[reen]

LEA/G-MAGAZINO
n-ro 28 (4/1999)

Organo de la Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj
Organ des Freien Esperanto-Bundes für deutschsprachige Gebiete


    Enhavo:

  1. Malferma letero al Joachim Gauck
  2. TTT-ejo de LEA/G sen prizorganto!
  3. ASLE per propraj kontribuaĵoj fortigos la Magazinon
  4. NOVAĴOJ
  5. LETEROJ AL LA REDAKCIO
  6. Bolivio: gaja festo de ĉiuj sanktuloj (Maryvonne Robineau)
  7. Legendo de la Viena Arbaro (Petro Jayer)
  8. La falo de la bolŝevisma formacio kaj la teoria bazo de la maldekstrularo (Paweł Zięba)
  9. Kion aŭguristoj profetas por 1989
  10. Enkonduko en la analizon de la bolŝevisma formacio (Paweł Zięba)
  11. LINGVA ANGULO: Beugung des Zeitwortes im Eperanto (A. F. Ŝtefano)
  12. LUDEJO: Trankvileco (Helmut Vogt)
  13. Metropoliteno de Varankin tradukata en la germanan (GM)
  14. INFORMILA SEKCIO: flugfolioj

GDR-aktivuloj por civitanaj rajtoj kontraŭdiris al Joachim Gauck en malferma letero. Tiu estas la ŝtata komisiito por esplorado de la fifaroj de la iama Ministerio de Ŝtata Sekureco de GDR. La oficejo, kiun li estras, administras ĝiajn restintajn arkivojn. La gazetara informo estis ricevita interrete pere de la dissendolisto Balkan-Info.

Malferma letero al Joachim Gauck

Hodiaŭ ni aŭdas de vi, ke en Germanio nun estas atingita tio, por kio siatempe batalis la opozicio en GDR kaj la civitanaj movadoj de la aŭtuno de 1989.

Kvankam laŭ via takso la kondiĉoj en la oriento kaj la okcidento estas ankoraŭ plibonigendaj kaj ja eĉ kelkfoje kritikindaj, nun laŭ vi tamen eblas al ĉiu civitano en la demokratia leĝa ŝtato turni ĉion en pli bona direkto per aktiva kunagado. Vi trovas bedaŭrinda nur, ke ankoraŭ ne ĉiuj komprenis tion.

Ĉu tio ne ŝajnas al vi iel konata? Ĉu vi ankoraŭ memoras kiel oni belparolis al ni la kondiĉojn en GDR? Ke ni devus per aktiva kunlaboro montri nin, kiel la «historiaj venkintoj» en GDR, indaj je ties ŝtata sistemo kaj ĝiaj celoj?

Ĉu ni ankoraŭ memoras la postulojn de la aŭtunaj civitanaj movadoj? Ni volis dissolvi ne nur la Stasi (=Ŝtata Sekureco), sed ni volis entute ne plu havi sekretajn servojn. Ankaŭ en demokratia aŭskultoŝtato ni ne volas vivi.

Ni volis ne nur vojaĝi, sed volis ankaŭ landon, en kiu oni ne administras rifuĝintojn kaj eliminas ilin kiel balaston, sed en kiu regas jura egaleco por ĉiuj. Ni volis vidi la malaperon ne nur de la Varsovia Traktato, sed entute ne plu havi militarajn blokojn, kiuj disponas la armeojn de siaj membro-ŝtatoj por militmisioj. Ni volis anstataŭe kolektivan sistemon de sekureco, kiu katenas ĉiujn armeojn, egale ĉu tiuj ekpafas kontraŭ la propra popolo aŭ kontraŭ aliaj popoloj. Ni volis nek armileksportojn nek subtenadon de diktaturoj, en kiuj kiel en Turkio tuta popolo estas subjugigita.

Ĉu vi scias ankoraŭ, kio estis skribita en la malneto de konstitucio farita de la Ronda Tablo? Ĝi enhavis multajn el niaj postuloj de la tiama tempo. Bonvolu kontroli, kio de tio hodiaŭ realiĝis. Ĉu vi memoras ankoraŭ la Socialan Ĉarton de la Ronda Tablo? Kaj memoru, kial kaj je kies instigo ĉio ĉi dum la unuiĝa procezo malaperis en la paperkorbon. Ni volis ne nur pli da kundecidado – ni volis partoprenon kaj memdecidadon. Ni volis ne nur la paperan liberecon, sed ankaŭ socian justecon. Demandu la multajn senlaborulojn, demandu unuavice ankaŭ la virinojn el la iama GDR, kion ili opinias pri la kunekzistado de opinilibereco kaj senhejmeco, de kunvenlibereco kaj senlaboreco, de vojaĝ-libereco kaj bezono de sociala asisto.

Sed vi pensas hodiaŭ, ke ni civitanoj de la aliĝinta kvarono devus esti pli modestaj. Tiu trajto de modesteco tute fremdis al ni tiutempe, aŭtune de 1989. Kaj jam estas tempo, en kiu ni ne nur en la lando de la novaj kvin [federaciaj landoj], sed en la tuta Germanio forskuu de ni tiun submetiĝemon. Ŝanĝos ion nur tiu, kiu supervenkos la adaptiĝemon kaj la fidon al partioj kaj ministerioj, kiuj administras niajn aferojn je nia malutilo.

Je vi kaj multaj el niaj eksaj kunbatalantoj, kiuj en ofico aŭ ĉe mandato paciĝis kun la ekzistanta situacio, ni devos certe rezigni.

Sed jam nun ni malcedas al vi la rajton invoki nin, kiam vi parolas pri la opozicio en GDR.

subskribita de Katrin Bastian, Judith Demba, Bernd Gehrke, Renate Huertgen, Thomas Klein, Silvia Mueller, Sebastian Pflugbeil, Christina Schenk, Reinhard Schult, Bettina Wegner
en Berlino, 1999 11 08


TTT-ejo de LEA/G sen prizorganto!

Kun bedaŭro ni raportas, ke Sebastian Hartwig, kiu ĝis nun prizorgis kun rimarkindaj diligenteco, teknika kaj enhavoformula lerto la interretan paĝaron de LEA/G, eksiĝis el LEA/G kaj post la fino de la jaro ne plu respondecos pri tiu tasko. La organizaĵo multon havas por danki al Sebastian pro lia ĝis nun farita laboro.

La paĝoj jam nun havas novan (provizoran) situon:

http://home.germany.net/101/121591/leag/

Mankas nun interreta respondeculo, kaj sinanoncoj al la sidejo de la Asocio estas bonvenaj.

mankas ĉi tie: emblemo farita de Sebastian Hartwig por la retpaĝoj de la TTT-ejo de LEA/G


ASLE per propraj kontribuaĵoj fortigos la Magazinon

La Aŭstria Socialista Ligo Esperantista planas ekde 2000 anstataŭigi sian ĝisnunan propran organon La Socialisto per memstare pretigota sekcio en la Magazino. En Magazino 29 (1/2000) la redaktantoj de la ASLE-sekcio prezentos sin al la legantaro.

La redakcio de Magazino bonvenigas la novajn kontribuantojn.


novaĵoj

Esperanto und Anarchismus

La berlina Maldekstra Forumo eldonis ĉi tiun tekston de Willi Firth kiel broŝuron, n-ron 3 en la serio «Esperanto und das internationale Sprachproblem». La verko skizas la estiĝon de Esperanto, la historion de anarkiismaj strebadoj inter esperantistoj kaj argumentas por la graveco de la lingva problemo kaj Esperanto kiel temoj, pri kiuj okupiĝu la liberecana spektro. Ĝi aperis antaŭe en Lexikon der Anarchie (Verlag Schwarzer Nachtschatten, Plön 1998). Mendebla de G. Mickle (adreso en la «Apernotoj») kontraŭ DM 1,20 + 1,10 (afranko); eblas pagi per poŝtmarkoj. (GM)

TTT-ejo pri sennaciismo

Simpla interreta paĝaro pri «Sennaciismo, kosmopolitismo, kritiko de la etneco-kulto» estas inaŭgurita de Gary Mickle, kiu celas ĝin iom post iom (malrapide!) ampleksigi – kaj petas jam nun kritikojn kaj (eble eĉ) kontribuojn de aliaj.

http://home.germany.net/101/121591/skk/

Intertempe estas enskanita kaj enretigita la tuta teksto de Manifesto de la sennaciistoj de Eŭgeno Lanti. Enestas ligoj al neesperantlingvaj paĝoj. (GM)

Liberecanan Ligilon redaktas denove Jakvo Schram

K-do Schram venis al interkonsento kun la nova kasisto de la Liberecana Frakcio de SAT k-do Bustin, laŭ kiu li denove respondecas pri la redaktado. Pro kolizio inter k-doj Schram kaj Prevost pri ideoj de enfrakcia libereco, Antonio Cebriá Chuliá provizore faris tiun taskon. (JS)

La angla promociata en Italio

Lastatempe la registaro de Italio decidis lanĉi kampanjon favore al la disvastigo de Interret-uzado kaj de lernado pri la angla lingvo. Kelkaj italaj esperantistoj montras la tipan frustracion pro la «fina malvenko» (karakterizo de Heroldo): protestleteroj, insultoj kontraŭ la ministro kaj profunda amareco, precipe en tiuj kiuj sentas sin «perfiditaj de la maldekstro»... (HeKo 27)


LETEROJ AL LA REDAKCIO

skribas Daniele Vitali, L-1731 Luxembourg (1999 10 29):

[...] mi dankas pro ricevo de la revuo, en kiu estas via artikolo pri etnismo kaj sennaciismo.

Mi opinias ĝin bona, kun la obĵeto ke vi miskomprenas, kio estas etnismo.

La fakto ke nun oni nomas etnoj tion, kion oni antaŭe nomis popoloj aŭ nacioj, ne signifas ke etnistoj estas favoraj al militoj por ŝanĝi landlimojn ĉiu profite nur al sia etno. Tion faras la naciistoj kaj ŝovinistoj.

Etnistoj estas tiuj (bedaŭrinde malmultaj!) homoj, kiuj kredas je la principo de reciproka agnoskado de ĉies rajtoj. Do, bretona etnisto luktas por la etnaj kaj kulturaj rajtoj de la bretonoj, sed ankaŭ de okcitanoj, eŭskoj, tataroj ktp. kontraŭ la diversaj ŝovinismoj, ekzemple tiuj de la franca aŭ rusa ŝtatoj, kiuj volas forviŝi ilian ekziston. Temas pri tutkampa lukto por kultura diverseco kaj homa bunteco, ĝuste la kontraŭo de tio, kion vi kredas.

Se vi volas informiĝi pli, mi konsilas la TTT-ejon de IKEL:

http://Beam.to/IKEL

PS Ne forgesu proponi al viaj legantoj ĉiutagan vizitadon de The Hunger Site, kun klarigoj ankaŭ en Esperanto (temas pri iom kapitalisma afero, sed almenaŭ malriĉuloj profitos el ĝi):

http://www.thehungersite.com/index.html

Bolivio: gaja festo de ĉiuj sanktuloj

de Maryvonne Robineau

En la katolika kalendaro, la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, festo de la mortintoj, estas iom malgaja dato, kiel ĉio kio rilatas al la morto. Tute malsamas en Bolivio, kie miksiĝas kristanaj konceptoj kaj tradiciaj ritoj. Tie, la Festo de Ĉiuj Sanktuloj estas unu el la plej gravaj festoj en la jaro.

Jam de pluraj tagoj, la familioj el kiuj iu mortis ĉi- jare, febre preparas la feston. Ĉio devas esti preta kiam parencoj kaj geamikoj faras viziton, la 1-an de novembro.

Tiun tagon, la «chicha», maizalkoholo, fluegas kaj, laŭ la kutimo, manĝo estas servata al ĉiuj vizitantoj. De domo al domo ne varias la menuo kaj oni nepre devas manĝi sian porcion de kokidaĵo ĉe ĉiuj vizitataj familioj, nome ĉirkaŭ ĉiun duonhoron. Ni satos ekde la dua teleraĵo!

La manĝo estas servata antaŭ la «tumba», speco de altaro. Neniu domaĝis siajn penojn nek sian monon por realigi la plejeble belan «tumba». Sur la muro pendas paperfiguretoj kaj ŝtuparetoj el panpasto – laŭdire por pli rapide grimpi al la ĉielo! – La altaro subfalas sub lavango da manĝajoj: estas pluraj centoj da bananoj, oranĝoj, ananasoj, papajoj, kukoj kaj panoj, ladskatoloj...

Unu glaseto da dolĉa vino el Argentino, ankoraŭ unu trinkregalo da «chicha» kaj ek al la proksima domo. Ni konversaciis, interŝanĝis ŝercojn, manĝis kaj trinkis sed la momento da pia enmemiĝo antaŭ la «tumba» estis mallonga. Ankaŭ neniu kondolenco al la familio multokupita por servi siajn gastojn. Ĉar defilos preskaŭ cento el ili ĉi-posttagmeze ĉar la kutimo volas, ke oni vizitu ĉiujn konatojn kiuj ĉi-jare perdis familianon.

Forirante, ĉiu gasto kaŝe ŝovas en la manon de la gastiganto bankbileton je 5 aŭ 10 bolivianoj (1 B = 1,30 FF). Partopreno de la komunumo en la grandegaj elspezoj kiujn la Festo de Ĉiuj Sanktuloj neprigas por la familio de mortinto.

En la dua domo kien Don Jose kaj Roberta Martinez, niaj genajbaroj el Carcaje, vilaĝeto el la valo de Cochabamba, kondukas nin, la infanoj-preĝantoj jam laboras. Po grupoj el kvin aŭ ses, ili tiel iras de domo al domo por ricevi monon, fruktojn aŭ frandaĵojn, interŝanĝe de siaj preĝoj por la mortinto. La knaboj tiel plenumas gravan laboron, la «hacer rezar» – «preĝigon») kiu devas helpi la mortinton eviti la suferon en purgatoro aŭ infero, kaj kiu malebligos ke malbeno trafu la familion.

Kelkajn horojn poste okazas por ni la sesa vizito. Malfruiĝas. La bovloj de «chicha» amasiĝas kaj de longe, plej multaj el la gastoj ebriiĝis. Antaŭ ol trempi siajn lipojn en la kalabason, oni devas verŝi teren iom da «chicha» por danki la Pachamama, la tero-patrinon, pro ŝiaj bonfaroj. Sekve, la tretita tera grundo estas tute moligita pro tiuj abundaj drinkadoj kaj oni vadas en koto. Aŭdiĝas ridoj kaj serĉoj.

Pri tio la mortintoj certe estos kontentaj. Ĉar la Festo de Ĉiuj Sanktuloj estas la tago, kiam la animoj de la mortintoj rehejmiĝas. La abunda nutraĵo kaj la goĵo favore impresas ilin kaj pruvas al ili la bonan situacion de la familio kiun ili forlasis. Pasiginte tiun agrablan tagon kun siaj familianoj, la animoj povos trankvile reiri al sia reĝlando.

La morgaŭan tagon de la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, tago de la mortintoj, la familio Martinez iras al la tombejo kie regas plena aktiveco. Tendoj estis starigitaj kie la familianoj atendas la vizitantojn kaj, ĉe la tombeja enirejo, bonbon- kaj glaciaĵ-vendistoj prosperas.

Ĉiu zorgas pri la tombo de sia mortinto, aranĝante bukedojn kaj funebrajn kronojn kaj poste, provas varbi grupon da infanoj-preĝantoj kiuj sin proponas de tombo al tombo. Oni ankaŭ klopodas por disponi pri la muzikistoj kiuj, por dek bolivianoj, plorĝemigas siajn violonojn kaj trumpetojn honore al la mortinto.

Ĉiuj tomboj estas ornamitaj per floroj, la tombejo ne estas la reĝlando de la mortintoj sed de la vivo. Grupe sidante sur la tomboj, la plenkreskuloj diskutas dum la infanoj ludas inter la teramasoj. Sola malgaja bildo: funebre vestita virino sidanta kun siaj du filinetoj apud nova tombo. Sur ŝiaj vangoj ankoraŭ vidiĝas la spuroj de ŝiaj larmoj.

Mankas ĉi tie la foto: La infanoj-preĝantoj laboras ĉe la tombejo. Okazo por gajni iom da mono aŭ ricevi iom da manĝaĵo.

Iom post iom la tombejo senhomiĝas kaj ekstere ĉiu familio donas nutraĵon kaj «chicha» al tiuj kiuj vizitas ĝin. La boteloj de alkoholo cirkulas.

Jam delonge falis la nokto kiam la muzikistoj repakas siajn instrumentojn kaj ĉiuj disiĝas, sin gratulante pri la bela festo kiun oni ĵus pasigis. La multnombraj glutitaj bovloj da chicha igas Don Jose filozofa. «Povas okazi ke morgaŭ mi mortos, sed necesas resti serena... Evidente ni estas malgajaj pro niaj mortintoj. Sekve oni forpelas sian tristecon per la chicha’!»

Por scii pli pri tiu eksterordinara aventuro, unu libro:
Ili vivis sur la tero – Ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo
240 paĝoj – 8 paĝoj kun koloraj bildoj
Havebla ĉe UEA aŭ Bruno Robineau – 49270 Landemont – Francio
Tel-Fax 02 40 98 78 76 – E-poŝto: Bruno.Robineau CXE wanadoo PUNKTO fr
120 FF + sendokosto: 20 FF por Francio – 30 FF por aliaj landoj


Legendo de la Viena Arbaro

(dediĉe al mia frateca amiko Roland Grandière)

de Petro JAYER (daŭrigo de Magazino 27)

Ni frapis al la dika pordo. Malfermis ĉarma junulino tirole vestita, kiu afable invitis nin eniri kaj eksidi ĉe libera tablo. Sen plia demando oni proponis al ni trinkaĵojn. La aliaj gastoj trinkis kaj manĝis, gaje babilante en viena dialekto, kiun mi pene komprenis. Troviĝis inter ili du aŭ tri junaj soldatoj akompanataj de junulinoj, unu el ili muzikis per akordiono.

Ĉar ni estis lacaj kaj malsataj, ni petis ĉu eblas manĝi, kaj oni regalas nin per varma, dika supo sekvita de terpoma kaĉo kun vianda saŭco, kies guston ni delonge ne plu konis. Ni eĉ trinkis vinon blankan kaj retrovis nian bonhumoron. Rolando subite diris al ni: «Tiu muziko estas belega, estas valso de Strauss. Kial ili ne dancas?»

Efektive, la dancoj estis malpermesataj dum tiu milito. Rolando, riskante la tuton, ekstaris je nia granda surprizo kaj, sin turnante al unu el la junaj virinoj, petinte permeson de la soldato, invitis ŝin danci. Ĉiuj gastoj miregis pro tio. La muziko ĉesis, regis momento de granda silento.

La soldato kapjesis, la junulino ekstaris, la muzikisto komencis la valson kaj tiu stranga paro ekdancis, baldaŭ sekvate de kelkaj aliaj. Eksterordinara momento, dum kiu ĉiuj forgesis la militon, la subpremon . . . por trovi iom da vera vivo en la spirito de 'Berg Frei'-saluto, kiun la gastoj interŝanĝis, forlasante iom post iom la domon, ĉar alvenis noktomezo.

Ni rimarkis, ke kelkaj pretiĝas por tranokti tie. Ni tute hazarde demandis la estron, ĉu eblus fari same.

«Jes», estis la respondo, «ni havas ĉambrojn liberajn», kia miraklo! «Bonvolu sekvi la knabinon Gerti!»

Ni grimpis ŝtuparon. Supre troviĝis litoj. Surprize la junulino kaj ŝia patrino preparis la litojn kun blankaj littukoj, lanaj kovriloj de longe ne plu kutimaj al ni, eĉ forgesitaj . . .

Ne sciante kiel danki kaj esprimi nian feliĉon, ni kisis la du virinojn, kiuj videble ne kutimis al tia maniero, sed kiam mi ĉirkaŭbrakis la junulinon ĉaste kisi al ŝi la vangojn, ŝi oferis al mi sian buŝon kaj ni interŝanĝis plurajn dolĉajn kisojn, kies guston mi delonge ne plu konis. Fine la lumo estingiĝis por ĉiuj kaj ni ekdormis gratulante nin pri la bonŝanca daŭrigo de nia aventuro, malgraŭ ĝia malfavora komenco. Ni pretiĝis pasigi la plej bonan nokton de post nia alveno en Aŭstrio, nokto des pli dolĉa por mi, ke je la momento kiam mi endormiĝis mi sentis varman kison de la junulino, kiu revenis en la mallumo por bondeziri al ni «Bonan nokton!» Mi estis en kompleta sonĝo, plene transportita al alia mondo.

La plej bonaj momentoj havas tamen finon, sed por mi ne tute. La postajn tagojn ni restis gastoj de la Waldhaŭs, ekskursante en la regiono kaj promesante al ni reveni de tempo al tempo semajnfine. Tiun promeson mi faris al la junulino, kiu konfesis al mi, ke ŝi kisis viron por la unua fojo kaj tre deziras rekomenci. Estas vere, ke ŝi vivis relative izolite kaj, ke la okazoj renkonti junajn virojn estis praktike nulaj. Eble pro tio ŝiaj gepatroj fermis komplice la okulojn kaj siaflanke invitis min. Ĉiuj el ni revenis al sia kolektiva baraka loĝejo, pene retrovis la ĉiutagan malgajan vivon kaj la laboron, kun la kapo plena per neforgesebla pentekosta aventuro, kun ŝvebantaj revoj.

Kompreneble post tiuj tri neforgesebla tagoj ni kelkfoje reiris al la gastejo, sed la etoso ne plu estis la sama. La evoluo de la milito, malfavora al Hitleranoj, plifortigis la policajn subpremojn. Persone mi retroviĝis en malliberejo, baldaŭ en koncentrejo de Vieno. Fine de l' milito la Internacia Ruĝa Kruco revenigis min rekte al Parizo. Tiel mi neniam plu revidis mian amindan knabinon nek ricevis novaĵon. Restas nur la belaj rememoroj, kiuj naskis tiun legendon tamen vere travivitan . . .

Ĉu vere ne estis sonĝo? Min tre ĉagrenas, ke Rolando, kiu same kiel mi emocie ĉiam rememoris pri ĝi, ne povas legi mian rakonton, kiun mi dediĉas al la edzino de Rolando, Lilio, kaj al lia tuta familio . . . kun fratecaj pensoj.

(Rolando Grandière mortis en marto de 1998. Li estis la prezidanto de la franca Laborista Esperanto-Organizo SAT-Amikaro. La red.)


Kiom da fojoj ni renkontis dum la pasintaj dek jaroj en preskaŭ ĉiatendencaj amaskomunikiloj eldirojn pri la «reala socialismo» kaj la «marksismo» kun la enhavo, ke la unua empirie refutas la duan, ke la socialismo montriĝis nerealigebla, ktp.? Kion ni diras responde al tio? Kial ne pli da maldekstruloj pli frue sciis diri ion adekvatan ĉi-rilate? Kial la popularigantoj de burĝa ideologio tiel sukcese ekspluatas la problemaron? Ĉu ni estu singardaj kaj fariĝu etreformuloj? Jen du artikoloj pri la temo el la pola gazeto Pismo Ateistycznej Lewicy (PAL, tradukite «Gazeto de la ateisma maldekstrularo», interrete: http://www.telvinet.pl/v/newmw/pal/). Ĝi aperas en Vroclavo kiel gazeto de junaj socialdemokratoj el la SLD (Alianco de la Demokratia Maldekstrularo – la socialdemokratia partialianco de Pollando, malpli radikala ol la artikoloj impresas). La tradukojn faris Gary Mickle. Ĉe entekstaj fontindikoj, la paĝindikoj de la originala teksto, kiuj rilatas al polaj eldonoj de verkoj (Marx, Engels, Lenin), ne estas redonitaj ĉi tie.

La falo de la bolŝevisma formacio kaj la teoria bazo de la maldekstrularo

de Paweł Zięba (el PAL 3/98)

Unu el la plej gravaj taskoj de la nuntempa maldekstra pensado estas la teoria situigo de tiu socia formacio, kiu dum pluraj jardekoj estis alternativo fronte al la kapitalisma formacio. Ĝiaj kreintoj kaj pintaj reprezentantoj serĉis la pravigon de ĝia ekzisto en la maldekstra socia pensado, precipe en la teorioj de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

Plenumante lukton sur la ideologia ebeno, la kritikantoj de la soveta socia sistemo atakis la teoriajn konceptojn, kiuj laŭdire ĝin fundamentas. La falo de la bolŝevisma formacio estis samtempe triumfo de la dekstra ideologio kaj de la dekstra socia pensado. La neadekvataĵojn de la ekonomia sistemo de tiel nomata reala socialismo prezentas ideologoj de la dekstrularo kiel pruvon pri la neuzebleco de la teoriaj konceptoj de la socia maldekstrularo.

Tiun kredon dividas ankaŭ certa parto de la socialdemokratoj, kiu transprenas la lingvaĵon kaj teorion de la dekstrularo. Kapitalismajn rilatojn de produktado kaj la burĝan demokration ili traktas kiel diaĵojn, fetiĉojn de teknologia civilizo, kies evoluo devas konsistigi premison de konstruado de la plej bona el ĉiuj mondoj. La teoriajn konceptojn de la maldekstrularo ili supozas anakronismo, la nova socialdemokratio laŭ ili devas apogi sin sur liberalaj sociaj kaj ekonomiaj teorioj. Tiu sinteno, kiu naskiĝas el oportuneco kaj el timo pri ekspliciteco, kaj kiu antaŭ ĉio estas esprimo de la regado de klasa burĝaro posedanta la ilaron de ideologia doktrinizo de la ekspluatataj klasoj, igas la maldekstrularon perdi sian sian ideologian kaj teorian identecon. Se ĝi ne kontraŭstarigus al la novliberala ideologio iun ajn simile teorie bazitan ideologian alternativon, la maldekstrularo kondamnus sin al neevitebla falo kaj baldaŭ iĝus karikaturo de si mem: homamaso el liberaluloj kun problemoj de sia memkonscio.

Tia maldekstrularo ne estas alloga por iu ajn. Nek por la liberaluloj, kiuj havas ja propran socian kaj politikan bazon, des malpli por la maldekstra balotantaro, kiu eble preferus resti hejme ol fordoni sian voĉon al liberaluloj, kiuj ŝajnigas esti maldekstrularo kaj ne malofte proksimiĝas en aferoj de ideologio al la dekstra tenebro. Tio videblas ĉe la elektorezultoj, kaj valorus, ke la gvidantoj de la maldekstrularo turnu sian atenton al la elektorezultoj atingitaj de reprezentantoj de la dekstra alo de la organizita politika maldekstrularo.

Dume, eĉ plej malgranda kialo ne ekzistas, pro kiu la maldekstrularo forĵetu sian propran teorion kaj propran teorian lingvaĵon. Tio estas pro almenaŭ du kialoj malĝusta. La unua kialo estas, ke la bolŝevisma oficiala marksismo neniam estis la sola teoria fundamento de la socia maldekstrularo. Tamen ekzistis maldekstraj teoriaj konceptoj paralelaj aŭ eĉ malamikaj rilate al la oficiala marksismo. Opozicio ekzistis eĉ en la sfero de la lenina marksismo-versio, reprezentita almenaŭ de la konceptoj de Leo Trocki. Opozicion konsistigis en la sfero de la ne-lenina marksismo pensantoj de la frankfurta skolo kun Horkheimer, Adorno kaj Marcuse je la pinto, kaj ankaŭ la ideologoj de la 2a Internacio. Ekster la marksismo anarkiistoj de diversaj skoloj disvolvis siajn teoriajn konceptojn. Dua kialo, pro kiu estas malĝusta la reĵeto de maldekstraj teorioj fare de la socialdemokratio, estas tamen, ke anstataŭ postsekvi la spurojn de dekstraj ideologoj kaj anonci la finon de la marksismo, ĝi devus esplori, ĉu la falo de la bolŝevisma formacio kuntrenas iun neceson reĵeti la marksismon, rezultantan el validaj metodologiaj premisoj. Meti tian demandon estas eble kaj celkonforme, se ni alprenas la vidpunkton de falsigismo, surbaze de kiu necesas reĵeti teorion, se ĝiaj konsekvencoj estas falsaj. La leĝoj de la logiko diras, ke falso ne povas rezulti el vero. La falseco de la konsekvencoj ebligas do tiri la konkludon pri la falseco de la premisoj. Agnoskante la ĝeneralecon de la falsigisma koncepto de scienca konado, ni ŝanĝiĝu por kelka tempo al falsigistoj, por determini, sub kiuj cirkonstancoj la falo de la bolŝevisma formacio povus konduki al la refuto de la marksismo. Kaj pro tio ni devus premisi, por refuti la marksismon, ke la bolŝevisma formacio estis la de Marx anticipita socialisma formacio kaj ke tiu estis refutita. Kiel oni scias el lernolibroj de marksismo, la socialismo devis esti socia-ekonomia formacio, kiu devus aperigi sin el la kapitalismo rezulte de kontraŭdiroj, kiuj krevigas la kapitalismon. Se tamen la socialismo aperis kaj falis, se okazis reveno al la kapitalismo, ĉu tio signifus, ke efektive estis refutita la teorio, laŭ kies koncepto la socialismo devus fariĝi la plej alta grado de socia-ekonomia evoluo de la homaro? Tiel do estas dubinde. Se oni rigardas la verkojn de tiu sama Marx, en kiuj li analizas la ŝtormajn sociajn ŝanĝojn de la socioj de la okcidenta Eŭropo en la 19a jarcento, oni vidas klare, ke por Marx la socia evoluo ne konsistas nur el unudirekto moviĝo. Kiam ni enmanigas al ni tiajn verkojn kiel la 18a de brumero de Louis Bonaparte aŭ la Interna milito en Francio fariĝas klare al ni, ke Marx imagas al si la procezon de sociaj transformiĝoj kiel konstante ŝanĝiĝantajn interefikojn kaj rilatojn, kiel procezon, en kiu nur ene de pli longedaŭra tempa perspektivo iĝas videble, kiu estas la venkanto kaj kiu estas la perdinto. Se eĉ la bolŝevisma formacio estis socialismo, do ankaŭ ĝia falo povus esti nur la termidoro de la revolucio, post kiu sekvas reveno al pli fruaj sociaj rilatoj.

Sed kio estis la bolŝevisma formacio? Ĉu vere ĝi estis la de la marksismo teorie antaŭvidita socialismo?

En vulgaraj versioj de marksismo propagitaj dum pasintaj jaroj ne estas loko por aliaj formacioj ol la prakomunumeco, la sklaveco, la feŭdismo kaj la kapitalismo. Se tamen ekzistis la bolŝevisma formacio, estante nek la de Marx priskribita feŭdismo nek la kapitalismo, kaj devante ĝin iel enskribi ĝin en la historia ordo, tiam do necesas manke de alternativo fundamentita en la marksismo agnoski ĝin kiel la realigo de socialismo antaŭvidita de Marx kaj Engels.

Ĉi tie tamen indas konstati, ke tiu en amase presitaj lernolibroj de la oficiala marksismo populara tezo, laŭ kiu la evoluo de la historio progresis laŭ la linio prakomunumeco-sklavismo-feŭdismo-kapitalismo-socialismo, ne estas produkto de Marx mem, sed de iuj vulgarigantoj, inter kiuj la honora loko alfalas al la unua konstruinto de la bolŝevisma formacio: Jozefo Stalin. Ĝia efiko estas tamen la kun la spirito de marksismo nekonforma submeto de la realo sub ideo, en tiu kazo ideo pri certaj sociaj formoj, kiuj elformiĝis en la kapo de la esploristo. Kiam Hegel pritaksis la prusan monarkion kiel enkorpiĝon de la absoluta racio, li atribuis al la realeco propraĵojn, kiuj naskiĝis en lia kapo. En sia Kontribuo al la kritiko de la hegela jurfilozofio Marx ridindigis tiun procedmanieron. La alternativo, kiun proponas la marksismo, estas la analizo de la realo kaj ne ĝia submeto sub ideon, kiun oni prenis al si en la kapon.

Tralego de la Skizo de la kritiko de la politika ekonomio malkovras por ni, ke el la vidpunkto de Marx la vojlinio de la socia evoluo povas devii de la supre indikita, por socioj de la okcidenta Eŭropo karakteriza vojo. Ĉar inter la antaŭkapitalismaj sociaj formacioj aperas la orienta formacio, la antikva formacio, la ĝermana formacio. El la du lastaj devis aperi la feŭdisma ordo de la mezepoka Eŭropo. Kontraste, la unua, kiu ne enhavis elementojn, kiuj apogis la transformon, devis pludaŭri tute senŝanĝa, atendante, ke la internacia kapitalo tiru ĝin en la agadon de la monda merkato, eluzante sociojn, kiuj funkciis dum jarcentoj en stato de socia stagnado, sed samtempe transformante ilin per la altrudo de kapitalismo al ili.

La evoluo de sociaj rilatoj povas do veturi laŭ diversaj trakoj, el kiuj iuj povas sin kruci, rezultigante novajn fenomenojn, naskante certajn siaspecajn, geografie limigitajn soci- ekonomiajn formaciojn, el kiuj iuj evoluas, kreante novan kvaliton, dum aliaj pludaŭras tiel, ke nur deekstera interveno eltiras ilin el la marasmo. La teritorio, sur kiu unu formacio cedis lokon al la alia, estis la okcidenta Eŭropo, sed ne Hindio, en kiu la indiĝena kaj jarmilojn daŭrinta soci-ekonomia formacio estis fine detruita nur de la koloniiganta Anglio, kiu reprezentis signife pli altan evoluŝtupon.

Nur la kapitalismo kun sia ekspansia monda merkato, kiu pere de la imperiisma politiko de la ŝtato ĉirkaŭprenas ĉiam novajn teritoriojn, kunligas ĉiujn tiujn vojojn, per kiuj socioj evoluas. Tiu sistemo estas la unua soci-ekonomia formacio kun tutmonda karaktero, transformanta pro siaj internaj trajtoj la socian realecon en regionoj de la mondo malproksimaj de la kapitalismaj industriaj-negocaj centroj, kaj tiu realeco ne povas esti enŝtopita en la stretan kadron de la ideo de sklaveco aŭ de feŭdismo, ĉar la fonto de tiuj ideoj estas la socia evoluo en la geografie limigita areo de Eŭropo.

Se do la bolŝevisma formacio falis sub la batoj de la kapitalismo, estiĝas la tento vidi en ĝi ĝuste unu el tiuj sendependaj vojoj, sur kiuj paŝas la evoluo de sociaj rilatoj, por finfine konduki al la naskiĝo de kapitalismo. Eblas montri al multaj argumentoj, kiuj parolas favore al tia traktado de la bolŝevisma formacio.

Pravigante la eblecon trovi en la teoria sistemo de historia materialismo de Karl Marx lokon por soci-ekonomia formacio, kiu ne taŭgas por alkonduki aŭ la kapitalismon aŭ la feŭdismon, ni devas okupiĝi pri la serĉo de la tipaj trajtoj de tiu formacio en la socia-historia realeco, kiun ni konas. La ekzisto de tiaj elementoj kaj ilia kunaperado atestos, ke ni havas aferon kun nova fenomeno, kiu estas nek unu el la jam pli frue konataj formacioj, nek la socialismo fontanta el la teorio. Ni okupiĝu alian fojon pri la serĉado de tiuj elementoj.


raportis la Berliner Morgenpost de 1988 12 08 pri antaŭvidoj pri 1989

Kion aŭguristoj profetas por 1989

[...] La pariza semajna revuo Ici Paris demandis al la ok plej konataj aŭguristoj de la lando, kiujn eventojn ili antaŭvidas por 1989. Jen selekto:

  • Fine de la venonta jaro estos vakcino kontraŭ aidoso. Ĝin komune evoluigos franco, ruso kaj usonano.
  • La usona prezidanto Reagan publikigos eksplodajn rememorojn, kiuj iĝos furorlibro.
  • La ĉefo de la franca registaro Rocard devos demisii.
  • Stephanie de Monako fianĉiniĝos kaj baldaŭ poste edziniĝos.
  • Francio travivos nuklean katastofon kiel Ĉernobyl.
  • Liz Taylor provos sinmortigon, sed estos savita.


Enkonduko en la analizon de la bolŝevisma formacio

de Paweł Zięba (el PAL 1/99)

Tre ofte niaj politikaj kontraŭuloj pridemandas nin pri nia rilato al la socia-ekonomia sistemo, kiu regis ĝis antaŭnelonge en Pollando. La celo, pro kiu oni prezentas tiajn demandojn, estas ŝarĝi nin per morala respondeco je la krimoj de la sistemo, kiel ankaŭ ŝanceli la teoriojn de maldekstruloj per la elmontro, ke iliaj konsekvencoj montriĝis eraraj. La atribuo al ni de morala respondeco je la pasinteco iĝas sufiĉe malfacila afero, se la dekstraj kontraŭuloj estas personoj ne nur ne ligitaj kun la antaŭaj regantaj klasoj, sed – kontraŭe – partoprenintoj en agadoj entreprenitaj de la politika opozicio, kiu luktis kontraŭ la dominado de tiuj klasoj. Pri la defendo de la teoriaj konceptoj de la socia maldekstrularo ni devas mem zorgi per ilia praktika apliko por klarigi la mekanismojn, per kiuj la tiama socia-ekonomia formacio funkciis.

Grava tasko staranta antaŭ ni estas do la respondo al la demando, ĉu la socia-ekonomia formacio konstruita en Sovetunio rezulte de la Oktobra Revolucio kaj pli poste translokigita al aliaj regionoj de la mondo estis efektive la de la marksisma teorio antaŭvidita socialisma formacio. Se ĝi tamen ne estis tio, ni devas konsideri tion, kaj la sekvo de tio estas, ke ni devas vidi en ĝi ian siaspecan socian fenomenon, ne atribueblan al iu ajn el la formacioj priskribitaj aŭ antaŭviditaj de la marksisma teorio.

Antaŭ ĉio indas atentigi, ke laŭ la opinio de Karl Marx la revolucio devus esti sekvo de la putriĝo de la kapitalismo provokita de kontraŭdiroj, kiuj kreskas ene de tiu formacio. La klasikuloj de marksismo taksis, ke la loko de la revolucio fariĝos unuavice tiuj landoj, en kiuj la rilatoj de la kapitalismo estis plej evoluintaj, nome Francio, Germanio, Anglio. Tiun vidpunkton dividis la plimulto de iliaj lernantoj kaj postsekvantoj ĉe la sojlo inter la 19a kaj la 20a jarcentoj. Dume, la bolŝevisma revolucio tamen okazis en lando, kiu ĵus ekpaŝis sur la vojo de kapitalisma evoluo. La tiama Rusio, malgraŭ ke la evoluo de militarismo konforme kun la antaŭdiroj de Friedrich Engels signife rapidigis la procezojn, kiuj moviĝis al starigo de la dominado de la kapitalisma proprieto, estis ekonomie tre postiĝinta ŝtato kompare kun la ŝtatoj de la okcidenta Eŭropo. En Rusio alte signifa plu restis la proprieto de feŭda karaktero, kaj en multaj regionoj konserviĝis elementoj rekte de la prakomunumeco. Oni notu bone, ke ĝuste ili laŭ la opinio de multaj rusaj radikaluloj kaj socialdemokratoj devintus konsistigi la fundamenton, sur kiu konstrui la socialisman formacion.

Sub la lumo de la marksisma teorio, la lenina tezo pri la rompiĝo de la plej malforta ĉenero en la ĉeno de kapitalismaj ŝtatoj ne estas teorie pravigebla. Por la daŭrigantoj de Lenin estis ideologie grave substreki la signifon de kelkaj izolitaj eldiroj de Marx pri la temo de la ebleco konstrui socialismon sur la bazo de certaj anakronismaj sociaj fenomenoj. Sed ekzemple la konata letero de Marx al Vera Zasuliĉ, kiu traktis ĝuste tiun demandon, kvankam ne enhavante pli profundajn teoriajn pravigojn, estas pli rigardebla kiel produkto de Marx la politikisto ol de Marx la teoriulo.

Friedrich Engels skribas ekzemple, ke «la iniciato de tia eventuala metamorfozo de la rusa urba komunumo povas veni ne de tiu mem, sed nur de la industria proletaro de la Okcidento» (F. Engels Postparolo al ‘Sociaj aferoj en Rusio’). En tiu sama artikolo li asertas ankaŭ, ke «estas historia neeblaĵo, ke ekonomie pli malalta ŝtupo de evoluo solvu la problemaron kaj la konfliktojn, kiuj aperis kaj povis aperi nur sur multe pli alta ŝtupo». Sed en la antaŭparolo de la dua rusa eldono de la Manifesto de la Komunista Partio ambaŭ kreintoj de la marksismo skribas, ke «se la rusa revolucio estos signalo por la proleta revolucio en la Okcidento, tiel ke ambaŭ sin reciproke kompletigas, tiam la hodiaŭa rusa komuna termastrumado povas fariĝi elirpunkto de komunisma evoluo». Kaj sekve, mallongigo de la rusa vojo de sociaekonomia evoluo eblas nur tiam, kiam venkas la socia revolucio en la okcidenta Eŭropo. En la mala kazo, la abolo de kapitalismo en Rusio eblos nur, kiam la evolunivelo de produktadaj rilatoj en Rusio egaliĝos al tiu, kiu estas observebla en la ekonomie plej evoluintaj ŝtatoj de la mondo.

La teoriuloj de la marksismo en la okcidenta Eŭropo dum la periodo tuj antaŭ la eksplodo de la Unua Mondmilito kaj tuj post ĝia komenco, do en tiu tempo, kiam kuŝis en ruboj la unueco de tiu fluo en la laborista movado, kies subkonstruo estis la teoriaj konceptoj de Marx, negative taksis la eblecon, ke eksplodus venka socia revolucio en la plej evoluintaj ŝtatoj de la mondo. La rusaj revoluciuloj, kiuj tiam troviĝis en la Okcidento, antaŭ ĉio Lenin kaj Trocki, restis en profunda opozicio rilate al la eĉ plej radikalaj reprezentantoj de la germana aŭ franca socialdemokratio. Indas enrigardi la aŭtobiografian libron de Leo Trocki Mia vivo, por konvinkiĝi pri la profundeco de la abismo inter la imagoj de la rusaj socialdemokratoj, la postaj komunistoj, kaj la analizoj de la maldekstraj partoj de la okcidenteŭropa socialdemokratio. Rigardante el la perspektivo de kelkdek jaroj, oni klare vidas, ke la pritakso farita de la tiutempaj okcidenteŭropaj teoriuloj estas ĝusta. Post la transpreno de la ŝtata regpovo fare de la bolŝevistoj montriĝis ja, ke ili ne kapablas proksimiĝi al realigo de la senklasa socio. La komparo de la marksaj imagoj tiutemaj, esprimitaj ekzemple en la Kritiko de la Programo de Gotha, kun la realo de la bolŝevisma ŝtato nemiskompreneble rekonebligas al ni, kiom la socialismo priskribita en la teoriaj verkoj de Marx diferencas disde la realo de la bolŝevisma ŝtato. De tio devenas la konstante entreprenitaj teoriaj penoj por pravigi la ekziston de tiu diferenco, kiuj esprimiĝas en la verkoj de Lenin el tiu periodo. La koncepto de forta ŝtato kun administra aparato kapabla lukti kontraŭ la rezisto de la burĝaro kaj aliaj ekspluatantaj klasoj, de forta armeo, kies ekzisto estis aldone subtenita per la argumento pri la eblo de ekstera interveno, kondukis al la estiĝo de la bolŝevisma ŝtato. Aperis burokratia aparato, dominita jam de la komenco de subtenantoj de Jozefo Stalin, kies ekzistokialo estis la montrado de la neceso defendi la atingojn de la revolucio kontraŭ atakoj de klasmalamikaj elementoj. La teoriaj devojiĝoj de Lenin, esprimitaj en lia verko Ŝtato kaj revolucio, kaj poste aperantaj en multaj aliaj verkoj, iĝis la substrukturo de la stalina koncepto pri la akriĝo de klasbatalo, kiu akompanas la progresantan konstruon de socialismo. Tiuj operacioj ebligis la kunekzistadon de la marksisma ideologio kaj la elformiĝanta socia-ekonomia formacio, kiu havis nenion komunan kun la marksa socialismo, nek kun iu ajn alia formacio priskribita de Marx.

Kiel oni scias, la socialismo devus konsisti el forpreno de la rimedoj de produktado de la nemultnombra grupo de iliaj posedantoj kaj ilia transdono al iliaj rektaj kreintoj. Tiu postulato estis formale realigita en la konstitucioj kaj centoj da normigaj aktoj de Sovetunio kaj poste de aliaj ŝtatoj de la tiel nomata «socialisma tendaro». Sed tio, ke ni nomas ian aferon socia proprietaĵo, ne signifas tamen, ke ĝi fariĝas tia. Karl Marx en la Kontribuo al la kritiko de la hegela jurfilozofio kaj en dekoj da aliaj verkoj submetas al kritiko la procedon, kiu konsistas el tio, ke elirante de ideo pri certa afero aŭ stato kaj submetante la realon al tiu ideo pri la realo, oni prezentas iun aserton, kvazaŭ ĝi estus efektiva analizo de la realo. Por ke proprieto estu socia, ĝi vere devas esti socia, kaj ne sufiĉas nomi ĝin tia. Kion tio signifas, ke io estas ies proprietaĵo? La marksisma analizo postulas prikonsideri unue la efektivajn proprietajn rilatojn, ĉar la rilatoj en la tavolo de la superstrukturo kiel oni ĝenerale komprenas ĝin, al kiuj apartenas ankaŭ la juro, estas nur derivaĵoj de ili. Ni devas komenci ekde la determino, kio ĝuste estas proprieto. Proprieto konsistas el la eblo disponi pri afero. Se mi estas la proprietanto de io, mi do povas uzi ĝin laŭ mia bontrovo por miaj celoj, doni ĝin al iu aŭ vendi ĝin, kaj eĉ detrui ĝin, se tia kaprico venas en mian kapon.

Se temas pri la tiel nomata socia proprieto, troviĝanta en la manoj de la ŝtato, la influo de la socio al la maniero, per kiu oni disponis pri la ĝuste tiu- maniere nomitaj rimedoj de produktado, estis minimumaj. En la praktiko pri ili disponis laŭ tute arbitra maniero la ŝtata administra aparato, nomata en la verkoj de la teoriuloj de tiu periodo mandatularo de la nacia posedaĵo. Konsiderante ilian rilaton al la rimedoj de produktado, kiu diferencis de tiu de aliaj sociaj grupoj, oni devas rigardi la mandatularon kiel tipan por la bolŝevisma formacio socian klason, klason de posedantoj de la rimedoj de produktado.

Rezultas el tio pliaj konsekvencoj. Ĉar se la posedanto de la rimedoj de produktado ne estas ilia senpera kreinto, ja la valoro kreita de ties laboro iĝas parte la havaĵo de la posedanto de la rimedoj de produktado. Kaj sekve do la mandatuloj alproprigis al si plusvaloron produktitan de la senperaj kreintoj.

Lenin en siaj tuj post la bolŝevisma revolucio verkitaj verkoj, invokante la marksan analizon de la Komunumo de Parizo, asertis, ke la procezo de administrado de la rimedoj de produktado estas tiel simpla, ke oficisto senpere nomumita kaj same tiel senpere revokebla de la popolo ne ricevu por sia laboro de administrado pli altan salajron ol la mezuman salajron de laboristo. Kaj tiel ekzemple en la verko Pri la taskoj de la proletaro en la aktuala revolucio Lenin formulas la jenajn postulatojn: «Abolo de la polico, la armeo, la burokratio. Pago al ĉiuj oficistoj, kiu estu ĉiam ajn elekteblaj kaj revokeblaj, ne superu la mezuman pagon de bona laboristo».

Tamen, en la epoko de la bolŝevisma formacio la administrantoj estis nek senpere elektitaj nek revokitaj de la popolo. Se ni rememoras la escepte ŝtormecan historion de altiĝo kaj falo de sinsekvaj plej superaj administrantaroj en Pollando, iĝas videbla, ke la sola maniero por anstataŭigi oficiston estis amasaj tumultoj kaj strikoj, en kiu evento oni en la kazo de la plej altaj oficistoj ne parolis pri demisiigo, sed pli pri perturboj de la sanstato, kaj la demisiigo ne estis enmanigita al la oficisto, sed tiu mem deklaris la demision. Oni povas nur suspekti, ke malantaŭ tiaj «libervolaj» demisioj troviĝis tute realaj premoj.1 Oficisto de alta nivelo ankaŭ ne estis elektita per la voĉoj de la laborhomoj, sed alelektita de aro de plej altaj oficistoj, kiuj memstare efektivigis la regpovon. En la kazo de oficistoj de malaltaj niveloj la decidoj okazis unuavice desupre. Ankaŭ ne estas objekto de dubo, ke la enspezoj de la mandatuloj konsistigis multoblon de la pago, kiun eĉ la plej peze laboranta laboristo ricevis.

La burokratia-administra aparato de la ŝtato komplete forfremdiĝis disde la laboranta parto de la socio. Alproprigante al si la rimedojn de produktado, ĝi fariĝis aparta socia klaso. Tial la klasbatalo jam ne okazis inter la burĝaro kaj la proletar, sed inter la klaso de mandatuloj kaj la proletaro (kaj evidente aliaj sociaj klasoj).

Kian pozicion la bolŝevisma formacio do okupas en la ĝenerala skemo de evoluo de socioj kaj iliaj manieroj de produktado? Ŝajnas, ke ĝi aperas same en Eŭropo kiel en la tria mondo tie, kie ekzistas relative bone elformiĝinta administra aparato aŭ la bazo por ties estiĝo en la formo de adekvate klera inteligencio, kaj samtempe tie, kie la kapitalismo faras nur la unuajn paŝojn en la batalo kontraŭ antaŭaj sociaj formacioj. En situacio de revolucia fermentado provokita de la falo de difinitaj, ĝis tiam dominantaj formoj de mastrumado, kio metas sub demandosignon la ekzisto de signifaj partoj de la socio, ĉe samtempaj altaj aspiroj de certaj sociaj tavoloj kapablaj formi administran aparaton, naskiĝas radikala socia movado, kiu strebas aboli kaj la malnovan ordon kaj la ĝermojn de la kapitalisma sistemo. Estiĝas la bolŝevisma formacio kiel formo de antaŭkapitalisma socia sistemo alternativa al la de Marx priskribita okcidenteŭropa feŭdismo.

En la bolŝevisma formacio okazas komence giganta evoluo de la rimedoj de produktado. Konstruiĝas novaj fabrikoj, en kiuj laboron trovas la vilaĝa loĝantaro ne bezonata en la kampoj. Oni alpaŝas la taskon levi la klerigon al pli alta nivelo, per kio estas celate taŭgigi la laborantajn klasojn por novaj taskoj, kiuj rezultas el la evoluo de la teknikaj rimedoj de produktado, kiujn povas funkciigi nur konvene klerigita laboristo. Ekfunkcias en ĝi tamen la samaj procezoj kiel en okcidenteŭropaj socioj en frua etapo de la evoluo de la kapitalismo. La diferenco estas, ke la administranta klaso scias, kion ĝi celas, la evoluprocezo estas malpli spontana, pli laŭplana kaj sekve pli efika. Samtempe oni aplikas en signifa grado sociajn sekurigojn kun la rezulto, ke la aperaĵoj de amasa mizero kaj sendignigo kutime ne aperas kun tiel detrua forto kiel en la kazo de la okcidenta Eŭropo en la komenca periodo de la evoluo de kapitalismo.

La frua kapitalismo kaj la bolŝevisma formacio okupas en la historio similajn lokojn. En morala senco ambaŭ formacioj kun certeco meritas kondamnon, kvankam ŝajnas, ke la bolŝevisma formacio certigas al la salajruloj pli altan vivnivelon.

En certa momento la bolŝevisma formacio elĉerpas sian historian mision kaj iĝas malhelpaĵo ĉe la evoluo de la rimedoj de produktado. La manko de mekanismoj de konkurenco malakcelas la rapidecon de transformiĝoj. La klaso de mandatuloj estas unueca, kaj kvankam aperas subdividoj ene de ĝi, ĝia rilato al la rimedoj de produktado estas unueca: la tuta klaso estas proprietanto de la tuto de la rimedoj de produktado. Analizo de la proprietaj rilatoj pruvas, ke eĉ kiam interne de la klaso de mandatuloj aperis distavoliĝo, tamen ne unuopaj membroj de la klaso estis posedantoj de rimedoj de produktado, sed la klaso kiel tuto.2 El tio sekvas, ke ne ekzistas principaj premisoj por la estiĝo de antagonismoj interne de la reganta klaso. Se serĉi iun analogion, tiu formacio do memorigas pri iuj formoj de komunumeco, en kiuj la kolektiva proprieto ĉirkaŭprenis certan parton de la socio, dum tamen iu klaso estis ekskludita de ĝi, antaŭ ĉio la klaso de sklavoj.

Interna antaŭkondiĉo por la disfalo de la bolŝevisma formacio estis la kontraŭdiro inter la reganta klaso kaj la ekspluatataj klasoj, dum ekstera antaŭkondiĉo estis la kreskanta minaco de la flanko de la intense evoluantaj kapitalismaj socioj. Havante elekton inter kresko de la interna klasbatalo kaj la pliforteco de eksteraj kontraŭuloj unuflanke, kaj la transformiĝo en klason de kapitalistoj aliflanke, la mandatularo, tiu ĝismedole racia socia klaso, elektis la duan solvon. La politika historio de la trarompo de la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj montras, ke en la plimulto de kazoj, la transformiĝo de la bolŝevisma formacio en kapitalisman estis la rezulto de konscia decido, eĉ preskaŭ de balotado en la plej altaj grupoj de mandatuloj. Fordonante parton de sia proprieto al la disidentoj, kiuj aspiris novajn sociajn rolojn, larĝe malfermante sin al la kapitalisma mondmerkato, en la daŭro de nur kelkaj jaroj ili sukcesis plenumi sisteman transformon, ĉe kiu ili lokis sin mem sub la novaj soci-ekonomiaj kondiĉoj en situacio tute al si konvena.

Per tio ni finas nian analizon. Kaj kvankam malfacilas rigardi ĝin kiel kompletan kaj elĉerpan, unu afero ŝajnas certa: la falo de la bolŝevisma formacio ne nur ne signifas la refuton de la teoriaj konceptoj de Marx. Male: tiuj konceptoj, konsistigantaj la fundamenton de la socialisma movado, eminente taŭgas por utiligo ĉe la analizo de la bolŝevisma formacio: de ĝia estiĝo, interna dinamiko kaj falo.

1 En multaj kazoj tiujn tumultojn kaj strikojn eluzis iuj mandatuloj kontraŭ aliaj. Parton de tiuj perturboj certe inspiris kaj stiris certaj grupoj de mandatuloj, kiuj celis tiumaniere atingi proprajn celojn. Tio tamen neniel ŝanĝas la fakton, ke tiuj aperaĵoj estis principe fenomenoj de klasbatalo fare de ekspluatitoj kontraŭ la mandatularo kiel ekspluatanta klaso.

2Unuecan rilaton de klaso al la rimedoj de produktado ne kontraŭdiras ĝia interna subdividiĝo. En la kazo de la soveta formacio neniu mandatulo havis ekskluzivecon ĉe la disponado pri iu aparta, organize distingebla elemento de la rimedoj de produktado. Se li akiris la administrorajton, li akiris ĝin portempe. Fine li perdis tiun rajton, sed plej ofte ricevis interŝanĝe la rajton disponi pri alia parto de la rimedoj de produktado. Kaj sekve la rimedoj de produktado estas komunaj en tiu sama senco kiel terproprieto estis komuna ĉe la ĝermanoj, malgraŭ, ke en iu ajn momento la rajto disponi pri difinita terpeco apartenas al konkreta membro de la komunumo.


lingva angulo

BEUGUNG DES ZEITWORTES IM ESPERANTO

Nur drei Aussageweisen:
a) Indikativ oder Wirklichkeitsweise (indikativo)
b) Conditional oder Bedingungs- oder Wunschweise (kondicionalo)
c) Imperativ oder Befehlsweise (imperativo)

Zwei Zustandsformen:
Aktivo – Tätigkeitsform
Pasivo – Leideform

Die Nominalformen sind:
a) Indikativo – Nennform
b) Participoj – Mittelwörter der Gegenwart und der Vergangenheit

Esperanto kennt keine unregelmässigen Verben (neregulaj verboj).

Esperanto kennt keinen Unterschied zwischen den Beugeformen für Einzahl und Mehrzahl.

Die folgenden zwölf (12) Verbalformen genügen zur Bildung der einfachen und der zusammengesetzten Zeiten jedes Zeitwortes:
A) Gegenwart (prezenco) – Endung -as (ich rufe – mi vokas)
B) Vergangenheit (preterito) – Endung -is (ich rief – mi vokis)
C) Zukunft (futuro) – Endung -os (ich werde rufen – mi vokos)
D) Bedingung (kondiĉo) – Endung -us (ich würde rufen – mi vokus)
E) Befehlsform (imperativo) – Endung -u (rufe! – voku)
F) Nennform (infinitivo) – Endung -i (rufen – voki)
G) einziges (!) Hilfszeitwort – sein – esti

Mittelwortendungen – participaj finaĵoj:
a) Gegenwart des aktiven Mittelworts – Endung -ant (rufend – vokanta)
b) Vergangenheit des aktiven Mittelworts – Endung - int (gerufen habend – vokinta)
c) Zukunft des aktiven Mittelworts – Endung - ont (rufen werdend – vokonta)
d) Gegenwart des passiven Mittelworts – Endung - at (gerufen – vokata)
e) Vergangenheit des passiven Mittelworts – Endung - it (gerufen werden – vokita)
f) Zukunft des passiven Mittelworts – Endung -ot (gerufen werden sollen – vokota)

Mit Hilfe der sechs (6) Partizipalformen a) bis f) und des Hilfzeitwortes esti werden die zusammengesetzten Zeitformen gebildet.

Mittelwörter (participoj) werden auch als Eigenschaftswort (adjektivo) und als Hauptwort (substantivo) benutzt.
vokanta – rufend
vokata – gerufen
vokanto – ein Rufender
Vokato – ein Gerufener
vokinta – gerufen habend
vokita – gerufen
vokinto – gerufen Habender
vokito – gerufen Wordender
vokonta – künftig rufend
vokota – künftig gerufen
vokonto – einer, der künftig rufend wird
vokoto – einer, der künftig gerufen wird

Imperativo:
estu vokata! sei gerufen!
estu salutata! sei gegrüßt!
estu vokanta! sei rufend! (besser: voku!)

Die Unterschiede in der Bedeutung der zusammengesetzten Zeiten werden durch folgende Übersicht klar veranschaulicht:
mi estas (ich bin) -anta: ich bin gerade dabei . . .
mi estis (ich war) -anta: ich war gerade dabei . . .
mi estos (ich werde sein) -anta: ich werde gerade dabei sein . . .
mi estus (ich würde sein) -anta: ich würde gerade dabei sein . . .
estu (sei!) -anta: sei gerade dabei . . .!
esti (sein) -anta: gerade dabei sein . . .
mi estas -inta: ich habe soeben aufgehört . . .
mi estis -inta: ich war aufhörend . . .
mi estos -inta: ich werde soeben aufgehört haben . . .
mi estus -inta: ich würde im Begriff sein aufzuhören . . .
estu -inta:sei aufgehört habend . . .
esti -inta: aufhörend sein . . .
mi estas -onta: ich bin dabei aufhören zu werden
mi estis -onta: ich war dabei aufhörend sein zu werden
mi estos -onta: ich werde dabei sein aufhörend zu werden
estu -onta: sei im Begriff aufzuhören
esti -onta: im Begriff sein werdend aufzuhören

Man hat stets sorgfältig darauf zu achten, daß die zu gebrauchende Zeitform auch wirklich dem auszudrückenden Gedanken entspricht. Man vermeide die im Deutschen oft unlogischen Zeiten wie »Gehst du heute Abend ins Theater?« Richtig und logisch ist »Wirst du heute Abend ins Theater gehen?« = Ĉu vi iros teatron hodiaŭ vespere?

Zusammengestellt von A. F. Ŝtefano


Ludejo

S-ano Helmut Vogt, nova leganto de la Magazino, proponas «novan kontinuan rubrikon kun la titolo LUDEJO», kaj sendas por ĝi sian nove elpensitan ludon.

Trankvileco

Sen ia fanfaronado T estas grandioza, specifa ununure Esperante farita inventaĵo. Plej ofte la reklamo uzas superlativajn esprimojn, sed mi povas limigi mian prezentadon je puraj faktoj. La uzebleco en multaj aplikosferoj devas perpleksigi je la unua rigardo, sed mi demandas, ĉu prisilenti mian miron kaj entuziasmon ne signifus mensogi al vi.

T = nova komunikilo. Kiel ĉiam, la komunikilo estas la mesaĝo. La mesaĝo de T tial estas TRANKVILECO. Ĝi taŭgas por kelkaj pacaj celoj. Unue kiel ekzercludo por memstudantoj de la ILo, same uzebla kiel socia ludo por rondinterparolantoj en malgrandaj ekzercogrupoj, en kiuj T per cirkulado laŭ fiksitaj reguloj alternante ebligas komunan frazofaradon al la rondo. Due, T estas produkto kaj rimedo por la psiko kaj en malfacilaj vivocirkonstancoj (trafikhaltoj kaj aliaj senfinaj atendotempoj). Ĉe mortiga enuigo kaj obstina ekdorma neeblo T estas aplikebla kvazaŭ kiel rimedo en kazo de neceso kaj ĉe maljunuloj por cerbekzercado preventanta spiritan malfortecon. T promesas kiel meditilo transcendajn spertojn kaj malfermas pliajn fenestrojn de l’ animo sen LSD aŭ aliaj drogoj. Manidanĝero ne ekzistas. La pasia spirita plezuro neniam elvokis malsanan avidon. La skribita frazo eble povas helpi al memekkono. Ĝi vekas kreivajn fortojn kaj jam inspiras kelkajn artistojn. T estas ankaŭ rekomendinda al lirikistoj, se ili ne malŝatas tiel simplan kaj «banalan» helpilon. Vortludemuloj kaj ILo-instruistoj certe ne bezonas specialan pluran varbadon, kiu jam iel similas al la prezentado de la imperiestraj novaj vestaĵoj en la fabelo de Christian Andersen. Ĉar sen aplikado aŭ praktikado ankaŭ antaŭe la plezuro je la ILo estis nekredebla. Dum infanaĝo mi lernis la simplan sloganon de glaciaĵvendisto: «Kiu unufoje gustumis, tiu konas guston.» (Wer einmal leckt, der weiß, wie’s schmeckt.)

Provu! Ĉu mi sukcesis tenti vin? Estas por via propra plezuro.

Via Kasko Senbrasiko (Pseŭdonimo)



Plenigu la rubrikojn en kazo de trafikhalto kaj alia senfina atendotempo!

TRANKVILECO apartenas al via gantoŝranketo kaj mansaketo.

(bedaŭrinde ankoraŭ de malsanasekuroj ne aprobita produkto por la psiko)

Ttia.............................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Rrikano..........................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Aatakis..........................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Nnovan...........................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Kkomandanton.....................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Vvundante........................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Iiel.............................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Llatente........................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Een..............................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Ccerbogiroj......................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
Oobskuraj........................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................
................................

Metropoliteno de Varankin tradukata en la germanan

Jam antaŭ pli ol jaro Roland Schnell komencis traduki ĉi tiun dum la lastaj jaroj pli konatiĝintan «proletaran romanon» el la originala Esperanto en la germanan. Jam en la eldono de novembro 1998 de Signal1 aperis lia germana traduko de unu parto de ĝi – per kio konatiĝis ankaŭ la tiama laborista Esperanto-medio al parto de la berlina publiko.

Pri kia romano temas? Ĝia intrigo konstruita ĉirkaŭ la konstruado de la berlina metroo estas iusence preteksto ebliganta al Varankin la prezenton de la etoso, kiun li mem ekkonis per propraj travivaĵoj. Li efektive restadis dum kelka tempo en Berlino. Dum la somero de 1928 li pasigis plurajn semajnojn en la urbo pro tiam okazinta SAT-kongreso. Lin gvidis tra la urbo Alisa, la edzino de Ludwig Schödl. Li do mem spertis la politikan vivon de la malfruaj 20aj jaroj en Sovetunio kaj Germanio, se tamen ne ĉiujn konkretajn eventojn priskribitajn en la romano.

La ĉefrolulo venas al Berlino por studi la konstruadon de la berlina metroo cele al utiligo de tiuj spertoj ĉe la konstruo de la moskva metroo. Dum sia restado en Berlino li partoprenas la vivon de la tieaj laboristoj kaj komunistoj. La detalaj priskriboj, kiujn la aŭtoro provizas pri la tiama Berlino, elperfidas lian personan sperton en la urbo. La ĵus alvenintan ĉefrolulon imponas la brilaj lumoj kaj reklamoj. Kelkaj postaj romanaj scenoj kongruas kun efektivaj, pruveble okazintaj historiaj eventoj: ekz. la agado kontraŭ la kirasita krozoŝipo A, dum kiu komunistoj forkaptis socialdemokraton parolontan en la radio – por povi mem agitparoli lialoke antaŭ la radia mikrofono kontraŭ la ŝipo. Same pri la sceno okaze de la liberigo de Max Hölz, maljuste akuzita kaj malliberigita ĝis 1928. Priskribita estas barikadobatalo en Neukölln okaze de la «sanga majo», la Unua de Majo de 1929, kiam la polico sub la estreco de la socialdemokrato Zörgiebel sange subpremis la laboristajn manifestaciojn en la distriktoj Wedding kaj Neukölln. La priskribo de tiuj bataloj ne fontis el la propra sperto, sed el la versio, kiun la komunistoj produktis el ĝi. La realeco estis pli banala. La komunistoj kreis la fikcion pri la heroe batalanta proletaro, preparanta la revolucian ekagon. La socialdemokratoj utiligis la okazaĵojn en Neukölln kaj Wedding por pruvi, ke la komunistaj estas danĝeraj, ĉar ili volas detrui la socion per armila forto. Ambaŭ versioj estas eraraj.

Metropoliteno maltrafis pro la politika misfortuno de la epoko sian celatan publikon, kiam ĝi unue aperis, en 1933 en Amsterdamo ĉe Ekrelo (la ĝis 1933 en Lepsiko situanta Eldonkooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo). Pli konata ĝi fariĝis nur post 1977, post la apero de dua eldono ĉe TK. Intertempe aperis ankaŭ reeldono ĉe Sezonoj (1992).

Tamen, jam ĉe la unua eldono aperis laŭda recenzo en Sennaciulo, kiu aprezis la singarde opoziciajn tendencojn, kiujn ĝi montras rilate al la tiama sistemo de Sovetunio. Varankin kritiketas la germanajn komunistojn en la romano pro trofervoro rilate al la konstruo de socialismo en Sovetunio. En la romano lia ĉefprotagonisto klopodas priskribi la enormajn problemojn de ĝi kaj de la evolue postiĝinta Sovetunio realisme ĉe kunveno de la RFKB2 kaj renkontas pro tio akrajn atakojn de la komunistaj entuziasmuloj. La romano mencias kazojn de korupteco ĉe oficistoj de la moskva trafikentrepreno kaj priskribas la okazantan disdiferenciĝon inter la proletoj kaj iliaj novaj estroj en Sovetunio. Plia grava trajto de Varankin estas lia tre negativa sinteno al la socialdemokratoj.

Varankin estis dum iu tempo pagita funkciulo de SEU por edukaj funkcioj. Li estis mortpafita 35-jara en oktobro de 1938 dum la stalinisma teroro kontraŭ esperantistoj kaj sennombraj aliaj. Liajn leterojn, librojn kaj arkivaĵojn oni detruis.

Ni deziras sukceson al la traduka entreprenaĵo de Roland.

1 «unabhängige Zeitschrift für Fahrgastbelange und Verkehrspolitik» (=sendependa revuo por pasaĝeraj interesoj kaj trafikpolitiko), gazeto aĉetebla ĉe multaj berlinaj kioskoj kaj gazetvendejoj

2 Rotfrontkämpferbund (=Ligo de Batalantoj de la Ruĝa Fronto, duonmilitara amasorganizaĵo de la germana Komunista Partio en la epoko de Weimar)

GM


Informila Sekcio

Kion sciigi pri Esperanto kaj ĝia ekzistkialo al maldekstra (proletara aŭ progresiva, se vi preferas) publiko? Indus sisteme kolekti la flugfoliojn kaj aliajn informilojn el SAT-medioj kaj de aliaj maldekstraj esperantistoj, faritajn dum ĉiuj epokoj, por pritaksi, kion tiuj homoj dum la jardekoj opiniis sciigenda al la proletara resp. maldekstra publiko pri Esperanto, ĝia celdifino, ĝia rilato al aliaj politikaj temoj, ĝia pozicio ene de la maldekstra-progresiva idearo. Eble tiaj verkoj eldiras pli pri la esperantista memkompreno de iliaj aŭtoroj ol manifestoj kaj kongresaj rezolucioj. Mi mem ne havas tian kolekton kaj ne scias pri alia, kiu havas. Jen eltiraĵoj el kelkaj flugfolioj / faldfolioj, kiuj hazarde trafis en mian hejman arkivon. Ili ne estas reprezentaj, sed ili ilustras kelkajn alirojn, per kiuj respondi nian komencan demandon: kion plej gravas sciigi al la proletara / progresiva / maldekstra publiko pri la valoro de Esperanto?

Foje la mesaĝo de la «maldekstraj» aŭ «progresivaj» esperantistoj frape similas al tiu de la «neŭtralaj». Foje ĝi havas propran karakteron.

Konforme kun la (verŝajne tro ambicia) intenco submeti al la atento de praktikuloj informcele uzeblajn teksterojn, unu teksto estas tradukita en la germanan. La aliaj estas originale germanlingvaj. Kiel dirite, temas pri eltiraĵoj, ne nepre kompletaj tekstoj.



el kvinlingva faldfolio de la berlina loka grupo de LEA/G (1959)

LERNT ESPERANTO!
JUNGE SOZIALISTEN AUS ALLER WELT!
TEILNEHMER DES IUSY CAMP 1959!

Die sozialistischen Esperantisten Berlins heissen Euch willkommen und wünschen Euerm Treffen einen vollen Erfolg.

Wiederum regen sich überall Kräfte, um die Rechte der Arbeitenden zu schmälern; wiederum wollen sie uns glauben machen, ,,daß das Vaterland in Gefahr sei. Immer mehr rüsten sie, ,,um den Frieden zu retten. Darum ist es dringend notwendig, sich gegen eine solche Politik zu wenden. Aber genauso notwendig ist es, eine wirksame Form der internationalen Zusammenarbeit zwischen den Sozialisten in den einzelnen Ländern zu finden. Die bisherige Zusammenarbeit erbrachte zweifellos nicht den gewünschten Erfolg. Hinweg mit dem Nationalismus! Fort mit dem Chauvinismus! Unsere Gegner sind international organisiert, deshalb sollten wir – viel mehr als bisher – die Ländergrenzen als reaktionäre Einrichtungen betrachten. Wir als Sozialisten sollten dabei unter den ersten sein!

Wir sind aber auch der Überzeugung, daß es u.a. dringend notwendig ist, das Sprachenproblem zu lösen, um erfolgreicher tätig sein zu können. Die Verschiedenheit der Sprachen ist oft das Hindernis, das ein direktes Gespräch oder einen direkten Briefwechsel von Mensch zu Mensch unmöglich macht. Meistens kann das nur mit Hilfe eines Dolmetschers geschehen. Was für ein Verlust an Zeit und Geld und wieviele Missverständnisse! Hat das nicht jeder einzelne von Euch selbst schon einmal erfahren? Ein Mensch steht neben einem Menschen, aber eine Verständigung ist unmöglich, weil jeder eine andere Sprache spricht! Sollten wir diesen Zustand nicht ändern? Sollten wir nicht eine Sprache wählen, die uns dann allen gemeinsam als Verbindungssprache dienen könnte? Eine Nationalsprache kann das nicht sein, das hat die Praxis bewiesen. Ein solches Verständigungsmittel muß neutral und auch relativ leicht erlernbar sein. Esperanto ist eine solche Sprache! Wir Arbeiter-Esperantisten haben das Sprachenproblem schon seit langem gelöst. In unseren Kongressen, an denen Genossen vieler Länder teilnehmen, gibt es nur Esperanto als Verhandlungssprache. Selbstverständlich wissen wir, daß eine Sprache an sich kein Allheilmittel ist, aber Esperanto kann eine wertvolle Mittlerfunktion in unseren internationalen Beziehungen ausüben. Wer mehr darüber erfahren möchte – und jeder sollte das wollen – der wende sich bitte an die auf der letzten Seite angege bene Adresse seines Landes.

Freier Esperanto Bund für die deutschen Sprachgebiete, Ortsgruppe Berlin



el naŭlingva faldfolio de la LEA-Komitato de SAT (eldonjaro nekonata)

EINE WELT, EINE SPRACHE

Auf Reisen, internationalen Konferenzen, Kongressen und bei vielen anderen Gelegenheiten treffen Sie oft mit Menschen aus anderen Ländern zusammen.

Wie interessant wäre es doch, mit diesen Menschen, die häufig in fernen Gebieten wohnen, ein freundschaftliches Gespräch zu führen.

Aber eine Verständigung ist leider nicht möglich, weil Sie beide eine andere Sprache sprechen. Sie können daher nur gestikulieren, lächeln oder vielleicht einige Wörter hervorbringen, die Sie in Ihrer Schulzeit gelernt haben. Immer aber wird das Resultat das gleiche sein: Sie bedauern, sich nicht in einer gemeinsamen Sprache verständigen zu können.

Ja, wenn Sie Esperanto sprächen!

Mit dieser leicht erlernbaren, harmonischen und ausdrucksvollen Sprache können Sie einander sofort verstehen; Sie können sich ohne Schwierigkeiten und ohne Dolmetscher unterhalten und so unmittelbar vom Zusammensein mit Menschen aus anderen Ländern profitieren.

Sie können nicht jede Sprache erlernen. Aber Sie können eine Universalsprache lernen, die es Ihnen ermöglicht, sich überall zu verständigen, mit Menschen aus aller Welt zu korrespondieren, interessante Literatur zu lesen und vieles andere mehr.

Diese Weltsprache ist ESPERANTO!



el kvinlingva flugfolio disdonita de maldekstraj esperantistoj en Amsterdamo (1972)

Kennst Du Esperanto?

Esperanto ist eine internationale Sprache, deren Wortschatz zum grössten Teil aus Stammwörtern besteht, die entweder allgemein bekannt sind oder in mehreren Sprachen vorkommen. Mit Hilfe von wenigen Vor- und Nachsilben können aus diesen Stammwörtern häufig 10, 20 und mehr Wörter abgeleitet werden. Die Grammatik kennt keine Ausnahmen und Unregelmäßigkeiten. Esperanto wird zudem so ausgesprochen wie es geschrieben wird. Daher ist Esperanto um ein vielfaches leichter zu erlernen als irgendeine Nationalsprache.

Eine Nationalsprache zur Weltsprache machen ist imperialistisch. Keine Weltsprache – Folge nationaler Denkweise. Das bedeutet viele Sprachen lernen, was unnötig viel Zeit kostet. Jeder sollte außer seiner Muttersprache die internationale Sprache Esperanto erlernen. Esperanto ist die Sprache der Völkerverständigung und des Friedens!



el germanlingva flugfolio de la «Zentrum der Agitation gegen die kulturelle Aggression des Imperialismus», Milano, Italio (komenco de la 70aj jaroj)

Um den Imperialismus von der kulturellen Seite zu bekämpfen, studieren wir Esperanto. Der Imperialismus macht irgendwelche großen Sprachen zu Weltsprachen und zerstört damit die Gleichheit der Menschheit, weil einige Nationen bevorzugt werden.

Der Marxismus und die revolutionäre Theorie des Proletariats lehren uns, daß in der modernen Welt die Gegensätze der Klassen die Gegensätze der Nationen ersetzen. Jede Nation hat ihre Sprache. Wir proletarischen Internationalisten müssen den Kampf für eine Weltsprache mit allen Kräften vorwärtstreiben, um die Schranken der einzelnen Sprachen zu brechen und eine brüderliche Gemeinschaft aller Völker der Welt zu bilden. Dazu müssen wir alle eine Universalsprache, ESPERANTO, sprechen.

Was ist Esperanto?

Esperanto ist eine Sprache, die man leicht und in ganz kurzer Zeit erlernen kann. Dr. Zamenhof hat diese Sprache im Jahre 1887 geschaffen, um den Völkern der Erde ein Werkzeug in die Hand zu geben, mit dem sich alle Völker brüderlich vereinen können.

Die Bourgeoisie macht aus Esperanto ein Hobby. Das Proletariat hingegen, sieht der Universalsprache Esperanto mit sehr viel Sympathie entgegen, denn das Proletariat entwickelt Esperanto um den Internationalismus und die Revolution zu unterstützen.

Die praktische Nützlichkeit von Esperanto!

In allen Städten der Welt gibt es Zirkel, Gruppen oder delegierte Esperantisten, mit denen sich jeder in Verbindung setzen kann. Die größeren Gruppen und Zirkel, wie UEA, SAT, KELI u.s.w. bringen Kataloge heraus mit allen wichtigen Informationen und Adressen.

Indem wir Esperanto lernen und lehren, bekämpfen wir den Nationalismus und Imperialismus der Bourgeoisie. Laßt uns Esperanto benützen um die richtige internationale und revolutionäre Idee ans Tageslicht zu bringen!

ENGLISCH FÜR DIE WALL STREET, FÜR DIE KULTURELLE AGGRESSION DES IMPERIALISMUS!
ESPERANTO FÜR DEN PROLETARISCHEN INTERNATIONALISMUS!
NEIN zum Nationalismus und Imperialismus!
JA zum Internationalismus des Proletariats!
NEIN zu den Schranken zwischen den Sprachen!
JA zur Universalsprache ESPERANTO!

DER KAPITALISMUS UNTERDRÜCKT DAS PROLETARIAT AUF VERSCHIEDENE ARTEN: wirtschaftlich, politisch, kulturell, durch die Ausdrucksmöglichkeiten, auf verschiedene andere Arten, worunter die Festsetzung einer internationalen Sprache: in der Tat drängt der Yankee-Imperialismus Englisch als internationale Umgangssprache auf.

Die vernünftige und neutrale Lösung, die alle Völker auf dieselbe Ebene stellt, ist jedoch ESPERANTO. Deshalb bedeutet die Verbreitung von Esperanto eine Art des Protestes gegen den Imperialismus auf sprachlichem und kulturellem Gebiet. Unter Berücksichtigung der Unterscheidung der Sprache als Form, im Sinne eines technischen Mittels zur gegenseitigen Verständigung unter den Menschen, und ihrem kulturellen Inhalt, stellt die Form des Esperanto, als Bemühung allen Völkern der Welt eine universelle Sprache zu geben, an und für sich einen Kulturwert dar.



el nederlanda faldfolio de homoj el la medio de La Juna Penso (70aj jaroj) [trad. GM]

Esperanto für progressive Zwecke

In der Gesellschaft spitzen sich die Gegensätze zwischen den Machthabern auf der einen Seite und den Basisinitiativen auf der anderen Seite immer schärfer zu. Ein anderes Wort dafür ist Polarisierung. Einige finden das bedauerlich, andere mögen es. Darauf gehen wir an dieser Stelle nicht weiter ein, sondern wir schauen, ob die Polarisierung wirklich eine so neue oder unerklärliche Erscheinung ist.

Seit der industriellen Revolution gibt es die besonderen Gruppen der Besitzer von Wirtschaftsmacht, kurz gesagt die Kapitalisten, und die Menschen, die ihre Arbeitskraft verkaufen, kurz gesagt die Arbeiter. Es wäre ganz schön naiv anzunehmen, dass die Kapitalisten freiwillig ihre Macht aufgeben würden. Sosehr man bisher mit allen Mitteln versucht hat, diesen Gegensatz zu verschleiern, kommt niemand auf die Dauer drumherum, zwischen Kapitalisten und Arbeiter eine Entscheidung zu treffen.

Das hat auch Einfluss auf die Esperanto-Bewegung. Kurz nachdem Dr. Zamenhof die Sprache zusammengestellt hat, kam es zu Konflikten:

Einige wollten sich ausschließlich mit der Einführung des Esperanto als weltweite Amtssprache beschäftigen.

Andere wollten Esperanto benutzen, um die sprachliche Diskriminierung zu bekämpfen, stießen dabei aber auf den Zusammenhang mit der sozialen Diskriminierung.

Schließlich gab es noch eine Gruppe, die zum sozialen Kampf der Arbeiter, zum Klassenkampf beitragen wollte, wobei sie aber auf die sprachliche Diskriminierung stieß.

Am Ende erwies es sich als nicht möglich und nicht einmal als wünschenswert, alle diese Strömungen in einer Organisation zu vereinen. Die Trennungslinien werden hier nicht durch veraltete Traditionen bestimmt, sondern durch wesentlich unterschiedliche Ansichten.

Aber jetzt könntest du einwenden, dass die sprachliche Diskriminierung, von der wir sprachen, deiner Meinung nach nicht besteht. Englisch, Russisch oder Chinesisch wird ja doch zur Weltsprache. Auf die grundsätzliche Ungerechtigkeit des Zustands, bei dem ein Volk sehr wohl eine Fremdsprache lernen muss und ein anderes nicht, sowie auf die Unmöglichkeit, so etwas zu verwirklichen, da es doch immer Länder geben wird, die nachhaltigen Widerstand leisten, gehen wir hier nicht ein, weil dieses Thema im Faltblatt Een Wereldtaal Gewensd [Eine Weltsprache erwünscht] ausführlich besprochen wird.

Wir erinnern nur an den Herrn Pompidou, der anlässlich des Beitritts von England zur EWG gesagt hat, dass Englisch die gefestigte Position des Französischen in der europäischen Gemeinschaft nicht antasten darf, und dass Französisch die europäische Amtssprache werden muss.

Der eigentliche Nutzen des Esperanto hängt eng mit den verschiedenen Strömungen zusammen. Es ist abzusehen, dass die Einführung des Esperanto als weltweite Amtssprache noch lange auf sich warten lassen wird. Der große Nutzen des Esperanto als Sprache liegt vor allen Dingen ganz einfach in seinem didaktischen Wert beim anschließenden Studium anderer Sprachen.

Es erwies sich, dass eine Kindergruppe, die zunächst ein Jahr Esperanto und danach ein Jahr Französisch unterrichtet bekam, Französisch besser beherrschte als eine vergleichbare Gruppe, die zwei Jahre hintereinander Französischunterricht hatte.

Was die sprachliche Diskriminierung anbetrifft, ist es klar, dass Schriftsteller aus großen Sprachgebieten weit mehr Chancen haben, übersetzt zu werden, als die aus kleineren. Übersetzungen englischer und französischer Literatur gibt es meist sehr wohl, während es nicht einfach ist, etwas zu finden, wenn es sich um Dänisch, Bulgarisch oder Portugiesisch handelt, was aber nicht etwa daran liegt, dass es dort an entsprechenden wertvollen Schriftstellern mangelt.

Es gibt auch Menschen, die das oben Angeführte für bloße Kleinigkeiten halten, und der Meinung sind, dass die wesentlichen Probleme der Gesellschaft woanders liegen. Der große Nutzwert einer internationalen Sprache kommt z. B. bei Streiks zum Vorschein, die international sein müssen, um erfolgreich zu sein. Die Verbindungen müssen dann nicht ausschließlich über die Führung laufen, sondern die streikenden Arbeiter können auch direkten Kontakt zueinander unterhalten.


LEA/G-Magazino aperas ankaŭ en TTT kun granda parto de la enhavo de la papera versio (kiam finfine en la reto):

http://home.germany.net/101/121591/leag/


Apernotoj / Impressum

Eldonanto / Herausgeber:
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj (LEA/G)/
Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G)
Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch,
(Tel.+Fax: (07802) 90 336)
LEA/G per SAT en TTT:
http://www.multimania.com/satesperanto/
Redakcio /
Redaktion:
Gary Mickle (GM), Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, (Tel.: (030) 453 96 47),

Hans Rodewig (HR), Stammestr. 86D, DE-30459 Hannover
Albert Stephan (AFS), adreso de LEA/G supre indikita /
oben angegebene Adresse von LEA/G
Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la rajton mallongigi aŭ rifuzi alsendaĵojn.
Redaktofino: varias (kontaktu GM sub la supre indikita adreso)
MAGAZINO aperas kvarfoje jare /
erscheint vier Mal jährlich;
abonprezo /
Bezugspreis 15,- DM
La membrokotizo entenas liveradon de la bulteno.
LEA/G-konto: Jiri Proskovec
n-ro 9168 434 Postbank Essen
(BLZ 360 100 43)
Represo de materialo permesita, se la fonto estas indikita.