[reen]

LEA/G-MAGAZINO n-ro 27 (3/1999)

Organo de la Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj
Organ des Freien Esperanto-Bundes für deutschsprachige Gebiete


    Enhavo:

  1. La duobla ŝtataneco kaj la etneco (Gary Mickle)
  2. Baloto 1999
  3. Oni pretigas Adresaron de LEA/G. Bonvolu helpi!
  4. Maljunuloj estas pli feliĉaj (A. F. Stephan)
  5. Esperanto, lingvo de la amikeco
  6. Legendo de la Viena Arbaro (Petro Jayer)
  7. William Blye sur verda branĉo – Casanova sur la komodo (el Spiegel tradukita de A. Ŝtefano)
  8. LETEROJ AL LA REDAKCIO
  9. INFORMILA SEKCIO: Retrospektive pri la Esperanto-rubriko en Direkte Aktion
  10. Mem viziti la GEJ-paĝon kaj sendi kritikon al mi (Gunnar Fischer)
  11. Pri neŭtralismo kaj varbado (Gunnar Fischer)
  12. Aŭstralio: reveno al la tero de revado (Maryvonne Robineau)
  13. Esoteriko kaj faŝismo – pripensoj pri parolado de Jutta Ditfurth (Müller, trad. de S. Hartwig)
  14. Subteni la bazdemokratajn fortojn en Balkanio! (el FAU-Ĝisdatigo)
  15. NOVAĴOJ

La duobla ŝtataneco kaj la etneco

La kompromismemo de la "ruĝ-verda" koalicio en Germanio ĉe la realigado de la projekto por faciligi la duoblan ŝtatanecon estis des pli bedaŭrinda, ĉar la ebligo de la duobla ŝtataneco1 mem konsistigis nur parteton, eĉ ne la ĉefan, de la en pli fruaj tempoj tre vastampleksa postulkatalogo de la verduloj kaj de analogaj postuloj de partoj de la socialdemokrata partio, kiuj rilatas al eksterlandanoj en Germanio kaj al la plibonigo de ilia jura situacio. Per tio mi ne volas riproĉi tiun kompromisemon, kiun subite aperanta situacio trudis al ili.

Leviĝas la demando – certe rilatanta ankaŭ al aliaj landoj – kial grandega parto de la socio sin montras malpreta aprobi eĉ tiun minimumecan reformon kaj aliajn reformojn de la leĝaro pri eksterlandanoj, kiuj plibonigus ilian statuson.

La klarigo per rasismo, populara ĉe maldekstruloj kaj maldekstraj liberaluloj, estas sendube valida, se oni komprenas la rasismon kiel unu faktoron inter diversaj. Sed jam la preskaŭ kompleta manko de rasismaj (en la propra senco de la vorto) ideologioj en la publika diskuto, eĉ ĉe la dekstra ekstremo, dubindigas la universalan validecon de ĉi tiu klarigo.

Plia (laŭ mi pli grava) klarigo estas simpla pragmata grupa egoismo ĉe tiuj germandevenuloj, kies socia statuso estas nealta kaj perceptas la negermandevenan loĝantaron kiel socian tavolon situantan rekte sub ilia propra. Teni la propragrupan pozicion en la socia hierarkio kompreneble implicas komunan strebadon por teni la pli subajn socitavolojn plu malsupre, kaj en la logiko de klasa socio estas tute normale, ke germandevenaj proletoj (kiuj plimulte estas ideologie integritaj kaj ne revoluciaj aŭ eĉ klasbatalemaj) apogu agadojn, kiuj celas malavantaĝi la negermandevenan loĝantaron. La prikriata "rasismo" de diversaj ekstremdekstraj partioj mankas almenaŭ en iliaj programoj. Ili eluzas kaj plifortigas socitavolan egoismon de nealtrangaj germanaj salajruloj, kiu estas tute sistemkonforma. Analogaĵo de tiaj partioj "de germanoj", kvankam reprezentanta pli altajn sociajn tavolojn, estas la FDP (liberaldemokrata partio), kiu neniel kaŝas sian partiecon por la "pli bone enspezantaj" homoj.

Kvankam la materiala bazo de ĉia rezisto kontraŭ plibonigo de la statuso de la negermandevena loĝantaro estas la ekonomia neegaleco en kapitalismo, ekzistas kompreneble ideologia superstrukturo, kies enhavoj dominas la publikan debaton. La ideologio de rasismo, kiel konstatite, malpli grave rolas en tiu superstrukturo de diskriminaciaj ideoj, kiuj regas en modernaj kapitalismaj (kaj aliaj) ŝtatoj. Gravan rolon ludas, kontraste, iu konvencia ideologio pri etneco, implicite ĉeesta en ĉiu publika debato pri la statuso de "eksterlandanoj". Tiu ideologio estas tiel forta, ke ĝi eĉ ne havas nomon. Ĝi temigas aferojn, kiujn "ĉiuj scias" (ankaŭ la "eksterlandanoj" mem), kaj tial eĉ ne estas perceptata de multaj kiel ia "ismo".2

Jen, laŭ miaj observoj, ĝiaj ĉefaj elementoj:

1. Homo "kompreneble" apartenas al nur unu etno kaj ne al du aŭ pluraj. Povas eĉ okazi ĉe popolnombrado, kiu celas konstati la etnan konsiston de difinita teritorio, ke oni trudas al homoj tian memkomprenon kiel kondiĉon por ĝui civilajn rajtojn, kiel tio okazis en Suda Tirolo.

2. La etneco de homo formiĝas enfamilie kaj en la posta vivo ne ŝanĝiĝas. Efektive, multaj etnistoj traktas la gepatran lingvon kiel determinilon de etneco.

3. La etneco de homo estas ia kerna elemento de lia/ŝia persona identeco. Oni rimarku, kiom da homoj uzas la vorton identeco kvazaŭ ĝi estus sinonimo de etneco.

4. Devioj disde tiuj tri kvazaŭaj normoj, kiujn oni kompreneble observas ĉe multaj individuoj, estas traktataj kiel moralaj difektoj de la koncerna homo.

Desur tiu rako de trosimpligoj kaj falsaĵoj multaj selektas ideojn laŭ siaj bezonoj: ksenofobiuloj, naciistoj, patriotoj3, multkulturistoj, etnistoj, esperantistoj kaj diversaj kritikantoj de la usona "Coca-Cola-imperiismo", por nomi nur kelkajn. Tute rutinece tion faras kontraŭuloj de faciligita ŝtataniĝo por alidevenuloj, ĉe kio ili kompreneble traktas la ŝtatanecon kiel juran korelativaĵon de la etneco.

La forto de tiuj ideologieroj ne estas empirie konstateblaj faktoj, sur kiuj ili baziĝus. Preskaŭ ĉiu konas en sia persona ĉirkaŭaĵo homojn, kies etneco ne statas laŭ tiuj kvazaŭnormoj. Ilia vera forto estas la manko de politikaj fortoj, kiuj kontraŭbatalas ilin. Mi premisas ĉi tie, ke tiuj politikaj fortoj devus troviĝi sur la maldekstra flanko de la politika spektro, ĉar tie troviĝas la proparolantoj de ĉia pli larĝa socia egaleco. Sed oni ne ofte trovas ilin ĉe la

Se la esperantistoj ne postanhelus la en la respektiva momento modajn ideojn, sed estus komunumo povanta memstare generi novajn, socie gravajn ideojn, ili apartenus al la unuaj, kiuj kritikus la konvencian ideologion de etneco. Estante mem neetna kultura komunumo, en kiu abundas homoj, kiuj migras de unu lando al alia kaj ofte facile asimiliĝas en sia aktuala loĝlando, kaj kies dorlotata idaro estas multkaze denaske esperantlingva kaj krome etne ambivalenca (en miksdevenaj familioj), ili devus pli frue ol aliaj percepti la falsecon de konvencia ideologio pri etneco.

En tiu rilato mi ĉiam miras, ke en SAT la lantia sennaciismo plej ofte estas temigata nur ĉe haste laŭtigataj klarigoj al eksteruloj, ke ĝi ne estas komunaĵo de la tuta asocio. Malgraŭ eventualaj troigoj, ĝi prezentus unu elirpunkton de diskuto pri la konvencia ideologio pri etneco, diskuto necesa, se SAT volas esti avangardo en almenaŭ unu specifa afero kaj ne kune kun la aliaj esperantistoj postanheli la ideajn modojn de la mondo.

Gary Mickle

1 Printempe de ĉi tiu jaro estis envivigita la leĝo pri reformo de la ŝtatanecleĝo. Per ĝi la en Germanio naskitaj infanoj de alilandaj gepatroj aŭtomate akiros la duoblan ŝtatanecon. Ĝis la 23a vivojaro ili devas decidi por unu el la du ŝtatanecoj. Tiun t.n. opcian modelon (anstataŭ ĝenerala rajto je duobla ŝtataneco) altrudis la liberaldemokrata partio, kiu havas decidan rolon ĉe la estiĝo de plimulto en la dua parlamenta kamero. La leĝon entute malakceptis la kristandemokrataj partioj, kiuj ekde februaro eĉ mobilizis ĉiujn fortojn por kolekti kvin milionojn da subskriboj kontraŭ la ebligo de la duobla ŝtataneco. Kaj tio malgraŭ la fakto, ke jam antaŭe ekzistis aliaj kazoj de ŝtate tolerata duobla ŝtataneco – nur en tre relativa senco esceptaj, ĉar temas pri laŭtakse 15-20% el la ŝtataniĝoj.

2 Foje oni renkontas la terminon etnismo en simila negativa senco uzata, sed tio kreas novajn terminologiajn problemojn (ĉar necesas distingi inter diversaj specoj de "etnismo") kaj sen akompanantaj klarigoj diskriminacias la etnistojn, kiuj en multaj kazoj ne meritas tiun piedbaton.

3 Unu esperantista defendanto de patriotismo (kiu povas ekzisti nur sur fundamento de tiu etna ideologio, kiun mi kritikas) afiŝis ĉi-printempe en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto la jenon: "Al mi tute ne imponas germanaj novnazioj aŭ rusaj RNU-anoj (RNU – Rusa Nacia Unuiĝo). Sed mi komprenas, ke ilia ekzisto estas tute natura. Kaj ili ne en ĉio malpravas. Plej efika rimedo batali kontraŭ tiuj faŝismaj movadoj estas – preni de ili ĉion ĝustan kaj modifi sian politikon; sed la registaroj ne volas (kaj ofte ne rajtas) fari tion. Ekzemple, ni prenu enmigradon. Certe, por homaranisto tute ne gravas haŭtkoloro de homo. Sed ne ĉiuj nigruloj [rasisme estas specifi ĉi tie nigrulojn kiel kritikatojn: GM] estas homaranistoj. Ili eĉ ne estas patriotoj [ia morala difekto laŭ la evidenta opinio de la verkinto, ekstrema varianto de la supra punkto 4: GM], ĉar venis en fremdan landon. Tre ofte ili estas potencialaj krimuloj, ho ve. Kaj samtempe ili pretendas la samajn rajtojn en Germanio (aŭ Britio aŭ aliaj landoj) kiel germanoj... Ĉu tio estas normala? En Sovetunio tia problemo ne estis, ĉar por junularo ekzistis amasa aktiva organizaĵo – Komsomolo kun patriotismaj celoj. Ĉiu agema junulo aŭ junulino povis aktive partopreni ĝin kaj tiel kontentigi sian naturan bezonon servi al sia popolo [la aŭtoro traktas la etnan identecon kvazaŭ ĝi estus natura fenomeno; vidu la supran punkton 3: GM]."


BALOTO 1999

Korekto: Propono pri ŝanĝo de la oficperiodo ek de 1999-04-01 en tri jarojn – La partoprenantoj de la baloto voĉdonis jene: 20 jes, 1 ne, neniu sindeteno.

La Balotkomisiono

Protesto: Eniris kvar protestoj pro la kandidateco por la tasko revizii la asocian kason. Oni argumentis, ke (1) la edzino de la 1-a asocia prezidanto estus ĝenita, (2) kdo. Hans Jankowski jam multaj jaroj estas revizoro. Tio ne estas ebla laŭ germana asocileĝo.

Respondo: Ĉar mankis taŭgaj kandidatoj por la funkcioj, la antaŭa estraro proponis la nomitajn anojn. Ni rekomendas, ke la du revizoroj aktivas ĝis la klopodoj trovi aliajn kandidatojn sukcesos. Post tiam sekvos nova voĉdono por ili.

Oberkirch, 1999-05-22

Por la LEA/G-estraro

Stephan


Oni pretigas Adresaron de LEA/G. Bonvolu helpi!

Albert Stephan, prezidanto de LEA/G, komencis prilabori Adresaron de LEA/G (2000/2001), kiu laŭplane inkluzivos i.a.

  • adresojn kaj de membroj de LEA/G kaj de abonantoj de la Magazino, kaj krome
  • bazajn informojn kaj artikoletojn pri la historio de la laborista movado kaj LEA/G,
  • liston de estraranoj kaj aliaj agantoj,
  • informojn pri la Magazino,
  • informojn pri S.A.T. kaj aliaj organizaĵoj, kun kiuj LEA/G rilatas,
  • informojn pri membreco, kaj
  • la Statuton de LEA/G.

Tiukonekse ni petas ke vi, membroj kaj abonantoj, komuniku al Albert

  • informojn pri jam okazintaj aŭ okazontaj baldaŭ adresŝanĝoj,
  • indikojn – se ni ne jam havas – pri via(j) telefonnumero(j),
  • indikon pri via(j) retadreso(j) resp. la adreson de via hejmpaĝo – se ni ne jam scias tion (kaj ankaŭ ne povas trovi la informon en la Adresaro de S.A.T. aŭ en la reta Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj... administrata de Derk Ederveen),
  • aktualajn informojn pri viaj ŝatokupoj, intereskampoj, Esperanto-rilataj okupiĝoj k.t.p.

Informojn bv. sendi al: Albert Stephan, Renchener Str. 47, D-77704 Oberkirch


MALJUNULOJ estas pli feliĉaj

Mi legis en Mittelbadische Presse (9a de marto) ke maljunuloj estas pli feliĉaj ol junuloj. Demando estas: Kiam komenciĝas maljuna aĝo?

Komunikis la gazeto Psychologie Heute (=Psikologio hodiaŭ) pri usona esploro. Konsultitaj estis 2727 homoj, kiuj aĝis inter 25 kaj 74 jarojn kaj estas (ĉu ankoraŭ?) geedziĝintaj. Rezulto: Pli feliĉaj estas maljunaj viroj kaj eĉ virinoj.

Plej feliĉaj estas tiuj maljunuloj, kiuj "konservis siajn malkaŝecon kaj scivolemon".

La aŭtoroj Daniel Mroczek kaj Christian Kolarz klarigis la rezulton per la "pli bona manaĝado de la emocio" de la maljunuloj. Dum la jaroj kreskas la vivosperto. Maljunaj homoj, do, certe scius ofte pli bone ol junaj homoj, kiuj eksteraj influoj povus damaĝi kaj malutili, kaj kiuj estas avantaĝaj kaj profitigaj.

La leganto permesu al mi aldoni, ke kelkaj maljunuloj "enflugas" bedaŭrinde – en malbonan situacion, ĉar ili konfidis al iu, kiu reale intencas atingi ion alian: Profiton!

Aliflanke estas homoj, kiuj lernas Esperanton ĉu en jaroj, kiam ili estis junaj aŭ komencas studadon, ĉu kiam estas pensiulo, emerito. Ili havas kontaktojn eksterlanden, vizitas kunvenojn, kongresojn, kaj zorgas per ĉi tiu metodo, ke la grizaj celoj ne dormu.

Okupiĝo en la maljuneco pli bone taŭgas por atingi altan aĝon ol nur legi ĉiutage la novaĵojn pri sporto kaj preskaŭ senpaŭze sidi antaŭ la "enfokusiga vitro" por priplendi la perdon de punktoj en la klasifikado de la favorata futbalo-klubo. La Edzino ne restas en forlasiteco, kiam ŝi partoprenas la hobion de la kara edzo kaj zorgas, ke ankaŭ ŝi scipovu la internacian lingvon ESPERANTO.

A. F. Stephan


Esperanto, lingvo de la amikeco

SENNACIECA MONO ekzistas jam ek de la jaro 1946 sub la devizo Unu Mondo – Unu Monero

Intense esploris Hans Jankowski, Dortmund, fidela LEA/G-ano, la historion de la stelo kaj spesmilo. Li verkis broŝuron ESPERANTOMONO kiu enhavas ekzemplojn pri tiu mono.

La Internacia Esperanto-Instituto en Hago (Nederlando) eldonis du-paĝan INFO-n Historio de stelo (Legu paĝo 16!)


Legendo de la Viena Arbaro

de Petro JAYER (daŭrigata de Magazino 26)

Vi do imagu nian gravan pekon kontraŭ la nacio: ni, simplaj laboristoj, plie eksterlandanoj, kiuj pretendas ekskursi por nia plezuro! Mi provis diskuti, sed vane. Ĉar mi estas obstina, mi reiris la morgaŭan tagon, observante, ke neniu policano staras en la proksimeco kaj denove aĉetis biletojn. Intertempe mi telefonis al Rolando por rendevuo kaj ni ĉiuj retroviĝis frumatene sur la kajo por nia sopirita ekskurso, ridegante pro la farso farita al la polico, pretaj ĝui niajn tri tagojn de vera libereco ("Berg Frei!"). Ni estis despli kontentaj, ke ŝtata fervojista kontrolisto trapasis la vagonojn kaj stampis niajn biletojn, salutante nin afable.

Ve, post iom da tempo eniris alia kontrolisto civile vestita, sed rekonebla, kiu salutante per fortega "Heil Hitler", petis de la vojaĝantoj la ident-karton. Kiam li vidis niajn kartojn, li komencis koleri kaj insulti nin pro nia aŭdaco uzi fervojon por promeni, kaj asertis, ke la oficisto, kiu vendis al ni la biletojn en viena stacidomo spite la malpermeson, estos severe punita kaj li aldonis, ke je la venonta halto de la vagonaro li "elvagonigos" nin. Rolando kaj mi klarigis al la aliaj en la vagono, ke la vorto auswagonieren estas perfekte konstruita laŭ la esperantista stilo (elvagonigi). Ni decidis ne eliri, sed ĉe la venonta halto revenis nia Gestapoano, akompanate de du ĝendarmoj, kiuj ĵetis nin sur la kajon, ordonante al la staciestro "envagonigi" nin en la proksiman trajnon al Vieno.

Kion fari? Ne eblis eskapi. Ni vidis malĝoje nian ekskursplanon nuligita. Post du horoj ni retroviĝis en la trajne returne, sed jen okazis denova halto neatendita en iu malgranda stacidomo kaj eblis tie eliri sub la mirigitaj okuloj de la tiea staciestro, kiu nenion komprenis pri nia sinteno, des pli ke ni salutis lin per gaja "Berg Frei!".

Forlasinte la stacidomon kaj la vilaĝon ni troviĝis meze de densa arbaro kaj sekvis la unuan vojon, kiu sin prezentis, marŝante aventurece, ne al montaro Rax sed tra la romantika Viena Arbaro, ofte kantita de poetoj kaj muzikistoj. Ni admiris super la grandaj arboj la bluan ĉielon, aŭskultis la kantojn de la birdoj, trovis florojn kaj berojn, esperante trovi ie iun lokon por tranokti kaj eble povi, la morgaŭan tagon, uzi trajnon por atingi monton Rax. Sed iom post iom la arbaro fariĝis malhela. Ni havis nek mapojn nek lampojn kaj estis malpermesite ekbruligi fajron. Ni devis esti singardemaj, riskante ĉiumomente esti arestitaj kiel vaguloj aŭ fuĝantoj fare de iu milita patrolo...

Marŝante dum la nokto silenta kaj nigra, vidante neniun refuĝejon ni planis tranokti plenaere sub la arboj (bivaki). Subite iu el ni ŝajne aŭdis muzikon en la proksimeco. Kompreneble ni ne kredis lin kaj pensis pri iu iluzia miraĝo kiel spertas la perditoj. Sed jen ni ekvidis fore tra la densa arbaro brili malfortan lumon kaj ni tuj direktiĝis al ĝi kun koro plena de espero.

Ni fine alvenis antaŭ fortika domego, kies nomo staras sur tabulo "Gastejo Waldhaus" (Domo de la Arbaro). El ĝi eliris gajaj kantoj kaj muziko kaj ni nin demandis kiaj estos la gastoj kaj ĉu ni kuraĝu eniri. Ĉu ni estos forĵetitaj kiel ĝenantaj eksterlandanoj ktp...? Ni decidis riski la aventuron.

(Fino de la rakonto en Magazino 28)


Mi legis kulturhistorian artikolon nome "Genius loci" en la germana revuo DER SPIEGEL (=La Spegulo) 7/1999 kaj trovis ĝin tradukinda en formo de eltiraĵo, ĉar MAGAZINO ĉiam denove devas observi la amplekson de nur 24-paĝoj en DIN A4. Mi riskis reprodukti ankaŭ desegnon de Jules Adolphe Chauvet pri rememoroj de Casanova (Kasanova). Ĉu vere risko, kiam en la lingvo internacia Esperanto eldonata revuo aperigas ion, kio ne estas verkita laŭ la kutimoj en la esperantistaj asociaj vivoj? Mi opinias, ke nia lingvo ĝuste estu uzata kiel ĉiu alia nacia lingvo – ĉu ne?

Alberto Ŝtefano

William Blye sur verda branĉo – Casanova sur la komodo

Oni trovis Blye en la branĉaro de kaŝtanarbo. La unuan fojon li estis sur "verda branĉo" [en la germana "veni sur verdan branĉon" signifas komenci vivi sukcese: GM], sed bedaŭrinde nur korp-dispartigite, tamen liaj provoj fekaĵojn senodore kaj senreste per eksplodigilo elimini, funkciis. La testaro eliminis ĝin preskaŭ laŭplane, sed samtempe pli kaj pli ankaŭ la ĉirkaŭaĵon de la eltrovinto, unue lian hundon, sekvis lia servistino, la domo kaj fine li mem.

Kun la anglo Blye, kiun oni trovis 1898 sen gamboj sur la menciita kaŝtanarbo, mortis unu de la pioniroj pri sanitara progreso. James Joyce ekzemple suspiris: "Kio estus la homo sen funkcianta necesejo."

El verko* faktoplena pri lokoj por la necesejo, kiu raportas pri la historio de la necesejo tra la jarcentoj kaj kulturoj, mi citas kelkajn ekzemplojn, kiuj estas tre interesaj:

En la mezepoko monaĥoj ne rajtis solaj uzi la komunumajn latrinojn, ĉar la ĉefoj de la monaĥejoj antaŭtimis, ke sola uzanto ne kontraŭstarus al tento.

en la papera eldono: desegnaĵo de Casanova fekanta

La homo en la antikva Ĉinio urinis en malfermitan tubon, kiu larĝis ĝis du metrojn, por eviti, ke urino malsekigu liajn gambojn. Ĉinoj, kiu vivis en la kamparo, preferis mildigi la premon en subtera necesejo; ili ofte fosis ĝin ĝis ok metrojn profunde en la tero.

En Japanio nobela ŝogun (princo), estante malproksime de sia domicilo, eniris iun proksiman bonaspektan domon kaj "merdis" senvorte meze de la salono. Tio estis honoro por la domposedanto kaj pro tio li montris la postlasaĵon al la najbaro.

Sub la planko de la palaco-salono, en kiu la germana aristokrataro kunvenis en 1183 pro la regna parlamento, estis la kloako.Ties malsekaj haladzoj forputrigis pli kaj pli la salonan plankon. Iun tagon dum la kunveno rompiĝis la planko pro la ŝarĝo de la partoprenantoj: Princoj, grafoj, baronoj, ekleziaj altranguloj kaj kavaliroj falis en la kloakan marĉon; kelkaj perdis la vivon.

Super la rivero Fleet ĉe Londono sur la pontoj estis latrinoj. Tre praktike, ĉar la ekskrementoj povis fali en la riveron.

Necesejoj de kasteloj estis en orieloj ĉe la eksteraj muroj. La "postlasaĵoj" falis en la kastelan foson.

La franca reĝo Ludoviko XIV. malpezigis sin en riĉe ornamita veturilo, en kiu li sidis sur laŭmoda remburita persona seĝo. Membroj de la franca alta aristokratio volonte pagis por la privilegio, observi la reĝon dum li faris "merdon". La minimuma prezo estis 15000 luidoroj (tiama franca mono).

La baptofilo de la angla reĝino Elizabeth I., siro John Harrington, inĝenieris jam en 1596 necesejon kun mekanismo por gargari. La unua tia necesejo estis instalita en la palaco de la reĝino.

La inĝenia angla intelekto zorgis, do, ke ni jam hieraŭ kaj hodiaŭ povu malpezigi nin sub higienaj kondiĉoj.

Kaj: En la 100-a mortjaro de William Blye, kiu elspiris sian vivon sur kaŝtanarbo, atingis la homaron ĝojiga informo el Svedio: Rune Johansson ricevis internacian patenton por sia "forbrulnecesejo"; okazas forvaporiĝo per mikroondoj.

________________________

* la fonto: Julie Horan: Sitting Pretty, Robson Books, London; 216 paĝoj, 8,99 pundoj.


LETEROJ AL LA REDAKCIO

skribas Gilbert Lebec, FR-94370 Sucy-en-Brie (1999-05-17):

[...] Kiel kutime, ĝia [Magazino 26: Red.] tre interesa enhavo estas en la spirito de la laborista esperantista movado.

Aparte interesis min la artikolo de Pelle Persson. Same kiel li, mi opinias, ke la Ĝenerala Konsilantaro devus esti restarigita por ludi sian laŭstatutan rolon en la gvidado de la asocio. [...]


La legantoj eble memoras la artikolon neŭtraleco partieca de Sebastian Hartwig kaj la teme parencan artikolon Mezismo ne estas neŭtraleco de Gary Mickle (ambaŭ en Magazino 24). La artikoloj, precipe la unua, kritike traktis la politikan enhavon de argumentoj prezentitaj en la TTT- paĝoj de GEJ kontraŭ la uzo de la kvinpinta verda stelo. La aŭtoro de la koncerna paĝo, Gunnar Fischer, indignis pro tio, ke li kun granda malfruo kaj tute hazarde eksciis pri la en Magazino aperinta kritiko. Kvankam la GEJ-oficejo en Berlino ricevis ekzempleron de tiu Magazino, ni sincere pardonpetas, ke ni ne sufiĉe klopodis pri tio, ke la aŭtoro mem de la kritikita paĝo ricevu la kritikon. Gunnar Fischer sendis al ni - reage – ĉi tiujn artikolojn, kiujn ni volonte proponas al nia legantaro.

Mem viziti la GEJ-paĝojn kaj sendi kritikon al mi

Pro malbonŝanca hazardo mi nur nun ekaŭdis pri la du artikoloj en LEA/G-Magazino. Post komunikado kun la du aŭtoroj kaj amiko el la GEJ-estraro, mi ŝanĝis la kritikitan tekston al

"Für viele Menschen aber ist ein solcher Stern mit negativen Assoziationen behaftet, weil er auch von verschiedenen politischen Bewegungen benutzt wird.

Um die politische Neutralität von Esperanto zu verdeutlichen, sind viele Esperantosprecher dazu übergegangen, statt dem Stern das Jubiläumszeichen zu verwenden."

(Sed por multaj homoj tia stelo estas ŝarĝita per negativaj asociadoj ĉar ĝi estas uzata de diversaj politikaj movadoj. Por esprimi la politikan neŭtralecon de Esperanto, multaj Esperanto-parolantoj transiris al uzado de la jubilea emblemo anstataŭ la stelo.)

Mi kompreneble kore invitas ĉiun samideanon mem viziti la GEJ-paĝojn en la interreto ĉe http://www.esperanto.de/dej kaj sendi kritikon al mi. De tio ja evidente ankaŭ vivas tia paĝaro: Malbonaĵojn oni povas plibonigi kiel ĉikaze tiun miskomprene skribitajn frazojn pri la verda stelo.

En tiu senco kore salutas

Gunnar Fischer
Hardehauser Weg 29
33100 Paderborn
Gunnar.Fischer CXE esperanto PUNKTO de


Pri neŭtralismo kaj varbado:

Mi pensas ke Esperanto mem (t.e.: la lingvo) ne havas iun politikan starpunkton sed ĝia movado (t.e.: ĝiaj uzantoj) tutcerte jes. Nuntempe ekzemple kaj maldekstruloj kaj mezuloj subtenas ĝin. Mi dirus ke eĉ ne unu de la de Gary menciitaj (ankaŭ) mezismaj starpunktoj estas akceptataj de ĉiu Esperanto-parolanto, ankaŭ ne "internacia amikeco estas grava valoro" aŭ "oni kontraŭbatalu rasismon". Tiun opinidiversecon mi taksus ĝenerale pozitiva. Kelkfoje ĝi tamen kaŭzas problemojn, nome kiam oni volas varbi por Esperanto. Laŭ mia sperto la plej multaj novaj lernantoj ne nur lernas la lingvon ĉar ĝi estas facile lernebla, neŭtrala tiusence ke ĝi estas nenie nacia lingvo ktp. sed ankaŭ pro la ofertoj kiun inkluzivas ĝia lernado kiel internaciaj renkontiĝoj, alternativaj vojaĝeblecoj ktp.. Jam tiuj du aferoj ne plu estas vere "neŭtralaj"! Tamen ili respegulas grandan parton de la junulara Esperanto-movado. Pro tio oni ofte ne nur varbas informante pri la lingvo mem sed ankaŭ pri la eventoj kaj eblecoj kiujn oni havas per ĝi. Tia varbado ankaŭ konsideras ke multaj varbontoj demandas "Kion oni povas fari parolante tiun lingvon?". Mi pensas ke informado ĉiam signifas fari kompromisojn. Tio ĝustas ankaŭ tiusence ke diversaj homoj ŝatas diversajn lingvostilojn, grafikajn aspektojn ktp. de informiloj. Praktike do ne eblas samtempe alparoli ĉiujn per nur unu informfolio.

La interretajn paĝojn de GEJ mi ne verkis intencante varbi nur "mezulojn". Sed pro la supre esprimitaj kialoj ŝajnas al mi akceptebla ke ili enhavas mezismajn pensmanierojn kiel "internacia kompreniĝo kaj amikeco estas bonaj". Tio ne forigas la neŭtralecon de Esperanto kiun mi cetere eksplicite mencias sur alia paĝo. Ĉiukaze asocioj kiel GEJ havas du varbcelojn: a) varbi novajn samideanojn kaj b) varbi novajn membrojn. Estas laŭ mi ne tiom sencoplena provi strikte apartigi tiujn du celojn, almenaŭ ne sur la propraj interretaj paĝoj. Tamen mi pensas ke ankaŭ homoj kiuj ne volas iĝi novaj GEJ- membroj povus interesiĝi pri Esperanto legante la GEJ-paĝojn.

Gunnar Fischer


Aŭstralio: reveno al la tero de revado

de Maryvonne Robineau

Kelkaj aborigenoj revenas al siaj praavaj teroj. Jen veto por tiuj forlasitoj de l'historio kaj de la aŭstralia blanka socio.

La vilaĝo Tennant Creek ŝajne dormas sub la varmo. Vagas sur la stratoj kelkaj nigrhaŭtaj viroj kaj virinoj, kun tre malgaja mieno, se ne mortebriaj. Naŭdek elcentoj de la aborigenoj el Tennant Creek senlaboras.

Ni rapide forlasas la asfaltan vojon. Post okdek kilometroj da ruĝa tero, ni alvenas al ses kabanoj el onda lado. Ili formas la aborigenan komunumon de Kalumpulpa, kien ni venas partopreni en projekto pri plantado de arboj. Antaŭ ses jaroj, la maljuna Harry enmigris kun sia klano al tiu-ĉi tero, kiu estis ilia antaŭ la alveno de la blankuloj. Ses familioj vivas ĉi-tie, kune kun kelktrideko da skabiaj hundoj.

Ĉi-matene, la virinoj iras serĉi tuberojn. Gladys klarigas ĉiujn viv-rimedojn de la veprejo, al ni kiuj ne vidas ion manĝeblan ĉi-tie kaj rapide mortus pro malsato en tiu duondezerto. "Ni trovas tuberojn kaj, laŭ la sezonoj, sovaĝajn fruktojn, prunojn, figojn... Vidu, ĉi-arbe troviĝas mielo. Ni, virinoj, ĉasas la etajn bestojn, la lacertojn..." El nia plukado ni kunportas plurajn manĝeblajn radikojn kaj dikajn vermojn, blankajn kaj grasajn. Laŭdire frandaĵo, proteine riĉa! Ĉi-tage la komunumo pompe festenas. La viroj alportis belan kanguruon kiu rapide eniĝas en la fornon fositan rekte en la tero kaj kovritan per braĝoj.

Por ĉasi kanguruon, emuojn kaj sovaĝajn meleagrojn, la viroj anstataŭigis la bumerangon de siaj praavoj per fusilo. Kaj por kompletigi la veprejan menuon, la virinoj temp'al'tempe iras al la superbazaro de Tennant Creek. Ĉu pro tio ili perdis sian kulturon? Ne, plu restas la sankta rilato kun la naturo kaj iliaj praavoj, la kundividemo interne de la klano.

en la papera eldono foto: "Dum la viroj ĉasas la grandajn bestojn, la virinoj serĉas radikojn, berojn, insektojn kaj rampulojn manĝeblajn"

La vivo de aborigenoj baziĝas sur la spirita ligilo kiun ili flegas kun la tero. Por ili, ĝi ne estas posedebla. Ili estas parto de ĝi. Ili respondecas pri ĝi, ĝi estas ilia animo kaj ilia vivo. En Kalumpulpa, la klano de la maljuna Harry do retrovis sian teron tie, kie radikas ĝia kulturo kaj ĝia digno, tie, kie iliaj praavoj travivis la "tempon de revado".

Sed necesas mono por pagi la fusilon, la veturilon, la instruadon de la infanoj... Demando al la maljuna Harry: "Kiel vi povas perlabori iom da mono en tiu veprejo, por ne tro dependi de la asigno por senlaboruloj?" "Ah ne zorgu virineto – li ĉiam nomis min tiel – Mi scias elturniĝi. Ĉi tie oni povas havi etan bredo-bienon. Ni ĉiuj laboris kiel vakeroj, kaj estas multaj sovaĝaj bovoj, kiujn ni kunigas por okupiĝi pri ili."

Ili ankaŭ ekkultivas malgrandajn legom-ĝardenojn kaj bredas kelkajn kokinojn. Ĉiuj sem-saketoj estas videble ŝutitaj samloke kaj kunpremitaj unuj kontraŭ la aliaj, la tomato-plantaĵoj nur malfacile kreskos. Oni ne transformiĝas de ĉasisto-plukisto al terkulturisto en unu tago. Neniu gvidas ilin. Sed ekzistas volo elturniĝi, provi sintezon inter du mondoj. Volo i.a. konkretigita per la decido de la maljunuloj forigi alkoholon el la komunumo. Ĉiujn aborigenajn familiojn trafas tiu plago.

Side sur polvo, ni konversacias kun la virinoj. Ni montras niajn familiajn fotojn kaj ili lernigas al ni kelkajn vortojn el siaj lingvoj. Kvar ili parolas: la warlmanpa, la warlpiri, la warrungu kaj la anglan. Sufiĉe bone por homoj, kiujn multaj rigardas primitivuloj! La virinoj scivole demandas: "En kiu direkto estas Francio?" Ne facilas, ja, konkretigi la vojon por iri de Kalumpulpa, meze de la aŭstralia veprejo, al Saint Pierre-Montlimart, mia naskiĝvilaĝo, ie kuŝanta en la francia kamparo!

Por scii pli pri tiu eksterordinara aventuro, unu libro:

Ili vivis sur la tero – Ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo

240 paĝoj – 8 paĝoj kun koloraj bildoj
Havebla ĉe UEA aŭ Bruno Robineau – 49270 Landemont – Francio
Tel-Fax 02 40 98 78 76 – E-poŝto: Bruno PUNKTO Robineau CXE wanadoo PUNKTO fr

120 FF + sendokosto: 20 FF por Francio – 30 FF por aliaj landoj


Sebastian Hartwig esperantigis kaj enretigis ĉi tiun artikolon en aprilo okaze de vigla diskuto pri esoteriko en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto . [Ĉi tie la artikolo estas kelkloke lingve modifita de la redakcio: GM] Li reagis per tio al kontribuoj precipe de unu konstanta partoprenanto en la novaĵgrupo, kiu volonte disvastigas esoterikajn teoriojn pri Atlantido kaj Lemurio k.s. Sebastian skribis en sia mesaĝo al la novaĵgrupo, ke li trovis la artikolon en la gazeto Was lefft – Erlanger Stadtzeitung adrese de http://www.fen.baynet.de/was-lefft/wl170/esofasch.html . Li enkondukis ĝin jene: "Jutta Ditfurth estas germana maldekstra politikulino, kiu antaŭ kelkaj jaroj eligis sin el al origine pacisma kaj ekologiisma verdula partio, ĉar tiu laŭ ŝia opinio forlasis pli kaj pli da maldekstraj pozicioj. Hodiaŭ tiu verdula partio kunregas en Germanio kaj oficiale subtenas la NATO-militon en Jugoslavio, refunkciigis la transportadon de atomcentralaj rubaĵoj en Germanio ktp."

Esoteriko kaj faŝismo – pripensoj pri parolado de Jutta Ditfurth

"Ĉiam pli kaj pli da homoj turnas sin al la esoteriko. Tio mem ne estus tre danĝera, se ne rezultus el tio flankaj efikoj sur la politikan evoluon de la socio. Pri tiuj efikoj prelegis Jutta Ditfurth la 18an de junio en la filozofia fakultato de Erlangen antaŭ proks. 350 interesitoj.

La tre distra prelego portis la titolon Senstreĉe en la barbarecon kaj temigis ĉefe la mondrigardon de homoj, kiuj estas anoj de esoteraj instruoj. Ekzemple de la aktorino Barbara Rütting Jutta Ditfurth sekvis la tipan vivovojon de homo serĉanta esoteran revelacion. Tio ne restis sen komiko, ĉar s-ino Rütting elprovis sufiĉe multon.

Sed ankaŭ klariĝis, ke la esoteriko – en preskaŭ ĉiuj ĝiaj facetoj – montras komunajn ecojn, kiuj rekte kontraŭas maldekstran vivkoncepton. Komunaĵoj estas ekz-e la mistikigo de la naturo, fiksaj hierarĥioj ĝis al kulto de gvidanto, "natura" imago pri virinoj kaj ne laste rasismo.

Tipe por esoteruloj estas kompreni sin kiel "lumigitojn" kaj aparteni al "eliteca grupo". Pli au malpli "sekretaj ritoj" servas la distingon de la grupo alekstere kaj la fortiĝon de la interna kunligo.

Per tiu ĉi "rigardo internen" oni perdas la rigardon eksteren. Ĉe akraj diferencoj inter la interna sento kaj la ekstera mondo ekaktiviĝas aliaj meĥanismoj: la mizero en la mondo estas parto de la "karmo", Ĉiu kaŭzas mem tion, kio okazas al ŝi aŭ li. Tiu simpla klariga modelo de la mondo plenumas la taskon, ke problemoj de aliaj homoj estas komprenendaj kiel parto de la naturo – ili estas "didonitaj" – kaj tiel ne plu la problemoj de la esoteruloj, kiuj plejofte venas el riĉaj familioj kaj ne havas monproblemojn.

Tutmonde

Tute alie oni devas pritrakti la strukturojn, akcelantajn la esoteran trompreklamon. Ĉi tie distingas Jutta Ditfurth la agulojn en du grupojn: la frenezulojn kaj la potencavidulojn. la unuaj estas bedaŭrindaj idiotoj, kiuj mem kredas sian propagandaĵon kaj krome estas pli-malpli sendanĝeraj – kun kelkaj esceptoj. Sed la potencaviduloj estas organizitaj, sekvas certan celon kaj ne estas tre indulgemaj por atingi ĝin. Pleje ili venas el dekstraj ĝis dekstregaj ligoj; malnovaj nazioj ekz-e, kiuj alprenis post la milito alian strategion por dispropagandi sian teorion pri "sango kaj tero". Internacie tiuj homoj ne malofte havas potencajn poziciojn en politiko kaj ekonomio - kaj tiel ankaŭ la monon por disvastigi siajn ideojn kaj valorkredojn. Sub la kaŝmanteleto de la "biocentrismo" ili arigas siajn anojn, kiuj – pleje nekonscie – akcelas iliajn celojn.

Kontraŭstrategioj

Vide al la inunda esotera movado audiĝis la demando pri kontraŭstrategioj de la maldekstro. Jutta Ditfurth ne facile trovis respondon. Ŝi postulis la intensan diskuton inter "veraj" maldekstruloj kaj iliaj esotere blindigitaj kamaradoj. Tio en ekstrema kazo devas sekvigi la ekskomunikadon de "nelernemuloj" el maldekstraj rilatoj.

Sed ankaŭ estas grave, ke maldesktraj grupoj unue mem prilaboru la temaron por atingi fortikan argumentan bazon kontraŭ la esoteruloj. Eĉ homoj kun "maldekstra" memkompreno ne estas sekuraj kontraŭ la danĝero subteni per sia esotera agado dekstrajn celojn.

Müller


ankoraŭ aktuala alvoko el la Esperantlingva FAU- Ĝisdatigo n-ro 9, julio 1999. La redakcia adreso estas: c/o FVBBB, Schliemannstr. 22, 10437 Berlino, Germanio. Telekopiilo: +49-30-444 8398. Retpoŝto: GraueMaus CXE compuserve PUNKTO com .

Subteni la bazdemokratajn fortojn en Balkanio!

Jam dum pluraj jaroj la Fakgrupo de FAU pri orienta Eŭropo kulturas rilatojn al liberecanoj kaj sindikatistoj en la landoj estiĝintaj post disfalo de la iama "socialisma" Jugoslavio. Ek de marto 1999 ĝis la fino de la rekta agreso de NATO kontraŭ la nuntempa Jugoslavio FAU okupiĝis pri diversaj aktivecoj kontraŭ la milito de NATO en Jugoslavio. Krom ellaborado de propra starpunkto kaj produktado de flugfolioj por disdono ĉe kontraŭmilitaj manifestacioj (unu estis en serbokroata lingvo), ni ankaŭ starigis retpoŝtan novaĵservon kaj klopodas plifortigi niajn kontaktojn al bazdemokrataj opoziciaj grupoj en Jugoslavio kaj Balkanio ĝenerale. (Unuopaj FAU-anoj diversmaniere subtenas rifuĝintojn, militrifuzintojn, kunlaboras en solidarec- projektoj kun unuopaj balkanaj regionoj, ktp.)

La fakto, ke NATO finis sian bombadon kaj okupaciis Kosovon ne signifas finon de la milito – la milito estas nur provizore haltigita. Ni timas, ke la potencaj nacioj de Eŭropo, al kiu post plurjardeka sindeteno denove apartenas Germanio, klopodos sekurigi sian influon, se necese per novaj agresaĵoj kaj okupacioj. La interesoj de Usono ankaŭ ne ekskludas la eblecon ke ĝi denove aplikos grandskalan perfortadon, se konvenos al ĝi. Por kontribui al eksubfosado de la nova militarismo de Germanio FAU intencas partopreni diversajn rektajn agadojn kontraŭ pormilitaj institucioj en Germanio, speciale kaze de nova akriĝo de la situacio...

Jen teksto de flugfolio, kiun FAU disdonadis komence de majo 1999:

HALTIGU LA MILITON!

Depost la 24-a de marto 1999 militaviadiloj de NATO (Nordatlantika Traktato-Organizo) bombadas celojn en la Federacia Respubliko de Jugoslavio (Serbio, Montenegro, Kosovo kaj Vojvodino). Ek de la komenco de la milito tiu ĉi, siaflanke, alstrebas definitivan solvon de la "kosova demando". Por pravigi siajn atakojn kontraŭ Jugoslavio NATO pretekstas, ke ĝi maltrankviligis pro la sorto de la alban-etnaj rifugintoj el Kosovo. Sed fakte la milito nur pligrandigas iliajn suferojn.

Pro la malefikeco de sia ĝisnuna bombado NATO nun demetas la maskon de homamikeco, deklarante senhonte, ke nun ĝia celo estas tutsimple gajni la militon. Ja okaze de sia 50-jara jubileo ĝi volas denove montri sian "neceson" kaj pravigi sian ekziston. Pro konsideroj de interna kaj ekstera politiko la ĉefa agresanto kadre de NATO, Usono, deziras denove elpaŝi kiel ĉiopova "mondpolicisto". La agresa milito baziĝas sur strategiaj kaj geopolitikaj motivoj, ekz. repuŝi la rusian influosferon el Balkanio, sekurigi vojojn por estontaj petroloduktoj kondukontaj kaspian nafton okcidenten, fondi militiste gardatajn liberkomercajn zonojn. La postmilita "rekonstruado" de sudorienta Eŭropo, kiun proponadas politikistoj el "okcidentaj" landoj, baziĝas sur tiaj intencoj.

Vole nevole la milito plifortigas la jugoslavian reĝimon: ĉe multaj homoj ĝi provokas certan "defendan teniĝon", igante ilin partiiĝi kun la regimo de Miloseviĉ, kvankam ili ĝis tiam ne pensis naciisme. Pro tio pacistoj en Jugoslavio devas konstati, ke detruiĝis la fruktoj de sia multjara kontraŭnaciisma laboro.

Eble la plej perfida de ĉiuj propagandaj mensogoj en tiu ĉi milito estas la provo kredigi al ni, ke estas rilato inter la NATO-intervenado kaj la forpelado el Kosovo de la alban-etnanoj. La vero estas, ke temas pri du militoj, tiel ke la agreso de unu partio servas al alia partio por pravigi ties agreson.

Tiu ĉi milito evidentigas, kiom da valoro havas leĝoj kaj parlamentaj institucioj. La germana registaro pekis kontraŭ la internacia juro, la propra konstitucio (kiu strikte malpermesas militon kontraŭ aliaj statoj) kaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj (kies Ĉarto permesas atakon kontraŭ suverena stato, nur se tion benas la Konsilio de Sekureco). Politikistoj de ĉiuj pli gravaj germanaj partioj plurfoje faris punendajn agojn laŭ difino de la leĝoj, kiujn ili mem faris. Sed ili ne devas timi punon. Ne gravas al ili, kio estas leĝokonforma aŭ, male, kontraŭleĝa. Gravas nur, ke ili kaptis la regpovon!

Ne estas hazardo, ke tiun ĉi militon komencis "maldekstra" registaro, ke la "Verduloj" ludis gravan rolon en tio. La Verduloj estiĝis kiel pacista movado, kiu postulis la malfondon de NATO, la germana armeo kaj ŝtataj kaŝservoj; ĝi eĉ postulis la abolon de malliberejoj. Sed kun rekorda rapideco ĝi evoluis ĝis tute statkonforma kaj nun eĉ militfara partio. Tiusence ĝi brave daŭrigas la tradicion de la socialdemokratia partio, SPD, kiu subtenis la Unuan Mondmiliton, permesis la postmilitan rearmadon de Germanio, kaj en 1918/19 ordonis al la polico kaj la armeo pafi kontraŭ la ribelema laboristaro, kiun ĝi pretekstis reprezenti. Partoprenado en la ŝtata regpovo evoluigas konformajn interesojn. Ne gravas, kiel nomiĝas la partioj, per kiuj sloganoj ili ornamas siajn port- afiŝojn aŭ kiel estas la rezulto post parlamentaj balotoj, ĉar ĉiun baloton gajnas... la registaro.

Naciisma frenezo kaj intergenta malamo estas fenomenoj naturaj nek en Balkanio, nek en aliaj mondpartoj. Male, ilin kulturas la regantoj por deturni la atenton de la loĝantaroj de akutaj sociaj problemoj. Tiel longe kiel en sudorienta Eŭropo vivas naciismo, militismo kaj teritoria pligrandigemo flanke de la ŝtatoj ne estos vera paco. Pacon devas estigi la homoj mem, la koncernaj loĝantaroj de Balkanio. Pro tio ni subtenas la sendependajn sindikatojn, virin-rajtajn kaj porpacajn grupojn, kiuj laboras por kreado de liberecaj strukturoj, por venki naciismon en Balkanio.

Ni kuraĝigas la homojn en Jugoslavio kaj aliaj landoj faligi siajn respektivajn naciŝovinismajn elitojn.


novaĵoj

Ĉesos la Esperanto-rubriko en Direkte Aktion

Dum 5 jaroj regule (preskaŭ ĉiunumere) aperas en Direkte Aktion Esperanto-kontribuaĵoj – komence estis Esperanto-kurso en germana lingvo, ek de 1997 rubriko kun aŭtentikaj novaĵoj en Esperanto. Bedaŭrinde pro manko de taŭga materialo kaj laciĝo de la respondeca kamarado ne plu aperos tiu Esperanto-rubriko. Haveblas relative malmultaj interesaj novaĵoj en Esperanto, kiuj koncernas la anarki-sindikatistan movadon.

Ankoraŭ validas la "Sobraj konsideroj pri la esperantistigado en FAU", surpaperigitaj antaŭ unu jaro en FAU-Ĝisdatigo n-ro 8. Oni ne povas atendi iun "trarompon" al larĝa akcepto kaj uzo de Esperanto. Tamen, ne estas tiel, ke la por- kaj peresperanta aktivecoj de FAU ĉesos. Male, en venonteco daŭre (sed malregule) aperos FAU- Ĝisdatigo kaj estos dissenditaj informoj en Esperanto kaze de unuopaj gravaj eventoj.

(el: FAU-Ĝisdatigo n-ro 9)

SAT-aranĝo ĉe la UK

Proksimume 40 partoprenantojn, unuavice nemembrojn, havis malferma SAT-kunveno ĉe la UK jaŭdon 1999-08-05. La kunvenon kunvokis Yves Peyraut per relative spontana decido, kaj pluraj gekamaradoj prizorgis, ke kongresanoj estu rapide informitaj (kvankam certe oni ne atingis ĉiujn).

Yves Peyraut faris koncizan enkondukon pri la organizaĵo, ĝia strukturo, la rolo de la LEA-oj. Poste li respondis demandojn, kiuj tuŝis i.a. la novan PIV, ĝian prezon (ĉ. 100 eŭroj), la planatan codoroman eldonon de ĝi (tiu aperos kun kelkjara prokrasto), la paĝojn de SAT kaj la LEA-oj en Interreto, strategion por la estonteco, kaj kompreneble la aferon de sennacieco/sennaciismo kaj la rilaton de SAT kiel tuto al ili. YP responde al demando pri la rilatoj inter SAT kaj ERA diris, ke pro la nuna politiko de la Itala Radikala Partio (vidu la raporton ĉi-sube) la rilatoj ne deruliĝos kiel iam planite.

Kongresoj de SAT okazos en Moskvo (2000), en Hungario (2001) kaj en Alicante aŭ Kortrijk (2002).

YP finis per malkaŝaj vortoj pri la nebonfarto kaj regreso de SAT kaj petis ekskamaradojn realiĝi. Pluraj novaj aliĝoj okazis ĉe la kunveno. (GM)

MF-aranĝo ekster la UK

La berlina Maldekstra Forumo okazigis en portempa esperantista ĝardena kafejo ĉe pensiono proksima al la kongresejo sian longe planitan kunvenon por UK-anoj kun partopreno de maldekstraj partioj kaj organizaĵoj. (Pro relativa manko de partoprenemo ĉe invititaj organizaĵoj ĝi bedaŭrinde ne povis okazi kiel antaŭe planite en salono de Neues Deutschland.) Reprezentiĝis finfine la Libera Laborista Unuiĝo FAU (Will Firth), la PDS (Roland Schnell), la Revolucia Socialista Ligo RSB (neesperantista kamarado, por kiu oni interpretis) kaj la SPD (LEA/G-membroj gek-doj Brandenburg). Oni povas taksi la aranĝon sukcesa, kvankam ĝi kompreneble nur ektuŝetis kelkajn facetojn germana maldekstrularo kaj ĝia politiko. Proksimume 35 interesiĝantoj trovis la vojon al la aranĝo. (GM)

Radikala eksceso

Emma Bonino kaj la ceteraj EU-parlamentanoj de Transnacia Radikala Partio (al kiu referencas ERA) sidos apud Jean- Marie Le Pen kaj aliaj dekstruloj, inkluzive de flandraj ksenofoboj, en la aŭlo de Strasburgo. Fakte ili aliĝis al la sama parlamenta grupo de la fama franca ekstremisto. Ankaŭ en Italio TRP situas en la dekstra fronto. La 28an-29an de julio TRP mobilizos ĉiujn siajn fortojn (inkluzive de ERA) por lanĉi dudekon da referendumoj, parte kontraŭsindikataj kaj kontraŭsocialaj. La tuta operaco havas (nur) anglalingvan nomon: "Referendum Days"... (HeKo 23)

Informoj de SATEB angle

SATEB decidis starigi anglalingvan bultenon pri Esperanto por progresemaj organizaĵoj, redaktotan de Paul Hewitt. (LEA-Ligilo 99 06)


Informila Sekcio:

Retrospektive pri la Esperanto-rubriko en Direkte Aktion

"Dum 5 jaroj regule (preskaŭ ĉiunumere) aperas en Direkte Aktion Esperanto-kontribuaĵoj – komence estis Esperanto-kurso en germana lingvo, ek de 1997 rubriko kun aŭtentikaj novaĵoj en Esperanto. Bedaŭrinde pro manko de taŭga materialo kaj laciĝo de la respondeca kamarado ne plu aperos tiu Esperanto-rubriko. Haveblas relative malmultaj interesaj novaĵoj en Esperanto, kiuj koncernas la anarki-sindikatistan movadon."

Per tiuj sobraj konstatoj la julia (n-ro 9) FAU- Ĝisdatigo anoncas la finon de regule aperinta, sufiĉe ampleksa Esperanto-rubriko, kiun k-do Will Firth akurate prizorgis sesfoje jare por la konata anarki-sindakatisma ĵurnalo. (Vidu la raporton sur paĝo 23 de ĉi tiu Magazino 27.) Laŭ mia scio neniu regula informcela publicistiko de samgrada intenso okazas en iu ajn alia germanlingva periodaĵo, kaj certe ne en iu maldekstra. El la preskaŭ 200 membroj de la FAU ĉirkaŭ 30 (kaj nesciebla nombro de simplaj legantoj) efektive eklernis Esperanton, i.a. pro la efiko de tiu rubriko. Volo konstatis antaŭ jaro, ke neniu eklerninto sufiĉe entuziasmiĝis, ke li aŭ ŝi "rapide progresus en la lingvo aŭ eĉ jam dediĉus sin al laboro por aŭ per Esperanto," Li diris, ke Esperanto "certasence atingis stabilan marĝenecon" en FAU kaj konstatis la neceson "klopodi por ke la kamaradoj-komencintoj ricevu pli da progresiga subtenado".

La supraj eldiroj ŝajnas al mi iom tro pesimisme formulitaj. La fakto, ke kelkmil homoj supraĵe aŭ pli ol supraĵe informiĝis pri Esperanto kaj la kontraŭdiro inter bazdemokratiaj, internaciaj celadoj kaj nefunkcianta, resp. diskriminacia lingva praktiko en maldekstraj medioj, estas mem atentinda sukceso. "Esperantigi" homojn en maldekstra medio, kies tempon okupas aliaj politikaj agadoj, estas malfacilega celo, verŝajne ne persorĉebla per iu ajn rimedo, krom esceptakaze.

Ĉi tie estas reproduktitaj kelkaj specimenoj de la Esperanto-rubriko en diversaj fazoj. Ni dankas al k-do Volo pro liaj persistaj klopodoj sur ĉi tiu kampo. (GM)

el: "Esperanto / Folge 3" (DA 104,1994 05-06)

Englisch versagt

In einem WILDCAT-Zirkular (Nr. 1 von Februar 1994) ist zu lesen: "Wir schaffen es nicht, gute Simultanübersetzungen (für internationale Treffen) und mehrsprachige Zirkulare zu organisieren". Daß auch tatkräftige InternationalistInnen solche Probleme haben, dürfte Anlaß zum Nachdenken sein. Auch in der durchamerikanisierten BRD, werden die relativ verbreiteten Englischkenntnisse den Ansprüchen der internationalen Zusammenarbeit oft nicht gerecht!

Zur Zeit beruht die internationale Zusammenarbeit radikaler Kräfte größtenteils auf der Nutzung zufällig vorhandener Sprachhkenntnisse. Die "Pragmatik" dieses Zufallsprinzips hat viele Schwächen. Statt dessen sollten wir bewußt Esperanto nutzen, um unsere internationalen Kontakte einfacher und vielseitiger zu gestalten. Genauso wie wir uns zunehmend die Computertechnik zunutze machen, kann uns auch die "Verständigungstechnik" Esperanto vorwärts bringen! Mit Esperanto gegen das Verständigungsproblem gewappnet, könnten wir unsere internationalen Treffen und Zirkulare reibungsloser organisieren und uns, international vernetzt, auf die eigentliche Sache konzentrieren. Das sind keine Luftschlösser – dieses Ziel wurde schon zum Teil in der Praxis umgesetzt.

Sekvas en la papera eldono aliaj eltiraĵoj el Direkte Aktion, fotokopiitaj kaj mankantaj ĉi tie. Ĉi-sube nur la bibliografiaj indikoj.

el: "Esperanto Folge 8" (DA 109, 1995 03-04)
el: "Esperanto Folge 10" (DA 111, 1995 07-08)
el: "Esperanto" (DA 114, 1996 01/02)
el: "Esperanto" (DA 116, 1996 05/06)
el: "Esperanto" (DA 122, 1997 07/08)
el: rubriko "Esperanto" (DA 124, 1997 11/12)
el: rubriko "Esperanto" (DA 126, 1998 03/04)


Apernotoj / Impressum

Eldonanto / Herausgeber:
Libera Esperanto-Asocio por german-lingvaj regionoj (LEA/G)/
Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G)
Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch,
(Tel.+Fax: (07802) 90 336)
LEA/G per SAT en TTT:
http://www.worldnet.net/~sat-esp/
Redakcio /
Redaktion:
Gary Mickle (GM), Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, (Tel.: (030) 453 96 47),
Hans Rodewig (HR), Stammestr. 86D, DE-30459 Hannover
Albert Stephan (AFS), adreso de LEA/G supre indikita /
oben angegebene Adresse von LEA/G
Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la rajton mallongigi aŭ rifuzi alsendaĵojn.
Redaktofino: varias (kontaktu GM sub la supre indikita adreso)
MAGAZINO aperas kvarfoje jare /
erscheint vier Mal jährlich;
abonprezo /
Bezugspreis 15,- DM
La membrokotizo entenas liveradon de la bulteno.
LEA/G-konto: Jiri Proskovec
n-ro 9168 434 Postbank Essen
(BLZ 360 100 43)
Represo de materialo permesita, se la fonto estas indikita.