[reen]

LEA/G-MAGAZINO n-ro 24 (4/1998)

LEA/G estas membro de la LEA-Komitato de SAT (Parizo).
LEA/G-Magazino estas la organo de la Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj.
LEA/G-Magazino ist das Organ des Freien Esperanto-Bundes für deutschsprachige Gebiete.

(La paĝindikoj de la ĉi-suba enhavtabelo rilatas al la papera eldono.)

Enhavo:

  1. neŭtraleco partieca (Sebastian Hartwig), paĝo 1
  2. Mezismo ne estas neŭtraleco (Gary Mickle), paĝo 2
  3. Kie ni staras? Statpriskribo de LEA/G (Sebastian Hartwig), paĝo 3
  4. Kelkaj alineoj de ankoraŭ verkota Manifesto de hobiuloj (Gary Mickle), paĝo 5
  5. Nova registaro (GM), paĝo 6
  6. Tiuj, kiuj damaĝas la respublikon (eltiraĵoj)(Christian Jelen), paĝo 7
  7. 11a Konferenco de IKEK en Durban-Corbières (Francio) (Vincent Charlot k.a.), paĝo 8
  8. Kio estas la celo de SAT?, paĝo 10
  9. INFORMILA SEKCIO: Letzte Nachrichten (SAT-Amikaro), paĝo 11
  10. Aldone al la estetika debato (I. F. Bociort), paĝo 15
  11. Interparolo en la frukt-ĝardeno la 5-an de aŭgusto (Newerly): recenzo de H. Rodewig, paĝo 16
  12. Agado ĉe eŭroparlamentanoj - laŭspertaj konsiloj (Germain Pirlot), paĝo 17
  13. Alfred Conzeth (1913-1998) ne plu vivas (Zofia Banet-Fornalowa), paĝo 19
  14. Opinienketo pri S.A.T., paĝo 21
  15. NOVAĴOJ, paĝo 21
  16. Pola Radio: la nova vintra programo LINGVA ANGULO, paĝo 23 –>
  17. Letero de afrikano, paĝo 23
  18. Savu la kapon de Karl Marx (Roland Schnell), paĝo 24

neŭtraleco partieca

ĉe la adreso http://www.esperanto.de/gej/fragen/esternei.htm gej ofertas la sekvan informon al la germana informserĉanto rilate al la kvinpinta esperanto-stelo:

Für viele Menschen aber ist ein solcher Stern mit negativen Assoziationen behaftet, man denkt an radikale und anarchistische Bewegungen. Mit solchen Ideen hat Esperanto jedoch nichts zu tun, es ist politisch neutral!
Deswegen und auch um sich von den Kommunisten deutlicher zu unterscheiden, sind viele Esperantosprecher dazu übergegangen, statt dem Stern das Jubiläumszeichen zu verwenden.*

* Sed por multaj homoj tia stelo estas ŝarĝita per negativaj asociadoj; oni pensas pri radikalaj kaj anarkiismaj movadoj. Tamen, kun tiaj ideoj Esperanto havas nenion komunan, ĝi estas politike neŭtrala!
Pro tio kaj ankaŭ por pli klare diferencigi sin disde la komunistoj, multaj Esperanto-parolantoj transiris al uzado de la jubilea emblemo anstataŭ la stelo. [trad. de GM]

ho ve! vera majstraĵo de ĥaosaj antaŭjuĝoj. kion la verkinto diras pri la stelo? "ligita al negativaj kunpensoj, oni pensas pri radikalaj k anarĥiismaj movadoj." nu, la verda kvinpinta stelo estas multe uzata de islamanoj. kompreneble tiuj sudaj radikaluloj k fundamentuloj vekas negativajn kunpensojn ĉe bona civilizita germano. k krome - ?! - la stelo ankaŭ memorigas pri anarĥiistoj. aŭ ĉu estis komunistoj? la verkinto ŝajne ne havas klaran koncepton pri tio. sed tio ja ankaŭ ne gravas, ĉar esperanto ĉiukaze ne havas rilaton al tiaj obskuraj ideoj: "Mit solchen Ideen hat Esperanto jedoch nichts zu tun".

estas vere strange, ke multaj diraĵoj de lanti ankoraŭ hodiaŭ plene pravas. ekz-e la jena pri "la t.n. neŭtralaj grupoj":

Tie ĉiu esperantisto, ĉu revoluciulo, ĉu "bona patrioto", pagas kotizaĵon. Ĉu por propagandi senescepte en ĉiuj medioj? Tute ne. La propagandiloj estas tiamaniere farataj, ke ili estas varbpovaj nur en konservativaj rondoj.

Neŭtralismo - Neŭtraluloj, S.R. 6/1923 (36), p. 1

Sebastian Hartwig (98 08 19)

al la enhavtabelo


Mezismo ne estas neŭtraleco

Ne ekzistas varbocela informado pri Esperanto sen politika karaktero, kaj ofte ĝi tre klare evidentigas la situon de sia(j) aŭtoro(j) ene de la politika spektro. La citaĵo forkita de Sebastian en sia artikolo estas aparte amuza ekzemplo de tio, amuza, ĉar ĝia aŭtoro plukas el ĉiuj argumentoj kontraŭ la verda stelo ĝuste la plej politikan kaj antaŭmetas ĝin al la publiko en la sama frazo, en kiu li akcentas la "politikan neŭtralecon" de Esperanto. Konsiderante, ke verda stelo neniam estis emblemo de komunistoj aŭ anarkiistoj, kion ĉiuj scias, kaj ke partoj de la Esperanto-movado ja tamen havis kaj havas ion komunan kun "tiaj ideoj", kion verŝajne ne la informatoj, sed jes la aŭtoro certe scias, eblas suspekti, ke la aŭtoro celas ne tute verkonforme kredigi, ke la Esperanto-movado kiel tuto nestas en la meza, la neradikala segmento de la politika spektro.

Jen la kerno de la problemo: kredeble pli senpripense ol laŭcele, multaj identigas la "politikan neŭtralecon" kun la politika mezismo (tiu ismo, kiu traktas la mezan politikan pozicion kvazaŭ la plej virtan situon - alia nocio ol tiu de "centrismo"). Tiu mezismo estas karakteriza trajto kaj de Helmut Kohl kaj de diversaj socialdemokrataj politikistoj. Ĝi kompreneble estas io alia ol "neŭtraleco" aŭ "nepolitikeco".

Pripensu, kiom da politikaj starpunktoj aperas eksplicite aŭ implicite en mezismaj informaj tekstoj pri Esperanto (ofte de grupoj sin kredantaj "neŭtralaj"): internacia amikeco estas grava valoro, internacia kunlaboro kaj internaciaj organizaĵoj estas plifortigendaj, Uno kaj la Eŭropa Unio estas pozitive taksendaj, militojn oni preventu, reciproka nekomprenado de simplaj homoj estas signifa faktoro de internacia malpaco kaj kontraŭagenda, unuopaj homoj de ĉiuj sociaj tavoloj estu kapabligitaj ligi memstare internaciajn kontaktojn, la internacia komerco estu faciligita, ĉiu etna kulturo estas konservenda valoraĵo, konservi sian etnan identecon gravas por la individuo, la mondo ne estu dominita de unu etna kulturo, oni kontraŭbatalu rasismon kaj ksenofobion, ktp. ktp. Neniu el la nomitaj starpunktoj estas universale akceptata en la mondo, neniu do estas politike "neŭtrala" - kvankam larĝa spektro ekde la modera dekstro ĝis la maldekstro povas akcepti ilin, aŭ la plimulton de ili. (Ankaŭ mi konsentas kun la plimulto.)

Mezisma informado laŭ la stilo de la supre kritikita teksto - kiu pli unusignife ol kutime alparolas la rondon de konvinkitaj mezistoj - devus esti bonvena memorigo al ni pri nia politika devo: pretigi informilojn, kiuj alparolu - ankaŭ ne larĝspektre, sed specife, kaj sen la ridinda aserto pri politika "neŭtraleco" - la celgrupon de diverstipaj maldekstruloj. Pri ĝi mi certas, ke la nun absolute dominanta, iugrade eĉ en SAT, informado ne povas logi ĝin.

Gary Mickle

al la enhavtabelo


Kie ni staras? Statpriskribo de LEA/G

Laŭ la taskodisigo de peresperanta kaj poresperanta agadoj LEA estas propaganda asocio por Esperanto. Tio estas ĝia ununura tasko. Ĉiuj eblaj rimedoj do devas servi la propagandon de Esperanto.

Tiu ĉi celo nuntempe ne estas atingita.

La Magazino ekde kelka tempo aperas plene en Esperanto, do ne plu estas taŭga propagandilo. Tial ni nepre kreu kaj uzu aliajn propagandilojn. Ni ankaŭ konsideru malpliigon de la mono por la Magazino.

Dum la lastaj du eldonoj de la Magazino oni ekdiskutis pri propagandado de Esperanto pere de faldfolioj. Ne montriĝas partopreno de la LEAanoj en ĉi tiu diskuto. La proponoj kaj ties realigado tro dependas de unuopuloj; la asocio ne alproprigas la iniciatojn, sed ili forvaporiĝas.

Jam de pli ol unu jaro oni laboras pri renovigo kaj pliampleksigo de la interreta prezento kaj precipe de la TTT-paĝoj de LEA. Montriĝas ankau ĉi tie, kiel nefleksema estas la asocio. Mi ne komprenas, kiel tiel simplega afero povas daŭri pli ol kelkajn semajnojn. La tekstoj estas pretaj, la paĝoj estas pretaj. Daŭrus nur sekundojn ilin ekfunkciigi.

Ni ankaŭ devas pripensi, ĉu kaj kie estus sence aperigi anoncojn au afiŝojn.

Alia urĝa problemo estas: Kion LEA povas oferti al siaj ontaj membroj?

Almenaŭ oni sukcesis stabiligi la Magazinon kaj ankaŭ enhave ĝin pliinteresigi. Tion konfirmas la kvar novaj abonoj al la Magazino en tiu ĉi jaro. Sed ĝuste por la peresperanta laboro laŭ mi S.A.T. pli taŭgas. Peresperanta laboro estas nature tasko de tutmonda asocio, ne de lingvoregiona. La laboro metita en la Magazinon povus metite en la Sennaciulon utili al tutmonda legantaro. Krome ĝi maltrafas la taskojn de LEA, ĉar la Magazino ja apenaŭ helpas la propagandon de Esperanto.

La Magazino havas sencon kaj rolon, se ĝi povas esti utiligata por la celo rekunigi kaj pliaktivigi LEAon. Sed tiu perspektivo povas esti nur kelktempa. En longtempa perspektivo la graveco de la Magazino kompare al aliaj projektoj de LEA devas malpligrandiĝi.

La tasko de LEA estas baki novajn esperantistojn kaj krei en neesperantaj organizoj klimaton amikan al Esperanto.

Novajn esperantistojn oni produktas per kursoj. Oni enigas ilin en la movadon per tio, ke oni igas ilin flari la liberan aeron de internaciaj renkontiĝoj. Sed LEA povas nur tre limigite organizi tiajn renkontiĝojn. Tiaj eventoj estas originaj taskoj de S.A.T. Aldone al la nuraj lingvokursoj oni do devas ĉiam ankaŭ provi kapti la novesperantistojn per ofertoj de eventoj. Ĉe tio tute taŭgas ankaŭ multaj eventoj de la neŭtrala movado. Tio havas ĉefe la jenajn avantaĝojn: Oni ne devas okupi sin pri la organizado de la eventoj, la eventoj havas ĝenerale pli altan organizan nivelon kaj pli da partoprenantoj ol tiuj eventoj de la neneŭtrala movado.

Certe ofte eblas ankaŭ kombini kurson kun Esperanto-renkontiĝo. Tion provis ĉi-jare GEJ ĉe la IJS. Tio pro organizadaj problemoj ne bone funkciis; sed la ideo mem estas vere bona: Oni invitas al sufiĉe granda internacia renkontiĝo, en kiu samtempe okazas kurso por komencantoj.

Unu projekto, kiun LEA povus utiligi por si, estas la UK99 en Berlino. En ties kadro ĝi povus ekz-e organizi ĉefkunvenon aŭ eble eĉ prelegojn aŭ diskutrondojn. Ĉe tio la asocio povus apogi sin sur antaŭlaboroj de membroj de la Maldekstra Forumo en Berlino, el kies membroj kelkaj membras ankaŭ en LEA kaj S.A.T. La LEA-eventoj ne nepre devas esti parto de la oficiala kongresa programo, sed ili povus senprobleme esti sciigitaj al la kongresanoj per afiŝoj aŭ faldfolioj. Ankaŭ eblus enplekti en la organizadon de tiaj eventoj S.A.T.on.

Plia problemo estas la baza informfluo inter la diversaj LEAoj. Mi opinias pripensinda tion, ĉu ne estu alstrebata revivigi la LEA- Ligilon. Ŝajnas al mi, ke la jena realigo estas kaj la plej malmultekosta kaj senpere atinganta la plej multajn LEAanojn: Unu persono estas kolektejo de informoj el la diversaj LEAoj kaj kompilas el ili suplementon, kiu estas aldonata al la gazetoj de la diversaj LEAoj. Tiel oni povus uzi ekz-e la lastajn du paĝojn de la Magazino por tiu ĉi suplemento, kiu peras informojn pri la aktivaĵoj, diskutoj kaj problemoj en la aliaj LEAoj. Tiu kompilita de unu persono suplemento devas regulatempe esti forsendita je po unu ekzemplero al ĉiuj LEAoj. La kostoj estas tiel malaltaj, ke eblas ilin pagi eĉ pure private.

Sebastian Hartwig (980817)

al la enhavtabelo


Kelkaj alineoj de ankoraŭ verkota Manifesto de hobiuloj

Se la tradicia esperantista ideologio (TEI) (1) kaj la raŭmismo (2) vere estus la solaj menciindaj strategiaj alternativoj - kaj oni ofte vekas la impreson, ke statas tiel - mi serioze penus mallerni Esperanton kaj instigi aliajn ne uzi ĝin.


(1) Per tiu nomo Markus Sikosek karakterizis la ĝis nun ĉefan movadan tendencon, kiu proponas Esperanton kiel "duan lingvon por ĉiu". Ĝi atendas pliakriĝon de la monda lingva problemo kaj sekve de tio plian pretecon ĉe internaciaj instancoj konsideri solvoproponojn, eĉ nekonvenciajn. Ofte la anoj de tiu TEI traktas unuopajn oficialajn agnosketojn kaj afablajn vortojn de aŭtoritatuloj kiel antaŭsignojn de la sopirata "fina venko".

(2) Oni nomas raŭmismo la tendencon, kiu unue esprimiĝis per la Manifesto de Raŭmo subskribita de multaj partoprenantoj de la TEJO-kongreso en la finna urbo Raŭmo en 1980. Tiu tendenco strebas adiaŭi la tradiciajn konceptojn de oficiala agnoskigo de Esperanto, kontestado de la monda rolo de la angla, de "fina venko". Ĝi emfazas la nun ekzistantajn valorojn de la lingvo kaj ĝia komunumo.


Ke mi ne faras tion, ŝuldiĝas al la fakto, ke ekzistas laŭ mia konstato du pliaj strategiaj alternativoj, kiuj multe pli allogas min:

Mi ne sen kaŭzo parolas pri hobiismo kaj nomas tiun alternativon strategia. Ĉiu, kiu ne estas politikmaniulo, ĝismedola idealisto aŭ io alia de tiu speco, agnoskas, ke la plimulto de homoj bezonas psike kaj korpe regeneran libertempan aktivadon, kiu povas alpreni la formon de hobio. Ĉiu esperantisto scias, eĉ se iu aŭ alia sin ĝenas publike diri tion, ke Esperanto tre utilas al siaj uzantoj kiel hobio. Mi volonte agnoskas, ke Esperanto estas mia hobio. Hobio estas afero, kiun oni povas ofensive proparoli. Hobiumado ne estas politika agado, sed ĝi havas politikajn implicojn, pri kiuj indas memorigi.

Unu baza trajto de hobio estas tio, ke ĝia praktikado implicas laboron. Laboron de kolektado kaj registrado, se temas pri kolektohobio. Laboron de lertiĝo kaj kapabliĝo ĉe aliaj hobioj, ekzemple ĉe Esperanto, kiun oni, kiel aliajn lingvojn, neniam ellernas ĝis perfekteco. Laboron vivteni organizaĵojn, klubojn, aranĝi kunvenojn, varbi novulojn, eldoni gazetetojn, ktp. Kutime temas pri taskoj, kiujn la hobiuloj transprenis libervole, kaj ĉe kiuj ili havas altan gradon de persona memstareco kaj liberan elekton inter agadopcioj.

La praktikado de hobio implicas ankaŭ kunlaboron kun aliaj, kiu (almenaŭ en la kazo de Esperanto, kiun mi konas) plenumiĝas ene de relative neaŭtoritatismaj kaj nehierarkiecaj strukturoj.

Verŝajne preskaŭ ĉiuj, ne nur kalvinistoj aŭ marksistoj, iel rimarkas, ke la laboro estas bezono de la homo, ne nur kiel rimedo por kontentigi aliajn bezonojn, sed mem. Komparu la hobian laboron, kiel supre priskribitan, kun tia profesia laboro, kian multaj - privilegiitaj "laborposten-posedantoj" - konas en kapitalismo: monotono dum tro da horoj, plenumi taskojn ordonitajn de aliaj, plenumi ilin laŭ la maniero, kiun tiuj preskribas, esti traktata kiel heloto, havi precize difinitan lokon en la vicordo de la hierarkio, submetiĝi al konstanta kondiĉado elteni faŝismoidajn sociajn rilatojn determinitajn ne de vera kunlaborado, sed de homaj rilatoj de supereco kaj malsupereco, komandado kaj submetiĝo, unuvorte: korodiĝi psike kaj karaktere, almenaŭ elmeti sin al la danĝero de tio. La heloto bezonas tial alian, suplementan laboron, kiu pli respondas al liaj aŭtentikaj bezonoj, por kompensi la pene eltenatan enspezigan laboron, kaj tiu suplementa laboro estas por multaj la hobio. Sen ĝi, la heloto eĉ ne rimarkus la eblon de alikaraktera laboro ol tiu, kiun la kapitalismo (aŭ alia sistemo de klasa regado) organizas laŭ sia interna logiko kaj trudas al li.

La ideo, ke esperantumi per si mem iel valoras, kaj ne nur en konekso kun ĉiom grava, atingenda celo, estas faceto de la raŭmismo, kaj oni devas danki al la formulintoj de la Manifesto de Raŭmo, ke ili vortumis tion. Sed ŝajnas al mi kvazaŭ raŭmisme orientitaj esperantistoj kelkfoje ankoraŭ staras per unu piedo en la marĉo de la "tradicia esperantista ideologio", alivorte en loko, kie raŭmisto ne volas stari. Ili ĉiam ankoraŭ identigas - tute tradiciece - Esperanton kaj ĝian praktikadon kun idealoj kiel paco, interetna kompreniĝo kaj nediskriminacia internacia komunikado, kiujn ĝi nuntempe ne servas en vere signifa grado kaj laŭ la atendoj de la raŭmistoj ne servos estonte (ĉar Esperanton plue uzos nur la ĝisnuna komunumeto).

Plaĉus al mi, se tiuj, kiuj malakceptas la t.n. "finan venkon" kiel celon, dirus malkaŝe, ke la praktikado de Esperanto por ili estas hobio kaj ne speco de politika aŭ porpaca agado. Hobiismo ne estas politika agado, kvankam ĝi havas politikajn implicojn, kiuj meritas eksplicitan elstarigon, dum agado, kiu maskeradas kiel politika strebado, dum ĝia fakta ĉefkomponanto estas ŝatokupa lernado kaj uzado de rara lingvo, estas mistifikado de la alparolata publiko.

Gary Mickle

al la enhavtabelo


Nova registaro

Dum la semajno post la elektoj aperis en la necesejoj de la entrepreno, kie mi laboras, ŝildoj kun la proksimuma teksto "Laŭ la direktivo n-ro xyz ĉiu superflua uzado de elektro dum la pintohoroj estas nepre evitenda. Sekve, funkciigado de mansekigiloj, kafaparatoj, vazlaviloj kaj akvoboligiloj inter la 7a kaj 10a horo kaj inter la 16a kaj 19a horoj estas strikte malpermesita." Dume, oni ĉiutage vidas la ĉefkadrojn de la entrepreno alveturi kaj forveturi per la benzindrinkantoj de la marko BMW, kiujn la direkcio aĉetis por ili antaŭ ne tre longe.

La tempa koincido kun la elektoj estas sendube hazarda: la elektroŝparado en la firmao ne estas ekologie, sed mone motivita. Tamen, mi ne povis ne ekvidi alegorion je la sendube atendebla energiŝpariga politiko de la tiam ĵus elektita, ankoraŭ formiĝanta "ruĝa-verda" registaro - ankaŭ je la socia ordo, kiu plue regos sub ĝi.

Ĉu tian politikon - de ekologiaj ŝparetoj, kiuj trafos unuavice la simplulojn, ĉe senŝanĝa novliberalismo en la ekonomia sfero - ni devos atendi de la nova registaro?

Cetere, la eldiroj de diversaj politikistoj, inkluzive Schröder, pri enmigrintoj en Germanio, ne inspiras fidon pri principa progreso en la politiko koncerne eksterlandanojn, malgraŭ videblaj progresoj en la sfero de la juro pri ŝtataneco. Post kelka tempo ni scios pli.

GM

al la enhavtabelo


Ni citas por vi: el la artikolo "Tiuj, kiuj damaĝas la respublikon" aperinta en SAT-Amikaro (1998 08/09), paĝoj 53-54. Tiu teksto estas Esperanta traduko de artikolo de Christian Jelen aperinta en la framasona Humanisme (1997 12). Verŝajne indas rimarkigi, ke la citaĵoj ne nepre respegulas la opinion de la Magazino-redakcio. Ni dokumentas ĉi tiun artikolon per eltiraĵoj pro la ĝenerala graveco de la temo. (GM)

Tiuj, kiu damaĝas la respublikon (eltiraĵoj)

Ĉe ni, la nova revolucia espero konsistas en la volo enigi Francion en la multkulturan eraon. Jen estas la nova ideologia plejbono, kiun disvastigas areto da intelektuloj kaj homaj malplimultoj, kies influo, dank' al la favoro de grandaj amasinformrimedoj, nekontesteble transpasas ilian nombron. Por tiuj intelektuloj kaj malplimultaj grupoj, la enmigrado anstataŭis la Laboristan klason kiel batalantan avangardon de la Homaro. Oni atribuis al ĝi la taskon regeneri Francion, rejunigi ĉi tiun lastan. De tio venas la multiĝado de la paroladoj pri la rajto de interhoma diferenco kaj pri la kontraŭrasismo. Aperas pli kaj pli akraj kritikoj kontraŭ la asimiliĝado, tio estas la Franciĝado, ĉar la koncernaj Multkulturismanoj ĝisvolas mallegitimi la Respublikon kaj la nacion.

Usono spertas Multkulturismon laŭ ties plej malbonaj apartismaj ekscesoj: Balkanigado, partigo en tribojn, realaj minacoj por ĉiam rompeblaj ligoj, kiuj formas la nacian memecon. La konflikta pecetigo ronĝas la konscion pri nacia unueco.

Jen estas tiu multkultureca ideologio, kiun diferencigemaj intelektuloj, artistaj grupoj, parolkomisiitoj de la spektakla profesio, malplimultaj grupoj volus transirigi en Francion.

Tiu kulturo [la Franca kulturo, kiu tradicie estas malfermita al la mondo...] ebligis la intergriĝon kaj poste la asimiliĝon de fremdaj generacioj venintaj sur la teritorion. La Laikeco - rimedo unuigi la nacion en nehomogena lando kiel Francio - estas ŝirmilo kontraŭ rasismo kaj ksenofobio multe pli efika, ol la rajto de interhoma diferenco. Sed bedaŭrinde, la kreskado de Multkulturismo okazas je la malprofito de la Laikeco, de la valoroj kaj fundamentaj principoj de la Franca Respubliko.

Fine, akrigante la interhomajn diferencojn, intensigante la malamajn rememorojn, rankorojn, kontraŭriproĉojn, antagonismojn kaj malamojn, la kulto por la etnismo endanĝerigas la enlandan pacon.

al la enhavtabelo


Ni publikigas ĉi tie resumon pri la Konferenco de IKEK verkitan de Vincent Charlot kaj disponigitan al nia redakcio kune kun aliaj informoj de Roland Schnell (Dankon!). Roland cetere rimarkas en unu el siaj retmesaĝoj: "Tralegante la LEA/G-MAGAZINOn mi konstatis, ke nur 2 aü 3 el 24 paghoj rilatas al Germanio dum la plej granda parto estas interesa por internacia publiko. Do mi ne komprenas, kiel oni ne faras unu komunan [tutmondan maldekstran] revuon, en kiu la diversaj tendencoj povas havi proprajn paĝojn pro internaj aferoj."

11a Konferenco de IKEK en Durban-Corbières (Francio)

Post la sukcesa kunveno por prezenti IKEK en la UK ĵaudon 6-an de Aŭgusto, la 11-a Konferenco de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo okazis inter la 9-a kaj la 14-a de Aŭgusto 1998 en Durban- Corbières (Francio).

Ĝi arigis IKEK-anojn el Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Kubo, Rusio kaj Svisio.

Ĝi definitive aprobis la kontrakton subskribitan inter UEA kaj IKEK akceptitan de komitato de UEA en la ĵusa Montpeliera UK. Ĝi komisiis K-don Vilhelmo LUTERMANO reprezenti IKEK en la Kampanjo 2000.

Ĝi diskutis kaj akceptis Agadraporton, regularon aldonotan al la Statuto, elektis la novan estraron. Ni rekontaktiĝos kun komunistaj kaj progresemaj partioj kaj kunlaboros en tiu kampanjo por kaj per Esperanto. Ni deziros kunagadi kun ĉiuj en la bataloj por ĉesigi la embargon kontraŭ Kubo kaj kontraŭ la interkonsento nomita 'Multflanka Interkonsento pri Investado'.

Ni ekskursis al Korbiera montaro kaj al marbordo, vizitis Karkasonon kaj Katarion. Ni ĝuis la kantojn de Jacques LE PUIL, kiu afable vizitis nin dufoje la poemojn majstre interpretitajn de nia kuba K-dino Georguina ALMANZA.

La venonta Internacia Konferenco okazos verŝajne en Kubo fine de Decembro 1999 kaj komence de Januaro 2000.

La definitiva protokolo aperos en Internaciisto de Novembro- Decembro.

Jen la listo de IKEK-estraro elektita de la 11-a konferenco:
Prezidanto: Faustino CASTANO (Hispanio)
Vicprezidanto: Anne JOHNSON (Britio)
Sekretario: Mayra NUNEZ (Kubo)
Redaktisto: Luiz SERRANO (Hispanio)
Kasisto: Alcino ALVES (Portugalio)
Eksteraj Rilatoj: Vincent CHARLOT (Francio)
UEA, Kampanjo 2000: Vilhelmo LUTERMANO (Germanio)
Interreto: Stefan FISAHN (Germanio)
Junularo: Liu XIAO ZHE (Solis)(Ĉinio)
Ankoraŭ senfunkciaj: Stefka ANDREEVA (Bulgario), Vladimir BESPALOV (Rusio), Andris NATINJ (Rusio)

Vincent CHARLOT
Respondeculo pri eksteraj rilatoj de IKEK
esperant CXE worldnet PUNKTO fr

Kelkaj pliaj informeroj pri la IKEK-konferenco:

Oni konstatis bonan staton de la financoj, sed neceson sanigi la kurantajn IKEK-financojn, ĉar estiĝis deficito en tiu ĉi jaro.

La konferenco decidis okazigi la venontan (12an) konferencon de IKEK en Kubo, fine de decembro 1999 ĝis komence de 2000.

Unu temo de la debatoj estis Kampanjo 2000. Inter la ideoj esprimitaj sub tiu notvorto estis jenaj:

Oni esperis diskuti kun Kristiano BAUDE, Francio, (konata kiel 'Kribo', eldonanto kaj redaktanto de la liberesprima monata gazeto Laŭte! kadre de SAT) kaj Gilberto LEDON, Brazilio (redaktinto de la Liberecana Ligilo de la Liberecana Frakcio de SAT) pri la temo "Komunaj originoj kaj diversaj evoluoj de anarĥiistoj, komunistoj kaj liberecanoj - kaj nuntempaj eblecoj kunlabori". Sed bedaŭrinde Kribo devis marde, la antaŭplanitan tagon, jam esti hejme pro gastoj alvenintaj por partopreni programon en lia hejmo. Li salutigis la konferencon kaj esprimis sian deziron iam fari tian diskuton kun ni. Kaj Gilberto venis, sed ne je la interkonsentita tempo kaj do, je granda bedaŭro de la Konferenco, maltrafis nin. Venis ak LE PUIL kaj Armela LE QUINT, kiuj ankaŭ esperis partopreni tiun diskuton. Sed pro malĉeesto de la du antaŭviditaj diskutpartneroj, tiu diskuto do ne okazis, sed eble ni trovos eblecojn por almenaŭ iomete anstataŭigi ĝin per skriba diskuto.

Alia temo esperata estis la historio kaj nuntempa realo de kibucismo, kiu ja nepre estas parto de la socialismaj kaj komunismaj idearo kaj movadoj. Cvi ŜOLT, kibucano esperantisto kunfondinta sian kibucon kaj daŭre laboranta kaj vivanta en ĝi, estas eble la plej kompetenta persono por prelegi pri tio kaj diskuti kun ni. Bedaŭrinde li ne povis veni pro aliaj jam antaŭe fiksitaj taskoj, kaj li ne trovis anstataŭanton. Sed la Konferenco opinias, ke la temo estas kaj restos interesa kaj esperas, ke Cvi Ŝolt povos eble poste ion diri al ni - kaj eble intertempe skribi en I-isto.

IKEK cetere fariĝis ĉi-jare (kune kun la Esperantista Internacia Centro de la Civitanoj de la Mondo) kunlaboranta faka asocio de UEA. Ĝian kunvenon (1998 08 06) kadre de la UK partoprenis 50 samideanoj el 11 landoj.

al la enhavtabelo


Fine de la pasinta jaro spontane evoluis debato pri SAT, ĝiaj celo kaj politiko en unu el la Esperantaj diskutgrupoj de la Interreto. Multaj partoprenis per unu aŭ du komunikaĵoj. Pli ofte sin anoncis Yves Bellefeuille (YB) Alan Gould (AG), Sebastian Hartwig (SH) kaj Petro Levi (PL). La debato havas principan gravecon, do ni dokumentas kelkajn erojn ĉi tie. La redakcio iomete redaktis lingve, ĉar la partoprenintoj impete verkis por la kunlegantaj retanoj, ne atendante la gazetforman aperon. (Daŭrigo de la diskuto sekvos en postaj numeroj.)

Kio estas la celo de SAT?

Hartmut Pilch: kio estas SAT?

SH: Sennacieca Asocio Tutmonda. Kontraste al la poresperanta organizo UEA, SAT estas peresperanta organizo. Ĝia celo estas interalie klerigo de la laboristaro kaj uzado de la sennacieca lingvo Esperanto por la klasbatalaj celoj de ĝi.

AG: La LEA-oj de SAT agas poresperante. Fakte, ambaŭ, SAT kaj la SAT-LEAaro agas trioble, por, per kaj priesperante. Klasbatalaj celoj estas nur menciitaj en frakcioj establitaj tiucele.

SH: Sed, kara, la LEA-oj ne estas SAT. Ili rilatas al SAT nur laŭ la Gotenburga Konvencio. Aŭ ĉu? Kaj ĉu ne estis memdifino de SAT, ke ĝi estu peresperanta kontraste al la burĝa UEA?

[pri la eldiro, ke klasbatalaj celoj estas menciitaj nur en certaj frakcioj] Hm. Ĉu? Mi opinias min leginta ion pri klasbatalo en la statuto de SAT. Mi kontrolu.

AG: Reguloj kaj statutoj proponas, praktika realeco disponas.

SH: Nu, ĉu la klasbatalo estas ja menciita en la statuto au ĉu ne?

AG: Vi sonas kiel senatano Joe McCarthy. La rilata paragrafo el la SAT-statuto, skribita antaŭ pli ol sepdek jaroj, estas jene:

SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj." Pli grave, nek klasbataloj, nek sindikatoj estis menciitaj dum la ĉi-jara SAT-kongreso en Augsburg. Kio estis menciita inter aliaj aferoj estis kiel labori kune kun UEA cele al la bono de Esperanto. UEA-kongreso esprimis samajn esperojn. Ni devas decidi, ĉu Esperanto povas kune alfronti la defiojn de la estonta jarmilo, aŭ ĉu ni preferus vivi kaj morti en pasinta epoko.

al la enhavtabelo


Berlinaj esperantistoj ĝuis antaŭ kelkaj monatoj - komence de majo - pensprovokan prelegon de d-ro Bociort pri la estetikaj funkcioj de la beletraj temoj. D-ro Bociort serĉas respondon al la demondo, kiel la artisto kreas belecon, kaj konstatas, ke la kriterioj de aprecado de artverko estas ofte nekonataj. Li elnombris la plej gravajn laŭ li komponantojn de artverko - i.a. temon, ideon, eventojn, ordon, lingvon/stilon kaj versfaradon (ĉe poezia verko) - kies strukturo kaj interrilato donas la valoron al artverko, konstatas tamen, ke nuntempe preskaŭ ĉiu el la nomitaj kriterioj estas pridubata, kiel oni ankaŭ ofte neas ĝenerale la progreson en la literaturo kaj arto. Prof. Bociort konstatas la ligitecon de arto al idealoj kaj taksas grava la unuigon de la plaĉo kaj la utilo ĉe verkado. Ĉi tiun kontribuon ni ricevis post tiu prelego.

Aldone al la estetika debato

de I. F. Bociort

Pluraj interesaj demandoj venis post mia komunikaĵo (Berlin, la 4an de majo ĉi-jare) La estetikaj funkcioj de la beletraj temoj. Poste mi rimarkis, ke unu demando restis sen respondo. Juna partoprenanto, interesiĝanta precipe pri muziko, dufoje aludis la problemon pri la mezurebleco de la estetika valoro. Ĝi estas vere moderna demando. Necesas almenaŭ jenaj rimarkoj:

Mezuri oni povas nur objektivajn ecojn de la fenomenoj, sed la valoro (ĉiu ajna) havas - kiel jam menciite en la diskutoj - ankaŭ subjektivajn komponantojn: interesojn, celojn, sentojn, tradiciajn kutimojn, kulturecon ktp. de la aprecanto, kaj tiuj estas laŭ hodiaŭaj sciencaj atingoj nemezureblaj.

Mezuri la ecojn de la fenomenoj estas jam malnova celo de scienca traktado de la realo. Pitagoras interesiĝis pri la matematikaj rilatoj en muzikaj komponaĵoj. La epoko de Descartes kaj Leibniz denove esperis enkonduki kalkulojn en la analizadon de la fenomenoj: ergo calculemus (lat. "do ni kalkulas").

Tamen, tiu ŝarĝo estas ege malfacila. Hippokrates ne povis mezuri la temperaturon de la homa korpo, ties sangopremon, la pulson. Eĉ hodiaŭ la kuracistoj ne povas mezuri la gradon de malsaneco de iu homa organo, kvankam ili kun certeco povas konstati la malsanon.

Ankaŭ en la estetiko kaj historio de la artoj kaj beletroj ni povas konstati la objektivajn valorojn de la homaj kreaĵoj, alikaze ni ne povus distingi majstroverkojn disde kiĉo. Jam estus granda atingo, se ni povus mezuri almenaŭ la objektivajn estetikajn komponantojn. Al tiu celo strebas hodiaŭ la matematika poetiko (Solomon Marcus) kaj la estetika informadiko (Helmar Frank). La problemo estas ankoraŭ nesolvita, ĉar eĉ la objektivaj ecoj estas nesufiĉe konataj, kaj ties mezurebleco estas malfacila.

Ni estas do devigataj analizi la beletrajn verkojn nur helpe de kvalitaj modeloj, ne de kvantaj, sed oni ne malesperu. Ĝis en la 18a jarcento ankaŭ la fiziko ne havis fakte kvantajn (matematikajn) modelojn kaj instrumentaron. Ni ne forgesu, ke en la estetiko kaj arto multaj fakuloj eĉ ne kredas, ke en "spiritaj kreaĵoj" ekzistas objektivaj kriterioj por mezuri la gradon de majstreco. La franca literaturkritikisto A. Thibaudet asertis, ke ĉiu kritikisto mem donas la kriteriojn de la aprecado. La lingvistiko nur en nia epoko komencis uzi kvantajn modelojn.

Konklude, la objektiva valoro de la beletra verko kaj la ebleco mezuri ĝin estas du tute diversaj problemoj. La unua estas aĵo sendependa, apartenanta al teorio pri ekzistado (ontologio); la dua estas scienca atingaĵo, apartenanta al teorio pri konado (epistemologio aŭ gnoseologio).

al la enhavtabelo


Recenzo

Igor Newerly: Interparolo en la frukt-ĝardeno la 5-an de aŭgusto. El la pola tradukis kaj eldonis: Zofia Banet-Fornalowa, Varsovio, 1997. (Eldonita kun subteno de la FAME-fondaĵo. Grafika prilaboro: Elzbieta Kuczara. Kompostis kaj presis: Josip Pleadin, Durdevac, Kroatio, 1996)

Post enkondukaj linioj pri Igor Newerly (1903-1987), iama kunlaboranto de Janusz Korczak, la 60-paĝa libreto priskribas – en formo de fikcia interdiskuto inter la aŭtoro kaj grupo de gejunuloj – la vivon, idearon kaj sorton de la konata edukisto.

La elektita formo de skribado evitas eblan monotonecon, kiu ĉe tia temo facile povus ekregi, sed donas al la leganto vivecan, klaran kaj kortuŝan bildon de la pensoj kaj profesiaj principoj de Korczak. Helpi al infanoj trovi sian vojon tra la vivo, eduki ilin en siatempe "moderna" maniero, do, sen perforto, sed per la forto de konvinko kaj per propra ekkono, tio estis lia devizo. Tion li praktikis, post studado de medicino, finfine en du diversaj orfohejmoj (por judaj resp. polaj infanoj).

Je la fino, kronologio de la vivo de J. K. (1878/79 – 1942) informas pri detaloj antaŭe ne menciitaj. Ĝi finiĝas kun la 5-a de aŭgusto 1942 – dato de la fortransporto de K. kun "siaj" infanoj el la getto de Varsovio al Treblinka, kie ili estis murditaj de la naziaj krimuloj.

La tradukintino – laŭ impreso de la recenzinto – bonege superis obstaklojn lingvajn: Nekutimaj nocioj pri metiaj apartaĵoj aŭ malofte uzataj nomoj de plantoj ktp. trovis adekvatajn esprimojn en Esperanto.

La formato (14,4 20 cm) estas facile "manumebla"; presmaniero agrabla faciligas la legadon. Kelkaj preserar(et)oj estas neglektendaj.

La libreto meritas esti legata de ĉiu, kiu inklinas al pedagogio – sed ne nur! Ĝi estas havebla en la libroservoj de UEA kaj de FEL.

H. Rodewig, 98 08

al la enhavtabelo


Esperanto-elsendoj de Radio Polonia: La nova vintra programo

  06.30:   nur per satelito
  15.30:   41,18 m (7285 kHz); 41,09 m (7305 kHz) + satelito
  20.00:   41,64 m (7205 kHz); 49.22 (6095 kHz) + satelito
 
  22.30:   40,93 m (7330 kHz); 41.27 m (7270 kHz);
           49,22 m (6095 kHz); 49,71 m (6035 kHz)

al la enhavtabelo


La redakcio ricevis de la LEA-Komitato (k-do Guy Cavalier, 3 Rue de Nancy, F-93800 Epinay) konsilaron ellaboritan de Germain Pirlot pri eventualaj agadoj ĉe eŭropaj parlamentanoj. Partoprenon en tiu agado proponis la Itala LEA antaŭ unu jaro, kaj mem jam komencis. Parenteze dirite, tio estas agadkampo, kiun LEA/G nuntempe ne plugas. Ĉu ni taksas ĝin grava, kaj ĉu iu membro volas aktiviĝi tiuterene? Se jes, mi (GM) povas sendi al vi la liston de eŭroparlamentanoj kun nomoj kaj partia aparteno.

Agado ĉe eŭroparlamentanoj – laŭspertaj konsiloj

Nepre ni estu tre realismaj:

  1. ni komprenu, kiam unuaj reagoj estas negativaj; ofte EP-anoj estas mise informitaj kaj kelkfoje kontaktis ilin stranguloj per neraciaj argumentoj;
  2. ni bone konsciu, ke EP-ano ne havas tempon tempon por legi ĉion, kion li ricevas - temas pri plurdekoj da poŝtaĵoj ĉiutage! Ĝenerale, legi ilin estas tasko de sekretario. Sekve, ni ne faru al ni iluzion! Nur iom post iom ni trafos nian celon. Ekzemple: en julio 1996 mi ricevis la unuan reagon de s-ino A.N., belga EP-anino, kvankam mi informis ŝin jam 7-, 8-foje depost la lanĉo de la inform- kampanjo en marto 1995.

Nepre ni evitu polemikon kaj akran esprimmanieron; tio ĉiam malbonege impresas kaj ofte malebligas postajn kontaktojn.

Pli ol rebati ni atentigu pri eraroj, zorgante pri afabla etoso. ekzemple: "Pri tiu punkto oni erare informis vin. Fakte, la realo estas alia... Kiel vi povas konstati ankaŭ laŭ la aldonita dokumento..."

Unue ni klopodu kroĉi intereson per tre mallonga letero kun trafa argumento; ni ne aldonu plurajn, sed nur unu, du dokumentojn.

Ne sufiĉas veki intereson, nepras nutri ĝin per pli malpli regula sendado de informoj.

Fakte, nia unua kaj gravega paŝo estu akceptigi la ideon, ke Esperanto povus helpi por solvi la lingvan problemaron en Eŭropa Unio, sen damaĝo por aliaj lingvoj kaj kulturoj.

Ni ne koncentru nian argumentadon nur al la lingvaj problemoj sine de la eŭropaj parlamento kaj instancoj, eĉ se ni rajtas aludi ilin (pro diversaj kialoj, Esperanto ne kapablas solvi ilin tuj).

Male, ni substreku la propedeŭtikan valoron de Esperanto por la eklernado de fremdlingvoj kaj por la starigo de ĉiudirekta plurlingvismo je eŭropa nivelo, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la digneco de ĉiuj.

La lingvaj problemoj ne limiĝas je la 626 EP-anoj, sed ilin frontas ĉ. 360 000 000 eŭropanoj!

Klare ni menciu, ke la celo estas diskonigi la opiniojn, aparte al la eŭropa esperantistaro.

Ni diskonigu pozitivajn diraĵojn de unu al la aliaj, por kuraĝigi, pruvante, ke ankaŭ aliaj favoras Esperanton.

Ni ne aperigu negativan respondon, ĉar, onte, tiu EP-ano (aŭ alia politikisto) pli malfacile povos ŝanĝi sian ideon, se jam ĝi estis diskonigita. Tiam ni klopodu, kun helpo de kompetentuloj, rebati objektive, singardeme por ne rompi la dialogon.

Se ni diskonigas malfavoran opinion de EP-ano, tio povus instigi aliaj samopinii. Nia celo estas "konstrui", neniel neniigi nian propran laboron, disdonigante informojn, kiujn malamikoj povus uzi kontraŭ nin mem.

Psikologie, estas pli pozitive diri, ke 83 (13,25%) EP-anoj el 626 akceptas la ideon [cifero je la 3a de aŭgusto], ol diri, ke 543 ĉu havas neniun opinion, ĉu kontraŭas nian ideon. La nombro ne ŝanĝiĝos, sed la rezulto estos multe pli negativa ĉi-kaze.

Kunagado - Ju pli da homoj kunagados, des pli da rezultoj ni atingos! Ĉefe en grandaj landoj, nepras trovi ĉu individuojn, ĉu grupojn por, sub gvidado de "landa kunordiganto", prizorgi kontaktojn kun kelkaj EP-anoj ĉu laŭ regiono, ĉu laŭ partio.

Kaze de kunlaborado de landa Esperanto-asocio (tio ja okazas!), povus esti komisiito pri Eŭropa Unio. Estas preferinde kontakti EP- anojn nome de landa asocio ol kiel simpla civitano.

Singarda, realisma, objektiva interveno de regionaj samideanoj povas pozitive influi la sintenon de EP-ano; ekz. en Belgio, R. Chanterie enlistiĝis post interveno de loka esperantisto.

Ofte ne necesas sendi longajn leterojn; 20-linia letero kun trafega argumento pli valoras ol dupaĝa babilado. Gravegas ankaŭ diskonigo al EP-anoj de ĉiu nova listo, por ke ili mem konstatu la progreson. Tio povas havi pozitivan rezulton, ekz. loka brita EP-ano G. Watson ekinteresiĝis pri nia agado pro la fakto, ke la belga W. De Clercq jam troviĝas sur la listo!

Antaŭdankon pro viaj propraj rimarkoj kaj laŭspertaj sugestoj por plibonigi tiun "konsilaron".

Germain Pirlot (1996 08 03)

Eŭroparlamentanoj (stato: 1998 07 01) laŭ la lando:

rango   lando   EP-anoj por E-o   EP-anoj entute   por E-o en %
1       Irlando     14                15               93,33 %
2       Belgio      16                25               64,00 %
3       Britio      30                87               34,48 %
4       Italio      20                87               22,98 %
5       Svedio       4                22               18,18 %
6       Luksemburgio 1                 6               16,66 %
7       Francio     11                87               12,64 %
8       Finnlando    2                16               12,50 %
9       Hispanio     7                64               10,93 %
10      Aŭstrio      2                21                9,52 %
11      Germanio     8                99                8,08 %
12      Portugalio   2                25                8,00 %
13      Nederlando   2                31                6,45 %
14      Danio        1                16                6,25 %
15      Greklando    0                25                0,00 %

sume               120               626               19,16 %


laŭ la politika grupo:

rango  politika grupo            EP-anoj          EP-anoj   por E-o 
       en la Eŭropa Parlamento   por Esperanto    entute    en %

1      UPE Unio por Eŭropo       15               56        26,78 %
2      V   Verduloj               7               27        25,92 %
3      ARE Alianco Radikala 
       Eŭropa                     5               20        25,00 %
4      ELDR Eŭropaj Liberaluloj 
       Demokrataj kaj 
       Reformantoj               10               41        24,39 %
5      PSE  Partio de
       la Socialistoj Eŭropaj    49              215        22,79 %
6      PPE Popola Partio Eŭropa 
       (kristandemokrata)        27              180        15,00 %
7      GUE / NGL Eŭropa
       Unuiga Maldekstro /
       Nord-Verda Maldekstro      3               33         9,09 %
8      NI  ne enskribitaj         3               36         8,33 %
9      I-EDN  Sendependuloj
       por Eŭropo 
       de la Nacioj               1               18         5,55 %

       entute                   120              626        19,16 %

al la enhavtabelo


Forpasis amiko
Alfred Conzeth (1913-1998) ne plu vivas

Ekzistas en la Esperanto-movado tiaj homoj, kiuj kvazaŭ neglektante sian aĝon kaj sanstaton laboras plendediĉe por la Movado ĝis siaj lastaj vivotagoj. Al tiuj apartenis Alfred Conzeth; homo ĉarma, nobla kaj bonkora, kiu forpasis la 16an de majo en Mettmann.

Kuŝas antaŭ mi kelkaj informoj, kiujn li, post kelkfoja mia peto, sendis, ĉar mi deziris fari kun li intervjuon. Nur kelkaj frazoj, ĉar li - homo ege modesta, tute ne opiniis, ke oni devas pri li okupiĝi. Bedaŭrinde, la intervjuo jam neniam aperos..., kaj devintus aperi, ĉar Alfred Conzeth apartenis al tiuj, kiuj kvankam ne vaste famaj, ĉar ili ĉiam ŝoviĝas en la duajn vicojn, laboris senĉese kaj senprofite, por ke aliaj povus agi kaj verki por la bono de Esperanto kaj realigo de ĝiaj homaranismaj idealoj.

Li naskiĝis 1913 08 12 en Bredeney (nun Essen), Germanio. Esperantistiĝis en 1928. Estis membro de GLEA kaj SAT, ankaŭ de UEA; ĝia delegito kaj fakdelegito pri presado. Ĉiam tre aktiva en sia Esperanto-medio; dum pluraj jaroj en Mettmann kaj Düsseldorf li estis bonega organizanto kaj eldonanto de diversaj Esperanto- presaĵoj.

Profesie li estis kompostisto, poste korektisto kaj lektoro. Por la profesio li lernis: Esperanton, la anglan, francan, hispanan kaj la rusan. Poste vojaĝante tra la mondo li lernis la italan, jugoslavan kaj hungaran. Krom tio, aŭtodidakte li studis la latinan kaj la grekan lingvojn.

Lingvoj estis lia granda pasio, sed ne malpli vojaĝoj. Jam en 1932 li komencis 18-monatan vojaĝon tra: Germanio, Aŭstrio, Italio, Jugoslavio kaj Hungario. Aparte li ekŝatis Jugoslavion. Tie, ĉefe post la 2a mondmilito, li estis 36 fojojn, sed ankaŭ plurfoje li vizitis Grekion kaj Hispanion. Pelis lin en la mondon granda interesiĝo kaj simpatio al diversaj popoloj. Memkompreneble, ke ĉie, kie li estis kaj nur eblis, li vizitis Esperanto-klubojn, aŭdigis prelegojn, amikiĝis.

Pri liaj aktivecoj, kiel bona spirito kaj animanto de Düsseldorfa Esperanto-movado kaj pli vaste, pri lia redaktado, dum pluraj jaroj, de valora Esperanto-bulteno La Radsaltanto, eldoninto de diversaj literaturaĵoj, kaj aparte pri lia apogo al ĉiuj, kiuj ĝin bezonis, certe pli vaste skribos liaj, loke agantaj, amikoj.

Mi nur volas danke mencii, kiel bonŝancaj estis mi kaj Jerzy Fornal, renkontinte lin je nia Esperanto-vivovojo.

Tio okazis en 1989, dum la 62a SAT-Kongreso en Illertissen (Bavario). Mi tie prelegis kaj Jerzy prezentis du spektaklojn: la distran La Granda Koncerto kaj monodramon Einstein - konfeso el Ŝeolo de Gunnar Gällmo. Ĝi estis dediĉita al la 110a naskiĝdatreveno de Albert Einstein, kaj prezentita premiere en Illertissen, urbeto proksime de Ulm, kie la granda sciencisto kaj pacifisto naskiĝis.

Evidente, A. Conzeth eksentis bezonon apogi nian laboron, ĉar post la s.m. spektaklo li venis kun gratuloj al Jerzy kaj proponis, ke li volonte eldonus la tekston de tiu teatraĵo. Lia propono estis tiel amika kaj spontaneca, ke ni tuj kaptis kun li spiritan kontakton, kaj el ĝi sekvis 10-jara tre fruktodona kunlaboro.

Entute li eldonis 7 programojn, ĉiam pli bonaspektajn, de Esperanto-teatro Espero, sed ne limiĝis al tio.

Okaze de la Centjariĝo de Esperanto-Teatro mi prilaboris ĝian historion. Li eksciante pri tio decidis la teatro-kajerojn eldoni. Rezulte de nia amika kunlaboro aperis 3 ĝiaj eldonoj: en 1990, 1993, 1996. Valoras mencii, ke ĉiu sekva eldono estis reviziita, pliampleksigita kaj ĝisdatigita. Ĝenerale dirite, estis granda kaj plena de bonvolo lia laboro, per kiu li plendediĉe kontribuis al la Jubileo de la Esperanto-Teatro.

Tamen, ne malpli grava ol la laboro mem estis lia stimula kaj amika rilato al ni. Li faris ĉion eblan, por ke ni sentu nin bezonaj. El tio rezultis i.a., de li iniciatite, nia turneo tra Germanio, zorge kaj amike de li kaj Wolfgang Loose preparita. Dum ĝi ni estis plej elkore gastigitaj en la hejmo de Helga kaj Alfred Conzeth.

Neimageble, sed li, ja jam sufiĉe aĝa venadis al diversaj lokoj - okazis, ke eĉ al Belgio, kie mi kaj Jerzy kontribuis al iu Esperanto-aranĝo, por kun ni resti dum almenaŭ kelkaj horoj, alporti kelkajn librojn, kiujn ni eble bezonus...

La lasta nia, kiel ĉiam amika renkontiĝo, okazis la 2an de januaro ĉi-jare en Trier (Germanio), dum la 14a Internacia Festivalo. Plaĉis tie al li, kaj ni interkonsentiĝis kune partopreni ĉi aranĝon, en Saarbrücken fine de la kuranta jaro.

Tio jam ne okazos... Sed restos danka memoro pri li kaj nia fruktodona amikeco.

Oni neniam devas forgesi, ke malantaŭ la spektaklaj eventoj, okazintaj fojfoje en la Esperanto-movado, staras tiaj nobluloj kiel karmemora Alfred Conzeth, 70 jarojn laboranta por Esperanto.

Sen ilia dediĉo kaj persista laboro la Movado ne povus daŭri kaj evolui.

Li restu en nia danka memoro kaj koro.

Zofia Banet-Fornalowa
Raszyn, la 22an de majo 1998


al la enhavtabelo

Opinienketo pri S.A.T.

Dum la 71-a SAT-kongreso en Odeso estis decidite fari tiun ĉi enketon. Bonvolu respondi al la subaj demandoj kiel eble plej precize kaj detale kaj sendi la respondojn al la SAT-sidejo. Ankaŭ vi povas doni la demandojn al viaj esperantistaj geamikoj, nemembroj de SAT, kiuj ankaŭ povas doni siajn opiniojn. Oni ne forgesu, ke SAT estas tutmonda neneŭtrala Esperanto-asocio, kun siaj specifaj celoj, kaj diferenca de neŭtrala UEA.

Jen la demandoj:

  1. Kion vi scias pri SAT?
  2. Ĉu SAT estas ankoraŭ necesa? (Ĉiam pensu ke la mondo ne estas nur Eŭropo kaj Okcidento!).
  3. Kio interesas vin ĉe SAT kaj kial?
  4. Kio ne plaĉas al vi ĉe SAT?
  5. Ĉu, laŭ vi, la Statuto de SAT estas daŭre aktuala? Se ne, kio estus ŝanĝenda kaj kial?
  6. Kion vi ŝatus ke SAT proponu al la esperantistaro kaj al progresemaj medioj.
  7. Viaj proponoj.
  8. Kiel varbi novajn membrojn kaj precipe la gejunulojn?

Tiu ĉi enketo estas nur informcela. Viaj respondoj helpos al ni por la estonta debato kaj por eventualaj konkretaj agoj favore al la pli brila estonteco de nia Asocio kaj la laborista Esperanto-movado ĝenerale. Do, ek al viaj plumoj!

al la enhavtabelo


novaĵoj

Kunveno kun maldekstraj grupoj okaze de la berlina UK La berlina Maldekstra Forumo ĉi-monate invitis multe da maldekstraj organizaĵoj kaj gazetredakcioj partopreni informan kunvenon pri la "maldekstro en Germanio" okaze de la venontjara Universala Kongreso en Berlino. Ĝi okazos - ne kadre de, sed paralele kun la UK - en salono disponigota de la redakcio de Neues Deutschland. Membroj de la Maldekstra Forumo faros sinsekvan interpretadon. Oni petas la invititajn grupojn nomumi reprezentanton por tiu kunveno kaj jam baldaŭ liveri kurtan sinprezentan tekston, kiun la Maldekstra Forumo esperantigos. (GM)

La homo, kiu eldefiis Babelon Esperanta traduko de L'homme qui a défié Babel, franclingva biografio de Zamenhof aŭtorita de René Centassi kaj Henri Masson, jam delonge ekzistas, sed ĝia aperigo estas ankoraŭ necerta. (SAT- Amikaro, 1998 06)

Kep Enderby pri politikeco de Esperanto Kep Enderby, longjara SAT-aktivulo kaj ĵus elektita prezidanto de UEA, konstatis en intervjuo aperinta en Revuo Esperanto, ke "...Esperanto estas per si mem politika afero! Lingvo ne povas ne roli politike. Labori por Esperanto signifas labori por lingvaj rajtoj - kiuj apartenas al la fundamento de la homaj rajtoj -, kaj batali por homaj rajtoj estas politika ago." Pri la strategia perspektivo de Esperanto li opinias, ke "la 'fina venko' ne okazos morgaŭ: nek de Esperanto nek de la angla. Dume, ni multigu la praktikajn okazojn utiligi Esperanton kaj vaste informu pri niaj agadoj." (RE 1998 09)

al la enhavtabelo


Antaŭ monatoj ĉi tiu letero atingis la redakcion. Kiu deziras letere kontakti la skribinton?

Ntoto Zola
B. P. 86 Mbanza-Ngungu
Bas-Congo
Kongo (Congo-Kinshasa)

2a de februaro 1998

Al kamarado Stephan A.

Vi eble kun surprizo ricevos mian leteron! Mi komencas, sendante al vi varmajn salutojn el Mbanza-Ngungu, kie mi loĝas, studas kaj kulturas teron por povi pagi studkostojn ĉe la Universitato.

Skribante al vi, mi deziras ricevi de vi ian helpon. Tio estas: rilate al la terkulturado. Mi dezirus ricevi de vi semojn por mia ĝardeno: semojn de karotoj, de tomatoj, cepoj, ktp. Tion farinte, vi tre helpos min.

Esperante de vi komprenemon, mi plej samideane vin salutas.

Ntoto Zola

al la enhavtabelo


Informo el la ĉiutaga gazeto Neues Deutschland, eksa centra organo de SED de GDR

Savu la kapon de Karl Marx

En la urbo Wernigerode ekzistas la plej frua monumento honore al Karl Marx en Germanio. Estas busto, starigita en la jaro 1953 kaj forigita en oktobro 1989. La monumento estis restarigita kontraŭ la protesto de la loka kristandemokrata partio post la elektoj al la landa parlamento en aprilo. Post ĉi tiuj elektoj en la federacia lando Sachsen-Anhalt la socialdemokrata partio ne havis la majoritaton. Por eviti koalicion kun la kristandemokrata partio, PDS pretis akcepti socialdemokratan registaron kiel dum la antaŭaj kvar jaroj. Ĉi tiu modelo estas ĝis nun unika en Germanio, sed estas sola ebleco eviti pli dektran politikon.

Sed dum iu somera nokto la monumento de la granda filozofo iĝis objekto de privata alproprigo. Oni retrovis ĝin en lageto kaj decidis pli boni fiksi ĝin sur la soklo. Sed la timo restas. Tial alvokis la urba organizo de PDS (Partio de la Demokrata Socialismo) kaj ĝia frakcio en la urba parlamento kolekti donacojn por fari kopion de la historia monumento. La kopio el bronzo, kiel la originalo, kostos proksimume 9000 germanajn markojn. Kelkaj miloj jam alvenis el tuta Germanio.

La konto por sendi donacojn estas: PDS-KV-Wernigerode, Kontonumero 300 66 444 ĉe Kreissparkasse Wernigerrode (BLZ 300 66 44) La PDS en Wernigerode prezentas sin en interreto sub la adreso: http://home.t-online.de/home/pdshbs/buerowr.htm kaj eblas sendi mesaĝojn fakse al la numero +49 / 39 43 / 63 21 30.

Verkis: Roland Schnell

al la enhavtabelo


Informila Sekcio

Ĉi tio estas unu elemento de la informa laboro de SAT-Amikaro, nome la Service de Presse, la gazetaran servon de tiu organizaĵo, kiun redaktas Henri Masson. Ĝi aperas ĉiumonate kiel suplemento de SAT- Amikaro: duflanke presita A4-folio, kiu franclingve kaj en ĵurnaleca stilo argumentas kaj prezentas aktualaĵojn pri Esperanto - en Francio kaj la mondo. Jen la oktobra eldono de la "lastaj novaĵoj", ĵus prenitaj el la Interreto kaj kiuj konsistigas nur parton de la Service de Presse. Certe indos fari pliajn tradukojn el la ampleksa materialo, kiun produktas SAT-Amikaro, kaj elmeti ilin al la pritakso de nefranclingvanoj. La tradukinto petas indulgon pro eventualaj tradukaj fuŝetoj - lia franca lingvoscio povas ankoraŭ pliboniĝi.

Es regt sich überall - Letzte Nachrichten

Henri Masson: esperohm CXE club-internet PUNKTO fr

laŭ la eldono de 1998 10 09: la oiginalan tekston de Henri Masson tradukis Gary Mickle kun helpo de Holger Netzel

al la enhavtabelo


Apernotoj / Impressum

Eldonanto / Herausgeber: 
Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj regionoj (LEA/G)/
Freier Esperanto-Bund für deutschsprachige Gebiete (LEA/G)
Renchener Str. 47, D-77704 Oberkirch,
(Tel.+Fax: (07802) 90 336)
LEA/G per SAT en TTT:
http://www.worldnet.net/~sat-esp/
Redakcio / Redaktion:
Gary Mickle (G.M.), Brüsseler Str. 6, D-13353 Berlin, 
(Tel.: (030) 453 96 47), ; Hans Rodewig (H.R.), Stammestr. 86D, D-30459 Hannover
Albert Stephan (AFS), adreso de LEA/G supre indikita / oben 
angegebene Adresse von LEA/G
Aŭtoroj responsas mem pri siaj artikoloj; la redakcio havas la 
rajton mallongigi aŭ rifuzi alsendaĵojn.
Redaktofino (proksimuma): fino de marto, junio, septembro, decembro
MAGAZINO aperas kvarfoje jare / erscheint vier Mal jährlich;
abonprezo / Bezugspreis 15,- DM
La membrokotizo entenas liveradon de la bulteno.
LEA/G-konto: Sonderkonto Kersting
n-ro 416 210-432 Postbank Essen
(BLZ 360 100 43)
Represo de materialo estas permesita, se la fonto estas indikita.

al la enhavtabelo