[reen]

LEA/G-MAGAZINO n-ro 26 (2/1999)

Organo de la Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj
Organ des Freien Esperanto-Bundes für deutschsprachige Gebiete


Enhavo:

  1. Rezulto de la baloto 1999
  2. Raporto de la estraro (1997 04 01 - 1999 03 31)
  3. Kasraporto por la jaro 1998 (K. H. Kersting)
  4. Salutoj el Oberkirch
  5. Kolektiva konvencio
  6. Komentario (A. Stephan)
  7. Legendo de la Viena Arbaro (Petro Jayer)
  8. Naciismo estas merdo!: la ĉi-jara berlina Paska Marŝo... (Gary Mickle)
  9. Pensio por demisiinta ministro (AFS)
  10. Kompensaĵo (AFS)
  11. Malsato (AFS)
  12. Vivu la ... Vivu la ... Vivu la stel'? (Tobias Meißner)
  13. Ĝenerala Konsilantaro de SAT (laŭ alvoko de Pelle Persson)
  14. Ricarda Buch en Contraste pri SIL-renkontiĝo kaj Esperanto (GM)
  15. Izraelio: la bredado laŭ la ritmo de la Sankta Skribo (Maryvonne Robineau)
  16. Laboristaj esperantistoj plenigas la kason
  17. Sennacieca mono
  18. Kultura Esperanto-domo
  19. La 7a Internacia Turisma Semajno en Malto
  20. 72a kongreso de SAT
  21. Esperanto in Leipzig und Umgebung (Rolf Beau): recenzo de G. Mickle
  22. Kalendaro
  23. Car Busters

Rezulto de la baloto 1999

La 15-a de marto 1999 estis la limdato, ĝis kiu la voĉdoniloj estu senditaj al la balotkomisiono. Partoprenis la baloton nur 34% de la aktivaj membroj. Ĉi tiu partopreno estas vere magra. En la baloto de 1997 voĉdonis 69% de la aktivuloj. Jen la rezulto:

                                                jes ne sindeteno

1-a prezidanto:	             A. F. Stephan      19  0  2
Anstataŭanto: (formala)      Franz Knöferl      20  0  1
Sekretario:	             (vakas)
Kasisto:                     Jiri Proskovec     20  0  1
Konsilantoj:                 Friedel Bues       19  0  2
                             Hans Rodewig       20  0  1
                             Sebastian Hartwig  19  1  1
Redaktoroj (Magazino):       Gary Mickle        21  0  0
                             Hans Rodewig       21  0  0
Revizoroj:                   Hans Jankowski*    20  0  1
                             Margot Stephan*    15  2  4

(* Eniris protestoj, pri kiuj ni informos en la venonta numero 
de la Magazino. La balotkomisiono rigardas ilin gravaj!)

Propono pri ŝanĝo de la oficperiodo
ek de 1999 04 01 en tri (3) jarojn:             20  0  1

Ni gratulas al la nova estraro kaj dankas la membrojn, kiuj sendis voĉdonilon. Venonta baloto okazos en la jaro 2002.

Düsseldorf, la 1999 03 17

La balotkomisiono

H. Meyer
Frz. Lenze


Raporto de la estraro (1997 04 01 - 1999 03 31)

En la jaroj 1996, 1997 kaj 1998 ne estis eble aranĝi jarkunvenojn, ĉar helpantoj ne estis videblaj. Ni esperas, ke ni povos organizi ĝin en la jaro 2000, do, komence de la nova jarcento; komenco de novaj aktivecoj.

Varbado: Hazarde ni povis uzi adresaron de esperantistoj en suda parto de Germanio. Ni preparis varbilon kaj alskribis ilin. La rezulto estis NULO. Nur du abonis nian organon Magazino, aliĝis neniu.

Aliflanke helpis trovi abonantojn la nuntempe pli bona eksteraĵo kaj interesa enhavo de nia organo. Abonis ĝin esperantistoj en Berlino, Malsupra Saksio kaj Badeno.

Krome ni ricevis informpetojn de esperantistoj, al kiuj ni ekspedis ampleksan inform-materialon. Nur unu aliĝis. Realiĝis kamaradino el Wuppertal.

Membrostato: 66 aktivaj (de tiuj 2 en eksterlando), 7 pasivaj membroj. Abonantoj: 15, en eksterlando 3. Mortis: 5, eksiĝis: 3, abono finiĝis: 2.

Kontaktoj: S.A.T. kaj S.A.T.-Amikaro, Parizo, TUTMONDE Pacifista Movado, Terrassa/Hispanio; Maldekstra Forumo, Berlin, Nacia Esperanto-Muzeo en Gray (Orienta Francio), Guy Cavalier (LEA-Komitato de S.A.T.), Fritz-Hüser-Institut en Dortmund, S.A.T.-perantoj en Ĉeĥio, Anglio, Svedio, Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, ORF Vieno, Radio Polonia, Radio Pekino, S.A.T.-ana grupo en Saporo k.a.

Magazino estas bone akceptata de legantoj. Gary Mickle, la ĉefredaktoro, Berlin, aperigas ĉiam interesan enhavon, kiu kaŭzis diversajn abonojn, i.a. de eminentaj esperantistoj. Kunlaboras Hans Rodewig, Hannover, kaj A. F. Stephan, Oberkirch. Kamaradecan dankon al la redakcia skipo!

Magazino estas liverata al 91 aktivaj, pasivaj membroj kaj abonantoj. Krome ni interŝanĝas ĝin kun organoj kaj revuoj de Esperanto-movadoj el diversaj landoj. G. Mickle zorgas, ke 130 ekzempleroj estas presataj, de kiuj ni uzas certan nombron por varbado.

La preparo de la organo kostas po ekzemplero (24 DIN-A5-paĝoj) minimume -,96 DM; ekspedo Germanion po 1,10 DM, ekstelanden po 1,50 DM, kovertoj po -,05 DM.

Ĉiu kalkulo validas tiel longe kiel la prezoj ne altiĝos.

Ni gratulas al tiuj membroj, kies naskiĝjaron ni konas kaj kiuj festis t.n. rondan naskiĝtagon en 1998:

Fred Böhringer - 70
Thomas Bormann - 40
Manfred Führer - 65
Max Hollinger - 75
Walter F. Poppeck - 85
Jiri Proskovec - 35
Erich Seidemann - 90
Carl-Ludwig - 85

Oberkirch, 1999 03 10
A. F. Stephan


[anonco de Tutmonde mankas ĉi tie]


[anonco de La Migranto mankas ĉi tie]


Kasraporto por la jaro 1998

A: Enspezoj (DM)

Kotizoj kaj donacoj                1780,04
Repago al SAT*                      690,--
Kotizoj kaj donacoj por 1999        343,--
                                   _______
                                   2813,04
Enpago prunte**                     308,44
                                   _______
                                   3121,48

B: Elspezoj

Preparo kaj eldono de la asocia
   organo MAGAZINO                 1286,54
Informoj kaj varbkampanjo          1420,99
Ĝirokonto-kostoj                     88,50
Subteno de SAT                      100,--
Kotizo al LEA-Komitato               30,--
Administraj kostoj                  195,45
                                   _______
                                   3121,48

* LEA/G pruntedonis al SAT por kovri la elspezojn de la kongreso 1997 en Augsburg 1000,-- DM, de kiuj SAT repagis en la jaro 1998 690,-- DM.

** LEA/G pagas al SAT ĉiun jaron la elspezojn de la SAT-peranto en Germanio.

Ĉi tiu raporto estas mia lasta, ĉar mi finis mian laboron ek de 1999 01 01. Jiri Proskovec en Dortmund transprenis la oficon. Mi dankas al Jiri.

Essen, 1999 01 02
K. H. Kersting


mankas ĉi tie: Salutoj el Oberkirch ankaŭ eblaj per Esperanto


Legendo de la Viena Arbaro

(dediĉe al mia frateca amiko Roland Grandière)

de Petro Jayer

Mankas ĉi tie la artikolo.


Kokobataloj:

Kolektiva Konvencio

Mankas ĉi tie la artikolo (trad. de AS) kaj la komentario de AS.


Mankas ĉi tie anonco de LEA/G


La ĉi-jara berlina Paska Marŝo sub la signo de la balkana milito

Naciismo estas merdo!

de Gary Mickle

La berlinan porpacan Paskan Marŝon partoprenis ĉi-jare inter 8000 kaj 12 000 homoj, multe pli ol dum la pasintaj kelkaj jaroj. La tuta evento neeviteble rilatis al la nun okazanta milito pro Kosovo. La partoprenantoj marŝis en tri blokoj: unu de la Berlina Packunordigo (la organizinta grupo), unu de la jugoslavoj (ekipitaj per naciaj flagoj, ŝildoj kun patriotisma enhavo, celtabulaj ŝildetoj sur la brusto), kaj unu de ĉiuj aliaj, inter kiuj troviĝis ankaŭ kelkaj berlinaj esperantistoj. Ĉiuj grupoj tre unusence kondamnis la militaran agadon de NATO. Specife atakataj estis: NATO, Clinton, Schröder kaj SPD, Fischer kaj Alianco 90/Verduloj. Kritiko apenaŭ trafis la serban-jugoslavan naciismon, kio tamen ne plaĉis al ĉiuj.

La maldekstro havos nenion por fieri, dum ĝi ankoraŭ debatas pri tio, ĉu Clinton ĉu Miloŝevic estas la ĉefkanajlo. Konstati, ke la NATO-bomboĵetoj estas hipokritaĵo kaj krome sentaŭga rimedo por atingi la deklaritan celon estas kaj necesa kaj pli ol facila, sed proponi konvinkan solvon fakte ne eblas nun.

Nun la infano falis en la puton. Ankaŭ la maldekstro ne disponas solvon. Bezonata estas (aŭ baldaŭ estos) miaopinie debato pri la tuta temkomplekso de naciismo, patriotismo, la obsedo pri etneco, glorigo de etna identeco: debato pri tio, ĉu ataki sporade la rektajn krimojn de naciismo, ĉu ataki daŭre la naciemon kaj ĝiajn ideajn fundamentojn.

Unu rigardo en soc.culture.esperanto (la interretan novaĵgrupon) sufiĉas por konvinkiĝi, ke la esperantistoj apartenas al la ariergarduloj en demandoj de paco kaj milito. Ankaŭ la esperantistoj dividiĝas laŭnacie (rusoj kontraŭ okcidentlandanoj) en 1999 kiel en 1914, kiel la cetera mondsocio, al kiu ili apartenas. La alvoko de Hector Hodler, nun disvastigata de Henri Masson (SAT-Amikaro), ne estas patosa deklaro de memkompreneblaĵoj, sed necesa atentigo.

Ĉe la paska marŝo kvarono ĝis triono el la 10 000-12 000-homa partoprenantaro estis naciistoj serbaj- jugoslavaj, ankaŭ kelkaj grekaj, se juĝi laŭ la flagoj. Kie estis la batalantaj kontraŭnaciistoj? Pli ol kun iu ajn alia tendenco, kiu sin esprimis ĉe la manifestacio, mi povis konsenti kun tiu, kiu elvokis laŭtparolile, ke naciistoj (la priskribitaj) ne devus havi lokon en pacmanifestacio kaj atentigis pri unu de la partoprenantoj neglektata vero: Naciismo estas merdo! (Vidu sur paĝo 10 la protestleteron de kelkaj membroj de Maldekstra Forumo)

Nun estas tro frue por antaŭdiri, ĉu post ĉiuj balkanaj militoj ni vidos pli da sagaco ĉe esperantistoj rilate demandojn de naciismo/etneco. Malpli ofte la tedajn regurdaĵojn pri la bona patriotismo kontrastigata kun la malbona naciismo, pli ofte kritikan rigardon al la religieca glorigado de etneco kaj etna identeco, kiu oftas ĝuste ĉe esperantistoj. La kulto de etna identeco mem estas parto de la problemo, moderna varianto de tiu naciismo, pri kiu Lanti diris, ke ĝi estas la vera religio de nia jarcento. Kulto, kiu sub malfavoraj socipolitikaj kondiĉoj eniras alojon kun viktimismo, ŝovinismo ktp.

Ŝajnas, ke ne alfalas al la esperantistoj la gvida rolo, kiun aludis Hodler. Ankaŭ en ilia stalo estas multe da merdo por forporti.


Jam antaŭ dek monatoj Will Firth (Volo) antaŭvidis en teksto pri la Kosovo-problemo [eltiraĵoj tradukitaj de la red.] la nunan evoluon de eventoj kaj proponis agadvojon, por kiu nun estas tro malfrue:

Ne al la serba rasapartiga reĝimo, ne al la NATO-militarismo

La NATO, inkluzive la germanajn armeajn fortojn, volonte enmiksus sin en la Kosovo-konflikton por haltigi la kampanjon de serbaj militistoj kaj duonmilitaraj fortoj kontraŭ la alban-etnaj civila loĝantaro kaj milicoj, kaj por malhelpi abomenaĵojn kontraŭ la civila loĝantaro en tiu parto de eks-Jugoslavio. Laŭvorte komprenite, tio estas nobla celo. Sed estas klare, ke la plimulto de proparolantoj de tia sinenmikso ploras krokodilajn larmojn. Ĉar kie estis la tiom homamika NATO okaze de la murdado en Ĉeĉenio? Kie ĝi estas okaze de la mortigado kaj masiva atencado de t.n. homaj rajtoj en la (turka) Kurdio? Kial eksterteritoria misio tiel gravas, ke la generaloj kaj altaj politikistoj de la okcidento volas agi eĉ sen la figfolio de UNO-mandato?

Ni devas malakcepti kaj la serban reĝimon de rasapartigo kaj la NATO-militarismon kiel hommalestimajn potencrimedojn. Ĉefan rangon devas havi ĉe niaj agadoj la efika kunlaborado kun laboristoj, fuĝintoj kaj progresivaj organizaĵoj de la bazo en kaj el la iama Jugoslavio. Sindikatoj kaj laboristaj grupoj en Serbio, homrajtaj grupoj en Kosovo kaj pacgrupoj ĉie ajn bezonas nian kunlaboron.

Tuj post la komenco de la militagado de NATO, Henri Masson, aktivulo de SAT-Amikaro, disvastigis ĉi tiun tekston de Hector Hodler sub la titolo Ĉiam valida alvoko... interrete. Li skribas klarige: Komence de la unua mondmilito, Hector Hodler, filo de la fama pentristo Ferdinand Hodler, lanĉis alvokon kiu plue validas en la nunaj cirkonstancoj. Ĝi meritas tradukon en ĉiujn lingvojn kaj laŭeble plej vastan diskonigon en amasinformiloj kaj en lernejoj.


Super

Ni havas la devon ne forgesi... Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn kiujn al ni trudas nia esperantisteco... devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de la humaneco... Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco... Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj... La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam centmiloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu solvo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la internaciaj rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacioj estas tamen io... Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de la bedaŭro.

Hector Hodler en La Esperantisto de la 5a de januaro 1915


letero de 1999 04 18 sendita de kvin membroj de la Maldekstra Forumo al la Berliner Friedenskoordination [trad. de la red.]

Ni partoprenis la Paskan Marŝon lunde la 04 05 kaj kun malkomforto konstatis la partoprenon de jugoslaviaj naciistoj. Pri tio ni ŝatus demandi: Kion la Packunordigo volas fari por estonte malebligi aŭ almenaŭ laŭpove malagrabligi al tiaj naciistoj la partoprenon? Ni celas per tio homojn, kiuj laŭ la impreso, kiun peras ŝildoj kaj flagoj, estas bonaj patriotoj, do kontraŭuloj de la NATO-atako, tial ke la NATO-alianco atakas ilian patrujon, sed ne nepre, almenaŭ ne videble, estas kontraŭuloj de la pogromecaj buĉadoj, kiujn la diktatoreca reĝimo en la amata patrujo nuntempe plenumas kontraŭ la nacia malplimulto de kosovaj albanoj.

Ni konsideras la ankaŭ la jenan demandon ne polemike tropintigita: Ĉu ni devas anime prepariĝi je kunmarŝado en konfidema komuneco kun germanaj naciistoj de grupoj kiel NPD aŭ DVU [ekstremdekstraj partioj: red.], se tiuj transiros al la flanko de la NATO- kontraŭuloj (eventuale ĉar ili preferos pure germanajn militarajn celojn al la NATO-celoj)? Tiaj grupoj povas ĉiukaze aserti, ke la etna purigo, kiun ili intencas fari en Germanio, okazu sen sangoverŝado.

Ni tamen volas agnoski rilate al la Packunordigo, ke la eventoj de la pasintaj tagoj preterrapidis, certe pli rapide, ol ke heterogena agadalianco povis adekvate reagi al ili. Sed ni esperas, ke okaze de estontaj agadoj pro la balkana milito kaj pacmanifestacioj oni entreprenos konkretajn agojn (taŭgaj parolkontribuoj, sloganbendoj ktp.) por izoli naciisme sin aperigantajn subtenantojn de ŝtatoj, kiuj faras etnajn militojn, se laŭ la situacio ilia partopreno estas atendebla. Alie la pacfortoj eble pro avido je imponaj partoprenciferoj ĉe agadoj kondutas hipokrite, simile al la NATO-ŝtatoj, kiuj laŭ sia taktika kalkulo kondamnas, subtenas aŭ ignoras etnajn purigojn. Krome ili atestas sian nekapablon orientiĝi en nove estiĝantaj situacioj, se ili malmulte atentas la pliiĝon de militaj konfliktoj bazitaj sur naciismo kaj sur diigo de la etna identeco.


Heroldo pri la milito: el Heroldo komunikas (006), interreta servo por redakcioj, novaĵagentejo de la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

La lasta numero de HdE (4/5, 20 apr 99) dediĉas tutan paĝon al la diversaj reagoj tuj post la unuaj atakoj de NATO kontraŭ Jugoslavio. La komentarioj devenas el retpoŝtaj interŝanĝoj. Kelkaj esprimas drastan kondamnon pri NATO, sen ajna mencio pri la respondecoj de Jugoslavio, konsekvence ili implicite aŭ eĉ eksplicite favoras la politikon de Serbio: temas pri tieaj fakaj kaj regionaj E-asocioj, inkluzive de du landaj asocioj de UEA kaj de la landa sekcio de TEJO; pri Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA; pri unuopuloj, ne nur serbaj, ekzemple la konata TEJO-aktivulo Francesco Amerio; kaj pri la grupo EUROKKA-Vinilkosmo. Ne nur kontraŭ NATO, sed same aŭ eĉ pli draste kontraŭ Belgrado sin esprimas Franko Luin, gvidanto de Sveda E-Federacio; Andrés Turrisi, gvidanto de la venezuela esp-istaro; Daniele Vitali, prezidanto de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj; kaj Henri Masson, ĝenerala sekretario de SAT- Amikaro. Giorgio Silfer (vicprezidanto de Esperanta PEN) komentarias super la partioj: "La nuna balkana milito evidentigas, miaopinie, kvin problemojn: 1) estas en krizo la procezo de formado de la 'Granda Eŭropo'; 2) pri etnaj konfliktoj du tezoj kolizias: integriĝo au teritoria apartismo; 3) (ri)fuĝantoj estas nova socia komponanto, baldaŭ same grava kiel la gastlaboristoj; 4) la politikaj kaj armeaj ekvilibroj inter Eŭropo kaj Usono estas reviziendaj; 5) malsufiĉas la informado pri la reala stato de la sekureco en Europo. Tiuj problemoj (precipe la dua kaj tria) envolvas kaj dividas eĉ la esperantistaron."


Mankas ĉi tie kelkaj artikoletoj kompilitaj de AFS:


anonco

Intence starigi kunlaboron, kun ravego mi informas al vi pri niaj varoj jene:

  • virina vestaĵo, littuko, tablotuko kun tabla buŝtuko kaj naztuko - ili estas broditaj mane,
  • aliaj aĵoj kiel ĉapeloj el pajlo, sisalo kaj rafio, kunporteblaj ĉe marbordo.

Notindas, ke nia entrepreno estas la ununura, kiu oficiale uzas Esperanton kiel laborlingvon enlande.

Via subteno estas necesa el multflankaj aspektoj. Pliaj demandoj estos bonvenaj kaj mi estos je via dispono kiam ajn.

Roger RASOLOFO, ETABLISSEMENT SANDRATRA, Lot I-A 106 Tanjombato, Antananarivo, Madagaskaro, telefono: 22 468 20)


Vivu la ... Vivu la ... Vivu la stel'?

de Tobias Meißner

En n-ro 25, p. 20, s-ano GUNTHER prave plendas pri la agresema aspekto de la Esperanto-stelo. Sed ne nur laŭ artistaj/homaj kialoj kritikindas nia nuna simbolo, ankaŭ laŭ praktikaj bezonoj.

Unuflanke: La kvinpinta stelo estas tro ofte uzata: Kiel sorĉista simbolo, kiel ŝtata simbolo (ekz. videbla sur la tankoj kaj milit-aviadiloj de la usona resp. eks-sovetunia armeoj); la homoj ĝin taksas kiel uson- ŝerifan/komunisman/socialisman/MAOisman/TROCKIisman/ ...isman simbolon; ekz. dum la kontraŭiraka milito oni ja vidis verdajn stelojn kvinpintajn en la flago de tiu lando; kaj eĉ usona oleo-entrepreno ktp. uzas kvinpintan stelon, kvankam ne verdan. Jam ekigante la uzadon de tiuspeca stelo por simboligi Esperanton oni sentis tiun malhelpon kaj aldonis la vorton ESPERANTO; el ĝi restis finfine la E.

Aliflanke: La stelo ne havas rilaton al Esperanto, ne indikas iun enhavon. Do, bone, se oni klarigis al iu homo, ke la kvin pintoj estas la kvin kontinentoj (resp. la enloĝantoj), kiuj renkontas sin en la mezo, do Esperantujo, tiam tiu homo diros aha kaj rekonas la simbolan enhavon. Ĉu vere estas bona simbolo, se oni devas ĝin klarigi?

Kiom granda estas la deziro en la Esperantistaro, havi alian simbolon, montras la ofta uzado de la UEA-jubilea (1), kvankam tiu eĉ estas multege pli maltaŭga ol la stelo: Kiu taksas la grafikaĵojn kiel literojn, vidas iun cirilan kaj latinan literojn E, do verŝajne temas pri iu rus-germana komuna entrepreno. Kaj kiu ĝin taksas kiel nuran grafikaĵon, vidas du manojn, kiuj sinkroĉas en la mondglobon, do enkasigas la mondon.

Tiom da kritiko sed kie la solvoj? Jam antaŭ jaroj mi kreis stelon rondan (2). Sed ankaŭ ĝi ne estas solvo, eĉ ne kontentiga; restas la problemo trovi simbolon kiu trans- portas la enhavon de Esperanto.

Jen la postuloj al nova simbolo: Enhave ĝi devas aludi al forigo de limoj, interkomunikado, egalrajtigo, interŝanĝo de kulturoj, vivmanieroj, kunligi homojn, unuigi la mondon/la homaron; ĝi devas montri ke temas pri retigo (kontraste al la hierarĥaj strukturoj de la imperialisma globaliĝo), ke estas libervola kunagado de unuopaj homoj/hom- grupoj. Teknike ĝi devas esti facile desegnebla, bonaspekti eĉ post reprodukto per antikvaj kopiiloj, taŭgi kaj en nigre/blanka kaj multkolora reproduktoj.

Bedaŭrinde mi povas oferti nek solvon, nek homon kiu kapablus trovi solvon. Mi nur unu simbolon vidis, kiu laŭnivele estas absolute taŭga: estas de la Evangelia Eklezio Berlino/Brandenburgio (3). Komparante kun la supre menciitaj kriterioj rekoneblas, ke tiu kristan-eklezia simbolo estas kreita de geniulo. Rilate al Esperanto ĝenus la ortanguleco sed ĝi ja estas kreita por kristana organizo, tie la baza simbolo estas kruco, do estus eraro havi iun neortangulan.

Postrimarke: Foje mi aŭdis kritikon, ke la E en la stelo estas latina litero, kio estus kontraŭ la neŭtraleco/egalrajteco. Nu, E-o estas skribita per principe latinaj literoj. Sed pripensante aliajn ideojn mi demandis la ami- kojn de ILERA, kaj ili pravigis mian supozon ke en la MORSE- alfabetoj de ĉiuj lingvoj (se tiuj konas la literon e) la litero e estas unu punkto; do eble jen (4).


Ĝenerala Konsilantaro de SAT

La redakcio ricevis helpopeton de k-do Pelle Persson, sekretario en la Konflikt-komisiono de SAT (kaj ankaŭ grava aganto de SLEA la sveda LEA), kies tasko estas ankaŭ funkciigi la Ĝeneralan Konsilantaron de SAT.

Malgraŭ diversaj alvokoj inter la SAT-anaro por peti SAT- membrojn alpreni ĜK-taskojn de kategorio A, sin trovas ĝis nun kandidatoj nur por horzono 0 kaj horzono 8. Mankas do kandidatoj por horzono 1 (en kiu situas i.a. la germanlingvaj regionoj) kaj multaj aliaj.

Kiu leganto de la Magazino estas membro de SAT kaj interesiĝas pri ĉi tiu tasko? SAT pro sia historia evoluo tre forte koncentras sin en Francio, tute aparte en la urbo Parizo, kiu estas la sidejo de la Asocio kaj ĝia Plenum-Komitato. La Ĝenerala Konsilantaro celas kontraŭpezi tiun centralismon kaj speguli la sennacian karakteron de SAT. Sinproponojn, demandojn ktp. bonvolu direkti al k-do Pelle Persson, Svartviksvägen 14, SE-12352 Farsta (Svedio); interrete ĉe

persson.esperanto CXE stockholm PUNKTO mail PUNKTO telia PUNKTO com


eltiraĵo el la statuto de SAT:

Ĝenerala Konsilantaro

15. La Ĝ.K.-aro konsistas el A) unu membro k unu anstataŭanto el ĉiu geografia sektoro, elektataj per referendumo samtempe kun la P.K. [Plenum-Komitato: red.], B) Konflikt-Komisiono, C) unu reprezentanto de la membraro el la urbo en kiu sidas la P.K., Ĉ) unu reprezentanto de ĉiu L.E.A. konvencie ligita kun SAT, D) unu membro de ĉiu fako (Administracio, Literatura Sekcio, ktp.) funkcianta ekster la sideja urbo de SAT. La sekretario de la K.K. estas ankaŭ sekretario de la Ĝ.K.-aro k funkciigas tiun organon. Ĉiu konsilanto estas elektata de la tuta anaro.

16. La Ĝ.K.-aro helpas al P.K. per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas k kontrolas la agadon de la P.K. Se la Ĝ.K.-aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta k laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj k postuli respondon.


Ni raportis en Magazino 25: La ĵurnalo Contraste (Die Monatszeitung für Selbstorganisation), dediĉita al demandoj de memhelpo kaj kooperativismo, aperigis en sia numero de 1998 decembro artikolon de Ricarda Buch, kiu reprezentis la germanajn interŝanĝorondojn (Tauschringe), pri la internacia renkontiĝo de SIL (sistemoj de interŝanĝoj lokaj) organizita de francaj esperantistoj proksime al Montpellier fine de julio. La renkontiĝo ebligis laŭ la konstato de la aŭtorino al la esperantistoj pli informiĝi pri la celoj de la movado de nemonaj interŝanĝoj, kaj al tiuj lastaj konatiĝi kun la celoj de la esperantistoj. [...] Tia interkonatiĝo de esperantistoj kaj neesperantistoj en ia ajn kadro de soci-alternativa agado kaj la posteventaj pripensoj pri ĝi sur la neesperantista flanko devus interesi la membraron de LEA/G. Pro spacomanko ni limigas la pritrakton al tiuj Esperantaj aspektoj. Jen kelkaj citaĵoj el la artikolo de Ricarda Buch: SEL, das Salz im Getriebe:

Ricarda Buch en Contraste pri SIL-renkontiĝo kaj Esperanto

de Gary Mickle

La organizintoj de la renkontiĝo apartenis unuflanke al la monda komunumo de esperantistoj, al kiu kalkuliĝas proksimume 7000 membroj [??: red.], sed aliflanke ankaŭ al la sudfrancaj SIL. Hazarde troviĝas en la suda Francio multnombraj SIL- aktivistoj, kiuj samtempe parolas Esperanton, kaj hazarde okazis ankaŭ en Montpellier la ĉi-jara tutmonda Esperanto- renkontiĝo tuj post la internacia SIL-kongreso. Do la kongreso de la SIL estis karakterizita de kunfluo de la celoj disvastigi la universalan lingvon Esperanto kaj samtempe efektivigi interŝanĝon pri la evoluo de la SIL-movado. Ĉiu parolkontribuo estis interpretita en Esperanton, kio ĉe neesperantistoj parte estigis malemon. Aliflanke, la kongreso proponis la eblecon konatigi homojn el aliaj kulturrondoj, nur- esperantistojn, kun la ideoj de la SIL-movado, dum la SIL-agantoj siaflanke povis informiĝi pri la celoj kaj valorkomprenoj de la esperantistoj.

Ĝuste en la pireneoj, en la landlima teritorio inter Francio, Hispanio kaj Eŭskio, Esperanto estas disvastigita. Claude Fressonet, la prezidanto de SIKA Esperanto apartenas kune kun François Terris al la fondintoj de la unua franca SIL la SEL Pyrénées, envivigita en 1994 en Ariège. Por esperantlingvaj vojaĝantoj, kiuj volas kontaktiĝi kun la loka loĝantaro en la sudfrancaj pireneoj, estas facile. Ilin la tiea Esperanto-komunumo amike akceptas kaj pludonas. Krom la persona identeco de SIL-agantoj kaj esperantistoj, estis ankaŭ enhavaj interkongruoj [...]

Kvankam la neesperantistoj bonvoleme rigardis tiun proponon [enkonduki Esperanton flanke de la angla kaj la landa lingvo ĉe internaciaj kontaktoj de la SIL: red.], aliflanke multaj el la SIL- agantoj tamen sentis sin tropripostulitaj per tio, ke ili nepre nun devu lerni Esperanton. Finfine estis reprezentitaj el ilia scenejo nur tri eŭropaj landoj, kaj interkompreniĝo per la franca estis ebla.

Bedaŭrinde mi apenaŭ povis interkompreniĝi kun la partoprenantino el Japanio, ĉar mi ne parolas Esperanton. Sed mi kaptis la fakton, ke ekzistas en Japanio ofertoj kompareblaj kun niaj senioraj kooperativoj: Laŭ tempa kalkulbazo oni tie ofertas privatajn helpservojn por pliaĝaj gecivitanoj kaj homoj kun handikapoj. Tiujn laborservojn la plenumantoj povas ŝpare kolekti dum longa tempoperiodo, post kiu ili mem rajtas pretendi ilin. Mi esperas iam raporti pli pri tio en Contraste.

La renkontiĝo en suda Francio tre plaĉis al mi. Ĝi proponis la eblecon, formi amikecojn kaj peris unuafoje enrigardon en la scenejon de la francaj SIL, kiu tre multe similas al nia.


Izraelio: la bredado laŭ la ritmo de la Sankta Skribo

de Maryvonne Robineau

Por ke la bibliaj leĝoj kongruu kun la bredado, la religiaj kibucoj montriĝas elturniĝemaj.

Vendrede vespere ĉe la kibuco Ein Zurim, ĉiuj klopodas por digne akcepti la ŝabaton: oni alivestiĝas, la domoj estas puregaj, oni fumas la lastan cigaredon, oni programas la horloĝojn kiuj ekfunkciigos la elektron, la virinoj aku-rate finkuiras la kukojn por la semajnfino. Jen aperas la ŝabata stelo: neniu laboro ĝis paso de 24 horoj. Nek kuiri, nek skribi, nek lavi, nek fumi, nek telefoni, nek vojaĝi, nek ekbruligi fajron aù ŝalti la lumon.

Ein Zurim estas unu el la dek-ses religiaj kibucoj en Izraelio kaj, ĉirkaŭataj de siaj ses infanoj, Esther kaj Schmulick akceptas nin en sia hejmo. Antaù ol iri al la manĝosalono komuna al la tuta kibuco, Esther antaùzorgas doni al mi fulardon por ŝirmi miajn harojn kaj Bruno kapvestas sin per kipo, la judara ĉapeto. "Por ne ŝoki iujn personojn" ŝi precizigas. Post la vespermanĝo, niaj gastigantoj montras al ni kiel meti la vazaron en la lavkuvojn disigante tiujn kiuj entenis viandon disde tiuj en kiuj estis servitaj la fromaĝoj. Efektive la juda tablo apartigas la karnajn manĝojn de tiuj kiuj konsistas el laktaĵoj, starigante inter ili limon laù la jena principo: "Ci ne kuiros la kapridon en la lakto de ĝia patrino" (Eliro 23-19).

[ĉi tie en la papera eldono la ilustraĵo: En urbo, la ortodoksaj judoj montriĝas en sia tradicia vestaro]

Tiel, la tutan vivon de la enloĝantoj de Ein Zurim reguligas la bibliaj instruoj. "Ni kredas ke ĉio estis skribita de la rabenoj en la Talmudo kaj ni devas observi ĝiajn leĝojn se ni volas vivi kiel judoj obeantaj Dion" klarigas Schmulick. Publikigita en jaro 999 a.K. en la religiaj akademioj el Babilono, la Talmudo regas ĉiujn aspektojn de la ĉiutaga vivo. Tiel same ĝi traktas filozofion, kiel la edukadon de l'infanoj.

Iuj izraelianoj riproĉas al la religiuloj, ke ĉi tiuj same vivas kiel antaŭ dumil jaroj. Unuavide, fondita en 1946, la kibuco Ein Zurim kun sia moderna uzino, siaj hangaroj ŝirmantaj agrokulturan materialon ultraperfektigitan kaj siaj agrablaj dometoj ĉirkaùataj de ĝardenoj, neniel aspektas kiel vilaĝo el la biblia epoko. Ĉirkaù kvincent personoj venintaj de dudek-kvin landoj komune vivas tie, egalece dividante siajn havaĵojn kaj la fruktojn de sia laboro.

Sed ne ĉiam estas facile kombini la leĝojn de la Talmudo kun la postuloj de la moderna ekonomia vivo. Tiele la ŝabato starigas kelkajn problemojn al la agrokulturistoj. Forpuŝante ĉian ajn zorgon, la homo devas dediĉi tiun tagon al sia Dio, al sia familio, kaj ĉia ajn laboro estas malpermesata. Sed se povas atendi la tero, la bestoj bezonas zorgadon. Kaj la tricent bovinoj de Ein Zurim ne estas escepto, necesas ilin melki kiel kutime, po tri fojojn tage.

"Kompreneble, ni melkas la bovinojn dum la ŝabato ĉar la Talmudo preskribas ne lasi suferi la bestojn, sed tion ni faras laŭ maniero konforma al la Leĝoj." Por la melkado, la agrokulturistoj renkontis problemon pro la fakto, ke al ili estas malpermesate premi ŝaltilon por produkti elektron. Tial ili ekipis sin per programeblaj horloĝoj kiuj ĝustatempe startigas la melkomaŝinojn kaj aŭtomate haltigas ilin.

"Ĉiujn virseksan unuenaskiton de cia bovino aù de cia ŝafino vi dediĉos al cia Dio, Javeo. Ci ne laborigos la unuenaskiton de cia bovino. Ci manĝos ĝin kun ciaj samhejmanoj..." Tiel parolas la libro de la Deuteronomo (15-19) en la Biblio, por sciigi al la homo kiu plugis, semis, kultivis kaj fieras pri sia rikolto ke sen Dio, nenio el tio eblas. Sed ĉiujare en la stalo de Ein Zurim naskiĝas preskaŭ cento da unuenaskitaj bovidoj. Kion fari el ili? La rabenoj trovis solvon: la bovidinoj kiuj naksos sian unuan bovidon en la jaro estas fiktive venditaj al araba najbaro (ĉi tiu ricevas monsumon por efektivigi la "negocon"). Ili restas en la kibuca stalo sed ne plu estas submetataj al la talmudaj leĝoj.

"Pesah", la Pasko, estas unu el la gravaj momentoj de la juda vivo, memoriganta la Eliron el Egiptio de la izraelidoj, sub gvidado de Moseo. Tiun semajnon antaùas intensa purigado de la domo por kontentigi la absolutan postulon de pureco dum la festo. Dum sep tagoj, oni konsumos nur panojn sen gisto, ne fermentitajn, simbolo de la renoviĝo kaj de la liberigo. Ĉar la bestoj devas esti regataj de la samaj reguloj, la melkadejo estas ĝisfunde purigita kaj oni malaperigas ĉiun spuron de tritiko el la nutrado de la bovinoj. "Iom post iom ni anstataŭigas per maizo, komencante la transiron ĉirkaù tri semajnojn antaù Pesah kaj grade revenas al la normala nutromaniero. Tiel ŝanĝante la nutradon de la bovinoj ofte okazas malaltigô de la lakto- produktokvanto. El tio ni perdas monon sed tio estas la prezo kiun ni konsentas pagi por vivi harmonie kun nia kredo" klarigas Schmulick.

Ĝisfunde frontantaj la teknikon kaj la rendimenton, ili tamen neniam forgesas la vivregulojn de siaj praavoj, akordigante spiritan vivon kaj laboron: iliaj tagoj ĉiam komenciĝas kaj finiĝas en la sinagogo.


La kibucoj

Dum la unua kibuco estis fondita en 1910, ekzistas nuntempe 270 kibucoj nombrantaj de 40 ĝis pli ol 1000 membrojn. 130 000 personoj, nome: 2,6% de la totala enloĝantaro de Izraelio, elektis tiun komunuman vivmanieron.

El ili, nur 16 kibucoj (nome 8000 personoj) estas religiaj kibucoj kiel Ein Zurim, postulante de siaj membroj ortodoksan kultobservon.

Por scii pli pri tiu eksterordinara aventuro, unu libro:

Ili vivis sur la tero Ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo

240 paĝoj 8 paĝoj kun koloraj bildoj

Havebla ĉe UEA aŭ Bruno Robineau 49270 Landemont Francio

Tel-Fax 02 40 98 78 76 E-poŝto: Bruno PUNKTO Robineau CXE wanadoo PUNKTO fr

120 FF + sendokosto: 20 FF por Francio - 30 FF por aliaj landoj


anonco

Sensacio en la Goethe-jaro:

Faŭsto I kaj II en Esperanto

Bona okazo: En la jaro de la 250-a datreveno de la naskiĝo de Johann Wolfgang von Goethe en la "eldonejo mondial" (Berlin) ĵus aperis ambaŭ partoj de Faŭsto en Esperanto.

La tradukon faris Karl Schulze (1910-1983), en kies esperantigo siatempe en GDR jam aperis la romanoj Nuda inter lupoj de Bruno Apitz (1974) kaj la Trigroŝa romano de Bertolt Brecht (1977), ambaŭ en Edition Leipzig (la lasta kunlabore kun Bleicher-Verlag Gerlingen).

La manuskripton preparis kaj redaktis por la preso Ulrich Becker. Li ankaŭ verkis kelkpartan enkondukon (El la vivo de Goethe, La literatura kreado de Goethe kaj lia Faŭsto, La Faŭsto en Esperanto, La tradukinto de Faŭsto: Karl Schulze). La eldonaĵo ankaŭ enhavas ampleksan eseon de la tradukinto (La aventuro de la Faust-tradukado). Glosaro ĉe la fino faciligas la komprenon de diversaj aludaĵoj en la teksto.

La libro estas solide broŝurita. La kovrilo prezentas grafikaĵojn de la uson-hinda artisto Uday K. Dahr.

Ĉiu esperantisto ne hezitu, rapide havigi al si la libron, kiel belegan donacon eĉ en kelkaj ekzempleroj. Ĝi ja estas elstara agrumento pri la kultura valoro de Esperanto! La libro kostas nur 24 germ. markojn kaj haveblas ĉe la libroservoj.

Vi povas vin turni ankau rekte al Mondial-Verlag: Giselastr. 12. 10317 Berlin. (kulturring CXE snafu PUNKTO de) .

Johann Wolfgang von Goethe: Faŭsto. Unua parto de la tragedio kaj Dua parto de la tragedio. El la germana tradukis Karl Schulze. Berlin: eldonejo mondial, 1999, ISBN 3-9805763-4-5, 205 p.


Mankas ĉi tie la artikoloj

  • Laboristaj esperanistoj plenigis la kason
  • Sennacieca Mono


Mankas ĉi tie la artikoloj:

  • Kultura Esperanto-Domo
  • La 7a Internacia Turisma Semajno en Malto
  • 72a kongreso de SAT


Mankas ĉi tie anonco de Literatura Servo "Espero"


Recenzo

Rolf Beau(kiu kompilis kun la redakcia kunlaboro de Ino Kolbe): Esperanto in Leipzig und Umgebung 1945-1991 (Heft 1: Chronologie der Zeitabschnitte).
Eldonis: Germana Esperanto-Asocio (federacilanda sekcio de Saksio), Althen, 1999.
(Grafika prilaboro: Joachim Schulze. Produktis: Rolf Beau). 195+5 paĝoj.

Ĉi tiu nove aperinta libro dokumentas la flusojn kaj malflusojn de Esperanto en la tuta GDR kaj neniel nur pure lokajn, klubajn okazaĵojn, kiel la titolo povus sugesti. Ĝi estas instrua legaĵo por historie interesitaj LEA-membroj kaj germanaj esperantistoj ĝenerale. Tuj post la fino de la dua mondmilito la Esperanto-agado singarde revekiĝis en Lepsiko kaj Saksio, ne alie ol en la okcidentaj partoj de Germanio. Temis ĉi tie en atentinda grado pri agado en la kadro de SAT. Sed jam en 1949 komenciĝis ŝtata agado celanta subpremi ĉian publikan agadon favore al Esperanto. Nur en 1956 la ĉielo heliĝis sufiĉe, ke unuaj bultenoj ekaperis kaj oficiale permesitaj kunvenoj eblis. Ĝis la fondo de la Centra Laborrondo de Esperanto-amikoj en la Germana Kulturligo poste GDREA pasis ankoraŭ naŭ jaroj. Sekvis jaroj de vigla grupa vivo, kies internaciaj kontaktoj tamen ne restis sen etanimaj malhelpoj flanke de la reĝimo.

Sed la vera forto de la libro ne estas la rerakonto de tiurilataj faktoj, kiujn en skiza formo preskaŭ ĉiu jam konas. La valoro de la libro estas ĝia dokumenta materialo, kiu pli bone ol ĉiu ĝenerala priskribo redonas la etoson de nun jam historiaj epokoj, la tenacon kaj neeviteblan kompromispretecon de homoj, kiuj frontis la obstaklojn kreitajn de la reĝimo. Preskaŭ ĉiu paĝo estas abunde ilustrita per grafikaĵoj, fotoj, reproduktoj de originalaj dokumentoj.

GM


Mankas ĉi tie Kalendaro (de Esperanto-aranĝoj)


el la TTT-ejo de Progresema Esperanto-Forumo (http://members.tripod.lycos.nl/jakvo/index.html) prizorgata de k-do Jakvo Schram:

Car Busters

Movado de agemuloj ekestis por liberigi urbegojn eŭropajn de la aŭtoj. Kreskas la movado sin aŭdebligante pli kaj pli laŭte, trans baroj kaj naciaj kaj lingvaj. Unuafoje kuniĝis tiu ĉi movado ĉe kongreso nomata Al Urbegoj Senaŭtaj kie kunvenis ideoj, spertoj kaj kulturoj. Dum tiu sukceso oni lancis Car Busters (Aŭtofrakasistoj) gazeton kaj rimedocentron por daŭrigi ties impulson. Kiel kampanjo de "European Youth For Action" Eŭropa Junularo Por Agado), "Aŭtofrakasistoj" celas konstrui, priservi kaj subteni la internacian kontraŭ-aŭtan movadon.

LA GAZETO Kvaronjara kaj eldonata de agemuloj mem, Aŭtofrakasistoj kritikas la "aŭtokulturon" de nia socio kaj esploras pozitivajn alternativojn. Ĝi enhavas ĉion, de "rekta agado" tra la plej ĝisdataj esplororezultoj ĝis bildstrioj kiuj mokas la industriojn aŭtan kaj petrolan. La gazeto servas kaj kiel informofonto kaj voko agemiga. Ĝi disdonas ideojn kaj informajn rimedojn ene de la movado kaj ankaŭ ĝi atingas pli ampleksan legantaron konsciigante la publikon pri transportotemaj kampanjoj kaj agoj de la tuta mondo. Tiel Aŭtofrakasistoj celas kaj instigi agemulojn novajn kaj nutri nunajn. La gazeto internacias ne nur pro la reportado: ĝi resumas ĉiun artikolon kelklingve. La eldonkvanto estas 3000: duonon distribuas profesiaj kaj agemuloj distribuistoj. Ĝi atingas informejojn kaj vendejojn de libroj, bicikloj kaj ekologiaĵoj tra Eŭropo, Nordameriko kaj eĉ Australio kaj Japanio. Per legi kaj alkontribui la gazeton kontraŭ-aŭtaj kampanjistoj povas kunlabori kaj sin informi. Tiel la movado iĝas pli efika kaj kuntena.

Por ricevi provekzempleron, bonvolu sendi malgrandan donacon (proks. $3) al nia Liona adreso: CAR BUSTERS Magazine and Resource Centre 44, rue Burdeau, FR-69001 Lyon, tel.: +(33) 4 72 00 23 57; fax: +(33) 4 78 28 57 78, carbusters CXE wanadoo PUNKTO fr,


Jen eltiraĵo el mesaĝo, kiu aperis en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto. La plenan tekston interesitoj povas peti de la redakcio (GM):

Aŭgusto
Ecotopia [...] Okazos en Romanio la ĉiujara ekologiisma utopia tendumado de la paneŭropa reto EYFA (trad: Eŭropa Junularo por Agado). Pliaj detaloj haveblas kaj havebliĝos ĉe la TTT-paĝaro www.antenna.nl/eyfa. [...] Estos eblecoj vojaĝi tien biciklokaravane, aŭ de Amsterdamo, NL, aŭ de Vilnius, LV. Kontaktu (aŭ angle, germane aŭ france), Antje MOLTZ, Egerländerstr. 35, 86179, Germanio. Antje_molz CXE bigfoot PUNKTO de .

(persona noto de Krayg:) Lastjare estis diskuto pri CarBusters kaj ties lingvouzado, dum kiuj la plejparto verŝajne kontraŭstaris la uzon de esperanto. Povus esti utilege organizi ion esperantan enkadre de ĝi aŭ la kunveno en Pollando en oktobro.

Oktobro
Daŭrigebla Transporto, de la Okcidento al la Oriento (trad.). Seminario subtenota de pluraj organizaĵoj, ink. CarBusters, kiu okazos en Pollando, provizore ĉe Krakovo, de la 20a ĝis la 25a. Pliaj detaloj havebliĝos de CarBusters kiam ili decidiĝos. Daŭrante unu semajnon, la kunvenon esploros la malakordon ke la Okcidento jam ekkonstatas ke tuta dependeco de la aŭto eraras, tamen la Oriento ripetas la samajn erarojn unu post la alia. Kaj ofte kuraĝigas ilin fari tion la Okcidentaj institucioj kiel la Eŭropa Unio kaj 'evolubankoj'. La programo celos disvastigi kampanjospertojn pliebene tra la eŭropajn landojn. La pruvoj el la Okcidento estos transdonataj al la Oriento laŭ utila stilo.


Mankas ĉi tie la solvo de la krucvortenigmo el Magazino 25


Apernotoj / Impressum

Eldonanto / Herausgeber:
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj (LEA/G)/ Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G)
Renchener Str. 47, DE-77704 Oberkirch,
(Tel.+Fax: (07802) 90 336)
LEA/G per SAT en TTT:
http://www.worldnet.net/~sat-esp/
Redakcio /
Redaktion:
Gary Mickle (G.M.), Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, (Tel.: (030) 453 96 47),
Hans Rodewig (H.R.), Stammestr. 86D, DE-30459 Hannover
Albert Stephan (AFS), adreso de LEA/G supre indikita /
oben angegebene Adresse von LEA/G
Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la rajton mallongigi aŭ rifuzi alsendaĵojn.
Redaktofino: mezo de marto, junio, oktobro, decembro
MAGAZINO aperas kvarfoje jare /
erscheint vier Mal jährlich;
abonprezo /
Bezugspreis 15,- DM
La membrokotizo entenas liveradon de la bulteno.
LEA/G-konto: Jiri Proskovec
n-ro 9168 434 Postbank Essen (BLZ 360 100 43)
Represo de materialo permesita, se la fonto estas indikita.