaj. Sed tio ne estas evitebla ĉe faklibroj kun malgranda eldonkvanto. Aĉetu la librojn por ilin legi kaj montri al interesigeblaj skeptikuloj. Ĉiu librovendejo akceptos viajn mendojn.

[laŭ retpoŝta komuniko de]
D. Blanke, blanke PUNKTO gil CXE snafu PUNKTO de


Financraporto por la jaro 1999

EnspezojDMElspezojDM
Bonhavaĵo el 1998460,99Organo Magazino786,75
Kotizoj kaj donacoj1705,33Ĝirokonto-kostoj75,33
Enkaso de kotizoj por SAT340,--Kotizo por LEA-Komitato30,--
Pago de Vaatz por reprodukto de Magazino16,20Repago al SAT — Peranto-kostoj171,83
Subteno de SAT por Varbado100,--
Administraj kostoj35,63
Kotizoj al SAT340,--
Sumoj:2522,521525,11
Nova bonhavaĵo:997,41
2522,522522,52

Dortmund, 2000.01.15
Subskribis originalon:
Jiri Proskovec, Hans Jankowski, M. Stephan, Albert F. Stephan


novaĵoj

1a de majo

Ankaŭ ĉi-jare kvin membroj de Maldekstra Forumo aranĝis informstandon ĉe la majfesto sur Mariannenplatz, kiun organizis PDS kaj Verduloj. Oni disdonis flugfoliojn, vendis broŝurojn. Eĉ du Magazinoj estis venditaj. (GM)

Bicikla manifestacio en Berlino

Sep berlinaj esperantistoj kune partoprenis la grandan biciklan manifestacion de 2000-06-04. Ili kaj aliaj poste kunagis ĉe stando de GEJ ĉe la media festo sur Unter den Linden.(GM)

«Tutmonde» ĉesos aktivi

La ĵus aperinta n-ro 8 de Kune, la organo de TUTMONDE Pacifista Movado, anoncas, ke tiu asocio post pli ol 15 jaroj ĉesigos sian agadon, unuavice pro maljuniĝo de la aktivuloj kaj manko de financaj rimedoj. (AS)

Dissenda listo

Nun diskutata en la LEA/G-estraro estas interreta dissendolisto por membroj, simpatiantoj kaj aliaj maldekstraj/progresivaj esperantistoj en la germanlingvaj regionoj. Laŭ la imago de Gary Mickle ĝi povus esti «paralela organo» de la Asocio flanke de la Magazino, kaj ankaŭ provizi redakcian materialon al tiu. (GM)

Dudek jarojn post Raŭmo

Dudek jarojn post Raŭmo: Ĉu ni diras «ion kulture originalan kaj internacie valoran»? Tiel nomiĝas seminario okazonta en Helsinko la 22an de julio 2000 kadre de la Kultura Esperanto-Festivalo. En informo sendita al soc.culture.esperanto, J. Lindstedt konstatas: «La fundamenta demando estas do: ĉu la Esperanta kulturo devus signifi ion ankaŭ por la ekstera mondo, aŭ ĉu sufiĉas, ke ĝi estas grava por ni mem? Ĉu ni kulturu nur nin mem, aŭ ĉu ni posedas valorojn prezentindajn al eksteruloj? Kio estas tiu originala valoraĵo, kun kiu ni alproksimiĝu la mondon?» (J. Lindstedt / SCE)

La Verbo

En Pollando ne nur reaperis dum la lastaj monatoj la longe perdita neŭtrala junulara asocio, sed ankaŭ estiĝas iniciatoj celantaj kunligi kaj varbi Esperanto-interesitojn el la alternativa-punka-liberecana medio.

Unu el ili estas la gazeto La Verbo, kies unua numero aperis antaŭnelonge. Ĝi estas preskaŭ tute pollingva, sed celas iĝi dulingva jam ekde la venonta numero. Kiel la enkonduka artikolo konstatas, «la interesiĝo pri Esperanto en la sceno pograde kreskas, sed tio estas izolita fenomeno pro la totala manko de informoj pri Esperanto. Tial ankaŭ La Verbo estas unu el la gazetetoj (krom Die Leer el Płock kaj Never B-29 el Mielec) inklinitaj trakti tiun demandaron.»

«Internacia lingvo faciligus ankaŭ la kontakton kun punkoj, liberecanoj, verduloj, feministinoj tutmonde — ĉiu povus interkompreniĝi sen peniga lernado de aliaj lingvoj.» Invitataj kunredakti estas bandoj, produktantoj, gazetetoj, aŭtonomaj grupoj, «por ke aliaj alternativuloj de diversaj mondopartoj povu konatiĝi kun la realaĵoj de nia landa sceno.»

La unua numero de La Verbo enhavas i.a. artikolojn pri persekutado de anarkiistoj en Italio, la situacio de afganaj virinoj, aplikado kaj baza gramatiko de Esperanto, agado por bestaj rajtoj kaj kontraŭ cirkoj, anarki-feminismo, senmona interŝanĝo.

Kontakto ĉe Łukash, P.O.Box 239, PL-34120 Andrychów.

Esperanta lBanko de Adresoj estas iniciato de tri gazetoj, kiuj klopodas krei komunikrondon de individuoj, bandoj, ekologiaj, kontraŭfaŝismaj, liberecanaj k.a. grupoj, alternativaj firmaoj, kiuj volas interkompreniĝi per Esperanto. Oni volas eldoni daŭre aktualigatan adresoliston. Kontakto ĉe la adreso de La Verbo, ankaŭ ĉe Never B-29, Arek Jeleń, ul. Niepodległości 8/2, PL-39-300 Mielec kaj ĉe Die Leer zine, Tom Krzemieniewski, ul. Północna 30/34, PL-09-402 Płock. (GM)


Enketo pri eŭropanoj kaj lingvoj

eltiraĵoj (tradukitaj de GM el la angla) el Raporto 52 de Eŭrobarometro: Publika Opinio en la Eŭropa Unio (eldonita de la Eŭropa Komisiono — Ĝenerala Direkcio de Edukado kaj Kulturo), alirebla ĉe http://europa.eu.int/comm/dg10/epo/

6. Eŭropanoj kaj lingvoj

En la lasta ĉapitro de ĉi tiu raporto ni rigardas la rezultojn de kelkaj Eŭrobarometraj demandoj pri la lingvoj, kiujn EU-civitanoj parolas, konas kaj konsideras plej utilaj.

6.1. La gepatra lingvo

Kiam ni pripensas la lingvon, kiun EU-civitanoj konsideras sia gepatra lingvo, tiu ne nepre devas esti la oficiala lingvo de ilia loĝlando. Evidente, estas kelkaj ŝtatoj-membroj de la EU kun pli ol unu oficiala lingvo. Estas ankaŭ kelkaj landoj, en kiuj homoj konsideras iun regionan lingvon sia gepatra lingvo. La libereco labori kaj studi en alia ŝtato-membro signifas, ke en ĉiu lando ni trovas iujn «eksterlandajn» EU-civitanojn, kies gepatra lingvo estas ne-EU-lingvo parolata en ilia devenlando.

[...]

6.2. Scio de aliaj lingvoj

Preskaŭ duono de EU-civitanoj kapablas partopreni interparolon en alia lingvo ol sia gepatra lingvo1. Kiel la sekvonta grafikaĵo montras, ekzistas larĝa variado inter la ŝtatoj-membroj. En Luksemburgo preskaŭ ĉiu parolas alian lingvon sufiĉe bone por interparoli. Tio validas ankaŭ pri pli ol 9 el 10 homoj vivantaj en Nederlando, kaj pri pli ol 8 el 10 homoj vivantaj en Danlando kaj Svedio. Homoj en Britio kaj Irlando malplej verŝajne parolas alian lingvon. En Irlando, la proporcio, kiu parolas alian lingvon, estas pli alta ol en Britio, ĉar estas multe da parolantoj de la irlanda (kaj se la irlanda estas ilia gepatra lingvo, ili preskaŭ ĉiuj scias ankaŭ la anglan).

Procentaĵo de personoj kapablaj partopreni interparolon en alia lingvo ol la gepatra

lando%
L97
NL91
DK84
S82
B64
FIN59
A57
D49
EU1544
GR42
F41
I40
E37
P36
IRL28
UK19

Inter la diversaj sociaj-demografiaj grupoj, la proporcio de povantoj partopreni interparolon en lingvo alia ol la gepatra varias inter 76% de studentoj kaj 20% de personoj, kiuj forlasis la lernejon 15-jaraj aŭ pli junaj.

La angla estas la plej vaste «parolata» lingvo en la EU. Kiel la ĉi-sekva grafikaĵo montras, preskaŭ duono de la EU-civitanoj parolas ĝin. Ĝi estas la gepatra lingvo de 16% de la EU-loĝantaro; pliaj 31% parolas ĝin sufiĉe bone por partopreni interparolon. Aparte de la angla, la rangordo de la lingvoj pli aŭ malpli sekvas la rangordon de la enloĝantoj. Tiel do ni trovas, ke la germana estas la gepatra lingvo de 24% de EU-civitanoj kaj 8% de EU-civitanoj parolas ĝin sufiĉe bone kiel «duan» lingvon. La francan parolas 26% de la EU-loĝantaro, el kiuj 16% estas denaskaj parolantoj. La Itala estas la kvara lingvo laŭ disvastigiteco — ĝi kalkulas tiom da denaskaj parolantoj kiom la franca, dum la proporcio de nedenaskaj parolantoj estas signife pli malgranda (2%). 14% de la EU-loĝantaro parolas la hispanan (10% denaske kaj 4% kiel alian lingvon).

Procentaĵo povanta paroli alian lingvon ol la gepatra sufiĉe bone por partopreni interparolon (EU15)

Socia-demografia grupo%
Studentoj76
Edukitaj ĝis la aĝo de 20 jaroj aŭ pli70
Manaĝistoj69
15- ĝis 24-jaraj62
Dungitoj56
25- ĝis 39-jaraj52
Memstare laborantaj48
Viroj46
Averaĝo de EU1544
Edukitaj ĝis la aĝo de 16-19 jaroj42
Virinoj42
40- ĝis 54-jaraj39
Senlaboraj39
Manlaboristoj37
55-jaraj kaj pli aĝaj31
Dommastr(in)oj30
Pensiiĝintaj28
Edukitaj ĝis la aĝo de 15 jaroj aŭ malpli20

Lingvoj kaj civitanoj de la EU

lingvo% de denaskaj parolantoj% de nedenaskaj parolantoj
angla1631
germana248
franca1610
itala162
hispana104
nederlanda61
portugala3
greka3
sveda21
dana2
finna1

La sekvonta tabelo listigas la 3 plej vaste parolatajn lingvojn, krom la gepatra, en ĉiu ŝtato-membro. Ĝi emfazas la jenon:

En ĉiuj neanglalingvaj landoj, krom Luksemburgo, la angla estas la plej vaste konata dua lingvo.

En la anglalingvaj landoj, la franca estas la plej vaste konata dua lingvo.

En landoj, en kiuj regionaj lingvoj estas parolataj, ni trovas la nacian lingvon listigita kiel fremda lingvo (ekz. en Luksemburgo, Hispanio kaj Irlando).

[...]

6.3. Kiujn du «fremdajn» lingvojn estas plej utile scii?

Je la demando, kiujn du lingvojn la homoj konsideras plej utile scii, krom la gepatra lingvo2, ni trovas la anglan altgrade plej populara, sekvita de la franca, germana kaj hispana. Sumigite, la aliaj 7 oficialaj EU-lingvoj estas taksataj plej utilaj de nur 4% de la EU-loĝantaro.

Kiujn 2 lingvojn estas plej utile scii, krom via gepatra lingvo? (EU15 en %)

angla70
franca37
germana23
hispana16
aliaj oficialaj EU-lingvoj4
aliaj ne-EU-lingvoj1
aliaj2
ne scias13

[...]

1 Oni petis la homojn nomi du lingvojn por plimultigi la elekton de aliaj lingvoj ol la angla. [reen]

2 Oni demandis al enketatoj: «Kiujn lingvojn vi kapablas paroli sufiĉe bone por partopreni interparolon, krom via gepatra lingvo?» Oni kalkulas la procentaĵon en ĉiu lando, kiu parolas alian lingvon, subtrahannte de la tuto la procentaĵon de ne scias-respondoj. [reen]


lingva angulo

ĉi tie aperas en la papera eldono krucvortenigmo


Lingvaj problemoj en la maldekstra gazetaro

el la artikolo La reto kuntiriĝas — la interreto envolvas Afrikon de Tobias Michel en SoZ — Sozialistische Zeitung n-ro 10 de 2000-05-11, paĝo 16, rete: http://members.aol.com/sozkoeln/sozrst/001016.htm

Legokapabligo: Nur malplimulto de la afrika junularo frekventas ian lernejan instruadon. Por lerni legi kaj skribi ili ne devas povi funkciigi komputilon; nur la inverso estas ĝusta.

Pro tio, por la plej multaj bazlernejoj en Afriko ĉiutaga lerneja manĝo, kajeroj kaj skribiloj estus multe pli sencaj ol retaliro sponsorata el la industriaj landoj. Efektive, aro de afrikaj lernejoj estas jam ekipita per komputiloj kaj interreto — privataj lernejoj por la infanoj de la elitoj.

Lingvo: 80-90% de ĉiuj interretaj proponaĵoj estas en la angla, t.e. lingvo komprenata nur ĝuste de ĉiu deka homo en la mondo. 5% de la TTT-ejoj estas en la franca, ĝuste 2% en la hispana. Jam la germanaj umlaŭtoj necesigas artifikadon, ĉar ili mankas en la simpla ASCII- signaro. Des pli tiuj lingvoj estas malavantaĝataj, kiuj entute ne baziĝas sur la latina skribo.

La komerce motivita decido ĉe Microsoft, ke ĝi ne plu evoluigos programversiojn en la islanda, provokis protestan ŝtormon en la islanda registaro. Pri kutimaj uzulprogramoj en la afrikaj landaj lingvoj oni ĝis nun eĉ ne povis pensi.


Esperanto-mono mendebla

La broŝuro Esperanto-mono estas mendebla ĉe:
Litova Esperanto-Asocio
P.k. 167
LT-3000 Kaunas, Litovio.
Fakso: (370-7) 228 616
E-poŝto: litovastelo CXE takas PUNKTO lt

Prezo:
por 1 ekz. 5 eŭroj (+ sendokostoj 1 eŭro)
por 3 ekz. 10 eŭroj (+ sendokostoj 2 eŭroj)
por 10 ekz. 30 eŭroj (+ sendokostoj 4 eŭroj)

Pagoj:
al konto de Litova Esperanto-Asocio ĉe UEA litv-s
en Germanio al UEA-konto ĉe Postbank Köln 3182 91 509 (BLZ 370 100 50).


Ĉi tie en la papera eldono atentigo pri reabono resp. pago de la membrokotizo


Al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon!

Migra Esperanto-ekspozicio pri historio pruntebla

La historio de la Esperanto-movado bedaŭrinde estas ĝenerale ne tre bone prilaborita. Tio ankaŭ koncernas la laboristan Esperanto-movadon. Por verki pri historiaj temoj necesas dokumentaj materialoj. Tro ofte ĝuste ili perdiĝas post organizaj ŝanĝoj ĉe organizaĵoj kaj, ankoraŭ pli ofte, post la morto de iamaj aktivuloj. Tion konsciante jam antaŭ sia morto la germana laborista esperantisto Eduard Weichmann donacis sian valoran kolekton de laboristmovadaj esperantaĵoj al la «Fritz-Hüser-Instituto pri germana kaj eksterlanda laborista literaturo» de la urbo Dortmund (Germanio). Tiu instituto kolektas materialojn ne nur pri literaturo, sed pri ĉiuj aspektoj de la laborist-movada kulturo, ekz. i.a. pri naturamikoj, liberpensuloj, radio-amatoroj, teatro-grupo, korusoj, k.s. Ĝi esploras pri tio, publikigas studojn, organizas prelegojn kaj pretigas migrajn ekspoziciojn. La instituto en siaj komfortaj arkivejoj kaj lego-ĉambroj disponas pri 31 000 libroj, pri pli ol 13 000 revuoj kaj 67 kontinuaj metroj da aktoj.

Esperanto ludas gravan rolon en la laboro de la instituto. Pro la donaco de Weichmann kaj de aliaj laboristaj esperantistoj ĝi posedas pli ol 700 librojn, revuojn el 28 landoj, krome la korespondaĵojn de Weichmann el 30 landoj, jarlibrojn, kongres-dokumentojn, gazeteltondaĵojn, protokolojn, varbilojn, informilojn, k.a.

Pri la gazeto-kolekto ekzistas aparta broŝuro. La instituto organizis du migrajn ekspoziciojn pri la historio de la laborista Esperanto-movado. La unuan en 1983 (aperis 16-paĝa katalogo). La duan ĝi malfermis kadre de la 78-a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio, dum julio en 1993. Por tiu ekspozicio eldoniĝis dulingva katalogo (germana kaj Esperanto). 133-paĝa, kun kontribuoj de Blanke, Lins, Noltenius, Proskovec kaj Weichmann La katalogo haveblas ĉe UEA kaj la instituto.

La tuta multkolora ekspozicio konsistas el 24 plastaj tabuloj (90 x 100 cm) kaj 20 kartonoj. Ili estas facile munteblaj sur portiloj aŭ pendigeblaj sur muroj. Haveblas afiŝoj. La ekspozicio, kiun pagis la urbo Dortmund, estas senpage pruntebla. Interesiĝantaj landaj aŭ regionaj asocioj, organizantoj de kongresoj kaj aliaj aranĝoj aŭ eĉ lokaj kluboj povas prunti ĝin senpage, sed devas zorgi pri transporto kaj asekuroj. La instituto, kiu komunikas en Esperanto, disponigas informfolion pri teknikaj detaloj.

Skribu al:

Fritz-Hüser-Institut
Ostenhellweg 56-58
D-44135 DORTMUND
Germanio


Informila Sekcio

Broŝuroj de Maldekstra Forumo Berlino:
Esperantistische Weltbilder de Wojciech Usakiewicz (2a parto)

Jen eltiraĵo el la unua broŝuro de la serio Esperanto und das internationale Sprachproblem. Temas ĉi tie pri la dua el ĝiaj tri partoj, kiu pritraktas la sennaciismon de Lanti. La trian parton ni prezentos en la venonta numero de la Magazino.

En la pli temspecifa serio Esperanto und das internationale Sprachproblem aperis ĝis nun ĉi tiu kaj du pliaj broŝuroj: Lazarus Ludwig Zamenhof de Gaston Waringhien (kun Brief über die Entstehung des Esperanto de Zamenhof) kaj Esperanto und Anarchismus de Will Firth. La broŝuroj de ĉi tiu serio kostas po DM 1,20.

En la pli ĝeneralinforma info-serio aperis ĝis nun Was ist Esperanto? Wozu Esperanto? kaj Eine andere Kommunikationsidee: Esperanto. Ili kostas po DM 0,80.

La teksto de la broŝuro estas eltiraĵo el Usakiewicz, Wojciech: Esperancja — Kultura i kultorotwórcze mechanizmy, Instytut Kultury, Warschau 1989, S. 71-101; tradukita de Gary Mickle. La teksto estis eldonita kun la afabla permeso de la aŭtoro.

Der Anationalismus von E. Lanti

“Mein Ziel ist der Weltstaat, und mein Anationalismus ist ohne Esperanto nicht vorstellbar.”11 So ist der Ausgangspunkt der Konzeption des wohl originellsten esperantistischen Denkers, Eŭgeno Lanti.12 Lanti, Gründer der Arbeiter-Esperantisten-Organisation SAT und 1922 bis 1933 ihr Vorsitzender, erklärt: “...der Anationalismus ist keine völlig neue Idee: er ist nur ein neuer Terminus. Das Wort 'Kosmopolitismus' hat fast dieselbe Bedeutung”.13 Mit Themen gesellschaftspolitischer Art verbindet Lanti die internationale Sprache, die in seiner Konzeption eine grundsätzliche Rolle spielt: “Offen gesagt, habe ich persönlich nie darauf geachtet, ob der Anationalismus mit den Aussagen bekannter und maßgebender Theoretiker übereinstimmt oder nicht. Als ich feststellte, daß mein Standpunkt irgendwie ketzerisch ist, hat mich das nicht gewundert. Marx, Lenin, Kropotkin und andere waren keine Esperantisten. Sie zogen das Sprachenproblem nicht in Erwägung. Ich aber bin Benutzer der Weltsprache, Esperantist und infolgedessen kann ich bei der Betrachtung gesellschaftspolitischer Fragen einen Faktor nicht vernachlässigen, den ich für wichtig halte. Ich habe die Esperanto-Bewegung nie als etwas Nebensächliches (akcesora) und der Beachtung der Arbeiterführer Unwürdiges eingeschätzt.”14

LEA/G-Magazino

Eŭgeno Lanti (Eugène Adam) 1879-1947

Bei der Analyse des historischen Prozesses sieht Lanti zwei Arten von Auseinandersetzungen: klassenmäßige und nationale. Die erste von diesen hält er für schöpferisch, die zweite für rückschrittlich: “...der Anationalismus erkennt den Klassenkampf als Tatsache und als fortschrittlichen Faktor des historischen Prozesses an. Den Proletariern rufen wir zu: 'Beteiligt euch niemals, nirgendwo und aus keinerlei Grund zustimmend an einem nationalen Kampf; nur der Klassenkampf ist für unsere Klasse befreiend und vorteilhaft.'”.15 Der Klassenkampf hat für Lanti allerdings vor allen Dingen eine moralische Dimension. Er bedeutet nicht unbedingt den Gebrauch von Gewalt. “Wenn von Klassenkämpfen die Rede ist, erscheint vor unseren Augen ein tatsächlicher bewaffneter Straßenkampf zwischen dem aufständischen Proletariat und Verteidiger der Bourgeoisie. Aber meistens findet der Klassenkampf auf einer scheinbar friedlichen Art statt. Ein friedlich aussehender Streik ist allerdings ein tatsächlicher Kampf zweier Klassen: der Lohnarbeiter auf der einen Seite und der Arbeitgeber auf der anderen. (...) Anationalisten können die Existenz von Klassen nicht ignorieren, und ich schließe mich gern der Auffassung von Marx an, daß der Klassenkampf einer der Faktoren des gesellschaftlichen Fortschritts ist.”16 Lanti billigt den Gebrauch von Gewalt in extremen Situationen, unterstützt allerdings keine autoritären Systeme, nicht einmal bei der Verwirklichung elementarer Grundsätze, das heißt, bei der Auflösung der Nationen. “Ich bekunde ohne zu zögern, daß die Perspektive einer Weltdiktatur die Billigung von Anationalisten nicht finden soll. Große Kasernen und Gefängnisse wirken auf mich nicht anziehender als kleine. Obwohl der Anationalismus darauf abzielt, einen Zustand zu erreichen, in dem die Menschlichkeit die nationale Zugehörigkeit (nacieco) des Individuums erstickt, so darf man nicht vergessen, daß Menschlichkeit mit Verlust der Freiheit nicht einhergehen kann. Anationalisten dürfen also überhaupt nichts unterstützen, was den Erhalt bzw. die Festigung der nationalen Zugehörigkeit sichert, aber auch nichts, was die Menschenwürde niederhält. Sie sollen nur mit allen Mitteln nach einer freiwilligen nationslosen Selbstorganisierung auf allen Gebieten streben.”17

Lanti bezieht sich negativ zu nationalen und ethnischen Problemen. Er weist auf die Konventionalität des Nationsbegriffs hin und behauptet, daß die Lösung nationaler Probleme auf der Welt die Klassenauseinandersetzungen nicht beseitigt, die dagegen nur auf Weltebene beseitigt werden können. Von diesen Voraussetzungen ausgehend, polemisiert er gegen die Internationalisten ebenfalls, wobei er die Vorstellung der Selbstbestimmung der Völker als vorübergehende halbe Maßnahme behandelt. Die Beseitigung der nationalen Besonderheiten soll aber nicht zur Vereinheitlichung der Welt führen. Gerade im Gegenteil: “Wenn man Menschen nicht mehr national und stattdessen zu Persönlichkeiten erziehen würde, wenn die Menschen sich selbständiges Denken angewöhnten und ein relativistisches Verständnis von der Bedeutung und vom Wert der Ideologien und Systeme erlangten, dann wären alle sich selbst gegenüber tolerant, und es wäre nicht zu fürchten, daß alle sich gleich anziehen, Möbel im gleichen Stil besitzen, oder genau dieselbe Musik hören würden. Bei jedem das Gefühl des Autonomseins zu verstärken kann nur zu einer Differenzierung der Gedanken, Geschmacksausprägungen und Lebensweisen führen. Der Anationalismus würde also nicht zu Einförmigkeit, sondern ganz im Gegenteil zu ungehemmter Originalität hinführen.”18

Ein Grundmechanismus des historischen Prozesses ist das allen Menschen gemeinsame Gerechtigkeitsgefühl. “In einigen Sprachen werden die Begriffe 'gerecht' und 'richtig' durch dasselbe Wort ausgedrückt. Das ist leicht erklärlich: schlecht angepaßte Gegenstände lassen uns an etwas Unordentliches und in der Konsequenz Schlechtes denken. Genauso wie Menschen mit eigenen Augen beobachten können, daß die eine Sache richtig ist und die andere unrichtig, genauso können sie die Gerechtigkeit verstehen. Wenn aber die Menschen von selbst danach trachten würden, gerecht zu handeln, wäre die Welt harmonisch (bonorda) und friedlich. Der Verzicht auf Gerechtigkeit ist Ermutigung der Ungerechten...”19 Der in dieser Aussage enthaltene Rationalismus ist charakteristisch bei Lanti. Ähnlich wie Zamenhof, schreibt er der wissenschaftlichen Erkenntnis einen hohen Rang zu, wobei “wissenschaftlich” gleichbedeutend ist mit “rational”. “Die Wissenschaft ist ohne Einschränkung anational, auch wenn Wissenschaftler Nationalisten sein können. Eine wissenschaftliche Entdeckung ergibt sich immer aus rationalem Denken und Beobachten.”20 Eine ähnlich wichtige Rolle schreibt Lanti der Kunst zu, die sich auf das Gefühlsleben bezieht: “Die Kunst bezieht sich meistens auf das Gefühl und deshalb kann sie von rein nationalem Charakter sein. Ein anational denkender und fühlender Mensch ist derjenige, in dessen Geist Vernunft und Gefühl sich in harmonischem Gleichgewicht befinden.”21

Mit dem Rationalismus verbindet sich Antidogmatismus: “Wir Anationalisten gehören zur proletarischen Klasse, also ist es ganz natürlich, daß wir deren Emanzipation ersehnen; wir neigen der Auffassung zu, daß das Proletariat eine 'historische Mission' zu erfüllen habe, und zwar die Schaffung einer Gesellschaft ohne Klassen und Grenzen. Wir sind uns aber bewußt, daß das nur ein frommer Wunsch ist. Wir können keine Gewißheit haben, daß es unwiderruflich so geschehen wird. Auf den Ruinen der kapitalistischen Gesellschaft sehen wir schon in einigen Ländern Faschismen verschiedener Farbe entstehen, etwas, was Marx nicht vorhergesehen hat. Genauso wissen wir aber, daß die gerechte Gesellschaft ohne Klassen und Grenzen, die wir fordern und anstreben, nicht etwa durch ein Wunder entstehen wird. Sie kann nur aus unserer Tätigkeit, aus unserem Kampf, aus unseren Fähigkeiten hervorgehen. Deshalb müssen wir unseren Intellekt vor jedem Dogmatismus wahren, um aus unseren Erfahrungen und sogar aus unseren Mißerfolgen Nutzen zu ziehen.”22

Lanti berechnet nicht die Jahre bis zur Verwirklichung seiner Ideen. Er versucht nicht einmal, den Zeitrahmen der Verwirklichung zu bestimmen. Als Weg zur Realisierung des Anationalismus empfiehlt er Selbstbildung und Kultivierung des Esperanto. Seiner Meinung zufolge sollte die anationalistische Bewegung bis zu einer Zeit, in der günstige Bedingungen entstehen, elitärer Natur sein. Wichtig in dieser Konzeption ist die Rolle des Esperanto und Lantis Verhältnis zu Zamenhof. “Anationalismus unter Nichtesperantisten zu propagieren, wäre etwas Ähnliches wie Unterricht über Belletristik für Analphabeten.”23 Lanti hält die Kenntnis des Esperanto für eine notwendige Bedingung, die jemand zum Anationalisten qualifiziert. Seine Einschätzung der Rolle des Esperanto in der gegenwärtigen Welt ist eine skeptische: “Esperanto hat doch keine ausreichende Verbreitung gefunden, um in der Praxis erfolgreich gegen die großen Nationalsprachen zu konkurrieren. Das Gegenteil zu behaupten ist Selbstbetrug oder zielt darauf, Andere zu betrügen. Es wäre doch leicht, zahlreiche Tatsachen zu sammeln und anzuführen, die von der armseligen Rolle zeugen, die Esperanto in den internationalen Beziehungen spielt. Um sich hiervon zu überzeugen, reicht es, durch Europa zu fahren und festzustellen, daß es in allen größeren Städten Buchhandlungen gibt, deren Schaufenster Bücher und Zeitschriften in den Sprachen der großen nationalen Kulturen ausstellen. Wir würden aber meist vergeblich in denselben Städten Buchhandlungen suchen, in denen Bücher und Zeitschriften auf Esperanto zu kaufen sind.”24 Daraus ergibt sich für Lanti, daß derzeit keine Voraussetzungen, außer idealistische, für die Beschäftigung mit Esperanto bestehen: die Sehnsucht, sich mit Menschen auf der ganzen Welt zu verbrüdern, die Lust, für die Sache der Zerschlagung der tausendjährigen Mauern, die die Völker teilen, zu arbeiten. Es sind also dieselben Motive, die Zamenhof zur Arbeit an der Sprache drängten. Trotz seiner linken politischen Ansichten ist sich Lanti hierüber im Klaren. Er nennt die Anationalisten übrigens “die natürlichen Nachfolger Zamenhofs” und seine Idee die “eindeutige Konsequenz seiner [Zamenhofs] nebelhaften Vorstellung von der inneren Idee des Esperantismus”.25

Lanti war der Meinung, daß die emsige und unsichtbare Arbeit Einzelner Grundlage des Fortschritts sei. Diese in fast allen Texten zum Ausdruck gebrachte Überzeugung ist auch in einer anregenden Zukunftsvision aus dem Jahr 1935 enthalten: “Obwohl viele Tatsachen tagtäglich von der gegenseitigen Abhängigkeit aller Völker zeugen, erscheint es mir doch offensichtlich, daß die nationale (nacieca) Ideologie, die über die Gehirne fast aller Menschen der Gegenwart weitgehend gebietet, unvermeidlich in eine neue weltweite kriegerische Katastrophe führt. Gedenkt man, daß Kriege der Vergangenheit gewöhnlich immer ausgedehntere Staaten schufen, so kann man sagen, daß sie in gewisser Weise fortschrittlich waren; dementsprechend war der letzte Krieg nach diesem Verständnis rückschrittlich, da sie zum Entstehen einer größeren Zahl kleiner Nationen führte, die in wirtschaftlicher Hinsicht völlig lebensunfähig waren. Dadurch haben sich die Anlässe zu Auseinandersetzungen vermehrt. Der kommende Krieg, der jetzt vorbereitet wird, wird vermutlich einen anderen Charakter haben. Sein Ziel bzw. Vorwand wird nicht die Anerkennung der Unabhängigkeit kleiner Territorien sein. Zwischen den Völkern wird ein neues Gleichgewicht der Kräfte entstehen, die wahrscheinlich eine relativ lange Periode des Friedens sichert. Währenddessen werden die Verkehrsmittel immer mächtiger und schneller, Kontakte unter Menschen immer häufiger und leichter, immer augenfälliger wird der Bedarf an einer gemeinsamen Sprache. Esperanto wird eine bedeutend größere Anhängerzahl erwerben. Die Literatur in dieser Sprache wird zu einem beachtenswerten Faktor der Weltkultur und man darf hoffen, daß in unserer Sprache einige Meisterwerke entstehen, von denen die Presse in allen Sprachen berichtet. Das wird mit Sicherheit vielen Menschen den Anstoß geben, Esperanto zu lernen, um diese Werke im Original lesen zu können. So entstehen die notwendigen Bedingungen, die unseren zur Zeit utopischen Gedanken erlauben, sich auszubreiten und zu einer tatsächlichen Kraft zu werden.

Mir liegt allerdings der Gedanke fern, daß die Entwicklung in Richtung auf einen anationalen Weltzustand unwiderruflich sei, so als wenn irgendeine geheimnisvolle Kraft die Sache führe. Unerläßlich ist unsere Pioniertätigkeit, damit der Anationalismus Wurzeln schlägt, wächst, und zu einer ideellen Kraft wird, die imstande ist, künftige Generationen zu inspirieren. Die Menschen werden verstehen müssen, daß Unterschiede der Haut- oder Augenfarbe, der Nasenform oder der Körperhöhe kein ausreichendes Motiv sind, sich notwendigerweise in Nationen mit streng gegen außen bewachten Grenzen abzugrenzen.”26 An anderer Stelle schrieb Lanti: “Esperanto ist der Baum, Anationalismus wird seine Frucht sein.”27

Bibliographie

11 Lanti, E.: Leteroj de E. Lanti, Paris 1940, S. 22
12 Eŭgeno Lanti ist ein Esperanto-Pseudonym. Eigentlich hieß der Schöpfer des Anationalismus Eugène Adam.
13 Lanti, E.: Leteroj..., S. 240
14 ebenda, S. 235
15 ebenda, S. 241
16 ebenda, S. 257
17 ebenda, S. 254-255
18 ebenda, S. 247
19 ebenda, S. 161
20 ebenda, S. 256
21 ebenda, S. 256
22 ebenda, S. 243
23 ebenda, S. 251
24 ebenda, S. 263
25 ebenda, S. 261
26 ebenda, S. 248
27 ebenda, S. 258

Vi povas rigardi la tekstojn de flugfolioj kaj informaj broŝuroj de Maldekstra Forumo Berlino ĉe: http://home.germany.net/101/121591/mfb/index.html


Apernotoj / Impressum

Eldonanto / Herausgeber:
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj (LEA/G)/ Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G)
Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch,
(Tel.+Fax: (07802) 90 336)
LEA/G per SAT en TTT:
http://www.multimania.com/satesperanto/
Redakcio /
Redaktion:
Gary Mickle (G.M.), Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, (Tel.: (030) 453 96 47),
Hans Rodewig (HR), Stammestr. 86D, DE-30459 Hannover
Albert Stephan (AFS), ĉe la supre indikita adreso de LEA/G /
unter der oben angegebenen LEA/G-Adresse
Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la rajton mallongigi aŭ rifuzi alsendaĵojn.
Redaktofino: varias (kontaktu GM sub la supre indikita adreso)
MAGAZINO aperas kvarfoje jare /
erscheint vier Mal jährlich;
abonprezo /
Bezugspreis 15,- DM
La membrokotizo entenas liveradon de la bulteno.
LEA/G-konto: Jiri Proskovec
n-ro 9168 434 Postbank Essen (BLZ 360 100 43)
Represo de materialo permesita, se la fonto estas indikita.


[reen]